Aktuell

Das Programm von heute
07:00 Kaffeesatz
erfrischendes Morgenmagazin
09:00 V.I.P.
Vormittag im Programm
11:00 Geborgte Zukunft
Globale Ziele für eine nachhaltige Entwicklung
12:00 Lange Rille
die LP zum Sonntag
13:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
15:00 Easy Sunday
Easy Listening
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
19:00 Fledermausgeschichten
Geschichten für Kinder
20:00 Universal
Studentisches Magazin
21:00 Play Some Records
The Sound Of Real Music
23:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
00:00 Sehkrank
Album zur Nacht

TURINGIO INTERNACIA 6

6. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Juni 2016: Nachrichten; "Hoffnung" (Schiller); Hörerbriefkasten; Zusammenkunft Goethe + Schiller; Sprachkurs


> Download

Kurze Öffnungszeiten in Erfurter Museen kritisch
Aus finanziellen Gründen verkürzte man die Öffnungszeiten an Erfurter Museen. Geht es nach der SPD-Fraktion, wäre eine Staffelung der Eintrittspreise je nach Reichhaltigkeit der Sammlungen sinnvoller als fast einheitliche Eintrittspreise überall. Außerdem hätten Besucher mehr Verständnis für eine leichte Anhebung der ohnehin tiefen Eintrittspreise als für verkürzte Öffnungszeiten.

Mallongigita malfermo de erfurtaj muzeoj kritikenda
La aktualaj malfermhoroj de muzeoj en la urbo cxe la Gera-rivero denove plietendigxu. La tiujaraj interregistaraj fiskaj egaligpagoj atribuis al Erfurto pli malmulte da mono ol atendite. Financbrecxo de cxirkaux 16 milionoj da euxroj plenumigotas. Urbodomo estis disponinta redukti la kostojn de gardistoj kaj kasistoj en erfurtaj muzeoj. Wolfgang Beese, socialdemokrata estro de la urba kulturkomitato agnoskas: "La redukto de malfermhoroj estis absoluta fiasko kaj tiaj eraroj korektendas." Lia frakcio tiucele jam oficiale deponis proponon reenkonduki la malnovajn pli longdauxrajn alireblecojn. Laux la SPD-politikisto problemsolvo bona estus la grada plialtigo de enirprezoj en urbaj muzeoj, kiu orientigxas pokaze laux la elmontrata ricxeco. Tiun pasxon li taksus akceptebla por la vizitantoj, cxar la enirprezoj tie cxi estus gxenerale tre modestaj. S-ro Beese: "En Erfurto ni konfrontigxas kun la situacio, ke cxie estas kvazaux samaj prezoj por enirbileto. Laux mia sperto tio ne ekzistas en iu alia urbo en la mondo. Krome ankaux en la estonteco eblus profiti de la unua sabato de monato, kiam eniro senkostas."
--------------------
Kulturförderabgabe in Erfurt seit 2011 - Wie wurde sie aufgenommen?
Seit 2011 fließen 5% von jeder Übernachtung in die Kulturförderung. Diese liebevoll "Bettensteuer" genannte Abgabe, die das reiche Kulturangebot weiter garantieren sollte, stößt auf Widerstand bei Reiseveranstaltern. Besonders Geschäftsreisende, bei denen nicht der Kulturgenuß im Vordergrund steht, fühlen sich auf den Schlips getreten. Bis jetzt sind bei
Reiseagenturen die ganz großen Proteste ausgeblieben, da zumeist noch alte Verträge gelten.

Pridubinda bonvenigo de la nova kultura imposteto
Ekde 2011 kolektigxas en Erfurto kulturimposteto, sxerce ankaux nomita "lita imposto". Oni devigas cxiun tranoktantan gaston pagi 5% da imposto de la cxambroprezo. Tio ebligas la urbon de Erfurto dauxre financi la kulturan sektoron tiom kiom estis gxis nun. Inga Hettstedt, urba porparolantino, atentigas pri la malbona financa situacio kaj neas la asertojn, ke la nombro de tranoktadoj ekde la imposta altrudo reduktigxus. La turistoj ecx komprenus gxian valoron, se ili estus bone informataj. Kontrauxas sxiajn argumentojn i.a. s-ro Dirk Ellinger, cxefaferdirektanto de la turingia filio de la germana hotel- kaj restoraciasocio. "Jes ja estas manko de kompreno cxe multaj vojagxaj agentoj. La protestoj nur pro tio malakras, ke ofte validas ankoraux malnovaj kontraktoj faritaj antaux la enkonduko de la kulturimposteto. Sed nun estos komencantoj intertraktoj por la venontaj jaroj. Montrigxas ke multaj vojagxagentejoj malfavorus la kontribuon devigan. Precipe gxi estas sensencajxo por afervojagxantoj negxuantaj kulturofertojn."
-----------------------
Inklusionstage in Erfurt
Am 4. Mai begannen anläßlich des Europäischen Protesttages zur Gleichstellung für Menschen mit Behinderungen, die Inklusionstage. Unter dem Motto "Miteinander gestalten - Teilhabe erleben" fanden an insgesamt drei Tagen verschiedene Veranstaltungen statt, wie: eine Photoexkursion durch die Stadt samt Ausstellung zur aktuellen Bestandaufnahme der Barrierefreiheit, eine Podiumsdiskussion, ein Theaterstück über vermeintliche Außenseiter.

Inkludigantaj tagoj en Erfurto
La 4-an de majo komencis la inkludigantaj agadotagoj en Erfurto, okaze de la euxropa protestotago por la egaleco de personoj kun malkapabloj. Andreas Leopold, kunorganizanto de la arangxoj, deklaras: "Nia celo estas, ke junaj kaj maljunaj civitanoj, homoj kun kaj sen handikapo intersxangxu opiniojn. Ili diskutu pri la neceso de tutlanda infrastukturo, kiu favorigas handikapulojn." Fotoekskurso tra Erfurto kun posta elmontrado de la plej impresaj ekzemploj en la johanisstrata kafejo "B", dokumentadis la cxeeston de bariloj kaj ilia formovigo. En la kafejo "Schauplatz am Dom" okazis fakula disputo pri la temo. Estis invitataj ankaux la porparolantoj de la erfurtaj frakcioj politikaj. Gxi estis gvidata kaj dissendata de Radio FREI, same kiel granda duhora fina diskuto la 11-an de majo. Krome oni surscenigis la soci-utopian historion de "La bremenaj urbmuzikantoj". Gxi estis libera adaptigo de fabelo de la fratoj Grimm, kie anstataux pri bestoj al la rando de la socio temas pri homoj. Ili reintegrigxu en la socion simile al la sxajne ne plu utilaj bestoj en la fabelo.
---------------
Erdgassuche im Raum Erfurt?
An drei Orte nördlich der Autobahn A4 könnte bald nach Erdgas gebohrt werden. Die Freien Wähler warnen, daß dabei das umweltschädliche, in Amerika praktizierte Fracking-Verfahren angewendet werden könnte, bei dem giftige Substanzen mit Hochdruck in bis zu 3000 Metern Tiefe gepumpt werden. Der zuständige Referatsleiter für Bergbau und Strahlenschutz Thomas Bode betont, daß über das Frackingverfahren noch nicht entschieden wurde und hält Bohrungen in der Nähe eine Landeshauptstadt generell für unwahrscheinlich.

Ekspluato de tergaso cxirkaux Erfurto?
La firmao "BNK Petroleum" ekrajtas prospektori tergason en Turingujo. Sercxado al tergaso koncentrigxos en tri lokoj norde de la auxtosxoseo A4. Kritikantoj timas aplikon de la suspekta metodo de hidrauxlika frakaso (angle: "fracking"). Daniel Stassny, aferdirektanto de la frakcio de la Liberaj Balotantoj eksplikas: "Ili favoras tiun ekspluatmetodon kiu sukcesas
tie, kie normalaj borturoj jam ne funkcias. Rabi ecx la lastajn rezervojn el la tero ebligas nur la frakasada metodo." Sed gxi estas pridisputata, kvankam en Usono jam dum jaroj praktikita. Je alta premo oni pumpas venenajn likvajxojn en profundojn gxis 3000 metroj, por ke ili splitigu la tavolojn sxtonajn kaj la stokita gaso eligxu. Suprenirante poste tersurfacen, tiaj
likvajoj malpurigos trinkakvon, riverojn kaj lagojn. Krome oni jam spertis flanke la rompon de akvopipoj. Cxu sekve liveros en la estonteco la akvokranoj tergason anstataux avkon trinkeblan? Thomas Bode, sekciestro por minado kaj radiprotektado en la ministero de naturmedio kaj agrikulturo konsideras tiajn dangxerojn en Germanio neimageblaj. Dum en Ameriko la likvajxoj kusxas en normalaj terfosajxoj, en Germanio devus esti konstruita speciala loko, kiu estus kiel benzinstacio kun akvorezista surfaco kaj kolektosistemo por surfaca akvo. Cxu la metodo en Turingio gxenerale aplikotas, ne estus evidente. Tre neversxajna estus krome la ekspluatado proksime de landa cxefurbo kiel Erfurto.
------------------------
Goldener Spatz bringt Kinder ins Kino
Zum 20. Mal fand Anfang Mai in Gera und Erfurt das Kinderfilmfestival "Goldener Spatz" statt. Insgesamt 60 Filme wurden dem interessierten Publikum präsentiert. Am Ende gab es Auszeichnungen für 16 Kategorien durch drei Preisgerichte. Im Jubiläumsjahr wurden zusätzliche Veranstaltungen, Führungen und Workshops durchgeführt. Die Preise wurden im Theater überreicht. Die Besucherzahl des Vorjahres wurde übertroffen.

La festivalo "Ora pasero" venigis infanojn en filmteatrojn
La Ora-pasero-festivalo cxi tiun jaron festis sian 20-jaran datrevenon. Komence de majo projekciigxis denove en la urboj Gera kaj poste en Erfurto multaj filmoj kun la dauxro de po unu semajno. Pro la jubileo la plej bonaj kontribuintoj estis premiataj sur teatrosceno. Eblis ne nur rigardi filmojn sed ankaux jxeti rigardojn malantaux la kulisojn kaj partopreni laborrondojn kaj diversajn fakarangxojn. En la kategorio "largxekrana kaj televida filmoj", estis kvin premieroj kaj du mondaj premieroj, ekzemple: "Hanni & Nanni 2", "Pommes essen", "Tom und Hacke" kaj "Tony 10". La filmo "Ein Tick anders" temas pri knabino suferanta je Tureta malsano, kiu devas translokigxi kun sia familio en la metropolon Berlinon. Montrigxas kie eblas bone kombini seriozan agadon kaj senzorgan junulkomedion. En la filmo "Die Kriegerin" temas pri knabino simpatianta kun la ekstremaj dekstruloj, kiu per propra sperto kun afganaj azilpetantoj sxangxos radikale la politikan konvinkon. Sume estis premiataj 16 kategorioj fare da tri arbitraciantaroj, kiuj konsistis el la rigardanta publiko, la surreta komunumo kaj filmfakuloj. Ne malpli multaj ol 60 filmoj alportis sian parton al la sukceso de interesa kaj rimarkinda filmfestivalo porinfana. La nombro de la vizitintoj senteble kreskis komparite kun la lasta jaro.

= = = = = = = = = =
Nun zu unserer Bücherecke. Wir hören heute das Schillergedicht "Hoffnung" aus dem Jahre 1797. Übersetzt wurde es von Wasilij Nikolajewitsch Dewjatnin, einem Freund von Zamenhof, der selbst einiges auf Esperanto verfaßte und viel aus dem Deutschen, Ukrainischen und Russischen übersetzte. Er gehört gemeinsam mit Grabowski , Belmont, Kofman und Felix Zamenhof zu den Lichtgestalten der sogenannten Ersten slawischen Schule.

Sekvas nun nia angulo beletra. Hodiaux ni auxskultas sxileran poemon kun la titolo "Espero" el la 1797-a jaro. Tradukis gxin Vasilij Nikolajevicx Devjatnin, amiko de Zamenhof, partoprenanto de la 1-a Universala Kongreso, kiu ne nur verkadis en la Lingvo Internacia sed ankaux tradukadis multe el la rusa, la ukraina kaj la germana. Kune kun Grabowski, Belmont, Kofman kaj Felikso Zamenhof li apartenis al la plej elstaraj reprezentantoj de la t.n. Unua slava verkistaro.
-----------------------
HOFFNUNG Es reden und träumen die Menschen viel / Von bessern künftigen Tagen, / Nach einem glücklichen goldenen Ziel / Sieht man sie rennen und jagen. / Die Welt wird alt und wird wieder jung, / Doch der Mensch hofft immer Verbesserung. //
ESPERO Tre multe homar' kun espero en koro / Pri vivo estonta parolas, / Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora / Aliri plej baldaux gxi volas. / Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, - / Sed homo esperon sencxese adoras. //
Die Hoffnung führt ihn ins Leben ein, / Sie umflattert den fröhlichen Knaben, / Den Jüngling locket ihr Zauberschein, / Sie wird mit dem Greis nicht begraben, / Denn beschließt er im Grabe den müden Lauf, / Noch am Grabe pflanzt er - die Hoffnung auf. //
Espero kun li sen-aparte vivadas; / Gxi knabon dorlotas, junulon / Per sorcxa radio gxi gaje logadas, / Konsolas cxe tomb' maljunulon: / Li tre lacigita per vojo de tero, / Foriras en tombon kun dolcxa espero. // Es ist kein leerer schmeichelnder Wahn, / Erzeugt im Gehirne des Toren, / Im Herzen kündet es laut sich an: / Zu was Besserm sind wir geboren! / Und was die innere Stimme spricht, / Das täuscht die hoffende Seele nicht. //
Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera, /Per revoj malsagxaj naskita! / Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, / Ke estos esper' plenumita. / Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla / Nin trompi en nia revajxo agrabla?

= = = = =
Es folgt nun unser Hörerbriefkasten. Wenn Sie mit uns in Kontakt treten wollen senden Sie ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de -- Liebe Hörerinnen und Hörer, wir erhielten im letzten Monat Zuschriften aus Deutschland, Österreich, Frankreich, Tschechien und Bulgarien. Wir möchten uns heute speziell beim Sächsischen Esperantobund bedanken. Er listet nicht nur immer übersichtlich und mit eigenem Downloadarchiv unsere Sendungen auf seiner Homepage auf, sondern stellte in der Mainummer der Verbandszeitschrift "Das grüne Saxophon" die Esperantosendungen von Radio FREI nochmals vor. Die Adresse der Homepage lautet: www.esperanto-dresden.de. Überhaupt können sich die vielfältigen Aktivitäten in Sachsen in Sachen Esperanto sehen lassen, wir Thüringer können da noch viel lernen. Als kleines Dankeschön machen wir auf drei Termine aufmerksam: Am 10. Juni trifft sich um 13 Uhr der Esperantoverein "Sächsische Schweiz" in Pirna im Gasthof "Ziegelscheune im Waldpark" in der Ziegelstraße 4. Am 16. Juni findet zum sechsten Mal das eintägige "Grenztreffen" im böhmischen Tetschen statt. Deutsche Esperantisten fahren frühmorgens aus Halle/Saale mit dem Zug über Dresden in die Stadt im Talkessel zwischen Böhmischer Schweiz und Böhmischem Mittelgebirge. Dort besichtigen sie das Schloß und treffen sich mit Esperantisten aus Tschechien. Und am 29. Juni steigt von 18 Uhr ab der 63. Dresdner Esperanto-Stammtisch im "Neustädter Diechl". -- In der erwähnten letzten Nummer des "Grünen Saxophons" findet sich auch eine interessante Korrespondenz. Da schreibt eine Frau aus Bayern an einen Dresdener Heilpraktiker : "Ich komme mit meinem Esperanto nicht so richtig vorwärts. Eine Marie Hankel wird aus mir nicht mehr werden. Sprachen haben
mich immer interessiert. Immer, wenn wir wieder neue ausländische Schulfreunde hatten, haben wir deren Sprache versucht zu lernen. Ich habe auch mal angefangen mit Griechisch, Spanisch, Polnisch; aber viel ist nicht geblieben." Die launige Anwort lautet wie folgt: "Gerade wenn oder weil man schon diverse Fremdsprachen versucht hat, kommt Esperanto dann genau recht, weil es alles aufgreift und zu einem neuen und nunmehr erfolgreichen Ziel
führt: eine zweite Sprache zu beherrschen, eine internationale Brücke zu Menschen und Kulturen, zu Themen und Texten aus und in aller Welt zu bekommen. Marie Hankel war eine erste und darum bekannt gewordene Esperantodichterin. Heute wäre sie nur eine unter vielen, leicht zu erreichen und sprachlich poetisch zu übertreffen. Wenn alle, die täglich ihr Sudoku oder ihr Kreuzworträtsel lösen stattdessen eine Viertelstunde Esperanto machten, hätten wir überall auf der Welt bequem eine Sprache. Das würde viele Mühen und Nöte und viel Geld sparen. Esperanto dürfte aber wohl die einzige Sprache sein, die wir nach dem 3., 7., 9., 12., 16., oder 18. Lebensjahr auch noch mit 80 fast so bequem und fast so perfekt wie unseren Hausdialekt hinkriegen. Und es ist das einzige Sprachmodell, das seit über 100 Jahren sich behaupten konnte. Volapük, Ido, Occidental, Interlingua: alles Schnee von gestern! Special English oder Basic English oder Globish: alles gut und schön, aber es hilft nur Englisch und reicht kaum hin. Früher war das alexandrinische Griechisch mal eine Weltsprache, dann war es das Latein - in 300 Jahren, spätestens, vielleicht schon sehr viel früher, ist Englisch längst passé, rein politisch. Genug! Esperanto ist mir die einzig bekannte nachhaltige internationale Sprache." -- Im nächsten Hörerbriefkasten werden wir u.a. über den Dänisch-Deutsch-Polnischen Esperantokongreß, der über Pfingsten in Berlin-Lichtenberg stattfand, berichten. Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage www.radio-frei.de.

-----------------------------
Nun ni kontinuas nian programon per la leterkesto de niaj geauxskultantoj. Se vi volas sendi al ni kritikon respektive ideojn pri la elsendo aux pri Esperanto gxenerale kaj Esperanto-arangxoj bonvolu adresi retposxtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. -- Karaj auxskultantoj, koran dankon por viaj leteroj el Germanio, Auxstrio, Francio, Cxehxio kaj Bulgario. Ni komencu en najbara Francio: Pri la dulingveco de nia elsendo bone resumas samideano Bert: "Normalas kaj akcepteblas paroli ankaux germane. Unue, tiel eblas informi pri la lingvo Esperanto kaj gxia apliko. Due, se vi germane tradukas aux resumas tekstojn jxus diritajn en Esperanto, tiam auxskultantoj rimarkis cxu ili duone komprenis. Kiam aliaj parolas pri erfurta aux turingia kulturo, vi elektas kulturajn temojn, kiuj iel enhavas Esperanton. Se germanlingve vi raportas pri mondaj okazajxoj, klare cxirkaux Esperanto, tio logas germanojn kaj igas ilin lerni Esperanton por aliri-atingi tion pri kio vi parolis. Sukceson!!" -- La Interkultura Centro el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz en Malsupra Saksio skribas: "Jxus ni auxdis la plej fresxan esperantlingvan radio-emision el Erfurto. Gxi vere placxis. Estas varia programo laux cxies gusto. Certe gxi trovos la kapablajn orelojn inter la auxskultantoj. Sukceson kaj bonfarton!" -- Jindrich Tomísek el Moravio, cxefkomitatano de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio petas al ni sendi salutvortojn por la 64-a IFEF-kongreso en Herzberg, kies inauxguro estis en la 20-a de majo. Estimata samideano, ni volonte estus farintaj tion gxustatempe. Bedauxrinde ni elsendis nur unufoje po monato. Menciindas ke ni dum du elsendoj jam anoncis tiun belan arangxon. Vian oferton, fari postrikoltan resumon de la kongreso, ni cxiukaze kun plezuro akceptas. -- Ni iru nun en Bulgarion. En Karlovo en la provinco Plovdiv okazos inter la 15-a kaj la 21-a de junio simpozio kun la titolo: "Apliko de Esperanto en la profesia agado". Malgraux ke oficiala lingvo estas Esperanto, laborlingvo krom Esperanto estas ankaux la nacia lingvo de cxiu partoprenonto. Per tradukoj nacilingvaj partoprenonta neesperantisto povos prelegi, partopreni la diskutojn, intersxangxi sperton kun siaj samfakuloj. Tiamaniere oni plenumos la bazan celon - prezenti al la monda fakularo, ke Esperanto ne estas nur lingvo por babilado aux amikaj renkontoj sed ankaux sukcese aplikebla kontaktlingvo en internaciaj fakaj seminarioj. En la programo de la simpozio oni antauxvidas i.a. apartajn fakkunvenojn pri interlingvistiko, euxrologio, ekonomio, ekologio, esperantologio, informadiko, komerco, medicino, turismo, kulturo, transporto, juro, agrikulturo, tekniko, jxurnalistiko. La simpozio estos baza propaganda arangxo en la programo de Bulgara Esperantista-Asocio por festi la jubileon "125 jarojn Esperanto". Por pli multaj informoj pri enhavo kaj partopreno bonvolu starigi kontakton retposxte sub la adreso: leonov@rozabg.com. Atentu! Limdato por aligxo estos jam postmorgaux la 5-an de junio. Tiurilate ni dankas por la afabla invito, ke redaktoro de la Esperanto-redakcio de Radio FREI persone aliru Bulgarujon por auxtentike informigi la esperantistaron pri la kongreso. Pro profesiaj kialoj tio tamen ne eblos. Finigxas la letero tiamaniere: "Kun plej koraj salutoj, antauxdanko kaj bondezirante sukcesojn en via respondeca kaj grava agado por popularigi Esperanton, por prospero de la internacia E-movado restas amike profesoro Bojxidar Leonov, prezidanto de Bulgaria Esperantista-Asocio." -- Fine ni salutas nian auxskultanton Hartweg en Buchloe en Bavario. Tre placxas al ni ke vi tre kontentas pri nia laboro.
= = = = = =
Sur la vajmara teatroplaco oni vidas la skulpturojn de Goeto kaj Sxilero starantajn en plena konkordo. Tamen je ilia unua renkontigxo en 1788 simpatio spontanea ne naskigxis. Nur en 1794, sep jarojn post la sxilera alveno en Vajmaro, farigxis pli intima rilato inter la du mensaj gigantoj. Tiam okazis interparolo pri la t.n. prakreskajxo tuj post kunsido de la Naturesplora societo en Jena. Poste Goeto nomos tiun renkontigxon felicxa okazo. Baldaux poste ekis vigla leterintersxangxo inter la verkistoj. Unuan komencon faris sxilera letero datumanta de junio, per kiu Goeto estis invitata al kunlaboro en la redakto de la gazeto "La Horoj". Ili estu prestigxa presajxo de germana spirito, evitante intence problemojn cxiutagajn kontesteblajn. Ili kontrauxe servu al fruktodona intersxangxo de ideoj kaj al la naskigxo de auxtentika humanismo. Alia jam varbita kunlaboranto estis Vilhelmo de Humboldt. Ne hezitis Goeto
promesi sian kunlaboradon, raportonte pli malfrue: "La sxilera cxarmo estis grandega. Li sukcesis ligi al si cxiujn en la cxirkauxo. Mi liveradis libervole multajn aferojn gxis tiam kasxitajn en mia cerbo." La venontajn jarojn Goeto publikigis tie plurajn verketojn kaj artikolojn, ekzemple: "Interparoladoj de germanaj elmigrintoj", "Literatura Senkulotulismo", "Romaj elegioj". Ankaux por la gazeto "Muza Almanako" de inter 1796-1800 Goeto verkadis. Krom pro forme perfektaj baladoj (kiel "La Subakvigxanto" aux "La gruoj de Ibiko") Sxilero tiam elstaris pro la artikolaro "Die Xenien", verkita kune kun Goeto. Estante eseoj speciale direktitaj kontraux la samtempa literaturkritiko, ili provokis amason da indigno kaj literaturaj reagoj. Centra temo de la intersxangxo inter la du klasikuloj igxis la goeta romano "La lernojaroj de Wilhelm Meister". Tiurilate rimarkos Sxileroj ke cxe Goeto oni taksus cxiam plej grava la puran humanecon de la unuopuloj, sendepende de deveno aux socia pozicio. Ideoj tre proksimaj al la franca revolucio. Por Sxilero la persono de Wilhelm Meister karakterizigxus pri sia karaktero respektive sia aspira strebado, ne pri siaj efikoj respektive siaj agadoj. Ekde 1796 Goeto akompanis la verkadon de "Wallenstein" gxis la fino. Sxilero klopodis krei dramon ritme serenan kaj malpezan, kiu celu prezenti la sortojn per gxenerale validaj formoj. La unua parto de la trilogio nomita "Wallensteins Lager" havis la premieron en Vajmaro en oktobro 1798. En la monato januaro sekvis la dramo "Die Piccolomini" kaj fine en aprilo la parto "Wallensteins Tod". Goeto fascinigxis tiom per la prologo de la verko, ke li kvazaux estus estinta preta deklami gxin surscene. Sendube al ambaux, Sxilero kaj Goeto, atribuendas la honoro esti sxangxintaj la modestan vajmaran teatron en gravegan germanlingvan spektaklejon. Por kutimigi la aktorojn al klara deklamstilo konvenanta al la enhavo, estis enkondukitaj provlauxtlegadoj alterne en la domo de Goeto kaj Sxilero. La aktoro kaj regxizoro Anton Genast memoris ke, malgraux lia sxvaba dialekto, Sxilero sukcesis entuziasmigi la rolludantojn per siaj fantazio kaj fajro intera. En la sxilera "Lied von der Glocke" prezentigxas fabrikado de sonorilo enradikigata en popolaj kutimoj kaj moroj. Tie la verkisto prezentas la tutan homan vivon ekde la naskigxo tra edzigxfesto gxis la entombigo. En prologo por dramatigita poemversio Goeto kulmine skribis pri sia altestimo de Sxilero: " Denn er war unser! [...] Nun glühte seine Wange rot und röter / Von jener Jugend, die uns nie entfliegt, / Von jenem Mut, der, früher oder später, / Den Widerstand der stumpfen Welt besiegt, / Von jenem Glauben, der sich stets erhöhter / Bald kühn hervordrängt, bald geduldig schmiegt, / Damit das Gute wirke, wachse, fromme, / Damit der Tag dem Edlen endlich komme. Er glänzt uns vor, wie ein Komet entschwindend, / Unendlich Licht mit seinem Licht verbindend." - "Li estis la nia. [...] Nun ardis lia vango pli kaj pli: pro junuleco nekonata cxe ni mem, pro kuragxo kiu iufoje venkos la reziston de apatia mondo; pro fido kiu kaj auxdace ekbrilas kaj pacience atendas: por ke la bono efektivigxu, kresku, decu, por ke la tago finfine komencigxu por la grandanimuloj. Li antauxbrilas kiel kometo malaperonta, kiu unigas senfinan lumon kun sia lumo."
= = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo"
de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono) /
ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage)
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK LEKTIONEN 1+2+3+4:
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], cx [tsch], gx [dsch], hx [ch], jx [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], sx [stimmloses sch], ux [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Sxi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: nagxejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IGX- (zu etwas werden: sanigxi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter,
eksterlandano Ausländer)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, sxi sie, gxi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Sxi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, sxia ihr, gxia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al sxi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok)
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)

LEKTION 1: KIU VI ESTAS KAJ KIE VI LOGXAS? (Wer bist du und wo wohnst du?) -
Saluton. Mi estas Jozefo. Kiu vi estas? (Grüß Gott. Ich bin Josef. Wer bist du?) - Mi estas Petro. (Ich bin Peter.) - Petro, kie vi logxas? (Peter, wo wohnst du?) - Mi logxas en Hamburgo. Kaj vi? (Ich wohne in Hamburg. Und du?) - Mi logxas en Cxikago, sed nun mi ferias en Berlino. (Ich wohne in Chicago, aber jetzt mache ich in Berlin Ferien.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 1:
ankaux auch, dormi schlafen, en in, esti sein, ferii Ferien machen, gxi es, ili sie (Pl.), kaj und, kie wo, kiu wer, leciono Lektion, la der/die/das (bestimmter Artikel), li er, logxi wohnen, mi ich, ni wir, nun jetzt/nun, saluton Grüß Gott, sed aber, sxi sie (Sg.), unu eins, vi du/ihr/Sie

LEKTION 2: KIE VI ESTIS HIERAUX? (Wo warst du gestern?) - Saluton, Petra. Mi gxojas, ke vi denove estas cxi tie. Kie vi estis hieraux? (Grüß Gott, Petra. Ich freue mich, dass du wieder hier bist. Wo warst du gestern?) - Hieraux mi estis cxe Paula, cxar sxi estis malsana. Ni multe babilis kaj ni multe ridis. Kaj kie vi estis, Klara? (Gestern war ich bei Paula, weil sie krank war. Wir haben viel geplaudert und wir haben viel gelacht. Und wo warst du, Klara?) - Mi estis en la nova nagxejo. La vetero estis bela, cxar la suno brilis dum la tuta tago. Gxis revido, Petra. (Ich war in dem neuen Schwimmbad. Das Wetter war schön, weil die Sonne während des ganzen Tages schien. Auf Wiedersehen, Petra.) - Gxis baldaux, Klara. (Bis bald, Klara.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 2:
akvo Wasser, amikino Freundin, amiko Freund, babili plaudern, baldaux bald, bela schön, bicikli Rad fahren, biciklo Fahrrad, brili scheinen, cxar weil/denn, cxe bei, cxi tie hier, cxu ne nicht wahr, danci tanzen, denove wieder, doni geben, du zwei, dum während, fratino Schwester, frato Bruder, gxis bis, gxoji sich freuen, hieraux gestern, iri gehen, jahxto Jacht, jes ja, kafo Kaffee, ke daß, kia wie, kial warum, komforta bequem, lauxta laut, legi lesen, lerni lernen, ludi spielen, ludo Spiel, malamiko Feind, malsana krank, malvarma kalt, mangxejo Esszimmer, mangxi essen, multe viel , muziki musizieren, muziko Musik, nagxejo Schwimmbad, nagxi schwimmen, ne nein/nicht, nova neu, patrino Mutter, patro Vater, plori weinen, promeni spazieren gehen, redoni zurückgeben, reiri zurückgehen, relegi erneut lesen,
revidi wiedersehen, revido Wiedersehen, ridi lachen, sana gesund, segxo Stuhl, skribi schreiben, suno Sonne, tago Tag, tie dort, tuta ganz, urbo Stadt, varma warm, vetero Wetter, vidi sehen

LEKTION 3: KION VI ACXETIS? (Was hast du/haben Sie gekauft?) - Bonan matenon, sinjorino Verdo. Cxu ankaux vi acxetis vinon kaj bieron? (Guten Morgen, Frau Grün. Haben auch Sie Wein und Bier gekauft?) - Jes, sinjoro Blanko. Mi bezonas vinon kaj bieron, cxar hodiaux estas mia naskigxtago. (Ja, Herr Weiß. Ich brauche Wein und Bier, weil heute mein Geburtstag ist.) - En tiu kazo mi gratulas vin pro via naskigxtago. (In diesem Fall gratuliere ich wegen Ihres Geburtstages.) - Dankon. Sinjoro Blanko, mi kore invitas vin veni al mi hodiaux vespere por festi kun ni mian naskigxtagon. (Danke. Herr Weiß, ich lade Sie herzlich ein, heute Abend zu mir zu kommen, um mit uns meinen Geburtstag zu feiern.) - Koran dankon. Mi volonte akceptas vian inviton. (Vielen Dank. Ich nehme Ihre Einladung gerne an.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 3:
acxeti kaufen, akcepti annehmen, al zu, angla englisch, apetito Appetit, auxto Auto, bezoni benötigen, biero Bier, blanka weiß, bona gut, centro Zentrum, cxiam immer, danki danken, danko Dank, deziri wünschen, dolori schmerzen, doloro Schmerz, festi feiern, festo Fest/Feier, germana deutsch, gratuli gratulieren, hodiaux heute, hodiaux vespere heute Abend, interesa interessant, inviti einladen, invito Einladung, jen estas hier ist, jxeti (zu-)werfen, kajero Heft, kalkuli rechnen, kalkulilo Rechner, kapo Kopf, kazo Fall, kion was (Akk.), knabino Mädchen, knabo Junge/Knabe, komputi berechnen, komputilo Computer, kora herzlich, koro Herz, kun mit, lakto Milch, lavi waschen, libro Buch, lingvo Sprache, malnova alt, mateno Morgen, montri zeigen, naski gebären, naskigxi geboren werden, naskigxo Geburt, naskigxtago Geburtstag, nokto Nacht, nomo Name, nomtago Namenstag, onklino
Tante, onklo Onkel, pilko Spielball, pomo Apfel, por um...zu, posxkalkulilo Taschenrechner, posxo Hosentasche, pro wegen, pupo Puppe, revi pri (tagsüber) träumen von, ringo Ring, rugxa rot, saluti grüßen, saluto Gruß, sanigxi gesund werden, sinjorino Frau, sinjoro Herr, skribilo Schreibzeug, songxi träumen, songxo Traum, teko Aktentasche, tekokopmutilo Laptop, tiu dieser/jener, tri drei, trinki trinken, uzi benutzen, varmigxi warm werden, veni kommen, verda grün, vespero Abend, vilagxo Dorf, vino Wein, viziti besuchen, vojagxo Reise, volonte gern, vorto Wort

ÜBUNG (PRÄPOSITIONEN) LEKTION 3:
En tiu kazo mi gratulas vin pro via naskigxtago. (In diesen Fall gratulieren ich dir/Ihnen/euch zu deinem/Ihrem/eurem Geburtstag.) - Li iris al nia patrino. (Er ging zu unserer Mutter.) - Mi invitas vin al mia festo. (Ich lade dich/Sie/euch zu meinem Fest ein.) - Li festis kun mi mian
naskigxtagon. (Er feierte mit mir meinen Geburtstag.) - Mi logxas en bela vilagxo. (Ich wohne in einem schönen Dorf). - Cxu la knabino cxiam dormas kun cxi tiu pupo? (Schläft das Mädchen immer mit dieser Puppe?) - Li jxetis la pilkon al ni. (Er warf uns den Ball zu.) - Petra revas pri nova komputilo. (Petra träumt [tagsüber] von einem neuen Computer.) - En mia songxo mi ludis per nova piedpilko. (In meinem Traum spielte ich mit einem neuen Fußball.) - Li acxetis ringon por sxi. (Er kaufte einen Ring für sie.) - Li donis cxi tiun ringon al sxi. (Er gab ihr diesen Ring.) - Li montris al mi la novan tekokomputilon. (Er zeigte mir den neuen Laptop.) - La suno brilas dum la tuta tago. (Die Sonne scheint während des ganzen
Tages.) - Al kiu vi donis vian posxkalkulilon? (Wem hast du/haben Sie/habt ihr deinen/Ihren/euren Taschenrechner gegeben?) - La libro de mia amiko estas interesa. (Das Buch meines Freundes ist interessant.)

LEKTION 4: KIUJ ILI ESTAS? (Wer sind jene?) - Kiuj estas tiuj homoj, kiuj sidas en tiu granda biergxardeno kaj gaje babilas kaj kantas en iu fremda lingvo? (Wer sind diese Leute, die in diesem großen Biergarten sitzen und in irgendeiner fremden Sprache fröhlich plaudern und singen?) Ili ne povas esti germanoj. (Sie können keine Deutsche sein.) - Vi pravas. (Du hast recht.) Ili ne estas germanoj, sed eksterlandanoj. (Sie sind keine Deutsche, sondern Ausländer.) - Cxu vi scias, el kiu lando ili venas? (Weißt du, aus welchem Land sie kommen?) - Ili venas el pluraj euxropaj kaj ecx el kelkaj ekstereuxropaj landoj. (Sie kommen aus mehreren europäischen Ländern und sogar aus einigen außereuropäischen Ländern.) - Tio tute ne eblas, cxar ili cxiuj parolas nur unu solan lingvon! (Das ist ganz und gar nicht möglich,
denn sie sprechen alle in nur einer einzigen Sprache!) - Ho jes. (Oh ja.) - Tio eblas, cxar ili cxiuj parolas la internacian lingvon Esperanto, kiun oni ankaux nomas "pontolingvon". (Das ist möglich, denn sie sprechen alle die internationale Sprache Esperanto, die man auch Brückensprache nennt.) Cxar gxi volas esti ponto inter homoj el cxiuj landoj de la tuta mondo. (Denn sie möchte eine Brücke sein zwischen Menschen aus allen Ländern der ganzen Welt.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 4:
afabla freundlich, biergxardeno Biergarten, buso Bus, cxiu jeder, cxiuj alle, ebla möglich, ebli möglich sein, ecx sogar, ekster außerhalb, ekstereuxropa außereuropäisch, eksterlandano Ausländer, eksterlando Ausland, el aus, eleganta elegant, euxro Euro, euxropa europäisch, Euxropo Europa, familiano Familienmitglied familio Familie, fari machen, fremda fremd, gaja fröhlich, gaje fröhlich, gazeto Zeitung, germano Deutscher, granda groß, grupano Gruppenmitglied, grupo Gruppe, gxardeno Garten, hela hell, ho oh, homo Mensch, homoj Menschen/Leute, inter zwischen, internacia international, iu irgendein, kanti singen, kanto Lied, kelkaj einige, kiel wie, kiu (Relativpronomen) welcher/welche/welches, lando Land, longa lang, malrapida langsam, mondo Welt, nacio nation, neuxtrala neutral, nomi nennen, nur nur, oni man, paroli sprechen, pluraj mehrere, ponto Brücke, pontolingvo Brückensprache, povi können, pravi Recht haben, rapida schnell, scii wissen, sidi sitzen, sola allein/einzig, tio das, tute ne ganz und gar nicht, unu sola ein einziger, urbano Städter, voki rufen, voli wollen, Zahlwörter: 1 unu, 2 du, 3 tri, 4 kvar, 5 kvin, 6 ses, 7 sep, 8 ok, 9 naux, 10 dek, 11 dek unu, 18 dek ok, 20 dudek, 22 dudek du, 30 tridek, 40 kvardek, 50 kvindek, 60 sesdek, 70 sepdek, 80 okdek, 90 nauxdek, 100 cent

ÜBUNG (ZAHLEN) LEKTION 4:
a) Cxu du libroj kusxis sur via tablo (34). - Ne, tridek kvar libroj kusxis sur mia tablo. (Nein, 34 Bücher lagen auf meinem Tisch). / b) Cxu dek kvar eksterlandanoj sidas en largxa biergxardeno? (65) - Ne, sesdek kvin eksterlandanoj sidas en largxa biergxardeno. (Nein, 65 Ausländer sitzen in einem breiten Biergarten.) / c) Cxu ili venas el kvar euxropaj landoj? (15) - Ne, ili venas el dek kvin euxropaj landoj. (Nein, sie kommen aus 15 europäischen Ländern.) / d) Cxu vi festis vian naskigxtagon kun kvin amikoj? (32) - Ne, mi festis mian naskigxtagon kun tridek du amikoj. (Nein, ich feierte meinen Geburtstag mit 32 Freunden). / e) Cxu la knabino cxiam dormas kun nur unu pupo? (9) - Ne, sxi cxiam dormas kun naux pupoj. (Nein, sie schläft immer mit 9 Puppen). / f) Cxu dek naux Esperanto-amikoj venis per buso? (48) - Ne, ili ludas per sep pilkoj. (Nein, sie spielen mit 7 Bällen.) / g) Ne, kvardek ok Esperanto-amikoj venis per buso. (Nein, 48 Esperantofreunde kamen mit dem Bus).



artikel/Esperanto_serienbutton.png




Esperanto-Redaktion
03.06.2012

Kommentare

  1. Multan dankon!
    Bone farite!

    Susan Finster - 03.06.2012, 21:02

Kommentar hinzufügen


Wird nicht veröffentlicht.