Artikel

TURINGIO INTERNACIA 74

Esperantomagazin: Erscheinung des Herrn (Matthäusevangelium Kap. 2) | Wolfgang Borchert: "Die drei dunklen Könige" | Detlev Blanke: "Esperanto in der DDR mit Schwerpunkt Thüringen", Teil 1 | Joachim Gießner (Herzberg am Harz) | TEA-Malwettbewerb 2018


> Download

74. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Jänner 2018: Erscheinung des Herrn (Matthäusevangelium Kap. 2) | Wolfgang Borchert: "Die drei dunklen Könige" | Detlev Blanke: "Esperanto in der DDR mit Schwerpunkt Thüringen", Teil 1 | Joachim Gießner (Herzberg am Harz) | TEA-Malwettbewerb 2018

Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehhem de Judujo en la tempo de la regho Herodo, jen saghuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regho de la Judoj? char ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinighi al li. Kaj kiam la regho Herodo tion audis, li maltrankvilighis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte chiujn chefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskighi. Kaj ili diris al li: En Bet-Lehhem de Judujo, char per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Lehhem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Char el vi venos reganto, Kiu pashtos Mian popolon Izrael. Tiam Herodo sekrete venigis la saghulojn, kaj precize sciighis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. Kaj li sendis ilin al Bet-Lehhem, dirante: Iru kaj elserchu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankau venu kaj adorklinighu al li. Kaj audinte la reghon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, ghis ghi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj vidante la stelon, ili ghojis kun tre granda ghojo. Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinighis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. Kaj avertite de Dio en songho, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando. --- Da Jesus geboren war zu Bethlehem im jüdischen Lande, zur Zeit des Königs Herodes, siehe, da kamen die Weisen vom Morgenland nach Jerusalem und sprachen: Wo ist der neugeborene König der Juden? Wir haben seinen Stern gesehen im Morgenland und sind gekommen, ihn anzubeten. 3 Da das der König Herodes hörte, erschrak er und mit ihm das ganze Jerusalem. Und ließ versammeln alle Hohenpriester und Schriftgelehrten unter dem Volk und erforschte von ihnen, wo Christus sollte geboren werden. Und sie sagten ihm: Zu Bethlehem im jüdischen Lande; denn also steht geschrieben durch den Propheten: "Und du Bethlehem im jüdischen Lande bist mitnichten die kleinste unter den Fürsten Juda's; denn aus dir soll mir kommen der Herzog, der über mein Volk Israel ein HERR sei." Da berief Herodes die Weisen heimlich und erlernte mit Fleiß von ihnen, wann der Stern erschienen wäre, und wies sie gen Bethlehem und sprach: Ziehet hin und forschet fleißig nach dem Kindlein; wenn ihr's findet, so sagt mir's wieder, daß ich auch komme und es anbete. Als sie nun den König gehört hatten, zogen sie hin. Und siehe, der Stern, den sie im Morgenland gesehen hatten, ging vor ihnen hin, bis daß er kam und stand oben über, da das Kindlein war. 10 Da sie den Stern sahen, wurden sie hoch erfreut 11 und gingen in das Haus und fanden das Kindlein mit Maria, seiner Mutter, und fielen nieder und beteten es an und taten ihre Schätze auf und schenkten ihm Gold, Weihrauch und Myrrhe. Und Gott befahl ihnen im Traum, daß sie sich nicht sollten wieder zu Herodes lenken; und sie zogen durch einen anderen Weg wieder in ihr Land. [Matth 2, 1-12; Deutsche Übersetzung: Luther 1912] ######### La tri malhelaj reghoj (Wolfgang Borchert) --- Li malcerte pashis tra la malhela antauurbo. La domoj staris detruitaj en la chielon. Malcheestis la luno kaj la pavimo ektimis pri la malfrua pasharo. Poste li trovis fortikan laton malnovan sur kiun li tretis perpiede ghis la putranta lato ghemis kaj rompighis. La ligno odoris mola kaj dolcha. Tra la malhela periferio li reiris. Steloj mankis. Kiam li malfermis la pordon - la pordo ploris dume - li vidis la palajn bluajn okulojn de sia edzino. Ili apartenis al vizagho laca. Shia spiro pendis blanke en la chambro, tiom malvarmis! Li fleksis la genuon kaj rompis la lignajhon. La ligno ghemis. Tuj ekodoris chirkaue molo kaj dolcho. Li tenis pecon sub la nazon kaj ridis mallaute: Kvazau tio estus kuko... Ne, diris la virinaj okuloj, ne ridu. Li estas dormanta. La viro metis la dolchan molan lignajhon en la etan ladfornon. Ghi ekardetis jhetante varman lumeton tra la tuta chambro. Mallonge tio heligis etan vizaghon rondan kaj restis unu momenton. La vizagho estis nur unu horon agha havante jam chion necesan: orelojn, nazon, bushon kaj okulojn. La okuloj certe estas grandaj - tio videblis malgrau ilia fermiteco. Sed la busho estis malfermita kaj blovetis mallaute disde ghi. La nazo kaj la oreloj rughis. Li vivas, pensis la patrino. Kaj la malgranda vizagho dormis. Jen ankorau la avenflokoj, diris la viro. Jes, respondis la virino, bona ideo. Malvarmas. La viro prenis ankorau de la dolcha kaj mola ligno. Nun shi naskis kaj devas frosteti, li pensis. Sed li ne konis iun por bati per la pugno rekte en lian vizaghon. Kiam li malfermis la fornotruon denove manpleno da lumo falis sur la dormantan vizaghon. La virino diris mallaute: Rigardu, kiel aureolo, chu vi vidas tion? Glorkrono!! pensis li havante neniun por envizagha pugna batado. Poste estis kelkaj uloj che la pordo. Ni vidis la lumon, diris ili, tra la fenestro. Ni volas sidighi dek minutojn. Sed ni havas suchinfanon, diris la viro al ili. Nenion respondante ili tamen eniris la chambron, elpushis nebulon de la naztruoj kaj levis la piedojn. Ni estos tre malbruantaj flustris ilin levante la piedojn. Poste lumbrilo falis sur ilin. Trio ili estis. En malnovaj uniformoj. Unu havis kartonskatolon, unu sakon. La tria ne havis manojn. Ili frostmortis, eksplikis li levante la amputitajn stumpojn. Poste li montris al la viro la mantelposhojn. Tabako enestis kaj maldika cigaredopapero. Ili preparis al si cigaredojn. Sed la virino protestis: Ne, la infano. Poste la kvar personoj iris antau la pordon kaj iliaj cigardedoj ighis kvar punktoj en la nokto. Unu havis dikajn piedojn chirkauvolvitajn. Li prenis eron lignan el sako. Jen azeno, diris li, mi skulptis ghin dum sep monatoj. Por la bebo. Tion li diris kaj donis ghin al la viro. Chu chio bonas kun la piedoj? Akvo, diris la azenskulptinto, akvo pro malsato. Kaj la alia, la tria? demandis la viro palpante la azenon en la obskuro. La tria ade tremis en sia uniformo: O, nenio, nur la nervoj. Oni ja havis tro da timego. Poste ili surtretis la cigaredojn por estingi ilin kaj reiris en la domon. Ili levis la piedojn kaj rigardis la dormantan suchinfanon. La tremulo prenis disde la kartonskatolo du flavajn bombonojn dirante: por la virino estas ili! La virino malfermis la palajn okulojn vaste kiam shi vidis la tri personojn klinighantaj super la infanon. Shi timis. Sed tuj la bebo pushegis la gambojn kontrau shia brusto kriante tiom laute, ke la tri obskuruloj levis la piedojn kaj shteliris en la direkto de la pordo. Tie chi ili ankoraufoje kapsignis, poste ili eniris la nokton. La viro postrigardis ilin. Sanktuloj strangaj, li diris al la edzino. Poste li fermis la pordon. Belaj sanktuloj ili, grumblis li kaj iris preni la avenflokojn. Vizaghon fremdan por meti siajn pugnojn li ne havis. Sed la infano kriis, flustris la virino, tre laute ghi kriis. Post tio ili foriris. Rigardu, kiom vivanta ghi estas, shi diris fiere. La vizagho malfermis la bushon krionte. Chu ghi ploras? demandas la viro. Ne, mi opinias ke ghi ridas, respondas la virino. Kvazau kuko, diris la viro kaj flaris la lignon, kuksimile. Tute dolche. Char hodiau estas kristnasko, diris la virino. Jes, kristnasko li murmuregis, kaj disde la forno jhetighis manpleno da lumo sur la etan dormantan vizaghon. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
08.01.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.