Artikel
TURINGIO INTERNACIA 49
Esperantomagazin: Nachrichten | H. Sienkiewicz - Quo vadis? (2; Zdechlik)| Demonstrationen der AfD in Erfurt | Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt
49. Sendung TURINGIA INTERNACIA, vom 6. Dezember 2015: Nachrichten | H. Sienkiewicz - Quo vadis? (2)| Demonstrationen der AfD in Erfurt | Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt
> Download
Riparado en hejmeca atmosfero
Forĵeti aferojn - ne, dankon! Sabaton la 14-an de novembro kunvenis en la Lasalle-strato nr 50 denove amatoraj metiistoj, ĉar okazis nova eldono de "Repair Café". Dum tri horoj oni kune riparis kaj interŝanĝis spertojn. La iniciativuloj volas batali kontraŭ la ĉie furioza manio forĵeti ankoraŭ utiligeblajn aĵojn. Alternative oni riparu ilin. Ekzistas ja ankaŭ objektoj en kiujn oni enamiĝis, ekzemple kudromaŝino aŭ printilo. Se ili ne plu funkcias eblas transporti ilin al hobiaj spertuloj. La Riparkafejo en Erfurto ekzistas ekde julio 2014, tamen la ideo ne naskiĝis en la turingia ĉefurbo. Tutmonde estas amaso da tiaj riparkafejoj, en Nederlando estas eĉ societo kiu nomiĝas "Stichting Repair Café" kiu siaflanke evoluiĝis marko. Tia superevoluiĝo tamen povus kaŭzi novajn, aliajn problemojn. La erfurtanoj simple informgapis interrete kaj petis ankaŭ de la menciitaj nederlandanoj helpon. Ili donis al la erfurtaj aktivuloj kvazaŭan startopakaĵon kun informoj por sukcesa komenco koncerne reklamadon kaj nepran ekipaĵon bazan. Ĉiun duan sabaton de monato okazas la renkontiĝoj. Tiam ĉiu povas kunpreni difektitajn aferojn tien ĉi. La ununura kondiĉo estas ke la objekto estu grandece transportebla de unuopo super la pordosojlon. Jen ekzemploj de la ĝis nun venigitaj aĵoj: tolaĵoj, mebloj, elektrikaj instrumentoj, ludiloj, bicikloj. Bazaj riparilaro kaj riparmaterialaro en la kafejo ĉiam estas je dispono. Rezervaj maŝinpartoj memkompreneble persone kunprenotas! Pli detalaj informoj haveblas sur fejsbuko aŭ sub la interretpaĝo L50.wohnopolis.de
-----------------
Juda metalmetiado en Sirio - signo de kunvivo
Ĝis la 7-a de novembro gastis en la Universitata biblioteko de Erfurto la ekspozicio titolita "Jüdisches Metallhandwerk in Syrien: Koexistenz und Multikulturalismus". Ĝi ellaboritis en la kadro de la t.n. Somera lernejo, projekto okazanta la duan fojon. La estradon havis la katedro pri la Historio de Okcidenta Azio sub profesorino Birgit Schäbler. Intenco ilia estis subteni la kontakton inter studentoj de diversaj kulturaj fonoj kaj pliprofundigi la reciprokan konatiĝon. Tiu ĉi ekspozicio temigas la metal- kaj vinjetarton de la juda komunumo en Sirio. Ĉe la ornama vinjetado en duran metalon engravuritaj sulketoj plenigatas per pli mola metalo. Tiel eblas realigi desegnojn kaj allogajn farbajn kontrastojn sur la objektoj. Fabrikante tiajn artoobjektojn, vazojn, incensilojn, juvelaĵkestetojn, koranujetojn kunlaboris mahometanaj, kristanaj kaj judaj artmetiistoj. La elmontritaĵoj venis de la Linden-muzeo en Stuttgart. La studentoj partoprenintaj en laborgrupoj kune kun 12 studentoj el Ĥajfo, la tria plej granda urbo de Israelo, okupiĝis pri la interplektiĝo kultura en Sirio. Krome la juda komunumo de Sirio mem pli detale prezentitis estante ekzemplo sukcesa de multkultura kunvivado en Levantenio.
------------------
Energiproduktada ŝanĝo en Turingio
En la t.n. germana energiproduktadturniĝo la Liberŝtato Turingio, kontraŭe al aliaj federaciaj landoj, pioniras kaj unuarangas. Ĝis 2050 la tuta lando ekskluzive nutru sin per renovigebla energio. La celojn prezentis s-ro Fritz Brikkwedde, prezidanto de la Federacia oficejo pri renovigeblaj energioj, en la 28-a de oktobro en Vajmaro. La etendigo de tiaj energioj plinombrigu la laborpostenojn. En la birita jaro 2050 ĉirkaŭ 600 miloj da homoj laboru ene de la novigita energia branĉo. Ĉio tia realiĝu dum samtempaj modestaj prezoj. Por sukcesa antaŭenmarŝo la respondeca turingia ministrino Anja Siegesmund atentigis pri tri faktoroj: Unue denove lukru por la Urbaj Servoj de Erfurto la kuplado inter forto kaj varmo. La registaro en Berlino planas aktuale forstreki la subtenprogramojn ĉi-rilatajn. La forto-varmo-kuplado estas tre naturprotektanta kaj krudmaterialŝpara tekniko. Per ĝi unuiĝas la produktado de varmo kaj de kurento. En tuta Turingio tiaĵoj ekzistas ĉe ĉirkaŭ 80 lokoj. lli post pli ol 2 jardekoj da funkciado bezonas tamen modernigon. La profitigo ilia estas de 80 procentoj! Laŭ s-ro Reinhard Koch, porparolanto de la Ligo de komunumaj entreprenoj, ili do estas de grandega graveco por sukceso de la energiŝanĝo en Germanlando. Dua paŝo - laŭ la ministrino - estas la plifortigo de ventenergiproduktado, samrajte kiel aliaj energifarantoj. Ja estas jam en Germanio multloke mirindaj ventenergiliverejoj - sed precipe en la nordaj landoj federaciaj. Kune kun Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo ankaŭ Turingio nun troviĝas ene de tutgermana iniciativo sub la moto "Wind gewinnt - La vento gajnos!". La tri menciitaj federaciaj landoj engaĝiĝas pri la pligravigo de ventenergio ankaŭ en la neĉemarbordaj landoj de Germanio. La ministrino postulas ankaŭ multecon da energifarantoj. Ĝis nun etaj produktantoj ne havas la ŝancon eniri la reton komercan. Baldaŭ iĝu pli alta estimo de regiona respektiva mema energiproduktado. La lasta punkto sur la tagordo de la paŝoj al pozitiva realigo de la energiproduktada ŝanĝo estu biogaso. La 264 biogasaj centraloj en Turingio estas veraj sukcesiguloj inter la renovigeblaj energiliverantoj! Kvinonon de la gajnita kurento originas el biogaso kaj ne tute tri kvaronoj de la brulita biosubstanco fariĝas sterkaĵoj. Tio estas ne tute la duoblo de la tutgermana mezkvanto. La ministrino Siegesmund klopodas ne nur agnoski tiun ĉi sukceson sed ankaŭ plinombrigi tiajn biogasajn centralojn. Dum la kunveno en Vajmaro je la fino de oktobro pli ol 350 fakuloj diskutis pri la celoj kaj la realigeblo de la energiŝanĝo en Germanlando ĝis la mezo de la 21-a jarcento.
----------------------
Serĉado de investantoj por ICE-City
Post la finkonstruo de la eksprestrajnliniojn Erfurto-Berlino en decembro 2015 kaj Erfurto-Munkeno en 2017 la nova rolo de Erfurto kiel trafiknodo ne nur kunportos pli multon da enloĝantoj sed ankaŭ da ekonomio. Por respondi al ambaŭ defioj, loĝantara kaj ekonomia kresko, oni planas eĉ novan urbokvartalon en Erfurto laŭlonge de la fervojaj trakoj. Planadoj komenciĝis jam antaŭ tri jaroj. La ICE-City (ICE estas la mallongigo por la germanaj fulmorapidaj vagonaroj) dividu sin en du partojn, ICE-City West kaj ICE-City Ost. Tamen la du partoj, la uesta kaj la eosta, tute ne kunordigite pritrakteblas. La urba konsilantaro jam fiksis sinsekvon evoluigan de la du eroj. La orienta parto kun 40 da hektaroj uzeblas pli multfacete ol la okcidenta kun nur 3,5 hektaroj. Eoste oni havas la ŝancon unikan krei tre atrakciajn teritoriojn. Krome oni tiamaniere evitos ke ICE-Ost kaj ICE-West baru unu la alian evolue. Ambaŭflanke estiĝu institucioj servaj kaj metiaj kaj branĉejoj por kreivecaj profesioj, amaskomunikiloj kaj pluklerigado. La Landa evoluigsocieto LEG Thüringen estas la posedanto de ICE-Ost kaj estas ĝia tasko serĉi investontojn kiuj mem prizorgu la surkonstruon de la grundoj. Koncepto ja estas, estante ankoraŭ tre ŝanĝebla kaj iel malpreciza, nebula, nedifinita. La evoluigdaŭro taksatas je pli ol du jardekoj! Nuntempe Turingio eĉ en la bavaria ĉefurbo Munkeno varbadas eblajn investontojn. Kaŭzo estas ke ĝis nun la postulado ne tro grandas, kio ŝuldiĝas ĉefe al la intertraktoj kun la ĝisnuna posedanto, la Germana fervojo. Tiu ĉi argumentadas ke antaŭ vera ekfunkcio de la nova relaro la teritorioj por alia uzo ne povas esti ceditaj. Kritikantoj plimultiĝas. Ĉar hodiaŭ konatas nur unusola investanto kiu konstruos grandan hotelon, alternative al la InterCity Hotel. Ĝi ofertu ne nur ordinarajn ĉambrojn hotelajn sed ekster tio multfunkciajn kongressalonegojn por ebligi kunvenojn de ĝis nun nekonata grandeco en la turingia ĉefurbo. La demando pri la evoluo de la planita urbokvartaleto nova restas ĉiuokaze tre interesa.
= = = = = = = = = = = = = = = = =
[Roman: "Quo vadis?" - Kapitel 66; Übersetzung auf Esperanto von Lidija Zamenhof] Wtem głuchy, podobny do jęku ryk ozwał się z areny, po którym ze wszystkich piersi wyrwał się okrzyk i znów zapadła cisza. Ludzie mniemali, że śnią, oto potworna głowa byka poczęła się przekręcać w żelaznych rękach barbarzyńcy. A twarz Liga. kark i ramiona poczerwieniały jak purpura, grzbiet wygiął się jeszcze silniej. Widać było, że zbiera resztę swych nadludzkich sił, ale że mu już ich nie na długo wystarczy. Coraz głuchszy, chrapliwszy i coraz boleśniejszy ryk tura pomieszał się ze świszczącym oddechem piersi olbrzyma. Głowa zwierzęcia przekręcała się coraz bardziej, a z paszczy wysunął się długi, spieniony język. Chwila jeszcze i do uszu bliżej siedzących widzów doszedł jakby trzask łamanych kości, po czym zwierz zwalił się na ziemię ze skręconym śmiertelnie karkiem. Wówczas olbrzym zsunął w mgnieniu oka powrozy z jego rogów i wziąwszy dziewicę na ręce, począł oddychać śpiesznie. Twarz mu pobladła, włosy polepiły się od potu, barki i ramiona zdawały się być zlane wodą. Przez chwilę stał jakby na wpół przytomny, po czym jednakże podniósł oczy i począł patrzeć na widzów. A amfiteatr oszalał. Ściany budynku poczęły drżeć od wrzasku kilkudziesięciu tysięcy widzów. Od czasu rozpoczęcia widowisk nie pamiętano takiego uniesienia. Siedzący na wyższych rzędach poopuszczali je i poczęli zstępować na dół, tłocząc się w przejściach między ławkami, aby bliżej przypatrzeć się siłaczowi. Zewsząd ozwały się głosy o łaskę, namiętne, uparte, które wkrótce zmieniły się w jeden powszechny okrzyk. Ów olbrzym stał się teraz drogim dla tego rozmiłowanego w sile fizycznej ludu i pierwszą w Rzymie osobą. On zaś zrozumiał, że tłum domaga się, by darowano mu życie i zwrócono wolność, lecz widocznie nie chodziło mu tylko o siebie. Przez chwilę rozglądał się dokoła, po czym zbliżył się do cesarskiego podium i kołysząc ciało dziewczyny na wyciągniętych ramionach, podniósł oczy z wyrazem błagalnej prośby, jakby chciał mówić: - Nad nią się zmiłujcie! Ją ocalcie! Jam dla niej to uczynił! Widzowie pojęli doskonale, czego żądał. Na widok zemdlonej dziewczyny, która przy ogromnym ciele Liga wydawała się małym dzieckiem, wzruszenie ogarnęło tłum, rycerzy i senatorów. Jej drobna postać, tak biała jakby wycięta z alabastru, jej zemdlenie, okropne niebezpieczeństwo, z którego uwolnił ją olbrzym, a wreszcie jej piękność i jego przywiązanie wstrząsnęły serca. Niektórzy mniemali, że to ojciec żebrze o zmiłowanie nad dzieckiem. Litość buchnęła nagle jak płomień. Dość już miano krwi, dość śmierci, dość mąk. Zdławione łzami głosy poczęły wołać o łaskę dla obojga. Ursus tymczasem posuwał się wokół areny i kołysząc wciąż dziewczynę na ramionach, ruchem i oczyma błagał, dla niej o życie. A wtem Winicjusz zerwał się z miejsca, przeskoczył ogrodzenie, dzielące pierwsze miejsca od areny, i przybiegłszy do Ligii nakrył togą jej nagie ciało. Po czym rozdarł tunikę na piersiach, odkrył blizny; pozostałe po ranach otrzymanych w wojnie armeńskiej, i wyciągnął ręce do ludu. Wówczas uniesienie tłumów przeszło wszelką widywaną w amfiteatrach miarę. Tłuszcza poczęła tupać i wyć. Głosy wołające o łaskę stały się wprost groźne.
Subite el la areno aŭdigis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝiris sin krio, kaj denove regis silento. La homoj kredis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro turniĝis en la feraj manoj de la barbaro. Kaj la vizaĝo de la ligo, lia nuko kaj brakoj – ruĝiĝis purpure, lia dorso kurbiĝis ankoraŭ pli. Oni vidis, ke li streĉas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos al li jam por nelonge. Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro miksis sin kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto turnigis ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmokovrita lango. Unu momento ankoraŭ – kaj la orelojn de la pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun mortrompita nuko. Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide. Lia vizaĝo paliĝis, la haroj kungluiĝis de ŝvito, la ŝultroj kaj la brakoj ŝajnis surverŝitaj per akvo. Dum momento li staris tiel kvazaŭ duone konscia, poste tamen li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon. Kaj la amfiteatro ekfrenezis. La muroj de la konstruaĵo komencis tremi pro kriegado de kelkdek mil rigardantoj. De la komenco de la spektakloj oni ne vidis tian ekscitegon. La homoj, sidantaj en la pli altaj vicoj, forlasis ilin kaj komencis paŝi malsupren, interpremante sin en la interbenkoj por rigardi pli proksime la fortegulon. De ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion. Por la popolo, adoranta la fizikan forton, tiu grandegulo iĝis nun kara kaj unua persono en Romo. Kaj li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni lasu al li la vivon kaj redonu la liberecon, sed videble ne nur pri si mem li zorgis. Dum momento li rigardis ĉirkaŭen, poste li proksimiĝis al la cezara podio kaj, balancante sur la etenditaj brakoj la korpon de la knabino, levis la okulojn kun la esprimo de petego, kvazaŭ li volus diri: – Ŝin kompatu! ŝin ŝparu! por ŝi mi tion faris! La rigardantoj komprenis bonege, kion li postulis. Je la vido de la sveninta knabino, kiu apud la grandega korpo de la ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝo ekregis la popolon, la kavalirojn kaj la senatanojn. Ŝia delikata figuro, tiel blanka, kvazaŭ skulptita el alabastro, ŝia sveno, la terura danĝero, el kiu savis ŝin la grandegulo, kaj fine ŝia beleco kaj lia amo skuis la korojn. Kelkaj kredis, ke tio estas patro, peteganta kompaton por sia infano. La kompato eksplodis subite kiel flamo. Sufiĉe jam oni havis da sango, sufiĉe da morto, sufiĉe da turmentoj. Larmopremitaj voĉoj komencis voki pardonon por ili ambaŭ. Ursus dume antaŭeniĝis laŭronde de la areno kaj, balancante ĉiam la knabinon sur la brakoj, per gesto kaj okuloj petegis por ŝi la vivon. Subite Vinicius leviĝis de sia loko, transsaltis la ĉirkaŭbaron, apartigantan la unuajn vicojn de la areno, kaj alkurinte al Ligia, kovris per la togo ŝian nudan korpon. Poste li disŝiris la tunikon surbruste, malkovris la cikatrojn, kiuj restis al li post vundoj, ricevitaj en la armena milito, kaj etendis la brakojn al la popolo. Tiam la ekscito de la rigardantoj superis ĉian mezuron, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La amasoj komencis piedfrapi kaj muĝi. La voĉoj, vokantaj pardonon, iĝis simple minacaj.
= = = = = = = = = = = = =
Liebe Freunde Thüringens, begleiten Sie uns heute in Erfurt in eine Schule mit langer Geschichte - ins Heinrich-Mann-Gymnasium. Gründung war 1412, das Collegium "Zur Himmelspforte" in der Michaelisstraße. Der Umzug in das neue Schulgebäude in der Gustav-Freytag-Straße war 1930 abgeschlossen. Die Namensgebung nach Heinrich Mann war 1951. Zwei andere Gymnasien vereinigten sich mit dem Heinrich-Mann-Gymnasium: das Albert-Einstein-Gymnasium 2005 und das Buchenberg-Gymnasium 2008. Spanischunterricht gibt es hier übrigens schon seit 1971 ohne Unterbrechung.
Esperanto-Redaktion
07.12.2015