Artikel

TURINGIO INTERNACIA 90

In unserem Esperantomagazin besuchen wir das neue Bauhausmuseum in Weimar, hören Neues von IKUE (katholischer Esperantoverband) und lauschen in zwei Sprachen Szenen aus Karl Valentins "Brilliantfeuerwerk".

___________________________________________

90. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Mai 2019: IKUE-Präsident Giovanni Daminelli gestorben | Neues Bauhausmuseum in Weimar | Aus Karl Valentins "Brillantfeuerwerk" |


> Download


Entnommen/elcherpita el: ''Brillantfeuerwerk'' (1938) von Karl Valentin
-------------------
Der Radfahrer
LA BICIKLISTO
personoj: la biciklisto karl valentin, policisto
P: Haltu!
(Valentin palpebrumas en la direkto de la policisto.)
P: Kial vi tiel palpebrumas?
V: Via sagheco blindigetas min, do mi devas surmeti miajn kontrauneghajn
okulvitrojn.
P: Vi chi tie posedas hupon, sed biciklisto devas havi biciklan sonorilon. Hupojn rajtas havi nur autostiristoj, kiuj tamen ne kornsignalu.
V: (premante la kauchukajhon): Mia hupo ne hupas.
P: Se hupo malhupas ghi malsenchavas.
V: Jes ja, vidu, mi parolas paralele! Atentu. Kiam mi devas signali mi diros pluse "atenton".
P: Krome mankas al vi strio blanka malantaua.
V: Tio ne veras. (Li montras sian pantalonon).
P: Kaj malantaua reflektoro ankau ne cheestas.
V: Jes, ja. (Li serchas en la poshoj). Jen ghi!
P: Kial enposhe?? Ghi devas esti muntita malantaue.
V: (Li tenas ghin je la pantalono.) Chu tie chi?
P: Ne, je la malantauo de la velocipedo. Vidas mi ke temas pri transportbiciklo, char vi havas tie chi brikshtonojn. Chu vi intencas
konstrui ion?
V: Konstrui? Mi? Ne! Kial ankorau konstrui? Jam sufiche konstruatas.
P: Kaj pro kio vi ligis la multpezantajn shtonojn kun via biciklo?
V: Por plifaciligi veturadon dum kontraua vento. Hierau matene por ekzemplo blovis tiom forta vento kaj mi rezignis pri la shtonoj. Mi volis veturi malsoben al sendling sed venis soben al schwabing.
P: Kia estas via nomo?
V: Wrdlbrmpfd.
P: Kiel?
V: Wrdlbrmpfd – –
P: Wadlstrumpf?
V: Wr – dl – brmpfd!
P: Bonvolu prononci klare, ne murmuru chiam malantau via barbo.
V: (Li malsuprentiras la barbon.) Wrdlbrmpfd.
P: Ho, nomo tiom malinteligenta. Kaj nun forveturu ci rapide!
V: (Li forkuras sed revenas alparolonte la policanon.) Policista moshto...
P: Kion vi volas ankorau de mi?
V: Saluton koran mi devas sendi al vi, de mia fratino.
P: Dankon, sed mi ne konas vian fratinon fakte.
V: Chu vere? Tiom malalta kaj stumpa, chu vi vere ne konas shin? Ne, mi malbone parolis. Mi volis demandi, chu mi sendu saluton de vi al mia fratino?
P: Sinjoro, mi ne konas vian fratino - kiel shi nomighas?
V: Shi ankau nomighas Wrdlbrmpfd.
--------------------
Gespräch in der Elektrischen
TRAMINTERPAROLADO
Loko de la sceno: la linio 2 de la munkena tramaro, inter la stratoj galeriestraße kaj theresienstraße.
Personoj: Karl Valentin kaj Lisl Karlstadt.
La konduktoro (al Valentin): Kien vi iras?
Valentin (al Lisl): Kien ni iras do?
Lisl: Do, al Nymphenburg, vi mem bone scias tion.
Valentin (post pauzo): Vere, al Nymphenburg. (Li pensas.) Chu ne
ekzistas shoseo tien?
Lisl: Bonvolu silenti. Kia malsenchavajho. Silentu antau la spektantaro.
Valentin (Li shajnas ofendita iomete): Kial ne ekzistus shoseo auta
tien? Autostrategoj kondukas ankau alien. (Post pauzo.) Mi neniam ghis
nun vidis autoshoseon.
Lisl: Bone, ni veturu iam maleksteren disde munkeno, al Tegernsee
respektive al Holzkirchen, por ke vi iam vidu tiajhon.
Valentin: Al Tegernsee? Sed mi ne volas vidi multe da strato. Eta
parto jam sufichus al mi. Mi petas nur unu metron, chirkau.
-------------------
Hochwasser
INUNDO
Chi-posttagmeze je la horo 3-a kaj duono ekzakte antau 800 jaroj naskighis nia Isar-rivero. La ujo de Isar konstruitis de lia duka moshto jakobo la akvoza. Lia edzino, la posta kronprincino Cenci de harlaching, la iama princelektisto maksimiliano la dika, grandduko de kleinhesselohe cheestis che la isar-inauguro. Temis pri akto solena, jubileo historia. Tial la kompleta munkena civitanaro, la magistrato urba kun la konsilantoj staris sur fraunhofer-ponto atendante chiumomente la ondojn de isar. Sur la tiama herbara insulo pretitis
jam signalkanonetoj kaj la malgrandaj domoj kaj gastejoj la tutan tagon iluminitis en koloroj de la urbo munkeno. Miloj da flavaj kaj nigraj flametoj brilis en la sunan tagon. Akurate je la horo 4-a alvenu la verda rivero sed ghi malfruighis pli kaj pli. Ne ech unu guto da isar videblis. Disdonitis specialeldonoj gazetaj kun la enskribo: "La rivero isar ankorau ne estis alveninta. Malfruo unuhora." Shokego regis inter la enloghantaro sed la murmuro popola interrompitis per plaudo ne mallauta. Post mallonga audo la homamasoj ekkriis tra la regiono: Isar venis, isar venis, isar jam alvenis. Disde la turo de nia kara sinjorino (ghi bedaurinde konstruitis nur pli malfrue!) la urbestro a. bcdef havis paroladon kiu nur malbone komprenitis de la publiko pro veteracho. Nur la turgvatisto kiu stenografie notis la paroladon sukcesis transdoni tiun chi paroladon al la futuraj generacioj. Jen la parolado: "Estu bonvena, nobla monta rivero, bonvena en via patrujo, en la chefa kaj rezideja urbo munkeno. Finfine tushis viaj ondoj nian urbon kaj ni chiuj ghojas pri la grandaj utilo kaj malutilo kiujn ni havos de vi.
Estonte vi movos niajn ventmuelejojn, vi al niaj bedaurindaj fishoj havigos splendan vivmedion - dume ni povos naghi en vi. Sekreta konsilisto pettenkofer konfidos al vi aferon terurigan, nome la fortransporton de siaj fekajhoj. Karaj samcivitanoj ni devegas danki speciale nin mem, char aparte mi kaj ni estis la personoj kiuj
klopodis hejmigi isar-riveron en la urbo munkena. Tamen asistis ankorau aliulo en nia laciga laboro, nome li tie supre. (Li montras en la direkto de la turo de la mario-kirko kaj poste ech pli supren.) Dio donis al ni la humidan elementon, ech se nur iom malabunde. Chiuokaze, mi petas chiujn cheestantojn levighi kaj partopreni kun mi jenan
vivukrion: "La verda isar-rivero vivu!" (Sekvas signalkanonpafoj.) "Ghi vivu, vivu ghi!" (Sekvas novaj signalpafoj.) Sed dio neniam allasas primokadon. Tuj post la lasta vivukrio la akvonivelo altighis de unu ghis 2, 3, 4, 5, ech 6 metroj. La che la riverbordo starintaj homoj fughis enurben, en la kortegan bierejon kiu baldau ighis plensthopita tree. La resto trista transiris al la preghejo. Intertempe la venteg-alarmsonoriloj de chiuj kampaniloj ghemis anoncante la malbonon. La hundoj hurlis, la vento mughis, timemaj virinoj same. La infanoj ne frekventis la lernejojn, la bakisto bakis, la kinejoj fermighis kaj la porkoj gruntis. Tamen la akvego pli kaj pli grandighis. Ghenerala pavoro dilatis inter chiuj; urbaj konsiliantoj kunvenis zorgoplene por elpensi sekurecregulojn, sed che ili chia ajn pensado restis vana. Oni decidis doni 100 arghentajn talerojn rekompense al ulo kapabla malaltigi la inundon. Kelkaj proponoj de samcivitanoj ja faritis, jene:
1) Tuja pliprofundigo de la rivera ujo.
2) Konstrui arkeon de noa: tiu chi ideo tuj forjhetitis pro malmoderneco.
3) Pilgrimo al sankta johano nepomuka: tio evidentighas tro malfrua char la inundo jam ighis troa.
4) Shercemulo opiniis fordoni la suprajn akvojn - sed kien??
5) Propono de atendi: tiun chi proponon tuj oni konsentis, ankau pro shparo.
Kelkajn tagojn pli poste la superakvego ighis malsuperakvego. Historie venis novaj superakvegoj, en 1899 tiom ke la rivero denove forlasis la ujon kaj renversis chiujn modernajn ferbetonajhojn. La malmodernaj lignaj pontoj mire eltenis. Tio kolerigis la teknikajn akvokonstruistojn kaj ili asertis: "Au tio, au chi tio!" Ili konstruis kajmurojn en munkeno tiom altaj ke la isar-rivero neniam plu povos transbordighi. La historio shajne porchiam estis finita. Kaj la moshtoj inghenieraj kaj arkitektaj primokis la shilerajn vortojn: "La elemenotoj malamas la aferojn faritajn de homoj." Ghuste, char ili sole scias je kioma alteco la isar-rivero estonte ighos! Randa rimarko de la munkenanoj: "Ni ne interesighas pri akvo. Ke la
biero fluu en la ujo de la isar-rivero!" Punkton.
---------------------
Neues vom Starnberger See
NOVAJHOJ DE STARNBERG-LAGO
Kvin metroj envalen disde starnberg trovighas la starnberg-lago. Che la maldekstra riverbordo estas certa "leoni", mallongigite: "Leoni". Kiel en novjorko ankau tie chi chiun horon albordighas kaj ankras vaporshipoj. Per la vaporshipoj chiutage la starnbergaj vaporship-rondvojaghoj komencighas. La rondvojaghbiletoj vendataj surboate estas kartonaj. Pro pluvo spekto dumvojaghe al la bavara montaro pro malbona vido plejmulte maleblas. La starnberg-lago mem estas melankolia, kio che aliaj lagoj chiam plejmulte ankau de tempo al tempo tre ofte estas la kazo. Lau mallonga legendo el la jaro 1925 disde "undosa"-naghejo lastpasintan someron pro nekonataj kialoj miloj da homoj jhetis sin en la lagon. La menciitaj homoj ja povis, danke al siaj bonegaj naghkapabloj, mem savi sin el la lago. La saman jaron okazis ankau alia bedaurinda akcidento. Viro per remboato pushis verdan volvoplanton, t.n. nimfeon. La boato renversighis kaj tuj la viro falis en la proksiman akvon. Nenie estis homo povanta helpi la povrulon malgrau ties dauraj krioj je helpo. Hazarde preterpasis leterportisto rimarkanta la helpokriojn de la helpighvolulo. Anstatau kuraghe eksavi (ne komparendas la poshtisto al kuraghaj futbalistoj!), la malmolkora leterportanto vokis la dronanton dirante tiujn ne malpli malmolajn vortojn: "Bedaurinde mi ne povas helpi vin estante malkapabla naghi. Sed mi ja povus doni al vi la adreson de bona
naghlerniganto!" Chiu homo do, senescepte, eklernu naghon en hodiauaj tempoj, tion mi opinias nepra, por ke li chiutempe kapablus savi nenaghkapablulon el akvo. Vere ech tio denove ne havas sencon char, post kiam chiu homo lernis naghi, neniu devos esti savata. Sekve decus ke chiu naghlerninto tuj mallernus tion. Alia sporto, krom la dronado, estas la t.n. fishkapto de vivaj fishoj. Ke fishoj devas esti kaptitaj chiu bone komprenas, kaj tio ja klaras. Se el la starnberg-lago, ekzemple de la fondigho, au pli bone de la multjarmila ekzisto de ghi neniam estus kaptita iu fisho, tiuj fishoj dum jarmiloj tiom plimultighus ke estus eble pli multe da fishoj en la lago ol akvo. Konsekvenco estus ke fishoj pro la amaso da fishoj ne plu povus naghi, ke ili havus tro malmulte da akvo kaj sekve ne plu povus ekzisti. Sed pro ke en la starnberg-lago estas multa akvo la demando restas nesolvita chu fakte jam kaptitis tiom multe da fishoj. Kontrolo nuna prie estus malutila, estante nur de pli poste. Fishhokado taksatas de multaj elitaj homoj kruelo kontrau bestoj, chefe fare de la fishoj mem. Kleptomaniulon oni ankau ne kaptas per fishkapta vergo sed - pro humaneco - per pensado kaj sagheco dedukta. Oni metu al oni antauokulen policiston volantan kapti shteliston per fishkapta vergo; eniras la policisto gastejon, en kiu li supozas la eston de la shtelisto kaj fiksas che la pinta hoko porkajh-eron. Tion li metas antau la nazon de la krimulo, kiu mordis la logajhon - kaj tuj la hoko trovighas en la supra lipo! Tiajho ja estus krueleca! Sed chu che sama proceso chefishe ne temus pri malhumaneco? Vere ech pli multe, char estas la fisho malkulpa farinte nenion kontrauleghan. Pri la profundeco de starnberg-lago la opinioj tre malsamas. Asertas kelkaj homoj ke ghi estus pli profunda ol longa. Aliaj diras ke ghi pli longas ol profundecas. Fakule kaj akurate mezuritis ke ghi estas profunda, malprofunda, longa, mallonga, largha kaj mallargha samtempe. La forto de inercio de la akvo antau mallonge kontrolitis fare de inghenieroj kiuj venis je la ghojiga rezulto ke ne taugas la onidiro ke "ju pli lago des pli la forto de inercio". Provo venigis la korektan ateston. Dume shtono granda kiel pugno en la mezo de la lago, do che la plej profunda loko, rapide alfundighis, kauchuka balono de sama grandeco restis surface che la plej malprofunda loko de la lago. Chu tiu chi eksperimento gravus estontece ni lernus en la estonteco. Chiukaze oni bone ekvidas el tio la dauran sciencan problemserchadon. Klaras ke, ju pli oni malproksimighis disde la bordo, des pli longe for estas chiuj bordoj, despli granda estas la akva surfaco. Lago senborda ne plu estus lago, char senborda lago ghis hodiau ne ekzistas. La samo validas ankau por ammer-lago. Historie oni pri starnberg-lago devas nur raporti plie ke la tiama bavara duko nomita "la ruzetulo" malakceptis proponon de la starnberga urbestro pri starigo de komerca floto por starnberg-lago. La hodiau ankorau ekzistantaj noblaj vaporshipoj de starnberg-lago nur taugas por entuziasmigi konfirmaciulojn. Char por mondrondvojaghistoj ili nur komedie priridindas. "Che bona vetero" diras la knabo maksimiliano, "belas sur starnberg-lago. Che pluvo la lago malsekighas." Pri starnberg mem malmulto dirotas. Starnberg havas siajn proprajn allogecon kaj stacidomon, en kiu haltas niaj novaj elektrikaj rapidvagonaroj. Che la elektrikaj rapidtrajnoj, kulmino de moderna germana tekniko, la malnovaj gaslanternoj (ili datumas el la jaro 1880 chirkau) tiom bone funkciis ke ili estu enkondukotaj en la munkenaj modernaj tramoj anstatau elektrikaj inkandeskaj lampoj. En starnberg videblas jam nun multaj fremduloj fughintoj el munkeno pro la neniam finighontaj surstrataj laboradoj. Jen chio raportinda pri starnberg. Venontdimanche posttagmeze je la horo dudeka kaj duono okazos en starnberg-lago konkurso de karpoj kun sekvanta brila piroteknika lumludo. Dekdu dresitaj karpoj pezantaj 10 funtojn naghos kun motorboato kaj muzikakompano disde starnberg al seeshaupt; dumkonkurse la lago estos barita por piedirantoj. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]






artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.05.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.