Artikel

TURINGIO INTERNACIA 111

In unserem Esperantomagazin gehen wir in Oppurg im Saale-Orla-Kreis spazieren und besuchen das prächtige Schloß und den interessanten Türkenhof. Ernst Wiechert konfrontiert uns dann zweisprachig in einem Auszug aus seinem "Totenwald" mit der brutalen Realität im KZ Buchenwald bei Weimar.

___________________________________________

111. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 10. Jänner 2021: Vorstellung von Oppurg | Schloß Oppurg und Türkenhof | Auszug aus "Totenwald" von Ernst Wiechert (zweisprachig)


> Download

Ernst WIECHERT: "Totenwald/Arbaro de la mortantoj" --------------------- Ili staris ghis la horo sesa surloke antau ol esti kondukataj tra la pordego, en la arbaron ghis la proksimeco de la shtonrompejo el kie necesis treni la multpezantajhojn unu kilometron ghis la laborejo por nova strato. Ilin observis brigadestroj, kaptitoj kaj ili kiuj ne nocaj estis sed tamen per batoj kaj jhuroj atakis la malfortulojn kiam alproksimighis gardano. La sistemo volis ke la brigadestro vespere ege batatas kiam la deviga laborkvanto ne estis antingita. Memkompreneblas ke la brigadestroj penis ne renkonti tiajhon. La kruela sorto frapis kiel kutime la malfortulojn kaj la malsanulojn. Johano metis surshultren unu kalkshtonon kaj ekigis la marshon. La suno brilegis senkompate sur la nudan teron, la aero trembrilis kaj jam post la unua horo vizio aperis antau la suferantaj okuloj pri afero kiu chi tie shajnis tre malatingebla: pri akvo! Malpermesitis sub minaco de batoj akvotrinkado antau au dum au post la laboro, pro la laudira hholero-danghero enakve. Dum netute 13 horoj da laborego kompatemmanka oni ne rajtis malklinighi, ripozi unu minuton, malgrau sunardo kaj temperaturoj enombraj ghis 35 gradoj. Oni ricevis nenion krom dumtagmeze duone plenan ujon kun supacho varmeta dume la korpo chiuminute perdis fluegojn da shvito. Ekde la unua tago tra la tagaj kaj noktaj songhoj de Johano aperis bildoj de puto de lia ghardeno. Liaj shultroj vundighis pro la akraj eghoj de la tropezantajhoj. Unue li pensis ke estus levigho labordeva, la envicigho al grupo da shtonportantoj sur lignajhportiloj. Sed sekve la pezoj ech pligrandighis kaj la manoj apenau firmtenis la tuton de unu pauzo ghis la sekva. Pli malfrue oni montris al li kiel krei al si per du poshtukoj etajn skarpojn chirkau la manartikoj por ke la pezo estu duone en la fingroj. Kontraue nun la pezego tranchis en la artikhauton. Sed li eltenis tion lau la modelo de la aliaj char neniu taksu lin malforta - antau la kolapso. Dum tiuj chi tagoj li ankau lernis la plejmulton de la sciotajhoj. Baldau post la unua alkutimigho ili estis sobenkondukitaj al la shtonrompejo por iri preni la shargojn de tie. Ili do devis iri sampade dufoje kaj la unua duono kondukas je klivego kies kalkshtono glitigas la piedojn. Tamen ne tio chi estis la vera problemo. La plej tikla afero estis la survoje viditaj aferoj. Tie chi regis kvazau la infero, malproksime de la restanta internigejo. Kvankam tuj malsupre antauokule etendighas la somera tero sen horizonto, oraj kampoj kaj verdaj herbejoj, arbareroj kaj rughaj vilaghoj kun la brilantaj spajroj de la kirkoturoj tio chi shajnis al ili chiam esti fatamorgano malvere shvebanta en aero trompiga. Char la vero ghuste antauokule estis tia ke ghi malpermesis al la okuloj turni sin al malproksima beleco. Char tien chi oni kunpelis grandan parton de la judaro internigeja kaj inter ili shajne ankau la plej malfortaj kaj malsanaj por povi liberigi sin de ili plej facile. Surloke staris la plej brutalaj inspektistoj, la plej malhomaj subgvidantoj, la plej kruelaj brigadestroj. Tie chi la sepdekjar-aghulo, shancelighante kiel ombro de homo, devis porti la sampezan sharghon kiom la deksepjar-aghulo. Kiam li falis trifoje oni metis la sharghon sur lin la kvaran fojon. En la kazo de survoja terenkusho pro neplupoveco oni suspektis lin pri ribelado. Kaj ribeladon oni punis permorte. Johano ne sukcesis vidi la agojn rekte en la shtonrompejo, sed tio chi videndis de li en la kazo de neokulfermo. Kun fermitaj okuloj li audis la tuton. Liberan manon por fermi la orelojn li ne havis. Unue li vidis kiam ili sobenvenis de la monteto unu au du ulojn terene kushantajn, malkapablaj restarighi ech kun la plej granda kunpremo de la dentoj. Jen korpoj el kiuj la lasta vivospiro estas forironta. Malsatuloj, char ricevis la judoj nur la duonan pano-porcion, dimanche nenion kaj che chiu ajn, ech la pli eta, kialo oni punis ilin per malmanghotago. Malsatintaj do malfortuloj, achtraktitaj, gravege malsanighintaj, homoj kun malfermita tuberkulozo, antau chio uloj senesperaj ne plu posedantaj la volon je plua vivo. Homoj kiuj petegis de la gardostarantoj kuglon kiel aliaj petus guton da akvo. Sed ili ne pensis ke kuglo pafita finus la gajecon kaj amuzon por la gardaj dejhorantoj. La kuglo estis graco - kaj tia vorto estis forstrekita el la vortaro de tiu chi koncentrejo pro la mondvizio de la komandantaj superrasuloj. Johano rimarkis la bastonbatojn post mallonge aplikitaj kontrau la malfortulo. Kiel la viktimo baumis por reekigi la torturadon kaj tuj rekolapsis. Johano vidis ripeton de la viditajhoj ghis kurbigho voja kio ighis kurteno mallevighanta ankorau antau la finalo. Johano vidis kiel al unu shancelighanto el ili kun sango envizaghe ordonitis fare de la tachmentestro veni kaj preni la respondecon. Kiel li supershutite de malica honto reiris kaj la gardisto jhetis shtonon de kapa grandeco kun elano en la dorson de la malscianto, kiu terenfalis kun la vizagho antauen kaj restis kushanta surtere. Johano vidis dum etpauzo-permeso che la supra strato longan procesion de la kondamnitoj veni el la fundo de la monteto kun sharghoj taugaj por la shultroj de atletoj. Li vidis la vizaghojn, unu post la alia de la preterirantoj, estingitaj kaj ghisoste sekigitaj. Li vidis la ulsimilojn, skeletojn kun fantomaj brakoj kaj gamboj, plenaj de vundoj, farbitaj de sango koagulighinta. Li ankau vidis la rigardon de okuloj iliaj. Ne nur okulojn de popolo malnova kaj plena de scio kaj sufero. Sed la okulojn de mortantoj jam ne zorgantaj pri la aferoj de tiu chi mondo, kiuj estis ankau sen espero je transtombejo. Okulojn el kiuj la vivosenco estis for kaj sekve ankau la mortosenco. Okulojn frenezajn, malkomprenantajn kiuj similis al lensoj malplenaj envizaghaj. Ili ankorau respeguligis la formojn de tiu chi tero sed nur mekanike, nur automate. Okuloj tiaj ne plu sense kaptis ion char chio komprenebla pereis en la infero de la turmentoj: tie malkomprenighis nocioj kaj de la homo kaj de Dio. Infanoj kaj bestoj en morta angoro eble havas tiajn okulojn kiam la malhelo antau ili jam kunfrapighis kaj la tavoloj de chiuj leghoj, ech de la plej simplaj, frakaskighis je pecoj. Johano vidis kiel unu el ili, kurbighinto kaj blankharulo, batitis. Li observis la tachmentestron starantan antau la viktimo kiu atendas la momenton post la batoj de la brigadestro, la momenton en kiu la brakoj de la duonmortulo liberigis la vizaghon. En tiu chi momento li tuj batis lin per bastono kun dikeco de fingro sur la vangojn, la orelojn, la tempiojn. Johano vidis dum reekmarsho de sia grupo kiel la shancelighanto intence irigitis fare de la brigadestro en padon kiu kondukis enarbaren kun gardostarantoj. Do en vojon kie pashado estis strikte malpermesita. Kaj duonan minuton poste, kiam la propra vojo flankenkondukis, Johano audis du kvazau paralelajn pafojn kiuj finis la tuton. Tion chian vidis Johano dume la malplena, glacimalvarma sento en la interno kreskis pli kaj pli. Li kontinuigis la pashadon sub la multpezantajhoj, senvorte, sensentema je propraj doloroj, kun rigardo antau sin je la angusta, shtona vojo. La suno bone briladis kaj la nuboj bone iradis. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
11.01.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.