Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 86

In unserem Esperantomagazin lesen wir Bibeltexte zum Fest der Hl. Drei Könige und fragen uns, welche Traditionen diesbezüglich woher kommen. Dann begleiten wir wieder Karl Emil Franzos auf seinem launigen Spaziergang durch Erfurt. Am Ende allgemeine Informationen zu Esperanto und den Anforderungen an eine "Esperanto-Stadt".

___________________________________________

86. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. Jänner 2019: Epiphanias und Drei-König-Traditionen | Karl Emil Franzos, "Erfurt" (Teil 2) | Esperanto und seine Rolle in der "Esperanto-Stadt" Herzberg am Herz


> Download

"Vorm Graehden." Pro kio? La fushformo de iama latina nomo. "Forum ad gradum" nomighis la placo en mezepoko, placo che la shtuparo. Char giganta libera shtuparo kondukas de tie chi sur la altan marian monteton ghis la katedralo. Tiu chi placo shajnas esti la plej granda en tuta germanlando. Almenau mi ne konas iun alian pli grandan. Kaj tio ghojigos la vizitanton char de katedralplaco ofertatas al li la korekta perspektivo por unu el la plej imponaj arkitekturaj bildoj che ni en germanujo, kaj jen, tiajho ege valoras! La katedralo majestas el chiu direkto sed ghi plej belas disde la eosta parto de tiu chi placo. Tra grandegaj shtonaj kavajhoj altighas antau la okuloj kovrante chiujn aliajn aferojn la lindega altarejo. Persono kiu ja bone konas la strasburgan katedralon respektive la preghejon sankta stefano en vieno - tamen ravighos. Tiu chi parto de la katedralo ranghas inter la plej noblaj kaj delikataj aferoj kiujn la gotika konstruarto kreis sur germana grundo. Dekstre de la altarejo, supre de la libera shtuparo, videblas la belega chefa portalo kaj iomete pli dekstre kompletigas la bildon tri akraj, metale brilantaj spajroj de la severo-kirko. Homo vidinta tion, neniam forgesos. Chiam post surkatedralmontaj vizitoj mi revenis je tiun chi perspektivon por rehavigi al mi la plenan kaj puran travivajhon. Char el proksimeco nur kelkaj partoj belas, aliaj malbelas. Malmulto kongruas kaj chiam denove starighas demandoj al la ade ghuanta vizitanto. Kiun funkcion havas la grandegaj kavajhoj, ciklopaj shtonarkoj kompreneblas facile - simple ne plu estis sufiche da loko por la ega korusejo kaj oni devis artefarite plietendigi la terenon. Sed kial la korusejo je malbela akuta angulo trafas la navon? La altarejo mem, konstruite chirkau la 1350-a jaro, lindas, konkrete la shtonaj filigranajhoj de la vitraloj atestas la admirindan richecon de la fantazio. Sed kial la acho de oblikvaj ajhoj? Ankau la tri imponaj romanikaj turoj el la 12-a jarcento, la plej malnova parto de la konstruajho, per si sole sufiche da koloseco havas. Tamen tio sole ne admireblas. Char ili altighas je loko kie korusejo kaj longa navo kunfandighas, do rekte supre de la akuta angulo. Kaj de dekstre ili nur videblas disde la severo-preghejo. La plej stranga afero estas tamen rimarkebla che la ekstera parto de la katedralo, ghi samtempe estas ghia plej bela parto. La chefa portalo, la t.n. "triangel". Che la orienta parto elpashas triangulo en kiu estas kaj leve kaj malleve pordo. Ambau pordoj belas kaj nombrighas inter la majstroverkoj de malnova germana konstruaj kaj skulptaj artoj. Ambau strukture egalas: sub gablo kun rozaj ornamajhoj volbajhoj ogivaj internen pli simplighantaj. Malsimilas nur la etaj ornamajhoj kaj la bildaj kolonoj. Maldekstre jen la dudek apostoloj, dekstre la kvin saghaj kaj la kvin malsaghaj virgulinoj. Por gardi la simetrion tronas ankorau la trionfanta eklezio antau la venkita sinagogo. Kial el la novaj ornamajhoj nur malmulto havas artistan elradiadon? Ech la efekto de la giganta mozaiko, kies ora brilo restis malestingeble en mia memoro, de la proksimeco chi tie ne estas pura. Ghi plibeligas la okcidentan gablon. En fortblua kadro trovighas ora fondo, el kiu distancigis sin kvinfoje pli ol lau natura grandeco la dipatrino en bluaj vestajhoj tenante la bebon jesuo en siaj brakoj. La erfurtanoj fiere asertas ke temus pri autentika oro kaj tion mi tute ne pridubos. Sed shajnas al mi ke la blindiga kaj tro flama kaj tro akra bildo volus vundi la subtilan, noble grizan ornamajhon cheorielan. Temas laushajne pri kopio de la tre malnova mario-bildo de la mario-burgo. Sed tiaj eksperimentoj chiam problemas char hodiau estas al ni aliaj nervoj, aliaj sensoj. Mi bonvenigas la fakton ke neniu alia germana katedralo dum la lastaj jaroj faris similan eksperimenton! Ankau interne de la preghejo oni ne povas perdi tian duflankan senton. La unua impreso seniluziigas. Ne cheestas la luma majesteco de la strasburga katedralo, mankas la mistika fascino de la viena kirkego! Tie chi: interno triviala kaj tro malvasthorizonte konforta. Dauras ghis la problemosolvo. La interno estas kvazau kvadrata. Ambau flankaj navoj estas multe pli granda ol la centra navo. Tia formo estas konata en apartamentoj, ne en kirkoj! Pluse chiaj tri navoj estas sub unu tegmento kaj la fenestroj ne tiom altas kiom en aliaj preghejoj, pro kio mankas solena lumo el la alto. Finfine la angule trafanta altarejo estas multe pli alta kaj hela kaj tial oni havas la senton stari en oblikve alkonstruita antauchambro je korusejo. La maniero lau kiu oni traktas la fremdulojn tie chi vere ne estas ghentila kaj - danke al dio - ne eksemplodona aliloke. Kutimo bela kaj senchavega de la katolika eklezio estas la chiama malfermiteco de la kirkoj. Che la erfurta katedralo nur dum mesoj eta pordo estas malfermita. Hazarde mi venis la unuan fojon dum tia horo, trovos la malfermitan pordeton kaj eniris. Tuj servisto pregheja hastis en mia direkto dirante ke eniro senkostus nur por erfurtanoj. Se mi estus eksterlandano mi devus acheti en la sakristio enirbileton kostantan 60 pfenigojn krom priskribon je 30 pfenigoj. Sume estus la kostoj de 90 pfenigoj, do malmultkostajho. Aldone li diris: "Aliloke tio kostus 1 markon." Mi foriris akironte bileton kaj priskribon, do bonkore faritan skribitajhon de entuziasma arkivisto. Mi sentas min malbone, ne pro la 90 pfenigoj. Mi diris al mi: ci venis tien chi nur por vidi aferojn belajn kaj specialajn portante nur la normalan respekton pian shuldotan far chiu ajn antau loko sankta. Tamen ci sentas vin iel embarasita. Kiom pli shokita estus fremdulo kiu venas tien chi por konsolighi, por malfermi sian koron antau dio post tia fia akceptigho! Akompanado de altkreskinta, maldika virinacho inkluzivis preze. Rapide shi komencighis: "Jen tie chi la kronigo de peter vischer." Apenau mi jhetis rigardon al la belega fergisajho ke shi kontinuigis dirante: "La sinjoro rapidu bonvole, char pli ol 20 minutojn mi ne povas resti." Mi ofertis al shi unu markon kontrau la privilegio povi resti pli longe. Shia respondo: "Maleblas tio, ech se temus pri unu talero. Char la supo surfornele bruldifektighos kaj sinjoro Oberkirchner ja shatas bongustajn manghajhojn. Reago mia? Mi tuj foriris char esti vipita tra la katedralo dum la resto de 19 minutoj da vizito ne plezurus. Aliaj personoj ne revenus sed mi jes ja kaj tiufoje mi pli ruzis. Mi alvenis posttagmeze post la manghado de la frandemulo kaj klopodis pri la favoro de la malgranda dikulino vendanta la enirbileton. Shi ekchagrenighis pro mia rifuzo denove acheti la gvidfoliachon, sekve mi senhezite akiris kaj duan ekzempleron dirante ke temus pri memorajho koncerne shin. Do shi ankau jesis mian peton je gvidado de shi mem. Mi diris: "Sendube vi plejbone scias chion kaj bonvole mem gvidu min." Post fermo de la portalo kaj nia soleco enkatedrala mi ne surgenuighis antau, shi mi subachetis shin per dono de unu marko sub la kondicho jena: "Vi lasas tempon al mi kaj montras al mi nur la aferojn demanditajn de mi." Tridekminutojn shi restis fidela je la kontrakto, poste shi ighis malpacienca dirante: "Aliaj homoj bezonas nur dek minutojn." Fine shi respondis al demandoj miaj pri la situo de diversaj objektoj: "Tion mi ne scias / Tio ne montratas / Tio ne gravas." Char mi ne volas kredi ke ech la arthistorie ege laudita volfram-figuro, artajho tre frua de germana gisa arto, ne gravus, mi pretis doni duan markon al shi. Sed tiumomente la sorchilo ne funkciis: "Nuntempe ni devas iri je kafo-trinkado, sinjoro. Mia edzo insistas." Ho, tiu fia frandemulo!! Ke mi fine sukcesis vidi chiujn artajhojn kaj kuriozajhojn detale kaj pacience shuldighas je hazardajho. Sur longa benko de la steiger-arbara parko mi ekinterparolis kun maljuna pastro, jezuito el la rejna regiono. Akompanite de li mi kvarafoje eniris la katedralon kaj povis vidi ghin unuafoje vere. La katedralo de erfurto ja vidindas estante stranga kaj plena da kontrastoj. Tio validas ech pli multe pri chio en la urbo. Ekparolante de diversaj aferoj mi ne timus viajn interrompojn esprimantajn viajn jaman konon de chio. La sama ne dangherus en zerbst nek en woerlitz. Ankau erfurto ne estas konata kaj mi ne komprenas kial milionoj da turistoj preterirantaj chiujare au pasigante la somerajn feriojn ne amase venas en la urbon. Iel malgastema urbo, chie ajn tio rimarkatas. Jen kelkaj travivajhoj. Che la franciskana preghejo, frugotika konstruajho, kun belega turo kaj laudire same bela interno. La pordoj estas fermitaj. Mi demandas la preterhastantojn kie troveblus la sakristiano: "Mi ne scias / En erfurto oni nur vizitas la katedralon / Nenio bela estas ene. Kion vi volas vidi tie chi? / Sinjoro, la enirejo estas malantaue." Ankau tiu chi informo malutilas, char la pordo malantaua ankau estas fermita. Dek minutojn mi demandas la lokon de la sakristiana loghejo, dek minutojn mi bezonas antau la trovo de ghi. Lia servistino informas: "La sinjoro dormas ekde la unua." Mi demandis tion je la kvina pensante ke posttagmeza dormado kvarhora sufichus ofertante bonan trinkmonon. Vane. Apenau pli bona la situacio che la dominikana preghejo. Same frugotikajho, la interno juvelajho lau la takso de chiuj vidintoj. Post tikla eltrovo de la loghejo de la kirkoservisto la persono estis for. Pro mia trista mieno la edzino konsolis: "Bonvolu noti la nomon - chu temas pri knabo au knabino?" Shi ja pensis ke mi estus patro felicha venanta pro la bapto de la suchinfano. Poste shi diris: "Mi komprenas. Tre rare iu volas tiajhon. Plej ofte tio ne eblas." Ankau che mi tio ne eblis. Koncerne la antikvan kirkon de la regulaj augustenanoj de 1135, kies interno glorigatas kiel modelo bonege konservita por romanika stilo: vershajne ekzistas sakristiano. Shajne tiu persono nenie loghas, alie mi trovus lin. Je la fino ni estis ambau je ties sercho, mi kaj policisto kompatema. Oni demandos chu ne ekzistas speciala gvidlibro pri erfurto, kiu informas pri tiaj aferoj? Jes ja, ech oficiala libro sponsorita fare de la urba administracio. Sed la verkinto simple laudegas chion en kaj chirkau erfurto per la chiam egalaj kaj troigitaj frazoj skribitaj en malbona germana lingvo. Tiu persono maltrafis sian profesion: li havus la shancon ighi malbona lirikisto! Lia verko enhavas multajn aferojn netroveblajn en aliaj gvidlibroj, ekzemple liston kun la bonfar-organizajhoj, liston kun la elementaj kaj burghaj lernejoj. Do kun aferoj kiujn fremdulo ege bezonas! Jen ankorau unu cirkonstanco, nenio granda sed tamen tipa. En chiuj bonaj antikvaj urboj el la pli bonaj malnovaj tempoj estas benkoj malnovaj shtonaj sur chiuj placoj, sur chiu ajn loko disde kiu oni povas ade gapi. Nuntempe urboj kun turismo aldonis komfortajn benkojn el ligno kun dorsapogiloj. La migranto senvorte dankemas, la surlokuloj eble ne malpli dankemas. Sendube ekzistis iam ankau en erfurto multe da tiaj malnovaj benkoj. Ech hodiau oni ekkonas ties restojn, sed la plejmulto el ili forigitis sen alveno de novaj benkoj. Chu vere necesas tio? Ne, oni simple kuras post la negocoj. Mi permesas al mi enkonduki tie chi superlativon: estas erfurto la plej benkoj-manka urbo de germanujo! Samtempe unu el la plej vizitindaj urboj! Ne nur pro la kauzo ke neniu zorgas pri la fremduloj oni ne povas ekspliki la malmulto da vizitoj. Veras ke fremdultrafiko funkcias nur kie oni respektas la gastojn. Sed ankorau pli veras ke respekto nur farighas sur lokoj al kiuj venas la amasoj. Mi opinias ke la kialo estas alia, pli grava, jena: en multaj aferoj la rekte staranta kaj movighanta dupiedulo, homo sapiens, estas gregano, ankau koncerne la elekton de la turismaj celoj. Al erfurto simple ne iratas pro ke ne chiuj tien iras. Tio domaghas! La venerinda urbo erfordia estas belulino ridanta ensorchonta chiun homon. Sed ghia vizagho malbela, chagren-trasulkita kaj per neforigebla vivoghojo brilanta fascinos chiun spertulon! Restu ni bilde: ech la specialisto pri virinoj allogatas fare de la autentika virino! Kia silueto! Malnovo kaj novo, belo kaj malbelo, bunta miksajho da delikata kaj richega kulturo kaj povreco, kie ajn. Devas temi pri urbo tre, tre malnova - la unua kaj daura aspekto ghia. Urbo kun neimageblaj destineroj. Dume alie lau homara normaleco la sortoj malabrupte kuras - alterne sortetoj tristaj kaj sortetoj serenaj - en Erfurto shanghighas plena felicho kaj plej kruela pereo. Ambau aferoj fontas samloke, en la naturo. La naturo igis erfurton urbo de la agrikulturistoj, trafiknodo. Pro tio sankta bonifaco deklaras erfurton centro por la kristanigo de meza germanio kaj episkoplanda kerno. Ghuste pro la facila akireblo de erfurto la majencanoj rabas erfurton por si kaj katenas ghin malfeliche por la dauro de unu jarmilo. Tie chi trafis komercaj vojoj el eosto la vojojn el uesto, komercaj vojoj el nordo aliajn vojojn el sudo. La naturo destinigis erfurton staplejo, urbo richa, sed richeco vekas avaremon. Je la kokino elkovanta la ovojn orajn chiam denove havemaj manoj etendighas pretaj por sufoki la urbon. Sed jenas la plej granda teruro: ankau la forton kaj la senton de la urbanoj malenergiis kaj malordigis pli ol unufoje la rugha oro. Sekve chio estas surloke kaj malbeno kaj beno. Pleje gravis la unueco da montetoj chirkauantaj kaj la riveroj sovaghaj. Se iam gravas ne la fekundeco grunda, gravos la richeco perkomercada, intertempe la graveco de la fortikajhoj ktp. Erfurto chiam denove detruatas kaj rekonstruatas. Temas pri vere sortoza loko. Tial la civitanoj en la 12-a jarcento pli kaj pli gravas - post chiu kverelo erfurto plifortighis. En 1177 detruite post militeto kun la landgrafo, erfurto kvar jarojn poste, en 1181 refieras. Frederiko rughbarbulo ech elektas la urbon spektaklejo: surloke henriko la leono devas terenjheti sin. Tiel ofta revivighemo similas je miraklo. Sed ne temis pri miraklo; ni nuntempe bone konas la kialon. Chirkau la urbo jam tiam ne multis tritiko au hordeo sed la blua verdo de isato, la ora flavo de kolzo.
[Quelle: Karl Emil Franzos: "Aus Anhalt und Thüringen. Erfurt" - Kapitel 6 (Teil II); Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.01.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.