Aktuell

Das Programm von heute
05:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
09:00 Unterdessen
Das Magazin ...
11:00 Sondersendung
"Auf Arbeit"
12:00 Late Checkout
House
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 Unterdessen
Das Magazin ...
20:00 Universal
Studentisches Magazin
21:00 Play Some Records
The Sound Of Real Music
23:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll

TURINGIO INTERNACIA 37

Esperantomagazin: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Wittumspalais in Weimar | Sprachkurs

37. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Dezember 2014


> Download

Umstrittener Poller in der Meister-Eckehart-Straße
Der Poller in der Meister-Eckehart-Straße in Erfurt sorgt nach seiner Errichtung Anfang Juli immer wieder für Ärger. Er ist Teil des Verkehrsentwicklungsplans "Begegnungszone Erfurt" und dient der Verkehrsberuhigung. Während die Anwohner begeistert sind, laufen Ladeninhaber aus der Altstadt dagegen Sturm. Auch die Navigationssysteme in den Autos sind oft noch nicht up to date. Michael Friese, Direktor des Evangelischen Ratsgymnasiums, dessen zwei Häuser durch die Straße getrennt werden, weist auf die positiven Wirkungen hin. Er ist sich sicher, daß sich im Laufe der Zeit jedermann darauf einstellen wird. Auf Facebook bekam der Poller eine eigene Seite: für die einen ist der inzwischen berühmte Poller eine neue Kuriosität der Thüringischen Landeshauptstadt. Andere lassen auf Facebook ihrer Wut freien Lauf. Am 3. November trafen sich die Betroffenen zu einem ersten Gedankenaustausch. Für die Stadt hat der Poller schon jetzt seine Rolle gut erfüllt. Um Vandalismus vorzubeugen, wird er zu einem versenkbaren Poller umgebaut.

Bolardo pridiskutita en la Meister-Eckehart-strato
Kiel ĉiuj bolardoj servas ankaŭ la bolardo antaŭ la Evangelia Konsilantargimnazio en la Meister-Eckhart-strato por la plialtigo de la vivokvalito urbocentre. Ĝi ekzistas ekde la 1-a de julio de la kuranta jaro kaj estas parto de la nova Rekontiĝzono kun trafike trankviligotaj stratoj kaj placoj.Tamen kelkaj taksas la menciitan bolardon granda malo, ĉar per ĝia starigo unu el la lastaj stratoj kondukantaj urbokernen faritis ne nur unudirekta. La sakstrato estas eĉ duobla, ĉar la bolardo staras rekte en la mezo de la strato. Dum la unuaj semajnoj post la starigo fariĝis multaj riskaj ĝirmanovroj. Ĝis hodiaŭ kelkaj mapoj en navigaciiloj ne estas aktualigitaj kaj kolerigas la malbone gvidatan aŭtiston. Sed multaj homoj vidas ankaŭ la pozitivan efikon. Ekzemple la lernantoj, gepatroj kaj instruistoj de la Evangelia Konsilantargimnazio, kie okazis la 91-a Germana Esperanto-Kongreso. Ili ege ĝojas pri la tuj farita trankvilo antaŭ la lernejo. Lernejestro Michael Friese intervjuite pri la bolardo respondis tiel: ''Mi parolas en la nomo de 650 gelernantoj kaj pledas por ili kaj por la plejmulto de la gepatroj por la konservo de la bolardo. Nian lernejon konsistigas du ejoj disigitaj per strato. La sekureco de multaj junuloj estas multe pli granda sen la aŭtomobila trafiko.'' Ankaŭ al rultabulistoj plaĉas la ebleco praktiki la sporton sur urbokerna, trankviligita strato. Kontraŭe komercistoj kiuj konsideras la bolardon nocega por la spezo. Ili timas ke klientoj pli kaj pli preferos aĉetadon perinterretan. La koleriĝo pri la bolardo ŝajne kreskas, ĉar ĝi iĝis jam plurfoje objekto de vandalismaj agoj: aŭ ĝi renversitis aŭ ĝi perforte elŝiritis. Por tiuj krimetoj la lernejestro ne havas iun komprenon: "Perfortaĵoj nenie devas esti akceptitaj. Mi respondi volas kiel privatulo: veturante en aliaj partoj de Germanlando oni devas akcepti trafikreguligojn kaj devas enplanigi la situacion ke la navigaciilo ne ĉiam aktualus, ke iu laborejo aliigas la itineron. Post certa alkutimiĝfazo la erfurtanoj sendube akceptos la novan situacion en la Meister-Eckehart-strato. Petolegemo kaj intencitaj damaĝoj nenie bone funkcias, nek private nek publike." Ĉe fejsbuko la bolardo ricevis propran paĝon kie videblas aktualigitaj bildoj kaj komentoj de la bolardo. Kelkaj taksas la bolardon kuriozaĵo erfurta kaj primoketas ĝian famecon; aliaj utiligas la paĝaron por senbridigi sian koleron. En la 3-a de novembro okazis kunveno dum kiu apudloĝantoj kaj komercistoj rakontis siajn spertojn. Fare de la urbo la bolardo bone plenumas sian rolon kaj estos baldaŭ pli solida kaj mergebla, por eviti estontajn elŝiradojn fare de vandalismaj ĉagreniĝintoj.
------------
Demonstration am Domplatz gegen Rot-Rot-Grün
Am 9. November, dem 25. Jahrestag des Mauerfalls, versammelten sich rund 4000 Menschen am Erfurter Domplatz, um gegen eine rot-rot-grüne Landesregierung und einen möglichen linken Ministerpräsident zu demonstrieren. Clarsen Ratz, Vorstandsmitglied der Thüringer Mittelstandsvereinigung der CDU, hatte zu einer friedlichen Demonstration auf Facebook aufgerufen. Einige kritisierten, daß sich unter den Demonstranten auch Leute des rechten Randes befunden hätten. Die Demonstration mit vielen Kerzen blieb friedlich.

Manifestacio kontraŭ nova landa registaro
Dimanĉe la 9-an de novembro ĉirkaŭ 4 mil homoj kunvenis ĉe la Katedrala monteto en la urbokerno de Erfurto por protesti kontraŭ nova landa registaro en Turingio kiun tre verŝajne formos politikistoj de la Maldekstruloj, la Socialdemokratoj kaj la Verduloj. La nova ministroprezidento de Turingio fariĝu s-ro Bodo Ramelow, ano de partio kiu estas la posteŭla partio de la eksa Socialista Unueca Partio de Germana Demokratia Respubliko. S-ro Clarsen Ratz, estrarano de la Asocio kristandemokratia de la mezgrandaj entreprenoj alvokis pere de fejsbuko al tiu demonstracio. Sekve ekde la horo 5-a posttagmeze kolektiĝis manifestaciemaj kaj zorgemaj homoj kun kandeloj enmane por montri sian ĉagrenon kaj eĉ timon. La dato de la 9-a de novembro ne estis kazo, ĉar ĝi estis la 25-a datreveno de la Falo de la Berlina Muro. Ratz nun petis la homojn fari pacan manifestacion kiel en oktobro kaj novembro de 1989. Kelkaj kritikis ke inter la homoj troviĝus ankaŭ simpatiantoj de la ekstremisma maldekstro. La manifestacio pasis tamen pace kaj kvereletoj estis farataj ne mane sed nur dispute.
-------------------
Umgestaltung hinter der Krämerbrücke
Am 30. Oktober begannen Umgestaltungsarbeiten zwischen der Krämerbrücke und dem Augustiner-Biergarten. Zuerst wurde eine Ahornbaumreihe gefällt, um das Lichtraumprofil zu vergrößern. Die Stufen am Fluß werden verbreitert, neue kommen hinzu. Im Juni soll dann alles fertig sein, zur Zufriedenheit der Anwohner und der Touristen. Die Kosten von etwa 900.000 Euro werden zum größten Teil durch Städtebaufördermittel des Landes und des Bundes aufgebracht. Es fand ein Architektenwettbewerb statt. Die Arbeiten führt die Firma Garten- und Landschaftsbau Lindenau aus Weimar aus.

Transformadoj de la areo malantaŭ la Ponto de la brokantistoj
En la 30-a de oktobro komenĉiĝis la laboroj por alifari la areon norde de la Ponto de la brokantistoj ĉe la Aŭgustenana bierĝardeno. Oni dehakis komence serion da acerujoj en la Gotthardt-strato. Tio necesis unue pro la parta malsano de la arboj due pro ne plu sufiĉa libera spaco kiun bezonus ankaŭ la fajrobrigadistoj tiuloke. Krome la gazonoj kaj la slaba vojo estis tro trivitaj. La nova libera areo en formo de placo ĝenerale plibonigos la kvaliton de vivo kaj restado tiuloke. La jam ekzistantaj ŝtupoj por sidiĝi ĉe la riveretobordo estos pli larĝaj kaj la bedoj ŝanĝiĝos en pluajn sidlokojn. S-ro Rüdiger Kirsten de la erfurta Oficejo pri ĝardenoj kaj tombejoj eksplikas la planojn: "Ni jam dum du jaroj planis la mezurojn. Ankaŭ la turistoj profitos de la novaj aranĝoj. Por ĉiu dehakita arbo estos plantita nova. Por trovi la plej bonan solvon ni adjudike faris arkitekturan konkurson. Prizorgos la alikonstruon la firmao Landschaftsbau Lindenlaub el Vajmaro. La kostoj de ĉirkaŭ 900.000 eŭroj estos financitaj grandparte de fondusoj pri urboevoluo de la Liberŝtato Turingio kaj de la Federacia Registaro. La laboroj finiĝos en junio de 2015, dumvintre estos memkompreneble labora paŭzo.
---------------
Neue Tarife bei der EVAG
Ab Jänner 2015 gelten teilweise neue Tarife bei den Erfurter Verkehrsbetrieben. Die ohnehin kaum nachgefragte 9-Uhr-Abokarte wird ganz abgeschafft, dafür eine Seniorenkarte geschaffen, die dann im gesamten Verkehrsverbund gelten wird. Ein großer Vorteil für alle ist die verkürzte Mindestlaufzeit von vier Monaten gegenüber einem ganzen Jahr bis jetzt. Dadurch werden auch Leute angesprochen, die nur in der kalten Jahreszeit alle Abonnementvorteile nutzen wollen, sonst aber das Fahrrad oder den Fußmarsch vorziehen. Während die Abopreise leicht steigen und in den Städten Erfurt, Jena und Gera gleich sein werden, bleiben die Grundpreise unverändert. Und auch weiterhin werden Abokunden mit ihrem Bonusheft von Preisnachlässen bei verschiedenen Erfurter Betrieben und Einrichtungen profitieren.

Novaj tarifoj en la publikaj transportiloj
De post decembro iĝos kelkaj ŝanĝoj ĉe la erfurtaj Urbaj servoj EVAG kiuj respondas ankaŭ pri la publika transporto. Celo estas unueco de la prezoj en ĉiuj urboj membriĝintaj al la Mezturingia Trafikalianco VMT. La grandurbo Jena jam en 2013 altigis la prezojn - nun devos Erfurto kaj Gera egaliĝi. Ne tute 16.000 abonintoj ricevis leteron kun informoj ne nur pri novaj prezoj sed ankaŭ pri novaj abonoj. Ekzemple la abonbileto valida ekde la 9-a horo matene estos komplete forprenita. Pro aŭtomataj abonŝanĝoj kelkaj klientoj estis iomete konfuzitaj kaj serĉis helpon ĉe la informcentroj. La ĝisnunaj abonintoj al la versio valida de post la 9-a horo pli malmulte pagos sed perdos la eblecon kunpreni alian personon. Certe, tio kontraŭ 5 eŭroj pomonate ankaŭ estontece eblos, krome unu hundo povus kunveturi ktp. ktp. Pri la detaloj rakontas Guido Nehrkorn, ĉefo de la biletovendado de EVAG: "Ĝis nun en Erfurto kaj en la tuta Trafikalianco ekzistis du versioj de abonoj. El kiuj la nur post la 9-a horo validanta abono ekskludis ĉiujn kiuj devas jam frumatene aŭ iri al la deĵorloko aŭ al rendevuo ĉe kuracistoj aŭ akompani infanojn lernejen respektive infanĝardenen. Sekve jam ĝis nun ne multaj volis havi tiun ĉi specon de abono. Kune kun la kolegoj de 12 aliaj transportkompanioj partoprenantaj la Trafikaliancon ni decidis pri senchava alĝustigo de la ofertoj. Gravis kaj la nombro de la abonoj kaj la ideoj de niaj klientoj. La rezulto estas du novaj abonoj, "AboPlus" kaj "AboMobil65" por la tria aĝo. Por ili senkoste hundo rajtos esti en akompano. La olduloj ĝis nun abonintaj al la ne la tutan tagon valida abonbileto ŝanĝu al tiu nova pormaljunula abono. Ĝi eĉ ankoraŭ malpli kostas kiel partnera abono. Ununura kondiĉo estas ke la mono por ambaŭ venas de la sama konto. La plej granda avantaĝo por la poroldula bileto estas ke ĝi validos ne nur en unu regiono sed ĉie ajn en la Trafikalianca teritorio, de Gotha al Gera, de Bad Langensalza ĝis Eisenberg, ankaŭ en trajnoj. Sed ankoraŭ alia privilegio por la olduloj notindas: la geavoj povas kunveturigi senkoste ankaŭ genepojn sen nombra limigo ĝis la aĝo de 14 jaroj." Alia novaĵo estas la mallongigitaj minimumaj abondaŭroj. Ili allogu homojn kiuj nur dumvintre volas profiti de abonkondiĉoj sed preferas dum la resto de la jaro la piediradon aŭ la bicikladon. La tarifoj neabonaj ne ŝanĝiĝis de post decembro. Ankaŭ la bunta gamo da specialaj ofertoj por abonantoj ĉe diversaj institucioj (ekz. restoracioj, kulturejoj) restos.
----------------
Bedarf nach barrierefreien Spielplätzen in Erfurt
Im Rahmen der Bundesgartenschau 2021 wird ein neuer Kinderspielplatz beim Nordpark gebaut. Das nahm eine Initiative von Eltern behinderter Kinder zum Anlaß, auf das Fehlen von barrierefreien Spielplätzen hinzuweisen. Die Sprecherin Wengler stimmt der Stadt zu, daß inzwischen der Zugang zu Spielplätzen für alle vielerorts möglich sei. Dennoch seien viele Kinder nach wie vor vom Spielen selbst ausgeschlossen. So fehlten breitere Rutschen, Haltegriffe auch für ältere Kinder, fester Grund für Rollstühle, Hochziehhilfen usw. Am 13. November traf man sich mit Landschaftsarchitekten und Verantwortlichen der Stadt zum Meinungsaustausch.

Neceso pri senbarilaj ludejoj en Erfurto
La centra loko de la Tutgermana hortikultura ekpozicio en 2021 estos la EGA-ĝardenego. La urbo intencas en tiu-ĉi kunteksto fari novan infanludejojn ĉe Auen-strato proksime de la Norda Parko. Kelkaj gepatroj tuj informiĝis ĉu tiu nova ludejo estus kun senbarila aliro por infanoj handikapitaj. Estus bonvenaj glitvojoj kaj baskuloj taŭgaj ankaŭ por infanoj kiuj ne povas sidi normale. La respondecantoj de la urbo emfazis ke novaj infanludejoj ĉe Südpark, Brühlergarten kaj Stadtpark jes ja havus jam nun senbarilajn alireblecojn. Oni koncentriĝus pri la restaŭrado de jam ekzistantaj ludejoj kaj estus atentaj pri tiaj deziroj. Grupo de tuŝitaj gepatroj tamen volas atentigi ĉiujn erfurtanojn pri tiu ĉi problemo. La porparolantino s-ino Wegler eksplikas: "Nia gepatra iniciativo fonditis de koncernatoj. Ni volas akiri almenaŭ unu vere senbarile alireblan infanludejon. Fakte, aliro al la infanludejoj kun handikapitaj infanoj ne estas problemo. Ekzemple estas ramplo, suprenveturejo por rulseĝoj ĉe Brühler-ĝardeno. Transporti la infanojn ĝis rekte antaŭ la ludiloj ne estas problemo. Sed tiam la infanoj restas sidantaj kaj ne povas mem fari ion gajan. Foje la infanoj ankaŭ tro pezas por etinfana balancilo, foje la rulseĝoj sinkas en la sablon, foje la infanoj ne povas suprengrimpi la ludilojn. La glitejoj ne estas sufiĉe larĝaj aŭ ili havas supre horizontalan stangeton por mapermesi kunvenon de plenkreskuloj - sed ĝuste tio ofte necesus. Ĉe kelkaj infanludejoj mankas ankaŭ pavimoj stabilaj kaj teniloj por pli aĝaj infanoj." La aktivuloj faris kunvenon en la 13-a de novembro en la kafejo Mia de la erfurta Vivofaciliganta asocio en Brühler-strato. Tie oni diskutis pri la problemoj, ankaŭ kun pejzaĝaj arkitekoj kaj urbaj komisiitoj. Celo estis kolekti la ideojn kaj eltrovi la kiel eble plej grandan konsenton de ĉiuj. Por la iniciativo gravas ke la gepatroj ne retiriĝu kun la infanoj sed montru publike ke ankaŭ al iliaj infanoj plaĉus ludado."
------------------
Schwarzfahren wird teurer
In Erfurt gibt es jährlich etwa 49 Millionen Fahrgäste in öffentlichen Verkehrsmitteln. Wegen steigender Fahrpreise entscheiden sich immer mehr, ohne Fahrschein zu fahre. In Erfurt soll das 2,6 % aller Fahrten betreffen, rund 1 Prozent niedriger als im Bundesdurchschnitt. Der Betreiber EVAG hat einen jährlichen Schaden von 1,25 Millionen Euro zu beklagen. Im Zeitalter des mobilen Internets gibt es auch Applikationen, die den Wegen der Kontrolleure nachspüren. Auch Schwarzfahrerversicherungen gibt es bereits. Aus Bayern kam nun der Vorstoß, bundesweit das Bußgeld von 40 auf 60 Euro anzuheben. Das soll mehr potentielle Schwarzfahrer abschrecken.

Altiĝos la monpuno por veturado sen bileto
La publikaj transportiloj en grandurboj estas tre ŝatata por formoviĝo. En relative kurta tempo oni atingas aliajn punktojn en la urbo. En Erfurto laŭestime 49 milionoj da pasaĝeroj uzas ĉiujn jarojn la trafikilojn. Pro la kreskantaj prezoj pli kaj pli decidas ne aĉeti biletojn. Ŝajne 2,6 % el la formoviĝantoj per publikaj transportiloj ne pagis, sume 1,3 milionoj. Kompare al la averaĝo en tuta Germanio kun 3,5 % la erfurta situacio ankoraŭ bonas. Sumo neenspezita pojare estas de 1,25 milionoj da eŭroj. Kaŝe veturantoj opinias ke la nepagitaj veturoj estus pli malkaraj ol la alteco de la eventuale pagenda monpuno. Simpla bileto por maturuloj kostas 1,90 eŭroj; jam post 20 veturoj senbiletaj oni egalus la monpunan sumon. La homoj pensas ke plialtigo de prezoj povus malfari la damaĝon, sed fakte la damaĝita institucio estas la Urbaj Servoj. Danke al la sendrata interreto estiĝis nova fenomeno: kaŝe veturantoj solidariĝis unu kun la alia. Ekzemple permesas en Franclando la aplikebla programaro "CheckMyMetro" rekte sekvi la spurojn de la kontrolistoj. Alialande ekzistas kaŝveturadaj asekuroj. Ankaŭ ĉe fejsbuko ekzistas por Erfurto paĝo kiu antaŭanoncas la aperon de kontrolistoj. Ĉi-momente ĝi havas pli ol 30 membroj. S-ino Röder Eckert de la Urbaj Servoj EVAG deklaras: "Ni tute ne komprenas la homojn kiuj igas kaŝveturadon kvazaŭ popola sporto. Niaj 18 kontrolantoj kiuj laboras ĉiujn tagojn tre rapide ŝanĝas la tramvagonojn respektive aŭtobusojn tiel ke rapida aktualigo de interretaj helpiloj apenaŭ funkcius." Por malplialtigi la kreskantan nombron da veturantoj sen bileto iniciativo el Bavario proponas ekde 2015 altigon de la monpunsumo en la tuta lando de 40 al 60 eŭroj. Unuflanke tio pli pensigus la etkrimulojn, aliaflanke la honeste pagantoj povus esti malŝarĝitaj.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! In unserer Literaturecke fahren wir heute fort mit den Anekdoten, die im dritten Kapitel der "Fundamenta Krestomatio" im Jahr 1903 erschienen sind. Karaj literaturemuloj! En nia beletra angulo ni kontinuigos hodiaŭ la voĉlegadon de anekdotoj kiuj aperis en la "Fundamenta Krestomatio" de 1903. --- 1) La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis: "sidiĝu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas ... sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. --- 2) Vojaĝisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovaĝajn arabojn; kaj kiam tio ĉi ekscitis miron, li aldonis, ke ĝi ne estas mirinda, "ĉar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni."
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub www.radio-frei.de. -- Skribas s-ro J. Tomisek de la Esperantistaj fervojistoj el Ĉeĥio: "Estimata redaktoro, mi aldone sendas al vi por informo kaj eventuala uzo kolekton de fakaj informoj 'El fervoja mondo'. Ĉu iuj lastatempe preparitaj kolektoj de tiuj fakaj informoj mankas al vi? Mi ĝoje informiĝis, ke vi tempo de tempo en via unuhora dimanĉa Esperanta elsendo informas pri agado de IFEF kaj pri giaj aranĝoj, mi do kore dankas al vi por via informado en tiuj E-elsendoj. Ĉu okazas reagoj de viaj aŭskultantoj?" Kara s-ro, Esperanto kaj fervojo estas jam de longe paro kun la komuna celo unuigi la homojn. Ni promesas al vi, venontjare pli ofte raporti pri viaj agadoj. Koncerne reagojn de aŭskultantoj de la Esperanto-elsendo de Radio FREI mi devas konfesi ke ili lamas kaj maloftas. Sed nia redakcia teamo ĝojus pri ĉia ajn konstrua ideo. -- Se esperantistoj ankoraŭ ne scias kie festi la jarfinon jen kvin proponoj: La "Internacia Festivalo" en Jülich, Germanio; la "Novjara Renkontiĝo" en Bitburg proksime de Trier, Germanio; "SANO 5" en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanio; renkontiĝo en Weißwasser, Germanio, por junuloj; en la Kastelo Greziljono en Franclando jarfina festego kaj silvestra festeno. Detalaj informoj troviĝas sur la retpaĝo www.eventoj.hu. -- En nia maja elsendo ni aŭdis la unuan parton de la papa mesaĝo okaze de la unua "Tutmonda Tago de Komunikiloj" en 1967. Sekvas nun la dua parto. La teksto estas elĉerpita el la 6-a numero de "Espero Katolika", el la 1967-a jaro, kun afabla permeso de IKUE.
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der thüringischen Kultur. Heute laden wir Sie nach Weimar in das Wittumspalais ein. Es wurde bis 1769 von Jakob Friedrich von Fritsch, Geheimrat und Minister in Weimar, auf dem Gelände eines ehemaligen Franziskanerklosters errichtet. Das Gebäude lag sehr repräsentativ an der sogenannten Esplanade, der heutigen Schillerstraße. Nach dem Brand des Weimarer Schlosses 1774 bewohnte es Herzogin Anna Amalia. Sie ließ die Innenräume neu gestalten. So stammen die Deckengemälde vom berühmten Maler Adam Friedrich Oeser. Anna Amalia hielt nach der Niederlegung ihrer politischen Geschäfte ihr Haus weit geöffnet für Künstler und Schriftsteller. Später diente das Haus u.a. einer Freimauererloge. Nach dem Ersten Weltkrieg übernahm das Goethe-Nationalmuseum das Wittumspalais. Die Wohnräume bieten ein anschauliches Bild adeliger Wohnkultur. Das Wittumspalais ist Teil des Ensembles Klassisches Weimar, das 1998 zum UNESCO-Welterbe erklärt wurde. Im Wittumspalais befindet sich auch ein kleines Museum über Christoph Martin Wieland. Gemeinsam mit Schiller, Goethe und Johann Gottfried Herder schmückt sein Bild das sogenannte Dichterzimmer.

Karaj amikoj de la kulturo de Turingio! Ni estas hodiaŭ en Vajmaro kaj vizitos la Vidvinan palacon, germane: Wittumspalais.

artikel/Jubilea_simbolo.jpg




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
08.12.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.