Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 6

Esperantomagazin - Nachrichten; Schikllergedicht "Hoffnung"; Schiller und Goethe in Weimar

6. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Juni 2016: Nachrichten; "Hoffnung" (Schiller); Hörerbriefkasten; Zusammenkunft Goethe + Schiller; Sprachkurs


> Download

Kurze Öffnungszeiten in Erfurter Museen kritisch
Aus finanziellen Gründen verkürzte man die Öffnungszeiten an Erfurter Museen. Geht es nach der SPD-Fraktion, wäre eine Staffelung der Eintrittspreise je nach Reichhaltigkeit der Sammlungen sinnvoller als fast einheitliche Eintrittspreise überall. Außerdem hätten Besucher mehr Verständnis für eine leichte Anhebung der ohnehin tiefen Eintrittspreise als für verkürzte Öffnungszeiten.

Mallongigita malfermo de erfurtaj muzeoj kritikenda
La aktualaj malfermhoroj de muzeoj en la urbo cxe la Gera-rivero denove plietendigxu. La tiujaraj interregistaraj fiskaj egaligpagoj atribuis al Erfurto pli malmulte da mono ol atendite. Financbrecxo de cxirkaux 16 milionoj da euxroj plenumigotas. Urbodomo estis disponinta redukti la kostojn de gardistoj kaj kasistoj en erfurtaj muzeoj. Wolfgang Beese, socialdemokrata estro de la urba kulturkomitato agnoskas: "La redukto de malfermhoroj estis absoluta fiasko kaj tiaj eraroj korektendas." Lia frakcio tiucele jam oficiale deponis proponon reenkonduki la malnovajn pli longdauxrajn alireblecojn. Laux la SPD-politikisto problemsolvo bona estus la grada plialtigo de enirprezoj en urbaj muzeoj, kiu orientigxas pokaze laux la elmontrata ricxeco. Tiun pasxon li taksus akceptebla por la vizitantoj, cxar la enirprezoj tie cxi estus gxenerale tre modestaj. S-ro Beese: "En Erfurto ni konfrontigxas kun la situacio, ke cxie estas kvazaux samaj prezoj por enirbileto. Laux mia sperto tio ne ekzistas en iu alia urbo en la mondo. Krome ankaux en la estonteco eblus profiti de la unua sabato de monato, kiam eniro senkostas."
--------------------
Kulturförderabgabe in Erfurt seit 2011 - Wie wurde sie aufgenommen?
Seit 2011 fließen 5% von jeder Übernachtung in die Kulturförderung. Diese liebevoll "Bettensteuer" genannte Abgabe, die das reiche Kulturangebot weiter garantieren sollte, stößt auf Widerstand bei Reiseveranstaltern. Besonders Geschäftsreisende, bei denen nicht der Kulturgenuß im Vordergrund steht, fühlen sich auf den Schlips getreten. Bis jetzt sind bei
Reiseagenturen die ganz großen Proteste ausgeblieben, da zumeist noch alte Verträge gelten.

Pridubinda bonvenigo de la nova kultura imposteto
Ekde 2011 kolektigxas en Erfurto kulturimposteto, sxerce ankaux nomita "lita imposto". Oni devigas cxiun tranoktantan gaston pagi 5% da imposto de la cxambroprezo. Tio ebligas la urbon de Erfurto dauxre financi la kulturan sektoron tiom kiom estis gxis nun. Inga Hettstedt, urba porparolantino, atentigas pri la malbona financa situacio kaj neas la asertojn, ke la nombro de tranoktadoj ekde la imposta altrudo reduktigxus. La turistoj ecx komprenus gxian valoron, se ili estus bone informataj. Kontrauxas sxiajn argumentojn i.a. s-ro Dirk Ellinger, cxefaferdirektanto de la turingia filio de la germana hotel- kaj restoraciasocio. "Jes ja estas manko de kompreno cxe multaj vojagxaj agentoj. La protestoj nur pro tio malakras, ke ofte validas ankoraux malnovaj kontraktoj faritaj antaux la enkonduko de la kulturimposteto. Sed nun estos komencantoj intertraktoj por la venontaj jaroj. Montrigxas ke multaj vojagxagentejoj malfavorus la kontribuon devigan. Precipe gxi estas sensencajxo por afervojagxantoj negxuantaj kulturofertojn."
-----------------------
Inklusionstage in Erfurt
Am 4. Mai begannen anläßlich des Europäischen Protesttages zur Gleichstellung für Menschen mit Behinderungen, die Inklusionstage. Unter dem Motto "Miteinander gestalten - Teilhabe erleben" fanden an insgesamt drei Tagen verschiedene Veranstaltungen statt, wie: eine Photoexkursion durch die Stadt samt Ausstellung zur aktuellen Bestandaufnahme der Barrierefreiheit, eine Podiumsdiskussion, ein Theaterstück über vermeintliche Außenseiter.

Inkludigantaj tagoj en Erfurto
La 4-an de majo komencis la inkludigantaj agadotagoj en Erfurto, okaze de la euxropa protestotago por la egaleco de personoj kun malkapabloj. Andreas Leopold, kunorganizanto de la arangxoj, deklaras: "Nia celo estas, ke junaj kaj maljunaj civitanoj, homoj kun kaj sen handikapo intersxangxu opiniojn. Ili diskutu pri la neceso de tutlanda infrastukturo, kiu favorigas handikapulojn." Fotoekskurso tra Erfurto kun posta elmontrado de la plej impresaj ekzemploj en la johanisstrata kafejo "B", dokumentadis la cxeeston de bariloj kaj ilia formovigo. En la kafejo "Schauplatz am Dom" okazis fakula disputo pri la temo. Estis invitataj ankaux la porparolantoj de la erfurtaj frakcioj politikaj. Gxi estis gvidata kaj dissendata de Radio FREI, same kiel granda duhora fina diskuto la 11-an de majo. Krome oni surscenigis la soci-utopian historion de "La bremenaj urbmuzikantoj". Gxi estis libera adaptigo de fabelo de la fratoj Grimm, kie anstataux pri bestoj al la rando de la socio temas pri homoj. Ili reintegrigxu en la socion simile al la sxajne ne plu utilaj bestoj en la fabelo.
---------------
Erdgassuche im Raum Erfurt?
An drei Orte nördlich der Autobahn A4 könnte bald nach Erdgas gebohrt werden. Die Freien Wähler warnen, daß dabei das umweltschädliche, in Amerika praktizierte Fracking-Verfahren angewendet werden könnte, bei dem giftige Substanzen mit Hochdruck in bis zu 3000 Metern Tiefe gepumpt werden. Der zuständige Referatsleiter für Bergbau und Strahlenschutz Thomas Bode betont, daß über das Frackingverfahren noch nicht entschieden wurde und hält Bohrungen in der Nähe eine Landeshauptstadt generell für unwahrscheinlich.

Ekspluato de tergaso cxirkaux Erfurto?
La firmao "BNK Petroleum" ekrajtas prospektori tergason en Turingujo. Sercxado al tergaso koncentrigxos en tri lokoj norde de la auxtosxoseo A4. Kritikantoj timas aplikon de la suspekta metodo de hidrauxlika frakaso (angle: "fracking"). Daniel Stassny, aferdirektanto de la frakcio de la Liberaj Balotantoj eksplikas: "Ili favoras tiun ekspluatmetodon kiu sukcesas
tie, kie normalaj borturoj jam ne funkcias. Rabi ecx la lastajn rezervojn el la tero ebligas nur la frakasada metodo." Sed gxi estas pridisputata, kvankam en Usono jam dum jaroj praktikita. Je alta premo oni pumpas venenajn likvajxojn en profundojn gxis 3000 metroj, por ke ili splitigu la tavolojn sxtonajn kaj la stokita gaso eligxu. Suprenirante poste tersurfacen, tiaj
likvajoj malpurigos trinkakvon, riverojn kaj lagojn. Krome oni jam spertis flanke la rompon de akvopipoj. Cxu sekve liveros en la estonteco la akvokranoj tergason anstataux avkon trinkeblan? Thomas Bode, sekciestro por minado kaj radiprotektado en la ministero de naturmedio kaj agrikulturo konsideras tiajn dangxerojn en Germanio neimageblaj. Dum en Ameriko la likvajxoj kusxas en normalaj terfosajxoj, en Germanio devus esti konstruita speciala loko, kiu estus kiel benzinstacio kun akvorezista surfaco kaj kolektosistemo por surfaca akvo. Cxu la metodo en Turingio gxenerale aplikotas, ne estus evidente. Tre neversxajna estus krome la ekspluatado proksime de landa cxefurbo kiel Erfurto.
------------------------
Goldener Spatz bringt Kinder ins Kino
Zum 20. Mal fand Anfang Mai in Gera und Erfurt das Kinderfilmfestival "Goldener Spatz" statt. Insgesamt 60 Filme wurden dem interessierten Publikum präsentiert. Am Ende gab es Auszeichnungen für 16 Kategorien durch drei Preisgerichte. Im Jubiläumsjahr wurden zusätzliche Veranstaltungen, Führungen und Workshops durchgeführt. Die Preise wurden im Theater überreicht. Die Besucherzahl des Vorjahres wurde übertroffen.

La festivalo "Ora pasero" venigis infanojn en filmteatrojn
La Ora-pasero-festivalo cxi tiun jaron festis sian 20-jaran datrevenon. Komence de majo projekciigxis denove en la urboj Gera kaj poste en Erfurto multaj filmoj kun la dauxro de po unu semajno. Pro la jubileo la plej bonaj kontribuintoj estis premiataj sur teatrosceno. Eblis ne nur rigardi filmojn sed ankaux jxeti rigardojn malantaux la kulisojn kaj partopreni laborrondojn kaj diversajn fakarangxojn. En la kategorio "largxekrana kaj televida filmoj", estis kvin premieroj kaj du mondaj premieroj, ekzemple: "Hanni & Nanni 2", "Pommes essen", "Tom und Hacke" kaj "Tony 10". La filmo "Ein Tick anders" temas pri knabino suferanta je Tureta malsano, kiu devas translokigxi kun sia familio en la metropolon Berlinon. Montrigxas kie eblas bone kombini seriozan agadon kaj senzorgan junulkomedion. En la filmo "Die Kriegerin" temas pri knabino simpatianta kun la ekstremaj dekstruloj, kiu per propra sperto kun afganaj azilpetantoj sxangxos radikale la politikan konvinkon. Sume estis premiataj 16 kategorioj fare da tri arbitraciantaroj, kiuj konsistis el la rigardanta publiko, la surreta komunumo kaj filmfakuloj. Ne malpli multaj ol 60 filmoj alportis sian parton al la sukceso de interesa kaj rimarkinda filmfestivalo porinfana. La nombro de la vizitintoj senteble kreskis komparite kun la lasta jaro.

= = = = = = = = = =
Nun zu unserer Bücherecke. Wir hören heute das Schillergedicht "Hoffnung" aus dem Jahre 1797. Übersetzt wurde es von Wasilij Nikolajewitsch Dewjatnin, einem Freund von Zamenhof, der selbst einiges auf Esperanto verfaßte und viel aus dem Deutschen, Ukrainischen und Russischen übersetzte. Er gehört gemeinsam mit Grabowski , Belmont, Kofman und Felix Zamenhof zu den Lichtgestalten der sogenannten Ersten slawischen Schule.

Sekvas nun nia angulo beletra. Hodiaux ni auxskultas sxileran poemon kun la titolo "Espero" el la 1797-a jaro. Tradukis gxin Vasilij Nikolajevicx Devjatnin, amiko de Zamenhof, partoprenanto de la 1-a Universala Kongreso, kiu ne nur verkadis en la Lingvo Internacia sed ankaux tradukadis multe el la rusa, la ukraina kaj la germana. Kune kun Grabowski, Belmont, Kofman kaj Felikso Zamenhof li apartenis al la plej elstaraj reprezentantoj de la t.n. Unua slava verkistaro.
-----------------------
HOFFNUNG Es reden und träumen die Menschen viel / Von bessern künftigen Tagen, / Nach einem glücklichen goldenen Ziel / Sieht man sie rennen und jagen. / Die Welt wird alt und wird wieder jung, / Doch der Mensch hofft immer Verbesserung. //
ESPERO Tre multe homar' kun espero en koro / Pri vivo estonta parolas, / Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora / Aliri plej baldaux gxi volas. / Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, - / Sed homo esperon sencxese adoras. //
Die Hoffnung führt ihn ins Leben ein, / Sie umflattert den fröhlichen Knaben, / Den Jüngling locket ihr Zauberschein, / Sie wird mit dem Greis nicht begraben, / Denn beschließt er im Grabe den müden Lauf, / Noch am Grabe pflanzt er - die Hoffnung auf. //
Espero kun li sen-aparte vivadas; / Gxi knabon dorlotas, junulon / Per sorcxa radio gxi gaje logadas, / Konsolas cxe tomb' maljunulon: / Li tre lacigita per vojo de tero, / Foriras en tombon kun dolcxa espero. // Es ist kein leerer schmeichelnder Wahn, / Erzeugt im Gehirne des Toren, / Im Herzen kündet es laut sich an: / Zu was Besserm sind wir geboren! / Und was die innere Stimme spricht, / Das täuscht die hoffende Seele nicht. //
Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera, /Per revoj malsagxaj naskita! / Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, / Ke estos esper' plenumita. / Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla / Nin trompi en nia revajxo agrabla?

= = = = =
Es folgt nun unser Hörerbriefkasten. Liebe Hörerinnen und Hörer, wir erhielten im letzten Monat Zuschriften aus Deutschland, Österreich, Frankreich, Tschechien und Bulgarien. Wir möchten uns heute speziell beim Sächsischen Esperantobund bedanken. Er listet nicht nur immer übersichtlich und mit eigenem Downloadarchiv unsere Sendungen auf seiner Homepage auf, sondern stellte in der Mainummer der Verbandszeitschrift "Das grüne Saxophon" die Esperantosendungen von Radio FREI nochmals vor. Überhaupt können sich die vielfältigen Aktivitäten in Sachsen in Sachen Esperanto sehen lassen, wir Thüringer können da noch viel lernen. Als kleines Dankeschön machen wir auf drei Termine aufmerksam: Am 10. Juni trifft sich um 13 Uhr der Esperantoverein "Sächsische Schweiz" in Pirna im Gasthof "Ziegelscheune im Waldpark" in der Ziegelstraße 4. Am 16. Juni findet zum sechsten Mal das eintägige "Grenztreffen" im böhmischen Tetschen statt. Deutsche Esperantisten fahren frühmorgens aus Halle/Saale mit dem Zug über Dresden in die Stadt im Talkessel zwischen Böhmischer Schweiz und Böhmischem Mittelgebirge. Dort besichtigen sie das Schloß und treffen sich mit Esperantisten aus Tschechien. Und am 29. Juni steigt von 18 Uhr ab der 63. Dresdner Esperanto-Stammtisch im "Neustädter Diechl". -- In der erwähnten letzten Nummer des "Grünen Saxophons" findet sich auch eine interessante Korrespondenz. Da schreibt eine Frau aus Bayern an einen Dresdener Heilpraktiker : "Ich komme mit meinem Esperanto nicht so richtig vorwärts. Eine Marie Hankel wird aus mir nicht mehr werden. Sprachen haben mich immer interessiert. Immer, wenn wir wieder neue ausländische Schulfreunde hatten, haben wir deren Sprache versucht zu lernen. Ich habe auch mal angefangen mit Griechisch, Spanisch, Polnisch; aber viel ist nicht geblieben." Die launige Anwort lautet wie folgt: "Gerade wenn oder weil man schon diverse Fremdsprachen versucht hat, kommt Esperanto dann genau recht, weil es alles aufgreift und zu einem neuen und nunmehr erfolgreichen Ziel
führt: eine zweite Sprache zu beherrschen, eine internationale Brücke zu Menschen und Kulturen, zu Themen und Texten aus und in aller Welt zu bekommen. Marie Hankel war eine erste und darum bekannt gewordene Esperantodichterin. Heute wäre sie nur eine unter vielen, leicht zu erreichen und sprachlich poetisch zu übertreffen. Wenn alle, die täglich ihr Sudoku oder ihr Kreuzworträtsel lösen stattdessen eine Viertelstunde Esperanto machten, hätten wir überall auf der Welt bequem eine Sprache. Das würde viele Mühen und Nöte und viel Geld sparen. Esperanto dürfte aber wohl die einzige Sprache sein, die wir nach dem 3., 7., 9., 12., 16., oder 18. Lebensjahr auch noch mit 80 fast so bequem und fast so perfekt wie unseren Hausdialekt hinkriegen. Und es ist das einzige Sprachmodell, das seit über 100 Jahren sich behaupten konnte. Volapük, Ido, Occidental, Interlingua: alles Schnee von gestern! Special English oder Basic English oder Globish: alles gut und schön, aber es hilft nur Englisch und reicht kaum hin. Früher war das alexandrinische Griechisch mal eine Weltsprache, dann war es das Latein - in 300 Jahren, spätestens, vielleicht schon sehr viel früher, ist Englisch längst passé, rein politisch. Genug! Esperanto ist mir die einzig bekannte nachhaltige internationale Sprache." -- Im nächsten Hörerbriefkasten werden wir u.a. über den Dänisch-Deutsch-Polnischen Esperantokongreß, der über Pfingsten in Berlin-Lichtenberg stattfand, berichten.

-----------------------------
Nun ni kontinuas nian programon per la leterkesto de niaj geauxskultantoj. Karaj auxskultantoj, koran dankon por viaj leteroj el Germanio, Auxstrio, Francio, Cxehxio kaj Bulgario. Ni komencu en najbara Francio: Pri la dulingveco de nia elsendo bone resumas samideano Bert: "Normalas kaj akcepteblas paroli ankaux germane. Unue, tiel eblas informi pri la lingvo Esperanto kaj gxia apliko. Due, se vi germane tradukas aux resumas tekstojn jxus diritajn en Esperanto, tiam auxskultantoj rimarkis cxu ili duone komprenis. Kiam aliaj parolas pri erfurta aux turingia kulturo, vi elektas kulturajn temojn, kiuj iel enhavas Esperanton. Se germanlingve vi raportas pri mondaj okazajxoj, klare cxirkaux Esperanto, tio logas germanojn kaj igas ilin lerni Esperanton por aliri-atingi tion pri kio vi parolis. Sukceson!!" -- La Interkultura Centro el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz en Malsupra Saksio skribas: "Jxus ni auxdis la plej fresxan esperantlingvan radio-emision el Erfurto. Gxi vere placxis. Estas varia programo laux cxies gusto. Certe gxi trovos la kapablajn orelojn inter la auxskultantoj. Sukceson kaj bonfarton!" -- Jindrich Tomísek el Moravio, cxefkomitatano de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio petas al ni sendi salutvortojn por la 64-a IFEF-kongreso en Herzberg, kies inauxguro estis en la 20-a de majo. Estimata samideano, ni volonte estus farintaj tion gxustatempe. Bedauxrinde ni elsendis nur unufoje po monato. Menciindas ke ni dum du elsendoj jam anoncis tiun belan arangxon. Vian oferton, fari postrikoltan resumon de la kongreso, ni cxiukaze kun plezuro akceptas. -- Ni iru nun en Bulgarion. En Karlovo en la provinco Plovdiv okazos inter la 15-a kaj la 21-a de junio simpozio kun la titolo: "Apliko de Esperanto en la profesia agado". Malgraux ke oficiala lingvo estas Esperanto, laborlingvo krom Esperanto estas ankaux la nacia lingvo de cxiu partoprenonto. Per tradukoj nacilingvaj partoprenonta neesperantisto povos prelegi, partopreni la diskutojn, intersxangxi sperton kun siaj samfakuloj. Tiamaniere oni plenumos la bazan celon - prezenti al la monda fakularo, ke Esperanto ne estas nur lingvo por babilado aux amikaj renkontoj sed ankaux sukcese aplikebla kontaktlingvo en internaciaj fakaj seminarioj. En la programo de la simpozio oni antauxvidas i.a. apartajn fakkunvenojn pri interlingvistiko, euxrologio, ekonomio, ekologio, esperantologio, informadiko, komerco, medicino, turismo, kulturo, transporto, juro, agrikulturo, tekniko, jxurnalistiko. La simpozio estos baza propaganda arangxo en la programo de Bulgara Esperantista-Asocio por festi la jubileon "125 jarojn Esperanto". Por pli multaj informoj pri enhavo kaj partopreno bonvolu starigi kontakton retposxte sub la adreso: leonov@rozabg.com. Atentu! Limdato por aligxo estos jam postmorgaux la 5-an de junio. Tiurilate ni dankas por la afabla invito, ke redaktoro de la Esperanto-redakcio de Radio FREI persone aliru Bulgarujon por auxtentike informigi la esperantistaron pri la kongreso. Pro profesiaj kialoj tio tamen ne eblos. Finigxas la letero tiamaniere: "Kun plej koraj salutoj, antauxdanko kaj bondezirante sukcesojn en via respondeca kaj grava agado por popularigi Esperanton, por prospero de la internacia E-movado restas amike profesoro Bojxidar Leonov, prezidanto de Bulgaria Esperantista-Asocio." -- Fine ni salutas nian auxskultanton Hartweg en Buchloe en Bavario. Tre placxas al ni ke vi tre kontentas pri nia laboro.
= = = = = =
Sur la vajmara teatroplaco oni vidas la skulpturojn de Goeto kaj Sxilero starantajn en plena konkordo. Tamen je ilia unua renkontigxo en 1788 simpatio spontanea ne naskigxis. Nur en 1794, sep jarojn post la sxilera alveno en Vajmaro, farigxis pli intima rilato inter la du mensaj gigantoj. Tiam okazis interparolo pri la t.n. prakreskajxo tuj post kunsido de la Naturesplora societo en Jena. Poste Goeto nomos tiun renkontigxon felicxa okazo. Baldaux poste ekis vigla leterintersxangxo inter la verkistoj. Unuan komencon faris sxilera letero datumanta de junio, per kiu Goeto estis invitata al kunlaboro en la redakto de la gazeto "La Horoj". Ili estu prestigxa presajxo de germana spirito, evitante intence problemojn cxiutagajn kontesteblajn. Ili kontrauxe servu al fruktodona intersxangxo de ideoj kaj al la naskigxo de auxtentika humanismo. Alia jam varbita kunlaboranto estis Vilhelmo de Humboldt. Ne hezitis Goeto
promesi sian kunlaboradon, raportonte pli malfrue: "La sxilera cxarmo estis grandega. Li sukcesis ligi al si cxiujn en la cxirkauxo. Mi liveradis libervole multajn aferojn gxis tiam kasxitajn en mia cerbo." La venontajn jarojn Goeto publikigis tie plurajn verketojn kaj artikolojn, ekzemple: "Interparoladoj de germanaj elmigrintoj", "Literatura Senkulotulismo", "Romaj elegioj". Ankaux por la gazeto "Muza Almanako" de inter 1796-1800 Goeto verkadis. Krom pro forme perfektaj baladoj (kiel "La Subakvigxanto" aux "La gruoj de Ibiko") Sxilero tiam elstaris pro la artikolaro "Die Xenien", verkita kune kun Goeto. Estante eseoj speciale direktitaj kontraux la samtempa literaturkritiko, ili provokis amason da indigno kaj literaturaj reagoj. Centra temo de la intersxangxo inter la du klasikuloj igxis la goeta romano "La lernojaroj de Wilhelm Meister". Tiurilate rimarkos Sxileroj ke cxe Goeto oni taksus cxiam plej grava la puran humanecon de la unuopuloj, sendepende de deveno aux socia pozicio. Ideoj tre proksimaj al la franca revolucio. Por Sxilero la persono de Wilhelm Meister karakterizigxus pri sia karaktero respektive sia aspira strebado, ne pri siaj efikoj respektive siaj agadoj. Ekde 1796 Goeto akompanis la verkadon de "Wallenstein" gxis la fino. Sxilero klopodis krei dramon ritme serenan kaj malpezan, kiu celu prezenti la sortojn per gxenerale validaj formoj. La unua parto de la trilogio nomita "Wallensteins Lager" havis la premieron en Vajmaro en oktobro 1798. En la monato januaro sekvis la dramo "Die Piccolomini" kaj fine en aprilo la parto "Wallensteins Tod". Goeto fascinigxis tiom per la prologo de la verko, ke li kvazaux estus estinta preta deklami gxin surscene. Sendube al ambaux, Sxilero kaj Goeto, atribuendas la honoro esti sxangxintaj la modestan vajmaran teatron en gravegan germanlingvan spektaklejon. Por kutimigi la aktorojn al klara deklamstilo konvenanta al la enhavo, estis enkondukitaj provlauxtlegadoj alterne en la domo de Goeto kaj Sxilero. La aktoro kaj regxizoro Anton Genast memoris ke, malgraux lia sxvaba dialekto, Sxilero sukcesis entuziasmigi la rolludantojn per siaj fantazio kaj fajro intera. En la sxilera "Lied von der Glocke" prezentigxas fabrikado de sonorilo enradikigata en popolaj kutimoj kaj moroj. Tie la verkisto prezentas la tutan homan vivon ekde la naskigxo tra edzigxfesto gxis la entombigo. En prologo por dramatigita poemversio Goeto kulmine skribis pri sia altestimo de Sxilero: " Denn er war unser! [...] Nun glühte seine Wange rot und röter / Von jener Jugend, die uns nie entfliegt, / Von jenem Mut, der, früher oder später, / Den Widerstand der stumpfen Welt besiegt, / Von jenem Glauben, der sich stets erhöhter / Bald kühn hervordrängt, bald geduldig schmiegt, / Damit das Gute wirke, wachse, fromme, / Damit der Tag dem Edlen endlich komme. Er glänzt uns vor, wie ein Komet entschwindend, / Unendlich Licht mit seinem Licht verbindend." - "Li estis la nia. [...] Nun ardis lia vango pli kaj pli: pro junuleco nekonata cxe ni mem, pro kuragxo kiu iufoje venkos la reziston de apatia mondo; pro fido kiu kaj auxdace ekbrilas kaj pacience atendas: por ke la bono efektivigxu, kresku, decu, por ke la tago finfine komencigxu por la grandanimuloj. Li antauxbrilas kiel kometo malaperonta, kiu unigas senfinan lumon kun sia lumo."
= = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo"
de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono) /
ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage)



artikel/Esperanto_serienbutton.png




Esperanto-Redaktion
03.06.2012

Kommentare

  1. Multan dankon!
    Bone farite!

    Susan Finster - 03.06.2012, 21:02