Artikel

TURINGIO INTERNACIA 71

Esperantomagazin: Ludwig Bechstein: Blankenburg (Wanderungen durch Thüringen) | Rainer Schubert (Wien): "Globus als Ganzer", Teil 2 | Krysztof Daletzki - gesellschaftskritische Lieder in lateinischer Sprache | Hl. Hieronymus

71. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Oktober 2017: Ludwig Bechstein: Blankenburg (Wanderungen durch Thüringen) | Rainer Schubert (Wien): "Globus als Ganzer", Teil 2 | Krysztof Daletzki - gesellschaftskritische Lieder in lateinischer Sprache | Hl. Hieronymus


> Download

Blankenburg - - - - - Chirkau la bela gisfera monumento de princo Ludoviko de Prusujo staris sub la chirkauantaj poploj tri amikoj kaj pensadis. La monumento starigitis tie kie la princo batalinte por la patrujo falis en la sortobata 10-a de oktobro 1806 proksime de Saalfeld. La amikoj lau la alta vojo al Rudolstadt marshis kaj atingis la lokon, kie heroa vivo en glora batalo estingitis. "Tie chi decidis malfelicha batalo multon, multegon", rimarkis Otto, "la tuta regiono estis milita zono. La marshaloj Lannes kaj Augereau kondukis 30.000 francojn kontrau 13.000 prusoj kaj saksoj. La morto de la kuragha princo malfermis la vojon al Jena." Rigardojn aliajn sendis ili en la belan regionon kontinuigante la migradon al la gastema Saale-valo, kiun dominas la monto Kulm per kastelo kun largha belvido norden suden okcidenten. En la shvarcburga vilagho Schwarza la migrantaj amikoj turnighis je la maldekstra flanko al la urbeto Blankenburg kun ghiaj nur 190 domoj kaj 900 loghantoj. Ghi ja havas situon pitoreskan plialtigitan per la ruinoj de Kastelo Greifenstein koronanta la montan verton levighantan super la paca en la valgremio kushanta urbeto. Du arbaraj rojoj, Schwarza kaj Rinne, veninte el ravigaj valoj, unuighas tie chi kaj invitas la migranton daure esplori ilian hejmecan ondomughon: por havigi al si en profundaj rokaj areoj, ombrozaj boskoj, magie brilantaj arbaroherbejoj kaj apud monumentoj prahistoriaj la tutan magion de romantiko. Romatiko, kiu sternighas super tiujn chi regionojn. La autentika turingia vivo de la urbeto kiel ankau la bela situo de la ruino surmonta plachis al la desegnisto inter la amikaro tiom, ke li vochkriis al la amikoj ripozumantaj en la gastejo Che la leono: "Antaue mi devas plandesegni tiujn stratojn kun shargho-charoj, malpacientaj kabaloj, kochistoj metontaj la jungilaron, droshkoj diversspecaj. Tioman tempon estu pacientaj vi! Mi elektas morgauan scenon kaj krome aldonos elpensitan pashtiston kun lia bestaro pashtotan fare la posedantoj respektive iliaj infanoj - same kiel ni vidis tion chiutage. Diversaj burghaj metioj ekzistantaj ofte en etaj urboj ankau devas esti aldonitaj kaj krome fortimpresa ejo, urbodomo kaj aliaj ejoj. Antikva trabfakajho kun traboj malhelbrunaj - tio oftas en Turingio - staru iom en la antauo por plialtigi la malantauon." Rapideco de parolo kaj desegno egalis, dum liaj kamaradoj spektis super liajn akselojn ridetante. Seriozaj surpaperaj desegnitajhoj, kiel en realeco la fortimpresa burgo, kiu spektas super la sobajn eturbajn bruon kaj agademon. Char la urbo mem ne havas kuriozajhojn vidindajn Otto kondukis nun la amikojn malsoben al la ruino. Serpentumas dekliva pado, aromo spica plenigis la aeron kiu shajnis aparteni al fremda klimatozono. "Chu la odoroj de Italio chirkauventumas nin?", demandis Wagner, "chu ni alproksimighas irante tra lavendoherbejoj al la altaj Apeninoj?" "Vi vidas", diris Otto ridetante kaj montrante plurajn agrojn praeteriratajn, "ke oni kultivas ne nur en Torino sed ankau en Torin-gio belan lavendon - por fari etan vortludon." Estis atingita la alto de la konkokalka monto, sur kiu etendighas eroj shtonegaj. La arkajho de la burgoportalo ankorau ekzistas, tra kiu pashu homo deziranta iri al la pli altaj ruinajhoj. Remparoj profundaj chirkauis la duoblajn ringomurojn de la fiere tronanta fortikajho kiu protrudas sin el la verdo de ombra fago-arbareto. Restoj de terenfalinta turo, de la burgokapelo, de chambroj, kelaj volbajhoj, spuroj de avidaj elfosajhoj sensukcesaj. Malofte elfosajhoj surburgaj valoras la penon. Jen ech plezurdomo sur mura fundamento. Chio tia ofertas sin al la rigardoj de vizitantoj kaj alten spiralighanta hedero kaptas la murojn malnovighintajn. Per sia viva kaj eterna verdo ili kompate kaj amoplene envolvas la mortintan grizon. "Chi tie en la burgo", diris Otto al la amikoj, "staris iam la lulilo de germana imperiestro al kiu stelo de malbonshanco brilis. Grafo Günther von Schwarzburg la 21-a tie chi naskighis en la jaro 1304-a. Lia kuragho estis pli granda ol lia bonshanco. La mortokielo de li konatas: mi ne volas pli lacigi nin rerakontante." Volonte kaj longe la migrantoj dedichis sin al la ghuo de la raviga belvido de la burgomonto. Saalfeld kaj la Saale-valo kaj la altebenajhoj mildaj de la Voigt-lando, en la direkto de pli malproksima kaj tre romantika Schwarza-valo, urbeto che la piedo de la monto kun siaj amikaj kaj kamparaj medioj kaj la verdaj mont-arbaretoj en proksimeco: chio tia ofertis alogojn tre variajn por la rigardeme chirkauflirtantaj okuloj. Desegnis Wagner belajn erojn de la ruino por chiama memoro kaj Lenz sidighis kune kun Otto che duonfrakasita fenestro por malvarmigi la frunton per la sudeosta vento. Vento kiu pelis la helajn nubojn de la chielo al rapida flugo - tiel, ke iliaj ombroj alterne super la kampojn shvebis. Botelo da autentika vinbernektaro, por freshighi la homojn post la montogrimpado, malplenigitis je la sano de chiuj en felicha malsorgemeco. Poste la botelo jhetitis kontrau muron kaj dispecigitis. Wagner estis fininta sian laboron, estis montrinta al la amikoj la skizojn. Poste li feliche malplenigis kun ambau la glasojn da vino. "Tie chi chio estas tiom kongrua kun ni ke oni shatus resti surloke", diris la pentristo, "chielo kaj tero en charma harmonio; sunbrilo kaj nubmalbrilo, foliara verdo kaj saksa shtonaro. Se mi ne eraras, ankau vi sentas vin trapenetritaj de serioza kaj samtempe felichiga bonfarto, kiu estigas la plej bonan vojaghetoson. Se nur Rosabella kaj Engelbertha dividus kun ni tiujn mirindajn horojn!" Rigardo de Lenz en la direkto de la amiko kiu esprimis pli ol cent vortoj. La rigardo konfirmis la deziron esprimitan ame kaj per tenera sopiro. Otto antaughojis pense la tagon kiam li kondukos la shatatajn kamaradojn al sekrete dezirita felicho. Chu li chi-momente vere admonu je kontinuigo de la marshado? Ne, li sternis sin en la verdan herbejon de la burga korto ene de tigoj jesantaj por kviete levigi la okulojn supren. Supren al la eterna bluo, al la eterna fideleco kiu kreis por la homoj tiom multaj miloj da paradizoj surtere. Kaj la amikoj imitis lin. "Nenio superas la dian kaj meditantan kvieton", komencis babili la poeto, "nenio superas la pensadon trankvilan kiu surtabligas bongustan animan pladon al homoj pensemaj. Ene estas pli da filozofio ol en dek sistemoj kun multaj tezoj. Ni germanoj shatas tion ekzercante malofte, ni nur antausentas tiun kvieton dum dibenitaj horoj. Kiam puraj ghuoj, materiaj kaj spiritaj, plialtigas nian senton. La sanguina, malferma franclandano ankau ne prenas tempon por tio. Sed la italo kaj la hispano dum freshigaj dormetoj posttagmezaj havas konkreton imagon. La hindo ech felichighas dum interna sinrigardo. De somera bloveto ventumigite, de bonodoraj floroj chirkauflorate, de papilioj kaj libeloj kaj malobtuzaj skaraboj chirkauflugate au sursofe kushante oni akceptas paroladon de naturo kaj vivo per diaj vochoj. Labortaga etoso kaj chiutaga vivo eksilentas kaj alproksimigas la vizaghon al la tero kiel faras la popolo dum fortimpresa preterirado de la granda mogulo. Mi esperas ke vi nepre ne ekdormos! En tiu kazo mi tuj vekus vin por daurigi la marshadon. Char faris mia bona volo min via Sheherazado, bonvole atentu mian hodiauan fabelon kiun oni ankau rakontas pri iu monto en Alzaco. Tie malsupre che la enirejo al la morgau de ni enirota Schwarza-valo, je 800 piedoj elstaras la monteto Hünenstein. Tie loghis dum foraj tempoj influa gigantino, estrino de tuta govio. Shia filino iun tagon plezurpromenis tra la kampoj. Subite la princidino trovis en la valo ion vivan, minjonan, belegan: nome kamparanon kiu plugante kun la chevalo faris terkultivadon. La princidino abrupte prenis kamparanon, plugilon kaj chevalon en sian jupan antautukon kaj rapide saltis malmultajn pashojn ghis la montovirfo. Ghojkriante - oni audis la ehhon de chiuj rokoj - la infano jhetis la shatatan ludilaron novan antau la piedojn de la patrino. Sed shi - admone predikis al la filino saghajhojn dirante: "Tuj retransportu tiun utilegan homon, lian bestaron kaj ludilaron ekzakte tien, de kie vi estis preninta la tuton. Char se la kamparano ne plu plugas semas rikoltas, la gigantoj kaj chiu ilia servistaro devas morti pro malsato." "Vere, moralon pli klaran ne povas instrui iu parabolo, iu fabelo de Arabujo ol tiu chi autentika germana popola fabelo!" ekkriis Lenz. Otto aldone diris: "Jen, kion mi chiam asertas, ke Germanujo havas richecon neelcherpeblan je legendoj, je admoniloj, je ekzemplodonadiloj. Sed tiu chi richeco estas duone mitologia kiel che nia ekzemplo pri la turingia monteto. La richeco volas esti eltrovita. Pro tio mi ighis divena vergisto de germanaj mitoj." Post malmulta tempo la migrantoj forlasis kastelon Blankenburg kaj sobeniris al la Rinne-valo. Tie trovis Lenz ghojante che la monta deklivajho belajn konkajn fosiliojn kaj strangajn inkrustajhojn kaj premsignojn de folioj. Ili shajne apartenas al ankorau nova metamorfozepoko. Otto rimarkis ke li trovis tiajhojn jam plurfoje ene de la amaso da shtonaj ruboj che la iama Kastelo Neideck en Arnstadt. Babilante la amikoj migris tra la mallargha Rinne-valo, valo el argila ardezo kaj ercenhava kalko. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger] ------- O sapientia data mortalibus de Apollone, ut veritatem exquirant assidue pura cordeque, et ut inveniant artes, quae fratris miseriam levent, tectum pauperibus parent, et deos per musicam colant. O sapientia serva potentium consiliorum, ut veritatem abscondant dolose fingentibus verbis, et ut inveniant artes, quae eminus homines caedant, etiam inopem privent, et faciant terram desertam. Vere fortasse dicebat, de quo vetus fabula narrat, spiritu pauperes eum in monte vocare beatos. // Heu avaritia, olim peccatum mortale putata, et erat tunc interdictum ut feneraretur usuris. Dives a faucibus Tartari poterat numquam servari, nisi ob pauperis preces clementia ei dabatur. Heu, avaritia hodie virtus praeclara videtur, et fenerator susurrat regentibus leges in aures. Diviti licet diripere paupere scrupulo nullo, quia per manum mercatus malignum mutatur in bonum. Societatis progressus miraculum nobis donavit: facile potest transire camelus per acus foramen! [Text: Krysztof Daletzki]






artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.10.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.