Aktuell

Das Programm von heute
01:00 Talks'n 'Tunes
Ein DJ, ein Gespräch, ein Set!
03:00 F.R.E.I.– Jazz
Duell
08:00 RockMetal!
Metalsendung
10:00 Mixtape
mit Reinhard und Alexander
12:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
13:00 Common Voices
Sendung von Geflüchteten und MigrantInnen in Halle
15:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
17:00 Easy Sunday
Easy Listening
19:00 Senderelevant
Volontär:innenmagazin
21:00 Destroy Gallery
Punk '77 - '79
22:00 Partyzone
Elektronische Tanzmusik in der Samstagnacht auf Radio F.R.E.I.

TURINGIO INTERNACIA 35

Esperantomagazin: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Riesenrundgemälde in Bad Frankenhausen | Sprachkurs

35. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Oktober 2014


> Download

[Nr. 35, 2014-10-05]
= = = = = = =
Denkwürdig
Zum 22. Mal fand dieses Jahr bundesweit der "Tag des offenen Denkmals" statt. In Erfurt wurde daraus gleich eine ganze Woche, vom 9.-14. September. Das Motto lautete "DENK MAL in Farbe", womit auf die besondere Beziehung Erfurts zum Färberwaid hingewiesen, aber Farbe auch generell als extrem wichtiges Gestaltungsmerkmal gewürdigt wurde. Über 130 Denkmäler und 13 Kirchen waren für die Besucher zugänglich; das Progamm war dank der Fülle von Erfurts Kunstschätzen nach den Worten von Kulturdirektor Knoblich auch flott zusammengestellt. Herauszuheben sei auch das Engagement der Besitzer und Mieter, die einluden. So entwickle sich für jedermann ein neues Gefühl für Facetten des Denkmalschutzes. Für jeden Geschmack fand sich etwas im überreichen Programm, und auch die Krämerbrücke war mit bunten Regenschirmen geschmückt. Familien wurden mit dem Farben-Detektiv-Rucksack durch das jüdische Quartier geführt, für Theaterliebhaber fanden abends Vorführungen statt, und Kunst- und Geschichtsbegeisterte erfreuten sich an vielen Ausstellungen, Spezialführungen und Vorträgen. Das junge Publikum wurde von den Studenten der Fachhochschule Erfurt zu einem Eventspaziergang in Klein Venedig mit dem Thema "Denk-Dir-doch-Mal-Ein-Bild" eingeladen.

Memorinde
Por la 22-a fojo okazis en tuta Germanio la "Tago de la malfermita monumento". En Erfurto oni etendis ĝin je unu kompleta semajno. De la 9-a ĝis la 14-a de septembro pli ol 130 monumentoj kaj 13 kirkoj alireblis por ĉiuj sub la moto: "Denk mal in Farbe", tradukite: "Pensu kolore!" Per diversaj aranĝoj, gvidoj, koncertoj kaj perbiciklaj ekskursoj la ĉefurbo de Turingio allogis la homojn. La specialan etoson de la monumentaj tagoj eksplikas la kulturdirektoro de la urbo, s-ro Tobias Knoblich: "Ĉiujare ni havas tiajn tagojn. Ili estas unu el la plej gravaj elementoj de socia engaĝiĝo, ĉar la monumentoj ofte ne estas muzeoj. Memkompreneblas ke temas ankaŭ pri muzeoj kaj kirkoj, sed grandparte pri domoj, kies posedantoj aŭ luprenantoj montras aferojn kiujn oni ne povas viziti ĉiujn tagojn. Ili ofte ankaŭ montras ke ĉiu ajn povas iel kontribui al la konservo de konstrusubstanco, al restaŭrado laŭ la normoj de monumentprotektado kaj iĝi favora al la konservo de malnovaĵoj ĝenerale. Ĉe la monumentoj neniam ĉesas la laboroj, ĉiam novaj aferoj malkovriĝas kaj admirindas. Tio ĉia igas la monumentajn tagojn interesegaj. Unu tago sole ne sufiĉus en Erfurto pro la multo da vidindaĵoj. Ne estis granda laboro proponi programon eksternorme grandan. Krom konataj aferoj troviĝas denove ne malmultaj aferoj ne tro konataj. La ĉi-jara devizo, atente rigardi la kolorojn de la monumentoj, ankaŭ interesas. Ĉar la koloroj estas atentinda elemento en la formodonado de monumentoj." La temo "koloro" en Erfurto havas ankoraŭ apartan fonon. Izatido, kreskaĵo el kiuj eblas gajni bluan koloron, riĉigis la Erfurton mezepokan. La Anger-placo estis transŝarĝocentro por la komercado per tinktura izatido. Danke al la favora situo de Erfurto komercaj rilatoj estis kun la tuta Eŭropo. Sekve la moto estas ideala por prezenti historie kaj nuntempe la buntecon de la monumentoj en la urbo. Eĉ la Ponto de la brokantistoj estis ornamita per buntaj pluvombreloj. Gamo da aranĝo de sama bunteco prezentis sin al la kulturĝuantoj. Vere, por ĉiuj gustoj troveblis io adekvata. Familioj kondukitis tra la malnova juda kvartalo per kaŝpolicana dorsosako; teatremuloj povis spekti teatraĵojn vespere, i.a. de la trupo "Theaterfirma Erfurt". Ŝatantoj de artoj kaj historiaĵoj dorlotis sin per la vizito de ekspozicioj nenombreblaj, per partopreno de rondgvidadoj kaj per aŭskultado de voĉlegadoj. La pli junajn invitis studentoj de la Fakaltlernejo al aventura promeno tra la Venedig-kvartaleto sub la temo: "Kreu-pense-bildon".
------------------
Kontroverse zur Massentierhaltung geht in die nächste Runde
Heutzutage essen die Menschen so viel Fleisch wie nie zuvor, und das obwohl die Fleischindustrie ziemlich viel Ansehen und Vertrauen verloren hat. In Thüringen werden fast 3 Millionen Hühner, knapp 900.000 Schweine und über 300.000 Rinder gehalten. Wie die Auftragsstudie "Massentierhaltung in Thüringen?" der SPD-Landtagsfraktion aus dem letzten Jahr ergab, fristet auch in Thüringen eine übergroße Mehrzahl der Nutztiere ihr Dasein in Massentierhaltungsanlagen Für Stefan Baldus vom Thüringer Bauernverband ist der Begriff Massentierhaltung in Zusammenhang mit der Definition, wie sie SPD und Grüne vermitteln, an den Haaren herbeigezogen. Der Begriff Massentierhaltung beschreibe keine Zustände, sondern Gefühlswelten. Ob die Tierhaltung in Ordnung ist, richte sich danach, was der Gesetzgeber an Tierschutzmaßnahmen und Haltungsformen vorschreibe. Und das sei nicht abhängig davon, wie viele Tiere in einem Stall sind. Für Anja Siegesmund von den Grünen ist es dennoch unbestritten, daß Massentierhaltung bei uns im Bundesland existiert und zahlreiche Probleme in sich birgt, etwa die prophylaktische Verwendung von Antibiotika. Veranlassung für die Studie waren die Fleischskankale der letzten Jahre sowie eine Steigerung von durch Fleisch übertragenen MRS-Erregern. In Thüringen konzentriert sich knapp ein Drittel der Mastschweine auf fünf große Betriebe. Laut der SPD-Studie von 2013 werden 19 von 20 Schweinen in Massentierhaltung gehalten. Darüber hinaus leben nahezu 90% der Hühner und 85 % der Kühe unter vergleichbaren Umständen. Stefan Baldus hält den wissenschaftlichen Wert der Studie für fraglich; es handle sich um eine willkürliche Kompilation von Teilen anderer Studien. Antibiotikarückstände gibt es laut Auskunft des Ministeriums für Soziales, Familie und Gesundheit jedenfalls, wenn auch nur in wenigen Proben. Für Eleonore Mühlbauer von der Thüringer SPD sind Ängste der Verbraucher, daß durch erhöhte Auflagen für die Fleischindustrie der Preis für Fleisch steigen könnte, nebensächlich. Wichtig sei die Steigerung des Bewußtseins über Massentierhaltung und für Nachhaltigkeit von Lebensmittelproduktion im allgemeinen. Erstmals fand Anfang September eine Demonstration in Erfurt statt unter dem Titel "Wir haben es satt!" Veranstalter war, wie auch anderswo in der Bundesrepublik, der Verein CAMPACT.

Malkonsento pri amasa bestobredado
"Similas leĝoj al kolbasoj: oni ne ĉeestu ĉe ilia farado." Tiu eldiro de kanceliero Otto von Bismarck tute pravas. Malgraŭ kreskanta malkonfido al la viandindustrio la homoj manĝas pli da viando ol iam antaŭe. En Turingio ne tute 3 milionoj da kokoj, 900.000 porkoj kaj pli ol 300.000 bovoj bredatas. Laŭ studaĵo de la lastpasinta jaro farita laŭ komisio de la socialdemokratoj ankaŭ en Turingio la plejmulto de la bestoj suferas de la amastenado. Kiam temas pri difino de amastenado la opinioj malkongruas. Laŭ multaj amastenado de bestoj estas intensa tenado en grandaj bienoj por produkti nutraĵojn. Temas pri ĉeesto de multo da bestoj samaĝaj kaj samspecaj en relative malgrandaj spacoj. Ili ofte estas altpovumaj bestoj kiuj ne bezonas tro da homa prizorgado. Ne malofte mankas tute agrikultura tereno tiel ke necesas aĉetado de nutrado el fremda fonto. Tio estas la difino de amastenado kiun oni aplikis en la menciita studaĵo. Por Stefan Baldus de la Turingia Porkamparana Asocio tiaj difinoj estas pure multemociaj sed ne sciencaj. Laŭ li amasa tenado ne priskribas bone la situacion, nek en Turingio nek en tuta Germanlando. "Ĉio tia estas granda frenezaĵo. Ne estas iu kunteksto inter la nombro de la tenataj bestoj kaj la kvalito de la tenado. Gravas alia demando: ĉu ĉiuj leĝaj normoj estas observataj. Tio ne dependas de la kvanto de la bestoj troviĝanta en unu entrepreno sed de la sekvantaj kriterioj: ĉu la unuopa besto havas sufiĉe da spaco, ĉu bonas la sanaj cirkonstancoj, la temperaturo, la aerkondiĉoj, la moviĝeblecoj." Por la turingiaj Verduloj klaras ke ankaŭ en Turingio ekzistas amastenado kaj multaj problemoj. Anja Siegesmund, ĉefino de la Verduloj en la Landa parlamento, deklaras: "Jes ja, amastenado ekzistas en nia federacia lando kaj kaŝas multon da problemoj. Unuflanke tia tenado necesigas grandan kvanton da antibiotikaj drogoj. Oni devas devige uzi tiajn aĵojn prevente, se estas tre multaj bestoj sur unu loko, por malhelpi eblajn infektojn. Antibiotikoj povas lasi spurojn en nutraĵoj, kiujn ni manĝas. Kelkaj fakuloj estimas ke tiaj postlasaĵoj responsas pri ne plua efiko de antibiotiko ĉe homoj en kazo de malsano. Krome amastenado pripensotas kaj pro ekologiaj kaj pro bestoprotektadaj kialoj. Mi propraokule jam vidis multajn grandajn porko-tenadejojn en Turingio. Pro la fakto ke svarmas multaj bestoj tie, oni devas fortranĉi iliajn vostojn." Sed ne nur la Verduloj estas kritikemaj. La porparolantino por agrikulturo kaj natur- kaj bestoprotektado Eleonore Mühlbauer malkaŝas la fonon de la studaĵo: "Ĉefa kaŭzo por ni estis multaj skandaloj dum la lastaj jaroj. Alia studaĵo de berlina ministerio atentigas onin pri la fakto ke ĝermoj stafilokokaj de pervianda kontaĝo tre plimultiĝis dum la lastaj jaroj, antaŭ ĉio ĉe hejmaj meleagroj. Dua analizo temis pri la ĝenerala situacio tie ĉi en Turingio. Sed nuntempe ni posedas ankaŭ superrigardon pri la situacio en tuta Germanio." Ekzemple triono de la grasigitaj porkoj de Turingio troviĝas en nur kvin grandentreprenoj. Deknaŭ el dudek porkoj vivas sub kondiĉoj de amasa tenado. Ĉe kokoj estimatas 90 procentoj esti en la sama situacio, ĉe bovoj 85 procentoj. Stefan Baldus, la porparolanto de la kamparanoj, restas skeptika: "Mi ĉiam miras kiam venigas politika partio iun fakulon por subteni la partian opinion. La scienca valoro de la supozita studaĵo jenas: oni akumulis laŭplaĉe argumentojn el diversaj fontoj. Ĉu tiaĵo vere estas scienca mejloŝtono mi ege dubas." S-ro Baldus krome rimarkis ke la Turingia ministerio pri socialaj aferoj, familioj kaj saneco dum kontroloj en la pasintaj 12 monatoj ne trovis iujn restaĵojn antibiotikajn en nutraĵoj de turingia origino. La ministerio kontraŭe agnoskis ke en 15 provoj el 7.000 jes ja trovitis farmakologiaj substancoj, do ega malmulto. La Verduloj vidas diversajn vojojn el la sakstrato. Ili volas dependigi la subvenciojn de la alteco de la observataj standardoj. Krome estas postulataj pli akraj kontroloj de la entreprenoj kaj investado en la esploradon. Tamen ne ĉiuj konsumantoj ĝojus pri plia diligenteco en la kontrolado. Ĉar tio sekvigus ofte la neceson de plibonigoj kaj implicite la kreskon de la prezoj. La socialdemokratino Eleonore Mühlbauer taksas duarangaj la zorgojn de la konsumontoj pri kreskantaj prezoj. Ŝia firma intenco estas unue veki la atenton pri amastenado kaj amasindustrio. En Germanio forĵetatas ĉirkaŭ 30 procentoj de la nutraĵoj rubujen. La konekton inter regiona produktado kaj vendado ŝi eksplikas per la ekzemplo de pomoj dirante: "Tie ĉi en Turingio estas multaj terenoj por pomarboj, ekzemple en Gierstädt norde de Erfurto. Se oni ricevas kilogramon da pomoj el aliaj federaciaj landoj je pli malalta prezo ol la pomojn el Turingio io ne funkcias bone sur la kampo de subvenciado. La pomo el najbara Gierstädt havas memkompreneble pli bonan bilancon poluan, estas daŭripova, regiona, subtenas nian ekonomion." Signoj de nova pensmaniero ĉe la konsumantoj tamen videblas. Je la komenco de septembro okazis unuafoje manifestacio kun la temo "Sufiĉas! Ne voĉdonu por la agrara industrio!" Organizanto estis la societo CAMPACT kiu agadas en diversaj lokoj de Germanlando.
------------------
Arm, aber glücklich in Thüringen
In einer Studie der Friedrich-Schiller-Universität mit dem Titel "Gute Arbeit" zeigte sich, daß Thüringen in Sachen Entlohnung den anderen Bundesländern hinterherhinkt. In Zusammenarbeit mit dem Deutschen Gewerkschaftsbund wurden mehr als 1000 Arbeitnehmer über ihre Arbeitsplatzsituation befragt. Daraus geht hervor, daß 85 Prozent der Befragten sich in einem hohen oder sehr hohen Maße mit ihrer Arbeit identifizieren. Zudem haben 70 Prozent der Arbeitnehmer das Gefühl, mit ihrer Arbeit einen wertvollen Beitrag für die Gesellschaft zu leisten. Anders hingegen sieht es mit der Zufriedenheit der Thüringer in Bezug auf ihren Lohn aus. Jeder zweite Arbeitnehmer klagt über ein unzureichendes oder zumindest sehr knappes Einkommen. 6 von 10 fühlen sich schlecht oder unterbezahlt. Kein Wunder, denn 59 Prozent der Thüringer zählen zu den Geringverdienern. Ähnlich der Vergleich bei den hohen Einkommensklassen, zu denen lediglich 4% zählen. Stephan Krauß, Pressesprecher des Wirtschaftsministeriums, schiebt die Verantwortung für geringe Entlohnung den Unternehmen zu. Die Politik reagiere bereits darauf, indem etwa Unternehmen mit hoher Leiharbeiterquote nicht gefördert werden. Die Grüne Anja Siegesmund läßt die sinkenden Arbeitslosenzahlen als Argument nicht gelten und verweist auf die Armutsquote von knapp 17 %. Was alle aber freute ist der Umstand, daß sich 94 % der Befragten mit Thüringen als lebenswerter Region identifizieren.

Esti malriĉa sed feliĉa en Turingio
De kelkaj jaroj la salajroj en Turingio estas pli malaltaj ol en aliaj federaciaj landoj. Tamen la enloĝantoj ĝuas la restadon en la Libera Ŝtato, la t.n. Verda koro de Germanio. Tion evidentigis studaĵo farita fare de la Friedrich-Schiller-Universitato de Jena. En kunlaboro kun la Germana sindikata konfederacio faritis enketo kun la titolo "Bona laboro" ĉe pli ol unu milo da turingiaj dungitoj. El ili 85 procentoj estas kontentaj per sia laboro aŭ tute aŭ grandparte. Krome 70 procentoj estas konvinkitaj kontribui senchave al la bonfarado de la socio. Inversa la situacio koncerne la kontentecon pri la salajroj. Ĉiu dua dungito priploras nesufiĉan aŭ kvazaŭ nesufiĉan kompenson de la farita laboro. Ses el dek personoj sentas sin subpagitaj. Tio ne mirindas ĉar 59 procentoj gajnas inter 400 kaj 2.000 eŭroj malnete kaj nombriĝas tial inter la grupo de la malbone salajritoj, kio estas je 14 procentoj pli ol la tutgermana averaĝo. Simile malfavora la situacio ĉe la bonege salajritoj. Nur 4 procentoj de la turingianoj gajnas pomonate pli ol 4.000 eŭroj. Anja Siegesmund, frakciestrino de la Verduloj, estas ŝokita kaj postulas de la ministerio pri ekonomio plibonigon de la cirkonstancoj. Ministro Uwe Höhn fakte agnoskas postlamadon; lia porparolanto Stephan Krauß kulpigas ĉefe la entreprenojn. Tamen havas influon certan ankaŭ la politikistoj kiuj povas stiri la salajronivelon tre efike per la disdonado de subvenciaj rimedoj. Krauß substrekas ke jam delonge ne plu ricevas helpon tiaj entreprenoj kiuj havas multajn pruntajn dungitojn. Pluse oni ĵus enkodukis kriterion de pagado. Firmaoj pagantaj sub certa salajronivelo jam ne ĝuu subvenciojn. La porparolanto de la Ministerio pri ekonomio ankaŭ kritikas la mankon de unu nombro en la menciita studaĵo: dum la lastpasinta parlamenta periodo la nivelo de la pagitaj sumoj kreskis je 12,1%. Alia argumento por bona politiko estus la malkreskanta nombro de la senlaboruloj. La verdulino politikista kontraŭe argumentas ke la kvoto de povreco ankoraŭ estas 17 procentoj. Esti dungita ne aŭtomate signifus esti sen danĝero povruliĝi. Paroligas ŝi ankaŭ 87 procentojn de la turingiaj dungitoj kiuj timas povrecon dum olduleco. La studaĵo krome tre klare dokumentis ke multaj turingianoj ne havus konfidon al la funkciado de la laŭleĝaj pensioj. La propono de la Verduloj por solvi la problemon estas establo de landa dungadoprogramo kun aparta helpo al interrompintoj de trejnado kaj senlaboruloj longdaŭraj. Tamen ĉiuj flankoj, kaj Verduloj kaj ministerianoj ege ĝojas pri alia punkto ene de la studaĵo: estas nekredeble, sed 94 procentoj de la intervjuitoj konfesas ke plaĉus al ili vivi en Turingio, lando de alta vivokvalito.
----------------
"Regio-Nah" - Aktionstag für Nachhaltigkeit
Steffen Langbein und Martin Kürth organisierten am 23. August wieder den Aktionstag "Regio-Nah" im Maislabyrinth. Regio-Nah befaßt sich mit der regionalen Nachhaltigkeit in Thüringen und zielt auf einen bewußten und nachhaltigen Umgang mit regionalen Erzeugnissen. Im letzten Jahr besuchten fast 500 Interessierte den Aktionstag. Die Besucher konnten sich durch das vielfältige Angebot über Naturschutz, Naturlebensräume und Ökologie informieren, austauschen und ausprobieren. Kleine Produzenten leben oft am Rand des Existenzminimums und können sich die für Qualitätssiegel anfallenden Kosten nicht leisten. Trotzdem arbeiteten sie ökologisch, was oft nicht bekannt ist. Livemusik und eine Podiumsdiskussion zumThema "Vielfalt regionaler Ernährung in Thüringen" rundeten das Programm ab.

"Regio-Nah" - Agadotago por ekologiaj nutraĵoj
En la 23-a de aŭgusto organizis Steffen Langbein kaj Martin Kürth la agadotagon "Regio-Nah" en la Maiza labirinto. Temas pri daŭripovo en Turingio kaj pri efika kaj konscia pritrakto de regionaj produktoj. Intencatas oferti podion por estigi dialogon inter produktantoj kaj konsumantoj kaj krei retojn inter diversaj partneroj, societoj kaj interesiĝantaj homoj. Ili ĉiuj devas esti konvinkitaj ke ne estus tiom malfacile orientiĝi je daŭripoveco. Lastjare ne tute 500 homoj vizitis similan agadotagon. Oni povis informiĝi pri la bunta gamo de naturprotektado, biosferoj kaj ekologio. Krome per interaktiva umado diversaj kuntekstoj ankoraŭ pli klariĝis. La ĉi-jara temo estis "Nutrado per regionaĵoj". Oni konsentiĝis pri tiu ĉi temo ĉar ĉiu ajn estas koncernita. Malgrandaj produktantoj ofte devas zorgi pri transvivo surmerkate kaj ne povas permesi al si la kostojn por akiro de kvalitaj sigeloj. Tamen ili laboras laŭ ekologiaj normoj, kio ofte ne estas konata ĉe la celitaj klientoj. Sed multaj homoj ŝatus havi alternativajn vendejojn kun produktoj de bona kvalito. Je la komenco oni distribuis dokumentojn pri aljuĝitaj premioj sub la ĉeesto de la turingia ministro pri agrikulturo Jürgen Reinholz. Rekta muziko plibeligis la aranĝojn je la tagmezo. Poste okazis podia diskuto pri la temo "Varieco de regiona nutrado en Turingio" kun mikrofonoj alireblaj por ĉiuj por partoprenigi la publikon.
---------------------
Bleibt die Umweltzone?
Die Umweltzone in Erfurt sorgt auch noch zwei Jahre nach ihrer Einführung für Diskussionen. Sie ist ein Gebiet, das die Innenstadt umfaßt und nur mit Fahrzeugen der Schadstoffklasse 4, - erkennbar an der grünen Plakette -, befahren werden kann. Rechnet man diverse Sonderregelungen ein, sind in Summe nur 4.000 Autos in Erfurt von dem Einfahrtsverbot wirklich betroffen. Die Industrie- und Handelskammer hat nun beim Verwaltungsgericht Weimar dagegen geklagt. Das Bürgermeisteramt verweist darauf, daß man sich statt für die Umweltzone schon immer für umweltbewußte Verkehrssteuerung ausgesprochen habe. Verantwortlich seien Instanzen des Freistaats. Manche Ungereimtheit gibt es auch bei der Messung: so steht die Meßstation bei der Bergstraße mit erhöhten Werten bei einer für Erfurt untypischen Straßenschlucht und noch dazu bei einer Ampel, wo Autos bremsen und wieder anfahren.

Ĉu restos la ekologia zono?
La ekologia zono en Erfurto diskutigas la homojn ankaŭ post ĝia enkonduko antaŭ 2 jaroj. Ĝi kovras la erfurtan urbocentron, kiun enveturi rajtas nur aŭtistoj kun veturiloj kun t.n. verda plakedo. Ĝi garantias redukton de nocaj substancoj. Por kritikantoj la necesaj kostoj ne estas en normala rilato kun la profito. Pro kromaj esceptoj ne pli ol ĉirkaŭ 4.000 aŭtoj en Erfurto ne posedas enirpermeson. Sekve la Ĉambro industria-komerca plendis ĉe la tribunalo pri administrado en Weimar. Laŭ s-ro Bausewein, ĉefurbestro de Erfurto, la urba administrado longe kontraŭbatalis enkondukon de tia ekologia zono. Li favorus ekologian trafikdirektadon. "Tiaĵon oni povus ŝpari; modelaj projektoj de trafikstirado ja estis funkciantaj bone. Ni estis kontraŭvole devigitaj enkonduki tiajn zonojn; la decidon faris la landaj instancoj, la Landa oficejo pri administrado kaj la Oficejo pri natura medio kaj geologio. Ili responsus ankaŭ pri eventuala nuligo. La urbo estis nur la ekzekucianta organo." Riproĉo estas eĉ pri maljustaj kalkuloj. Ekzemplo estas la mezura stacio de ĉe Berg-strato, kie abundas la nocaj polvosubstancoj. Sed tiu stacio troviĝas ne nur ĉe por Erfurto netipa strata profundego sed pluse apud trafiklumoj. Tie multaj aŭtomobilistoj bremsas aŭ ekveturas. Sekve la rezultoj de la mezuritaj substancoj ne validas por la akuzanta Ĉambro Industria-komerca! Nuligon de la ekologia zono postulas ankaŭ la taksiŝoforoj. Parte influis la mezuradon ankaŭ faktoj kiuj ne havas iun kuntekston kun trafiko: post la novjaraj artfajraĵoj de 2009 oni enkalkulis por la statistiko ankaŭ la per la piroteknikaĵoj altigitajn valorojn.
= = = = = = = = = =
Liebe Hörer! In unserer Literaturecke fahren wir heute fort mit den Anekdoten, die im dritten Kapitel der "Fundamenta Krestomatio" im Jahr 1903 erschienen. Karaj literaturemuloj! En nia beletra angulo ni kontinuigos hodiaŭ la voĉlegadon de anekdotoj kiuj aperis en la "Fundamenta Krestomatio" de 1903. ---- 1) Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta tago. / 2) Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo. La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo: Riĉulo: Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭe, neniam venas al la instruituloj.--Instruitulo: Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.--Riĉulo: Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj?--Instruitulo: Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! / 3) Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? --Tiu, kiu havis la plej grandan kapon. / 4) Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj! --Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas timemulo! / 5) Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : "la homo mem devas ĉion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!
= = = = = = =
In unserer heutigen Tourismusrubrik begeben wir uns in den Norden Thüringens nach Bad Frankenhausen, zum Bauernkriegspanorama. Es handelt sich dabei um ein Riesenrundgemälde, das vor genau 25 Jahren, im September 1989, mit großem politischen Pomp eingeweiht wurde. Der Künstler Werner Tübke aus Leipzig schuf es in den Jahren 1976-1987. Herausgekommen ist ein riesengroßes Welttheater, das uns die Gesellschaft der aufkommenden Neuzeit in allen Facetten näherbringen möchte. Mit einer Fläche von 1.722 m² zählt es zu den größten Tafelbildern der Welt. Das Rundgemälde steht bei einem historischen Schlachtfeld. Danach begeben wir uns nach Mühlhausen in das Bauernkriegsmuseum in der Kornmarktkirche. Es komplettiert gleichsam das Rundgemälde. Wir empfehlen nach Möglichkeit den Besuch beider Stätten.

En nia rubriko pri sciindaĵoj de Turingio ni iros hodiaŭ al tre speciala loko en la nordo de la lando, al rondpentraĵego pri la Kamparanaj ribeloj en Bad Frankenhausen.
= = = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers.
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch ĈU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen), GE- (Zusammenfassung von mindestens zwei Personen unterschiedlichen Geschlechts: frato Bruder, gefratoj Geschwister), -UJ- (Behälter, in den ein Gegenstand ganz hineingetan wird; Land: inko Tinte, inkujo Tintenfaß, Danujo Dänemark), -ET- (Verkleinerung: strato Straße, strateto Gasse), -EM - (geneigt sein: ŝparema sparsam), -IG- (zu etwas machen: purigi reinigen, plenigi vollmachen), EK- (Beginn einer Handlung:ekdormi einschlafen), FOR- (weg fort: foriri weggehen), -AĈ- (äußere Verschlechterung: domo Haus, domaĉo baufälliger Schuppen), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater),
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)
18. Rückbezügliche Verben werden mit dem Akkusativ der Personalpronomen gebildet, außer in der 3. Person. (mi lavas min ich wasche mich, vi lavas vin, li/ŝi/ĝi lavas sin, ni lavas nin, vi lavas vin, ili lavas sin).
19. Das Adverb ĈI wird zum Ausdruck räumlicher Nähe verwendet. (tiu libro jenes Buch, tiu ĉi libro = ĉi tiu libro dieses Buch hier)
20. Die Steigerung von Adjektiven/Adverbien geschieht durch PLI ... OL bzw. PLEJ (Gustavo kantas pli bele ol Petro. Gustav singt schöner als Peter / Marko estas plej granda el ĉiuj. Markus ist am größten von allen.)
21. Das Relativpronomen lautet für Personen und Sachen KIU. (Mi havas amikojn, al kiuj mi regule skribas. Ich habe Freunde, an die ich regelmäßig schreibe. La virinon, kiun mi vizitas, estas mia onklino. Die Frau, die ich besuche, ist meine Tante.)
22. Die besitzanzeigenden Fürwörter/Possessivpronomen werden durch Anhängen der Adjektivendung A an die persönlichen Fürwörter/Personalpronomina gebildet. Bei der 3. Person ist zu beachten, ob es sich um ein reflexives Possessivpronomen handelt - in diesem Fall lautet es SIA. (amiko mia, via, lia/ŝia/ĝia, nia, via, ilia. Li vidas sian amikinon. Er sieht seine eigene Freundin. Li vidas lian amikinon. Er sieht die Freundin eines anderen Mannes.)
23. Das Partizip Perfekt wird auf -ITA gebildet. (Jozefo skribis libron. La libro estas skribita de Jozefo. Das Buch ist von Josef geschrieben worden. La farita supo - die zubereitete Suppe.)


artikel/Jubilea_simbolo.jpg







artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.10.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.