Aktuell

Das Programm von heute
06:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
07:00 Kaffeesatz
erfrischendes Morgenmagazin
09:00 Parlamentarischer Ouzo
Live aus dem Thüringer Landtag
11:00 LAP
Rechtsrock in Thüringen
12:00 F.R.E.I.– Jazz
Eine Stunde Jazz
13:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
15:00 Südnordfunk
Aus Print mach mehr - iz3w on air
16:00 Erfordia Latina
Latein aus Erfurt
17:00 F.R.E.I.stunde
Programm von Kindern und Jugendlichen für Kinder und Jugendliche
18:00 6 (A)PM
Ausgewähltes vom (Vor)Tag
19:00 Fledermausgeschichten
Geschichten für Kinder
19:15 Nowosti
Infomagazin
20:00 African Spirit
Afrikanisches zweisprachiges Magazin
21:00 F.R.E.I.– Jazz
wertlos
00:00 Soundtrack
Filmmusik

TURINGIO INTERNACIA 52

Esperantomagazin

52. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. März 2016: Nachrichten | Jürgen Junker über Schülerengagement bei der Alten Synagoge in Erfurt und der Synagoge in Mühlhausen (dazwischen Informationen zu jüdischen Stätten in Erfurt auf Esperanto)


> Download

Tagoj de porinfana literaturo en Erfurto
Ankorau ghis la 13-a de marto okazas, jam por la 18-a fojo, la erfurtaj tagoj de la porinfana libro. La librovendejo Peterknecht organizas kune kun pluraj lokaj sponsoroj prelegojn, prezentadojn kaj aliajn spektaklojn por infanoj kaj adoleskantoj. La enirbiletprezoj estas inter 1 kaj 5 euroj; kelkaj aferoj estas tute senkostaj. Sume 29 prelegoj estas chi-jare. Malfermo estis en la 26-a de februaro en la urbodomo erfurta. Sub la moto "Magiistoj lernoknabaj kaj tiranoj - literatura kaj muzika vojagho de Goeto al Shilero" infanoj de la agho de 10 jaroj povas ghui la programerojn. Poste estis en la hotelo Zumnorde la legenda krimromana nokto kun s-ro Stefan Andres. Ties temo estis "Young Sherlock Holmes". La infanoj povis auskulti ekscitajn rakontojn kaj tranokti en propra dormosako ene de la hotelo. Por tiu chi evento la aligho estis finita jam komence de februaro! Multaj autoroj prelegas: por chia legemulo estu prezentitaj interesaj temoj, indiferente chu pri bestoj, vojaghoj, piedpilko, dinosauroj. Ekzemple prelegas s-ino Tanya Stewner el sia verkoserio "Liliane Susewind". La unua verko de tiu chi serio ech gajnis premion, nome Oran libropiraton. La verkistino Stewner prezentas la epizodon "Ein Nilpferd auf dem Zebrastreifen" dece en la nova elefantejo de la erfurta zooparko. La 6-an de marto s-ino Ilona Einwohlt havis premieran prelegon el la porknabina verko "Weil ich ein Mädchen bin – alles was Mädchen wissen wollen". Knabinoj estis invitataj auskulti la prelegitajn problemojn de aliaj samaghulinoj. Ankau junaj naturprotektistoj povas ghui. S-ino Chantal-Fleur Sandjon legos en la 9-a de marto el sia unua porjunulara libro titolite "Happy Earth – 100 Ideen, wie du die Welt verbessern kannst". La diplomita fakulino pri nutrajhoj donos multajn konsilojn kiel vivi pli dauripovece kaj pli sane. La iom malpli junajn infanojn per tiu klariga libro shi interesigus pri verda kaj bona vivo. La legado okazos en la Erfurta Ghardenekspozicio "ega". Ankau en teatrejoj, en la aulo de la Urbaj Servoj, che KNV Logistik kaj en multaj aliaj lokoj okazas la prelegoj. Pluraj informoj haveblas interrete sub kinderbuchtage.de. La 2-an de marto prezentis gelernantoj de la tria kaj kvara klasoshtupoj de la Johano-lernejo kaj de la kvina klasshtupo de la Gutenberg-gimnazio siajn preferitajn verkojn. Kun eminentaj libropatronoj ili reklamis por siaj favoritaj libroj. Ghin moderigis la radia prezentistino Sina Peschke. Furoris ankau la lautlegadoj sur la tramvojaj linioj 2, 4 kaj 6 en la 5-a de marto inter la horoj 10-a kaj 12-a. Faris tiujn vochlegadojn sonbendigitajn aktoroj respektive la verkistoj mem. La rondiradoj estis diversaj por 5-jaraj, 6-jaraj kaj 7-jaraj infanoj. Fanatikuloj de "Schloß Einstein" de la erfurta televida kanalo Kinderkanal ankau havos eblecon renkonti sampensantojn kaj aktorojn. La 12-an de marto kelkaj aktoroj laikaj - ili ja mem estas malplenkreskuloj! - estos che la flughaveno de Erfurto. Tie ili surscenejigos kelkajn konatajn scenojn kaj disdonos autografojn. Krome eblos memkompreneble ankau interparoli kun ili. Solena fino estos kun improvizita teatrajho, kie la erfurta trupo "ImproVision" ne nur mem prezentos sin sed ankau aktivigis spektantojn. Malstrecho estos post tio garantiita, kiam la orkestro "well blech bigband" de la erfurta Muziklernejo montros sian lertecon. Sub la gvido de la profesiuloj Robert Fränzel kaj Olaf Niehl tiu chi programero estos alia furorajho. La lasta programero staros sub la devizo "Schurkenparty" kaj okazos en la 13-a de marto en la aulo de la Urbaj Servoj.
---------------------
Planita shangho de la turingia legharo pri specialaj kaj inkludantaj lernejoj
En la jaro 2012 la evoluplano de inkludantaj lernejoj fare de la Libershtato Turingio akceptitis. La landa registaro de komunistoj, socialdemokratoj kaj verduloj volas nun refari ghin. Unuighu iel kaj la gheneralaj leghoj pri lernejajhoj kaj pri specialaj subtenlernejoj. Estontece la plejmulto de chiuj lernejoj farighu inkludantaj lernejoj. En 2015 pli ol triono de chiuj helpotaj infanoj jam frekventis tiajn lernejojn. En la germana lingvo de hodiau la vorto "Inklusion" ne malofte aperas, kvankam multaj ne scias ties etimologion. La vorto estas substantivo el la latina lingvo kaj esprimas inkluzivadon. Tamen ghi estu pli ol nura termino, ghi estu kompleksa koncepto. Tia koncepto ne konus difinitan normalecon, ne, chiuj homoj maldiferencus malgrau diversaj religioj, aspektoj, eblaj handikapoj. La socio lernu kune vivadi kaj lernadi. Al chiuj estu donataj la samaj shancoj. En la jaro 2009 la Unuighintaj Nacioj akceptis konvencion pri la rajtoj de handikapuloj. Ghi estis kvazau la bazo de inkludo. Ekde la lerneja jaro 2011/12 handikapitaj gelernantoj edukatas en lernejoj kun nehandikapitoj kune, almenau en Turingio. Paralele oni fermis specialajn subtenlernejajn centrojn, en Turingio sole ne malpli ol dek. En la kuranta jaro la landa registaro planos la transprenon de la subtenlerneja legharo en la normalan prilernejan legharon. Celo estas povi prezenti antau la turingia landa parlamento legharan malneton ghis la fino de la jaro 2016. Alia celo estas fari el chiuj lernejoj institutojn de inkludo. Specialaj lernejoj tamen ne tute pereos. Ili restos kiel kompetenc-trejnigejoj. Sed la kazo renkonti tie nur handikapulojn evitendas kaj evitindas. Pri la projekto menciita tamen estas malakordoj. Kelkaj lernejoj jam tute praktikas inkludon. S-ro Frank Fritze de la Societo de turingiaj instruistoj deklaras pri la ehho el la lernejoj jene: "Inkludon metas chiujn antau novaj defioj. Ni societanoj jam chiam postulis subtenegon de instruistoj kiuj partoprenas la kunan instruadon. Temas ankorau pri procedo akompanota: vera kaj perfekta inkludo ankorau ne oftas. Sendatas jam nun specialaj pedagogoj al la lernejoj, sed ne sufichaj. Multaj lernigistoj estas supersharghitaj, char ili neniam lernis la manipulojn korektajn. Necesas kunpreni la instruistaron, pluklerigi ilin, kio parte jam faratas. Mi nuntempe ne kapablas diri kiom da instruistoj tiamaniere trejnatas respektive trejnitis." Do tikla demando: chu la inkludo estas proksima au nura songho? S-ro Fritze kontinuigas: "Inkludo de chiuj estas granda celo. Sed nia porinstruista societo en kooperado kun la porparolantoj de la gepatroj ne neglektu la volon de la gepatroj mem. Elekti la taugan specon de lernejo estas grava tasko de la gepatroj. Kio bonas kaj validas por unuj ne automate devas esti bone por chiuj."



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.03.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Wird nicht veröffentlicht.