Aktuell

Das Programm von heute
07:00 Kaffeesatz
erfrischendes Morgenmagazin
09:00 V.I.P.
Vormittag im Programm
11:00 Geborgte Zukunft
Globale Ziele für eine nachhaltige Entwicklung
12:00 Lange Rille
die LP zum Sonntag
13:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
15:00 Easy Sunday
Easy Listening
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
19:00 Fledermausgeschichten
Geschichten für Kinder
20:00 Universal
Studentisches Magazin
21:00 Play Some Records
The Sound Of Real Music
23:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
00:00 Sehkrank
Album zur Nacht

TURINGIO INTERNACIA 8

8. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. August 2012:Nachrichten; "Schloß von Prélong" (Vallienne); Hörerbriefkasten; Friedrich Fröbel; Sprachkurs


> Download


Sanierung der Schlösserstraße und des Fischmarktes
Zwischen März und November des kommenden Jahres wird es im Bereich Schlösserstraße-Fischmarkt wegen Renovierungsarbeiten eine Vollsperrung geben, auch für den öffentlichen Nahverkehr. Details sollen mit den Betroffenen noch ausgearbeitet werden. Ein zuvor angedachter eingleisiger Straßenbahnbetrieb wäre für die Baufirmen nur hinderlich und würde durch schmale Gäßchen ein Fußgängerchaos auslösen.

Renovigo de la Schlösser-strato kaj de la Fisxbazar-placo
Inter marto kaj novembro de la venonta jaro restauxrigxos samtempe la urbokerna zono de Schlösser-strato gxis la Fisxbazar-placo. Antauxe oni estis projektinta nur partan fermon de tiu grava urbozoneto, sed laux la nunaj planoj farigxos fermo kompleta, ecx por la tramoj. Pluraj politikistoj postulas nepran partoprenon de la logxantaro, de la laborantoj en la fremdultrafika sektoro kaj de la koncernitaj butikistoj en la detala planado, por ke la multmonata enirmalebligo kiel eble plej malmulte gxenu la vivon en la urbo. La jam menciitaj antauxaj planoj, kiuj nur dusemajnan kompletan fermon proponis, forjxetigxis. Cxar ecx nur unutraka tramvoja trafiko jam ege malhelpus la konstrufirmaojn labori efike. Krome oni devus certigi la dauxre konstantan liveradon de varoj al la butikoj kaj la magazenoj situantaj tie. Sen paroli pri la malgxuo de la piedirantaj amasoj pusxi kaj sxovi kaj peli la aliajn sur mallargxaj padetoj. Konante la grandan kaj ofte senordan kvanton da piedirantoj siegxantaj la urbokernon, ekzemple dum la tempo de la kristnaska bazaro, oni povas tre bone imagi la malfacilon de tiaj fermoj. Sekve la planado dum la restanta tempo ankoraux plibonigxos kaj algxustigxos.
-----------------------
Mehr Blitzer auf Erfurts Straßen
Seit dem 19. Juni ist das Monopol der Polizei in Sachen Radarkontrolle gebrochen. Stadtangestellte werden mit ultramodernen Geräten zusätzlich kontrollieren, um so auch sensible Zonen um Schulen und Altersheimen zu schützen. Der CDU-Fraktionschef Panse vermutet auch Geldbeschaffungspläne dahinter und schlägt vor, andere Dinge wie illegale Müllablagerung und Übertreten der Hundeanleinpflicht mit gleichem Eifer zu ahnden.

Radarkontroloj sur erfurtaj stratoj estos pli ampleksaj
Ekde la 19-a de junio krom policistoj ankaux dungitoj de la urbodomo faras radarkontrolon, cxe sume 51 lokoj. Kialo estas ke la polico jam ne povis certigi suficxan personaron por tiu tasko. Gravaj punktoj en la urbo antaux porinfanaj kaj porpliagxulaj konstruajxoj ne plu suficxe estus protektitaj kontraux furioze veturantoj. Post du jaroj la urbodomo volas ellabori liston kaj vidi, cxu la monpunenspezoj pravigus la kostojn de la akiro de la modernaj laserbazitaj mezuriloj de la firmao ESO. La sistemo konsistas el pasiva sensoro ne elsendanta elektromagnetan energion. Tio tre malfaciligas lokalizon. La estro de la kristandemokrata frakcio, s-ro Michael Panse, ege pridubas la version de la urbodomo, laux kiu senescepte honestaj celoj instigis la iniciatintojn: "Se oni kvazaux oficiale ekspektas enspezojn almenaux duoble pli altajn ol la elspezoj por la akiro, jam ne rajtas hipokriti nuran filantropion. Mi jam vidis multajn novtipajn radarkontrolojn cxe lokoj sen iu infangxardeno aux logxkvartalo en la proksimo. Mi postulas pli multe da sincereco je la flanko de la politikistoj." Anstataux melki la auxtomobilistojn, s-ro Panse proponas severan kontrolon de kuncivitanoj, kiuj estas forjxetantaj rubon sur stratoj kaj placoj de la urbo aux kiuj ne respektas la legxojn pri deviga gvidado de hundoj je la rimeno en publikaj parkoj.
-----------------------
Begegnungszone Innenstadt
Am 18. Juli beschloß man ein neues Verkehrskonzept, um Autoverkehr aus der Innenstadt zu verbannen. Die soll dann eher einer riesigen Begegnungszone gleichen, wo Radfahrer und Fußgänger viel mehr Rechte haben, aber auch Autofahrer - gegen Vorlage eines gültigen Parkscheins - die öffentlichen Verkehrsmittel benutzen dürfen. Strittig ist unter Politikern noch, ob man zur Verwirklichung des Konzeptes noch weitere Parkgaragen bauen muß.

Egalu la erfurta urbocentro grandan renkontigxcentron
La 18-an de julio decidis la urba konsilantaro pri la nova urbokerna trafikevoluigplano. Gxi donu prioritaton senkondicxan al la piedirantoj en vasta parto de la centro urba. Krom handikapuloj kaj apudlogxantoj neniu jam ricevos parkadlicencon, kaj la varliverado al la butikoj kaj magazenoj tempe tre restriktigxos en radiuso de duona kilometro. Speciale por la biciklantoj la situacio sente plibonigxos per multnombraj lokoj por parki kaj veturpermeso sur cxiuj unudirektaj vojoj. La publikaj transportiloj cxie senbariere alirotos. La auxtoveturistoj finfine por tiu trafikkvietiga ideo varbigxos per senpaga uzo de la tramoj kaj busoj post prezento de valida parkumbileto. Malkonsento interpolitikista sxajne nur estas koncerne la demandon se ankoraux necesus novaj subteraj parkumejoj por sukcesa realigo de la projekto. La sxangxo de la urbokerno en grandan renkontigxzonon multaflanke reklamadigxu. Fremdultrafike por allogi pli multajn turistojn, sed ankaux por la erfurtanoj, por ke urbocentra restado pli kaj pli agrablu.
---------------
Ein Bildungsleitbild für Erfurt
Da sich die Gesellschaft ändert, müsse man auch von Zeit zu Zeit die Bildungsziele neu überdenken. Bildungs- und Fortbildungsinstitutionen sollten in Zukunft auch nicht mehr gegeneinander arbeiten, sondern für die Bürger von der Wiege bis zur Bahre individuell brauchbare Konzepte vorschlagen. Spezialisten entwickelten dafür in zwei Jahren ein neues Bildungsleitbild und erhielten dafür, trotz des magischen, hochpolitischen Themas "Bildung", weitgehend freie Hand von seiten der Politiker. Der CDU-Fraktionsvorsitzende Panse vermißt darin allerdings Erfurt-Spezifisches.

Novaj klerigaj tezoj por Erfurto
En la 27-a de junio la konsilantoj vocxdonis favore al nova kleriga tezaro por la urbo Erfurto, kies trajtoj konturu gxenerale la estontecon de klerigo kaj pluklerigo. Pri la neceso de tia paradigmo komentarias la socialdemokrata deputitino Birgit Pelke: "Mi venis al la firma konvinko ke socio de tempo al tempo sopiras al novaj edukaj interkonsentoj. La fruktodona dujara kunveno de kaprompe cerbumantaj respondeculoj el diversaj klerigrilataj organizoj helpis instali novajn masxarojn. Tiamaniere sekurigxos altkvalita edukado, instruado, klerigado respektive pluklerigado de cxiuj, de la lulilo gxis la maljunagxo." Karin Landherr de la Maldekstruloj substrekas la prioritaton havigitan al la spertuloj dum la diskutprocedo, kie la politikistoj agrable restis en la fono. Michael Panse, estro de la kristandemokrata frakcio kontrauxe deziras pli multajn aspektojn tipajn por Erfurto. Cxar por li la tezoj tauxgus same por multaj aliaj germanaj metropoloj. Mankus ekzemple la pli klara interkoneksigo inter la universitato kaj la fakaltlernejo kaj la rolo de Erfurto kiel sidejo de tutgermana publikjura porinfana televida kanalo. Gravas ke la diversaj klerigadinstitucioj ekrespektu unu la alian. Celo plej grava de la klerigejoj sekve jam ne estu avide havigi la kiel eble plej grandan nombron da partoprenantoj al si mem. Kontrauxe ili trovu por la interesigxontoj cxiufoje la plej bonan individuan solvon, danke al perfekta interretigxo inter la ofertantoj. Finfine ege plibonigxu kaj pligrandigxu la gamo da ofertoj por la tria agxo.
------------------------
Umweltzone soll verschoben werden
Wegen hervorragender Feinstaubwerte kann die ab 1. Oktober geplante Umweltzone in Erfurt wahrscheinlich verschoben werden. Grund für die erfreuliche Entwicklung, daß die magische Grenze von erlaubten 35 Tagen mit erhöhten Meßdaten pro Jahr nicht überschritten werden wird, sind eingeleitete Verkehrsregulierungen und die Attraktivitätssteigerung der öffentlichen Verkehrsmittel. Aber auch die geringere Salzstreuung in einem vergleichsweise milden Winters hat ihren Anteil daran.

Ekologia zono prokrastigxos
De oktobro devus ekesti la urbokerno ekologia zono, kien eniri rajtu nur auxtoj kun verda ekologia plakedo. Tio estis ordonita de la landa registaro pro la ega denso da nocaj substancoj. Sed intertempe sxajne la mezurdatumoj sente plibonigxis, tiel ke la 1-a de oktobro ne plu estas tute netusxebla. La urbestro mem deklaras: "Cxijare nia urbo estas, kompare al la lasta jaro, multe malpli koncernita. Gxis la jarfino ni versxajne havos malpli ol 35 tagoj kun plialtigata koncentrigxo de aersubstancoj nocivaj. Tio permesus al ni prokrasti la enkondukon de la zono verda." Tion sendube ebligis ankaux diversaj prudentaj trafikreguligoj kaj disponoj fari publikan transporton pli atrakcia. Pro la relative milda vintro oni dissemis sur la stratojn pli malmulte da salo kiel degeligilo. Ankaux tiu cirkonstanco eble kauxzis la cxijarajn bonajn kondicxojn. La legxo metas la dangxereclimon por nocaj aersubstancoj je 50 mikrogramoj po unu kubmetro da aero. Malobservo de tiu limo dum pli ol 35 tagoj po jaro ne estas permesita.
= = = = = = = = = =
Liebe Hörer! In unserer Literaturecke hören wir heute einen längeren Ausschnitt aus dem sechsten Kapitel des Romans "Das Schloß von Prélong". Er wurde im Jahre 1907 von Henri Vallienne verfaßt und gilt als erster Esperantoroman überhaupt. Er besticht vor allem durch seine leichte Lesbarkeit und eindrucksvolle Länge. ------ Zum Inhalt: Ein Diener des Marquis von Prélong in der Normandie verschafft durch kluges Handeln seiner Familie den sozialen Aufstieg. Sein Sohn Victor versucht durch eine Hauptmannskarriere bei der Armee den fehlenden Adelstitel auszugleichen, wird aber beim Heiratsantrag an des Marquis' Tochter Mathilde kalt abserviert. Er schwört Rache und läßt ihr forthin nachspionieren. So besucht Mathilde öfters ein Haus am Meer, wo ihre Freundin Valentine heimlich ein Kind zur Welt bringen wird. Victor entführt das Baby, um Mathilde zu erpressen, rettet ihm aber so das Leben, da in eben dieser Nacht ein Sturm aus dem Haus Kleinholz macht. Bei Mathildens Hochzeit mit Gaston, dem Herzog von Blasane, findet man einen in der Kirche aufgestellten Korb mit dem Baby. Auf einem Zettel wird Mathilde als Mutter genannt. Die erkennt das Kind sofort und räumt ihre Mutterschaft ein, um ihre Freundin Valentine nicht verraten zu müssen. Man meldet Gastons Selbstmord, was Victor freie Bahn zum Traualtar eröffnet. Mathilde heiratet ihn nach diversen Drohungen, will aber den ehelichen Pflichten nicht nachkommen. Und das, obwohl Victor sie sogar einsperren läßt, um ihren Willen zu brechen. Nach zwei Jahren erscheint die von zwei amerikanischen Matrosen gerettete Valentine und auch Gaston erscheint unter den Lebenden: er war nicht tot, er lag nur danieder wegen einer Krankheit. Der böse Möchtegernaufsteiger Victor wird verjagt, Mathilde ihrem rechtmäßigen Gatten und das Kleinkind seiner rechtmäßigen Mutter zugeführt.
-------
Sekvas nun nia beletra angulo. Hodiaux ni auxdos fragmenton el la sesa cxapitro de la romano "Kastelo de Prelongo". Verkis tiun unuan originalan Esperanto-romanon Henriko Vallienne en la 1907-a jaro. En nia eltirajxo Viktoro vizitas dum la nokto enrompiste Matildon, filinon de la markizo de Prelongo. Li intencas malbonan agon, post kiam lia edzigxpropono estis malakceptita ankaux pro la fakto ke li ja estas kapitano sed ne nobelo.

Post kvarono da horo, frauxlino de Prelongo reen iris kaj fermis la fenestron.
— Fine, macxadis la junulo: felicxe ne estas tro malfrue.
Sed li devis atendi ankoraux, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj kusxiginta en sian liton. Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruligxon de dezirega febro. Cxar frauxlino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta vizagxe. [...] Hieraux lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la vengxo; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al gxia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.
Fine la lampo estingigxis. La cxambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al cxiuj objektoj, kiel luna blanka radiado. [...] Tiam li supreniris. [...] La fenestro senbrue malfermigxis. La kapitano repusxis la du duonfenestrojn kaj eniris en la cxambron. La junulino dormis. Sed anstataux esti kvieta kiel kutime, sxia dormo sxajnis maltrankvila kaj febra, kvazaux sxi sufokigxus sub la premo de inkubsongxo. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el sxiaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia songxo, sxi penis repusxi sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontraux sxin. Tio estis la sekvo de pripensadoj de sxi faritaj, kiam sxi enlitigxis. Kvankam sxi estas tre kuragxa, tamen sxi estis impresita pro la farigxoj okazintaj dum la tago, multe pli ol sxi kredis. Kaj tio reenagis en sxia dormo. Viktoro sin preparis, kaj jam estis sxin ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la busxon la krion, kiun certe sxi ekpusxos vekigxante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, starigxis kaj sidigxis. Vidante antaux si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, sxi volis krii.
La teruro paralizis sxian langon; kaj nur rauxka sono eliris el sxia gorgxo. Cetere sxi ne estis certa cxu sxi ne ankoraux dormas. En sxia cerbo duonvekita duondormanta, la songxajxo kaj la realajxo tiel konfuzigxis, ke sxi kredis dauxrigi la songxon komencitan. La junulo profitis tiun sekundon da sxanceligxo. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfelicxa infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, sxi ekkriis:
— Viktoro Linsxardo!
— Jes, belulino mia, Viktoro Linsxardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. Cxar mi ne povas esti cia edzo, mi farigxos cia amanto: la afero estos sama.
Tiu malgxentilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la restajxo. Sxi penis sin liberigi el liaj cxirkauxpremoj kaj alvoki helpadon, sed vane. Cxar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur sxian busxon por haltigi sxiajn kriojn.
— Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en sxian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan logxantaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vidajxo prezentota al sinjoro de Blasano, sxia fiancxo.
Frauxlino de Prelongo sufokigxis, ecx stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed sxi havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj sxi ne perdis kuragxon. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por sxia famo, se oni sxin surprizus kun Viktoro, sxi komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke sxi devas sin defendi sola. Cxar la junulo premegis sxian busxon per soldatacxa kisado, sxi mordis lian lipon gxis sango. Linsxardo auxdigis malsonoran gxemadon kaj rapide starigxis. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repusxis kontraux la muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante sxin reekkapti, Viktoro strecxis la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolajxo, kiu sxirigxis kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.
= = = = =
Schon ein paar Mal berichteten wir über das Esperantozentrum im niedersächsischen Herzberg am Harz. Wir werden heute ein Interview mit einer Teilnehmerin eines Sprachkurses haben, der in diesem Juli dort auch aus Anlaß des 125-jährigen Jubiläums des Erscheinen des ersten Esperantolehrwerks stattfand.

Karaj geauxskultantoj! Koran dankon por viaj leteroj el Germanio, Auxstrio kaj Francio. Se vi volas sendi al ni kritikon respektive ideojn pri la elsendo aux pri Esperanto gxenerale bonvolu adresi retposxtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de Post la disauxdigo, nia elsendo desxuteblos tekste kaj auxde sur la retpagxaro de nia radistacio sub www.radiofrei.de ----- Sekvas intervjuo kun s-ino Corinna Schwaiger parolanta pri lingvokurso vizitata en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz [sen transskribo].
= = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia" lernen wir heute einen wichtigen Sohn Thüringens kennen, den weltbekannten Pädagogen Friedrich Fröbel. Er war seiner Zeit in vielem voraus. Wußten Sie, daß die Erfindung des Kindergartens auch der Emanzipation der Frau im 19. Jahrhundert weiterhalf? Am Ende folgen ein zweisprachig ein paar Zitate Fröbels, die uns zum Nachdenken anregen sollen.

Karaj geauxskultantoj! En nia rubriko "Thuringiensia" ni renkontos hodiaux reputaciplenan kaj progreseman pedagogon. Kiel unu el la plej belaj regionoj de Turingio elstaras la Schwarza-valo. Per funikularo konstruita en 1922 oni facile atingas la ripozlokon Oberweißbach. Tie ne nur agadis la komercistoj de natursanigaj oleajxoj, kun kiuj ni renkontigxis dum la lasta elsendo, ne: Oberweißbach estas antaux 230 jaroj ankaux la naskigxloko de Frederiko Fröbel. La filo de protestanta pastoro igxis, post trejnado kiel termezuristo, hejminstruisto en Frankfurto cxe Majno. Post dujara restado cxe la fama svisa pedagogo Pestalozzi li studis naturajn sciencojn en Göttingen kaj Berlino. En 1816 li fondis en Griesheim proksime de Arnstadt la "Allgemeine deutsche Erziehungsanstalt", privatan lernejon, kiu translokigxis baldaux proksimen de Rudolstadt. Sekvis agoplena vivoperiodo en Svislando, i.a. por la instruista plukerigado. De 1836 gxis sia morto en 1852 Fröbel vivis denove en Turingujo. En Bad Liebenstein li fondis la unuan infangxardenistan trejnejon. La fröbelaj ideoj pri la arangxo de infangxardenoj tutmonde influis, cxar estis ili ankaux ebleco kunigi laboron, familion kaj infanan prizorgadon. Helpis la nova profesio de infangxardenistoj profunde al la emancipigxo de la virinoj en la 19-a jarcento. La ludon li identigis la adekvata formo de sciakiro pri la propra persono kaj la vivomedio cxirkauxa. Amason da jam menciitaj, inteligentaj kaj fantazistimulaj ludiloj li fabrikigis en Bad Blankenburg, nomitaj "Spielgaben": sferaj, cilindraj, kubaj objektoj kaj ludbrikoj kiuj rezultis el la divido de kuboj. Kune kun plenkreskuloj la infanoj tiel havigu al si unuajn komprenojn de matematik-fizikaj koneksoj kaj strukturoj logikaj. Neprus tamen emocia atento kaj lingva akompano de adultoj, por ke memklerigado per ludo funkciu. ------ Fine ni volas doni kelkajn citajxojn de la renoma pedagogo: "Ein Kindergarten hat das Schöne, daß man säend schon die Blüten und Früchte gewinnt und zwar doppelt, in sich und in den Kindern. / La avantagxo de infangxardenoj estas ke vi rikoltas florojn kaj fruktojn jam dum semado kaj ecx duoble, cxe vi mem kaj cxe viaj infanoj." -- "Spielen, Spiel ist die höchste Stufe der Kindesentwicklung ... Spiel ist das reinste geistigste Erzeugnis des Menschen auf dieser Stufe ... Die Spiele dieses Alters sind die Herzblätter des ganzen künftigen Lebens." / Ludado estas la plej alta nivelo de infana evoluo, pure la plej mensa produkto de tiaj hometoj. Tiuj ludoj estas la sxatajxoj de la tuta resta vivo." -- "Dies: denkend tätig sein, dies: denkend tätig machen, ist der Quellpunkt aller produktiven Erziehung." / "Fonto de cxia efika edukado: agadi penseme kaj igi aliajn agadi penseme." -- "Ein Kind, welches tüchtig, selbsttätig, still, ausdauernd bis zur körperlichen Ermüdung spielt, wird gewiß auch ein tüchtiger, stiller, ausdauernder, Fremd- und Eigenwohl mit Aufopferung befördernder Mensch." / "Infano ludanta diligente memstare trankvile pacience gxis korpa lacigo, farigxos sendube diligenta memstara trankvila pacienca plenkreskulo, kiu laboros sindone por alies bono kaj por la propra bono." -- "Nur Denkende sollen lehren und unterrichten." / "Lernigu kaj instruu aferojn nur homoj pensemaj."

= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono) / ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage)
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK LEKTIONEN 1+2+3+4:
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], cx [tsch], gx [dsch], hx [ch], jx [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], sx [stimmloses sch], ux [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Sxi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: nagxejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IGX- (zu etwas werden: sanigxi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, sxi sie, gxi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Sxi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, sxia ihr, gxia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al sxi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)

LEKTION 1: KIU VI ESTAS KAJ KIE VI LOGXAS? (Wer bist du und wo wohnst du?) - Saluton. Mi estas Jozefo. Kiu vi estas? (Grüß Gott. Ich bin Josef. Wer bist du?) - Mi estas Petro. (Ich bin Peter.) - Petro, kie vi logxas? (Peter, wo wohnst du?) - Mi logxas en Hamburgo. Kaj vi? (Ich wohne in Hamburg. Und du?) - Mi logxas en Cxikago, sed nun mi ferias en Berlino. (Ich wohne in Chicago, aber jetzt mache ich in Berlin Ferien.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 1:
ankaux auch, dormi schlafen, en in, esti sein, ferii Ferien machen, gxi es, ili sie (Pl.), kaj und, kie wo, kiu wer, leciono Lektion, la der/die/das (bestimmter Artikel), li er, logxi wohnen, mi ich, ni wir, nun jetzt/nun, saluton Grüß Gott, sed aber, sxi sie (Sg.), unu eins, vi du/ihr/Sie

LEKTION 2: KIE VI ESTIS HIERAUX? (Wo warst du gestern?) - Saluton, Petra. Mi gxojas, ke vi denove estas cxi tie. Kie vi estis hieraux? (Grüß Gott, Petra. Ich freue mich, dass du wieder hier bist. Wo warst du gestern?) - Hieraux mi estis cxe Paula, cxar sxi estis malsana. Ni multe babilis kaj ni multe ridis. Kaj kie vi estis, Klara? (Gestern war ich bei Paula, weil sie krank war. Wir haben viel geplaudert und wir haben viel gelacht. Und wo warst du, Klara?) - Mi estis en la nova nagxejo. La vetero estis bela, cxar la suno brilis dum la tuta tago. Gxis revido, Petra. (Ich war in dem neuen Schwimmbad. Das Wetter war schön, weil die Sonne während des ganzen Tages schien. Auf Wiedersehen, Petra.) - Gxis baldaux, Klara. (Bis bald, Klara.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 2:
akvo Wasser, amikino Freundin, amiko Freund, babili plaudern, baldaux bald, bela schön, bicikli Rad fahren, biciklo Fahrrad, brili scheinen, cxar weil/denn, cxe bei, cxi tie hier, cxu ne nicht wahr, danci tanzen, denove wieder, doni geben, du zwei, dum während, fratino Schwester, frato Bruder, gxis bis, gxoji sich freuen, hieraux gestern, iri gehen, jahxto Jacht, jes ja, kafo Kaffee, ke daß, kia wie, kial warum, komforta bequem, lauxta laut, legi lesen, lerni lernen, ludi spielen, ludo Spiel, malamiko Feind, malsana krank, malvarma kalt, mangxejo Esszimmer, mangxi essen, multe viel , muziki musizieren, muziko Musik, nagxejo Schwimmbad, nagxi schwimmen, ne nein/nicht, nova neu, patrino Mutter, patro Vater, plori weinen, promeni spazieren gehen, redoni zurückgeben, reiri zurückgehen, relegi erneut lesen, revidi wiedersehen, revido Wiedersehen, ridi lachen, sana gesund, segxo Stuhl, skribi schreiben, suno Sonne, tago Tag, tie dort, tuta ganz, urbo Stadt, varma warm, vetero Wetter, vidi sehen

LEKTION 3: KION VI ACXETIS? (Was hast du/haben Sie gekauft?) - Bonan matenon, sinjorino Verdo. Cxu ankaux vi acxetis vinon kaj bieron? (Guten Morgen, Frau Grün. Haben auch Sie Wein und Bier gekauft?) - Jes, sinjoro Blanko. Mi bezonas vinon kaj bieron, cxar hodiaux estas mia naskigxtago. (Ja, Herr Weiß. Ich brauche Wein und Bier, weil heute mein Geburtstag ist.) - En tiu kazo mi gratulas vin pro via naskigxtago. (In diesem Fall gratuliere ich wegen Ihres Geburtstages.) - Dankon. Sinjoro Blanko, mi kore invitas vin veni al mi hodiaux vespere por festi kun ni mian naskigxtagon. (Danke. Herr Weiß, ich lade Sie herzlich ein, heute Abend zu mir zu kommen, um mit uns meinen Geburtstag zu feiern.) - Koran dankon. Mi volonte akceptas vian inviton. (Vielen Dank. Ich nehme Ihre Einladung gerne an.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 3:
acxeti kaufen, akcepti annehmen, al zu, angla englisch, apetito Appetit, auxto Auto, bezoni benötigen, biero Bier, blanka weiß, bona gut, centro Zentrum, cxiam immer, danki danken, danko Dank, deziri wünschen, dolori schmerzen, doloro Schmerz, festi feiern, festo Fest/Feier, germana deutsch, gratuli gratulieren, hodiaux heute, hodiaux vespere heute Abend, interesa interessant, inviti einladen, invito Einladung, jen estas hier ist, jxeti (zu-)werfen, kajero Heft, kalkuli rechnen, kalkulilo Rechner, kapo Kopf, kazo Fall, kion was (Akk.), knabino Mädchen, knabo Junge/Knabe, komputi berechnen, komputilo Computer, kora herzlich, koro Herz, kun mit, lakto Milch, lavi waschen, libro Buch, lingvo Sprache, malnova alt, mateno Morgen, montri zeigen, naski gebären, naskigxi geboren werden, naskigxo Geburt, naskigxtago Geburtstag, nokto Nacht, nomo Name, nomtago Namenstag, onklino Tante, onklo Onkel, pilko Spielball, pomo Apfel, por um...zu, posxkalkulilo Taschenrechner, posxo Hosentasche, pro wegen, pupo Puppe, revi pri (tagsüber) träumen von, ringo Ring, rugxa rot, saluti grüßen, saluto Gruß, sanigxi gesund werden, sinjorino Frau, sinjoro Herr, skribilo Schreibzeug, songxi träumen, songxo Traum, teko Aktentasche, tekokopmutilo Laptop, tiu dieser/jener, tri drei, trinki trinken, uzi benutzen, varmigxi warm werden, veni kommen, verda grün, vespero Abend, vilagxo Dorf, vino Wein, viziti besuchen, vojagxo Reise, volonte gern, vorto Wort

ÜBUNG (PRÄPOSITIONEN) LEKTION 3:
En tiu kazo mi gratulas vin pro via naskigxtago. (In diesen Fall gratulieren ich dir/Ihnen/euch zu deinem/Ihrem/eurem Geburtstag.) - Li iris al nia patrino. (Er ging zu unserer Mutter.) - Mi invitas vin al mia festo. (Ich lade dich/Sie/euch zu meinem Fest ein.) - Li festis kun mi mian naskigxtagon. (Er feierte mit mir meinen Geburtstag.) - Mi logxas en bela vilagxo. (Ich wohne in einem schönen Dorf). - Cxu la knabino cxiam dormas kun cxi tiu pupo? (Schläft das Mädchen immer mit dieser Puppe?) - Li jxetis la pilkon al ni. (Er warf uns den Ball zu.) - Petra revas pri nova komputilo. (Petra träumt [tagsüber] von einem neuen Computer.) - En mia songxo mi ludis per nova piedpilko. (In meinem Traum spielte ich mit einem neuen Fußball.) - Li acxetis ringon por sxi. (Er kaufte einen Ring für sie.) - Li donis cxi tiun ringon al sxi. (Er gab ihr diesen Ring.) - Li montris al mi la novan tekokomputilon. (Er zeigte mir den neuen Laptop.) - La suno brilas dum la tuta tago. (Die Sonne scheint während des ganzen Tages.) - Al kiu vi donis vian posxkalkulilon? (Wem hast du/haben Sie/habt ihr deinen/Ihren/euren Taschenrechner gegeben?) - La libro de mia amiko estas interesa. (Das Buch meines Freundes ist interessant.)

LEKTION 4: KIUJ ILI ESTAS? (Wer sind jene?) - Kiuj estas tiuj homoj, kiuj sidas en tiu granda biergxardeno kaj gaje babilas kaj kantas en iu fremda lingvo? (Wer sind diese Leute, die in diesem großen Biergarten sitzen und in irgendeiner fremden Sprache fröhlich plaudern und singen?) Ili ne povas esti germanoj. (Sie können keine Deutsche sein.) - Vi pravas. (Du hast recht.) Ili ne estas germanoj, sed eksterlandanoj. (Sie sind keine Deutsche, sondern Ausländer.) - Cxu vi scias, el kiu lando ili venas? (Weißt du, aus welchem Land sie kommen?) - Ili venas el pluraj euxropaj kaj ecx el kelkaj ekstereuxropaj landoj. (Sie kommen aus mehreren europäischen Ländern und sogar aus einigen außereuropäischen Ländern.) - Tio tute ne eblas, cxar ili cxiuj parolas nur unu solan lingvon! (Das ist ganz und gar nicht möglich, denn sie sprechen alle in nur einer einzigen Sprache!) - Ho jes. (Oh ja.) - Tio eblas, cxar ili cxiuj parolas la internacian lingvon Esperanto, kiun oni ankaux nomas "pontolingvon". (Das ist möglich, denn sie sprechen alle die internationale Sprache Esperanto, die man auch Brückensprache nennt.) Cxar gxi volas esti ponto inter homoj el cxiuj landoj de la tuta mondo. (Denn sie möchte eine Brücke sein zwischen Menschen aus allen Ländern der ganzen Welt.)

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 4:
afabla freundlich, biergxardeno Biergarten, buso Bus, cxiu jeder, cxiuj alle, ebla möglich, ebli möglich sein, ecx sogar, ekster außerhalb, ekstereuxropa außereuropäisch, eksterlandano Ausländer, eksterlando Ausland, el aus, eleganta elegant, euxro Euro, euxropa europäisch, Euxropo Europa, familiano Familienmitglied familio Familie, fari machen, fremda fremd, gaja fröhlich, gaje fröhlich, gazeto Zeitung, germano Deutscher, granda groß, grupano Gruppenmitglied, grupo Gruppe, gxardeno Garten, hela hell, ho oh, homo Mensch, homoj Menschen/Leute, inter zwischen, internacia international, iu irgendein, kanti singen, kanto Lied, kelkaj einige, kiel wie, kiu (Relativpronomen) welcher/welche/welches, lando Land, longa lang, malrapida langsam, mondo Welt, nacio nation, neuxtrala neutral, nomi nennen, nur nur, oni man, paroli sprechen, pluraj mehrere, ponto Brücke, pontolingvo Brückensprache, povi können, pravi Recht haben, rapida schnell, scii wissen, sidi sitzen, sola allein/einzig, tio das, tute ne ganz und gar nicht, unu sola ein einziger, urbano Städter, voki rufen, voli wollen, Zahlwörter: 1 unu, 2 du, 3 tri, 4 kvar, 5 kvin, 6 ses, 7 sep, 8 ok, 9 naux, 10 dek, 11 dek unu, 18 dek ok, 20 dudek, 22 dudek du, 30 tridek, 40 kvardek, 50 kvindek, 60 sesdek, 70 sepdek, 80 okdek, 90 nauxdek, 100 cent

ÜBUNG (ZAHLEN) LEKTION 4:
a) Cxu du libroj kusxis sur via tablo (34). - Ne, tridek kvar libroj kusxis sur mia tablo. (Nein, 34 Bücher lagen auf meinem Tisch). / b) Cxu dek kvar eksterlandanoj sidas en largxa biergxardeno? (65) - Ne, sesdek kvin eksterlandanoj sidas en largxa biergxardeno. (Nein, 65 Ausländer sitzen in einem breiten Biergarten.) / c) Cxu ili venas el kvar euxropaj landoj? (15) - Ne, ili venas el dek kvin euxropaj landoj. (Nein, sie kommen aus 15 europäischen Ländern.) / d) Cxu vi festis vian naskigxtagon kun kvin amikoj? (32) - Ne, mi festis mian naskigxtagon kun tridek du amikoj. (Nein, ich feierte meinen Geburtstag mit 32 Freunden). / e) Cxu la knabino cxiam dormas kun nur unu pupo? (9) - Ne, sxi cxiam dormas kun naux pupoj. (Nein, sie schläft immer mit 9 Puppen). / f) Cxu dek naux Esperanto-amikoj venis per buso? (48) - Ne, ili ludas per sep pilkoj. (Nein, sie spielen mit 7 Bällen.) / g) Ne, kvardek ok Esperanto-amikoj venis per buso. (Nein, 48 Esperantofreunde kamen mit dem Bus).

ÜBUNG (ADVERB, PRONOMEN) LEKTION 4:
Das in Klammern stehende Adjektiv ist durch die Adverbform zu ersetzen (Frage: wie?, Endung: -E), der großgeschriebene Satzteil durch das Akkusativpronomen (min, vin, lin/sxin/gxin, nin, vin, ilin; vgl. im Deutschen: Ich lese DAS BUCH --> Ich lese es.) Das Subjekt ist ebenfalls durch das Personalpronomen wiederzugeben, selbstredend im Nominativ (mi, vi, li/sxi/gxi, ni, vi, ili) ##
Kiel la bela knabino kantis LA NOVAN KANTON? (Wie sang das schöne Mädchen das neue Lied? - bela) -> Sxi bele kantis gxin. / Kiel la hela suno brilis dum la tuta tago? (Wie schien die helle Sonne während des ganzen Tages? - varma) -> Gxi varme brilis dum la tuta tago. / Kiel la afabla Ludoviko salutis CXI TIUN EKSTERLANDANON? (Wie grüßte der freundliche Ludwig diesen Fremden hier? - afabla) -> Li afable salutis lin. / Kiel via lauxta grupano vokis CXI TIUN URBANON? (Wie rief euer lautes Gruppenmitglied diesen Fremden hier an? - lauxta) -> Li lauxte vokis lin. / Kiel Marta trinkis LA VARMAN KAFON? (Wie trank Marta den heißen Kaffee - malrapida) -> Sxi malrapide trinkis gxin. / Kiel la eleganta sinjoro dancis? (Wie tanzte der elegante Herr - eleganta) -> Li elegante dancis. / Kiel Jozefo mangxis LA RUGXAN POMON? (Wie aß Sepp den roten Apfel? - rapida) -> Li rapide mangxis gxin. / Kiel Petro dormis? (Wie schlief Peter? - longa kaj bona) -> Li longe kaj bone dormis. / Kiel la gaja Esperanto-amiko babilis kaj kantis? (Wie quatschte und sang der lustige Esperantofreund? - gaja) -> Li gaje babilis kaj kantis. / Kiel la eksterlandanoj parolis ESPERANTON? (Wie sprachen die Fremden Esperanto? - rapida) -> Ili rapide parolis gxin.

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 5:
albumo Album, auxdi hören, avantagxo Vorteil, bonega ausgezeichnet, bonvoli die Güte haben, cxambrego Saal, cxambro Zimmer, devi müssen, diri sagen, diskedo Diskette, disko Scheibe, do also, envii beneiden, fermi schließen, funkcii funktionieren, ideo Idee, intersxangxi austauschen, ja sehr wohl, jxus soeben/gerade, kafotaso Kaffeetasse, kasedo Kassette, kiom da wie viel, kolekti sammeln, kompaktdisko CD, kompreni verstehen, komuna gemeinsam, leteramiko Brieffreund, letero Brief, libera frei, malmultaj wenige, malofta selten, marko Marke/Kennzeichen, monero Geldstück/Münze, mono Geld, morgaux morgen, multaj el ili viele von ihnen, multaj viele, multe da, multe pli da viel mehr, negxero Schneeflocke, negxo Schnee, nu nun (Ausruf), ofta oft, pensi denken, plena de voll mit/von, pli da mehr, pordo Tür, posedi besitzen, posxtmarko Briefmarke, posxto Post, preni nehmen, problemo Problem, ricevi erhalten, ridegi schallend lachen, rigardi (an)schauen, se wenn/falls, senprobleme problemlos, supo Suppe, supotelero Suppenteller, sxangxi wechseln/tauschen, sxati schätzen/gerne tun, tablo Tisch, tamen dennoch/doch, taso Tasse, telero Teller, tempo Zeit, tial deshalb, tiel so, tiom da so viel, tuj sofort, uzi gebrauchen, valora wertvoll, vera wahr/wirklich

ÜBUNG (ZAHLEN) LEKTION 5:
Kiom da libroj vi havas? (123) -> Mi havas cent dudek tri librojn. / Kiom da kasedoj vi havas? (284) -> Mi havas ducent okdek kvar kasedojn. / Kiom da diskedoj vi havas? (367) -> Mi havas tricent sesdek sep diskedojn. / Kiom da kompaktdiskoj vi havas? (451) -> Mi havas kvarcent kvindek unu kompaktdiskojn. / Kiom da moneroj vi havas? (2695) -> Mi havas du mil sescent nauxdek kvin monerojn. / Kiom da posxtmarkoj vi havas? (5079) -> Mi havas kvin mil sepdek naux posxtmarkojn.




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.08.2012

Kommentare

  1. Kun granda intereso mi aùkultis la julian elsendon en esperanto.
    En la gimnazio mi lernis la germanan( mi bedaùrinde multe forgesis tiun lingvon) kaj kun plezuro mi ankaù aùskultis la partojn en la germana;
    Mi esperas ke vi daùrigos tian elsendon
    Tutkorajn salutojn

    Jean-claude THUMERELLE
    rue Pierre De Simpel 10
    7784 WARNETON BELGIO

    jean-claude THUMERELLE - 09.08.2012, 18:52

Kommentar hinzufügen


Wird nicht veröffentlicht.