Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 97

In unserem Esperantomagazin gehen wir auf dem Erfurter Adventsmarkt spazieren und fahren mit dem Zug nach Probstzella: dort gibt es ein Bauhausjuwel, das "Haus des Volkes". 2019 ist ja bekanntlich Bauhaus-Jubliläumsjahr. Danach begleiten wir eine lustige Schar gemeinsam mit Else Ury hinauf auf die Wartburg in Eisenach.

___________________________________________

97. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Dezember 2019: Adventsmerkt in Erfurt | "Haus des Volkes" in Probstzella | Else Ury: "Auf - zur Wartburg!"


> Download

Else URY: "Professors Zwillinge im Sternenhaus - Kapitel 17 Auf – zur Wartburg!" / Chapitro 17 - ni supreniru al Wartburg! --- Maja suno chirkauis ore la malnovan nikolao-pordegon de eisenach. La masiva ronda arko malhela lasis aron da migremuloj pasi je la sunhelan karolan placon. "Karaj infanoj, jen vi nun en la koro de germanujo, en la malnova wartburg-urbo eisenach" ekparolis unu sinjoro en fulita jako. "Kie trovighas wartburg, ho pachjo?", kriis knabino de 12-13 jaroj chirkauen rigardante per trembrilaj okuloj bluaj. "Vi sufiche frue vidos ghin. Pli frue oni spektu ankorau aliajn aferojn, herbert. Jen tie la monumento lutera. Li kiel cheporda kantoknabo aktivis en la stratoj de malnova eisenach. Tiam la civitanoj simplanimaj ankorau ne supozis ke iam el la busho de povra kantoknabo iam la reformacio estos anoncita." Knabinoj kaj unu knabo, du ghemelparoj kun dorsosakoj migris en akompano de gaje jelpanta hundo tra la wartburgurbo. Profesoro martin kun edzino kaj filino estis anighinta al la familio de la kolego winter. La winteraj ghemeloj ne tre bonvenis tiun chi novajhon. Ghojante pri la migrantaj koleginoj inge kun blonda harplektajho kaj helga, ili tamen malaprobis la cheeston de ties patro. Char temis pri ilia propra instruisto kiu tuj povus starigi honte nerespondeblan demandon el la historio de wartburg. Kie ajn oni vidis marshantoj, dorsosakuloj, ekskursantoj. La brila maja dimancho estis loganta chiujn el la loghejoj. Preterpasis onin la bazarplacon kun la bunta urbodomo, la bazarputon kun la ore brilanta sankta georgo. Profesoro martin atentigis pri la malnova konstruajho de la eksa dominikana klostro. "Tie chi estas jam de longe la eisenach-a gimnazio. Diru al mi, miaj infanoj, kiuj el vi shatus frekventi la lernejon?" "Neniu", kriis la knabinoj ridantaj kaj herbert ech aldonis: "Ni ghoju malesti lerneje dum dimanchoj." "Jen la kuracparko de Eisenach kun trinkejo kaj promenejo", klarigis profesoro Martin ree. "Eisenach ankau danke al fortimpresa situo kaj sanigopovo de la fontaro pli kaj pli ranghis inter kuracbanlokoj." Sed Herbert ekvidis ion alian. "Wartburg, tie, jen", li kriis, "rigardu do!" El printempaj arboj la malnova burgo tronis envalen disde la alta montokresto. Herbert forgesis la kavalirajn devojn antau la avino preninta la brakon de li. Chiujn antauenkuris li en la direkto de Wartburg kvazau li volus sturmpreni ghin kiel eble plej rapide. Herbert vetkuris kun bubi malgrau la deklivo pli alten sur la malebena grimpejo. Li ech ne rizervis tempon por tiri la ghemelojn de s-ro Martin che la blondaj harplektajhoj kion li normale ofte faras. Tiom rapide li volis atingi la kastelon. Pli kaj pli alproksimighis la griza muraro, pli kaj pli klarvideblis la kruco supre de la belfrido. Kaj tuj jen ghi rekte antau la migrantoj, levighante el helverda foliaro, la plej fortimpresa de chiuj germanaj burgoj kun turoj kaj muroj defendemaj, kun kreneloj kaj embrazuroj, kanonpafejoj kaj orieloj. La profesoraj infanoj ech ne prenis la tempon por trinki supre glason da lakto ne volante prokrasti la viziton de la burgo. Ankau la veturilo kun la tri sinjorinoj intertempe estis alveninta. "Hodiau vi travivos historion, gekaraj", diris profesoro Martin al la junuloj. "Nun ni enmergighos je mezepoko." Tra rokaj shtupoj oni iris ghis la redutoj preter gvatturetoj kaj pafiloj. Zorge kondukis suse la avinon por ke la vojo ne estu tro laciga por shi. Raviga aspekto malfermighis antau la entuziasmighantoj sur la maje verdan turingian arbaron. "Kontraue estas inselsberg-monto kaj supre de la korporaciara monumento estas hörselberg-monto, la ensorchita loko en kiun venuso malliberigis tannhäuser", klarigis unu el la sinjoroj. Suse iel maltrankvile rigardis al hörselberg, dume herbert memorigis: "Pachjo, vi promesis kunpreni nin al la opero tannhäuser." Replikis la profesoro: "Hodiau vi kontentighu pri la kastelo sole, kie la tannhäuser-opero intrigas. Vershajne ne ekzistas alia burgo estanta tiom richa je legendoj. Jam la fondo bazighas sur legendo. Ludoviko la saltanto, la brava grafo de turingio, vojeraris chasante. Li venis ghis roka elstarajho supre de hörsel-valo. Tiam li ekkriis entuziasmighante pri la situo de la monto kaj de la belvidejo: Wart', Berg, du sollst mir eine Burg werden. / Atendu monto kaj ci estu al mi burgo. De tio originas la nomo wartburg". "Chu ne la pentristo moritz von schwindt pentris pri la fondo de la burgo mem?" demandis scivoleme sinjorino winter. "Fakte, ni vidos poste la pentrajhojn en la landgrafa salonego. Sed unue ni rigardu de tie chi la burgan komplekson. Tri pordegoj baras la transiron al la antauburgo. Herbert, jen la levoponto. Dum alproksimigho de malamikoj ghi altentiritis." - "Ho pachjo, chu ni ankau altentiru ghin?" demandis herbert. - "Stultule, imagu se chiu vizitanto de wartburg volus fari tion...! De tie chi oni bonege kaj pitoreske spektas la belfridon, la framskeletajhon de la rondirejoj kaj la landgrafan domon kun ghiaj grandegaj rondaj arkoj. Tiuj muroj kontraustaris multajn akrajn batalojn. Multaj kverelegoj farighis chirkau wartburg. La kamparana ribelo kaj la tridekjara milito ankau ne maltrafis tiun chi malnovan kastelon. Ghi datumas el la 11a jarcento kaj multaj burganoj partoprenis la krucmiliton en palestino. La trobadoroj gastis sub la artema landgrafo hermano. Infanoj karaj, certe vi konas kelkajn el ili." - "Memkompreneble", respondis herbert ofendite ke oni pensus ke li nescius tion. - "Bone, sekve diru al mi la nomojn de kelkaj trobadoroj de la kantista konkurso", diris la profesoro martin ridetante. Li ja sciis ke kelkfoje herbert tro fanfaronas. - "Tannhäuser", respondis herbert tuj. - "Kaj kiun plue?" - "Finu bonvole char nun ne estas horo de historio sed ni estas tie chi por ghojighi", diris la gimnaziano malfeliche. Char li ne sciis tion. Sed inge kaj helga kune kriis: "Walther von der vogelweide, heinrich von ofterdingen, wolfram von eschenbach." Fiere rigardis la inteligentegajn amikinojn suse. Intertempe kolektighis multaj personoj en la kastela korto kaj atendis la komencighon de la rondgvidado. Chiuj rajtis eniri la palacon, kiel nomas oni la chefan parton de burgo mezepoka. Nur unu devis resti ekstere je la granda malghojo de herbert, nome bubi. Ghi dume pasigis la tempon per la chasado de paseroj kashantaj en la embrazuroj. Unue oni kondukitis tra la elizabeta galerio dedichite je la memoro de sankta elizabeto. La gvidanto raportis pri la juna landgrafino elizabeto kiu forlasis la impreson kaj richon de la princa kortego kaj envalen iris je la malrichuloj: por doni manghajhojn al la malsatuloj, por flegi la malsanulojn, por konsoli la tristajn homojn, por vesti la frosttremantojn. - "Jen, infanoj, la freskoj de la fama pentristo moritz von schwindt montrantaj la sep verkoj de kompatemo kiujn la nobla damo plenumis", eksplikis profesoro winter. Tie chi shi donas al la malsatuloj panon. Dume li per fingro montris unu pentrajhon. "Kion signifas freskoj, pachjo?", demandis suse. - Antau ol la patro povis respondi, herbert jam ekkriis: "Sed suse, vi ja povus imagi tion mem. Freskoj estas nature bildoj, sur kiuj estas pentrataj nutrajhoj. Kaj la malrichuloj manghas la bulkojn." - Laute la knaba vocho sonis en la trankvilon de edifa spektado kaj subite ekis ghenerala rido. Dum chiuj tempoj de wartburg-vizito vershajne antau la elizabeta galerio neniam iuj vizitantoj tiom laute ridis. - "Knabo, freskoj estas simple bildoj pentrotaj rekte survanden. Kial vi havas tiajn ideojn?", diris la patro ridante. - "Auskultu, al ni rakontis profesoro martin ke la mezepoka germana lingvo estis ech pli kruda ol la nuna. Kaj tiam la homoj certe diris fressen/manghachi anstatau essen/manghi", herbert provis kun rugha kapo klarigi sian tezon kaj mildigi la honton de primokigho. La gvidanto intertempe reshanghis la mienon de neantauvidebla gajeco al seriozeco digna de rondgvidisto. - "Tie chi karaj gesinjoroj", li kontinuigis, "vi povas vidi ses bildojn el la vivo de la nobla landgrafino. Bildo nr 1: la alveno che wartburg. Bildo nr 2: la miraklo de la rozoj." - "Panjo, panjo, kion signifas la miraklo de la rozoj?", interrompis infana vocho. Fascinite suse fiksrigardis la bildon. - "Vidu, susanjo, sankta elizabeto portas sub sia antautuko bulkojn por la malrichuloj", klarigis la patrino flustrante al la filino. Suspekthavante shia edzo, lia landgrafa moshto ludoviko iras renkonten al shi char li estis malpermesinta al la juna edzino tiajhojn karitatajn sub minaco de puno. Sed jen farighis nenormalajho: Rozoj, belegaj rozoj terenfalas el la antautuko. Char la panoj por la malsatantoj shanghighis je rozoj." - "Tio estas vere belega historio. Nun mi ech duoble ekamas la rozojn", diris suse kun profunda respiro. "Vi klarigas multe pli bele ol la oficiala wartburg-gvidisto, panjo!" – Tion trovis ankau aliaj junaj auskultantoj chirkaue. Suse preferus tute ne pluriri char la legendoj pri elizabeto kortushegis la infanon. Antau la bildoj pri la repushigho de elizabeto kaj la morto fluis larmoj shiaj. - "Mi volas ankau imiti shin koncerne la sintenon al la malrichuloj", suse firme ekintencis antau sia sekvo de la gvidanto en la burgan kapelon. De tie iritis je la salonego de la kantistoj. Lindegas tiu chi belega chambro kun siaj kolonoj kaj rondarkaj fenestroj. La pergolo de la kantistoj al kiuj suprenkondukas kelkaj shtupoj ege plachis al la junuloj. - "Gekaraj, tie chi okazis la konkursaro kantista", eksplikis la profesoro martin. Richard wagner faris tiun chi salonon okazigejo de la tannhäuser-opero. Tie sur la impona bildo de moritz von schwindt pri la konkurso menciita videblas la momento kiam la fare de wolfram von eschenbach venkita heinrich von ofterdingen surgenuighas antau la landgrafa paro por peti gracon ilian." - "Se okazis nur kantistaj konkursoj, la tuto estas stulta", asertis herbert malshatante. - "Chu luktaj konkursoj estus pli interesaj por li?", sherce demandis la patro. "Sed la arto estas pli grava ol la forto, bonvolu chiam memori tion!" – La landgrafa salonego kun la schwindt-aj bildoj pri la diversaj wartburglegendoj plachis certe pli al herbert. Tie estis ekzemple la bildo ''Wart', Berg, du sollst mir eine Burg werden'' au ''Der Schmied von Ruhla, der den Landgrafen hart schmiedet''. Al la amikinoj plachis unu bildo tre, nome sur kiu la landgrafo konstruas fortikajhon chirkau la burgon per fidelaj viroj. Tiom fidele kaj firme ili volos flegi la amikecon! Kiam oni sobeniris sur shtuparo la miranta gvidisto sentis knabon glitantan sur la shtupara balustrado. - "Knabo mia, tio chi ne permesatas tie chi", ekkriis la profesoro incitite. Sed la avino efike shovis sian brakon en la brakon de la nepo por malhelpi aliajn tiajn agachojn. Poste ili eniris la luteran chambron, kie doktoro marteno lutero en la rolo de junkro jörg restadis dek monatojn sur wartburg-kastelo. - "El tiu chi modera chambro donacitis al la germana popolo la nova testamento en germana lingvo", diris profesoro martin turnighante al chiuj. "Tie chi estighis la germana biblia traduko." - Pie la infanoj admiris la simplan chambron kun fenestroj el botelfunda vitro tra kiuj oni ghuas belegan vidon je la turingia lando. Samloke estis mezepoka kesto el ligno, kahelforno verda, skulptita tablo el ligno, manuskriptoj kaj leteroj de la granda reformisto; supre bildo de li kaj de liaj gepatroj. - "Pachjo, kie trovighas la inka makulo? Char vi estis rakontinta al ni ke oni ankorau povis vidi inkmakulon de doktoro marteno lutero mem", daure esplordemandis herbert. Li ja ege interesighis pri inkmakuloj. - "La historian inkmakulon montritan pli frue shajne la kuro de la tempo forigis", opiniis la patro subridante. "Sed jen io kiu ja interesos vin, herbert. Skabelo por la piedoj de lutero. Sed kio vere estas tio? - "Krania osto", ekkriis la filo entuziasmighanta, "jen kranio elefanta. " - Li rigardis la grandan oston de chiuj flankoj tre detale, kiu servis al lutero kiel tabureto pieda. - "Malkorekte, ne temas pri kranio sed pri balena vertebro", respondis la profesoro gaje. - "Mi ankau shatus havi tian skabelon." - La balena osto imponis pleje al herbert de chiuj artajhoj kaj memoroj ekzistantaj sur wartburg-kastelo. La burga ghardeno pretigis aspekton ridigan char hundo bubi tie chirkauis florantan rondelon bojante malamike al shtona falko de sur la meza kolono. Sed kiam li rimarkis la posedanton junan la revida ghojo treegis. La hundo ech ne povis kontentighi suprensalti al la ghemeloj por esprimi puran amon. Intertempe la gepatroj sidis sur la shtonaj benkoj en la maje verda tilia pergolo, kies branchoj kaj ramaro volbighis kiel katedralo. De tie oni ghuis sorchan aspekton en la printempan pejzaghon. - "Ghis röhn kaj la montaro malproksima de hesio oni vidas super la turingian landon", komunikis la profesoro martin montrante longdistancen ghis la arbara montaro. - Sed profesoro winter sin direktis al la junularo. "De chi tiu alteco vi vidas nian germanan landon en printempa verdo. Vi junuloj estas la printempo de nia patrujo. Firme kaj fidele vi restu lojala al ghi kiel tiu chi burgo." Auskultis la instruistidaro la severajn vortojn kun atentego. En tilie verdaj arbokronoj ludis la maja vento. En la siringaj arbustoj kantis najtingalo. [Übersetzung: Schwaiger Bernhard; gekürzt]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.12.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.