Artikel

TURINGIO INTERNACIA 87

In unserem Esperantomagazin sprechen wir über den Hl. Blasius, der am 3. Februar seinen Festtag hat. Dann begleiten wir wieder Karl Emil Franzos auf seinem launigen Spaziergang durch Erfurt. Am Ende lernen wir den Mundartdichter und Förster Paulus Motz aus Ritschenhausen kennen.

___________________________________________

87. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Februar 2019: Hl. Blasius | Karl Emil Franzos, "Erfurt" (Teil 3) | Der Dichter Paulus Motz aus Ritschenhausen


> Download

Ekfloro de la urbo erfurto post chia shanceligho similas miraklon. Sed ne temis pri miraklo kaj la kialo al ni jam estas konata. Chirkau la urbo abundis tiam ne tritiko au hordeo sed la blua verdo de tinktura izatido kaj la ora flavo de kolzo. Estante dum mezepoko la unusola blua kolorilo ghi restis ghis la 17-a jarcento, kiam la eksterlanda indigoplanto mortigis ghin, la chefa fonto de erfurtaj potenco kaj richeco. Ne kultivatas la tuto de izatido tie chi, memkompreneble, sed kvazau per chio izatida tie chi komercitis. Asertas la kronisto ke ghi alportis chiun jaron tri tunojn da oro. Ne nur miloj perlaboris la vivon izatidkomerce sed ech dekoj da miloj da erfurtanoj: transportante, kultivante, kolorante. Ankau lupolon oni kultivis kaj biero bongusta faritis. Dum la tiamaj felichaj tempoj la vinspalirajhoj grasaj kurbighis sur la sunaj montetoj chirkau la urbo erfurto. La vinkulturo ranghas inter la malmulto da bonaj aferoj hereditaj de la regintaj katolikaj majencanoj. La chefepiskopo sendis vinkultivistojn kaj shosojn disde la rejna regiono. Krome kultivitis anizo kaj koriandro, kaj - tre grave! - la plej bonaj legomoj en tuta germanujo. Floroj ekzistis tie chi kiajn oni ne vidis aliloke. La erfurtanoj nomighis "ghardenkultivistoj de la sankta romia imperio" pli malfrue: fakte ili plenumis tiun rolon jam en la 12-a jarcento. Glorigitis ankau la bredado de abeloj kaj ech plu grava la bredado de bovoj. Tre ampleksajn kampojn la erfurtanoj ne havis en komparo kun aliaj urboj, tamen des pli svele kaj turge kreskis sur malvastaj pashtejoj la herboj. Kiel lando kanaan kun abundo da lakto kaj mielo malnova erfurto shajnis al poetoj kaj kronikistoj siaj. Do restis erfurto la urbo de agrikulturo, sed krome ghi estighis jam de longe loko de floraj metioj. Kiom ajn germanaj civitanoj produktis antau sep jarcentoj - tion faris sukcese ankau la erfurtanoj kaj kelkaj el ili ech pli bone. La glavistoj, la tanistoj, la linshpinistoj kaj tukfaristoj estis gildoj ankau eksterurbe famaj. La plej konata trovighis nur en erfurto, nome la koloristoj de kaj komercistoj per izatido. La saman kvanton da mono venigis enurben ankau la komercado ghenerale. Ne nur libroj rakontas pri tiu erfurto de chirkau la jaro 1200. Oni vidas ech hodiau ties spurojn sed necesas uzi la okulojn korekte. Konfesinde, mi ne vidis izatidon, neniam dum iu ekskurso mia tra kampoj kaj ghardenoj. Tamen ghi kultivitis ankorau antau 90 jaroj dum la kontinenta komercbojkoto kiam indigo ne povis veni en la landon. Ech antau 40 jaroj ghi ankorau kultivitis. Mi renkontis ghin ankau aliloke en turingio, apud arnstadt ekzemple. En erfurto ne. Ech en la grandegaj forcejoj kaj plantejoj de schmidt kaj benary mi serchis tiun kreskajhon bonfaran por erfurto vane. "Izatido?" redemandis al mi vendisto tre eleganta. "Nekonate. Mi mem denaska erfurtano. Neniam audis mi tiun vorton." Certe neniam atendu de tro okupita sinjoro - mankas al li la tempo por paroli per kompletaj frazoj - oni ne atendu de li konon de la historio de la naskighurbo. Tamen mi miris ke neniu erfurta junulo rajtas koni la aspekton de planto sen kiu eble ne plu ekzistus erfurto. Do ghenerale ni la homoj ofte ne dankemas antau aliaj homoj - chu ni estu sekve vere dankemaj antau plantoj? Sukceso nul koncerne izatidon, almenau mi trovis dum promeno en la direkto de hochheim vitojn kaj kompateme karesis la malgrasajn verdajn vinberojn. Chu hodiau ankorau faratas vinoj el ili? Mia hotelestro maljesis dirante: "Demando nul, kara sinjoro, vinagro estas pli malkara." Tamen skribas ankorau olearius pri tri varoj pri kiuj erfurto estu fiera: wein, wolle, waid - vino, lano, izatido. Eobanus hessus, kiu profesorighis surloke en 1517, en unu siaj idiliajhoj taksis la erfurtan vinon pli alta ol chiujn vinojn de la regiono rejna. Mi ne kulpigas la poeton, char hessus estis multvojaghinta kaj titolitis fare de lutero "regho de la poetoj" - tian atributon homo neniam ricevus sen privinaj spertoj! Mi ja chiam supozis ke kulpas prie la degenero de la erfurta vino kaj dum trafoliumo de malnova libro tiu supozo konfirmitis. Ju pli mi scias pri urbo des pli urbo ghojigas min. En la trovita libro skribas la inteligenta verkinto ke senfinaj sieghoj kulpus pri longjara malflego de vinberoj kaj pri ilia sekva sovaghigho. Plantoj malaperas, sed la shtonoj restas. Pli fortan impreson mi ricevis de aliaj restajhoj de erfurto malmoderna, nome de la ponto de la komercistoj. Protektite de egidio-kirko, konstruajho kun impona kvarangula pinta spajro che la pontokapo, aspekto malfermighas sur shtonan ponton kondukantan trans la gera-rivero, mallargha strateto kun butikoj. Malgrau la trashovo kaj pelado kaj interpushigho kaj interpremigho oni audas la plaudantan riveron de malsupre. Sed neniuloke oni vidas ghin: nur disde la riverbordo videblas la kusho de la dometoj sur la pontarkajhoj en kies volbajhoj gluas la keloj kiel hirundaj nidoj. Apenau maleblas esprimi la strangon kaj la mezepokan econ de tiu chi strateto. Homo transiranta ghin revu kun malfermaj okuloj kvankam la plej granda parto de la domoj datumas de la 17-a jarcento kaj ofertatas la produktoj de maggi kaj la kakao de van houten. Sed la fantazio vekighis kaj metas je la loko de la nuntempuloj kavalirojn en shtala kiraso, burghojn en buntaj tukoj, kamparanojn en felaj vestajhoj. Kiom da enloghantoj erfurto havis dum sia plej granda floro, chirkau la jaro 1420, ech hodiau estas akra kverelo inter la historiistoj kiu memorigas onin je la bataletoj tiamaj: la taksokalkuloj plej optimismaj estas de 80.000 homoj. Sed ech la plej modestaj taksoj pri la duona nombro atestus duoblon de la enloghantaro de mezepoka nurenbergo! Sekve temis pri unu el la plej grandaj enloghantaraj densecoj de germanujo kaj certe pri unu el la plej richaj regionoj. Ech pli, pri areo tre studema kaj klerita! Nur tial eksplikeblas ke komerca urbo estante malmemstara entreprenis kulturan faron pri kiu neniu simila povas glorighi: per propraj rimedoj erfurto kreis, kaj sen iu apogo duka, en 1378 altlernejon. Universitaton la plej malnovan en germanujo post la institucioj en prago kaj vieno. Samtempe temis pri la unua universitato kiu havis chiujn kvar fakultatojn. Centro de moderna humanismo. Remparo de humanismo moderna havante pinte 900 studentojn, nombron tiam enorman da studentoj. Unu el ili substrekis la malgravecon de chiuj aliaj altaj lernejoj en vieno, prago, hajdelbergo, lepsiko. Ne konsideru ni tiun chi aserton malgravajho char la cititaj vortoj estas de la studento marteno lutero el eisleben. Lukrega estis ankau la kultivado de fruktoj kaj legomoj. Surloke kreskis gigantaj pomoj kaj piroj taugaj por la tiamaj krudaj tempoj. La kolosaj erfurtaj rafanoj 20 funtojn pezaj eksportitis ankau en landojn estantajn tre for de germanujo. Kiam frederiko dumsieghe en 1311 faligis chiujn fruktarbojn krom la erfurtanoj mem plendis ankau chiuj frandemuloj de centra europo pri tiu chi barbarajho. Post deko da jaroj la damaghoj ne plu senteblis. Multe malpli rapide la humiligita erfurto reekfloris post samaj barbarajhoj de la francoj en 1813. Ne nur la grasa tereno super la kalko richigis erfurton, sed ankau akvo kaj shtonoj. La gera-rivero estante richa je fishoj movis multajn muelejojn. La salo de erfurto plibongustigis la pladojn de chiuj okcidentgermanoj. Pli kaj pli evoluis metioj kaj komercado. Ne estis merito de la dekkvar patricioj kiuj regis la urbon en tiuj fruaj ekfloraj tempoj ke la plej frekventita komerca vojo de centra germanujo kondukis disde hesio tra erfurto al lepsiko, ke disde erfurto kondukis alia strato al dresdeno kaj de tie pli norden. Ech malpli ili meritis pri la fakto ke turingio estis la koro de germanujo kaj erfurto la koro de turingio do la centro de la centroj. Ja la politikistoj meritis pri la sagha utiligo de bonega natura situo danke al laborado kaj inteligenteco. La strata retaro chirkau erfurto estis sendube la plej bona de mezepoko. Senchese la strata retaro pligrandighis. Chiu flanka vojo, chiu pramo agorditis kun erfurto. Kaj nenie la stratoj estis pli sekuraj! Ne ekzistis en la medio de erfurto burgoj de fiaj shtelistaj kavaliroj, ne ekzistis rabistoj survojaj. Armeo da dungitaj soldatoj, krono da firmaj kasteloj shirmis la trafikon. En unio kun hanso kaj sudgermanaj respektive saksaj urboj erfurto estis centro de protektakompanado en meza germanio. Pri ghia merito stapleja mi jam parolis. Pro chio tia, vershajne same pro la audaco kaj la entreprenademo de la civitanoj eksplikeblas la rolo de erfurto kiel germana komercmetropolo de mezepoko. De chiuj direktoj venis tien chi la kamionoj altaj: el la rejnaj regionoj kaj la nederlandoj tra la bruehl-pordego laulonge de la fortikajho cyriaksburg kie hodiau etendighas multaj ghardenoj. La malsupraj saksoj kaj angloj chirkau petersberg-monteto venis tra andreo-pordego. La homoj el luebeck kaj hamburgo alvenis tra vastaj kampoj tra johano-pordego kie nuntempe estas kvartalo de laboristoj. La saksoj kaj luzacanoj atingis la urbon laulonge de la gera-rivero kaj tra la malhela kraempfer-pordego. La vogtlandanoj kaj bohemoj laulongis la straton kie ankau en niaj tagoj cirkulas la vagonaroj disde vajmaro, tra schmidtstedter-pordego. La sudgermanoj kaj italoj alproksimighis tra loeber-pordego kie nuntempe estighas vilaa kvartalo. Sed ghuste tie, kie hodiau la fremdulo atingas la urbon trajne, chestacidome, ne ekzistis iu pordego trans la chirkaufortikajho! Erfurto estis komerca centro kiel pli malfrue lepsiko kaj hodiau hamburgo. Kun la malsamo ke tie chi ne nur amasighis en malvasta loko varoj sed ankau multaj achetistoj kaj vendistoj.Sen la dominikanoj kaj majstro eckhart, sen la benediktanoj de la petersberg-monahhejo - bonaj kronistoj de la urbo ili! - la erfurtanoj vershajne ne povis krei la unuan kompletan universitaton de germanujo kaj glorigi la urbon tiumaniere. Restas la demando kial neniu alia urbo germana planis same? Kleritaj ekleziuloj ja estis chie ajn. Oni scias ke la universitato ne plu ekzistas de ne tute cent jaroj. Ghi aboliciitis oficiale en la jaro 1816 post kiam ghi dum jarcentoj agoniis. Alia restajho estas la regha biblioteko kiun gastigas nun la iama pakejo, rokoka ejo che la anger-placo. En ghi trovighas pluse, krom malinteresa bildmuzeo, la financoficejo. La biblioteko posedas multajn malnovajn presitajhojn kaj pli ol mil manuskriptojn. Mi vane klopodis viziti ghin char tiu chi sekcio estis - fermita. Aliaj bilbiotekoj zorgas ke aparte dumsomere vojaghantoj kun sciencaj interesoj povus veni kaj gapi. Tiaj kutimoj shajne ne ekzistas en erfurto. Sekve plu nur unu konstruajho memorigas onin je la glora universitata estinteco, la malnova universitejo. Longa ejo kun etagho surkonstruita je altan, malnovan teretaghon kun ogivaj fenestroj. Nur la portalo sub la gablo artajhe belegas. Alia institucio ene de la domo allogas nur malmultajn vizitantojn: la muzeo pri la turingia arbaro kvankam ghi havas belajn aferojn kaj tradiciajn vestajhojn. Jen la sorto de erfurtaj vidindajhoj ke ili simple ne vizitatas. Sekve kompreneblas ke kelkaj el ili tute ekstrikis kaj tute malebligas vizitighon. Ekzemple la - lau la turismaj gvidlibroj - bone konservita aulo simple ne viziteblas. Sinjoro tre honorinda kie jhus estis eliranta la domon diris al mi: "Vi devas reveni post kelkaj semajnoj." Malarogante mi faris la objheton ke mi estus mallokanulo. Lia respondo: "Via rimarko ne senchavas. Char tamen vi povus reveni post kelkaj semajnoj." Chiu klinas la kapon antau tiu burgo de humanismo sur germana grundo. Char chiu kulturo kaj grandeco de germanaro science kaj poezie fundamentas tie chi. Famis la profesoroj kiuj iam transpashis tiun chi portalon. Tamen neniu havis similan famon kian havis du iliaj adeptoj. Malgrau ilia signifa malsimileco ambau ghuas pri unu simileco: ke iliaj nomoj neniam estos forgesitaj surtere: temas pri marteno lutero kaj johano fausto. Oni scias ke erfurto ja rajtus nomi sin luterurbo kiel eisleben, wittenberg au worms. Lutero pasigis nur 7 jarojn tie chi de 1501 ghis 1508. Sed temis shajne pri jaroj, dum kiuj li ighis viro de forta, pia, sincera karaktero. Sen ili li estighus nur talentita jughisto au advokato kiel multaj aliaj ankau. Tie chi li studis jursciencojn kaj magistrighis, tie chi li eklernis la mondon de antikveco danke al crotus rubianus au johano lang. Tie chi trafis lin per fulmotondro chiela vocho frokuligonta lin. En erfurta chelo li travivis la malfacilajhojn de dubo kaj malespero, el kiuj savis lin la studo de biblio. Poste li ankorau du fojojn restis en erfurto, en 1521 kiam li vojaghis al worms kaj unu jaron pli malfrue, kiam li predikis en la preghejo de la komercistoj. Apud tiun chi kirkon, sub la ombron de altaj arboj, la erfurtanoj konsekvence starigis sian luteran monumenton. Temas pri verko rimarkinda de Fritz Schaper el la jaro 1889. Lutero staras serioze kaj trankvile sur alta granitsoklo kaj la manoj portas la biblion malfermita kaj tenita chebrusten: "Mi ne mortos sed vivos kaj anoncos la verkojn de la sinjoro." Oni vere ne bezonus tiun enskribitajhon sursoklan char la tuta figuro ja esprimas tion. La lutermonumento de rietschel en worms sendube pli gigantas ravigante per pasia movigho, batalema vizagho, pugnigita mano. Tamen ankau la laborajho de schaper en erfurto bonegas. La kvar reliefoj ankau ghojigas. La juristo jhus magistrighinta la lastan fojon ghoje travivas studentan feston kun kanto kaj muziko; lia eniro en la monahhejon malshatate fare de la amikoj; konsoligho lia fare de la bonulo staupitz; lia varma akceptigho en erfurto dum la vojagho al worms. Al mi pleje plachas la dua reliefo kaj mi taksas ghin unu el la plej bonaj verkoj de modernaj majstroj. Mi malavare malenvias tiun chi monumenton al la erfurtanoj. Mi opinias ke ili ne povas sammaniere ghoji pri siaj aliaj monumentoj, ech ne pri la monumento pri imperiestro vilhelmo. Bela estas la monumento pri al falintaj soldatoj en hirschgarten, alta shtona kolono kun orumita aglo, nur la apartajhoj kun emblemoj kaj reliefoj iom tro richas kaj tro detaligas. En la chirkauajho tamen ne marso, sed la dio amoro batalas. Malofte mi vidis sur eta enloghata parto de la terglobo tiom multajn enamighintajn parojn kiom tie dum vesperaj horoj. Ne temis plu pri cerva ghardeno, temas kvazau jam pri granda cerva parko. Inter la malgrandaj erfurtaj monumentoj plej imponas la puto de hoffmeister che anger. Temas pri alegorio. La damo estas, tio dedukteblas facile danke al la floroj enmanaj, deino flora. Tamen mi malsukcesis diveni la identecon de la barbulo. En la gvidlibro legeblas ke temus pri sinjoro metidiligento. Tion oni povas kredi au ne kredi. Almenau la figuroj belas kaj la kupro bosita dum sunbrilo havas varman tonon. Revenu ni ankoraufoje je lutero. Ankau de la monahhejo, en kiu li restis tri jarojn, videblas ankorau restajhoj en la augustenana strato - sed memkompreneble tiom shanghite kaj modernigite ke oni ne sukcesas ricevi autentikan impreson. La preghejo, ekde 1521 protestantisma, gastigis en 1850 la erfurtan unuigparlamenton. Homo kiu eniras hodiau la navon helan kaj ampleksan memoras radowitz kiu surloke travivis shajnajn sukcesojn de sia politiko. Memorindas ankau bismarck batalanta kontrau radowitz. Sed nenio igas la vizitanton pensi pri lutero. En la areo okupita de la marteno-fondajho, instituto por nepre edukotaj malrichaj knaboj, kiel ankau en la apuda orfejo ankorau montratas kelkaj memorajhoj pri lutero: serio da cheloj monahhejaj kaj la lutera chelo forbruligita en la jaro 1872. Poste ghi nove meblitis lau antikva stilo. Tamen tie chi la auro de lutero nenie vere sentatas. Lutero vere gravegas por erfurto. Ekzistis tempoj en la historio erfurta dum kiuj nur liaj vortoj vivigis la civitanojn. Pro tio li tre prezentis en la populara kutimaro. La naskightago de lutero ghis hodiau estas grava festo intencite festata fare de la erfurtanoj. Krom la rostita martena ansero manghatas en la 10-a de novembro ankau martenaj kornbulkoj kaj martenaj kringoj. Kiam je la sesa vespere la sonoriloj sonoras la infanoj iras amase surstraten kaj la protestantuloj kantos jene: "Marteno, marteno, marteno estis bravulo kiu lumigas chi malsupre la lumojn por povi vidi supre kion li faris malsupre!" Al mi shajnas tiuj versoj ne tro popolkulturaj, tamen fidindaj fontoj tradicias ekzakte tiujn vortojn. Multe pli autentikaj - kaj multe malpli profundanimaj - la versoj kiujn kantas la katolikaj infanoj. Jen ilia versio: "Krik, krak, estu inventemaj kaj fortranchu al la ansero la piedon. Sed lasu tie ankorau stumpon ke ghi ankorau longe baraktu." Egalas al la infanoj de ambau konfesioj moro kaj versajho kiu ne estas en iu kunteksto kun lutero sed indikas sanktan martenon kiu ja povis shanghi akvon en vinon. En la antautago festa la infanoj metas krucheton da akvo antau la dormochambron kantante: "Marteno, marteno, faru el akvo vinon!" Sendube ili tiam nur pensas pri lutero kiel iliaj prapatroj. Ili post plena kristanigho sendube pensis nur pri sankta petro dum la praktiko de religiajhoj iam rezervitaj por ghermana dio donar. Novaj dioj heredas ajhojn de malnovaj dioj. Tiajhoj okazas lau la normala kuro de la mondo.

[Quelle: Karl Emil Franzos: "Aus Anhalt und Thüringen. Erfurt" - Kapitel 6 (Teil III); Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.02.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.