Artikel

TURINGIO INTERNACIA 69

Esperantomagazin: Rennsteigmuseum in Neustadt am Rennsteig | Ludwig Bechstein "Arnstadt" | Spaziergang durch Leinfelde-Worbis | Esperantisten der UK-Karawane aus Korea in Erfurt

69. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. August 2017: Rennsteigmuseum in Neustadt am Rennsteig | Ludwig Bechstein "Arnstadt" | Spaziergang durch Leinfelde-Worbis | Esperantisten der UK-Karawane aus Korea in Erfurt


> Download

Ludwig Bechstein: "Wanderungen durch Thüringen", Kapitel 29: ARNSTADT
En gaja antautagmezo, kiam la chirkauajhoj buntaj de Erfurto shajnas belege prilumitaj (Steigerwald-arbaro kun multfrekvantata Lusthaus kaj pli longe distancanta Schießhaus, ghardenaj aranghoj chirkau la fonto Dreibrunnen kun kresoplantadoj, vitejoj pli malpli proksimaj), tiam la vojaghantoj forlasis Erfurton. Tra la Brühl-pordego trans bone konservighanta ponto gotika. Sed ili forlasis la chefan vojon kondukantan al Gotha preferante envalan straton. Ghi unue kondukas che alian gotikan memorilon, antikva skulptajho kun bildo, la t.n. Sibilo-tureto. Prie ekzistas pluraj legendoj. La vido sur la amplan kampon chirkauatan de multaj vilaghoj ekestis libera. Pitoreske mallevighis el tie la montaj konusoj de la Tri-Gleichen-kasteloj, dume la antaumontetoj de la Turingia Arbaro servis kiel fono. Möbisburg kun surmonta kirko nomighis la loko kie rezidis laudire la turingia reganto Merovig. Sekve, lau Otto, la vera nomo vilagha estus Merovigsburg. Ech se seriozaj historiistoj nun skuus la kapon la vilaghonomo kaj la muraj fundamentoj ja atestas la cheestintecon de burgo. Steigerwald, estante richa je belvidejoj kaj flauro, finighas che Möbisburg kaj la grafa kavalira sidejo Stedten. Tie, kie vojo kondukas lau la rivero Apfelstedt (kiu fluas disde la Gera-valo en la direkto de Tri Gleichen) Otto montras dekstren dirante: "Tie trovighas sur fekundaj kampoj la paca kolonio Neudietendorf de la herrnhutanoj. Temas pri la ununura evangelia fratara komunumo en Turingio. Kaj tiam, antau niaj okuloj, jen jam Molsdorf kaj ghia kastelo kun granda ghardeno. Dum someraj festotagoj renkontighloko de enloghantoj el chirkauaj lokoj, tre frekventata. Iam tiu chi ghardeno estighis lau la modelo de Versajlo. Ombron donis altaj fagaj kaj taksuksaj pergoloj. Fabelaj figuroj de dioj el shtono plibeligis la tuton. Akvo-artajhoj zumis kaj saltis. Grafo Gotter pasigis surloke kun samideanoj vivon ghojplenan, la plej gaja distristo kaj plej aminda epikureano. Ankorau relegeblas en portretogalerio de amikoj kaj amikinoj de Gotter enkastele la neverkitajn rememorojn de tiuj "belaj tagoj de Aranjuez kiujn la kortego de Gotha ofte partoprenis. Certe nur fare de specialistoj kiuj konas la hieroglifajn identigilojn de tia fizionomia sekreta kodo. Ni preterpasu haste, char ghojigas malpli konsideri beleco de iam ol tio, kio ekde jarcentoj serioze chhestas". "Studoj perfektaj pri prirokoko" moke asertas Lenz al Otto estante en la proksimeco de kastelo kaj ghardeno. La rigardo de Wagner kvazau katenite kaj sorchite restis sur la Gleichen-kastelojn kiuj chiam sinsekve - depende de la turnigho de la kalesho - staras au paralele au unu post la alia. Baldau oni atingis Ichtershausen, kie oni shatas ripozumi iomete kaj rigardi en la nova Duka kastelo grandan kaj vidindan pribatalan bildon farita eble de Rugenda. Ghi montras la liberigon de Vieno fare de Sobiesky; kontraue pendas sobra sed vershajne autentika bildo pri la batalo de Lützen de dum la Tridekjara milito. Otto ankau nomis ghin la ekza rezidejo de la prapatro de la meiningen-a dinastio, de duko Bernardo la 1-a. Jam salutas verde tegmentita kasteloturo de proksima urbo. Burgo Mühlberg reenpashis kaj la dekliva burgo Wachsenburg restis nun la plej proksima inter la burgoj kun samaj nomo: La Tri-Gleichen-kasteloj, kiuj ni intencas viziti baldau. Liverinte sin en tuta komforto al la gaja impreso de la romantika pejzagho kaj ghiaj chiam shanghighantaj bildoj la amikoj alvenis sane en la ne granda, nur 800 domojn havanta sed pura kaj bonveniga urbo Arnstadt. Ghi same kiel la vojo estis plena de samlandanoj alogitaj per la bazaroj. En la Gastejo che la kokino oni tagmanghis. Tion uzis Otto por klarigi al la amikoj mallonge la historion de Arnstadt. "Tiu chi urbo" li komencighis "estas unu el la plej antikvaj de Turingio. Ghi menciitis jam en dokumentoj de la 8-a jarcento. Ghi estis regha loghloko kaj ighis pere de imperiestro Oto la 1-a posedajho de Abatejo Hersfeld. Sed ankau la grafoj de Kefernburg, kies chefa rezidejo trovighis je distanco de duona horo de tie chi, posedis parton de Arnstadt. Ghi transdonitis poste al la grafoj de Orlamünde, de kiuj tiu chi ero venis en la manojn de la Schwarzburg-oj. Ili akiris poste ankau la eron hersfeldan. La linio arnstadta de tiuj grafoj estingighis. Arnstadt ighis posedajho de Schwarzburg-Sondershausen kaj chesis esti rezideja urbo. Sed feliche ghi tamen daure floris pro metiista laboremo kaj komercado, kiu danke al la arbaro vigladis. Arnstadt estas la komerca centro pri grenajhoj kaj ligno por granda parto de Turingio. Krome chi estas chefurbo de la schwarzburg-a supera regado, sidejo de registaro kaj de konsistorio. Ghi ofte kaj longe servis al diversaj anoj de la dinastio kiel restado-urbo. Fakte, vido tra la fenestroj de la gastejo sur Rieth, bazarsimila placo, substrekis la jhus auditajn aferojn komercajn. Char senchese samlandanoj revenantaj el la bazarumado strebis al la proksima urbopordegon. La placo estis plena de lignaj charetoj. Kiam baldau poste Otto kondukis la amikojn preter la per buntaj freskobildoj pentritaj domoj trans straton al la bazarplaco centra, ili devis perforte traigi kaj trashovi sin ene de interpushigho kaj interpremigho vivaj. Tiam Wanger kaj Lenz ghuis la tradiciajn kostumojn, chefe de la virinoj kaj knabinoj, sub kiuj malkovrighis tre belaj kaj freshaj vizaghoj. Jam sur la vojo disde Ichtershausen la fremduloj notis kaj rimarkis la apartan plachon de la tolajhoj de la vilaghaninoj kun lukso de oraj kaj bunte broditaj kufoj, kun largha kaj nigra puntaro kun rubandetoj multaj. Certa bonestado kvazau chie senteblis. Plachis rigardi dum certa tempo la interpremighon surbazaran, kiu estis pli forta sub portiko nomita Galerie. Ankau la fortimpresa urbodomo kun artefarita horloghsistemo kaj statuo de la iama patrono Bonifaco prezentis sin kiel vidindajhon. Denove Otto ne forgesis rememorigi sian cheeston helpante al la fremduloj korekte rigardi la mirindajhojn nekutimajn. Inter tiuj rimarkindajhoj novaj estas - kaj ghi maltanauenpushas chion restantan - la Kirko de Nia kara sinjorino. Al ghi estis marshata unue. Otto tute ne volis konduki la amikojn ankau en la iel forlasitan Kastelan ghardenon kaj al la kvazau tute malaperintaj ruinoj de la iama kastelo, nek al la granda kaj fama Guntera muelejo, nek al la eta artkolekto "Mon plaisir" elmontrata ene de la orfejo. "Chi tiu kirko", diris Otto dum la alproksimigho, "estas la plej granda juvelajho de Arnstadt. Longtempe ghi estis neglektita kaj malshatita kaj ech plibelighis au detruighis en fruaj tempoj. Chefe dum la lastaj militoj kiam ghi servis kiel deponejo kaj milithospitalo. Sed nun ghi estas denove estas purigita kaj oni ech okazigis la fruajn diservojn en ghi dum certa tempo." Alveninte che la kirko la amikoj gapis nun la belan bizancstilan konstruajhon, la volbighantan kupolan turon portantan belsonajn sonorilojn kaj la du sveltajn kaj artajhajn turojn okcidentajn. Bildprogramo antikva kaj duone detruita de ekstere. En la interno ili notis la intencon laudindan de inteligenta kaj trankvile daurigata restauradlaboro. Jam forigitis perturbantaj aferoj, galerioj putrantaj kaj per polvo kovritaj mobelachoj. La tre difektaj - tamen ech sub tiaj kondichoj belegaj vitraloj shirmitis kontrau malbona traktado kaj polvo. Arko obskuriginta inter altarejo kaj novo estis malkonstruita por havi pli da harmonio en la tuto. Belas krome altaraj lignoskulptitaj artajhoj, statuoj kaj la cenotafoj de Guntero la Batalemo kaj de Guntero la 25-a. "Mi imagantas", diris Wagner al la akompanantaro elpashante el la preghejo , "tiun chi belegan preghejon refarita kaj rekonsekrita dum festa tago. Pia fidelularo vokatas per harmonia sonorilsonado en ghin. Tion kvazau profete mi surpaperigos en mian skizan libron." Parolite farite. La amikoj vidis lin desegnanta kaj deziras la plenumon de la profetado. Poste ili eniris la bele aranghitan sed nepublikan plezurkastelon Prinzenhof tre apudan. En tiu chi kvartalo portaleto kondukas onin malantauen, al ombraj aleoj. Padoj softaj kondukis al Schönbrunn, ekskursocelo tre frekventata fare de shatantoj de la bone kaj forte farita arnstadt-a tritika biero. Kaj al la lokaloj bone situantaj de Schießhaus, finfine al valo mallargha kaj soleca kie dekliva rokaro nomita Jungfernsprung, ighis ehho de konata legendo. Reveninte de tiam la amikoj kondukis la vizitantojn ioman distancon sur apud Arnstadt levighanta monto nome Altenburg. De tie oni vidis kampojn felichajn kaj ebenajhon amplan ghis Erfurto; jen maldekstre Tri Gleichen, dekstre montetoj multspecaj, parte kun terenoj kultivaj parte kun arbaroj, kun ghardenoj, kun etaj vilaoj. Malsupre, proksimege che la montopiedo, la ankorau chirkaufortikajhe protektita urbo. Ghi linde kaj sekure sternighas. De tiam oni ankau montris la monteton kiu iam portis la burgon Kefernburg. Por pli bone kompreni la vere ghojigan medion de Arnstadt, la promeno ankorau iomete plilongigitis. Oni transiris la trutorichan riveron Gera kaj marshis en la direkto de la plezurejo Eremitage. De tie sub kaj apud deklivaj rokajhoj, arbustoj verdaj kaj aranghoj aliaj belvido raviga malfermighas en la sudon kaj sur parton de la Turingia Arbaro - sur kiu staras Schneekopf - kaj en la ebenajhojn de Plaue. Same surprizigitaj estis la mallokuloj, kiam Otto montris al ili la urbeton Plaue kaj la superan ruinon Ehrenburg. Char ili sciis esti tuj denove tre proksimaj al chirkauajhojn, kiujn ili jam vidis de longe disde iu loko apud Ilmenau. La gvidanto memoris ke li citis tiam sur la monto hejmregionan poeton, la verkinto de "Ardinghello". Sekve li ankau nun ne forgesis memori Neubeck, la verkinton de "Gesundbrunnen" kiu naskighis en Arnstadt. Che le komenco de la shatata poemo li alvokas la virgan nimfon de la Gera-rivero, meandra rivero sinuanta envale tra herbozaj herbejoj. Kion tiam la poeta entuziasmo vidis kaj prikantis en la magia songho de poezio, la hejmenirantaj migrantoj nun reale vidis: "Malantau la arbaroj sinkas la naghanta oro de la forlasanta suno. Kaj gaje elpashas en rozo-robo de prilumita nubo la vespero el la chielo degelanta. Hespero radiis malproksime che la burgaj ruinoj de Gleichen." (Hínter den Wáldungén sank hináb der scheídenden Sónne / Schwímmendes Góld, und heíter entstiég im Rósengewánde / Eíner bestráhlten Wólke der Ábend dem taúenden Hímmel. / Hésperus fúnkelte férn ob den Búrgruínen der Gleíchen.)
[Übersetzung: Bernhard Schwaiger]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.08.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.