Aktuell

Das Programm von heute
07:00 Easy Sunday
Easy Listening
09:00 V.I.P.
Vormittag im Programm
11:00 Geborgte Zukunft
Globale Ziele für eine nachhaltige Entwicklung
12:00 Lange Rille
die LP zum Sonntag
13:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
15:00 Sondersendung
Mitschnitt "WIR BLEIBEN ... DAS VOLK!"
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
19:00 Fledermausgeschichten
Geschichten für Kinder
19:15 Universal
Studentisches Magazin
21:00 Play Some Records
The Sound Of Real Music
23:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
00:00 Sehkrank
Album zur Nacht

TURINGIO INTERNACIA 11

11. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. November 2012: Nachrichten; "Malserioza kaj senpripensa" (Meyer); Hörerbriefkasen; Erfurter Ratsgymnasium; Sprachkurs


>Download

Erfurter Innenstadt bekommt neues Parkplatzkonzept für Fahrräder
In Vorbereitung der "Begegnungszone Innenstadt" soll nach dem Willen der Grünen ein professionelles Parkplatzangebot für Radfahrer den Umstieg auf den Drahtesel erleichtern. Vor allem beim Anger und auf dem Willy-Brandt-Platz liege vieles im argen. Einige Stadtväter sehen hingegen die Freiheit der Radfahrer bedroht, wenn alles in Richtung Parkraumbewirtschaftung für Radler ginge. Die Freien Wähler sehen ein ähnliches Problem gar in sämtlichen Stadtteilen von Erfurt. Nach der Beruhigung der Gemüter, Knöllchen für Radfahrer seien auch in Zukunft äußerst unwahrscheinlich, wurde der Antrag schließlich angenommen.

Lokoj por parki biciklojn en la urbokerno
Estas planita fari la urbokernon granda renkontigxzono kun prioritato por la trafiko publika kaj biciklistoj. Laux propono farita de Thomas Meier de la Verduloj la urba konsilantaro aprobis novan koncepton por la parkado de bicikloj en la urbocentro. La situacio ege malkontentiga estus, cxefe sur la Anger- kaj la Willy-Brandt-placoj. La socialdemokratano Wolfgang Metz kontrauxe riprocxas la biciklantojn pro pigreco sercxi lokojn tauxgajn, kiuj ja je suficxa kvanto ekzistus. Krome li timas novajn planojn, kiuj proponus malpermeson starigi biciklojn ekster la parkejoj. Per tio li sentus malpliigon de la individua libereco. Peter Stampf de la Liberaj Balotantoj averta pri konceptoj similaj necesaj ankaux por la urbopartoj nekernaj. Aliaj taksas tiun cxi problemon neglektebla. Trankviligxis la konsilantoj, kiuj timas troan reguligon, per la fakto ke biciklo nek estas veturilo laux la regularo pri strata trafiko nek havas numerplaton. Sekve ankaux malbona parkado ne povas esti punita. Pli granda oferto de lokoj por parki tamen estus akceptata fare de la plimulto de la biciklistoj. La tial trankviligitaj urbaj konsilantoj finfine akceptis la proponon per 14 kontraux 10 vocxoj kun unu sindeteno.
-------------
Wann ist eine Veranstaltung zu laut?
Bei der Genehmigung von Veranstaltungen, die Lärm erzeugen, herrschen offenbar ungleiche Voraussetzungen. Eine Handvoll Veranstaltungen (z.B. Domstufenfestival, Krämerbrückenfest) und sogenannte "seltene Ereignisse" werden automatisch genehmigt. Der Flächennutzungsplan entscheidet über Wohngebiete bzw. gemischte Gebiete, für die unterschiedliche Grenzwerte gelten. Konkret traf es das geplante Kulturfestival "organic bar", das vor einigen Wochen im Brühler Garten nicht abgehalten werden durfte. Zuständig ist das Umwelt- und Naturschutzamt. Und da schließt eine Verordnung aus der DDR eine gesetzliche Lücke, da es bis heute kein Landes-Immissionsschutzgesetz für Thüringen gibt.

Difino de lauxteco
Kelkaj eventoj identecigas Erfurton, ekzemple la festo de sur la Ponto de la brokantistoj, la Festivalo de sur la katedralmonta sxtuparo aux la Kristnaska bazaro. Aliaj eventoj pro troa lauxteco malpermesigxas, kiam lauxteco jure igxas bruo. Tio okazis kun la dum la monato septembro en la Brühler-gxardeno planita spektaklo "Organic bar". Sed kiuj estas la detaloj de la reguligo jura? Unue distingo farigxas inter porlogxaj kaj t.n. miksitaj zonoj. Porlogxaj areoj difinon havas laux la zoniga plano. Fakte, la Brühler-gxardeno, kie projektigxis la menciita neaprobita festivaleto, estas tute porlogxa areo. Brulimoj por porlogxaj zonoj estas memkompreneble aliaj ol por miksitaj grundaroj. Ili ne preterpasu 55 decibelojn dumtage, kio egalas la lauxtecon de normala cxiutaga interparolado. Dum semajnfinoj oni ankoraux pli rigide restriktas. En miksitaj zonoj tamen ofte estas donataj specialaj koncesioj, kiuj estas sxuldataj al malnovaj tradicioj. Po jaro maksimume 10 raraj eventoj gxui povas specialajn kondicxojn. Kelkaj homoj postulas vehemente pridiskuti la difinon de rareco. Sekreto estas ankaux antauxa sercxo de la kompreno de apudlogxantoj. Decido fina apartenas al la Oficejo por la protekdado de medio kaj naturo. Pro manko de aktuala landa legxo pri la limoj de gxenantajxoj dum la libertempo, oni ecx elfosis legxeron el la GDR-tempo de 1970.
-------------
Finanzierung des Erfurter Theaters beschlossen
In den nächsten fünf Jahren wird die Stadt Erfurt das Theater mit knapp 11 Millionen bezuschussen, die restlichen knapp 7 Millionen kommen vom Land. Wolfgang Beese, Vorsitzender des Kulturausschusses möchte das Land mehr in die Pflicht nehmen, da auch viele von außerhalb Erfurt die Kulturleistungen der Stadt in Anspruch nähmen. An Kartenpreiserhöhungen, auch beim Domstufenfestival, führe wegen gestiegener Energie- und Sachkosten kein Weg vorbei. In jedem Fall wolle man nicht die regelmäßigen Theatergänger abschrecken.

Financado de la teatro erfurta
Fiksigxis la subvencioj de la erfurta teatro por la venontaj kvin jaroj. La urbo pagos ne tute 7 milionoj da euxroj, la lando la reston de ne tute 7 milionoj. Wolfgang Beese, estro de la kulturkomisiono, deziras pli altan parton flanke de la landaj auxtoritatoj, cxar la teatro havus elradiadon en la tutan landon federacian, ne nur ene de Erfurto. Laux liaj esploroj aliaj teatroj turingiaj ricevus jam lauxprocente pli multe el monfontoj landaj. Sekve por li la nun atingita kompromiso estas nur provizora, certe ne modela por la estonteco. Konsiderandus ankaux ke la urbo subtenadas jam vastan gamon da kulturaj institucioj, kiujn vizitus ankaux neerfurtanoj el la cxirkauxajxo. Sed kiel solvi la problemon? Neprus plialtigi komence de 2013 la biletprezojn pro ke la kunlaboro kun la filharmonio de Gotha estas relative multekosta kaj pro ke gxenerale la energikostoj kaj la sumo necesa por akiri novajn aferojn altigxis dum la lasta tempo. Versxajne la nombro de la premieroj reduktigxos ankaux. Ecx la cxiujara famekonata festivalo de sur la katedralmontaj sxtupoj, malgraux speciala tarifo, komparite kun similaj spektakloj en Germanio okcidenta estas malmultekosta. Cxiuokaze necesus restigi la regulajn abonantojn dauxre fidelaj.
-----------
Kulturpreis für den Zughafen
Alle drei Jahre wird der Kulturpreis der Stadt Erfurt vergeben. Am 2. Oktober wurde damit die Firma Zughafen ausgezeichnet, die seit 2002 Künstler entdeckt, ihnen bei der Produktion hilft und sie vermarktet und deutschlandweit Talente in die Stadt an der Gera lockt. Der bekannteste ist der Sänger Clueso. Auch bei "Fête de la Musique" tritt Zughafen hervor. In der Dankesrede unterstreicht der Geschäftsführer Andreas Welskop, daß eine Großstadt wie Erfurt noch viel mehr für - bisweilen auch provokative - lokale Straßenkultur und Kleinkunst machen müßte. Damit meint er nicht nur finanzielle, sondern auch moralische Unterstützung, wie es etwa bei Theater und Museen normal ist.

Zughafen porkulture premiita
En la 2-a de oktobro la firmao Zughafen ricevis la kulturan premion de la urbo Erfurto. Cxi tiu firmao prizorgas produktadon kaj reklamadon de muzikajxoj sen paroli pri la organizo de eventoj. Ekde 2002 gxi havas sian sidejon cxe la iama vartrafik-stacidomo. Ne malpli ol 19 aliaj personoj respektive institucioj konkurintaj finfine devancigxis. Ilia plej konata artisto sendubo estas la kantisto Clueso kaj konata estas ankaux ilia kunlaboro por la internacia spektaklaro "Fête de la Musique". Dum la lauxdado la urbestro substrekis la grandan efekton de la Zughafen-anoj en la allogo de maljunaj kreivaj talentoj kaj esperas pluan konatigon ankaux ekstere de Turingio. S-ro Andreas Welskop dankante por cxiuj kunlaborintoj trovis tamen ankaux kritikajn vortojn: "Laux mia konvinko urbo kiu nomigxas sin metropolo bezonus pli multajn pledantojn favore de la surstrata kulturo, de liberaj artistoj, de homoj kun vizioj, de porartaj provokistoj. Sendube mono necesas same por la tiel nomita altranga kulturo, la teatroj, la muzeoj. Sed mi pledu tie cxi por tio, ke krom subvencioj gravas samgrade sincera morala subtenado de artistoj pasiaj de cxiu ajn gxenro." La menciita premio disdonigxas cxiun trian jaron al erfurtanoj elstarintaj sur la kampo de la belartoj, de la figura arto, de la literaturo aux de la muziko.
-------------
Ärger um GEZ-Reform
Ab Jänner 2013 wird die ursprüngliche Rundfunkgebühr für die Nutzung des öffentlich-rechtlichen Rundfunks durch den so genannten Rundfunkbeitrag ersetzt. Durch die Neuregelung werden Privatleute geräteunabhängig und pro Haushalt monatlich 17,98 € zu zahlen haben. Neben den privaten Haushalten hat die Reform auch Auswirkungen auf Betriebe und Unternehmen. Vor allem bei Betreibern von privaten Hostels, wie z.B. dem Opera-Hostel in Erfurt, sorgt die Reform für Unverständnis. Dort herrscht nämlich bewußt eine radio- und fernsehfreie Zone im ganzen Gebäude. Der Betreiber beklagt eine einseitige Bevorteilung von größeren Hotels, die unterm Strich teilweise weniger zahlten als bisher. Der Mitteldeutsche Rundfunk hingegen verweist auf den Gedanken des solidarfinanzierten Rundfunks.

Problemoj kun la nova kotizsistemo por televidiloj kaj radiaparatoj
De post januaro 2013 nekonsidere la faktan nombron de la aparatoj, cxiu mastrumo en Germanio pagos po monato 17,98 euxrojn cxioninkluzivprezan kotizon por la publikaj amaskomunikiloj. Estos per tiu nova reguligo tusxataj ankaux la junulardomoj, kies elspezoj tiurilataj ege kreskos. Por gastiglokoj dependos de la nombro de la kunlaborantoj kaj de la nombro de la cxambroj la alteco de la kotizo. Ecx sen radiaparatoj aux televidaj aparatoj pagendos 5,99 euxroj po cxambro. Por hoteloj multcxambraj la nova legxo sume malaltigos la kotizon. Kontrauxe junulardomoj kiel la Opera-Hostel en Erfurto melkigxos. "Maljuste", kiel substrekas ties estro s-ro Torsten Dix. Cxe li nek en la saloj por komuna uzo kaj tute ne surcxambre ekzistas aparatoj por ricevi programojn radiajn respektive televidajn. Cxar intence oni kreis en la tuta junulgastejo zonon liberigitan de la sencxesa influo radifonia kaj televida. Renkontigxoj en la saloj malfermitaj al cxiuj igxas por muziki aux por fiksi komunajn ekzkursojn, ne por televidi komune! Por la menciita junulardomo cxiu-jare 2.300 euxroj estus pagotaj, kion la estro ne volas akcepti, neniakondicxe. Li ecx ne timus se oni ekprocesus kontraux li. Male s-ro Christian Kramer, estro de la sekcio "Kotizoj" cxe la Mezgermana Radio. Li emfaze akcentas, ke necesus solidareco de cxiuj por havigi dauxre publikan radion. La nova reguligaro estus krome rezulto de decidoj de politikistoj, kaj la radio-institucioj nur efektivigus la ekzistantajn legxojn.
-------------------
Nur zwei Erfurter Bewerbungen für die Straße der Menschenrechte
Im Dezember 2013 wird es in Thüringen eine Straße der Menschenrechte und der Demokratie geben. Bewerbungen sind aus ganz Thüringen möglich. Dabei geht es nicht primär um bereits existierende Gedenkorte aus der Zeit der Diktaturen, sondern um unbekanntere Orte, die im weitesten Sinn etwas mit Demokratie zu tun haben. Im Erfurter Justizministerium, wo anläßlich des 20. Jahrestages der Landesverfassung das Projekt koordiniert wird, kann man sich da sogar die Wartburg vorstellen, wo Luther der Demokratie zumindest in religiosis auf die Sprünge half. Wichtig ist, daß die Thüringer durch geeignete Kennzeichnung viel mehr als bisher darauf aufmerksam gemacht werden, daß sich ein Kämpfen für Demokratie immer lohnt.

Nur du erfurtaj kandidatoj por la Strato de la homaj rajtoj
En Turingio venontjare ekfunkcias Strato de la homaj rajtoj kaj de la demokratio. La komunumoj de la libera sxtato kandidatigxu cxe la Ministero pri justico. Kialo estos la 20-a datreveno de la landa konstitucio. Celitaj estas ne nur lokoj kie iam estis perfortitaj la homaj rajtoj, sed ankaux lokoj en konekso kun la kreado de demokratiaj strukturoj, kiel komentas s-rino Ulla Kalbfleisch-Kottsieper: "Ne temas pri nova honorigo de jam ekzistantaj memorigejoj sed pri pli vasta koncepto de demokratio: kial ne lokoj kie antaux multaj jardekoj modernaj programoj de la socialdemokratanoj estis proklamataj? Kial ne la Wartburg-kastelo, kie Lutero tradukis la Sanktajn Skribajxojn en pli modernan lingvon kun la celo alproksimigi la homojn al la parolo de la Sinjoro?" Erfurto mem ankoraux ne cerbumis pri kandidateco, aparte de la du Memoriglokoj en la Andreo-strato cxe la eksa sidejo de la orientgermana sekreta servo kaj ties malliberejo. Kontinuas la ministeranino: "Nepras cxie en la regiono marki tiurilatajn lokojn, ecx en la plej malgrandaj vilagxoj: kie ekzakte en kiuj pregxejoj estis presataj dum la diktaturo flugfolioj kontraux la nedemokratio orientgermana? Kie en la transira epoko de post la falo de la Muro igxis la rondaj tabloj por kunvenoj de anoj de la novaj partioj kun la potenculoj? Pli facile povas tiaj lokoj esti dokumentitaj kaj montritaj per muntado de memorigtabuloj, kaj per la kandidateco cxe nia konkuro. Flankaj porturismaj efektoj ankaux estus dezirindaj kaj bonvenaj. Antaux cxio tamen gravas la memorigo al la preterpasantaj ke indas batali por la demokratio."
--------------
Erfurter CDU versucht neuen Politikstil
Zwei Jahre vor den nächsten Wahlen gönnt sich die Christdemokratische Partei in Erfurt ein neues Programm. Viel ist darin die Rede von Generationswechsel und der stärkeren Einbeziehung der Bürger in Entscheidungsprozesse. Dies sei, laut dem Fraktionschef Panse, bis jetzt bisweilen vernachlässigt worden. Die Junge Union ging mit gutem Beispiel voran und sucht schon seit längerem den Kontakt mit anderen Jugendorganisationen. Wichtig ist festzustellen, daß es sich nicht so sehr um ein starres Programm handelt als vielmehr um eine Leitidee.

La erfurtaj kristandemokratanoj sercxas novan stilon politikan
Meze de oktobro la partio CDU aprobis sian "Programon 2020 - en estontan tempon". Inter la esencaj partoj estas ekzemple senlime por la publika transporto utiligebla, nemultekosta bileto por lernantoj. Krome la kreado de pli multe da lokoj por parki biciklojn. S-ro Michael Panse, frakciestro kristandemokrata esperas per tio novan dialogon kun la civitanoj. "Mi konfesas ke mia partio bezonis tempon por pli kaj pli malfermi sin. Ni vidas kreskantan intereson de la balotantoj zorgi pri aferoj koncernantaj cxiujn. Ni intencegas montri al la civitanoj ke ili ja havas eblecojn partopreni en la kuna laboro por la urbo." La nova koncepto egalas ideon gvidantan, ne programon senmovan. Oni turnus sin ne nur al individuoj sed ankaux al asocioj kaj societoj, kies arda deziro estas sukcesa evoluo de la turingia cxefurbo. Laux Panse igxas nun sxangxo inter la generacioj ene de la kristandemokrata partio: jam antauxe la junuloj de la partio oficiale ekis dialogon kun aliaj porjunulaj asocioj. Neprus havi novajn ideojn. Ekzistus temoj kie la CDU dependus de impulsoj venantaj de ekstere, por ekzemplo en la komplekso de la mediprotektado. Resume, por igxi pli forta ol cxe la lastpasintaj elektoj, la partio metas sian esperon sur la novan programon, la dialogon kontinuan kun la civitanoj kaj - la junan generacion inter la partianoj.

= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke lernen wir heute die auf Esperanto geschriebene Kurzgeschichte "Unernst und gedankenverloren" von Samuel Meyer kennen. Der 1921 verstorbene Makler gab jahrelang auf eigene Kosten die für die Esperantobewegung sehr wichtige Zeitung "Lingvo Internacia" heraus und gründete in Paris einen eigenen Esperanto-Preßverein. Er war ein hervorragender Übersetzer mit klarem Stil. Ohne Erfolg allerdings versuchte er, seinen ehemaligen Mitstreiter Beaufront vom unheilvollen Ido-Schisma fernzuhalten. In der Geschichte geht es um einen Handleser, der bei einem Mädchen mit seiner Prognose einen Alptraum auslöst.

Hodiaux ni auxskultos mallongan historion pri grafologo, verkita en Esperanto de la franca makleristo Samuel Meyer. Je la propra risko tiu interpretisto kaj propagandisto de Esperanto presis kaj eldonis la gazeton "Lingvo Internacia", al kiu li multe kontribuis, ankaux al ties almanako literatura. Poste li kunfondis en Parizo la presejon "Presa Esperantista Societo". Sen sukceso li siatempe provis deteni Ludovikon de Beaufront de la nefelicxa Ido-skismo. Rakontas la historion sekvontan dek-dujara knabino.

MALSERIOZA KAJ SENPRIPENSA
Inter la multaj personoj, invititaj de miaj gepatroj en tiu tago, estis tre instruita profesoro, kiu jxus publikigis sian rimarkindan verkon pri la grafologio. Post la vespermangxo, cedante al la petegoj de kelkaj sinjorinoj, li komencis fari provojn de sia sciado. Cxiu el la kunestantoj estis skribintaj kelke da vortoj sur blanka papero, kaj li, ekrigardinte la skribon, tuj eldiris la ecojn bonajn kaj malbonajn de la skribinto, kaj tion cxi li faris kun mirinda gxusteco. Mi rimarkis tamen, ke li, malgraux sia severa sxajno, tiel delikate esprimis sian opinion, ke neniu povas esti ofendita. Li ekzemple ne diris, ke mia onklino estas "avara", li sxin nomis "sxparema". Same, mian kuzon Eduardon li ne nomis "timulo", sed "junulo singardema, pripensema", kaj tiel plu. Li prenis mian paperon, rigardis gxin distrate, kaj elparolis, kiel senatente, tiujn vortojn severajn: "Malserioza kaj senpripensa."
Mi farigxis rugxa gxis la oreloj. Sxajnas al mi kvazaux cxiuj okuloj sin turnus al mi. Mi deziris esti je cent mejloj for de l' salono. Koncerne tion, kio poste okazis dum la dauxro de l' vespero, mi pri nenio povas rememorigxi. Mi nek vidis nek auxdis ion plu; sed cxiam en miaj oreloj sonadis la kulpigantaj vortoj: "Malserioza kaj senpripensa." Foriris tamen la tuta gastaro; mi kusxigxis kaj ploris kvietigantajn larmojn. Post longa plorado mi ekdormis, sed ankoraux longe en songxo min persekutis la memoro pri la malgxoja sperto travivita... Fine ekbrilas la unua radio de la tago. Subitan decidon preninte, mi elsaltas el la lito kaj vestas min rapide. Ne! Tian ofendon publikan mi ne povas toleri. Mi volas paroli kun la profesoro; mi volas vidigi lian eraron... Mi bone scias, ke li ne estis tute malprava, sed li ne devis diri tion cxi tiel lauxte! Almenaux li devas doni al mi rimedon por korekti min; li gxin certe konas; mi do petos gxin de li. Kaj mi kuris malsupren, kuris tra la stratoj. La malmultaj trairantoj min rigardis strange, kvazaux ili legus sur mia vizagxo ia teruran sentencon eldiritan kontraux mi. Felicxe la strato de l' profesoro estis dezerta. Jen estas lia domo. Per duoblaj batoj batis mia koro. Mi timege levis la pezan martelon de pordego. Gxi refalis kun terura sono, kiu min tremigis kiel folio. Aperis pordistino. Mi supreniris rapide kaj, alvokinte mian tutan kuragxon, mi frapis. "Eniru!" ekkriis la malafabla vocxo de la profesoro. Mi eniris en la sanktejon. Gxi estis largxa cxambro kun severa sxajno. Nenia luksa meblo, nenia pentrajxo, nenia senutilajxo. Libroj en granda biblioteko, libroj sur la skribtablo, libroj cxie, ecx sur la segxoj. Libro ankaux en la mano de l' profesoro, kiu staris apud la skribtablo. Dum kelkaj minutoj mi restis senmove, ne povante ekparoli unu vorton. Li rigardis min kaj ekskuis sian kapon silente; sed, en liaj okuloj, mi bone legis la penson: "malserioza kaj senpripensa knabino." Kiam mi fine povis ekparoli, mi humile rakontis kiel malfelicxa mi estas, kiel mi deziras korekti mian karakteron. Mi petegis lin konigi al mi rimedon kaj promesis fari cxion necesan. Li auxskultis min trankvile kaj serioze; kaj per vocxo preskaux afabla respondis, ke li efektive konas la rimedon: Kiel la karaktero influas sur la skribon, tiel reciproke la skribo influas sur la karakteron. Mia malregula skribo elmontras mian mankon de seriozeco kaj pripensado. Se mi do povos skribi alimaniere, se mi akiros skribon firman kaj regulan, tiam ankaux mia karaktero farigxos firma kaj regula. Por tio mi nur bezonas persistecon kaj fortikan volon. Mi miris kaj volis provi tuj la kuracilon. Li do sidigis min, kaj sur la tablon metis paperon, tra kiu estis desegnitaj per krajono kelkaj linioj, kiuj, li diris, enhavas precize la signojn de ecoj kontrauxaj al miaj malbonajxoj. Li donis al mi plumon, per kiu mi devis klopodi por sekvi gxuste cxian literon de l' modelo. Mi prenis la plumon kaj donis la tutan atenton. Sed estis laboro malpli facila ol mi pensis. Malgraux mia penado, la plumo sin turnis, saltis, jen preterlasis strekon aux super-signon, jen dufoje pasis sur la sama litero, iris tro supren aux tro malsupren, dekstren, maldekstren, faris hokojn... Gxi kuradis tien cxi kaj tien, malgraux miaj fingroj rigidigxantaj, kiuj ne plu povis gxin reteni. Mia kapo estis varmega; miaj okuloj jam ne vidis; mia koro rompigxis. Forlasante la plumon, mi ekploregis kaj ekkriis: "Mi ne povas! Ne povas!! ne povas!!!"
Tre dolcxa vocxo murmuris tiam je mia orelo: "Trankviligxu, kara". Gxi estis la vocxo de mia patrino. Malferminte la okulojn, mi vidis sxin sidantan apud mia lito; sxia mano malvarmeta delikate kusxis sur mia frunto febra, kaj sxi denove diris mallauxte: "Trankviligxu, filino mia, gxi estis nur malbona songxo." Ankoraux sub la impreso de tiu terura songxado, mi petegis sxin neniam donigi al mi lecionojn de skribado; sxi volonte promesis; kaj tial estas, ke mi ankoraux malbone skribas, kaj kiel antauxe mi estas: "Malserioza kaj senpripensa!"

= = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Frankreich, Tschechien, Österreich und Deutschland.

Dankon por viaj leteroj el Francio, Cxehxio, Germanio kaj Auxstrio. Skribas Heinz Sprick el Hameln: Multan sukceson kaj koran dankon pro via laboro. Skribas Maria Wedler: Mi lernas de post 18 monatoj Esperanton. Iam kaj iam mi auxdas vian elsendon dimancxe je la 9-a horo. Komence mi tre gxojis, ke ekzistas elsendo kun germana kaj esperanta traduko, sed nun mi devas iomete plendi cxar mi opinias, ke la lecionoj kiujn vi legas estas por komencantoj tro, tro rapide legataj. Kelkaj miaj konatoj, kiuj jam lernas Esperanton de post 3-4 jaroj, diris ankaux, ke ili ne povas tiel rapide auxskulti kaj samtempe cxion kompreni kiel vi legas. Cxu eblus iomete malrapide legi? Aux fari mallongajn pauxzojn inter du frazoj? Por ke ni povos pli bone kompreni kaj realigi kion vi diris aux legis. Estus tre afable se eblus plenumi nian deziron. Ni, (kvar esperantaj-komencantoj) salutas vin tutkore kaj deziras ankoraux multe da sukceso kun viaj Esperantaj elsendoj, kaj kompreneble multajn kontentajn auxskultantojn. Malgraux niaj komprenproblemoj, estas granda mirindajxo, ke ekzistas via bela kaj tre interesa elsendo, pro tio ni dankas vin, kore kaj amike. -- Skribas regula auxskultanto el Cxehxio: Hieraux mi auxskultis vian elsendon. Gxi placxis al mi, mi dankas. Iom mankis en la elsendo La Espero, sed estis tie alia bela e-lingva kanto. Sed precipe mi aprezas la intervjuon kun la rusa esperantisto studanta en Vroclavo. Li parolis tre bele, sed ne estas necese konvinki nin, esperantistojn, pri la graveco de Esperanto. Tiu intervjuo devus esti publikigata en naciaj lingvoj al neesperantistoj, tiam gxi estus tre efika. Nun mi jam atendas la 4-an de novembro. Amike salutas Jiri Patera, Prago. -- Skribas auxskultanto el la germana cxefurbo: Certe mi ne eksidos antaux la komputilo por kapti la aktualan elsendon gxustatempe. Estas la nepagebla avantagxo de la reto, ke oni NE estas devigata atenti la gxustan tagon kaj horon, kiel en fora tempo de mallongondaj elsendoj. La himno en la maniero de "Rennsteiglied" tre placxas al mi. Estas certe unu el la plej elteneblaj versioj de cxi tiu dubinda muziko.Vi povus havi pli da reago el Esperantujo, se vi pretigus retpagxon, kiu rekte ofertas la ligojn al la koncernaj elsendoj. En la komentoj de la unua elsendo estis pravaj komentoj pri la limigita nombro de personoj, kiuj parolas Esperanton en la regiono. Sed sxajnas, ke la kritikantoj rezignis. El pedagogia vidpunkto la prezento de la teksto kaj la parolado estas utila. Kaj oni ne devas utiligi malaktualan materialon. Cxi tion aspekton vi devus substreki. Samtempe vi varbas por via regiono. Cxu ne estos Kongreso en Erfurt? Kore salutas - Roland Schnell, Berlino. -- Kiel ni jam faris en la germana dum la lastpasinta elsendo, fine ni dankas hodiaux ankaux en Esperanto al s-ro Manuel Roverè, kiu afablege permesis al ni uzi kelkajn el siaj kantoj esperantlingvaj por garni nian elsendon muzike.

= = = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia" besuchen wir heute das Evangelische Ratsgymnasium beim ehemaligen Dominikanerkloster, wo einst Meister Eckehart wirkte. Es befindet sich mitten in der Stadt und feierte in diesem Jahr die zwanzigjährige Wiederaufnahme des Schulbetriebs, im vorigen Jahr sein 450-jähriges Bestehen. Seine erste Heimat war im Augustinerkloster, wo Luther Mönch war. Auf dem Evangelischen Ratsgymnasium wird auch Esperanto unterrichtet.

Hodiaux ni vizitas gimnazion en la centro de la urbokerno de Erfurto. La Konsilantargimnazio fondigxis, kontraux cxefepiskopa protesto, en 1561 en la eksa auxgustena klostro - gxuste tie, kie Marteno Lutero estis farigxinta monahxo. Kiel unua lernejestro vokigxis Pauxlo Dummrich, adepto kaj discxiplo de Filipo Melanktono. Gxis la fondigxo de la jezuita mezlernejo, krom infanoj el protestantaj familioj oni allasis ankaux katolikojn. Kiam en 1664 la urbo Erfurto perdis sian auxtonomion al la Majencanoj, la urba konsilantaro tamen povis konservi sian influon sur la kontinue evangelia lernejo. En la jaro 1820 la prusa registaro nuligis la tian gimnazion, enkondukante samtempe sesklasan novhumanisman tipon surbaze de la Humboldta instruadkoncepto. La Regxa Gimnazio malfermigxis en la strateto Eichenstraße por esti translokigota mallongan tempon poste en la konstruajxon de la iama jezuita kolegio cxe la Anger-placo. Proprietulo restis la urbo Erfurto, kiel supera publika instanca estis funkcianta la regxa registaro. La urbo Erfurto konstruigis por la konsiderinde plimultigxintaj agxogrupoj mezlernejon tute novan en la Sxillerstrato, kiu solene inauxgurigxis en 1896. Post la unua mondmilito oni sxangxis la malnovan nomon por "Sxtata Humanisma Gimnazio Erfurta", en 1938 por "Sxtata Langemarck-Gimnazio". Sub soveta administracio farigxis ankoraux nomsxangxo je "Thomas-Müntzer-Gimnazio", antaux ol oni definitive fermis gxin en 1950. Post la germana reunuigxo asocio de eksaj lernantoj kaj favorantoj klopodis cxe la urbo pri la reinstalo. Post kiam la urbaj auxtoritatuloj la neceson de proponita tradicia humanisma gimnazio lauxte neis, oni akiris la fidon kaj la subtenantan respondecon de la Erfurta Evangelia Ekleziaro. Meze en la urbocentro apud la kirko de la Predikantoj cedigxis tauxgega loko. La 1-an de januaro 2011 ekresponsis pri la gimnazio la Fondajxo de evangeliaj lernejoj en Meza Germanio. La 9-an de decembro 2011 la lernejo festis solemne la 450-an datrevenon de sia fondigxo. Aktuale gxi estas la sola lernejo en tuta Turingio kie estas instruita la malnova greka kiel regula fako. Cxe la Konsilantargimnazio estas ankaux kursoj en la Lingvo internacia. Por reklami la lernejon, oni presis informbrosxuron ankaux en Esperanto. La enhavon de la informbrosxuro oni lauxtlegis por desxuto de sur la hejmpagxo. Tiel oni esperas atingi gepatrojn, kies patrina lingvo ne estas la germana.

= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
05.11.2012

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Wird nicht veröffentlicht.