Artikel

TURINGIO INTERNACIA 112

In unserem Esperantomagazin feiern wir den Valentinstag, gehen zweisprachig mit Kronfeld im schönen Geratal spazieren (u.a. in Plaue!) und besuchen dann das Schloß Heringen bei Nordhausen.

___________________________________________

112. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 14. Feber 2021: Mit Kronfeld in Plaue und Umgebung (1861) |


> Download


[Quelle: J.C. Kronfeld, "Heimathskunde von Thüringen", Jena 1861] ----------- Kushas en la supra Gera-regiono la gotaa vilagho Gehlberg, kiu fonditis nur en 1641 fare de du el la Nigra Arbaro originantaj vitrofaristoj. Ja ekzistas tie du vitrofarejoj kie produktatas ne nur kutimaj glasoj bieraj kaj vinaj sed ankau multe da blankaj kaj buntaj vitroartikloj. La bluon oni kreas per la aldono de kobalto, la amestist-rughon per aldono de bruna shtono. Pli envalen situas la gotaaj vilaghoj Arlesberg kaj Gera en valo vere idilieca. Apud Arlesberg oni havas gravan pechejon, kiu liveras po 600 funtocentojn da pecho por unu jaro kaj en la du laborejoj kenfulgo faratas kaj plenigitas multaj kenfulgaj portiloj. Proksime de Gera enfluas Körnbach-torento. Ankau tie chi ekzistas pluraj kenfulgo-uzinoj kaj unu pech-fabriko. La plej gravaj minejoj nomighas Gottesgabe, Große Pauline, Glücksstern, Heinrichsglück kaj Adamszeche. Proksimegas la schwarzburga vilagho Geschwenda kun pli ol 800 enloghantoj, kies anoj perlaboras la vivon parte kiel minejistoj parte kiel lignistoj, parte kiel kolektistoj de fragoj, mirteloj kaj vakcinioj. Vintre faratas kenfulgaj bareletoj. Duonan horon pli norde estas Gräfenroda, la plej granda vilagho en la chirkauajho kun ne tute 1200 enloghantoj. Ankau tie chi malgravas agrikulturo, sed gravas bestobredado, komerco per lignajhoj, lignumado. Fabrikoj de pecho kaj potaso kaj de kenfulgo okupigas la plej multajn ulojn surlokajn. Supre de la vilagho kushas la etaj vilaghoj Lütsche kaj Dörrberg. Kaj che Gräfenroda kaj che Dörrberg iam estis malnovaj burgoj. Apud Lütsche estas multaj bonaj muelshtonrompejoj. La poroza, rugha, kun kvarco miksita porfiro bonege taugas por la fabrikado de muelshtonoj. La posta traktado mem estas tre temporaba char staras la laboristoj sur skafaldo che la rokaj krutajhoj liberigonte per feraj konoj la pecojn prilaborotajn. De ili multaj estis trafitaj de akcidento. La maluzataj ercoj surshutatas chemonte kaj formis intertempe veran monteton. Nun borderas altegaj muroj la vojon, kvazau el rubajhoj shtonrompejaj. Che la gotaa vilagho Liebenstein la Sovagha Gera-rivero mergighas somere malsupre de la shtonajhoj kaj revenas al la suna lumo nur mallonge antau Plaue. Tio plifortigatas per la rojo Spring, tre energia torento kiu vershajne havas konekson subteran kun Gera-rivero. Sur dekliva ebenajho supre de la vilagho altighas la restoj de la malnova Burgo Liebenstein. La urbo havas ankau novegan kirkon konstruitan lau bizanca stilo. Nun ni finfine atingas lokon tre gravan che Gera-rivero, la urbeton schwarzburg-sondershausenan Plaue. Apartenas la urbo al la Supra administrujo de la Duklando Schwarzburg-Sondershauen havante chirkau 1000 enloghantojn. Ghi situas che la konfluo de Gera kaj Sovagha Gera. Temas pri komunumo tre metiricha. La situo de la urbeto en la dolcha Gera-valo estas tre komforta kaj oni nomas la distancon ghis Arnstadt "Plauescher Grund". Arnstadt atingeblas post unu horo kaj duona. Impresas fabriko pri porcelanajhoj de Schierholz, kiu dungas pli ol 150 laboristoj kaj disponigas diversajn vazojn por la merkato. Kelkaj eksportatas ech trans la oceano. Ekzistas surloke krome hhemia blankigejo kie ankau laboras multaj homoj. La porcelanfabrikestroj tenadas paralele bierfarejon kaj konstruigis por tio du grandajn rokajn kelojn. La salejo tamen chesis funkcii kaj ankau postaj provoj ne kondukis al sukceso. En la chirkauajho fascinas la fremdulojn la malnova Ehrenburg-kastelo sur la centra monto, kies restoj muraj ankorau ravigas onin. Che la enirejo al la kastela korto staras tilio aghe plurjarcenta kaj chirkauatas la burgo de masiva muro. La kastelo en la pli mallargha vortosenco ne estis tre granda kaj de ghi ankorau staras alta turo. Lau la konstrustilo la kastelo estighis en al 13-a au la 14-a jarcento. La subteraj volboj servas nun kiel bierstokejo al gastejestro el Plaue. Sur la Kastelmonto aranghitis antau nelonge somera restoracio kaj belaj promenejoj kondukas chirkau la monto. Ghuste tie trovighas monumento por la landa chambra konsilisto Schierholz, la fondinto de la fabriko de porcelanajhoj kiu konstruitis en 1852. De la burga korto oni povas ghui, ech se ne longdistancan, tamen tre agrablan panoramon. La plej proksimaj altajhoj grandparte shanghitis je montaj ghardenoj. El la Walperg-arbaro amike elrigardas la ermitejo de Arnstadt. La Reinsberg-monto kun ege kruta kalkshtonrokaro portis laulegende la Kastelon Reinsburg, kiu detruitis kiel shtelkavalirnesto fare de regho Rudolfo la Habsburga. Sudokcidente gapado onia migras tra fekundaj kampoj ghis parto de la montokresto de Kickelhahn, Beerberg kaj Schneekopf. Do chepiede de la burgo situas la menciita urbeto Plaue. Komence temis nur pri vilagho kiu estis kushanta pli malsupre. Nur post fajrego je la komenco de la 14-a jarcento kaj detruo de la salejo (eble fare de venghema saleja laboristo) oni konstruis pli supre novan vilaghon. Ghin oni chirkauis per muroj kaj pordegoj. Imperiesro Ludoviko la Bavaro cedis la urbajn rajtojn al la vilaghanoj. En 1324 donis landgrafo Frederiko la Mordita al la grafo Henriko la 7-a de Schwarzburg-Blankenburg la permeson je burgokonstruo. Tiam estighis Kastelo Ehrenburg. Ghi damaghitis tre je la komenco de la 16-a jarcento sen ke oni chi-proe konas kauzon. En 1381 venditis la urbo kunkastele al la linio sondershausen-a. En 1524 brulkonsumighis kvazau la tuta urbeto. Same ankau en junio 1638. Jam du jarojn poste, en la 17-a de aprilo 1640, Plaue dezertigitis fare de la svedoj krom tri domoj kaj la supre situanta Kapel-kirko. Ghenerale la svedoj kondutis surloke en maniero hontega. En pli malfruaj tempoj, en la 12-a de augusto 1828, denove ighis 30 konstruajhoj viktimoj de la flamoj [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
15.02.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.