20 Jahre F.R.E.I.

TURINGIO INTERNACIA 117

In unserem Esperantomagazin wandern wir zum Bonifatius-Kandelaber nach Altenbergen (Landkreis Gotha). Dann lernen wir den Reformator Johannes Pfeffinger kennen, der vor seinem Wirken in Mitteldeutschland u.a. auch im Salzburgischen tätig war. Schließlich wird die Fensterglasmalerei in Thüringen als eine Kunstgattung vorgestellt, die im ausgehenden Mittelalter drei Jahrhunderte lang die Kunstszene dominierte.

___________________________________________

117. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 11. Juli 2021: "Der Kandelaber"(Ludwig Bechstein) | Reformator Johannes Pfeffinger | Fesnterglasmalerein in Thüringen


> Download

Ludwig Bechstein, "Migradoj tra Turingio/Wanderungen durch Thüringen", LA KANDELABRO --- Ghojplene kun tiu bonega sento enbruste kiun amo ekighanta donas, la junaj amikoj pashis akompanite de gvidisto al la simpla arbara urbeto Friedrichrode kie ili ne haltis. Char de tie nur post kvarono da horo atingeblas Reinhardsbrunn. Nek la tieaj tolajhaj kaj fadenaj blankigejoj nek la komercado per tiaj varoj vere interesigis ilin. Char por ili gravis nur du amikinoj kiuj plenigis chion en la dialogoj. "Mia rolo ne plu ekzistas", sherce diris Otto al la amikoj, "Kion fari kun du enamighintaj homoj? Se mi diras ke la antau ni kushanta vilagho nomighas Engelsbach, vi ghemas je viaj privataj angheloj. Se mi atentigas vin dum preterirado je skulptajho che la tombeja vando (kiu nomighas paradizo), vi nur pensas pri la amo-paradizo kiun anoncis al vi hierau jam mia profeta talento. Se mi fingremontras en la altajhoj tie chi maldekstre la ruinan monton de la malaperinta kastelo Schauenburg, vi ne spektas tien sed anstataue je la droshko de la Arenstein-oj. Vi devas konfesi, ke mi estis vera Kasandro!" "Jes, jes", konfesis la du demanditoj kaj spektis vere reen, ne je paradizo sed je la droshko. Sed ghi ne tuj aperis kaj tiel Otto gajnis tempon konduki ilin sur komforta pado tra arbustoj avelaj kaj karpenaj montopinten. De tie ili ghuis belvidon super la vilaghoj Altenberga kaj Catterfeld. De tie chi ne nur la vala grundaro kun la du dekoraciaj vilaghoj kaj la alte situanta, tiliornamita Immanuelo-kirko belas. Sed de tie ankau rekte spekteblas, tra piceoj, altebenajho kontraua al la belvedero de la amikoj. Char tie malsamflanke trovighia kandelabrego, belega monumento pri la bonfara kaj bena agado de Sankta Bonifaco en Turingio. Krome la okuloj povas direkti sin longen en la chirkauajhon kaj vidi amason da montaj pintoj, krestoj, shtonejoj de la Turingia Arbaro: ilin dekoracias ekzemple chasista domo, gvardiejoj, ruinoj, lumoj variaj. Dum aluditis al chio tia fare de Otto, ekkriis tuj Lenz: "Jen la droshko alvenanta!" Kaj rapide oni kuris, per svingitaj kaj signaldonantaj tukoj, envalen en la direkto de Altenberga. La gaje salutitaj damoj elkaleshighis kaj al la kochero aldonitis loka gvidanto. Li antauenveturu al Georgenthal. Poste oni grimpis la altajhon kun la kandelabro. "Jen la loko bela kaj digna", komencighis supre Otto. "Tie laulegende lernigis Winfried-Bonifaco unue al la lokuloj la vortojn de la Savinto kaj anoncis al ili la doktrinojn kristanajn. La apostolo de Turingio, en kies solecaj regionoj li estis malsata, nutris sin per miraklo. Char aglo faligis antau li fishon el la aeroj. Post vorteldiro li vidis antau si gregon da korvoj kies krakado lauta perturbis la predikadon kaj pro tio li fondis tie chi kredofirme kaj konfideme la unuan kristanan altaron en la jaro 724. Estante sub la patroneco de Sankta Johano la baptisto ghi de tempo al tempo novigitis sed la lastan tempon ghi kadukegis. Kiam oni volis malkonstrui ghin por rekonstrui ghin envale la materialoj chiam denove matene surmonte retrovighis. Tamen konstruitis por ghi envale la Immanuel-kirko en la valo en la jaro 1712." Auskultante la damoj sidighis sur la shtuparo de la giganta kandelabro kaj spektis kun seriozeco al la de Otto markita loko, kie kalko kaj brikeroj atestis la iaman cheeston de ejo. Otto daurigis jene: "En la kirketo sur tiu chi altebenajho baptitis Ludoviko la Saltanto. Post kaduko ghia kaj plano ke la loko ighu simpla forlasita regiono kun arboj, lignodehakisto malricha nome Nikolaus Br�ckner el Altenberga donacis dudek guldenojn. Por ke kreatu monumento monta. Tiu chi ideo plachegis al multoj kaj oni postulis publike aldoni monon. La tiam reganta duko Augusto de Saksio-Gotao kaj Altenburg decidis inteligente pri la ekstera formo de la monumento kaj elektis aspekton de eklezia plurbrancha kandelingo por digne signi la lokon el kiu la auroro de la kredolumo elvershis sin super Turingion. En junio de la jaro 1811-a metighis la fundamenta shtono de tiu chi monumento, solene. Kaj sekve ghi altighis tiel, kiel ghi estas nun antauokule, sur sep shtupoj kaj ok globoj, en nobeleco: kandelabro! Malsupre kun akanta foliaro, supre kun tri anghelaj kapoj portantaj flamujon. Temis pri brilega inaugurotago kiam el la proksimeco kaj malproksimeco kunvenis miloj sur tiu chi monto kaj pro festa sinteno kaj konsekra soleno manpremis inter si reprezentantoj de chiuj tri germanaj chefaj konfesioj, fratece. Kun sonorilton-audo kaj muziko ekmovighas longa procesio: antaueniris portistoj de du katolikaj flagoj kun la bildoj de Sanktaj Bonifaco kaj Benedikto, almonte. Lernantoj kun siaj instruistoj, urbestroj kaj honorinduloj de la najbaraj komunumoj, oficistoj, artistoj monumentkreintaj, animzorgantoj urbaj kaj malurbaj, katolika prelato el Erfurto, luterana superintendanto el Gotao, kalvinisma diakono el Schmalkalden sekvis. La tri laste menciitaj personoj po unu paroladon faris kaj per ekleziaj kantoj la festo finighis." La auskultintoj de la preleganto ne restis maltushitaj dum la memorigo pri estinteco. Otto atentigis ilin ankorau pri baptopelvo treege malnova kaj kashita en la arbustajhoj, kun akanta ornamajho. Poste iliaj vidoj direktu sin je la linda arbara montaro sub la krono de la jam ne tro malproksima Inselberg-monto. Kaj je la verdaj valoj kaj la ebenajhoj je kies komencigho montris sin la urbo Ohrdruf, kie ankau estas gravaj spuroj de la agado felicha de Bonifaco. Sufiche longe la vojaghantoj restis che la benita, sankta, gravega loko ghojante pri la belvidoj kaj intershanghante sekretajn mesaghojn. Poste Otto ekiris sur al si bone konataj padoj kaj gvidis ilin tra chirkaubarita zono de chasbestoj. Kaj sur komfortaj vojetoj tra juna abia arbaro sur kiuj estis oftaj benkoj. Poste oni deklive malsupreniris kaj Otto rimarkis multon pri la situo de la loko Georgenthal kiu idiliece situas che romantike spegulighantaj lagetoj. Oni vidis herbejojn, rokojn, arbarojn chirkauantajn kaj audis plaudantajn torentojn ech plialtigantajn la charmon de tiuj chi hejmaj kaj bukolikaj valoj. De la iam richa kaj fama cistercia abatejo de la grava administra komunumo Georgenthal oni ne plu multon ekvidas. La restajhoj enkorpigitis en komunutilajhojn. Post promeno tra Georgenthal, laulonge de la lagetoj kaj la gastema Sch�tzenhof, la damoj permesis al si ripozumajn horojn, dume la viroj trovis en bierfarejo bonege aranghita lau bavara modelo, fortigon por la tiutage ankorau mallonga vojo. Poste ili ekiris al la direkto de Tambach tra belega grundaro vala sub la suno posttagmeza. Tie Lenz ankorau trovis diversajn interesajn mineralojn. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
12.07.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.