Artikel

TURINGIO INTERNACIA 92

In unserem Esperantomagazin gedenken wir der Hl. Elisabeth von Thüringen (812. Geburtstag) und hören von Helene Pürmayr (Oberösterreich), weshalb ein Besuch Arnstadts für Bachfans ein Muß ist. In die Anfänge Thüringens bringen uns Berichte über die Ludowinger und die Schauenburg bei Friedrichroda, bevor Ludwig Bechstein zwei Episoden (Kinderkreuzzug; der Graf von Gleichen) aus seinem Sagenbuch erzählt - auf deutsch und in Esperanto ...

___________________________________________

92. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Juli 2019: Geburtstag der Hl. Elisabeth von Thüringen | Helene Pürmayr über Bach | Thuringia antiqua: Ludowinger und Schauenburg | Ludwig Bechsteins Sagen (Graf von Gleichen/Kinderzüge und Kindertanz)


> Download


Ludwig BECHSTEIN: Deutsches Sagenbuch - 598. DER GRAF VON GLEICHEN/LA GRAFO DE GLEICHEN -------- La dinastio de la grafoj de gleichen originas laudire tre frue: chiuokaze la legendoj genealogiaj interkonformas en tio ke estus unue du fratoj, grafoj de romo kiuj devis forlasi la patrujon italan kaj setlis poste en la proksimeco de göttingen. Ili starigis du burgojn kiujn ili ankau enloghis kaj ghis nun ili nomighas "gleichensche burgen". Ne multe poste ili lautradicie forlasis la regionon vole nevole, eble ankau forpelite, por iri al turingio kiest ili konstruigis tri burgojn, kiuj konatas sub la nomo "tri gleichen". La burgoj situas en triangulo inter la tri urboj erfurto, gotao kaj arnstadt. Du estas ruinoj, nome burg gleichen au wanderslebener schloss, la dua ruino estas schloss mühlberg. La tria, la plej alta kaj plej bone konservighinta estas wachsenburg kie ghis nun loghas homoj. La grafoj de gleichen posedis multan teritorion en turingio, vestfalio kaj che eichsfeld. Onidire ech wittekind, la t.n. malblanka kavaliro, ne estus parenco de la granda wittekind sed nepo de ernesto, la prapatro de la gleichen-grafaro. Al li estus du filoj, ludoviko kaj karlo kaj ludoviko konstruigus la gleichen-burgon numero unu en turingio. Alia ulo el la nobela dinastio nomighus siegmund kiu en alianco kun la grafoj de käfernburg kaj arnstadt militus kontrau la urbo erfurto marodante tiom impone ke li ricevis la kromnomon de "diablo turingia"! Char imperiestro frederiko la 2-a startigis krucmiliton, kiun partoprenis ankau landgrafo ludoviko de turingio kaj multaj el la vasaloj, grafo ernesto la 3-a de gleichen ankau foriris orienten kaj batalis kuraghe kontrau la nekredantoj. La landgrafo mortis kaj la imperiestro faris armisticon kun la sultano. Li mem reiris europon lasante en la sankta lando la grafon de gleichen kaj aliajn por daura protekto de la urbo akreo. Dum rajdo endezerte la grafo arestitis kaj eksklavigitis kun kruela sorto. Fine, kiam li laboris kiel ghardenisto, la bela filino sultana ekrimarkis lin kaj tuj enamighis en lin. Servisto de li ech informis shin pri lia nobla deveno. Sekve shi proponis al li liberigon, sin mem kaj chiujn trezorojn kondiche ke shi ighus edzino lia kaj ke li fughus kun shi.Problemis ke la grafo ernesto de gleichen hejme jam havis edzinon kaj du infanojn: tio lau la opinio de la saracena virgulino tute ne ghenus. La grafo pripensis la situacion kaj eltrovis ke li neniam liberighus alimaniere kaj restus daure nealirebla kaj por la edzino turingia kaj la infanoj. Do li esperis ke la papo permesos al li dispenson pri dua geedzeco des pli ke la belulino el la oriento estis preta kristanighi pro amo grafa. La fugho sukcesis, la mohamedanino prenis kun si multe da mono kaj feliche la amantoj kun la servistaro atingis italion. Sekve ili iris romon kaj post bapto de la sultanidino farighis nupto oficiala. Ili kontinuigis la vojaghon al turingio kaj la grafo antauiris al la edzino kiu tre ghojis pri la alveno de persono kies vivantecon shi ne plu estis esperinta. La grafo konfesis chion kaj shi benis dankeme la fremdulinon aportintan kaj la edzon kaj la patron kaj proponis ami shin lau fratina maniero. Tiam ili ekiris renkonte al la alproksimighanta virino kaj akceptis shin solene che la piedo de la burgo. La lokon tiean ili nomis Ghoja valo, freudental, kaj chi tiu nomo ekzistas ghis niaj tagoj. Plenharmonie kaj ame la tri plenkreskuloj vivis kune. La orientulino neniam gravedighis. Multaj signoj de tiu chi okazitajharo ekzistis kaj ekzistas ankorau multloke! Sur burgo gleichen supre de wandersleben montritis ghis la dua jardeko de nia jarcento tripartita geedzec-lito. Pli gravas memkompreneble en la katedralo de erfurto la tombosthono sur kiu videblas la grafo inter siaj du edzinoj. La vestajho enbilda tute kongruas kun la modo krucmilitista. La vestajhoj de ambau virinoj estas germanaj. Oni tie ankorau montras ostojn, la kranojn de la tri personoj. Disde burgo gleichen kondukas pavimita pado nome "vojo de la turkino" char chio ajn venanta el la oriento tiam nomighis turkajho. En la gleichen-kastelo en tonna montritis la turka chapo de la saracenino kiu sur la tomboslabo ne videblas kaj pluse ora kruco. En farnrode videblas tapisho kun bildoj rakontantaj, en ohrdruf en la kirko skulptajho, en kastelo ohrdruf kiel en kastelo pyrmont, sur burgo ehrenstein kaj sur la antauburgo de wernigsrode apud emleben admireblas tripartitaj litegoj. ////////////// Ludwig BECHSTEIN: 588. KINDERZÜGE UND KINDERTANZ/INFANAJ PROCESIOJ KAJ DANCOJ Iam en 1212 inter la infanoj de turingio, en tuta germanujo, en francujo ankau, naskighis stranga volego kaj fantazio kolektighi kaj foriri por reakiri la sanktan tombon. La legendo rakontas ke fremda kaj bela knabo venis tra la govioj kantante la kanton de la krucmilitistoj kiun amase sekvis chiuj infanoj senbrideble. Nek vortoj nek frapoj nek ligiloj detenis ilin kaj el germanujo forirus 20 da miloj, dume el franclando ech 30 da miloj. Sed ili parte sur la danghera vojo tra la alpoj kaj aliaj malhejmecaj regionoj pereis, la resto de la alvenintoj chemarborde mortus dum shtormegoj. Neniu el ili revidos la patrujon! Same kiel okazas la procesio granda, tiel alia irado pasis en la jaro 1238 kun kelkaj shanghoj tamen. Ghi atestis kiumaniere iu nekonata persono povus fi-imponegi multe da homoj kaj treni chiujn kun si sen ia eksplikebleco kaj kun frenezo. Estis en la 15-de junio de la menciita jaro ke stranga dancvolo infektis la infanojn de la urbo erfurto. Kunvenis pli ol 1000 kaj oni komencis danci, manon en manon, en grandaj chenoj, disde löbertor-pordego malsoben al steigerwald-arbaro ghis la vilagho waltersleben kaj plue al eischleben. Disde eischleben al ichtershausen kaj tra rudisleben al arnstadt, sur vojo de kvar horoj, dum senchesa dancado kantado saltado. Oni ghojis kaj ravighis ghis alveno vespera al arnstadt kiam oni jam estis lacega. La civitanoj de arnstadt tre miris pri la fakto, ke tuj cheestas tiom da infanoj. Ja ili pretis gastigi la alvenintojn. Sed la erfurtanoj ne sciis kien iris la infanoj kaj regis granda teruro en la urbo char en kvazau chiu domo mankis infanoj. La angoro dauris la tutan nokton ghis alveno de ghojiga novajho el arnstadt pri la sorto de la infanoj. Do la erfurtaj gepatroj pretigis veturilojn kaj veturis mem ghis arnstadt kie ili dankis la lokulojn pro la gastemeco reprenonte hejmen la infanojn. Sed ili ne povis indiki kiu persono ekzakte estus ordoninta iri kun dancado tiom longe. Shajnus ke bonus ech pli longa foriro se ili ne ighus post horoj tro lacaj kaj malsataj. Sed baldau poste multaj infanoj mortis kaj la resto supervivanta restis ghismorte kun daura tremo. La danco ja estis sortacho. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger] -----------




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
08.07.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.