Artikel

TURINGIO INTERNACIA 96

In unserem Esperantomagazin fahren wir mit der Eisenbahn nach Bad Sulza. Dann geht es kriegerisch zu: es kommen die Friedenskämpfer Bertha von Suttner und Wolfgang Borchert zu Wort. Und schließlich lesen wir im "Esperantisto", daß Geldmittel für den "Kampf für Esperanto" bereits von Anfang an knapp waren ...

___________________________________________

96. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. November 2019: Die Thüringer Eisenbahn und das Reiseziel Sulza | Friedensmanifeste von Suttner ("Friedensappell") und Borchert ("Lesebuchgeschichten") | Geldknappheit in der Werbung für Esperanto (1896)


> Download

##### "Lesebuchgeschichten", von wolfgang borchert / "Legolibraj rakontoj" de wolfgang borchert --- Posedas chiuj homoj kudrilmashinon, radiaparaton, fridujon kaj telefonon. Kion do oni faru nun, demandas la fabrikestro. Bombojn, diris la inventisto. Militon, asertis la generalo. Se alia solvo ne estas, do bone, reciprokis la entreprenisto. Kegloludeje. Du viroj interparolis. Kial? Sinjoro profesoro portas kostumon nigran. Chu oni funebras? Tute ne, tute ne. Okazis festo. La junuloj iros fronten. Faritis eta parolado. Cititis clausewitz. Akompanantigis oni kelkajn signalvortojn, kiel: honoro, patrujo. Oni legigis hölderlin. Memorigitis je langemarck. Temis pri festo raviga. Tre emocia. La junuloj ja kantis: Dio, kiu kreskigis la feron. Brilis iliaj okuloj. Kortushe, ege kortushe! Sinjoro profesoro, chesigu tion. Tio estas ja terura. La profesoro malkomprenante okule fiksis la aliajn. Rakontante li faris multajn krucojn sur la paperon. Nur krucojn malgrandajn. Li prenis novan globon kaj ruligis ghin keglolane. Tondris mallaute. Poste malantaue la kegloj terenfalis. Ili similis virojn junajn. Du viroj interparolis. No, kia estas la situacio? Relative malrekte. Kiom vi ankorau posedas? Maksimume kvar milojn. Kiom vi eble povus doni al mi ankorau? Maksimume ok centojn. Pli multe. Do bone, mi altigos la nombron je unu milo. Dankegon. La du homoj adiauis unu la alian parolinte pri homoj. Temis pri generaloj. Estis milito. Post la militofino la soldato hejmen revenis. Sed li ne havis panon. Tuj li ekvidis ulon havantan panon. Lin li mortigis. Diris la jughisto: Mortigi alian homon vi ne rajtis. Pro kio ne, demandis la militirinto? [Übersetzung: Schwaiger Bernhard] ##### "Appell an das 20. jahrhundert", de bertha von suttner (aus dem jahre 1897) / "Alvoko al la 20a jarcento" de bertha von suttner (1897) --- Sciante bone ke nau dekoj de la kleruloj de la tuta mondo ankorau malshatas la pacmovadon kaj tute ignoras ghin kaj ke unu dekono ech malamike traktas la movadon, mi apelacias je la estonto. La 20a jarcento ne finighos antau ol la homa societo estos rezigninta pri la pli granda skurgho laulegha, nome pri militoj. Verkante la taglibron mi alkutimighis fari steleton che noto de aferoj minacantaj kaj promesplenaj. Sekve mi turnas per unu fojo transsalte kelkajn dekduojn da blankaj paghoj kaj skribos fine de tio: Do, kio okazis? Vidu paghon tiun kaj jenan... Kiam dum la daura skribado hazarde mi estos retrafinta la saman demandon mi ja povos kontentige respondi ghin. Sekve mi permesas al mi nun starigi la demandon al legonto vivanta multe pli malfrue ol mi, al legonto, kiu eble el polvokovrighintaj subtegmentejaj ajhoj elprenis tiun chi volumon. Do mi demandos al li: Diru ci, kio okazis? Chu mi pravis? Mi petas lin skribi la respondon marghen. Kaj mi jam nun vidas gloson lian antau miaj okuloj: Jes, vi pravis; dankon al dio ...! ##### Aus: "Esperantisto", 3. jahrgang/nummer 6 (juni 1892) --- Ein glorreicher kriegsmann sagte einmal, daß es für einen krieg nur dreier dinge bedürfe: Geld, geld und nochmals geld! Auch über unser herzensanliegen können wir sagen, daß es vornehmlich dieser dreier dinge bedarf. Geld ist die basis, dank derer wir die ganze welt sich erheben lassen können. Gebt uns genügend kapital, und morgen wird die ganze welt in einer sprache reden und die mauern zwischen den völkern werden nur mehr eine legende aus fernen tagen sein. Nichts fehlt uns außer geld, aber ohne geld werden wir auch nichts ausrichten können. Wir erhielten eine menge von ratschlägen und forderungen. Man zeigt uns auf, was zu tun ist aber man weist uns nicht den weg, woher man das geld dazu nehme könnte. "Schafft doch eine große literatur und beeindruckt die welt durch fakten! Verteilt überall eine menge lehrbücher und propagandabroschüren! Schaltet ohne unterbrechung werbeannoncen in zeitungen! Sendet an jeden buchhändler eine gewisse anzahl an büchern!" Und so weiter und so fort. Wunderbar, wunderschön. Wir können das alles sehr einfach und schnell bewerkstelligen, doch dafür fehlt uns immer nur das eine, nämlich - geld. Wir müssen selbst opfer bringen und, was das wichtigste ist: Wir müssen menschen mit vermögen für unsere sache begeistern. Mit einem wort: Wir müssen uns vor allem bemühen, kapital für unsere lobenswerte idee aufzubringen, denn das kapital ist die schärfste waffe. Wer uns helfen will und kann, dem schlagen wir vor, seine gaben an uns oder an den neuerdings offiziell genehmigten verein "espero" in sankt petersburg zu senden. Unser geld wird unsere kampfausrüstung sein, und es wäre schade, bliebe dieses geld ungenutzt. Aus diesem grund schlagen wir dem geldgeber, bevor er eigene experimente macht, vor, seine gaben an einen der vorher genannten empfänger zu senden. So verpufft das kapital nicht, sondern kann systematisch eingesetzt werden. Es wäre sehr wünschenswert, würden alle russischen freunde unserer großen sache möglichst bald unterstützendes mitglied des vereins "espero" und würben sie in der folge immer neue leute an. Lernen oder etwas zu machen, das wollen bekanntlich immer nur wenige; doch bloß eine gewisse summe zu geben und mitglied im verein "espero" zu werden, das werden viele gut finden. Auch den gleichgesinnten in anderen ländern raten wir, in einem der vereine in ihren ländern mitglied zu werden. [Eigene Übersetzung] ##### "Heimathskunde von thüringen und dessen nächster umgebung", von j.c. kronfeld, jena 1861 --- Koncerne la realigon de chiuj turingiaj fervojlinioj, la direktorejo de la fervojsocieto chie ajn faris chion ebla por kontentigi la vojaghantaron. Regule cirkulantaj trajnoj transportas en komfortaj kupeoj chiutage grandan nombron da vojaghemuloj. Por ties restado en la stacidomoj starighis fortimpresaj konstruajhoj, chefe en erfurto, halle kaj lepsiko. Sed ankau che malpli gravaj stacioj senshpareme zorgitis ke estu ofertata al la publiko la kiel eble plej granda afablajharo. [...] Post tiuj chi mallongaj enkondukaj vortoj ni spirite iru al la sidejo de la administrado fervoja al erfurto por komenci de tie vojaghon nian unue eosten ghis la du finpunktoj de la turingia fervojlinio, nome al halle kaj lepsiko por kontinuigi la iradon poste disde erfurto uesten ghis gerstungen. ------ SULZA - La valo de la rivero ilm malgrandighis je vera valkaldrono kie trovighas la bonveniga kuracbanloko sulza. Jam antau nia atingo de la urbeto briladis al ni la belaj, blankaj vitejaj dometoj kiujn oni starigis en granda nombro tie chi kaj kiuj donas al la valo alogon plusan. Ankau che sulza la vagonaroj preteririgas nin la urbon, char trovighas la haltejo tre for de la urbo. Fakte ni devas reiri en la sama direkto el kiu ni alproksimighis. La unua afero kiu okulfrapas la eltrajnighinton estas la imponaj salejoj. De ili la urbo ja gajnis sian nomon. La salejo estas hodiau che oberneusulza apartentanta al la duklando saksio-meiningen, dume la urbo mem estas vajmara. Sulza estas nur eta urbo kun apenau 1200 enloghantoj, sed ghiaj salbanoj allogas chiujare grandan nombron da kuracotoj. La banlokkuracejo surmonta permesas belan superrigardon al la afable situanta urbo kaj la medioj. Je la alia bordo de ilm-rivero situas chemonte malantau arboj dorfsulza kaj supre sur la monto estas la vilagho bergsulza kun granda bieno kie iam estis estinta burgo sulza. Poste konstruigis tie chi palatineja grafo frederiko la 2a de saksio prepostejon. Proksime estas ankau la 743 metrojn alta monto herlitzberg kun belvederoj lindaj. La urbanoj de sulza perlaboras la vivon parte agrikulture parte shtrumpofare parte banlokturisme. Por la kuracotoj oni vere bone zorgis! Belaj promenejoj lau la ilm-rivero respektive pli alten kaj en la direkto de la vitejoj prezentas la tutan regionan belecon. La surloke kreskintaj vinberoj malpli uzatas por vinfarado ol por manghado. Tamen la banloko suferas pro la proksimeco de la konkura urbo kösen. Tuj malsupre de la stacidomo oni trafas lokon kiu dum la fervojlinia konstruo kauzis grandan malfacilon. Char en granda profundeco necesis trakti la shtonojn kiuj en eksterorde multaj tavoloj tie chi kushas. Post la transveturo de tiu chi loko la vagonaro alproksimighas al la amika valo de la rivero saale. Che la vilagho großheringen la rivero ilm alfluas al saale kaj la vagonaro movighos nun laulonge de saale ghis unu el la plej ravigaj lokoj de la tuta valo. Ghi tiom malplilarghighis ke la taluso fervoja tre tre proksimas la riveron kaj fine la riverbordo per muro estis stabiligita. Dekstre levighas tre alte sur rokoj du burgaj ruinoj, saaleck kaj rudelsburg. Ili ege plibeligas la teritorion! La maldekstre levighanta altebenajho, tuj post kösen, havas freshan foliarbaron dume pli envale estas vinberghardenoj. [Übersetzung: Schwaiger Bernhard]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.11.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.