Artikel

TURINGIO INTERNACIA 47

Esperantomagazin: Nachrichten | Vegetarismus und Esperanto | Interview mit Christoph Frank

47. Esperantosendung vom 4. Oktober 2015: Nachrichten | Vegetarismus und Esperanto | Interview mit Christoph Frank


> Download

Manko de spacoj kaj instruistoj diskriminacias rifuĝintajn infanojn
Okaze de la nova lerneja jaro 220 rifuĝintaj infanoj komencis frekventi la unuan klason bazlernejan en Erfurto. La turingia leĝaro pri lernejo priskribas lernejfrekventodevon por infanoj inter la aĝo de 6 kaj 16 jaroj. Ĝi ekvalidas post 90 tagoj de restado en la lando. Sekve ankaŭ infanoj de rifuĝintoj devas esti lerneje. Por infanoj sen konoj de la germana lingvo ekzistis en septembro jam 19 lingvoklasoj. Ekde oktobro aliaj ankoraŭ aldoniĝos. Laŭleĝe la lingvoinstruado devas okazi ene de lernejoj kaj la instruistojn dungu la Liberŝtato Turingio. Ili pasigis pluan fakan trejnadon por la lernigo de la germana lingvo kiel fremdlingvo. Tio estis deklarita en gazetarrondletero de la urba administrado en la fino de la monato aŭgusto. Nuntempe la nombro de la instruistoj ne sufiĉas, krome ankaŭ la spaco por la instruado ne abundas. La urbo deklaris en la monato septembro ke 50 infanoj estus sur atendolisto por tiaj specialaj klasoj kaj havus lingvokursojn nur ekstere de lernejoj, ekzemple en la pernoktejoj de la rifuĝintoj. Laŭleĝe tio estas nur aldona oferto, ne oficiale korekta kiel instruado ene de lernejoj. S-ino Susanne Sander laboris en la eksa ejo de la geriatrio de la Helios-kliniko, kiu gastigas rifuĝintojn. Tie ĉiutage kvazaŭ okazas lernado de la germana. Du virinoj kaj unu viro pretis spontanee instruadi. S-ino Sander pli detale eksplikis: "La homoj kiuj deklaris sin pretaj instrui instruu tie ĉi la plenkreskulojn. La sub 6 jaraj faras amatoran metiadon kune kun aliaj vartistoj kaj paralele lernas ankaŭ la unuajn vortojn de la germana. Ĉe la bazlernejo jam antaŭ la someraj ferioj la tuto funkciis dum la komenco de la lerneja jaro tiel: estis specialaj klasoj por infanoj el nia rifuĝinta hejmo. Post 5 monatoj oni decidis distribui ilin je diversaj aliaj klasoj. Tio bonege funkciis ĉar la tempopunkto estis bone elektita." Sed ekzistas ankaŭ ofertoj por pli maljunaj adoleskantoj. "Parto de la pli grandaj frekventas kursojn por prepariĝo profesia. La Ernst-Benary-lernejo kaj unu alia plie ofertas kroman lingvan sekcion kie kun la trejnado prepariga ankaŭ gravas la lingvo-lernigado. Tio estas por rifuĝintoj oferto malvenkebla! La junuloj entuziasmiĝas pri la unuaj lernejaj tagoj." Sume s-ino Sander taksas la lernejojn parto plej grava por sinintegrado de la rifuĝintoj. Pluse la lernejoj - almenaŭ por la horoj de la lernejofrekvento - pligrandigas la spacon dumtage en la hejmoj. Antaŭ kelkaj semajnoj la erfurta ĉefurbestro Andreas Bausewein furoris en tuta Germanlando per malferma letero skribita al la ministroprezidanto de Turingio Bodo Ramelow kaj al la kancelierino federacia Angela Merkel. En la letero li ĝuste postulas la forigon de la lernejofrekventodevo por infanoj kies statuso rifuĝinta ankoraŭ ne certas. Bausewein argumentis ke la kapacito enlerneje malgrandas respektive ke pretigo de novaj salonoj aŭ eĉ nur restaŭrado kostus tro. Okaze de pridemandado fare de Radio FREI li krome aldonis jene: "La problemo estas tre praktika. Jam nun ni havas 50 infanojn kiuj devus frekventi lernejon ekde la komenco de la lerneja jaro sed, pro spacomalabundo, nur post la aŭtunaj ferioj povos esti veraj lernantoj. Kialo estas la maldispono de instruistoj. Por instruistopretigo ne respondecas la urbo Erfurto sed la lando."
-------------------
Amasfinancagado ĉe Norda stacidomo
Ne aspektas unuavide la eta stacidoma ejo ĉe la erfurta norda stacidomo kiel renkontiĝloko por entuziasmuloj pri arto kaj kulturo. Sed tio tute ne ĝenas la iniciativulojn de la societo Nordbahnhof e.V. ankoraŭ plu engaĝiĝi. Por financi la alikonstruon startis en la 30-a de aŭgusto agado amasfinanca por atingi la sumon de 6.900 eŭroj. Donaci monon ankoraŭ eblos ĝis la 12-a de oktobro. Pri kiaj projektoj temas? Eksplikas al ni tion s-ino Luisa Smolinski, membrino de la societo Nordbahnhof e.V.: "Ni estas malfermaj por ĉio havante mem multajn ideojn. Muziko gravegos. Sed ne ununura ĝenro, multo da ĝenroj. Atentigu ni ankaŭ niĉojn kaj neĉiutagaĵojn. Same ni planis okazigi artajn ekspoziciojn, projekcii filmojn, fari laborgrupojn je diversaj kulturaj temoj. Pluse ni invitas homojn de ekstere partopreni ankaŭ sen membrecvolo en nia societo." Nuntempe la stacidomo ankoraŭ restaŭratas. Krom la jam malfermiĝinta sondiskvendejo Woodstock estos ankaŭ kafejo kaj klubejo en la teretaĝo. La unua evento okazos en la 13-a de novembro. Kial la norda stacidomo aparte ĉarmas komparite al aliaj eventolokoj? Jen la opinio de Toini Schmitz, estrarano de Nordbahnhof e.V.: "Unue - temas pri nia propra spektaklejo. Certe, finfine ĉiu ajn loko havas sian ĉarmon kaj ĉiam respegulas la karakteron de siaj establintoj! Al ni estas vere miksitaj ensembloj, kies anoj estis estintaj jam antaŭe ege aktivaj. Paroli avangardon - mi ofte estis ĉe tiaj koncertoj, ili plibeligis Erfurton. Pli bone ke nun ni havas komunan lokon. Por mi estas klare ke ĝi estos tre bela loko kiu plie interproksimigas kulturemulojn kaj la erfurtanojn ĝenerale. Tio ankoraŭ mankis, verdire." Jen pliaj aldonoj de Luisa Smolinski: "Jes ja, eventejo kreskas kune kun la establintoj kaj ankaŭ influatas de ili. Avantaĝo estas ke ni estas vere bunta trupo de diversaj originoj. Ekzistas aliaj agrablaj lokoj en Erfurto, kiujn ni iam uzis, ekz. Stadtgarten-Club. Sed tie ĉi ni estas unitaj, ni spertuloj pri arto. Tiaĵo aliloke en Erfurto ne estas la kazo. Tio rimarkindas kaj la ĉarmo de la stacidoma ejo memkompreneble. Ĉiutage ekde la horo 14.00 niaj pordoj estos malfermitaj por aŭskulti muzikon, trinki kafon, manĝi kukon, aĉeti sondiskon, aŭskulti bandojn ludantajn ktp. Do amaso da variaj aferoj unuloke. Kaj veni, reveni, hejmeniri eblos vagonare." Al ĉiuj mondonacantoj oni volas montri sin dankema. Tion esprimu etaj donacoj. "Temos pri etaj aferoj, ekz. glumarkoj kreitaj de niaj artistoj aŭ pentraĵoj surpresitaj sur diversajn aferojn: sakojn, vestaĵojn ktp. Eble ankaŭ realigo en tatua formo? Aŭ poŝtelefonsonoj memkreitaj? De tempo al tempo verŝajne ni mem envios la ricevontojn." Sed ne nur pri mona helpo oni ĝuas! "Se vi estas kreivulo, ne hezitu kontakti nin, plej bone pere de fejsbuko. Ekzemple ni volas organizi kinejan programon kaj por tio ni estas serĉantaj homojn. Aŭ kiel helpantoj dum klubaj vesperoj. Ĉar la nombro de niaj klubanoj sole ne sufiĉos por ĉiuj taskoj."
-------------------
Enloĝantaro kreskanta pezas sur la erfurta loĝeja merkato
Dum gazetarkonferenco en la 8-a de septembro 2015 ĉefurbestro Bausewein deklaris, ke ĝis la jaro 2035 la enloĝantaro de Erfurto estos de minumume 226.000 homoj. Tia prognozo estis la kaŭzo por pridiskuti la evoluon de la erfurtaj luprezoj kaj de la loĝeja situacio ĝenerale. S-ro Paul Börsch estas oficejestro pri urba evoluo kaj urboplanado. Li klarigis pri la nuna loĝeja situacio de la urbo Erfurto jene: "Mi dirus ke ni havas iomete malfacilan situacion komparite al aliaj urboj de simila grandeco. Laŭ la lastaj informoj nur 2 procentoj de la loĝejoj estas malluitaj. Tio signifas ke trovi loĝejon ĉe ni estas kompliketa. Tia situacio pliakriĝos ankoraŭ la venontajn jarojn. Sed substrekatas ke en 2016 multaj novaj loĝejoj ankaŭ estos finkonstruitaj." Ĝis la jaroj 2020-2022 ĉirkaŭ 2680 loĝejoj novaj estos finkonstruitaj. "Certe, malfacilas paroli pri la ekzakta tempopunkto ĉar konstruanto neniam estas la urbo mem, sed privatuloj. Ni ĝojas ke pli kaj pli da kooperativoj ankaŭ estas surmerkate. Ĝis la fino de la kuranta jaro estos finfaritaj ĉ. 260 loĝejoj, en 2016 pluaj 350. Tiomo estas granda kaj korespondas je certa grado al la enloĝantara kresko de Erfurto. Ĉi-jare faratas loĝejoj en la strateto Sorbenweg, de Wohnungsbaugenossenschaft Einheit respektive de alia privata investanto. Alia granda plano estas Johannesfeld Süd, malantaŭ la Urbaj servoj ĉe Friedrich-Engels-strato. Tie 158 loĝejoj estas jam permesitaj, aliaj 170 estos permesitaj tiel ke ĝis la jaro 2020 ni havos spacon por ĉ. 600 homoj. La resto estas malgrandaj parceloj en ĉiuj urbokvartaloj aŭ anstataŭ kadukiĝintaj ejoj aŭ anstataŭ metiejoj estintaj. Ambaŭ plaĉas al ni, ĉar tio ebligas al ni forigi longjarajn hontindaĵojn de inter la ejoj en la urbo. La urbostrukturo vere pli kaj pli resaniĝos." Koncerne la novajn loĝejojn ĉe Johannesfeld engaĝiĝis ankaŭ la urbokvartala buroo de Ilversgehofen. Ili ankaŭ okupiĝas pri socialaj kaj kulturaj projektoj kaj pretas helpon varian. S-ro Matthias Schareck de la urba oficejo pri socialaĵoj kaj saneco parolis pri la plialtiĝo de lupagoj en Erfurto: "La prezaltiĝo en Erfurto estas ankoraŭ modesta. Tendenco estas ke la diferenco inter novprikontraktaj loĝejoj kaj ankoraŭ ekzistantaj malnovaj pli kaj pli pligrandiĝas. Pri la futuro mi ne volas diri ion konkretan ĉar pri tio diversaj aspektoj estas decidigaj, ekz. la ekonomia floro." Pri la aktuala situacio oni povas informiĝi en la t.n. lu-spegulo. Ĝi informas pri la loĝeja merkato kaj la alteco de kompareblaj luprezoj. S-ro Scharek substrekas la avantaĝojn de tia instrumento: "Por periodo de kvar jaroj prezentatas inter se kompareblaj segmentoj de novkontraktitaj loĝejoj. Ĝi faras diafana la tuton por ludonantoj kaj luprenantoj. Ĝi legitimigas ankaŭ luprezaltigojn." S-ro Paul Börsch de la oficejo pri urbevoluo kaj -planado diras ke la urbo havos eble problemojn: "Ĉi-momente mi dirus ke ankoraŭ ĉio funkcias. Tamen ĉiu konstatas ke por 4,50 eŭroj por kvadratmetro loĝejoj kvazaŭ ne plu estas. Ĉar ĉiuj lupagoj orientiĝas pri la nove konstruitaj loĝejoj. Tio ofte estas pli ol la por multaj homoj permesebla maksimumo. La nivelo de la salajroj ja kreskas, sed nur ete. La situacio pro diferencoj inter lupagkreskoj kaj salajraj kreskoj laŭ mia opinio iĝas pli kaj pli malfacila." Lupagbremso tian evoluon malbonan malhelpu. Ĝia celo estas la malpermeso, kreskigi tro la lupagojn okaze de nova fordonado de loĝejoj. La germana parlamento jam en la 1-a de junio permesis al la federaciaj landoj difini problemajn zonojn kaj enkonduki la bremsojn. S-ro Börsch estas skeptika ke bremso aŭtomate plibonigos ĉion: "Lupagbremso ne kreas novajn loĝejojn! Sed ni bezonas novajn loĝejojn kaj por investantoj la merkato devas resti interesa. Ni krome bezonas areojn. Por oferti malkarajn loĝejojn la subvencioj publikaj devus esti reformitaj. Tamen la bremso taŭgas kiel aldona instrumento por malhelpi nuran spekuladon." Ankaŭ aliaj federaciaj landoj ankoraŭ ne anoncis ke lupagbremso multe helpis. En aŭgusto laborrondo grupiĝis ĉirkaŭ la urbestroj de Erfurto, Vajmaro kaj Jena kaj la respondeca turingia ministrino Birgit Keller.
-----------------------------
Festivaloj Aĥava en Erfurto
Dum la lasta tempo multloke pliakriĝis la tensioj inter kulturoj kaj religioj. Antaŭ tiu ĉi fono gravas retrovi la valorojn de paco, humaneco kaj toleremo. En la unua semajno de septembro okazis en Erfurto la Aĥava-festivaloj sub la moto "Repaciĝo per interkompreno". La organizintoj montras la fundamenton jam per la nomo de la festivalo, ĉar aĥava en la hebrea signifas frateco. Temas pri dialoga kulturo kaj akcepto de opinia pluralismo. Pluralismo senteblis ankaŭ per la nombro de la partoprenintaj konfesioj kaj kulturoj. La katolika kaj la evangelia eklezioj, la juda landa komunumo kaj la Centra konsilio de mahometanoj en Germanlando partoprenis la vesperajn diskutrondojn. Temoj estis i.a. la konfliktoj en Prokzima Azio aŭ multkultura Germanujo. Krom dialogoj ankaŭ arto prezentu vojon je interkompreno! Tradicia ensinagoga muziko kaj israela popmuziko faras pontojn inter la diversaj kulturoj kaj religioj. Kial ĝuste Turingio kiel festivalloko pliriĉiĝas per tiuj ĉi festivaloj klarigis la intendanto Martin Kranz: "Mi mem antaŭ 11 jaroj gvidis la Judajn Kulturtagojn en Berlino, kiuj intertempe estas la plej granda juda festivalo en tuta Germanlando. La ideo alporti judan interkulturan kaj interreligian festivalon al Erfurto venis antaŭ ĉirkaŭ 3 jaroj. La ĉefurbo turingia havas unu el la plej malnovaj konserviĝintaj sinagogoj de Eŭropo, do vere simbolan lokon por judoj germanaj kaj eŭropaj. La eksa preĝadloko belas kaj taŭgas por fari spektaklon. Krome ekzistas en Turingio vigla juda komunumo kun ne tute 600 anoj, ne nur en Erfurto. En la urbo ĉe la rivero Gera estas multaj interesaj kaj fascinantaj lokoj kiuj ĝis nun ne estas konataj, ekz. la iama hejtejo en la urbokvartalo Brühl. Industria ejo malnova neŭtiligata – sed perfekte taŭganta por kulturaĵoj, koncertoj, kun mirinda akustiko. Jen kaŭzoj pro ke ni venigis la festivalon al Erfurto."
= = = = = = = = = = = = = = =
Kio estas vegetarismo? La vegetarismo, t. e. vivado per la produktaĵoj de la regno kreskaĵa kun escepto de ĉiuj manĝoj, akirataj per difektado aŭ detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo ĉiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam ĉirkaŭ 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur manĝon kreskaĵan kaj kie ĉiutage ĉirkaŭ 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmanĝon. En Berlino en Januaro de 1893 jam ankaŭ ekzistis ĉirkaŭ 20 restoracioj, kaj en ĉiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutriĝado pli grandajn rondojn da homoj, kaj tiuj ĉi penoj estas forte subtenataj de la ĉiam pli vastiĝanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aŭ la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaŭ ĉiuj faris el la forĵeto de manĝado de viando la unuan kondiĉon ĉe siaj malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke ĉe ĉiu viva estaĵo, de la plej malgranda fungo ĝis la plej disvolvita besto laktosuĉanta, la partoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la nutro, estas tute precize aranĝitaj por la prilaborado de la respondaj manĝoj : la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto, de la ĉiomanĝanta urso aŭ de la insektomanĝantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaŭ kun la homo, kiu laŭ la aranĝo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomanĝanta simio kaj sekve jam laŭ sia deveno devus ankaŭ esti fruktomanĝanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontraŭe preskaŭ nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas manĝon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskaĵoj, kaj tamen povas vivi kaj ĝis certa grado esti sana. Sed tio ĉi montras nur, ke la naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu ĉiu ekzistaĵo, kiu vivas ne precize laŭ ĝiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la ĉiam pli grandiĝanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankaŭ de aliaj malĝustaj kondiĉoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke la miksita manĝo tamen ne povas esti la ĝusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaŭ ĉiuj buĉataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaŭ ĉiam malsana kaj malbonigita; krom tio komenciĝas ĝia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintaĵo. Dume la manĝaĵo de la vegetarano estas ankoraŭ plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskiĝas el ili. Kaj al ni ŝajnas, ke por la konservado de nia vivo, la plej bone taŭgas nur tia manĝo, en kiu ne mortis ankoraŭ la ĝermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno fariĝas putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la buĉo! Ĉu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri veneniĝo de viando, kiu sekvigas aŭ malfacilajn malsanojn, aŭ la morton?! Kontraŭe, ĉe manĝo kreskaĵa tiu ĉi danĝero estas preskaŭ absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondiĉoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone, ol la viandomanĝanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se manĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando. Nun la vilaĝano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus sufiĉa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ĝi fruktojn kaj legomojn. Al tio ĉi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol ĉe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankaŭ la homo klera volonte sin okupados, ĉar ĝi postulas lian tutan spriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado ĉiam laboron sub espero. Tutan homan vivon, eĉ centjarojn daŭras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte lokon, ol ĉe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je ĝi. Pli grandaj ankoraŭ estas la moralaj rezultatoj de la forĵetado de manĝo vianda, kiu estas ja la unua kondiĉo por la disvolviĝo de la plantado de fruktoj kaj legomoj, dank' al la per tio ĉi forte pligrandigita bezono de nutraĵo kreskaĵa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; ĝi povas esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistaĵoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En ĉiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan voĉon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la buŝado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn buĉejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la buĉistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado— kia kontrasto al la korĝojiga vido kaj bonodoro de ŝarĝita fruktarbo aŭ de pure aranĝitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas elekti—sangan ĉifonon de mortinta besta korpo aŭ ridantan pomon, bongustan vinberon. Per la ĉeso de grasigado kaj buĉado tiel delikatiĝo de moroj estus necesa sekvo de la vastiĝo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin manĝos, se ni ilin ne manĝus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto havas kun la edukado de buĉaj bestoj. Baldaŭ ekzistus nenia bruto, se neniu plu zorgus pri tio ĉi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio ĉiam pli kaj pli estas anstataŭata per forto de maŝinoj, kaj anstataŭ la buĉado la homoj baldaŭ fordonus sin al la pli sana profesio de ĝardenisto, kiam ili vidus, ke tio ĉi donas pli grandan profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de manĝo kreskaĵa, eĉ se ĝi estas kunmetita tre unuforme, tion ĉi pruvas la milionoj da vilaĝanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja ĉiam nova freŝa sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel riĉe oni povas kunmeti sian tabelon de manĝoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskaĵaj nutraĵoj, kiuj per riĉeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun ŝeloj, nuksoj, beroj, sudaj fruktoj; fruktaĵoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitaĵoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj, pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj. 3). Fruktoj ŝeletaj : faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaŭ la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankoraŭ montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En ĉiuj tempoj memstaraj pensantoj levadis sian voĉon kontraŭ la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado; eĉ tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur manĝon kreskaĵan. Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, eĉ ŝuldo, tion ankaŭ la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estaĵo pli malalta devas cedi al estaĵo pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la ĉiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre riĉa literaturo, kiu aperis rilate tiun ĉi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn en Rudolstatt, aŭ li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj ekzistas en ĉiuj pli grandaj urboj. (Quelle: "La Esperantisto", Mai 1893)
= = = = = = = = = = = =
Intervjuo kun Christoph Frank, esperantisto kaj aktoro ĉe Zauberbühne, el Rottweil (Baden-Virtembergo).




artikel/Esperanto_serienbutton.png



Esperanto-Redaktion
05.10.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.