Aktuell

Das Programm von heute
00:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
05:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
09:00 Unterdessen
Das Magazin ...
11:00 African Spirit
Afrikanisches zweisprachiges Magazin
12:00 handmade
Regionale Musik
14:00 Radio Bounce
Zu Fett fürs Ballett
15:00 Rock+Jazz+Dazwischen+Darüberhinaus
Musiksendung RJ2D
17:00 Osmose
Sendungen Freier Radios
18:00 Unterdessen
Das Magazin ...
20:00 Radio Schalom
jüdisches Leben
21:00 Muggefuck
musikalische Neuvorstellungen
22:00 Fresh Files
Electronic Music

TURINGIO INTERNACIA 93

In unserem Esperantomagazin begehen wir den Festtag des Hl. Dominikus und lauschen einer Anekdote von Kleist aus den Zeiten der Napoleonischen Kriege rings um Jena. Dann feiern wir mit den Arnstädtern das 170. Wollmarkt-Jubiläum und lassen uns hoffentlich vom Enthusiasmus der Herausgeber von "Germana Esperantisto" aus dem Jahre 1905 anstecken.

___________________________________________

93. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. August 2019: Hl. Dominikus | Heinrich von Kleist: Kriegsanekdote aus dem Raum Jena | 170 Jahre Wollmarkt in Arnstadt | Vorwort von "Germana Esperantisto" (Nr. 1/1905)


> Download


Heinrich von Kleist: "Anekdote aus dem letzten preußischen Kriege" (=Anekdoten, Kap. 6) ------- En vilagho apud jena, rakontis al mi dum vojagho al frankfurto la gastejestro pri jena okazitajho: Malmultajn horojn post la batalo, la vilagho jam estis forlasita fare de la tachmento de la princo de hohenlohe sed ghi ja chirkauatis fare de la franclandanoj. Char ili opiniis la vilaghon okupita. Montris sin en ghi unuopa kavaleriano prusa. Konfirmis al mi la gastejestro ke, se chiuj armeanoj batalirintaj la saman tagon estintus tiom kuraghaj, la francoj estus venkitaj ech se ilia nombro estus trioble pli ol reale. Fulme aperis la menciita soldato antau lia knajpo kriante: "Hotelestro!" Mi demandis: "Kion vi deziras?" Kaj li respondis kushigante la glavon en la glavingon: "Glason da brando char mi soifas." Mi atentigis: "Ho dio, for, penu forlasi la lokon, chu ne? La francachoj ja estas tute proksime de chi tiu vilagho." Sed li respondis metante la rimenojn sur la chevalan kolon: "Tio neniel problemas. Sciu, ke mi ne manghis ion dum la tuta tago." Mi pensis ke satano mem posedas lin. Do mi vokis: "Ci, elizabeto, alportu flashon da danciga vino." Rimarkante "jen la vino" mi estas enmaniganta la trinkajhon a li kondiche ke li kiel eble plej rapide forrajdu. Sed li repushis la flashon demetante la chapon protestante kaj forvishante la shviton de la frunto: "Kion mi faru per tio? Plenigu glason preferinde ci, char mi ne havas tempon". Mi diras al mi: "Nun li estos baldau mortinta." Kaj laute envershante la likvidajhon: "Jen, ke lia moshto trinku kaj foriru. Je via sano!" Sed la impertinentulo komentis: "Ankoraufoje unu glason, dankon anticipe!" dum la pafoj jam estis venantaj el chiuj direktoj envilaghen! Mi dubis: "Chu ankorau unu? Chu vere?" Sed li parolis tenante la glason al mi: "Ankorau unu, kaj bone mezuritan porcion, bonvolu!" Tiam li vishis tra la barbo kaj disde la chevalo li purigis la nazon asertante: "Oni pagos kontante!" - Ke la diablo venigu lin ... - "Jen, sinjoro" mi diras envershante la alkoholajhon trifoje. "Chu vi kontentas nun?" La viro skuinte sin opinias: "Bonas brando cia. Kiom da mono mi shuldas al ci?" Kaj li resurmetas la kapveston. Mi reciprokas: "Nenion, nenion, en la nomo de la diablo, nur ke la sinjoro finfine forlasu la regionon. Char la francoj estas enmarshontaj la vilaghon!" Li diras: "Ke dio mem rekompencu vin" kaj li prenas la boton por elpreni pipostumpon. Poste li petis fajron. - "Fajron?" mi demandas nekredeme. Chu frenezulo?? - "Jes, fajron, flamojn, char mi volas ekflamigi la tabakon en mia pipo." - Legionoj estas malantau tiu chi strangulo! Mi ordonas al la kelnerino: "Ho elizabeto..." - Kaj dum la plenigo de la pipo per tabako la servistino zorgis pri la fajroprovizado. "Bone", asertas la homo kun la bruligita pipo enbushe, "ke la francoj ricevu siajn merititajn malagrablajhojn!" Tuj, premante la chapelon ghisokularen kaj prenante la bridojn, li alidirektas la chevalon kaj forkurigas ghin. - Viro admirota, pensas mi. Chu li finfine foriras al loko al kiu li apartenas pli.... Chu li blindas? Tri francaj chasistoj jam haltis antau la pordego. - "Chu vi ne vidas tion?" Krachante sur la pavimon li opiniis kun brilegaj okuloj: "Ech se temus pri deko da francoj mi ne timus ilin." Kaj jen, sammomente tri francoj enrajdas la vilaghon. Krias la bravulo: "Bassa manelka" spronante la chevalon kaj atakonte la francojn. Li atakegas la fifrancojn prenonte ilin same se li havus post si la kompletan tachmenton de hohenlohe. Tio faratas tiumaniere ke la chasistoj nesciante chu aliaj germanoj ankorau trovighas envilaghe unu momenton faras kontraukutime nenion kaj hezitas. Chi-momente en mallongega kuro de manturno la germano perforte eksseligis chiujn malamikojn prenonte la chevalojn kaj kondukonte ilin preter mi. Li krias: "Basa teremtetem! Chu vi bone rigardis, mia hotelestro? Adiau, ghis revido, hoho, hoho, hoho..." Konklude la gastejestro diris al mi: "Vere, tian ulon mi neniam vidis dum la tuta vivo mia." [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.08.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.