Artikel

TURINGIO INTERNACIA 54

Esperantomagazin: Nachrichten aus Erfurt | Landesausstellung "Ernestiner" in Gotha/Weimar | "La Fantoma Kastelo" von Hans Weinhengst (Teil 1) | Kalendaro eventa de Herzberg

54. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Mai 2016: Nachrichten aus Erfurt | Landesausstellung "Ernestiner" in Gotha/Weimar | "La Fantoma Kastelo" von Hans Weinhengst (Teil 1) | Kalendaro eventa de Herzberg


> Download

Sindifinkrizo por la radioj? - 30 jaroj civitanaj amaskomunikiloj en Erfurto. (Fonto: localtimes-erfurt.de)
En la monato aprilo la civitanaj amaskomunikiloj en Germanlando havis la datrevenon 30-an estighan. En la eksa GDR estis Radio FREI la plej malnova siaspeca nepublika radistacio. Intervjuitis s-ro Carsten Rose, afergvidanto de Radio FREI, pri la estinteco, la nuntempo kaj la estonteco de tiaj komunikiloj kaj pri eventuala konfidokrizo ene de la germana amaskomunikilaro. * Pri la konkurenco de privataj stacioj kaj stacioj de publika juro: Ghisnun la civitanaj komunikiloj estis senchava kompletigilo de la grandaj privataj kaj tiaj de publika juro. Sed intertempe alvenis nova kanalo - la interreto. Tial konkurenco tute shanghighis. * Pri la superfluo eventuala de civitanaj radio: Tute ne temas pri superfluo. Sed la interreto demandigos onin chu porchiam ekzistos radio. Post 2022 la frekvencmodulada sistemo ne plu estos kaj alternativoj estos interreto kaj DAB-sistemo kun aliaj antaukondichoj financaj. Ni bone konsideru la novan rolon. * Pri konkretaj specialaj trajtoj de civitanaj radioj estontece: Mi pensas ke ni pensu pli pri nia socikultura funkcio. Char la specialajho de civitanaj radioj estas la renkontighloka funkcio, kie pli ol radifarado okazas, kie la homoj kunvenas. La programo tie iel malpliranga estas. En Erfurto ni povas ja konstati ke la funkcio de nia stacio en la kuro de la tempo ech pligrandighis. * Pri la granda sindifinkrizo de radio ghenerale: La krizo de la klasikaj amaskomunikiloj estas unue krizo de konfido. Ghis nun ili havis monopolon je opinifarado, kio pro la interreto perdighis. Iam validis la eldiroj kaj aferoj presitaj en enciklopedioj, en jhurnaloj, en lernejoj ktp. Nuntempe chiuj malfidas kaj ne plu kredas la opinifarintojn. Principe bona afero, sed intertempe la malkonfido estas tioma ke la amaskomunikiloj ghenerale imputitis je mensogado! * Pri la regajno de konfido fare de la germanaj amaskomunikilaro: Mi ankorau ne trovis solvon kontentigan. Eble oni devas pli partoprenigi la kuncivitanojn. Tio estas klasike demokratia, sed certe ankau ebligas la propagandon de nedemokratiajhoj je la alia flanko. Chiuokaze ni devas esti atentemaj kaj malfermaj al novaj procesoj. * Pri la nova landa legharo pri amaskomunikiloj, kiu malfondis la Malfermitan kanalon "Radio Funkwerk" donante kaj al Radio FREI en Erfurto kaj al Radio Lotte en Vajmaro plenan frekvencon: La leghofaranto decidis ne plu permesi du modelojn paralelajn, nome la nekomercajn lokajn radistaciojn kaj la malfermitajn kanalojn. Anstataue estu plievoluo surbaze de tri kolonoj: malfermita alirebleco, publicista suplemento, pri-amaskomunikila klerigo. Civitana radio estu malfermita al chiuj elsendante programojn altkvalitajn kaj perante samtempe kompetentecon uzi bone la informajn ondojn. Grandaj shanghoj por ni ne estos char Radio FREI jam chiam orientighis chi-prie. Aliaflanke la devigo plenigi la tutan tagon per nia programo defiego estas. Sed ghis nun tio funkcias relative bone. * Pri la shajna kontraudiro "malfermita alirebleco" kaj "alta kvalito": Paradokso pozitiva estas che ni, ke ni nek tushas la altan kvaliton nek forbaras iun kreivan individuon. La vojo kondukanta al la kombino de ambau pretendoj estas la jam menciita pri-amaskomunikila klerigo. Memkompreneble tio ne faratas per severeco au per konstanta kritikemeco. Inverse ni shatas pozitivan kritikadon. * Pri la shanghoj en Erfurto post la Turnigho de 1989: Mi estas felicha pri la chi tieaj evoluoj. En la kapo de kelkaj frenezuloj tiam estighis la ideo per radiajhoj shanghi aferojn kaj partoprenigi sin. Ech la plej sovaghaj kaj junaj radifarantoj plene identighas kun la fundamentoj de Radio FREI, kio estas vere mojosa. Krome ni ensocie estas ghenerale akceptita: tio videblas ankau per la nova legharo. Per tiuj novaj leghoj donitis al la civitanaj amaskomunikiloj stabilecon bonan. Fine ankau alia afero gravis: Ekde pli ol 25 jaroj chiam restis unu trajto che ni - la pura ghojo fari radion!
--------------------
Mankos specialaj ekspozicioj en urbaj muzeoj
Oficiale nedauraj elmontradoj en la urbaj muzeoj de Erfurto ne plu estos, almenau por kelke da tempo. La speciala sekcio pri Hans Purmann en la Anger-muzeo, kiu havas la titolon "Die Farben des Südens/La koloroj de la sudo" estos malmuntita post la 16-a de majo. Chio tia estas la konsekvenco el la provizora bugheta traktado de la landa chefurbo. Temas pri provizorajho inter du bughetoj. Bugheto chiam validas por unu jaro. En la kazo de malesto de tia bugheto je la komenco de kalendara jaro ekvalidas provizora kiu ebligas al la komunumo resti agokapabla. Devigaj ajhoj, ekzemple lupagoj au la salajrado de la dungitoj, daure povas esti pagataj. Sed libervolajhoj, ekzemple tiaj jam menciitaj specialaj ekspozicioj, ne plu transprenatas. Lau urbestrino Thierbach kaj la kulturdirektoro nur eksterordinaraj kauzoj igus ke ekpozicio estus financita. Ja eblas fari postulojn por la unuopaj spektakloj. La problemo chi-jara estas miskomprenoj inter la landaj administraj oficejoj kaj la urbestrejoj kiuj transprenu finance la nedevigajn pretigajhojn. Rezulto de la aktuala situacio koncerne kulturon en Erfurto ne estas gajiga: la urbaj konsilianoj por multaj shajnigas nescion kaj nepovon. S-oro Wolfgang Beese, socialdemokrato kaj estro de la kulturkomisiono, rezignacie konstatis en la 17-a de marto. "Ni havas bele starigitan kulturdirekcion en Erfurto sed ne plu kulturon." Pozitiva anuncotajho estas la fakto ke la "Longa nokto de la muzeoj" en Erfurto en la 10-a de junio ja okazos. Sed ankau tio nur eblis pro la fakto ke enspezoj kaj elspezoj egalas. Shparo che aliaj kulturajhoj estas tre vershajnaj.
--------------
Bicikloshirmejo nova che la centra stacidomo en Erfurto
Che la erfurta stacidomo centra estighos dua sekurigita parkejo por bicikloj. La unua che la norda enirejo estis plena sukceso, ekde ses jaroj ofertante 350 lokojn sekurajn senkoste. Pluse estas che la stacidomo informejo pribicikla kaj riparejo. Tenadis la tuton la entrepreno Deutsche Städte- und Mediengesellschaft. En la germana ghi nomighas Radhaus, do "domo por bicikloj": Radhaus skribita per do, ne per to, char tio signifus urbodomon en la germana. Pro la chiama kompleta pruntepreno de la lokoj naskighis la ideo fari duan. Kaj jen la rezulto: je distanco de chirkau 150 metroj estos la dua. Sume kostos la nova afero duonan milionon da euroj, de kio la urbo Erfurto pagos 40 procentojn; la resto estos je la konto de Berlino kaj la lando Turingio. La iama plano finfari la duan bicikloparkumejon jam ghis januaro 2016 pro diversaj faktoroj ne realighis. Oni vidis la netaugecon de la grundo kaj la subtera tubaro ankorau plikomplikigis la aferojn. Sed ne nur tempoprokrasto sekvis sed ankau altigho de la kostoj je 10 procentoj. Pretos la nova stacio ekde junio ofertante lokojn por 207 bicikloj. Tamen, che la pordego Spielbergtor estos nura shirmejo sen la specialajhoj de che Radhaus kie estas kaj sharghiloj por elektraj bicikloj kaj shloseblaj fakoj. Manko grava estas ke oni ghis nun ne trovis firmaon kiu tenadus la novan parkumejon. Provizore la urbo Erfurto mem respondecos. En la jaro 2019 la kontrakto kun la aktuala tenadanto de Radhaus finighos; tiam la tenado de ambau lokoj estos nove adjudikita. Chu tiu chi plano funkcios dependas de la entrepreno kiu nun respondecas pri Radhaus. Char laukontrakte ghi povus insisti pri pluajn kvin jarojn dauronta plilongigho de la kontrakto.
= = = = = = = = = =
Prezentado de la chi-jara turingia landa ekspozicio "Die Ernestiner: Eine Dynastie prägt Europa / La Ernestidoj: dinastio formanta Europon" okazante en Gotao kaj Vajmaro.
= = = = = = = =
Karaj literaturemuloj! Hodiau ni konatighos kun la austra verkisto Hans Weinhengst. Li naskighis en Kuffern en la jaro 1904-a. Kuffern estas nuntempe parto de la urbo Statzendorf en Malsupra Austrio. Li esperantighis en 1927 esplorante pri la homoj lernantaj Ilon. Poste li mem esperantistighis. Estante plurajn jarojn senlaborulo li verkis poemojn kaj rakontojn por gazetoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) inter 1928 kaj 1932. Malantaue li ighis redaktisto por la austra revuo "La Socialisto", eldonita fare de Austria Laborista Ligo Esperantista. Cetere, la posteula ligo nomite Austria Socialista Ligo Esperantista malfonditis en 2009, kiam gravaj socialdemokratoj pli malpli oficiale deklaris ke Esperanto ne plu ludus rolon por la Socialdemokratia Partio, ke la angla transprenus ghian rolon ... Kritikistoj de la poeziajhoj de Weinhengst laudis lian transporton de maldekstraj pensoj je tre charma maniero. Ankau la karakteroj en la rakontoj estus tauge trajtitaj por esprimi la laboristajn suferojn. Konata estas lia romano "Tur-strato 4" el la jaro 1934, krome la rakontoj "Veturigisto", "Forbarita infanagho" kaj "La fantoma kastelo". El la laste menciita rakonto ni audos nun la unuan parton. Weinhengst mortis en 1945.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.05.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.