Artikel

TURINGIO INTERNACIA 88

In unserem Esperantomagazin hören wir das neueste Esperantolied von Christoph Dalitz "Fische in der Wüste", in dem es eine Anspielung auf Solomon Asch und sein Konformitätsexperiment gibt. Auch über Asch gibt es einen kleinen Exkurs. Dann begleiten wir wieder Karl Emil Franzos auf seinem launigen Spaziergang durch Erfurt. Am Ende gedenken wir der nordafrikanischen Märtyrerinnen Perpetua und Felizitas (Festtag am 6.3.).

___________________________________________

88. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. März 2019: Christoph Dalitz - Lied "Fishoj en la dezerto" | Karl Emil Franzos, "Erfurt" (Teil 4) | Hll. Perpetua und Felicitas


> Download

----------------
FISHOJ EN LA DEZERTO
Se de la varmego flavighis chiu herbo,
Se la racio foriris kun la verdo,
Se sablo de malhonestajho kovras chion,
Se nomas neniu plej longa la plej longan strion,
Se vi sentas vin kiel fisho en la dezerto,
Kaj restas nur svaga memoro pri akva sperto:
Malfermu vian bushon, kaj auskultu la resonadon
De aliaj fishoj flustrantaj sub la sablo,
Kiuj dolore sopiras kiel vi:
Al la oceano. //
Se ighis malvarmaj la tagoj kaj la koroj,
Se la kuragho foriris kun la floroj,
Se negho kovras la kampojn de la vero,
Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero,
Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio,
Kaj restas nur svaga memoro pri sunradio:
Malfermu vian bushon, kaj auskultu la resonadon
De aliaj kuloj flustrantaj sub la negho,
Kiuj dolore sopiras kiel vi:
Al la suda suno.

FISCHE IN DER WÜSTE
Wenn von der Hitze alles Gras gelb geworden ist,
Wenn die Vernunft fortging mit dem Grün,
Wenn Sand der Unaufrichtigkeit alles bedeckt,
Wenn niemand den längsten Strich den längsten nennt, *)
Wenn du dich fühlst wie ein Fisch in der Wüste
Und die Erfahrung von Wasser nur noch blasse Erinnerung ist:
Öffne deinen Mund und höre den Widerhall anderer unter dem Sand flüsternder Fische, Die sich schmerzlich sehnen wie du: nach dem Ozean. //
Wenn die Tage kalt geworden sind und die Herzen,
Wenn der Mut fortging mit den Blumen,
Wenn Schnee die Felder der Wahrheit bedeckt,
Wenn die Seen gefroren sind und die Hoffnung,
Wenn du dich fühlst wie eine Mücke im Eis,
Und Sonnenstrahlen nur noch blasse Erinnerung sind:
Öffne deinen Mund und höre den Widerhall anderer unter dem Schnee flüsternder Mücken, Die sich schmerzlich sehnen wie du: nach der Sonne des Südens.
*) Anspielung auf das Konformitäts-Experiment von Solomon Asch (1951)

When all grass has turned yellow from the heat,
When common sense is gone with the green,
When sand of dishonesty covers everything,
When nobody calls the longest stroke longest,
When you feel like a fish in the desert,
And water experience is left as merely a vague memory:
Open your mouth, and listen to the echo
Of other fishes whispering under the sand,
Who, like you, painfully yearn:
For the ocean. //
When days and hearts have become cold,
When courage is gone with the flowers,
When snow covers the fields of truth,
When lakes and hope are frozen,
When you feel like a midge in the ice,
And sunshine is left as merely a vague memory:
Open your mouth, and listen to the echo
Of other midges whispering under the snow,
Who, like you, painfully yearn:
For the southern sun.
[Original und Übersetzungen: Christoph Dalitz, 2018]

----------
Krom la luma persono de lutero, en kiu enkorpigitis la bazaj trajtoj de germana popola animo je kredo naskighinta el fervora deziro, promenas tra la portalo de la malnova universitato kontraue al la mikaelo-kirko tra la angusta kaj griza kvartalo chirkau schlösser-strato alia ulo. Ulo kiu reprezentas alian profundan trajton de la popola animo, dubante forte kaj obstine. Kie alvokatas la infero kiam la chielo ne volas malfermighi post pordofrapo. Ambau ja fontas samloke. Ankau Fausto estas erfurtano, sed certe ne henriko fausto de che goethe, en kies animo resonighas chio plejhela kaj plejmalhela de homa sentaro. Temas chi tie pri georgo johano fausto de la historio, pri la vojaghanta, sagha fausto, fraudato kaj fraudanto samtempe kiu perfektas en la tiutempa klereco kiel ankau en la aro da plej malnoblaj trukado kaj artacharo, estante interpetisto de la prapatroj, mensogulo, drinkulo. Pri tiu chi erfurta versio de fausto vere multo jam skribitis, verhajne pli multe ol la kvanto da alkoholo kiu fluis sume tra lia gorgho dum la tuta vivo. Ne veras la indiko de la plej malnova fausto-libro de 1587 lau kiu fausto estus filo de kamparano el stadtroda apud vajmaro, do turingiano. La studenta listaro de hejdelbergo inverse nomas lin ano de la duklando pfalz-simmern. Certe la fausta origino el turingio havas pli profundan kaj fonan kialon, char ankau la reformistoj chiuj estu turingianoj. Kiel lutero ankau fausto estas infano de batala tempo granda luktanta je liberigho. La legendo pri la turingia origino ankau apogatas per la fakto ke li ja estis almenau en 1513 en erfurto. Memkompreneble tie chi li ne nomighis georgo sed johano, tamen certas la identeco de ambau nomportantoj. Sen dubo lia restado erfurta ankau estis plena de travivajhoj sen kiuj la tuto ne estus tiom profunde enradikighinta en la erfurta popola animo. Kiel en maulbronn ankau en erfurto ghermas bunte la sagao fausta. Dume en maulbronn estas fausta kuirejo kaj fausta turo ekzistas en erfurto fausta strateto. En unu legendo fausto eksplikas al la erfurtaj studentoj la homerajn verkojn priskribante la aspekton de la herooj. La studentaro volas konkrete vidi la heroojn por kompari chu fausto korekte rakontis prie chi. Fausto ja plenumas ilian deziron kaj videbligas hektoron kaj agamemnonon, fine la terurigan polifemon. Char enkronike menciitas ke fausto loghus proksime de la granda kolegio, oni longan tempon montris kiel autentikan fausto-loghdomon ejon malnovan en la mikaelo-strato numero 38. Nur kiel scienculo fausto aperas en alia legendo: en rondo de saghuloj disputatas pri la perdighintaj komedioj de plauto kaj terenco. Fausto citas konkrete kelkajn versojn kaj proponas elkashigi chiujn verkojn se ne estas dangheroj kaj se la teologoj ne kontrauas. Sed la teologoj kontrauas timante kaj la diablo povus enshovi ajhojn chagrenigantajn; tamen neniu dubas ke fausto posedus la verkojn perditajn. Shajne la legendo en tiu chi punkto kongruas je vereco, char timethius von sponheim rakontis similajhojn pri fausto. Tria sagao rakontas ke fausto alkutimighis en la domo "che la ankro" en la schlösser-strato kundrinki kun la studentoj. Kiam li estis iam en prago la erfurta gaja rondo volas havi lin sammomente che si kaj vokas lian nomon. Tuj li prezentas sin kaj demandas ilin chu ili shatus trinki ankau fremdan vinon. La rondo jesas. Meznokte lia chevalo atentigas lin devi adiaui kaj gvidas lin reen tra la aeroj pragon. Kion la popola tradicio lokigas en domnumeron 19 de la schlösser-strato en erfurto okazas lau la goethe-faustajho en lepsiko en la kelo de auerbach. Lessing prenis alian erfurtan legendon. Lau tio fausto invitas la samfestantojn en sian loghejon en la mikaelo-straton sed mankas ankorau la manghoj. Fausto sekve vokas spiritojn servantajn kaj demandas pri la virtoj de chiuj. La unua spirito estas rapida kiel sago, la dua rapida kiel la vento, la tria rapida kiel la homa pensado. La tria estas elektita de fausto finfine. Kvina legendo ankau bazighas historie. Apud konfesprenejo en la katedralo de erfurto trovighas bone konservighanta renesancstila tombosthono de brava kaj kverelema viro kiu ankau en la vivo de lutero gravis. Temas pri konrad klinge, dominikano. Unu el la malmulto da monakoj kiuj restis katolikaj. Ke lutero ade disputis kun li kaj vane, estas historia vero. Vershajnas ke klinge denove sensukcese volis savi fauston antau la diablo. Post kiam fausto deklaras ke li kiel honestulo devus teni la promesojn donitajn al la diablo, klinge informas la rektoron universitatan. Kaj la sorchisto devas konsekvence forlasi erfurton. Proksime de la domo zum anker inter la konstruajhoj numero 14 kaj 15 de schlösser-strato malfermighas eta strateto nomita lau fausto. Interesigheme kaj ne volante maltrafi ion vidindan mi pelighis tra faust-strateto ghis la malgranda born-strateto. Vidindis malmulto, sed flarindis multo. Oni ech povis kredi ke tre malica diablo nur antau kelkaj minutoj fughis antau la vortoj de lutero. Sed mi lasis nevizitita unu alian vidindajhon pri la temo "fausto en erfurto". En la domo zum anker estas truo tra kiu la diablo kune kun fausto laulegende levighis aeren. La truon oni neniam sukcese shtopis malgrau diversaj provoj kaj chiam la laboristoj devis chesigi la laboron pro diabla malhelpo. Tio plachis al mi kaj mi ege shatus viziti la koncernitan truon sed vendisto de tabakajhoj malgajigis min dirante ke estus diversaj truoj kaj ke neniu sciu je kiu truo temus pri la diabla. Tion ech la gastejestro ne scius kaj sekve li shparus la monon por la riparo de chiuj truoj. Memkompreneble ne malcheestas kirkoj kaj turoj de tiu flora tempo, kiujn oni trafis chiam kaj chie: malbelajn kaj belajn, bone konservighintajn kaj kadukighintajn, daure liturgiajn ejojn kaj profanitajn ejojn. Erfurto turoplena au, kun alia epiteto, erfurto la urbo de ekleziulachoj. Tie chi ekzistis 14 monakejoj kaj 30 parohhejaj kirkoj, el kiuj ne malmultaj profanitis en la kuro de reformacio, aliaj per la simpla kuro de la tempo. Sed kirkoj ja ekzistus ankorau hodiau kaj multaj. La jam menciita mikaelo-kirko kontraue al la malnova universitato, konstruajho tre malegala kaj plena de kontrauoj ke oni povus pensi ke tre diversaj konstruistoj samtempe kreis aferon alian lau propra plano. Ghi estis iam ambonejo de tre severa skolastikismo sed ighis baldau evangelia. La daure katolika preghejo de chiuj sanktuloj konstruita en 1125 kaj poste chiam denove alikonstruita, kun alta turo. Mia gvidanto wieland reklamis: "Homo grimpinta malsoben vidos tutan erfurton kaj povas ghojighi se li ne suferis apopleksion dum la grimpado sur la mallargha shtuparo." Post rigardo de mi li aldone diris: "Che vi estus eblo de apopleksio." Mi do rezignis pri tiun chi alogon char mi jam estis ghuinta la belvederojn de steiger-arbaro. Jen la kirko sankta severo apud la katedralo. Iam temis pri pormonaka ejo sur la mario-monteto kun najbara monakinejo. "Honni soit qui mal y pense" - sed la tiamaj kronikistoj erfurtaj estis chiuj maltoleremaj kaj faris per sia mezepoka latina lingvo shercojn prie. La mezepoka latino perfekte taugas por tiajhoj, same kiel la franca lingvo. Hodiau temas pri la plej invitema katolika kirko de erfurto kun maldikaj turoj kun kupraj tegmentoj kaj lumplena interno. La same katolika wigbert-preghejo, la entombigkirko por diversaj majencaj guberniestroj, plirichighis per novaj ne chiam belaj ornamajhoj. En la wigbert-klostro tamen ne plu vivas monakoj sed soldatoj, ne malpli defendemaj kaj vivghuemaj uloj. Char tie trovighas la soldatara kazino. Menciindas ankorau la obskura, griza, malbunta andreo-kirko en kies vandojn oni - lau la bezono de la tempoj - instalis fenestrotruojn dume aliaj fenestroj mure forigitis. Aliaj preghejoj kaj monahhejoj hodiau estas rezervitaj por sekularaj, ofte dubaj taskoj. La tre malnova benediktana monahhejo supre, sur petro-monteto estis unu el la plej fruaj kaj renomitaj sidejoj de klero en turingio. Nuntempe ghi estas kazerno kaj la kirko servas kiel fojnejo. Ghi estas granda romanika konstruajho kun kvar turoj kaj la kvadroshtonoj ankorau stabilas kiel antau 7 jarcentoj kiam henriko la leono klinighis samloke antau rughbarbulo. La kirko poste suferis, plej multe en 1813 kiam reprenitis erfurto el la manoj de la francoj. Tre proksimas la citadelo. Kiam mi staris tie chi malsobe, mi chirkauenjhetis la rigardon super la rughajn tegmentojn kaj la grizajn gablojn ghis la valo de la gera-rivero kaj ghis la verdaj altajhoj de steiger-arbaro. Mi simple ghojis sen iu alia pensado. Char mi volis imagi la vivon iaman en tiuj shtonaj gangoj, en kiuj nun kreskas la herboj, sub tiuj audacaj kaj superbaj volbajhoj, kie hodiau nur musoj rampas tra hordeo kaj fojno. Mi pensis pri la tagoj de rughbarbulo kaj de la unua habsburgo rudolfo kaj poste pri eklezia ajhpentrajho mezepoka ghis la shtormaj tagoj de tridekjara milito kaj la tumultoj de la franca okupado. Ankau en tio mi sukcesis songhe. Tio pligrandigis la ghojon de tiu chi horo. Alia celo por fari tiajhon ne ekzistis. Tamen un afero, kiun mi pripensis tiam, ne klarighis al mi. Kiam prusio transprenis en la jaro 1816-a preghejon, monakkejon kaj citadelon damaghitajn per propraj kugloj, oni faris laborplanon por shanghoj. La citadelon oni restauris char erfurto daure restus defenda urbo. La monakkejon oni ankau bezonis kiel kazernon. Sed la preghejo ne jam necesus kaj estu malkonstruota. Tion mi komprenis char tio tipis por la tiamaj tempoj de bravuloj kiel generalo von müffling. Li ech malkonstruigis la bonege konservighintan gleichen-kastelon kiun donacis al li regho frederiko vilhelmo la 3-a. De la shtonoj müffling faris shafstalon. Mi ankau komprenas ke la malkonstrua proceso tiama malrapidis char tiam ech en prusio chio estis pli malrapida. Trie mi komprenis ke frederiko vilhelmo la 4-a, tiam li estis ankorau tronpretendanto, chirkau la jaro 1830 haltigis vandalismon kaj ordonis refaron de la kirko. Sed mi tute ne povas kompreni pro kiu kauzo oni uzas la kirkon refaritan ekde ses jardekoj nur kiel fojnejon kaj ghojiglokon por musoj. Pli gaja ol petro-monteto estas hodiau alia monteto pli sudokcidente situanta. Temas pri ciriako-monteto kie estis ankau iam monakinejo kaj citadelo. Tie chi trovighis ghis 1480 monakinejo, kies enloghantinoj ghuis ne nur en trankvileco la belegan vidon je la montoj de turingia arbaro sed, almenau lau konsenta jugho de kronikistoj, ghuis ankau aliajn belajn aferojn de la vivo. Tiajhoj normalus kaj tute ne indus je menciigho char la kondamno de junuloj ja estas nehoma; skandale ke tiaj onidiroj estis la kauzo pro kiu la erfurtanoj postulis la forigon monakejan kaj la alidedichon de la loko - je burgo. Tiun chi burgon alikonstruis poste la suedoj je citadelo. Hodiau la prusoj gvardas tie chi siajn kartochojn kaj la chirkauajhoj ighis belaj promenejoj. Je la piedo de la monteto estas kolono el sablosthono starigita fare de certa grafino de kävernberg en la memoro de la forpasinta edzo kiu mortigitis samloke. Shi mem ne plu edzinighis. Mia gvidanto wieland insistis ke mi vizitu la sibylle-tureton, kaj mi obeis. "Tio tipas por pasintaj tempoj" substrekis tiu laudanto de iamaj tempoj. Li kontinuigis: "Hodiau shi achetus nuptovestajhon novan kaj reedzinighus." Kial erfurto ekde la komenco de la 16-a jarcento pli kaj pli profunden glitis de tiomaj altajhoj, ghis la polvo? Surtere chio kuras lau la sorto, sen shanco fughi. Seninterrompe la cheno de kauzoj kaj efikoj surshnurighis unu post la alia. Tamen, ankau homa kulpo kaj blindeco estas eroj sur tia shnuro. La plej malfelichaj malkonstruantoj estis la erfurtanoj mem. Certe, ankau ili agis lau komuna homa sorto, ne chiam lau sia volo sed lau sia devo. Lau ilia vivmaniero kaj edukado. Same ili ankau estis konstruintaj la altecojn de erfurta historio. La damaghon faris nur la ombroj malantau la lumo kreitaj de la lumo. Karl theodor von dalberg, la lasta majenca koadjutoro! Dum 30 jaroj (inter 1772 kaj 1802) la plej aminda de chiuj amatoroj inter la amaso da amatoroj - linrezidis en erfurto. Li ja faris multon bonan por la urbo. Unuflanke li malsukcese klopodis je la reflorigo de la altlernejo. La universitato nur iom pli malrapide malsanis ol antaue. Sed li ne malfruktodone agis en milda kaj sincera raciismo koncerne la plibonigon de la vivnivelo de malrichuloj kaj la flegon de legha sekureco. Li volis regi protestantojn kaj katolikojn en sama justeco, li intencis plialtigi la vivnivelon de la urbo kaj de la landaj chirkauajhoj. Li estis amiko de chiuj liberepensantoj tiamaj kaj akceptis en sia palaco ankau shileron, wieland, goeton kiel gastojn. Ke la fausta urbo erfurto ankau volis esti goeta urbo kompreneblas. Se konsideri kiomas la erfurta legendaro prifausta por la finfaro de la goeta fausto-verko oni facile komprenis tiun volon. Multe pli bedaurinde ne ekzistas - ech post esploroj fare de la plej grandaj erfurtaj patriotoj. Tre malvershajnas ke goeto prenis la nomon henriko - kiu aliloke ne trovighas - el la alighlistoj de erfurtaj studentoj. En 1522 studentis certa henricus faust de gronenberg, kiu havis neniun konekson kun la historia figuro de fausto. Same malvershajnas ke goeto pensis, kiam li rakontis la promenon de la paskofesta mateno, pri iu placo erfurta, ekzemple pri la placo antau pförtchen... Oftis la restado de goeto en erfurto. Tre konatas la restado an autuno 1808 kiam li renkontis napoleonon. Kio multa shanghighis surloke post kiam goeto vizitis dalberg-on la lastan fojon! Ne plu ekzistis chefepiskopujo majenca! Erfurto venis en 1803 al prusio. En 1806, post la batalo de jena, erfurto ighis napoleona sen iu pafado kaj glavumado. La propono de la konsilantaro urba alighi al la regholando vestfalio ne trovis la shaton de la imperiestro. Li metis la princlandon erfurto sub la propran bienaron char allogas lin la malnova gloro de la urbo kaj la penso rezidi che la sama loko kie estis la salioj, frederiko rughbarbulo kaj rudolfo de habsburgo. Pro tio okazis tie chi la erfurta kongreso en 1808. Tie chi aktoris la trupo de talma antau vico da reghoj. Bedaurinde goeto neniam verkis pri sia interparolo kun napoleono en la 2-a de oktobro malgrau promeso farita al riemer. Tial ni scias nur malmulton pri tiu kolokvo inter du gigantoj de sia tempo. La kritiko de napoleono koncerne la suferojn de la juna werther atentigis lin. Lia interpreto de la graveco de historiaj tragedioj inverse bonegis kaj ankau liaj vortoj pri la pridestinaj tragedioj verighis. "Jen viro", li diris post la interparolo al siaj uloj, dume goeto estis ravigita kaj ech volis sekvi la inviton de napoleono veni parizon. Tiam la plejmulto de la germanoj same jughis pri la imperiestro kaj antau chiuj - la erfurtanoj. La franca administrado estis ankau tie chi, komparite al chiuj antauintaj administradoj, granda progreso. Tuj la absoluta memrangigho de chiuj konfesioj ekvalidis. Sub la majencaj koadjutoroj dum multaj jaroj favoro farighis por la katolikoj, dum tri jaroj da prusado preferitis la protestantoj. Flego de malrichuloj kaj malsanuloj modernighis, la purigo de la stratoj kaj de la konstruajhoj farighis kaj kontrolitis. La amaso da oficejoj, kiujn translokis napoleono tien chi, kiel ankau lia splenda kortegumado venigis multe da mono inter la enloghantaron. Ankau por floroj, fruktoj kaj legomoj la ekaparteno al granda shtato pligrandigis la merkatan zonon. La francaj oficejoj, al kiuj faremo kaj iniciativoj ne fremdis, ebligis al la erfurtanoj ne nur pli bone vendi la aferojn sed ankau pli bone produkti chion. Ili afable persvadis la erfurtanojn enkonduki novajn florajn kaj fruktajn kulturojn liverante la necesan materialon. Aliaflanke en aliajn regionojn ili hejmigis chiujn aferojn, kiujn la erfurtanoj perfekte faris. La erfurta kreso disvastighis aliloke pro persona engaghigho de napoleono! Che fontainebleau la imperiestro venigis erfurtajn ghardenistojn por enkonduki kresokultivadon tie. Sume ne temis pri laudoj maldecaj kiam la erfurtanoj por celebri la naskon de la regho de romo starigis obeliskon je alteco de sepdek futoj. Sed chu meritis la obelisko sian detruon nur kelkajn jarojn pli malfrue, en 1814? Similaj aferoj malofte okazis tiam en germanujo kaj certe ne temis pri heroa ago. Jes ja, la urbo suferis multe dum la trairo de la venkitaj trupoj francaj kaj ech plu che la kuragha defendo de la citadelo dum la siegho fare de la prusoj. Chefa kauzo jen: la naciema sento estas kiel aliaj aferoj nature elementa sento. Tamen la politikistoj de nova erfurto ne korekte agis kiam ili elektis kiel lastan freskajhon en la nova urbodoma festsalonego tiun chi detruon obeliskan. La aliaj kvin bildoj memorigas onin je vere gravaj historiaj eventoj: pri la konvertigho fare de sankta bonifaco; pri la klinigho de henriko la leono antau frederiko rughbarbulo; pri la restado de rudolfo habsburga en erfurto; pri la tiel nomitaj ribelaj jaroj erfurtaj; pri la majencigho de erfurto. Sed la obeliska detruo estas nek gloroza nek grava!
[Quelle: Karl Emil Franzos: "Aus Anhalt und Thüringen. Erfurt" - Kapitel 6 (Teil III); Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.03.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.