Aktuell

Das Programm von heute
07:00 Kaffeesatz
erfrischendes Morgenmagazin
09:00 V.I.P.
Vormittag im Programm
11:00 Geborgte Zukunft
Globale Ziele für eine nachhaltige Entwicklung
12:00 Lange Rille
die LP zum Sonntag
13:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
15:00 Easy Sunday
Easy Listening
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
19:00 Fledermausgeschichten
Geschichten für Kinder
20:00 Universal
Studentisches Magazin
21:00 Play Some Records
The Sound Of Real Music
23:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
00:00 Sehkrank
Album zur Nacht

TURINGIO INTERNACIA 13

13. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. Jänner 2013: Nachrichten; Matthäusevangelium Kap. 2 (Epiphanias); Hörerbriefkasten; Kyffhäuserdenkmal; Sprachkurs


> Download

Deutsch-Südafrikanische Freundschaft
Im Sommer wurde ein Kooperationsvertrag geschlossen zwischen der Fakultät für Angewandte Sozialwissenschaften der Fachhochschule Erfurt und dem südafrikanischen Zentrum für internationale und vergleichende Arbeit und Sozialsysteme in Johannesburg. Nach längerer Zusammenarbeit werden jetzt gemeinsame Projekte gestartet, um vergleichende Forschung zu betreiben. Die Probleme Deutschlands innerhalb der EU ähneln denen in Südafrika etwa bezogen auf Migration. Ähnlich der EU entwickelt sich die Südafrikanische Entwicklungsgemeinschaft zu einem großen Friedensprojekt. Lernen kann man von den Afrikanern auf jeden Fall Geduld, wie Professor Ross aus Erfurt beobachtet hat.

Amikeco germana-sudafrika
En la somero, kontrakto farigxis inter la Fakultato por Aplikataj Socialaj Sciencoj cxe la erfurta fakaltlernejo kaj la Centro por internacie komparota laboro kaj sociaj sciencoj en Johanesburgo. Post 10 jaroj de bonaj kontaktoj nun ekos komunaj projektoj. La instituto en Sudafriko estas la plej bona en tuta Afriko siakampe. Profesoro Ross eksplikas: "Nia nuna projekto koncentrigxos je migrado, problemo kaj en Euxropo kaj tie. Sudafriko estas sxtato kun certa ekonomia hauxso, tre alloga por la najbaraj. Ni eltrovas eblecojn plibonigi la kondicxojn de la alvenintoj, kiuj grandparte ja estas bezonataj kiel laborfortoj." Germanio ene de la Euxropa Unio konfrontigxas al similaj problemoj. En la sudo de la nigra kontinento 15 landoj unuigxis en la Sudafrika Evoluigxunio havanta 240 milionojn da logxantoj. Krom la ekonomia kresko ankaux la homaj rajtoj danke al tiu proceso pli multe respektigxas. Ross kumparas: "Historiajn interesajn paralelojn oni rimarkas: antaux nelonge tie estis multaj militoj, kiel pli frue ankaux en nia Euxropo. Kiel nia kontinento taksas bonan najbarecon pli valora ol problemsolvo per milito, ankaux Afriko estas sur la vojo imiti tion." Flanke al la esplorado la intersxangxo de studentoj inter Erfurto kaj Johanesburgo pliintensigxos. Cxijare oni jam gastigis multajn afrikanojn kiuj logxis hejme cxe la germanoj. Venontjare altlernejanoj el la turingia cxefurbo vizitos Sudafrikon. "Nepras havi paciencon, karaktero pli disvastigita en Afriko. Ni en Germanio volas cxiam esti perfektaj. Estu ni malfermitaj al ekkono de afrika originaleco, el kiu ankaux ni euxropanoj povus multe lerni", meditas s-ro Ross.
-------------
Nichtkommerzieller Weihnachtsmarkt in Ilversgehofen
Auch heuer fand wieder im Stadtteil Ilversgehofen ein Weihnachtsmarkt der anderen Art statt. Bei moderaten Preisen und lockerer Gestaltung wurde am 13. Dezember ein Weihnachtsmarkt ohne Gedränge zur Werbung für den ganzen Stadtteil. Impulsgeber sollte er sein für andere Stadtteile, sich zu engagieren und dem eigenen Viertel Leben einzuhauchen. Speziell für Kinder gab es Karussell und Märchenerzählerin. Gewinnstreben stand nicht im Mittelpunkt, daher fand man hauptsächlich Handgearbeitetes zu erschwinglichen Preisen. Eine Ausdehnung über einen Tag hinaus war wegen der Ehrenamtlichkeit der Helfer nicht möglich.

Nekomercorientita kristnaska bazaro en Ilversgehofen
Jauxde la 13-an de decembro cxirkaux la Luterkirko farigxis kiel dum la lastaj 9 jaroj nekomercorientita bazaro kristnaska. Dennis Radtke de la urboparta oficejo diras: "Gxi ne estas tiom granda kiel la urbokerna bazaro, sed gxi lasas tempon al la vizitantoj kaj ne devas pusxi unu la alian pro malabunda spaco. Aprezas tion ankaux la infanoj. Mankas la unuformaj elegantaj budoj el masiva ligno kiuj videblas alie, tamen estas cxio belege ornamigita kaj dekoraciigita por konservi la karakteron de bazaro kristnaska. Cxiuokaze estas pli libere kaj kreive ol alie." Diversaj societoj de publika utilo kontrolis la malaltecon de la prezoj. Por la infanoj cxeestis fabelistino kaj starigxis karuselo. Veturadoj en kalesxo, blovinstrumenta muziko, stando kun libroj, varma vino kaj kradrostita kolbaso estis plusaj ofertoj. Vespere la bazaro fermigxis per koncerto de la erfurta virina hxoro en la Luterkirko. Bedauxrinde organizado de tia bazaro dum pli longa tempo ne eblis, cxar cxiuj partoprenantoj partoprenis en sia libertempo. Modela estu la bazaro por la evoluo de la urbopartoj kaj instigo engagxigxi kaj partoprenigi multajn en la agadoj de la urbokvartaloj necentraj.
-------------
Kein gebührenfreies WLAN für Erfurt in Aussicht
Wieder einmal wurde ein Antrag der Linken auf Einführung eines gebührenfreien WLAN-Zugangs für alle in ganz Erfurt abgelehnt. Neben gesundheitlichen Bedenken wird darauf aufmerksam gemacht, daß es bereits an mehreren Orten, wie etwa in der Stadtbibliothek oder an der Universität, WLAN für alle gibt. Die Manie der Linkspartei, einen Prüfantrag nach dem anderen einzubringen sei auch bereits eine Verschwendung von öffentlichen Geldern, so die Freien Wähler kritisch.

Senkosta Wi-Fi-komputila reto por Erfurto rifuzita
La 28-an de novembro oni pridiskutis dum kunsido de la konsilantaro urba mocion de la Maldekstruloj pri komputilaj retoj. Ili proponis enkonduki senkostan aliron al la senkabla loka komputila reto Wi-Fi cxiam kaj cxie en tuta Erfurto. Laux la proponintoj tio antauxenigus la demokration kaj partoprenigus la logxantaron kulture politike ekonomie pli multe ol gxis nun. Tamen persvado de la aliaj frakcioj ne funkciis, cxar ili havis multnombrajn argumentojn kontrauxe. Unue la riskoj de damagxoj al la sano. Dauxra radiado provokus lezojn cxe multaj homoj, kiel avertis la Verduloj, unu koaliciano de la Maldekstruloj. Ilia alia koaliciano, la socialdemokratanoj diras ke mankus monrimedoj nun kaj proponas prokrastigi la ideon gxis la momento kie realigo estus pli versxajna. Pro tio ke ne estis la unua fojo ke tia mocio de la Maldekstruloj ne trovas aprobon, s-ro Michael Panse, frakciestro de la kristandemokratanoj opinias: "Sugesti al la balotantoj ke sencxesa guto ecx sxtonon traboras per dauxra ripetado de la sama ideo, estas ne sincere. Se la plejmulto de la konsilantoj pensas ke la koncepto estas iluzia, estas sensence promesadi eblan aprobon de la ideo." La Liberaj Balotantoj, atakante la Maldekstrulojn, priplendas la supersxuton de la administrantoj per amaso da farotaj ekspertizoj. Estus tio ankaux malsxparo de publikaj monoj. Fakto estas, ke jam en multaj publikaj lokoj ekzistas senkosta aliro al la senkabla komputila reto, ekzemple en la urba biblioteko aux cxe la altlernejo.
-----------
Musikschüler über ein Jahr auf der Warteliste
Frau Aßmann von den Freien Wählern machte auf lange Wartezeiten an der Musikschule in Erfurt, vor allem bei Klavier und Gitarre, aufmerksam. Fehlende Lehrer könnten auf dem freien Markt angeworben worden, fehlende Proberäume könnte man zur Not selbst im Rathaus finden. Im Internet sei nicht immer klar erkennbar, welche Kurse an Thüringens größter Musikschule ausgebucht sind. Vorgeschlagen wird auch seine soziale Staffelung bei den Gebühren. Klar sei, daß nicht alle zum Instrumentlernen Talent haben. Jedoch müsse dies allen Interessierten ohne Einschränkungen zumindest möglich sein.

Muziklernejanoj atendas pli ol unu jaron
Demando oficiala farita fare de la frakcio de la Liberaj Balotantoj al la urbestro montris ke aktuale pli ol 450 interesigxantaj junuloj estas sur la listo de la neakceptitaj muziklernejanoj. Pli ol 100 instruistoj prizorgas 2.400 lernantojn cxe la plej granda muziklernejo en Turingio. La plej granda postulo estas pri piano kaj gitaro, iomete pli bona sed tamen ankoraux nekontentiga estas la situacio por violino, transversa fluto, bekfluto, violoncxelo kaj kontrabaso. La politikistino Aßmann asertas: "Ni estis sxokitaj, ke la muzikiltrejnado ne havas la saman rangon kiel alia publika porjunulara laboro. La mankon de cxambroj por etudoj oni povus solvi malfermante kelkajn cxambrojn en la urbodomo por la junaj muzikemuloj. La mankon de suficxa kvanto da instruistoj povus solvi dungo de cxiaj ajn homoj bone posedantaj la ludon de instrumento." Samtempe la instrupago plialtigxis. La Liberaj Balotantoj proponas tie cxi diferencigon laux la salajroj gepatraj. Aßmann kontinuigas: "En la interreto ne aperis informoj sur la neebleco sin enskribi en kelkaj kursoj pro troa postulo. Bedauxrindega estas la fakto ke sxajne oni ne rigardas muzikinstruon samranga al natursciencoj kaj fremdlingvoj. Kvankam neniu povas esti devigata ludi muzikinstrumenton, ja oni donu al cxiuj emuloj almenaux la eblecon ellerni instrumenton."
-------------
Tierische Weihnachtsbescherung im Erfurter Tierheim
Am 15. Dezember fand im Erfurter Tierheim Andreasried eine Weihnachtsfeier für Tiere statt. Für die Spender und ihre Begleitung gab es neben Weihnachtsmann, Glühwein, Bratwurst und selbstgemachtem Kuchen auch einen Kalender mit Photos der Heimbewohner. Willkommen waren auch Sachspenden. Wer ein Tier mit nach Hause nehmen möchte, muß über 18 sein und wird genau beraten. Mit ihren vielen freien Tagen ist die Weihnachtszeit bestens geeignet, um das Tier an seine neue Umgebung zu gewöhnen. Mitspielen müssen in jedem Fall auch alle anderen Familienangehörigen.

Kristnasko por hejmbestoj
En la 15-a decembro okazis kristnaska festo por la logxantoj de la besto-azilo en Andreasried. S-rino Räditz, ties porparolantino, klarigas: "Disdono de donacoj por bestoj antauxkondicxas ke la bestamantoj alportis mondonacojn respektive aferojn utilajn. Cxiujn bonvenigos Sankta Nikolao, speciale la infanojn, kaj oni trinkos varman vinon kaj mangxos kolbasojn kradrostitajn kaj memfaritajn kukojn." Al cxiuj almozdonantoj estos donataj kalendaroj kun fotoj de la besto-azilanoj. Kiuj ne havas tempon veni, tamen povas kontribui la tutan jaron mone kaj afere. La besto-azilo ja de tempo al tempo ankaux pagi devas komplikajn operaciojn. Kiuj decidas adopti beston dum la kristnaska tempo ne malbone decidigxis. Kompreneble nun kun multaj festotagoj kaj feriotempo estus perfekte ekgastigi animalojn kaj kutimigi ilin al la nova hejmo. Nature cxiu interesigxanto antauxe kontroligxas. Pli detale parolas pri tio s-ino Räditz: "Venu dum niaj horoj malfermaj la homoj por superrigardo. Post kiam ili pli ekzakte diris al ni siajn dezirojn ni prezentos al ili la koncernajn dombestojn. Por hundo minimume du fojoj nepre venu la interesigxantoj, cxar estas komplika afero la kutimigxo reciproka cxe hundoj. Alie la katoj: ili tuj post farita kontrakto akompanos la homojn hejmen. La nova posedanto devas esti 18-jaragxa. Krom havi bonajn spackondicxojn neprus cxiuokaze demandi al cxiuj familianoj cxu ankaux ili konsentus."
-------------------
Bundesgartenschau Buga 2021 in Erfurt
Eine enge Abstimmung bei der Verwendung der verschiedenen Grünflächen in Erfurt gehört zum Wichtigsten, damit die Bundesgartenschau 2012 klappt. Der Primat der EGA, die dann ihren 60 Geburtstag feiert, ist unumstritten. Aber selbst hier wird es ohne einige Umbauten nicht gehen. Die professionelle Weiternutzung verschiedener Grünflächen als Erholungsgebiet macht den engen Zusammenhang mit Stadtplanung offenbar. Die Freunde der BUGA rufen Erfurter und Firmen auf, sich aktiv zu beteiligen und rechnet mit einer anhaltenden Euphorie bis zum Ende der Ausstellung.

Federacia gxardena ekspozicio 2021 en Erfurto
Kiel jam anoncite la tutgermana hortikultura ekspozicio okazos en la jaro 2021 en Erfurto. Dum la lastaj tagoj farigxis kontrakto kaj komencigxis la detala planado por la ekspoziciego. Centro nepridiskutebla estos la EGA-parko kiu havos tiam la 60-an datrevenon de sia fondigxo. Restauxrado de la parko sendube estos, sed koncepto detala ankoraux mankas. Eble centre starigxos nova konstruajxo kaj igxos kelkaj sxangxoj diskretaj de la priplanto. S-ino Weiß, la direktorino de la gxardeno, elbabilas: "La centre situanta bedego estas kaj restos nia reklamsxildo. Sed ni agnoskas ke kelkaj bedoj jam farigxis malmodernaj. Krome ludado kaj aventurado sur la gxardeno rolon pli elstaran ludos. La tegmentitaj kreskajxejoj certe novan koncepton bezonos por esti indaj por tutgermana ekspozicio. Aliaj areoj en la Luizo-parko, cxe la herbejoj de apud la Gera-rivero kaj sur la Petro-monteto pretigxos. Kiuj el ili estos kun libera aliro ankoraux ne estas fiksite. Kroma profito de la ekspozicio hortikultura estu gxenerale kreskanta atrakcieco de Erfurto. Ekzemple la Norda parko ankaux post 2021 havos rolon de granda ripozumejo; tial cxio unuigxos al ekzemplodona urboplanado. La rolo de la diversaj verdejoj en Erfurto perfekte akordigxos inter si. En tiu cxi komplekso inkluzivigxos ankaux la bela zoologia gxardeno sur la Rugxa Monteto en la nordo. La rondo de la amikoj de la BUGA, kiel germane nomigxas la tutgermana ekspozicio, alvokas la erfurtanojn kaj la firmaojn aktive partopreni en la planado. Oni estas konvinkita ke la jam nun sentebla euxforio kontinuos gxis la fermo de la ekspozicio post 9 jaroj.
= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke beschäftigen wir uns heute wieder mit Esperanto als Übersetzungsmedium. Zum heutigen Fest Epiphanias, der Erscheinung des Herrn, bietet sich das zweite Kapitel des Matthäus-Evangeliums an: göttliche Wahrheit und Herrlichkeit leuchten, wenn auch noch verborgen, in dem Kind von Betlehem und suchende Menschen finden den Weg. Fremden Menschen, Ausländern, Heiden leuchtet der Stern. Sie suchen und fragen, bis sie den neugeborenen König finden. Wir hören den altgriechischen Urtext und die Übersetzung auf Esperanto. Die stammt allerdings nicht von Zamenhof, der hat ja bekanntlich nur das Alte Testament übersetzt.

En nia beletra angulo ni auxdos el la Evangelio laux Sankta Mateo el la dua cxapitro la episodon de la tri sagxuloj vizitontaj Jesuon. Hodiaux, en la 6-a de januaro, ni festas Epifanion, la Feston de la Tre Regxoj. Ni auxdos la originalan grekan tekston kaj poste la tradukon Esperanten. --
Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? Cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li. Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi. Kaj ili diris al li: En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Cxar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael. Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante: Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li. Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo. Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Tschechien, Frankreich, Österreich und Deutschland. Allen unseren Hörern ein gutes neues Jahr - felicxan novan jaron! Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage www.radio-frei.de. -- Der berühmte Psychologe, Dolmetscher und Esperantist Claude Piron wird uns heute in die höhere Psychologie rund um Esperanto einführen. Der Text ist entnommen der Broschüre "Warum Esperanto?", die 1981 in Wien erschienen ist: "Der psychologische Widerstand gegen die internationale Sprache" (S.20-22, hg. vom Österreichischen Esperanto-Institut; sen transskribo/ohne Umschrift)
-- Karaj geauxskultantoj, dankon por viaj leteroj el Francio, Cxehxio, Germanio kaj Auxstrio. Se vi volas kontaktigxi kun ni bonvolu adresi retposxtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disauxdigo, nia elsendo desxuteblos tekste kaj auxde sur la retpagxaro de nia radistacio sub www.radio-frei.de -- Skribas Pavla Dvorakova el Cxehxio: Estimata redakcio, mi jxus sendis al vi du konatajn germanajn kristnaskajn kantojn en Esperanto-traduko, kantatajn de la emerita opersolisto Miroslav Smycka. Temas pri "Oh, du fröhliche" kaj "Es ist ein Ros' entsprungen". Inter alie mi redaktas la retejon www.esperanto.cz kaj la pagxon de la Esperanto-Muzeo en Svitavy/Zwittau. Por la sekva jaro mi pretigas ankaux informojn pri Esperantaj radielsendoj kaj mi planas skribi ankaux pri via radio-projekto. Mi deziras al vi multajn ofertojn, entuziasmon, bonajn ideojn kaj eltenemon kaj ankaux cxiam pliajn kontentajn auxskultantojn. --- Kara samideanino! Koran dankon por via kristnaska donaco de du kantoj. Ni ege deziras cxiam esperanto-muzikajxojn por garni nian elsendon. Tio eblas hodiaux danke al via grandanimeco. Dankon pro via preteco reklami por nia elsendo. Volontege ni kunlaboras kun bela najbara Cxehio. En tiu cxi kunteksto ni auxdu kelkajn detalojn pri la vivo de Miroslav Smycxka. La operkantisto naskigxis en 1926 en Olomouc/Olmütz, ekde 1949 li estis engagxita en la operhxoro de Sxtata teatro en Brno/Brünn, poste en operhxoro de Silezia teatro en Opava/Troppau. Ekde 1953 komencigxis lia kariero de opersolisto en operejoj de Liberec/Reichenberg, České Budějovice/Budweis kaj precipe en Nordbohemia Teatro de Opero kaj Baleto en Ústí nad Labem/Aussig an der Elbe. Post sia emeritigxo li translogxigxis al České Budějovice, kie dum 2005 kaj 2011 li kantis kiel eksterulo en la operhxoro. S-ro Smyčka estas tre konata ne nur en la cxehxa Esperanta medio, sed ankaux eksterlande, kiel fervora preleganto, deklamanto, sed precipe kantisto. Per sia arto li ricxigis kaj ricxigas multajn Esperantajn kongresojn kaj festivalojn. Li estis longan vicon da jaroj cxef-organizanto de kulturaj festivaloj en Ústí nad Labem, de antauxkristnaskaj festoj kaj de Cxehxaj-Saksaj Tagoj. Miroslav Smyčka interpretis en Esperanto multajn klasikmuzikajn komponajxojn.

= = = = = = =
In unserer Erfurt-Kennenlernrubrik begeben wir uns heute auf die Krämerbrücke. Der Stolz aller Erfurter ist eine 79 Meter lange und 26 Meter breite Brücke, die einst Teil der europäischen Handelsstraße Via Regia war. Besucher fühlen sich an den Ponte Vecchio in Florenz erinnert. Damit der ursprüngliche Reiz durch keine Warenhausketten verschandelt wird, hat das Denkmalamt selbst seinen Sitz dort aufgeschlagen. Vom Turm der einen noch erhaltenen St. Ägidien-Kirche hat man einen beeindruckenden Blick über Erfurts Altstadt. Jeden Juni gibt es auf der Krämerbrücke das ausgelassene Krämerbrückenfest, wo sich dieses Dorf in der Stadt allen in Feierlaune präsentiert.

En nia rubriko "Thuringiensia" ni konatigos al vi hodiaux la lokon, je kiu la erfurtanoj plej estas fieraj, la Ponton de la brokantistoj, germane: Krämerbrücke. Ponto sur kiu estas konstruajxoj kiel sur la Malnova Ponto de Florenco, alirebla de tri flankoj. Montrofenestroj malantaux kiuj oni vidas ludilojn el ligno, antikvajn artajxojn, librojn, sxokolatajxojn, vinon, pentrajxojn. Dekoj da pordoj malfermeblaj por eniri. Pluse turo, de sur kiu ravas cxarmaj belvidoj malsupren al la mallargxaj malnovaj vojetoj. Ni ne forgesu la akvon fluantan sub la sxtonaj pontokolonoj. Estis konstruata la ponto direkte apud travadejo por cxaroj cxe la rivero Gera. Jam en 1117 oni trovas ties mencion kun la informo ke gxi estas el ligno, je ambaux flankoj kun standoj de komercistoj. Sendube jam tiam ege frekventata, cxar la ponto estis parto de la famekonata internacia euxropa komerca vojo Via Regia. Post ofta bruligxo, la konsilantaro urba acxetis la pontajn rajtojn de diversaj monahxejoj kaj nove konstruigis gxin el sxtono. En la 1325-a jaro la konstruado estas finita kun du pregxejoj kaj elegantaj pordegoj antauxe kaj malantauxe. La Benedikto-kirko kaj la Egidio-kirko, el kiu la lasta ankoraux hodiaux ekzistas kaj funkcias kiel pregxejo de la metodistoj. Denove en 1472 incendo malkonstruis la ponton, tamen gxi kiel fenikso renaskigxis el la cindro kun 62 trabfak-konstruajxoj. Kaj gxi restas gxis hodiaux simbolo por la urbo, historio sxtonigita kaj samtempe loko vigla por vivi. La luprezoj por logxejoj kaj magazenoj intence restas pageblaj, la magazenoj ne luigxas al cxenoj komercaj. Kontrauxe evoluadas tipa gastronomio kaj metioj. Amase produktitaj artikoloj tie cxi estas tabuaj. Kelkaj logxantoj de sur la ponto vivas cxi tie jam ekde pli ol 40 jaroj. Asertas ili ke la ponto estas aparta vilagxo, kie unu konas kaj helpas kaj bonvenigas cxe si la alian. Unufoje po jaro, en la monato junio, la logxantoj metas tablojn kaj segxojn meze sur la pontoj, faras feston kaj babiladas dum la tuta nokto. La ponto trovigxas inter la placoj de la Fisxbazaro kaj la Wenige-bazaro. Senkoste eblas promenado sur la 79 metrojn longa kaj 26 metrojn largxa ponto. Turistoj poste denove envias erfurtanojn, kiuj havas la privilegion cxiutage gxui la etoson en unu el la plej largxaj, belaj kaj grandparte originale konservitaj urbokernoj en Germanio.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], cx [tsch], gx [dsch], hx [ch], jx [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], sx [stimmloses sch], ux [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Sxi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: nagxejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IGX- (zu etwas werden: sanigxi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, negxero Schneeflocke)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, sxi sie, gxi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Sxi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, sxia ihr, gxia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al sxi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)

[2A] KIA MALBONA VETERO! - Saluton, sinjorino Verdo. Hodiaux estas malbona vetero, cxu ne? - Jes, sinjoro Blanko. La vento estas tre malvarma kaj baldaux pluvos. - Kia la vetero estos laux la veterprognozo? - Dum la tuta tago estos malvarma kaj venta vetero kun multe da pluvo. - Felicxe, ke ni ne devas labori ekstere, sed povas resti hejme. - Vi pravas, sinjoro Blanko. Gxis revido. - Gxis revido, sinjorino Verdo.

[2B] KIA BELA VETERO! - Saluton Paula. Kia bela vetero hodiaux! - Jes, Klara, vi pravas. La suno jam varme brilas de blua cxielo. - Kia la vetero estos laux la veterprognozo? - Dum la tuta tago estos varma kaj suna vetero. - Tre bone. En tiu kazo mi nagxos hodiaux en la nova liberaera nagxejo de nia urbo. - Klara, cxu mi rajtas kunveturi en via auxto? - Ho jes, volonte. - Dankon. Mi tuj estos preta.

[2Hx] Hodiaux la veterO estas malbonA EN BerlinO. La ventO blovas fortE kaj malvarmE. Pluvas DUM la tutA tagO. SED ni ne devas labori EN la malvarmA kaj pluvA veterO, CXAR hodiaux estas niA liberA tagO. En VarsoviO la veterO estas belA hodiaux. La sunO brilas varmE de bluA cxielO kaj la ventO blovas malfortE. PRO la varmA kaj sunA veterO ni povas nagxi EN niA novA, liberaerA negxejO. JozefO, cxu vi estas pretA POR nagxi KUN ni?

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 1+2
aero Luft, amiko Freund, ankaux auch, antaux vor, auxto Auto, baldaux bald, bela schön, blanka weiß, blovi blasen, blua blau, bona gut, brili scheinen, centro Zentrum, cxar weil,
cxielo Himmel, cxu ne? nicht wahr?, cxu ob, danki danken, de von, devi müssen, domo Haus, doni geben, dormejo Schlafzimmer, dormi schlafen, dum während, ekster außer(halb), el aus, en in, esperi hoffen,esti sein, felicxo Glück, forta stark, frato Bruder, gxis bis, hejmo Zuhause, hieraux gestern, ho oh, hodiaux heute, hundo Hund, interesa interessant, iri gehen, jam schon, jes ja, jxeti werfen, kaj und, kanti singen, kazo Fall, ke daß, kia was für ein, kial warum, kie wo, kiel wie, kiu wer, knabo Junge, kun mit, kusxi liegen, labori arbeiten, laux gemäß, leciono Lektion, legi lesen, liber frei, liberaera Freiluft-, lingvo Sprache, logxi wohnen, longa lang,
ludi spielen, mangxi essen, monato Monat, multe da viel, nagxejo Schwimmbad, nagxi schwimmen, ne nein/nicht, nova neu, paroli sprechen, patro Vater, piedo Fuß, pilko Ball,
pluvi regnen, pluvo Regen, por um...zu, povi können, pravi recht haben, preta fertig/bereit, pro wegen/für, prognozo Vorhersage, promeni spazierengehen, rajti dürfen, rapida schnell, rapida schnell, resti bleiben, revido Wiedersehen, sed aber, segxo Stuhl, sinjoro Herr, suna sonnig, suno Sonne, tago Tag, tiu jener/dieser, tre sehr, tuj sofort, tuta ganz, varma heiß, veni kommen, vento Wind, verda grün, vetero Wetter, veturi fahren, vidi sehen, vizito Besuch, volonte gern, vorto Wort

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 3
acxeti kaufen, afabla freundlich, al zu, alia anderer, angla englisch, ankoraux noch, antauxnomo Vorname, apetito Appetit, apud neben, arbaro Wald, arbo Baum, babili plaudern, bezoni benötigen, biciklo Fahrrad, butero Butter, certa sicher/gewiß, dankinde dankenswert, dauxri dauern, dika dick, do folglich, esperantisto Esperantist, facila leicht, fino Ende, franca französisch, fromagxo Käse, frua früh, gastejo Gasthaus, gasto Gast, gazeto Zeitung, grupo Gruppe, grupvespero Gruppenabend, havi haben, homaro Menschheit, homo Mensch, ideo Idee, individua individuell, instrui unterrichten, intensa intensiv, inter zwischen/unter, interalie unter anderem, inviti einladen, jen voilà, juna jung, junularo Jugend, kafo Kaffee, kara lieb, kies wessen, klara klar, kolbaso Wurst, kolekti sammeln, kolektisto Sammler, kombi kämmen, kombilo Kamm, komputi berechnen, komputilo Computer, kora herzlich, koro Herz, kosti kosten, kurso Kurs, lakto Milch, leginda lesenswert, lernado Lernen, lerni lernen, letero Brief, libro Buch, lito Bett, maljuna alt, marmelado Marmelade, masxino Maschine, matenmangxo Frühstück, mateno Morgen, montri zeigen, multe viel/sehr, multekosta teuer, murdi morden, nepre unbedingt, nomo Name, normala normal, nu nun/also, nun jetzt, orangxo Pomerantsche, pano Brot, pardono Entschuldigung, parolado Sprechen, parto Teil, partopreni teilnehmen, per mittels, peti bitten, placxi gefallen, por für,´posedi besitzen, post nach, preni nehmen, pri über/von, pruno Zwetschke, pruntedoni ausleihen, pruntepreni entleihen, prunti leihen/borgen, respondi antworten, revi tagsüber träumen, saluti grüßen, sama derselbe, se wenn/falls, sercxi suchen, sidi sitzen, skribi schreiben, skribilo Schreibzeug, suficxa genügend/ausreichend, sukero Zucker, sur auf, sxati gern tun/schätzen, tablo Tisch, tiel so, vespero Abend, vidinda sehenswert, voli wollen, vortaro Wörterbuch, zorgi sorgen





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
09.01.2013

Kommentare

  1. Mi vidis kun granda gxojo, ke via stacio elsendas ankaux en Esperanto. Mi estas tre dankema. Cxu
    vi konas la "duoblilon" por skribi la cxapelitojn?
    Für die Verwendung in allen Windows-Programmen (ab Windows 2000) eignet sich das eigenständige Programm duoblilo12_de.exe. (208 KB)

    Claus Winterhoff - 20.01.2013, 14:06

Kommentar hinzufügen


Wird nicht veröffentlicht.