Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 40

Esperantomagazin: Nachrichten | Novelle "El la tombo" (2) | Hörerbriefkasten | Jüdisches Leben in Gotha (2) | Sprachkurs

40. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. März 2015


> Download

Neue Taxi-Tarife in Erfurt
Taxifahren ist ab dem ersten Jänner teurer, vor allem in Erfurt. Bis zu 40% mehr kann Taxifahren nun kosten. Als Hauptgrund wird von vielen Seiten der bundesweit geltende neue Mindestlohn angeführt. In den ersten Wochen waren die Taximeter noch nicht geeicht, die Fahrtkosten wurden somit oft mit Tabellen errechnet. Das Erfurter Bürgerbüro sieht dafür die Schuld beim zuständigen Eichamt in Ilmenau. Die Erhöhung der Grundgebühr auf 4,70 Euro sowie der Kilometerpreise war die erste seit Juni 2009. Begründet wurde der Antrag der Taxiunternehmer auch mit allgemein gestiegenen Kosten. Dazu müssen nun auch die Standkosten den Taxifahrern zwingend bezahlt werden. Der CDU-Fraktionsvorsitzende Michael Panse macht darauf aufmerksam, daß kleinere Taxiunternehmer ohne Erfolg gegen einen einheitlichen Preiserhöhungsantrag protestierten. Ihnen könnte jetzt das Aus drohen. Generell besteht auch die Gefahr, daß es zu einer Ausdünnung der Mobilitätsmöglichkeiten in die ländlichen Regionen und über Nacht kommt.

Novaj taksitarifoj en Erfurto
Ekde la nova jaro veturigi sin per taksio en Erfurto multe pli kostas, eĉ ĝis 40 procentoj. Kiel ĉefa kaŭzo menciitas la en Germanlando ekde januaro validanta minimuma salajrado je 8,5 eŭroj pohore. Ĉar necesis ŝanĝi la tarifojn en tuta Germanlando fare de laŭnormigaj oficiejoj, la proceso daŭris kelkajn semajnojn. Pro tio la unuan tempon de la nova jaro la kostoj ne aŭtomate elkalkulitis sed helpe de tariftabelo. Tamen ne en tuta Turingio la prezokresko egalas. En la turingia ĉefurbo ĝi estas pli granda ol alie. La baza tarifo dum labortagoj plialtiĝis tie ĉi de 2,20 eŭroj al 4,70 eŭroj. Tion unuanime faris ĉiuj erfurtaj taksientreprenoj. Alia kaŭzo estas la nuna devigo pagi al la taksiŝoforoj ankaŭ rekompencon pri la tempo de staro. Tio antaŭe estis nedeviga: kelkaj dungitoj salajris aliaj ne. Sekve kelkaj entreprenistoj timis perdon de spezo. S-ro Wolfgang Schwuchow, prezidanto de la akcia kompanio "City Taxi", estas pesimisma kaj antaŭvidas kaj maldungojn kaj restriktitan moviĝeblecon en la urbo. La Porcivitana oficejo, kiu devis permesi la novan tarifsistemon, kulpigas la Laŭnormigan oficejon de Ilmenau pro la prokrasto de la aŭtomata tarifelkalkulado. La datenoj pri la novaj kostoj ĉiuokaze pervenis al Ilmenau jam en novembro de la lasta jaro. S-ro Peter Neuhäuser, estro de la Porcivitana oficejo en Erfurto, deklaras: "Venis la taksientrepenistoj al la urbo Erfurto petante permeson de tarifaltigo. Prezoj por taksiveturadoj ekde junio 2009 restis neŝanĝitaj malgraŭ altigo de flankaj kostoj la tutan tempon. Nun, pro la priskribo de minimuma salajro en Germanlando ni cedis al ilia peto kaj koncerne la bazan tarifon kaj la tarifojn por la unuopaj kilometroj. Laŭleĝe la urbo anoncis la ŝanĝojn en la 21-a de novembro; sed la laŭnormigantoj en Ilmenau estis ricevintaj la novaĵojn jam en la 7-a de novembro. Do, la tempo laŭ nia opinio, sufiĉus por sukcesa starto en la 1-a de januaro kun nove adaptitaj mezuriloj en la taksioj." Wolfgang Schwuchow de City Taxi ĝenerale konsideras tro mallonga la duonan jaron kiu estis inter akcepto de minimumaj salajroj en la Germana Parlamento ĝis ties ekfunkciigo. La erfurtaj kristandemokratoj inverse malkovris problemojn en nesufiĉa komunikado inter la taksientreprenoj. Kelkaj de pli malgrandaj firmaoj protestus, sed vane. Por la frakciestro Michael Panse ne ĉefe kulpas la enkonduko de normigita minimuma pago de dungitoj en Germanio. Klaras por li ke pli altaj tarifoj reduktos ne nur la nombron de taksie veturiĝontoj sed ankaŭ de la taksientreprenoj. Tio eble pli izolus erfurtanojn vivantajn en periferiaj vilaĝoj kaj fortranĉus noktajn servojn.
------------
Bürgerbeteiligung zur Rathausbrücke
Die Stadtverwaltung hat die Pläne zu einer breiteren Bürgerbeteiligung bei der Neugestaltung des Areals um die Rathausbrücke vorgestellt. Bis zum 13. März können Interessierte in einem Internetforum dazu ihre Meinung abgeben. Dies dient auch dazu, um Mechanismen für eine schnellere Bürgerbeteiligung in Zukunft zu entwickeln. Bei der Rathausbrücke drängt die Zeit. Die nächste Prüfung der Brücke steht noch im März an. Das Wegnehmen der Widerlager der alten Brücke würde wohl auch die Wurzeln der alten Bäume angreifen. Oberbürgermeister Bausewein ist sehr für Bürgerbeteiligung, unterstützt aber in diesem Fall die Haltung der Stadtverwaltung. Die sieht eine Verbreiterung der Brücke vor und das Pflanzen neuer Bäume. Die Stadträte sind inzwischen genauest über die Details informiert worden. Daß Anwohner bei neuen innerstädtischen Projekten sensibler reagieren, sei klar. Grundsätzlich gelte aber, daß das Gemeinwohl vorrangig sei.

Civitanoj kundecidu pri la sorto de la Urbodoma ponto
Ĉe gazetara konferenco komence de februaro la urba administrado publikigis la planon partoprenigi la civitanojn en la decido pri la nova Urbodoma ponto. Ĝis la 13-a de marto forumo estos malfermita interrete por opinideponado. La rezultoj estos prezentataj en la 16-a de marto: ili servu kiel bazo por la decidoj de la urbaj konsilianoj. La urba administrado estas en favoro de pli larĝa versio de la ponto ankaŭ sub la aspekto de sekureco dum grandaj aranĝoj okazontaj sur la paralela Ponto de la brokantistoj. Tre konata estas la ĉiujunia Krämerbrücken-festo. Krome sur pli larĝa ponto trovus sufiĉan lokon ĉiuj trafikpartoprenantoj. Pli mallarĝa ponto ne signifus aŭtomate nesenarbigon surloke. Temoj surforumaj estas: "Novaj pontoj, novaj arboj"; "Ĉu novplanado valoras la penon?"; “Urboarboj anstataŭ pontoj"; "Sekureco per larĝaj lanoj". S-ro Reintjes, estro de la trafikoficejo de la urbo, anoncis kiel kompromison la plantadon de kiel eble plej altaj novaj arboj. Ĉefurbestro Andreas Bausewein subtenas la planojn de la urba administrado sed ĝenerale ankaŭ ŝatas la engaĝiĝon de civitanoj. Li deklaris: "Klaras ke ĉe publikaj projektoj homoj apudloĝantaj estas pli sensivaj. Sed finfine oni devas decidi tion kio estas bona por la granda plejmulto de la civitanoj. Ni jes ja post la fino de la enketo komencos diskutadproceson. Se ĉio iras glate ni ankoraŭ antaŭ somero faras diskutadatelieron pri demandoj de la estonteco, por ke ni povu ĉe novaj demandoj pli rapide partoprenigi civitanojn en la decidoj de la urbo. Koncerne la konkretan demandon pri la Urbodoma ponto ni devas agi pli rapide. Ni estas sub tempa premego. La stato de la ponto estas jam malbona kaj ni timas la venontan kontrolon ĉi-marte. Mi ne volas imagi la situacion ke ni ne nur devus malaltigi la maksimuman ŝarĝeblecon de la ponto sed eĉ fermi ĝin, almenaŭ por la piedirantoj. La ponto estas ĉefa trafikarterio en la urbokerno. Se ni farus aliplanon laŭ la volo de kelkaj verŝajnus ke la konstrukomenco estas ne antaŭ la jaro 2017. La nunaj malnovaj arboj inverse pro sia radikaro ne eltenus forigon de la malnovaj abutmentoj. Tamen, mi ne volas anticipi decidon. La tuto ofte diskutitis kaj ĉiuj konsilianoj scias la faktojn. Finfine ili mem decidos. Por plej granda diafaneco ni ekiras sur la vojo de publika opinidonado. Mi ne pensas, ke la frakcianoj verdiktos intence kontraŭ la volo de la erfurtanoj. Arbfaligado neniam estas populara afero."
---------------
Neue Flüchtlingsunterkunft in der alten Geriatrie
Am 5. Feber kam es sehr kurzfristig zum Einzug von 33 Flüchtlingen in die ehemalige Geriatrie am Rande des Helios-Klinikums. Das Gebäude, das der Stadt Erfurt gehört, wurde bisher vom Hospital gepachtet. Sollte die Geriatrie wie geplant weiter ausgebaut werden, können dort bald bis zu 150 Flüchtlinge unterkommen. Für das gesamte Jahr werden zwischen 1000 und 1300 weitere Flüchtlinge erwartet. Die Landeshauptstadt Erfurt hat über das gesamte Stadtgebiet verteilt kleinere Objekte oder Gemeinschaftsunterkünfte vorbereitet. Bisher wurden die Flüchtlinge vor allem in der Notunterkunft Scharnhorststraße untergebracht, die jedoch bis zum 23. März geschlossen werden soll.

Nova hejmo por rifuĝintoj en la malnova geriatriejo
En la 5-a de februaro tre spontanee deciditis cedi la iaman geriatriejon de ĉe la Helios-kliniko al 33 rifuĝintoj. La ejo apartenas al la urbo Erfurto kaj ĝisnun pruntedonitis al la malsanulejo. En la kurso de la tempo la ejo povus esti adaptita por sume 150 rifuĝintoj. S-ro Alexander Hilge estas respondeculo pri sekureco kaj civitanaj servoj en Erfurto. Intervjuite de Radio FREI li parolis pri la preparlaboroj: "La ejo havas pluan etaĝon kaj flankan alon taŭgajn por gastigo de novaj alvenontoj. Ĉi-momente ni pensas ke la kvanto da alvenantoj restas samnivele alta dum la venontaj semajnoj." Ekzistas ankoraŭ aliaj kaŭzoj por la plukonstruo de hejmoj, ĉar oni taksas la nombron de la venontoj ĉi-jare je inter 1000 kaj 1300. Regule venas homoj al Erfurto ĉiun semajnon el la akceptohejmoj en Suhl kaj Eisenberg. Bone prepariĝinte la urbo Erfurto solvos ankaŭ tiun ĉi problemon. En la tuta urbo oni serĉis aŭ estas serĉanta malgrandajn loĝobjektojn aŭ komunajn loĝejojn por la fremduloj. La granda kresko da refuĝintoj bezonas kunlaboron de ĉiuj helpantoj. Estontece pli da loĝejoj estos necesaj. Ĝis nun la rifuĝintoj trovis hejmon en la akceptohejmo Scharnhorststraße, kiu estos fermita en la 23-a de marto. Celo estas ke ne pli ol 100 homoj loĝas en unu loko por garantii dignan restadon. S-ro Hilge ege laŭdas la engaĝiĝon de la kunlaborantoj kiu ofte laboras sen paŭzo. Demandite ĉu li dezirus pli da financa helpo fare de la urbo Erfurto s-ro Hilge responsis: "De la Liberŝtato Turingio estas leĝoj kiuj ordigas la hejmigon de la rifuĝintoj; la leĝaro tiurilate novigitis. Ni penas sukcesi kaj fari ĉion eblan en la kadro de la nunaj reguligoj."
---------------
Ambulante Pflege in Erfurt soll gestärkt werden
Die Stadtverwaltung hat ein Maßnahmenpaket zur Stärkung der ambulanten Pflege auf kommunaler Ebene vorgestellt. Die Hauptschwerpunkte sind ein Pflegenetzwerk, Barrierefreiheit und generationengerechtes Wohnen. Der Maßnahmenkatalog steht im nächsten Ausschuß für Soziales, Arbeitsmarkt und Gleichstellung auf der Tagesordnung.

Pli efika doma flegado
Prezentis la urba administrado paŝaron pri la pliefikigo de hejma flegado en la urbo. Celo estas la plibonigo de la vivo por olduloj. Ĉefaj fokusoj jenas: retaro flegista, senbarilaj aliroj kaj loĝado taŭga laŭ generacio. Koncerne la loĝadon nepras kontaktadi KOWO, la plej grandan komunan ludonanton, kiel substrekas la socialdemokrata urba konsilianino Cornelia Klisch. Por eltrovi la vere necesajn aferojn la tuto denove pliakcentuigatas kaj prezentatos ĉe la venonta kunsido de la komisio pri socialaj aferoj, laboro kaj egalrajtigado.
---------------
Tag der Berufe in Erfurt
Am 11. März findet der Tag der Berufe statt. Betriebe, Verwaltungen und Freiberufler lassen hinter die Kulissen blicken. Besonders viele freie Plätze gibt es unter Anderem noch für die Ausbildungsberufe: Fachinformatiker, Fachverkäufer Lebensmittelhandwerk oder die Studienrichtung Bachelor of Engineering, Fachrichtung Bauwesen.

Tago de la profesioj en Erfurto
Sub la moto "Faru kion vi ŝatas fari!" okazos en al 11-a de marto la Tago de la profesioj. Entreprenoj, oficejoj kaj liberprofesiuloj permesos enrigardojn inter la kulisoj. El Meza Turingio ĉeestos ne tute 150 entreprenoj. Tre multo da liberaj trejnadlokoj ekzistas ankoraŭ por jenaj profesioj: fakinformadikistoj, fakvendistoj por nutraĵoj, inĝeniera bakalaŭro - sekcio konstruoj.
-----------------
Renaturierung der Geratalaue
Im Zuge einer Landschaftumgestaltung werden an der Gera 190 Bäume gefällt. Dazu werden der Fuß- und Radweg ungefähr ein Jahr lang gesperrt. Aus Amerika stammende Robinien werden dabei durch Eichen und Obstgehölze ersetzt.

Renaturigo de la herbejoj apudriveraj de ĉe Gera
En la kurso de pejzaĝaliaranĝo dehakitos 190 arboj. Pro tio kaj la pieda kaj la bicikla vojo fermitos ĉirkaŭ unu jaron. Anstataŭigitos la el Ameriko originantaj robinioj per novaj kverkoj kaj frukto-arboj.
-----------------
Kita-Träger in Erfurt mißachten neue Gebühren
Seit Jänner gilt die neue Kita-Gebührenordnung in Erfurt. Drei freie Träger rechnen jedoch weiterhin nach dem alten Tarif ab. Durch die Gleichstellung der Kosten will man erreichen, daß Eltern die Kindertagesstätte nicht nach dem Geld aussuchen. Die einheitlichen Kita-Gebühren sind aber lediglich eine Empfehlung und kein Gesetz.

Nerespekto de infanĝardenaj kotizoj
Ekde januaro validas nova reguligo de vartejaj kotizoj. Tamen tri privataj establintoj ne sekvas ĝin: unu tute rifuzas iam ajn ŝanĝon, ĉe la alia la nova sistemo ekfunkcios la venontan jaron. Per la egaligo oni intencis malhelpi la gepatrojn decidi pri infanĝardenloko laŭ la alteco de la pagoj. La novaj reguligoj ne estas leĝo, nur rekomendo. Tamen la Junularhelpkomitato daŭre strebas trovi kontentigan solvon ankaŭ ĉe la neŝtataj establintoj.
----------------
Neues Bordinformationssystem in öffentlichen Verkehrsmitteln
Ein neues Bordinformationssystem in Bussen und Straßenbahnen der EVAG soll die Orientierung erleichtern. Ebenfalls werden Zusatzinformationen wie Anschlüsse und aktuelle Informationen der Leitstelle angezeigt. Ein weiterer Vorteil dieses Systems ist die flexiblere Umleitung der Strecke bei Unfällen.

Novaj informsistemoj ĉe EVAG
Tramvojoj kaj publikaj busoj ricevis novan surtrafikilajn informsistemojn. La ne tute 2 milionojn kostinta projekto
finfaritis je la fino de 2014. Tiu ĉi nova
sistemo plifaciligas al la ŝoforoj la orientiĝon kaj montratas aldonaj sciindaĵoj ekz. pri konektoj kaj aktualaĵoj disde la komandejo. Alia pli granda utilo estos la pli rapida kaj senobstrukca alikonduko de linioj pro akcidentoj.
= = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! In unserer Literaturecke hören wir heute den zweiten Teil einer leicht gruseligen, dafür aber klassischen, orginal auf Esperanto geschriebenen Novelle. Sie heißt "El la tombo - Aus dem Grab" und erschien 1892 in der Zeitschrift "La Esperantisto". Darin wird das Lebendigbegrabenwerden geschildert. Verfaßt wurde sie vom ukrainischen Esperantisten Nikolaj Afrikanowitsch Borowko. ---- Karaj amikoj de esperanta literaturo! Hodiaŭ ni aŭskultos la duan parton de la novelo "El la tombo" de la ruslandano Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko el la jaro 1892. Temas pri homo enterigita vivante. ---- Ĉio estis finita kun la vivo: mi pli ne apartenis al ĝi. Tie, supre, ĝi bolas, kiel ĝi bolis milojn da jaroj antaŭ mi, kaj kiel ĝi daŭrigos boladi post mi. Kio ĝin interesas, ke unu el ĝiaj portantoj estas ĵetita inter malvivulojn kaj post kelkaj horoj mem fariĝos malviva? Kion signifas por ĝi aparta persono? Milionoj da homoj mortadis antaŭ mi kaj milionoj deirados en la profundaĵon de la mortintejo post mi, kaj novaj milionoj, plenaj de pasio de vivo, okupados ilian lokon, kiel unu vico da ondoj anstataŭas la alian sur la supraĵo de la akvo. Mi ekmemoris la vortojn de Schopenhauer: la naturo zorgas nur pri la gento; la individuo estas por ĝi nulo. Kaj nur tie ĉi, en la mallumo de la tombo, forgesita de la vivo, kiu tute ne interesis sin je mi, mi komprenis la tutan maldolĉan ĝustecon de tiuj ĉi teruraj vortoj. Mi estas nulo por la naturo, kaj al ĝi estas tute egale, ĉu mi volas aŭ ne volas morti: laŭ ĝiaj leĝoj mi devas morti, sufokiĝinte de manko de aero. Por kio do estis tiuj jaroj de ekzistado tie, sur la supraĵo de la tero, jaroj plenaj de neefektiviĝintaj revoj, suferado, obstina batalado por la rajto vivi kaj maloftaj, maloftaj lumaj minutoj? Kian celon, kian sencon havis tiu komedio, kiu finiĝis per tia monstra fino? Tiu ĉi demando, kiu maltrankviligas ne multajn kaj eĉ de tiuj estas forĵetata kiel sencela, por mi, viva malvivulo, montriĝis sole ne senenhava demando. La tuta estintaĵo subite kun frapanta klareco leviĝis antaŭ mi; pentraĵoj el la estintaĵo pasis unu post la alia, kaj eĉ la plej palaj el ili elnaĝadis el la profundo de la senkonscia memoro kun tia klareco, kia ordinare estas ebla nur por impresoj de hieraŭ. Mi kuŝis, ferminte la okulojn kaj simple vidis, kiel scenoj el mia vivo kun magia rapideco sekvadis unu post la alia. Kaj subite mi ekvidis unu el tiuj scenoj, kies memoron oni ordinare pelas de si kaj kies rememoron oni ĉiam penas silentigi en si kaj kiuj en tiaj minutoj, kiajn mi nun travivadis, kun aparta forto eliras eksteren. Prezentiĝis al mi malbela sceno el la tagoj de mia juneco: mi, kolerigita per io tute flanka, senkompate batis mian hundon. Tiu ĉi hundo distingadis sin per granda kvieteco kaj sincere min amadis. Kaj mi ekvidis ĝian kvietan vizaĝon kun esprimo de sufero en la okuloj, kaj tiuj ĉi malgajaj okuloj bruligis min per silenta riproĉo, kaj mi sentis per la brulado de la vizaĝo, kiel koloro de honto denove ĝin kovris. Se krimo estas elaĉetata per turmento de la konscienco, mi fine elaĉetis tiun ĉi abomenan agon per tiaj minutoj da maldolĉa honto kaj brula sufero, kiajn mi neniam volus travivi denove. Per nekredebla streĉo de la volo mi forpelis de mi tiun ĉi teruran vidaĵon kaj koncentris mian atenton sur novaj figuroj kaj pentraĵoj. Mi vidis min jen kiel infanon, ludantan sur la korto de nia malnova domo, jen kiel knabon sur la benko de lernejo, jen kiel jam grandan homon – en la vojo, sur la ĉaso, en mia oportuna kabineto, el kie mi estis elportita kiel mortinto per la manoj de vivantaj. Kun aparta heleco prezentiĝis al mi du pentraĵoj: unu el la nemalproksima estintaĵo, la alia el mia infaneco. Mi vidis la arbaron, en kiu mi ofte ĉasadis antaŭ du jaroj, kaj subite blovis sur min malseka malvarmeto de ĝia densa internaĵo kaj ĝia potenca saniga aromato, kiun mi kun tia amo tiel avide enspiradis, kiam mi tutajn horojn vagadis en ĝi. Mi vidis ĝin en varmega tagmezo kaj en vespero, kiam la lastaj radioj lumis sur ĝia supro, kaj tiu ĉi detalo de sia flanko elvokis unu el la plej fortaj impresoj de mia infaneco. Mi ne scias kial, sed en mia infaneco la subiro de la suno ĉiam metadis min en silentan malgajon. Mi rampadis sur la tegmenton de la kelo kaj observadis de tie, kiel la estingiĝanta suno malrapide kaŝadis sin post la najbaraj konstruoj, kaj la stranga maltrankvileco min atakadis. Mia imago pentris tiun ĉi scenon kun tia forto, kvazaŭ mi alestus ĉe efektiva subiro de la suno. Kaj subite la antaŭa sopirado denove venis al mi kaj mi denove eksentis la tutan teruron de mia situacio. Mi denove eksentis, ke estas al mi malvaste, ke mankas al mi lumo kaj aero, kaj mi denove komencis sufokiĝadi. Mi kuŝiĝis sur flankon kaj komencis aŭskultadi. Por kio? mi demandis min mem: tute egale, mi nenion povis aŭdi. Ĉu estas tago aŭ nokto, tie, supre? Mi ne sciis tion ĉi kaj ne povis sciiĝi. Surda, premanta silento kaj absoluta mallumo ĉirkaŭis min. Sur la tero eble eĉ estis tago, sed ĉe mi estis netrapenetrebla nokto. Sed se supre estas tago, iu povus viziti la mortintejon, eble povus aŭdi bruon el mia tombo kaj en tia aŭ alia maniero doni al mi helpon. Mi tre bone konsciis, ke tio ĉi estas simple infana penso, ke neniu povis min aŭdi, kaj tamen mi pasie min alkroĉis al tiu ĉi mizera lumeto de espero. Mi denove komencis batadi per la manoj kaj piedoj en la kovrilon de la ĉerko, akompanante mian frapadon per tia ĝemado, kiu kredeble tre malofte eliras el homa brusto, – kaj denove mi havis kiel respondon mortan silenton. Tio ĉi daŭris tiel longe, ĝis mi absolute perdis la fortojn. Atakis min sento, al kiu mi eĉ ne povas trovi nomon. Tiu ĉi miksita sento de sopiro, teruro, senhelpeco kaj malespero estis en tia grado monstra, ke mi ekploregis, kiel infano. La morto, malbela morto, per grandaj paŝoj proksimiĝadis al mi, kaj mi per nenio povis haltigi ĝian proksimiĝadon. Oni ne devas pensi pri ĝi, mi diris al mi; oni devas pensi pri la alia. Sed pri kio mi povis pensi? Pri rimedoj de eliro el tiu ĉi foso? Eliro estis neebla. Laca de sopira malespero kaj de sovaĝaj sintiroj al la vivo, mi devis morti, sufokiĝinte en mia tabula malliberejo. Mi ne povas diri, ke mi tremis antaŭ la morto, kiel antaŭ fakto de neniiĝo. Mi volis vivi, sed ĉe sia tuta forto tiu ĉi deziro ne povus tute mortigi en mi tiun fizikan kuraĝon, kun kiu homo povas pli aŭ malpli trankvile atendi neeviteblan morton.
= = = = = = = = = = = =

Liebe Freunde der thüringischen Kultur! Heute begeben wir uns nach Gotha. Dort werden wir auf Spurensuche gehen und das jüdische Leben in der Stadt beleuchten. Wir hören den zweiten Teil. ---- Karaj amikoj de kulturo el Turingio! Hodiaŭ ni iros al Gotha por postflari spurojn de juda vivo. Ni aŭskultos hodiaŭ la duan parton.


artikel/Jubilea_simbolo.jpg





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.03.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.