Artikel

TURINGIO INTERNACIA 108

In unserem Esperantomagazin spricht eine Lehrerin aus Erfurt über ihre Erfahrungen mit Unterricht während des Lockdowns. Dann besuchen wir die Allerheiligenkirche in Erfurt (heute am 1.11. Hochfest!). Eine Kombination aus Seuche, Allerseelenbruderschaft und Ablaßbrief des Salzburger Erzbischofs Matthäus Lang für Saalfelden - wir schreiben das Jahr 1521 - beschreibt ein spannender Artikel von Arthur Schwaiger.

___________________________________________

108. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. November 2020: Unterricht während des Lockdowns im Frühjahr 2020 | Die Allerheiligenkirche in Erfurt | Matthäus Langs Ablaßbrief für die Saalfeldener im Jahr 1521


>Download

El la historio de nia parohhujo: "Indulgencletero de chefepiskopo Matthäus Lang de 1521 por Saalfelden"
===========================================
La salcburga chefepiskopo kaj landa suvereno (1519-1540) kardinalo (ekde 1511) Matthäus Lang de Wellenburg (1468-1540) normale menciatas ene de la salcburgia historio en la konekso kun la Kamparanaj militoj de 1525 kaj 1526 kiel ankau kun la invado de luteranismo en Salcburgion. Sed krome ja ekzistas personaj rilatoj de la arkepiskopo kun la distrikto Zell am See, ech kun Saalfelden! En junio 1521 la pesto enportita el Suda Germanujo atingis la urbon Salcburgo postlasonte spurojn siajn ankau en la lando. Pro la danghero de infektigho la kardinalo kun parto kortega forlasis la urbon rifughonte en la montaron. Antaue li neniam sukcesis viziti la montoregionon... Post plurtaga restado en augusto en Hallein lia cheesto en Rauris atesteblas por la 5a de septembro 1521. Chu Lang estis ankau en Zell am See malklaras. Sed pro ke lia chefepiskopa moshto restadis en Saalfelden inter la 12a kaj la 18a de septembro, vershajnas esto lia ankau en Zell kelkajn tagojn pli frue. Post Saalfelden li haltis en la 5a de oktobro en Kitzbühel sendube, el kie li ekvojaghis al Leogang. Rilate la tagojn saalfelden-ajn du en Saalfelden faritaj dokumentoj konfirmantas. Inter ili estas la rea garantio de la liberecoj kaj rajtoj de la anoj de la foira komunumo Zell im Pinzgau. De arhhepiskopo Lang ekzistas aparte interesa atestilo por la kirko de Saalfelden: lia indulgencdokumento por la Fratio de la purgatoriaj animoj datumas de la 22a de oktobro 1521. Pro manko da lokindiko dokumentfara supozatas Kitzbühel kiel skribo-loko. Pri la frataro kaj la konkreta dokumento jam en la unua volumo de la Kroniko de Saalfelden che pagho 168 indiko ekzistas. Por la plejparto de la fidelularo en niaj tagoj indulgencoj kaj tiukoncernaj ekzercoj apartenas al ajhoj de longe fora pasinteco. En la malfrua mezepoko, en la moderna epoko kaj ech ghis la 20a jarcento inverse indulgencoj ludis gravan rolon en la edifa vivo katolika. Famighis tio pro Marteno Lutero kaj ties kritiko prie dum la komenco de la Reformacio. Char la teologiaj fonoj de indulgencoj ne facile kompreneblas ade prie ighis miskomprenoj, nebulaj klarigoj kaj simpligitaj interpretoj. Lau katolika doktrino per la meritoj de Kristo kaj de la sanktuloj kunighas certa tezoro, latine "thesaurus ecclesiae". Tiu chi havajho fare de la Eklezio redonatas grace kaj al la vivantaj pekuloj kaj al la mizeraj animoj en la purgatorio por plimallongigi iliajn suferojn. Sed la Eklezio tamen neniam donus tiun chi tezoron al maldignaj personoj: antaukondichoj estas pento pri la pekoj kaj ilia konfeso ("contritio" kaj "confessio") kiel ankau la aldona libervola faro de bonaj agoj. En la kuro de la tempo evoluis la ebleco doni monon anstatau la bonaj agadoj kio iam poste ighis la normo. Krome che kelkaj indulgencpredikistoj pentovido kaj konfespreno pli kaj pli malgravis kompare al la monakcepto. Kontrau bildoj popularaj sed malkorektaj batalis la reformantoj. La Koncilio de Tridento (1545-1563) ghenerale malpermesis indulgencdonon kontrau mono. Mezepoke indulgencoj normale konceditis nur kun tempa limo. Tiel la praktiko venis, ke la episkopoj disdonis indulgencon de 40 tagoj, do la klasikan pentodauron, dume kardinaloj koncedis tradicie ech centon da tagoj. Pli longaj indulgencoj haveblis nur fare de papoj. Ene de eklezikomunuma vivo dum mezepoko kaj moderna epoko gravegis la fratioj. La Fratioj de la animoj de mortintoj de Saalfelden kreitis fare de laikuloj, eble dum la 15a jarcento, subtenate de viroj kaj virinoj, gvidate de konsilantaro kaj de du laikuloj (t.n. "financaj prepostoj", germane "Zechpröpste"). Ilia tasko estis la arangho de enspezoj kaj elspezoj. Al chiuj partoprenintoj funebrajhaj (do ekz. al animzorgantoj, sakristianoj, kantoroj) venis pago de ili. Meze de la agoj kaj devigoj fratianaj staris, kiel alludas jam la nomo, la funebra kulto por la membroj kio en la indulgencdokumento ankorau pli detale prezentatas. Dum la malfrua mezepoko kutimo ghenerale - ne nur che fratioj - estis pro zorgo de la anim-bonfaro de la mortintoj pagi sufiche da meslegadoj por ili. Pluse dum la tago antau la entombigo oni preghis la vigilojn, la noktajn partojn de la pastra breviero, por gajni spiritan helpon. Enhavis la vigiloj psalmojn, himnojn kaj legadojn. La indulgencdokumento de kardinalo Lang de 1521 sekvas tekste (kun shanghoj de nomo kaj dato) je cent procentoj la indulgencajhon por la fratio de la 25a de septembro 1505 el Salcburgo de chefepiskopo Leonhard von Keutschach (1495-1519). Li tamen 100 tagojn da indulgenco allasas: krome 40 tagojn de la episkopo de Chiemsee Christoph Mendel von Steinfels (1502-1508) kaj de helpepiskopo Nikolaus Kaps, titularepiskopo de Hipono (+1512). Shajne la postulintoj el Saalfelden montris al la nova diocezgvidanto la dokumenton de lia antauulo kiun la buroo episkopa simple devis kopii.
------------------------------------------------
TRADUKO DE LA ORIGINE LATINE REDAKTITA DOKUMENTO
Matthäus, per dia mizerikordo kardinala pastro kun la titolo de Sankta Anghelo, salcburga arhhepiskopo, legato de la Apostola Segho ktp. Saluton porchiaman en la Sinjoro! Al ni la en Kristo shatataj financprepostoj de la Fratio de chiuj purgatoriaj animoj (Omnium Animarum Fidelium) de che la parohhuja preghejo de Saalfelden en pieco imprese vidigis, kiumaniere ili ordigis - por la plimultigo de la venerado de Dio kaj por la saluto de chiuj fidelaj animoj de la mortintoj membrintaj al la menciita fratio - la vigilojn kaj mesojn por la forpasintoj. La tuto lau konkrete starigitaj momentoj estontece kaj eterne che la kirko de Saalfelden estu celebrata. Nin ili humile petis ke ni koncedu, por intensigo de la popola edifo, indulgencojn niajn por tia laudinda afero. Bonvenigante la bonfarajn kaj piajn petojn de la menciitaj financprepostoj fratiaj de Saalfelden ni konsentas al ili kun plezuro kaj bonvolo. Tiel ni en Dio kompatemaj permesas pro la Dia mizerikordo kaj konfidantaj en la intervenon de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paulo indulgencon de cent tagoj je la necesaj pentoj de chiuj, kiuj - post autentika kontricio, pentofaro kaj konfesdono - cheestis la antaue menciitajn vigilojn kaj rekviemojn respektive la entombigon de la gefratoj anighintaj al la jam ofte menciita fratio. Samvalido ekzistas por chiuj kiuj en la animtago kunvenis en la kripto de tiu parohhuja preghejo, kiam okazis la rememoro de chiuj mortintoj kaj antau la Sinjoron alportitis iliaj preghoj; validas ankau aliaj specoj da subteno por la necesoj de la citita frataro. Tiu chi skribitajho por atestodono konfirmatas per nia chependanta sigelilo.
Farite en la 22a de oktobro en la 1521-a jaro de la Sinjoro.
--------------------------------------------------------------
Al tiu chi dokumento indulgenca atentigatas en la libro de Sallaberger Johann: "Kardinal Matthäus Lang von Wellenburg (1468–1540), Staatsmann und Kirchenfürst im Zeitalter von Renaissance, Reformation und Bauernkriegen", Salcburgo/Munkeno 1997,
pagho 463 (kun noto 134). Tiu chi komento publikigitis en la Cirkulero de la parohhuja komunumo katolika de Saalfelden en oktobro 2020, en versio iomente malpligrandigita kaj sen la latinlingva teksto de la dokumento. Kunmetite en augusto 2020 fare de Arthur Schwaiger.




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.11.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.