Artikel

TURINGIO INTERNACIA 10

Esperantomagazin - Nachrichten; "Der Schneesturm" (Puschkin); Hörerbriefkasen; Georgenburse in Erfurt; Sprachkurs

10. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 10. Juli 2012: Nachrichten; "Der Schneesturm" (Puschkin); Hörerbriefkasen; Georgenburse in Erfurt; Sprachkurs


>Download


Güterverkehrszentrum bekommt Zuwachs
Durch die Ansiedlung von Zalando und Redcoon am 210 Hektar großen Güterverkehrszentrum in Erfurt werden 2.500 neue Arbeitsplätze geschaffen. Diese positive Entwicklung soll weitergehen, um Erfurt immer mehr für den Handelsverkehr attraktiv zu machen. Anläßlich des 20. Gründungstages des Gewerbevereins, der das Güterverkehrszentrum verwaltet, lud man zum Tag der offenen Tür.

La logxistika centro en Erfurto pligrandigxos
La koncernoj Zalando kaj Redcoon baldaux pliricxigos la gamon da logxistikaj ofertantoj de sur la erfurta vartrafikcentro. Pozitivajn efektojn al la tuta urbo havigos ankaux la 2.500 novaj laborlokoj. La 210 hektarojn granda areo estas gastiganta aktuale pli ol 60 firmaojn, por la nove venontaj konstruigxos novaj haloj. Pli kaj pli partoprenos Erfurto la internacian vartrafikon; danke al la cxiam kreskanta nombro da logxistikaj koncernoj oni antauxvidas estontecon florantan kaj prosperan. La menciitan centron prizorgadas la Pormetia societo, fondita antaux 20 jaroj. Pro tiu datreveno la lastan sabaton de la monato septembro okazis festo kun tago de la malfermitaj pordoj. La urbestro mem invitis la logxantaron veni al tiu spektaklo kaj konsciigi sin pri la graveco de Erfurto kiel ebla estonta umbiliko de la komerctrafiko.
---------------------------
Die Erfurter Bevölkerungsstatistik
Im August wurde die Statistik über Erfurts Bevölkerung für das Jahr 2011 veröffentlicht. Ihre Wichtigkeit für Politik und Stadtplanung liegt auf der Hand. Auffallend sind deutliche Wanderungsgewinne. Nebenbei kann man auch interessante Schlüsse daraus ziehen, welche Altersgruppen welche Stadtviertel vorziehen. Der Ausländeranteil stieg deutlich. Und noch in diesem Jahr wird man die 203.000-er Marke knacken.

Demografio erfurta
En la monato auxgusto publikigxis la statistiko pri la erfurta logxantaro de la lastpasinta jaro. Gxi ege valoras por la politikistoj kaj la administrantoj de la urbo por efika planado de elspezoj. S-ro Bulenda, fakulo en la respondeca sekcio, komentas: "Ni profitas senteble de eklogxintoj en Erfurto. La nombro de la forlasantoj malkreskis kiel ankaux la nombro de la novenaskitoj. La averagxa agxo restis kvazaux nesxangxata en komparo kun 2010, same la civilaj statoj, dume la nombro de la eksterlandanoj kreskegis. Interese estas ankaux la dispartigo de la diversaj agxoj laux la urbopartoj. La urbokerno, la Johannes-antauxurbo kaj la Krämpfer-antauxurbo estas pli junaj urbopartoj, male la urberojn kun multaj logxdomaj blokoj preferas la olduloj." Malfacilaj tamen restas prognozoj, cxar la statistiko memkompreneble nur por la antauxaj jaroj farigxas, neniam pri la estonteco. Fakto tamen estas, ke ankoraux dum la kuranta jaro la nombro de la enlogxantoj superos la limon de 203 miloj.
-----------------
Geringe Nutzung der Biotonne
Nicht nur Biodünger, sondern vor allem wertvolle Energie kann aus Biomüll erzeugt werden. In Erfurt sind schätzungsweise 40% des Hausmülls nichtsortierter Biomüll. Die Stadtwerke wollen mit einer Kampagne die Bürger auf diese indirekte Energieverschwendung aufmerksam machen. Bequemlichkeit und Geruchsbelästigung gelten als die Hauptfaktoren für das Nichteinhalten der Sortierungspflicht, manche haben auch schlicht und einfach noch keine Biotonne.

Apartigo de biologia rubo ofte neglektita
La erfurtanoj ne tro bone akceptas la taskon separi la biologiajn rubajxojn de la resto. Laux sondajxo farita de la urbo, preskaux 40 procentoj de la balaajxo devus esti disspecigata kiel biorubo. Tiu malkorekta traktado estas nenio alia ol ega malsxparo de energio, cxar biokemia proceso de fermentado jam ne eblas. Tie, post aldono de specialaj bakterioj al la biorubo trovigxanta en hermetika loko, igxas biogaso. Alia plusa valoro estas la produktado de sterko biologia, kies cxefaj acxetantoj estas la ekologiaj agrikulturistoj. Sendube estas la utiligo de bio-rubo unu el la plej mediprotektantaj metodoj de energiproduktado. Laux s-ro Dierbach de la erfurta magistrato ekzistas diversaj kialoj por la gxisnuna nesukceso en la ruba dispecigo. Multaj civitanoj ankoraux ne posedas apartan rubejon. Jam posedantaj estas kelkfoje tro pigraj por ordigi la rubon. Trie, la malodoro ne tro placxas al la homoj, kvankam gxi eviteblus se la rubo gxenerale ne tro humidas. Por atentigi la logxantaron pri la valoro de biorubo la urbo startis en la 19-a de septembro grandan kampanjon kun la titolo "Alles Banane, du Pflaume".
--------------
Grundwasserverunreinigung in Ilversgehofen
Auf einem Areal im Stadtteil Ilversgehofen wurden schädliche Kohlenwasserstoffe im Grundwasser gefunden, die den erlaubten Wert um das Tausendfache überschreiten. Die Anwohner müssen nun jegliche Grundwasserbenutzung vermeiden. Bis 1989 befand sich dort eine chemische Reinigung. Die Kosten für den kompletten Bodenaustausch werden auf knapp 4 Millionen Euro geschätzt.

Malpura grunda akvo en Ilversgehofen
En la erfurta urboparto Ilversgehofen estas malkovritaj nocaj substancoj en la grunda akvo. Sur la koncerna areo staris antaux 1989 kemia purigejo, kies reziduoj de perkloretileno kaj trikloretileno estis malpurigantaj la akvon subteran. Por forigi la poluadon necesas sxangxi komplete la grundon de surfaco tri hektarojn granda. Taksigxas la tiurilataj kostoj je 4 milionoj da euxroj. Krome la logxantaro sentos restriktojn, ekzemple la malpermeson bori, uzi putojn, sondi geoterman energion. Je kvantoj malgrandaj la hidrokarbonoj ne nocas la sanon. Sed cxe la areo menciita la limo akceptebla estis preterpasita je la milobla valoro. Sekve dangxero igxas ne nur por la medio sed ankaux por la sano de la civitanoj, dauxre ecx kancerogena. Tamen la urba administracio kvietigas dirante ke malbono eviteblas per konsekvenca observado de la rimedoj de singardo.
----------------------
Neubauten für die Universität
An der Universität werden ein neues Studentenwohnheim und ein Kommunikations- und Informationszentrum gebaut. Letzteres beherbergt dann das Rechenzentrum und Medienzentrum der Universität. Die Gesamtkosten für beide Neubauten belaufen sich auf über 17 Millionen Euro

Novaj konstruajxoj por la altlernejo
Sur la kampo universitata konstruigxos du novaj konstruajxoj: unue studenta hejmo tre proksime de la studenta kantino, kiu gastigos ankaux infangxardenon. Due granda centro de kalkulado kaj informado, kiu prenos la spacon antaux la biblioteko universitata kaj ofertos krome novajn lekcio-salonojn respektive auxditoriojn. Fino de la konstruado estas prognozita por la jaro 2015. La kostoj kalkuligxas je pli ol 17 milionoj da euxroj kaj estos subvenciataj fare de la fondajxo Max Kade, la lando federacia kaj la fonduso euxropa por regiona evoluo.
-----------------
Autofreier Tag in Erfurt
Am 16. September gab es unter dem Motto "mehr Lebensqualität durch autofreie Mobilität" einen autofreien Tag mit vielseitigem Unterhaltungs- und Informationsprogramm. Ausgewählt wurde u.a. der mit ca. 60.000 Fahrzeugen meistbefahrene Punkt Erfurts am Schmidtstedter Knoten. Der Klimaschutz-Koordinator Prechtl ruft alle auf, in Zukunft genauer zu überlegen, ob und wie man Autos nützt. Lärm, Abgase und zunehmende Platznot seien die wichtigsten Gegenargumente zur Fortbewegung auf vier Rädern.

Tagon sen auxtoj en Erfurto
En la 16-a de septembro en vastaj partoj de Erfurto auxtomobila formovigxo neeblis pro organizita Tago sen auxtoj, akompanata de ses horojn dauxra informad- kaj distradprogramo. Estis diskutrondoj kaj buntaj per muziko garnitaj programeroj, ekzemple ankaux vetkuro sur elektraj bicikloj. Grandan parton okupigis informoj pri la publika transporto. Centro de la agadoj estis la Schmidtsteder-nodo, versxajne la plej frekventata punkto en la urbo kun 60.000 veturiloj cxiutage. Sed eblis ankaux gxui unu tagon la Clara-Zetkin-straton sen auxtoj. Christian Prechtl, urba kunordiganto por la klimatoprotekto, atentigas pri diversaj aspektoj: "Cxiu demandu sin, por kiuj vojoj nepre necesas auxto kaj kie suficxus bicikloj. Kelkaj demandu sin, cxu ili vere bezonas tiel grandan auxton. Cxu mi kunvenigu aliajn? Cxu mi intence povus plibonigi la vivon de la apudlogxantoj de la de mi uzitaj stratoj, kiam mi de tempo al tempo rezignus pri mia veturilo privata? Cxirkaux 80 procentoj de la nociva karbona dioksido en Erfurto farigxis per auxtoj, sen paroli pri la molesta bruo kaj la kreskanta spacomanko sur la stratoj. Por ilustri la situacion jen komparo: Se la tramvojagxantoj de unu tago uzus la auxton, egalus tio auxtokolonon sur la auxtovojo de inter Erfurto kaj Jena, ire-revene, sur cxiuj tri auxtostrataj spuroj."

= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke hören wir heute einen Auszug aus der Novelle "Der Schneesturm" von Alexander Sergejewitsch Puschkin, erschienen 1831. Dort wird geschildert, wie sich die siebzehnjährige Gutsbesitzerstochter Marja Gawrilowna in Wladimir Nikolajewitsch, einen armen Fähnrich, verliebt. Als ihre Eltern die leidenschaftliche Zuneigung zwischen den beiden jungen Leuten bemerken, verbieten sie ihrer Tochter jeglichen Umgang mit dem mittellosen Wladimir. Übersetzer war der berühmte Esperantist Antoni Grabowski. Die Novelle gehört zu den ersten literarischen Übersetzungen in die Internationale Sprache überhaupt.
En nia beletra angulo ni auxskultos hodiaux eltirajxon de la pusxkina novelo "La negxa blovado". Tradukis gxin la fama esperantisto Antoni Grabovski. Cetere gxi estas unu el la unuaj literaturaj tradukoj Esperanten.

Vivis en sia vilagxo la bona Gavrilo Gavrilovicx R. Li glorigxis en la tuta cxirkauxajxo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj cxiuminute veturadis al li por mangxi, trinki, ludi. Kaj kelkaj el ili - por rigardi ilian filineton Marion Gavrilovna'n, gracian, palan kaj deksepjaran junulinon. Sxi estis rigardata kiel ricxa frauxlino, kaj multaj antauxdecidis sxin por si aux por siaj filoj. Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de sxi, estis malricxa oficiro, kiu sin trovis forpermese en sia vilagxeto. Estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale per ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciigxinte ilian duflankan amon, malpermesis la filinon ecx pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan juran alsidanton. Niaj amantoj estis en korespondado, kaj cxiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aux cxe l' malnova pregxejeto. Tie ili jxuradis unu al la alia eternan amon, plendadis je la sorto kaj faradis multoblajn projektojn. Korespondante kaj interparolante tiusence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena decido: se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian felicxon, cxu ni ne povas veni al la celo ankaux sen gxi? Oni komprenas, ke tiu cxi felicxa penso venis unue en la kapon de l' juna homo, kaj ke gxi multe placxis al la romana fantazio de Mario Gavrilovna. Venis la vintro kaj cxesigis iliajn revidojn, sed la korespondado farigxis tiom pli viva. Vladimiro Nikolajevicx en cxiu letero sxin petegis ke sxi transdonu sin al li, edzigxu je li sekrete, kasxu sin kelkan tempon kun li, kaj poste ili jxetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estus fine tusxitaj per la heroa konstanteco kaj la malfelicxo de la amantoj kaj dirus al ili certe: "infanoj, venu al niaj koroj!" Mario Gavrilovna longe sxanceligxadis; multaj projektoj de l' forkuro estis forjxetitaj. Fine sxi konsentis: en certigita tago sxi devis ne vespermangxi, sed forigxi en sian cxambron el la sxajnkauxzo de l' doloro je l' kapo. Sxia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la gxardenon trans la posta balkona sxtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en gxi kaj veturi cxirkaux kvin verstojn de Nenaradovo, en la vilagxon Jxadrino, rekte antaux la pregxejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi. Antaux la decidanta tago Mario Gavrilovna ne dormis tutan la nokton; sxi ordadis kaj kunligadis sian tolajxon kaj vestajxon, skribis longan leteron al unu sentema frauxlino, sia amikino, alian al siaj gepatroj. Sxi diris adiaux al ili en la plej kortusxantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de la ama sento kaj finis per tio, ke la plej felicxa minuto de l' vivo estos por sxi tiu, kiam estos permesita al sxi jxeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.

= = = = =
Im letzten Monat erhielten wir Zuschriften aus 7 Ländern, und zwar: Italien, Belgien, Deutschland, Österreich, Frankreich, Ungarn und Tschechien. Besonders bedanken wir uns bei Manuel Roverè, der uns erlaubt hat, einige Esperanto-Lieder von ihm für unsere Sendungen zu verwenden. Leider wurde noch immer nicht von Hörerseite auf den Deutschen Esperantokongreß 2014 in Erfurt eingegangen. Schreiben Sie uns doch Ihre Ideen und Fragen dazu. Vielleicht kann der eine oder andere auch aus eigener Erfahrung über die Esperantoszene in Thüringen vor der Wende berichten? -- Im zweiten, auf Esperanto gehaltenen Teil unseres Hörerbriefkastens hören Sie ein Interview mit Konstantin Tichomirow aus Sankt Petersburg in Rußland. Er spricht über die Esperantoszene in Breslau, wo er slawische Sprachen studiert.

Karaj geauxskultantoj! Koran dankon por viaj leteroj el 7 landoj, nome: Italio, Belgio, Germanio, Auxstrio, Francio, Hungario kaj Cxehxio. Skribas Ladislao Vizi el Hungario: "La dulingveco de la elsendo estas gxena kaj superflua, mi esperas, ke ankaux germanaj esperantistoj scipovas esperanton, sed mi ne scipovas la germanan. Mi proponas ludi la himnon nur unufoje, cxar ecx el majesta himno povas gxeni la troa porcio." Pri la sama temo opinias Jiri Patera el Prago: "Mi ankau cerbumis pri la dulingveco de viaj elsendoj. Persone mi sxatus, se la unua duonhoro estus germanlingva kaj la dua E-lingva. Sed mi komprenas, ke via alterna dulingveco havas certan signifon, ke gxi ebligas al la germanaj auxskultantoj pli bone kompreni kaj ensorbi la E-lingvan tekston, do sekve dauxrigu plu kiel gxis nun. Cetere por mi persone la germana estas pli akceptebla ol ekz. la angla, cxar la germana estas por mi iel komprenebla homa lingvo, dum la angla iel nehoma, kiam mi iomete scipovas legi la skribitan tekston, sed neniam kompreni la parolatan lingvajxon. Do dankon kaj dauxrigu plu." La sama en alia letero: "Hieraux mi auxskultis vian programon, gxi estis tre interesa kaj placxis al mi. Interesaj estis la novajxoj el via regiono, poste placxis al mi la poemo pri Lorelej', plue la leterkesto kaj la E-kurso. Interesa estis la interparolo kun la pola kaj cxehxa auxskultantoj. Entute mi estis tre kontenta kaj multe mi gxuis la ripetadon de La Espero. -- La kastelo Greziljono, la franca Kulturdomo de Esperanto invitas nin al komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj. Kursoj, koncertoj, muzikado, mantro, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivajxoj farigxos laux nia elekto. Specialaj gastoj estos Svetlana Smetanina el Moskvo kaj Kees Ruig el Nederlando, de sabato, 27-a de oktobro gxis sabato, 3-a de novembro. Detalaj informoj haveblas en reto sub www.gresillon.org/autune Fine ni citas nian regulan auxskultanton Pierre C. el Francio: "Dankon, dankon, dankon!!! Mi auxdis viajn vocxojn, tiom tiu de Nadine, kiom tiu de Bernhard, kiuj ambaux ravis min. Mi auxskultis kun granda intereso la tekston de Cseh, pri olimpiado en Berlino, kaj la nederlandaj posxtistoj, kiuj dejxoris dume, por certigi internacian komunikadon. Vi trafe elektis la citajxojn. Vi ankoraux bezonas trejni, por spiri sen malfacilajxoj lauxlonge de viaj paroladoj, sed mi gratulas vin. Vi faris grandegan laboron, mi tutkore dankas kaj dankas!" Mi ankaux dankegas al vi, kara Petro, kaj baldaux komencos la de vi proponita trejnon. -- Sekvas nun intervjuo kun s-ro Konstantino Tihxomirov el Sankt-Peterburgo (Ruslando), studento en Vroclavo (Pollando). [sen transskribo]
= = = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia" besuchen wir heute die Georgenburse in der Nähe des Augustinerklosters in Erfurt. Dort war mit großer Wahrscheinlichkeit Martin Luther als Student untergebracht. Heute erlaubt diese ehemalige Burse faszinierende und einzigartige Einblicke in das spätmittelalterliche Studentenleben.

En la luterurbo Erfurto trovigxas la studenta hejmo de la germana reformanto Lutero, nomata Georga Kolegieto, en la germana: Georgenburse. Lutero mem karakterizis sian rilaton al Erfurto jene: "La erfurta universitato estas mia nutristino, al kiu mi sxuldas cxion. Direktu sin Erfurton la homo deziranta studadi sukcese!" La erfurta burgxaro ricevis en la jaro 1379 la unuan universitatan privilegion en la hodiauxa Germanio, ecx antaux Heidelberg kaj Kolonjo. La ''Alma mater Erfordiensis'' evoluis dum la 15-a jarcento kiel unu el la plej pintaj altlernejoj en Centra Euxropo. Laux Lutero cxiuj aliaj universitatoj aspektis kiel "ejetoj de abocolernantoj" kompare kun Erfurto. La studado cxe mezepokaj universitatoj okazis en "collegia" kaj "bursae". Ne estis libera studenta vivo en la hodiauxa senco. La intertempe 1000 erfurtaj studentoj devige vivis kaj logxadis en studejoj kaj logxejoj similaj al monahxejoj. Tie ili trapasis kvazaux la tutan severege ordigitan ordinaran studentan tagon. Vivis ofte kune profesoroj kaj studentoj. La Georga Kolegieto situas en la strato de la Auxgustenanoj. Letero sendita en 1526 de Dietrich Lindemann, parenco al Lutero, atestas la restadon de la reformonto kiel internulo surloke: "Salutu mian parencon Luteron gastigintan min amike kelkajn tagojn iam en Erfurto en la Georga Kolegieto, kiam li estis bakalauxro." Malgraux ke estas necerte cxu Lutero dum la tuta studotempo restadis cxi tie, la Georga Kolegieto apartenas sendube al la plej gravaj luteraj memorigejoj. Gxi estis menciita unue en 1456 dokumente kaj funkciadis gxis la duono de la 16-a jarcento. Laux la modelo de cxiuj studentaj ejoj, ankaux la Georga Kolegieto konsistis el komplekso farita de diversaj konstruajxoj. Reveninte al la publika memoro kiel lutera loko dum la 20-a jarcento, la domo havas sian hodiauxan aspekton ekde la lutera jubilea jaro 1983. Kelkaj konstruajxeroj datumas ankoraux de la 14-a jarcento, aliaj detruigxis dum la Dua Mondmilito. En la 2010-a jaro la Georga Kolegieto kun subtegmenta logxejeto por pilgrimantoj reinauxgurigxis kiel renkontigx- kaj klerigloko. En la unua etagxo pilgrimantoj povas tranokti, dume en la teretagxo estas originale rekonstruita prelegxejo kun benkoj, podioj kaj informtabuloj. Tia loko vere permesas ravantan enrigardon al la studenta vivo mezepoka por la nunaj vizitantoj, i.a. por lernejklasoj, kiuj ofte miras pri la neimagebla severeco de la iamaj instruadmetodoj.

= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
08.10.2012

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.