Artikel

TURINGIO INTERNACIA 22

Esperantomagazin - Nachrichten | Sklavenschiff von Heinrich Heine | Hörerbriefkasten | Universität Erfurt | Sprachkurs

_____________________________________
22. Esperantosendung am 6. Oktober 2013: Nachrichten | Sklavenschiff von Heinrich Heine | Hörerbriefkasten | Universität Erfurt | Sprachkurs


> Download

= = = = = =
Krämpfervorstadt soll familienfreundlicher werden
In der Krämpfervorstadt wird ein neuer Platz zum Spielen entstehen. An der Kreuzung Geschwister-Scholl-Straße zu Reißhausstraße wird aus einer unbenutzten, zu gewucherten Fläche ein neuer Spielplatz. Das ist ein großes Anliegen der Kinder und Eltern des gesamten Viertels. So plant man gemeinsam mit der Nachbarschaftsinitiative "Lagune Erfurt" , die ca. 400 Quadratmeter große Fläche in einen großen Platz zum Spielen und Erholen umzugestalten. Die Fläche ist übrigens auch botanisch hochinteressant. Bei einem Stadtteilfest Mitte September holte man weitere Meinungen aus dem Volk ein und verkündete die Teilnahme am Wettbewerb "Die schönste Straße Deutschlands". Die Erfurter möchten mit ihrem Projekt, einem großen Spiel- und Erholungsraum, zu den 10 möglichen Siegern zählen.

Krämpfervorstadt familiemiĝos
En la erfurta urboparto Krämpfervorstadt fariĝos nova ludejo ĉe kruciĝo de Geschwister-Scholl-strato kaj Reißhaus-strato, kie nun troviĝas novalo kun arbustaĵoj. Ŝanĝi la 400 kvadratmetrojn grandan spacon en infanludejojn kaj ripozumlokon estas arda deziro de la infanoj kiel ankaŭ de la gepatroj. Helpos ilin la najbara iniciativgrupo "Lagune Erfurt". Aktuale pri nur kvar infanludejoj disponas pli ol 2000 infanoj. La lagunanoj diverskampe aktivadas por alproksimigi la enurban naturon al la homoj, organizante diversajn kulturajn kaj naturmediajn aranĝojn. Intertempe ili iĝis veraj fakuloj, kion pruvas la klarigoj de Frank Mittelstedt. Pri la nova projekto li diras entuziasme: "Ne temas simple pri gazono falĉita kiel en iu ajn parko sed pri miksaĵo da sovaĝaj kreskaĵoj. La arboj ne estas de unu speco sed estas pelmelo interesa. Povas esti tre alloge doni sin al la natura varieco, admiri la rezultojn de senbrida kreskado." Nu bone, sed kiaj estas la konkretaj planoj? Al la beboj kaj etinfanoj oni havigos certe sablokeston kun diversaj ludiloj. Krome benkoj, por ke la gepatroj komforte sidantaj kaj klaĉantaj povu samtempe gardi la infanojn. Okaze de la urbokvartala festo en la 15-a de septembro ekis la planadoj por verda urboparto. Paralele la societo "Lagune" anoncis konkurson por elekti la plej belan straton de Germanio. Tiun konkurson organizos la Hagebau-centro kun "Netzwerk Deutschland", la nacie plej grava pornajbara komunumo. La erfurtanoj estas ambiciaj kaj celas okupi unu el la unuaj 10 rangoj.
------------------
Kleingärten sollen Hochwasserschutz Platz machen
Im Juni dieses Jahres wurden während eines Hochwassers mehrere Kleingartenanlagen in und um Erfurt entlang der Gera überflutet. Nun plant die Landesanstalt für Umwelt und Geologie einen Rückbau der Anlagen zu einem natürlichen Uferschutzstreifen. Derzeit sind viele Uferbereiche instabil und steil, was ein erhöhtes Gefahrenpotential bei erneuten Überflutungen darstellt. Betroffen sind die Kleingartenanlagen "Zum Feierabend" in Gispersleben, Hochheim und "Am Bachstelzenweg" im Süden der Stadt. Die Landesanstalt für Umwelt und Geologie fordert von der Stadt einen Ankauf der betroffenen Parzellen und Zuweisung alternativer Grundstücke an die Pächter. Diese sind damit gar nicht einverstanden, kritisieren eine schlechte Informationspolitik und verlangen Einsicht in diese schon seit 2011 herumgeisternden Gutachten.

Etĝardenoj cedu spacon al kontraŭinonda protekto
Superakvego en la monato junio de la kuranta jaro damaĝis plurajn etĝardenojn en kaj ĉirkaŭ Erfurto, laŭlonge de la rivero Gera. Pro la superbordiĝo la Landa instituto por medio kaj geologio planas retrokonstruon de la koncernitaj areoj al natura bordprotekta strio. Nuntempe multaj bordoj estas krutaj kaj nestabilaj, plua danĝero ĉe estontaj superakvegoj. Konkrete temas pri la kompleksoj "Zum Feierabend" en Gispersleben, "Hochheim" kaj "Am Bachstelzenweg". La rivero bezonus ujon de inter 8-10 metroj. Por realigi tion, necesus forigo de la unua vico en la sudokcidenta urboparto Hochheim kaj pligrandigo de randaj parceloj en la norda urboparto Gispersleben. Pri tia koncepto laboratis jam ekde 2011. Oni proponis neprokrastitan aĉeton de la koncernaj parceloj kaj kiel eble plej baldaŭan alikonstruon. Al la prunteprenantoj ofertiĝu alternativoj. Sed ili tute ne ŝatas tiajn planojn kaj kritikas la malbonan informadon. Krome ili postulas propraokulan trafoliumon kaj studadon de la ekspertizoj.
---------------------
Die "Urne" wird Stadtteilzentrum
Bereits Anfang 2014 soll auf dem Herrenberg ein neues Stadtteilzentrum in Betrieb gehen. Es handelt sich dabei um das ehemalige Jugendhaus "Urne". Vor allem dem Verein "Soziokultur Herrenberg" und dem Orteilbürgermeister ist es gelungen, auch die politische Bedeutung aufzuzeigen. Es bestünde nämlich die Gefahr, daß Rechtsextreme die klaffende Lücke bei der Jugendarbeit füllen könnten. Dabei soll das Zentrum kein reines Veranstaltungszentrum sein, sondern Anlaufpunkt für jedermann. Spezifische Angebote für Senioren oder auch für Schüler bei der Hausaufgabenbetreuung sind geplant. Bei der Ausarbeitung des genauen Verwendungskonzepts kann jedermann mitarbeiten. Die Restaurierungsarbeiten werden Ende des Jahres abgeschlossen sein.

"Urno" iĝos urbokvartala centro
Venontjare estos en la urboparto Herrenberg unu neloĝata domo malpli. Ĉar iama junulardomo nomita "Urno" tiam estos transformita en urbokvartalan centron. Antaŭis longa puŝado fare de iniciativemuloj, ekz. de la societo "Soziokultur Herrenberg". La estro de la Porjunulara helpkomitato Denny Möller klarigas: "Aparte per la engaĝiĝo de la Soziokultur-societo kaj danke al interesiĝo de la urbokvartala urbestro, la demando pri la estonteco de la konstruaĵo estis ĉiam ankaŭ politika. Ne estas sekreto, ke ankaŭ en nia urbokvartalo la ekstremismaj dekstruloj gajnis terenon. Do la publiko defiu tiun danĝeron per bonaj ofertoj." Oliver Zahn, prezidanto de la societo, substrekas ke la centro ne estos nura ejo por aranĝoj diversaj sed punkto de aktiva civitana engaĝiĝo kaj renkontiĝloko de multaj grupoj: de olduloj same kiel ankaŭ de lernantoj kiuj serĉas helpon fari la hejmtaskojn. Krome la urbanoj mem partoprenu la planadon de aranĝoj. Se oni prezentus interesan koncepton, la ŝancoj je grandampleksa financado kreskus. La restaŭradlaboroj ankoraŭ en decembro estos finitaj kaj plena funkcio de la centro eblos jam ekde la komenco de 2014. .
-----------------
Wohnquartier auf dem Gelände der alten Druckerei Fortschritt geplant
Auf dem Gelände der ehemaligen Druckerei "Fortschritt" in der Johannesstraße plant die Fincon-Group zusammen mit dem Erfurter Bauunternehmen Anhöck & Kellner das Wohnquartier "Graphisches Viertel" zu errichten. Historische Bausubstanz werde dabei erhalten. Entstehen sollen rund 100 Eigentumswohnungen von unterschiedlicher Größe, mit Grünflächen im Innenhof, unterirdischen Parkmöglichkeiten sowie drei Gewerbeflächen. Die Druckerei stand seit 1994 leer. Ein fertiges Konzept mit Einkaufszentrum, Büroräumen, Hotel und Parkhaus scheiterte 2010, da eine Handelskette kurzfristig abgesprungen war. Grundsätzlich begrüßt man, daß nun auch der unschöne Anblick eines leeren Gebäudekomplexes bald der Vergangenheit angehören wird. Ob die Wohnungen für jedermann erschwinglich sein werden, steht allerdings auf einem anderen Blatt, wie auch Peter Stampf von den "Freien Wählern" betont. Die Bauarbeiten beginnen im nächsten Frühjahr.

Loĝejoj anstataŭ presejoj
Post longa lamo konkretiĝas nun planoj pri la uzo de la grundo de la iama presejo "Fortschritt": ĉio transformiĝos en loĝejojn. La grundo ĉe la Johannes-strato estas tre atrakcia por investantoj pro la proksimeco de la urbokerno kaj la belaj monumentprotektitaj konstruaĵpartoj. Ili memkompreneble integriĝos ĉe la novkonstruo kaj altigos ankoraŭ la ŝaton tie vivi. Nomiĝos la loĝejzono "Graphisches Viertel", realigota fare de la Fincon-grupo kaj la erfurta konstru-entrepreno Anhöck & Kellner. Fariĝos je diversaj grandecoj ĉirkaŭ 100 loĝejoj de individua proprieto. En la interna korto planatas herbaro por ĉiuj loĝantoj, krome konstruotas subetaĝo por parki aŭtojn kaj tri vendejoj teretaĝe. La presejo ekde 1994 jam ne funkciis. Antaŭ tri jaroj ekzistis jam aliaj finplanitaj ideoj enhavantaj butikumcentron, oficejojn, hotelon, parkdomon. Pri ili eĉ la urba konsilantaro jam estis konsentinta. Pro kontraktdenonco de komerca ĉeno, la projekto nuliĝis. Peter Stampf, politikisto de la frakcio de la Liberaj balotantoj atentigas, ke la novaj loĝejoj ne estos akireblaj de ĉiuj: "Vidinte unuafoje tiujn planojn, mi tuj demandis al la planprezentantoj ĉu ankaŭ ne tro riĉaj personoj povus permesi al si aĉeti la apartamentojn. Ilia respondo estis neklara. Ili diris ke eĉ studentoj eventuale apartenus al la loĝontoj. Mi respondis ke ŝajne limitiĝus la cirklo al gestudentoj benataj pro riĉaj gepatroj." Ĉiuokaze bonvenigas ĉiuj la ŝanĝojn. Ili reduktos la nombron da konstruaĵoj de hontinda aspekto en la urbokerno. La konstrulaborado komenciĝos laŭplane la venontan printempon.
--------------------
Wer offen ist, kann mehr erleben
Zum 24. Mal fand Ende September eine Interkulturelle Woche in Erfurt statt. Über 60 Veranstaltungen bewiesen die Offenheit Erfurts für andere Kulturen, darunter ein internationales Fußballspiel und eine musikalisch-kulinarische Reise durch Georgien. Anuschka Abutalebi, Migrations- und Integrationsbeauftragte, wies im Vorfeld darauf hin, daß Vorurteile wie auch Offenheit im Kopfe entstünden. Das ständige eigene Konfrontieren mit solchen Vorurteilen - etwa auch am Arbeitsplatz - könnte ein Schlüssel zu einem besseren, und vor allem auch reicheren Zusammenleben sein. Das Eröffnungskonzert fand im Kulturforum Dacheröden statt.

Interkultura semajno en Erfurto
La moto de la ĉi-jara interkultura semajno estis: "Malfermiteco kreskigas spertojn". Celo de la agadsemajno okazinta de la 21-a ĝis la 29-a de septembro estis klara: prezenti la buntecon de la turingia ĉefurbo kaj jesi al ĝia multkultura estonteco. Larĝa gamo da aranĝoj persuadis ankaŭ la dubemulojn. Kiel ekzemplojn ni mencias nur muzikan-kulturan vojaĝon tra Kartvelio aŭ internacian futbalmatĉon. Kulinaraj frandoj, koncertoj kaj multo da aliaj tiaj kulturaĵoj kiel kutime ekscitis la apetiton al vivo en Erfurto. S-ino Anuŝka Abutalebi, komisiita pri migrado kaj integrigo, ege entuziasmiĝas pri la jam la 24-an fojon okazinta spektaklaro: "Same kiel rasismo tiel ankaux spirita akceptemo naskas en la kapoj. Rasismo ne estas sinteno de hieraŭ sed bedaŭrinde tro aktuala afero ĉe homoj de ĉiuj klasoj sociaj. Estu la semajno publika alvoko konfrontiĝi al antaŭjuĝoj, hejme publike laborloke. Mi ĝojas pri okazigo de pli ol 60 programeroj en nia urbo." Malfermo de la semajno fariĝis per koncerto de kvaropo el Dresdeno. Loko inaŭgura estis la kulturforumo Dacheröden en la Anger-strato.
= = = = = = = =
In unserer Literaturecke hören wir heute die Ballade "Das Sklavenschiff" von Heinrich Heine, in der Übersetzung von Kofman. Der überaus wichtige Schriftsteller, Mittler zwischen Frankreich und Deutschland sowie zwischen Romantik und Realismus, wurde 1797 in Düsseldorf geboren und starb 1856 in Paris. 1835 wurden seine Schriften in Deutschland verboten. Er war Vorkämpfer des modernen Journalismus und des Feuilletons. Manche Texte wurden auch von Franz Schubert und Robert Schumann vertont. In der Ballade schildert er die Ausbeutung der Sklaven auf ihrer Überfahrt aus Afrika.

En nia beletra angulo ni aŭdos baladon "La Sklavoŝipo" de Heinrich Heine en la traduko de Kofman. Heinrich Heine naskiĝis en 1797 en Düsseldorf kaj mortis en 1856 en Parizo. Ekde 1831 li estis korespondanto de la aŭgsburga "Allgemeine Zeitung" en Parizo kaj iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn skribitaĵojn en Germanio. Heine sukcesis ligi melankolion kaj ŝercadon, romantikismajn aspektojn kaj la realismon de la movado "Juna Germanio". Li iĝis protagonisto de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatita verkisto ŝuldis parton de la famo ankaŭ al Robert Schumann kaj Franz Schubert, kiuj prenis liajn tekstojn por muzikaj komponaĵoj.

La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek / Sidadas en longa medito, / Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ', / La sumon de ebla profito. // Tricent barelegoj da pipro, da gum' / Kaj poste la sablo de oro . . . / Ĝi estas tre bona, sed tamen al mi / Pli plaĉas la nigra trezoro. // Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal / Akiris je prezo profita. / Malmola viando, simila al ŝton', / La membroj—el ŝtalo forĝita. // Mi donis por tiu ĉi bela akir' / Brandakvon, glasperlojn kaj feron; / Gajnonte en ĉio ok centojn je cent, / Mi faros bonegan aferon. // Se restos el ili ne pli ol tricent / Ĉe veno al Rio-Ĵanejro, / Mi havos cent orajn dukatojn por pec' / De l' domo Gonzales Perejro." // Sed jen deturniĝas Minheer van Kek / De sia pensado persista: / Al li proksimiĝas la ĥirurgiist' / Van Smisen, la ŝip-kuracisto. // Van Smisen, maldika malgrasa figur', / La nazo kun ruĝaj verukoj. / "He, kiel nun fartas" - ekkrias Van Kek, / "La negroj kun la antaŭtukoj?" // Van Smisen salutas. "Hodiaŭ al vi, / Ne estos agrabla raporto: / Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip' / Oftiĝis l' apero de morto. // Ĝis nun ĉiutage mortadis po du, / Hodiaŭ—ne malpli ol seso, / Du viroj, kvar inoj: la morto ĉe ni / Laboras kun granda sukceso. // Mi la malvivulojn esploris kun pen', / Ĉar ofte la nigraj satanoj / Trompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip', / Estante plenvivaj kaj sanaj. // Mi lasis depreni de ĉiu mortint' / La feran multpezan katenon, / Ke ili ne estu barataj de ĝi, / Faronte la maran promenon. // Kaj tuj el la maro elnaĝis areg' / Da skvaloj sangame-malsataj, / La bestoj avidas je negroviand' / Kaj estas de mi pensiataj. // De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', / Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj / Kaj flaras l' aeron, turniĝas al mi / Kun mutaj, sed klaraj postuloj. // Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip' / La dentokrakadon de l' bestoj; / La unuj profitas je kapo aŭ man', / L' aliaj je sangaj intestoj. // Post sata manĝado la bestoj al ni / Alnaĝas en aro solena / Kaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir' / Min danki por tia festeno." // Sed lin interrompas, ĝemante, van Kek / Kun krio: "Malbeno de sorto! / Kiele malhelpi je tia malbon' / Kaj savi la negrojn de morto?" // Van Smisen rediras: "En tiu ĉi mort' / La negroj mem estas la kaŭzo, / Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip' / Per spiro kaj mortas pro naŭzo. // Aliaj pereas pro melankoli' / Kaj fine pro granda enuo, / Kaj farus al ili utilon aer', / Dancado, muziko kaj bruo." // Kaj diras van Kek: "La konsilo, doktor', / Min ravas, ĝi estas tre bela, / Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi, / Pli saĝa ol Aristotelo. // Se la prezidanto de la Societ' / >Tulipo-nobligo Holanda< / Sin nomas saĝulo,—kompare je vi / Li estas azeno multgranda. // Muzikon, muzikon! la nigra viand' / Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo! / Kaj kiu ne trovos amuzon en danc /Ĉi tiu ĝin trovos en vipo!" // Milaroj da steloj de l' blua ĉiel' / Bril-lumas per fajr-iluminoj, / Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ' / Kiele okuloj virinaj. // Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar' / Fosfore radias purpuron / Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond' / Elĝemas voluptan plezuron. // La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip', / Rulitaj de la ŝipanaro, / Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek' / Kaj sonas muzik' sur la maro. // Ŝipano muzikas per granda tambur' / Kaj la kuiristo per fluto, / La ŝipa piloto—per violonĉel', / Kaj Smisen—trumpet' per dufuta. // Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', / Krietas kaj saltas kaj dancas, / Post ĉia eksalto la fera katen' / Sin brue kaj takte balancas. // La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj' / Kaj iam negrin-belulino / Alpremas plen-nudan amikon al si / Kun voluptemeco senfina. // La ekzekutisto kun gaja rigard' / Gvidadas la ordon sur ŝipo, / Li estas de l' balo la >Maître des plaisirs< / Kaj danci invitas per vipo. // Sonadas trumpeto, krakadas tambur', / Laŭtiĝas la bruo sovaĝa, / Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar' / Dormintaj en dormo malsaĝa. // Duone-dormante alvenas skvalar' / En centoj, pikata de miro, / Rigardas la ŝipon kun granda konfuz', / Ĉu eble montriĝos akiro. // Sed ili rimarkas: la horo de l' manĝ' / Ne estas ankoraŭ sonita, / Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg', / De dentoj-segiloj plantita. // Sonadas trumpeto, krakadas tambur', / La negroj dancadas sen fino, / La skvaloj mordegas la vostojn al si / Pro la malsatego obstina. // Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik' / Kiele al ĉia fripono. / "Ne kredu al malmuzikema brutul'," / Eldiris poet' Albiona. // Sonadas trumpeto, krakadas tambur', / La negroj senlace baletas, / Ĉe l' alta fokmasto Minheer van Kek / Rigardas ĉielon kaj petas: // "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', / La vivon al miaj sovaĝaj, / Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', / Ke ili ja estas malsaĝaj. // Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', / Mortinta por savo de l' tero,— / Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent, / Pereos la tuta afero."
= = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Frankreich, Tschechien, Deutschland und Österreich. -- Heute hören wir die Eigenvorstellung der in Nürnberg herausgegebenen Zeitschrift "La Esperantisto", wie sie in der ersten Nummer am 1. September 1889 dreisprachig (auf Deutsch, Französisch und Esperanto) gedruckt wurde. Die Zeitschrift war die erste Esperantozeitschrift weltweit und mußte 1895 eingestellt werden. Wegen des zaristischen Verbreitungsverbotes der Zeitschrift in Rußland war der Zeitschrift nämlich über Nacht der weitaus größte Teil der Abonnenten abhandengekommen. In der Folgezeit wurde für einige Zeit Frankreich der wichtigste Stützpfeiler der Esperantobewegung. [ohne Umschrift/sen transskribo] ---- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Francio, Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Germanio. Skribis Pierr C. el Francio: "Saluton, karaj amikoj. Mi povis aŭskulti vin kun granda ĝojo! Dankon por la detalaj informoj, kiujn vi regule donas al ni, Esperantistoj de la tuta mondo. Mi povas doni vian adreson al indoneziana junulo, por ke li aŭskultu vin plej eble ofte. Daŭrigu la klopodojn!" Dankon, estimata regula aŭskultanto el najbara Francio.
= = = = = = =
In unserer Rubrik "Wissenswertes aus dem Freistaat Thüringen", besuchen wir heute die Universität Erfurt. Die kann ja auf eine große Geschichte zurückblicken und wird von manchen Forschern gar als die älteste im heutigen Deutschland eingeordnet. Der bekannteste Student war wohl Martin Luther. Dennoch schlossen sich im Jahre 1816, also nach über 400 Jahren, die Pforten der Uni. Aber nicht für immer! Im Jahr 1994 entstand sie nämlich wieder. Zu DDR-Zeiten gab es eine theologische und eine pädagogische Hochschule; beide gehören heute zur Universität. Geschlossen wurde hingegen die Medizinische Hochschule im Jahre 1993.

Sekvas nun nia rubriko pri sciindaĵoj en Turingio. Ni hodiaŭ studentiĝos kaj frekventos la universitaton de la ĉefurbo turingia. Atentu! Ni ne faros vojaĝon al pli fruaj tempoj, kiam i.a. Lutero estis studento surloke. Ni limiĝos je la nuna tempo kaj nur supraĵe tuŝetos la historion. Ĝi estas hodiaŭ moderna altlernejo, kie 5.600 studentoj estas prizorgitaj de ĉirkaŭ 540 instruistoj. La erfurta burĝaro ricevis en la jaro 1379 la unuan universitatan privilegion en la hodiaŭa Germanio, eĉ antaŭ Heidelberg. Post nova privilegio en 1389 la altlernejo malfermiĝis en ĉiuj kvar fakultatoj (filozofio, medicino, jurscienco, teologio). Ĝi estis konsiderata kiel unu el la plej pintaj altlernejoj en Centra Eŭropo. En 1500 ĝi fariĝis centro humanisma kaj malfermiĝis al la Reformacio. Iompostioma falo iĝis i.a. pro la fondo de la protestanta landa universitato de Jena en la 1558-a jaro. Post malkurta dekadenco oni fermis la altlernejon en 1816 por remalfermi ĝin nur en 1994 kiel modernan reforman universitaton. La malnova universitata nomiĝo "Hierana" tamen ne plu estis aplikita. La landa parlamento decidis reestabli la universitaton. La universitato estis oficiale refondita la 1-an de januaro 1994. Prelegoj komenciĝis en la vintra semestro de 1999/2000. En 2001, la seminario pedagogia, fondita en 1953, iĝis parto de la universitato. La 1-an de januaro 2003, kvara fakultato estis aldonita al la universitato, nome tiu de romkatolika teologio, estinte antaŭe memstara. En la sama jaro, konstanta manko de financado kaŭzis i.a. vakajn katedrerojn. Tio provokis studentajn protestojn ĉie en Turingio. La universitatadministracio kaj diversaj komisionoj estis reformitaj kaj la situacio estis stabiligita. La Universitato de Erfurto estas liber-arta universitato kun reforma kaj socikultura profilo. Interna liga reto inter ĉiuj fakultatoj kaj la Centro "Max Weber" daŭre kreas novajn alirojn al instruado kaj esplorado danke al specialaj mentoraj programoj. Kiel unu el la plej malnovaj kaj en la sama tempo plej junaj ŝtataj altlernejoj en Germanio, la Universitato de Erfurto ne kolektas iujn studadkotizojn. Ĝi estis ankaŭ la unua institucio de alta edukado, kiu ricevis familieman atestilon koncerne la dungon. La antaŭurba kampuso igas ĝin vivanta parto de la ĉefurbo de Turingio, kun (ankoraŭ) relative malaltaj vivkostoj kaj ampleksaj kulturaj kaj libertemppasigilaj ofertoj. Jen la fakultatoj surloke: Fakultato de edukado, Katolika teologio, Fakultato de artoj/filozofio, Fakultato jura, ekonomia kaj sociscienca, Centro “Max Weber” por progresintaj kulturaj kaj sociaj studoj. Institucioj de speciala noto estas la jam menciita Centro "Max Weber" kaj la Seminario "Willy Brandt" pri publika politiko. La biblioteko universitata gastigas la faman Amploniana-kolekton de manuskriptoj mezepokaj. Laŭ la tradicio de mezepoka rolo kiel reforma universitato, ankaŭ la nuna altlernejo klopodas havi fokusojn sur multdisciplinarecon, internaciecon kaj fortan mentoran sistemon. Tamen la studentaro estas plejparte regiona. La erfurta universitato estis unu el la unuaj germanaj universitatoj tute efektivigintaj la t.n. bolonjan restrukturigprocedon por eŭropaj altlernejoj. Grava fakultato kaj sola siaspece en Germanio estas la kursaro de ŝtatsciencoj, kie ofertiĝas kune trejnadoj rilataj al ekonomiko, socisciencoj kaj juro. La Centro "Max Weber" pri progresintaj kulturaj kaj sociaj studoj estas esplorinstituto. Ĝi kombinas la funkciojn de instituto pri altaj studoj kaj gimnazio. Tre respektataj sciencistoj de pluraj malsamaj disciplinoj (sociologio, historio, filozofio, teologio, religio-studoj, juro kaj ekonomiko) estas nomumitaj provizoraj anoj. Dum ilia restado en la Centro ili ne nur kompletigas sian propran esploradon, sed plue kontrolas kaj gvidas doktoriĝantajn kaj doktoriĝintajn studentojn. La fokusoj reserĉadaj de la menciita Centro temas pri: religio, sciencoj kaj juro kiel interpretadmezuriloj kaj gvidiloj; interŝanĝoj inter kulturoj, sociaj ordoj kaj pensmanieroj dum epoko de radikala ŝanĝiĝo; interŝanĝoj inter normigaj, precipe etikaj temkompleksoj. Koncerne doktoriĝon, la erfurta universitato malfermis bonvenige siajn portojn por diversaj disciplinoj kaj al multaj esploristoj el la tuta mondo. Someraj kursoj estas ankaŭ ofertitaj, nome: Kursoj por germanaj lingvo, literaturo kaj kulturo; kurso pri la temokomplekso "Musulmanoj en la okcidento"; programoj pri komunikado; Internacia lernejo printempa. Por doktoriĝa kaj postdoktoriĝa programoj fondiĝis diversaj esplorteamoj, plejparte kun anglaj nomoj. Communication and Digital Media: ĝi estas interfaka kaj internaci-skala unuiĝo da esploristoj. Tiu projekto subtenos la esploraktivecojn de siaj membroj en la kampo de komunikadscienco, instrua scienco, psikologio kaj socioscienco. Center for Empirical Research in Economics and Behavior: oni esploras pri la ebla modeligado de homa konduto en decidoj, pri la dezajno de sociaj institucioj, pri la elekto de profesio kaj pri aliaj longdaŭraj memgvidadprocesoj. Religion in modernization processes: por evoluigi novajn komprenojn de la rolo de religio en modernigoprocesoj. Human Dignity and Human Rights: por laborigi junajn esploristojn en la kreado, evoluo kaj apliko de humaneco. Teamo "Proficiency": tie temas pri lingvorego: la lingvomodalecoj (legado, aŭskultado, skribado, parolado) kaj iliaj akiroj ĉe unua aŭ dua lingvo. Texte- Zeichen- Medien: ĝia profilo estas de transfilologia kaj interfaka naturo en temokomplekso de tekstoj, simboloj kaj amaskomunikilaro.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.10.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.