Artikel

TURINGIO INTERNACIA 103

In unserem Esperantomagazin am Dreifaltigkeitssonntag hören wir Allgemeines über das Mysterium der Dreieinigkeit und besuchen die Dreifaltigkeitskirchen in Bad Langensalza und in Eisfeld. Eine neue Interpretation von Psalm 51,11-14 von C. Dalitz ist unser musikalischer Höhepunkt. Dann folgt ein gerechtfertigter, feministischer Aufschrei von Louise Aston.

___________________________________________

103. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Juni 2020: Dreifaltigkeitssonntag; Gottesackerkirche in Bad Langensalza und Trinitatiskirche in Eisfeld | Vertonung von Psalm 51,11-14 | Aston Louise - Feminismus im 19. Jhdt.


> Download

C. Dalitz, Vertonung von Psalm 51,11-14: Ho Dio, kreu al mi koron puran, Kaj novigu en mi spiriton fidelan. Ne min forpuŝu de Via vizaĝo, Kaj ne forprenu de mi Vian sanktan spiriton. Redonu la ĝojon de Via helpo al mi; Kaj fortikigu min spirito bonfara. [Enkonduko al la romano autobiografia "meine emanzipation: verweisung und rechtfertigung" de louise aston.] ---------- Virino kiu portas siajn privatajhojn antau la forumon publikan estas au senlime koketa au tien aligita pro eksteraj kialoj. Kauzoj kontrau kiuj la malakcepto pro pudoro estus kaj malkuraghe kaj malhoneste! Mi apartenas al la dua grupo. Multaj kalumnioj en publikaj periodajhoj, kiuj asociis mian nomon kun movadoj kaj tendencoj tute fremdaj al mi; oni kulpigas min pri ties propagandon. Fine ankau la mezuroj policaj kiuj forpelis min el berlino sekve de tiuj publikaj denuncoj. Chio tia rajtigas min, ja devigas min aperi antau la publiko kun memdefendo por savi mian honoron, por peti de la publiko protekton kiun la shtataj autoritatoj obstine ne volis koncedi al virino senhelpa kaj senshirma! Viro kiu pensas esti kalumniita ja havas rimedojn je vengho. Helpilojn kvazau kontrauleghajn sed publike akceptitajn. Sed virino estas senkonsila kaj senprotekta kaj metita al chia ajn atakado. Char la kavalira protekto kiun pasintece iam estis garantiinta al la malviroj la kruda tempo de la rajto de pugno devis cedi antau la lumo de raciismo, la spirito de progresinta mondo kaj la sekura protekto leghara. Neniu kavaliro plu pledas por la honoro de sia damo; nur en la donkijhotaj aferoj de aventuristoj pli malpli noblaj la kavalireco travivis. Sed ni virinoj, perdinte la malnovan rajton je glorigho en la plej dolchaj kantoj kaj plej kruelaj bataloj che la menestrelejo respektive dum la turniroj por regi la idealan mondon kiel chielaj reghoj regas siajn teritoriojn: ni virinoj petegas nun de la malantikva tempo novan rajton. Post la ne plu valida kredo de la mezepoko ni volas la liberecon de tiu chi jarcento; post la disshirita charto de la chielo ni sopiras la liberec-leteron de la malchielo! Nia plej alta rajto, nia plej nobla konsekrigho estu la rajto de libera personeco en kie kushas komplete niaj potenco kaj kredo. Havi la rajton evoluigi senghene niajn propran veran ecaron sen iu influo ekstera: povi obei al la interno nia libere, formi la harmonion de la animo ech se ghi shajnas esti malkonforma al la chi-tempa kredo de la aliaj. Kiu malakceptas tiun chi personecrajton agas brutale elshirante el la plejsankto de niaj koroj niajn senton kaj kredon, la rezulton de nia destino, nian plej noblan proprajhon, bazare au tribunale au antau la popolacho: ech se la malbonfaranto havas la justican pesilon en siaj manoj li pekas kontrau la vera savo de nia animo. Li faros shtelon el templo, kontraudian sakrilegion de kio la jughanta historio neniam senkulpigos lin. Tiu chi rajto je libera personeco ofenditis ene de mi. Sekve mi havu almenau la memdefendrajto je libera esprimado. Mia deziro ja evidente bonas, ghi estas ghia automata advokato. Sed ghi ne estas nur mia afero. Ghia intereso estas ghenerale. Char, se perforto ekstera taksas jam la pensadon kaj la konvinkighon virinajn punendajho oni ja devas demandi sin pri la spirita libereco de la malinoj. Pro tio mi tradonos tiun chi foliojn al la legantaro kiel kontribuajhon pri la karakterizo de la plej aktuala prusia libereco konscia kaj kiel materialon pri la historio de la kuratoreco. La policaj agoj kontrau viroj perdis sian tiklecon pro chiutageco. Tial temas pri sprita elpensitajho, pri sherco destina kvazau por povi liveri varianton interesan de la sama temo post la eksterordinara ekziligho de virino el berlino. Pro ke la homo konsistas el malico kaj char chiutageco estas lia mamnutristino li alkutimighas facile je chia ajn sklaveco. La homo serchas hejmigi sen - ech en la maldignigho. Sekve oni bezonas malordinaran aferon por veki lin el la dormado, por montri al li la sumon de malhonestigho kaj servopreteco per drastaj kaj klaraj vortoj! Ho ci bela grekujo kun viaj dioj pereintaj! Ciaj altaroj kaj tempoj frakasitaj estas, cia gaja vio pasis for kaj sole malforta postbrilo vivas ankorau en la verkoj de la poetoj. Kaj en la deziroj de noblaj animoj. Restis, kio malhonestigis cian historion, la malhela devigeco kiu arogas al si esti la jughisto de liberaj spiritoj. Kiu eltrinkigas sokraton la veneno-pokalon kaj vokas aspasion pro blasfemo kaj malpiajho antau la kradojn de la jughejoj? La generacioj ja palighe malaperas kiel ankau la popoloj kaj dioj iliaj. Sed la frenezo neniam mortos! / Köpenick, en la 25-a de junio 1846.
----------------- Al george sand (el: "Wilde rosen", de louise aston)
1. Bonvolu alproksimighi kun laurokronoj kaj palmoj. Char nove vekighis la majesteco de la libereco. Venis ene de unu nokto evangelio kiu malsobeniris per fulmotondraj psalmoj. Kaj kiuj estis malheligitaj per la malnova iluzio kaj ege deziras savighon kaj liberighon: ili kuru al la standartoj de la nova spirito kaj disjhetu florojn sur la venkajn lanojn! / 2. Ne jeanne d'arc kun francaj heroaj idoj dedichis sin al nova kaj sankta batalado. Ne kontrau reghoj nek popoloj oni ekkampanjos. Chi-momente temas pri kronigo de la libera homo mem! Premio ne estas vivosuno edifa au bildo de la chiela madono. Alia imago chirkauflugos nin protektonte kaj el aliaj trajtoj parolos alia vivo. / 3. Estu felichaj per aliaj revoj la revemuloj. Jam delonge forvelkis la mira povo de la sanktuloj. Nun kampanje estas la teruloj al la batalo de la libereco kaj eltiri oni devas el la glavingo la glavon de la spirito glore! Supren el trista obtuzigho! Supren per sankta kolerigho! Pro ke virino heroa kun flamaj armiloj kondukos vin al la venko, al la libereco. / 4. Sur ghiaj shildoj brilas en la matena lumo la virino liberigita submetate al nenies alies idearo sed nur al la propraj spirito kaj konvinko. Al la signalvorto de la nova monda historio. La liberigita malviro ornamu la flagon. Senpeke char sen falsaj iluzioj, sen fiksaj fi-ideoj kun siaj konsekvencoj, sen malinteligentaj ideoj kun imitemaj infanoj. / 5. Chu vi audas la avertadon de la nova spirito? Tute ne nur la spirito estu libera, sed ankau la koro! Ghis la chielo mughas kaj blekas kaj kriegas la dolorkrio, la petokrio de centoj! Chu mi cedu al fiero rigida venki mian koron kiel lelio? Chu mi, kiel pulhherio, fordonu la frenezon kaj porti la felichon nur kune kun la honto? / 6. Sed la tuta batalo, kiu movighas dolorplene sed kun futurespero, la lukto jam en la sino estas portanta vivon pli belan, kian ni nur antausentas kaj nur profete antauspektas. Sed vi sorchas ties vastan agadon en ulojn vivofortajn! La bataladon de la tempo en la autentikaj filinoj vi heredigis al la plej estontaj generacioj. / 7. Vi sanktigis miajn pensojn kaj intencojn, vi donis al mi kuraghon en soleca kaj amara torturado. Tushite de la magia radio de la spirito mi povas pli audace malestimi la primokadon de la amasoj. Ech se la homoj preghas antau la oraj bovidoj au la profetojn blasfeme insultas. Mi staras helpe apud vi, vualite de iliaj spektoj, sur liberaj altajhoj en sankta ravigho! [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
08.06.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.