Aktuell

Das Programm von heute
00:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
05:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
09:00 Unterdessen
Das Magazin ...
11:00 African Spirit
Afrikanisches zweisprachiges Magazin
12:00 handmade
Regionale Musik
14:00 Radio Bounce
Zu Fett fürs Ballett
15:00 Rock+Jazz+Dazwischen+Darüberhinaus
Musiksendung RJ2D
17:00 Osmose
Sendungen Freier Radios
18:00 Unterdessen
Das Magazin ...
20:00 Radio Schalom
jüdisches Leben
21:00 Muggefuck
musikalische Neuvorstellungen
22:00 Fresh Files
Electronic Music

TURINGIO INTERNACIA 70

Esperantomagazin: Naturparkweg Leine-Werra | Madame de Staël "De l'Allemagne" (Weimar) | Rainer Schubert (Wien): "Globus als Ganzer"

70. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. September 2017: Naturparkweg Leine-Werra | Madame de Staël "De l'Allemagne" (Weimar) | Rainer Schubert (Wien): "Globus als Ganzer"


> Download

Vajmaro
De chiuj princujoj germanaj neniu tiom montras la avantaghojn de eta teritorio kiom Vajmaro. La princo estas viro de multa spriteco kaj povas, sen perdi respekton, plachi al siaj subuloj. Tia shtato formas specialan socion, en kiu oni estas danke al la plej amikaj rilatoj vera komunumo. La dukino Ludovika de Saksio-Vajmaro estas vera modelo de virino nature destinita por altrangeco. Sen aroganteco, sen malforteco shi gajnas samtempe kaj samkvante konfidon kaj respekton; heroeco de kavaliraj tempoj eniris shian animon sen forpreni ech ne eteton da mildo virina. La talentoj militaj de la duko ghenerale altestimatas. Liaj spritozaj konverzacioj en chiu momento atestas ke li estis dischiplo de la granda Frederiko. Lia spirito kaj la spirito de la patrino igis Vajmaron renkontighloko de la plej elstaraj uloj. Unuafoje ricevis Germanujo chefurbon kleran. Tiu chi chefurbo, estante tre malgranda, povis furori nur per literatura heleco. La modon de intelektualeco riskantan ighi monotona, tion la urbo ne povas eksporti pro tro malgrandaj rondoj. Herder estis mortinta kiam mi alvenis en Vajmaro. Sed Wieland, Sc'hiller kaj Goethe estis ankorau vivantaj. La restado en etaj urboj al mi jam chiam estis enuiga. Ghi limigas la spriton de la viroj kaj glaciigas la animon de la virinoj. Unu vivas tiom strete che la alia ke oni reciproke pushas pelas premas. En grandaj urboj regas publika opinio kiu instigadas nin. En malgrandaj urboj oni estas submetita al pedanta malvastanima bagatelema provo de chiuj agadoj. Unuopa trajto de nia vivo observatas kaj malebligas la komprenon de la tuta karaktero. Ju pli oni strebas je sendependeco, je grandeco, des pli malfacila ighas respirado post la kradeto de birdokagho. Sed tia ghena devo en Vajmaro ne ekzistis! Vajmaro ne estis eta urbo: temis pri granda kastelo kie societo de la plej bona speco babilis kun intereso pri chiu ajn nova artajho. Inaj
graciplenaj dischiploj de kelkaj elstaruloj ade okupighis pri literaturajhoj - kvazau ili estus la plej gravaj novaj aferoj de la epoko. Ili altiras la mondon al si per legado kaj studado. Danke al nemezurebla pensa spaco ili forvenigis sin disde la perfortoj de la cirkonstancoj. Per komuna pensado pri gravegaj problemoj prisortaj chiu ajn forgesas rapide la privatajn anekdotojn de la najbaro. Tie chi ne vivis iu kompatinda eturbano kiu ofte kaj konfuze taksas plenblovitajn aferojn gracio kaj taksas afektadon amableco. En Vajmaro, kie fantazio sin nutras chiam danke al kunesto kun poetoj, tie malpli sentatas la emo de ekstera distrigho. Tiaj distrighoj ja helpas porti la malfacilajhon de la vivo sed foruzas samtempe la vivofortojn. Oni vivas regule, vigle, serioze en Vajmaro, en "bienego" kiel oni kromnomis la urbon. Tia vivo ja povis intertempe lacigi sed ghi neniam mallevighas la spiriton per pedanteco kaj vulgareco. Ech se iam mankis alogeco de distrigho oni neniam sentis malkreskon de spiritaj fortoj. La unusola shatokupo de lia duka moshto estis ghardeno raviga. Oni benis lin pro tia populara hobio kiun havis multaj simplaj vajmaranoj. Gvidas la spektaklon la plej elstara poeto de Germanujo, Goethe. Ghi akceptatas ghenerale tiamaniere ke ghi igas malnecesaj rondojn, en kiuj artikulaciatas duonkashaj enuaj aferoj. Jam dum longa tempo ni nomis Vajmaron la germana Ateno. Fakte ghi estis la ununura urbo en kiu la intereso pri la belaj artoj estis loka, nacia, kunliga kun aliaj urboj. Kortego liberala serchis kutime la cheeston de intelektuloj kaj la literaturo senteble plibonighis sub la influo de la bonega gustosento reganta che tiu chi kortego. Tie oni povis miniature imagi la efikecon de tushadoj intelektualaj en tuta Germanujo, se la situacio estus tia chie ajn. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.09.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.