Artikel

TURINGIO INTERNACIA 17

Esperantomagazin - Nachrichten | Hörerbriefkasten | Einladung zum 90. Deutschen Esperantokongreß nach Nürnberg | Diskussion bei Radio Dreyeckland/Freiburg über ein Buch von Thorsten Sueße

_______________________________

17. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Mai 2013: Nachrichten | Hörerbriefkasten | Diskussion von Radio Dreyeckland über ein Buch von Thorsten Sueße


>Download

Autofrühling, Töpfermarkt und Fahrradfrühling
Am 20. April fanden in Erfurt der Autofrühling mit 14 verschiedenen Automarken, der Töpfermarkt und der Fahrradfrühling statt. Expertengespräche neben Modenschauen und Musik umrahmten das alljährliche Ereignis. Erste-Hilfe-Kurse oder Informationsmöglichkeiten über klimaschonende Energie rundeten das Programm ab. Der Töpfermarkt wurde wegen Bauarbeiten am Fischmarkt zur Krämerbrücke hin verlegt. Bei der Auswahl der Interessenten achtete man auf Vielfalt und zusätzliche Angebote für Kinder. Sie sollten etwa ihre Geschicklichkeit an der Töpferscheibe unter Beweis stellen können. Ob auch in Zukunft von der Stadt der Domplatz unentgeltlich für die Werbeschauen der besonderen Art zur Verfügung gestellt werden wird, ist noch nicht geklärt.

Seninterrompa foira sezono en Erfurto
La 20-an de aprilo malfermis la pordojn la sekvantaj eventoj: la Aŭtomobila printempo, la Bazaro de potaĵoj kaj la Bicikla printempo. Kvazaŭ sen paŭzo, ĉar ĵus estis fermita alia urbokerna printempa foiro. Ĉe la printempa foiro de la aŭtomobila industrio 12 erfurtaj entreprenoj ĉeestis kun 14 markoj de veturiloj. S-ro Sven Kaestner entuziasme filozofiis pri la kombino de aŭtoj kaj printempo: "La tutan tagon estos organizitaj multaj aktivecoj, antaŭ ĉio sur la scenejo kie interparolos fakuloj kaj pridiskutos la novaĵojn el la mondo aŭtomobila. Sen paroli pri la sinjorinoj kiuj furore prezentos la plej novan modon, pro ke konvenas al la printempo ne nur nova aŭto sed ankaŭ la adekvataj modaĵoj." Ĉeestis ankaŭ ADAC, la Ĝenerala germana poraŭtomobilista societo kaj la Samaritana kuracista helporganizo kun informstandoj kaj oferto refreŝigi sukurajn konojn. La energiliveranta konzerno SWE reklamis pri klimatofavora energiliverado. Elektre movigitaj aŭtomobiloj, bicikloj kaj skoteroj disponeblis por provoveturo. La ĉijara foiro de argilaj produktoj pro konstrulaboroj de sur la Fiŝbazar-placo okazis alie, nome malantaŭ la Ponto de la brokantistoj. El 120 aspirantoj estis akceptitaj 67 potfaristoj el 10 federaciaj landoj. Elektinte ilin, la organizantoj atentis pri varieco kaj programoj aldonaj, kiel la ebleco por infanoj pruvi sian lertecon ĉe la potfarista rado. La foiro vicigis ne tute 300 metrojn da argilaĵoj. La urba konsilio pruvos la estontecon de tiaj aranĝoj. Ĝis nun la urbo disponigis senkoste la katedralplacon por la aŭtomobila varbokampanjo, kion kelkaj socialdemokrataj konsiliantoj pro la manko de publika mono ne volas plu toleri. S-ro Kaestner jesus pripensadon de la tuta koncepto, substrekante ke la ĉiujara aŭta printempo allogas tre multajn al Erfurto. Tiel la urbo ĉiukaze ja profitus.
----------------
Im Brühl wird weitergebaut
Der Stadtteil zwischen Dom und Gothaer Platz hat sich bereits in den letzten Jahren radikal gewandelt. Das neue Theater ist entstanden, Wohngebäude wurden errichtet, auch Seniorenresidenzen wurden gebaut. Reihenhäuser und Stadtvillen verleihen dem Viertel ein neues Gesicht. Das alte Heizwerk ist für eine nichtkommerzielle Nutzung vorgesehen. Die ungenutzten Flächen im südlichen Stadtteil sollen nicht länger leer stehen. Ein Neubau hat seinen Preis, für finanziell schlechter Gestellte schaut es dort dann düster aus. Die Thüringer Landesentwicklungsgesellschaft weist darauf hin, daß auch genug Unterstützung in die Bestandsentwicklung außerhalb des Stadtzentrum fließt. Das Problem der Gentrifizierung, also die Aufteilung in ärmere und reichere Viertel, droht sich auch Erfurt zu verschärfen. Der Plan, Wohngeld direkt an die Mieter teurer Neubauwohnungen zu zahlen anstatt Baumaßnahmen zu subventionieren, stößt auch nicht auf die Zustimmung aller.

Novaj konstruaĵoj en la urbokvartalo Brühl
Tre multo fariĝis post 1990 en la urboparto inter la Gotha-placo kaj la katedralo. Ni menciu nur la operejon, luksajn fleghejmojn por olduloj, urbajn vilaojn, modernajn envicajn domojn. La eksa hejtadejo sekuriĝis kaj estos je dispono al nekomerca utiligo. Nun la suda parto celatas fare de la urboplanantoj, kie post ĉirkaŭ 2 jaroj ekos la konstruadoj sur la bruna kampo. Ĝis nun en tiu kvartalo kvazaŭ nur mez- aŭ altprezaj loĝejoj konstruiĝis. Por finance pli malbenitaj tie nenio estas antaŭvidata. S-ro Börsch, estro de la oficejo por urba evoluo argumentas: "Novaj konstruaĵoj kostas multon kaj oni ne povus eltiri iun profiton el tro malaltaj lupagoj. Por la celogrupo de la neriĉuloj pli prudente estus investado en la alikonstruado de jam ekzistantaj loĝdomoj." Problemo kreskanta en germanaj urboj estas ilies dispartigo en parte riĉajn kaj parte malriĉajn urbokvartalojn. Ŝajne per la menciita projekto tia dispartigo ankaŭ en Erfurto antaŭpuŝiĝus. Sed nur ŝajne laŭ nia s-ro Börsch: "Ni ja klopodas investigi ankaŭ en necentre situantajn loĝejojn, kaj tio grandparte funkcias. Aŭtomate el tio rezultos certa intermiksiĝo de pli riĉaj kun pli malriĉaj. Per tio inverse la luprezaj aĝiotadoj pri urbokernaj loĝejoj iomete bridiĝas kaj bremsiĝas." Reinhard Duddek, konsiliano de la frakcio maldekstra timas plian splitigon de la socio. Ekzistas plano jam ne subteni la konstruadojn de loĝejoj sed subteni la unuopan luanton direkte. Tamen, je prezo de 8 eŭroj po kvadratmetro en la Brühl-kvartalo ne klaras ĉu la luontoj relative bonstataj ial subvenciiĝus.
------------
Erstes Buga-Projekt im Egapark
Am 5. April wurde das erste Bauvorhaben für die Bundesgartenschau 2021 vorgestellt. Auf der Fläche der früheren Zentralgaststätte am Gartenbauausstellungsgelände soll die "Danakil-Klimazonenwelt" errichtet werden. Sie besteht aus einem Wüsten- und einem Tropenhaus. Der Namensgeber, die Danakil-Wüste in Äthiopien bzw. Eritrea war ja selbst einst ein üppiger Urwald. Beide Gebäude werden verbunden mit einer Brücke, die faszinierende Aussichten auf den ganzen EGA-Komplex bieten wird. Ein neuer Wintergarten, der das Auslagern von empfindlichen Pflanzen den Winter über überflüssig machen wird, steht dann im Sommer für die verschiedensten Veranstaltungen zur Verfügung. Weiters beginnt man nun mit der schrittweisen Renovierung des ganzen EGA-Parks. Den Anfang macht die denkmalgeschütze Ausstellungshalle 1 gegenüber dem Haupteingang.

Unua projekto por la granda hortikultura ekspozicio
La 5-an de aprilo oni prezentis la unuan projekton por la Tutgermana Hortikultura Ekspozicio okazonta en 2021 en Erfurto. Kie estis estinta la Centra gastejo ene de la EGA-ĝardeno, tie oni starigos la Danakilan Klimatzonan Mondon. Modelo estas la Danakila dezerto en norda Etiopio kaj suda Eritreo. S-ino Kathrin Weiß, direktorino de la erfurta hortikultura ĝardeno rakontas: "Estas al tiu dezerto interesega historio. Ĝi iam estis praarbaro de abunda vegetaĵaro. Ĝi ŝanĝiĝis al la plej varma dezerto de la mondo. Ekzakte tiun ideon ni adoptis kaj alproprigis al nia koncepto konstrui forcejojn dezertan kaj tropikan. Dezertoj estas multformaj: ŝtona, roka, sen aŭ kun oazoj. Sekve estas facile aranĝi interesan temoparketon." Ambaŭ konstruaĵoj unuiĝos per alta ponto. De sur ĝi estos ankaŭ raviga belvido al la bedaro kaj la ĝardenaj ensembloj. Krome ankaŭ ene de la du forcejoj panoramoj surĝardenon estos, tial ke ili estos duetaĝaj. Pro la unikeco de paralela prezentado de dezerta kaj tropika medioj, la demando de subvencia helpo fare de Eŭropa Unio estas jam plene solvita. Instalita en la nova Klimatzona Mondo estos ankaŭ vintra ĝardeno. Ĝis tiam necesos ankoraŭ deponi palmojn kaj sitelojn kun kreskaĵoj ekstere de la ĝardeno dum la vintra sezono. Dumsomere la nova vintra ĝardeno disponiĝos por diversaj eventoj. Baldaŭ realiĝos ankaŭ aliaj projektoj en la de la Erfurtanoj ŝatata hortikultura ĝardeno. Oni ekrestaŭriĝos laŭ la normoj monumentprotektadaj la ĉefan ekspoziciejon vide al vide al la centra enirejo. Sekvos la aliaj haloj, poste la akceptejo kaj la administradejo. Diversaj priplantoj ŝanĝiĝos kaj renoviĝos padetoj kaj placetoj.
---------------
Falschparken seit 1. April teurer
Am 1. April wurden die Bußgelder für Falschparken in Erfurt erhöht. Grund ist die Einführung des neuen Bußgeldkatalogs, dessen Regelungen bundesweit gelten. Durch die Erhöhung der Kosten wird im Erfurter Bürgeramt auf weniger Verstöße, aber auch steigende Einnahmen gehofft. Der Kontrollschwerpunkt liegt auf dem Stadtzentrum gelegt.
Zusätzlich zu den erhöhten Bußgeldern für Falschparken werden in diesem Jahr mehr Geschwindigkeitskontrollen durchgeführt.

Malkorekta parkado monujojn malplenigos
La 1-an de aprilo oni plialtigis la monpunojn por malkorekta parkado. Kaŭzo estis enkonduko de nova tutnacie valida monpunkatalogo. Ĝi priskribas por parkado malbona monpunon de inter 10 kaj 30 eŭroj. Ĝis la daŭro de 30 minutoj plusa parkado kostos la sumon de 10 eŭroj, duoble pli alta ol antaŭe. Komence de 60 minutoj de transpaso de la permesita parkuma tempo pagendos 15 eŭroj anstataŭ 10. Tia plialtigo rezultigis malpli da ofendoj kontraŭ la regularoj pri strata trafiko kaj plialtigon de enspezoj por la urbo. Dum la lastpasinta jaro pli ol 55.000 nekorekte parkintoj registriĝis, kiuj kvitigis sin de ŝuldo per dono de pli ol 800.000 eŭroj. Kontroloj fariĝas labortage inter la 7-a matene kaj la 9-a vespere kun koncentriĝo al la urbokerno. Tie senkosta parkado kvazaŭ jam ne eblas kaj plejofte la parkantoj estas apudloĝantoj. Aldone al la punaj paŝoj kaŭzitaj per malkorekta parkado, la observado de limigoj de rapideco pli severe kontrolendos. Tamen tiukampe monpunaj plialtigoj ne estas planitaj. La tri unuajn monatojn de la kuranta jaro pli ol 4.000 aŭtostirantoj per radarkontroloj konviktiĝis.
-------------
Stadt entwickelt mögliche Zukunftspläne für das Schauspielhaus
Das Amt für Stadtentwicklung entwickelt im Moment Pläne für das gesamte Stadtareal um das ehemalige Schauspielhaus. Sein aktueller Anblick ist trostlos. Die Kabarettistin Gisela Brand kennt es seit ihrer Kindheit und schwärmt vom ehemaligen Charme des Theaters und seiner künstlerischen Vielfalt und Qualität. Nach der Wende sei dann nur mehr Platz für das neugebaute Opernhaus gewesen. Das Schauspiel käme nun, vielleicht auch aus persönlichen Karriereinteressen, völlig zu kurz. Mögliche private Investoren hätten es wegen Auflagen des Denkmalschutzes auch schwer. Konkrete Aussagen für neue Pläne gab es erstmal im zuständigen Amt nicht. Als Grund wurde Arbeitsüberlastung angegeben.

Novaj planoj por la dramteatrejo
La iama dramteatrejo ĉe la Brühl-ĝardeno de Erfurto hodiaŭ estas en trista stato. Estinte renkontiĝloko de artistoj, ĝi nun kadukas pli kaj pli. Ĝia fasado estas bunte farbita, ĝiaj fenestroj estas naljofermitaj kaj difektitaj. La kabaretistino Gisela Brand ankoraŭ nostalgie memoras tagojn pli feliĉajn: "Miaj memoroj pri la dramteatrejo estas de tre frue. Kiam mi ekfrekventis la lernejon nia klaso, kiel la plejmulto, estis membro de la teatra ringo. Mia unua teatropeco estis La dormanta belulino. La granda scenejo kun ĝia odoro kaj vere belega enscenigo tre impresis min. Pli malfrue mi mem ludis tie, ne kiel aktorino sed kiel kabaretistino. La dramteatrejo estis granda ensemblo kun harmonia, mirige rava elradiado. Oni havis belan korton por promeni, ampleksan vestiblon, scenejon kun prezentadoTragischer Unsinn mit Ulrike Herrmann | Teil 1 - Der Sieg des Kapitals? -

Beschäftigen sich Kapitalismuskritiker zu wenig mit dem Kapitalismus? Warum verhindern die Banken mit allen Mitteln die Erhöhung der Eigenkapitalquote? Für wen ist ein Trennbankensystem gefährlich?
Antworten von der Wirtschaftsjournalistin Ulrike Herrmannj de teatraĵaj perloj. Famekonataj aktoroj ĉi tie laboris, kiuj hodiaŭ laboras en Berlino aŭ en la Burgoteatrejo de Vieno. La kombino inter teatra kvalito kaj familiara kunsido en gajaj rondoj post la teatra reprezentado estis tipe erfurta etoso." La dramteatrejo je la fino de la 19-a jarcento konstruiĝis kaj utiliĝis kiel klubejo de diversaj societoj. Post la milito la erfurtanoj postulis amuzigon altnivelan. En 1949 la kurtenoj unuafoje leviĝis por la goeta Ifigenio en Taŭrido. Nur post la politikaj ŝanĝoj postkomunismaj la estonteco iĝis necerta. Por reduktigi la kostojn oni planis eĉ kunfandiĝon de la teatroj de Vajmaro kaj Erfurto. Fakte tia fuzio neniam fariĝis. En 2002 la urbo decidis pri la fina fermo kaj la nuligo de la teatraj sekcioj en Erfurto. Poste ekis la konstruado de la Nova Teatrejo, sed tio funkcias plejparte kiel operejo. Ekde tiam la dramteatraĵoj ege estas neglektitaj. Skandalo estas tio, laŭ la opinio de la kabaretistino. Ŝi tamen pridubus kunon de operoj kaj dramteatraĵoj. Tro da privataj karieraj interesoj sufokigus paralelan templon de la Muzoj. La urba sekcio pri urboplanado rifuzis informojn tiurilatajn tial ke la respondeculo estis troŝutita de laboro. Ankaŭ la oficejo pri nemoveblaj posedaĵoj malvolis paroli pri la eksa dramteatrejo. Almenaŭ estis sen iu pli konkreta komprenigo dirite, ke ekzistas kelkaj planoj koncernantaj la spektaklejon. La socialdemokrata membro en la kultura sekcio de la urbo, s-ro Beese estas certa, ke pro la malbonaj publikaj financoj nur privataj investantoj povus savi la areon. Jen problemo pluse: la dramteatrejo estas nombrita inter la monumentprotektitaj objektoj. Tio altigus ankoraŭ la kostojn kaj malallogus eblajn interesiĝantojn.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus folgenden Ländern: Tschechien, Frankreich, Taiwan, Bulgarien, Österreich und Deutschland. Gleich am Anfang wollen wir auf die zweifellos wichtigste Veranstaltung der deutschen Esperantisten hinweisen. Über Pfingsten, also vom 17.-20. Mai findet in Nürnberg der 90. Deutsche Esperantokongreß statt. Nähere Informationen im Internet unter www.esperanto-nuernberg.de Im nächsten Jahr, wieder zu Pfingsten, ist dann Erfurt als Kongreßstadt an der Reihe. Radio FREI wird in gewohnter Weise präsent sein. Nach dem Esperanto-Teil des Hörerbriefkastens hören Sie eine Diskussion über den in Hannover spielenden Krimi "Toter Lehrer, guter Lehrer" von Thorsten Sueße. Darin spielt Esperanto eine wichtige Rolle. Diese Diskussion wurde von Radio Dreyeckland aus Freiburg im Breisgau produziert und am 9. März ausgestrahlt. Wir bedanken uns für die Erlaubnis, sie auch bei uns auszustrahlen. Aus diesem Grund müssen heute die Rubriken Thuringiensia und Literaturecke enfallen. -- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Francio, Ĉeĥio, Tajvano, Bulgario, Germanio kaj Aŭstrio. Se vi volas kontakti nin bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub www.radio-frei.de ---Pentekoston de la 17-a ĝis la 20-a de majo okazos la 90-a Germana Esperanto-Kongreso en Nurenbergo. Pliaj detaloj riceveblas interrete sub: esperanto-nuernberg.de -- Post ĉi tiu leterkesto estos recenza diskuto en la germana pri detektiva romano de Thorsten Sueße kiu aperis lastjare kaj enplektis Esperantaĵojn en la agadon. Pro tio mankas hodiaŭ niaj rubrikoj "Angulo beletra" kaj "Thuringiensia". Tiu diskuto estis produktita fare de Radio Dreyeckland en Frajburgo Brisgovia. -- Skribas Abengo el Azio: "Mi estas entuziasma esperantisto de Tajvano, kaj mi jam aŭdis kelkfoje vian Esperanto-elsendon. Mi ŝatas ĝin kaj lernas multe. Mi intencas skribi detalan raporton pri la estonta kongresejo de Germana Esperanto-Asocio en Erfurto kaj la Esperanto-movado en Erfurto por varbi novajn Esperantajn lernantojn en Tajvano." -- Skribas s-ro P. el Prago: "Mi dankas por via elsendo de la 7-a de aprilo. Ĝojigis min, ke skribis al vi ankaŭ s-ano Jindrich Tomisek, tial ni jam estas du el Ĉeĥio. Se mi bone komprenis, vi diris, ke la erfurtanoj preferas vojaĝi per aŭtoj ol per trajnoj. Ĉe mi estas male. Kiam mi estis juna, mi stiris aŭtomobilon, sed mi neniam estis entuziasma stiristo. Nun jam maljuna mi ne plu stiras, jam dum kvar jaroj mi tute ne ŝoforis. Mi preferas vojaĝi per trajnoj, aŭ en la ĉirkauaĵo de Prago per autobusoj. Iuj autobusoj el Prago al proksimaj kasteloj estas por pensiuloj tute senpagaj. Tial ne automobilon."Kara s-ro, mi ja esperas ke pli ol du ĉeĥoj aŭskultas nin. La de ni farita supozo, ke esperantistoj ĝenerale estas ankaŭ ŝatantoj de transporto publika per via ekzemplo konvinke konfirmiĝas. -- S-ro Pierre C. el Francio atentigas nin al la radiaj eksperimentoj de sub XY Li esperas ke ni trovos inspiron per ili kaj deziras kuraĝon por nia laboro, kiun li plej alte taksas. -- Profesoro Boĵidar L. de la Internacia Universitato Karlovo en Bulgario invitas al du kunvenojn. Ĉar inter la 26-a de junio kaj la 3-a de julio okazos tie internacia simpozio kun la titolo "Apliko de Esperanto en la faka kaj profesia agado". Estos prezentataj diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun la profesia agado de la partoprenonto. Limdato por la aliĝo estos la 22-a de junio. Tuj poste estos internacia seminario en Bulgario kun la titolo: "La religio kaj la homaro", organizita ankaŭ de TOLE, la Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista. Limdato por tiu dua evento estos la 25-a de julio.
= = = = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers



artikel/Esperanto_serienbutton.png





Esperanto-Redaktion
05.05.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.