Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 5

Esperantomagazin - Nachrichten; Vallienne (Äneis); Engelsburg in Erfurt

5. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. Mai 2012: Nachrichten; Auszug "Äneis"; Hörerbriefkasten; Erfurter Engelsburg; Sprachkurs


> Download

Bürgermeisterwahl in Erfurt
Am 22. April wurde im ersten Wahlgang der regierende Oberbürgermeister Andreas Bausewein von der SPD mit knapp 60% wiedergewählt, gefolgt von Michael Panse von der CDU und Michael Menzel von den Linken. Thüringenweit konnte die CDU zulegen. Erfreulich ist eine gestiegene Wahlbeteilgung.

Urbestreca elekto en Erfurto
La 22-an de aprilo la geerfurtanoj elektis novan urbestron. Inter la sep kandidatoj klare gajnis la venkon la oficanta urbestro, la socialdemokratano Andreas Bausewein kun preskaux 60%. Je la rangoj du kaj tri trovigxas s-ro Panse de la kristandemokratanoj kaj s-ro Menzel, kandidato de la maldekstruloj. Dua balotado sekve ne necesos. Se oni konsideras la rezultojn en la tuta federacia lando oni konstatas venkon de la kristandemokrata partio CDU. Gxenerale la partopreno en la balotado kun 43,9 % senteble kreskis en komparo kun la lasta elekto. Per detalaj informoj el vidpunktoj diversaj la elsendoj de nia radiostacio dum multaj monatoj helpis la geerfurtanojn en la opiniformado pri la kandidatigxintoj.
--------------------
Fahrräder in Erfurt abgeschleppt
Am Bahnhof behindern falsch geparkte Fahrräder sogar den Blindenleitweg. Das dort gelegene Parkhaus für Räder ist sowieso immer überfüllt. Ab nun werden falsch geparkte Fahrräder abgeschleppt und können gegen Bezahlung einer saftigen Gebühr wieder ausgelöst werden. Auf jeden Fall wird es in Zukunft deutlich mehr Parkraum für Fahrräder geben.

Fortreno de dangxere parkaditaj bicikloj
La parkado-situacio cxe la cxefa stacidomo estas problema, cxar ne estas suficxe da spacoj. Ejo rezervita por provizore restigi biciklojn estas ofte premplena. Multaj biciklistoj uzas tiel la arboprotektajn krampojn gxuste tie, kie estas ankaux la gvidadpado por blinduloj. Avertaj indikiloj plejfoje ne estas atentitaj kaj la biciklistoj dauxrigas fari obstrukcon. Tio erarigas la blindulajn gvidhundojn kaj lasas la bastonojn kaptigxi en la metalaj spokoj de biciklaj radoj. De mallonga tempo la urbo malaperigas la gxenantajn biciklojn. Kontraux la monsumo de 100 euxroj la posedantoj rajtas elacxeti siajn velocipedojn. Alia problemo estas la tiel nomataj 'rubajxo-bicikloj', kiuj jam aspektas kovritaj de rusto kaj estas nenies proprajxo. Cxiuokaze ne nur cxe la stacidomo sed same aliloke en la urbokerno en la estonteco instaligxos multaj novaj biciklaj parkumejoj.
-----------------------
Gutes Klima im Erfurter Stadtrat
Am 29. März nahm der Stadtrat ein von Wissenschaftlern ausgearbeitetes Klimakonzept an, das bis 2050 gefährliche Emissionen um mindestens 80% vermindern möchte, Kohlendioxid allein soll bis 2020 um 30% reduziert werden. Die Stadt sollte auf dem Energiesektor grundsätzlich autarker werden. Priorität hat auch der Ausbau der öffentlichen Verkehrsmittel und des Radwegenetzes.

Bona klimato en la urba konsilantaro
La urbo de Erfurto adoptis novajn gvidliniojn por la protektado klimata. En la urbodoma kunveno de la 29-a de marto estis pozitiva vocxdono por klimatkoncepto disvolvita fare de sciencistoj. Gxis la jaro 2050 la gasoj estigantaj forcejan efikon kiel karbondioksido, akvovaporo, ozono, metano devus esti malaltigitaj je almenaux 80 procentoj. Sed jam en 2020 karbona dioksido reduktotas je 30 procento. Bazo por la loka klimatokoncepto estas multampleksa studo de la erfurta universitato de sciencoj aplikitaj. La longtempa celo estas ke la urbo estu kiel eble plej sendependa de eksteraj energiprovizantoj. Christian Prechtl, la kunordiganto klimatologia por la urbo de Erfurto, atentigas pri la fakto ke la ambiciaj celoj de klimata protektado estas ankaux demando de justeco: cxar atribuendos al cxiu terlogxanto la kvante sama rajto al eligo de damagxaj substancoj. Cxu sub ekonomiaj vidpunktoj prudentas totala sendependeco de la urbo de Erfurto en energiproduktado, s-ro Prechtel tamen pridubas. Evidente necesus favorigi la logxantojn pri publika transportado kaj biciklado per funkcia infrastrukturo tiukampe.
--------------
Kinderrechte-Tag
Am 3. Mai gab es auf dem Petersberg ein Fest anläßlich des Tages der Kinderrechte unter dem Motto: "Kinder sind unschlagbar". Heuer lieferten Grundschulkinder vom Wiesenhügel besondere Beiträge. Ein Ideenkoffer wandert von Schule zu Schule und ist dann auch im Rathaus zu bestaunen.

Tago de la infanaj rajtoj
La 3-an de majo okazis feste sur la urba Petromonteto la Tago de la infanaj rajtoj. Sub la moto "Infanoj ne estas superatuteblaj" lernejanoj estis alvokataj interesigxi pri siaj rajtoj sub la formo de ludoj. Por tio oni instalis sur la monteto diversajn temostaciojn pripensotajn kaj pritraktotajn. Tie oni informadis pri diversaj temoj, ekzemple pri la rajto de edukado kaj la rajto sur sanecon. Gelernantoj el la bazlernejo sur la Wiesenhügel speciale kontribuis cxijare por la agadotago. Esenca punkto en la kurantjara arangxo estis propagandi malviolentan edukadon. Kofron kun ideoj pri infanrajtoj jam de kelkaj monatoj rondirigas unu lernejo al la alia. Baldaux gxi elmontrigxos publike en la urbodomo antaux ol esti forsendita al aliaj gxemelurboj.
------------------------
Neue Kleingruppenregelung an der Erfurter Volkshochschule
Seit September müssen Teilnehmer an Volkshochschulkursen mit weniger als acht Kursanten eine höhere Gebühr bezahlen. Da es sich dabei oft um Sprachkurse handelt und der Lernerfolg in kleinen Gruppen oft größer ist, erntet man bei den Betroffenen grundsätzlich Verständnis. Die Finanzierung der VHS-Kurse wird sowieso stark von der öffentlichen Hand getragen.

La popola altlernejo sxangxos regulojn koncerne malgrandajn kursgrupetojn
En septembro de lasta jaro cxe la popola altlernejo en Erfurto nova reguligo estis enkondukita, kiu projektas minimume ok partoprenantojn po kurso. Antauxe ne trovigxis en la statutoj tia instrukcio. Sekve la aldonaj elspezoj por kursoj kun malpli ol ok partoprenantoj estis portitaj fare de la urbo. La malgrandetaj aroj ja estas okazantaj ankaux dum la nuna semestro, sed nun la partoprenantoj mem devas pagi por la pliaj kostoj. Torsten Haß, direktoro de la vesperlernejo, eksplikas: "Pli ol 20 kursoj estas aktuale en malgrandaj grupoj kaj dauxrigos, cxar la anoj estas gxenerale pretaj pagi la duoblan tarifon. Ili ecx substrekas sian tiamaniere plialtigitan sukceson en la lernado. Cxar pli ol duono de la kursoj estas lingvokursoj, tiu speco estas plej tusxita." Financado de la universitato popola realigxas po je triono fare de la lando, la urbo kaj la kotizoj de la gekursantoj.
---------------------
Mehr Nachtflugverkehr über Erfurt?
Seit in Frankfurt ein Nachtflugverbot herrscht, wittert die Leitung des maroden Erfurter Flughafens die Chance, zusätzlichen Frachtverkehr über Erfurt laufen zu lassen. Dazu müßten die jetzt erlaubten fünf Nachtflüge erweitert werden. Das zuständige Ministerium hingegen beruhigt aufgebrachte Anrainer, die um ihre Nachtruhe fürchten.

Pli da aertrafiko super Erfurto dumnokte?
En Frankfurto cxe Majno, la nokta aertrafiko estis malpermesata fare de la kortumo. Tio povus profitigi la flughavenon Erfurt, kiu tute ne estas profitodona kaj kies fermon postulas ne malmultaj. La dumnokta aertrafiko havus kreskon speciale en sxargxotrafiko. Kritikantoj timas pliigitan gxenon de erfurtanoj per bruo. Laux S-ro Köhn, direktoro de la flughaveno, plialtigo de nokta aertrafiko alportus multajn ege deziritajn enspezojn. Dum liaj intertraktoj kun diversaj sxargxokompanioj, ili substrekis la neceson permesi pli multajn ol la nun kvin noktoflugojn. La iniciativo "Protekto kontraux aviadila bruo" estas decidita emfaze kaj rezolute protesti kontraux tiaj planoj. La kompetenta ministerio inverse trankviligas ilin kontestante planojn koncerne legxajn sxangxojn.
-------------------
EVAG ersetzt Straßenbahnen vom Typ "Tatra"
Im Frühling werden noch die letzten Straßenbahnen des Typs "Tatra" ersetzt werden durch die barrierefreien Combino-Modelle. Seit den 70-er Jahren waren die in Prag erzeugten Elektrischen im Einsatz, die zwischendurch nur leicht modernisiert wurden. Zeitweise waren über 150 Waggons im Einsatz. Mit dem endgültigen Abschied geht ein Stück Erfurter Bahngeschichte zu Ende.

La Publikaj transportoservoj erfurtaj anstatauxigas la Tatra-tramojn
EVAG, la entrepreno de publika trafiko en Erfurto, anstatauxigas printempe la restintajn tramojn de la tipo Tatra per vagonaroj malaltplankaj de la tipo Combino, kiuj ebligas pasaĝerojn rapide eniĝi kaj eliĝi sen uzo de sxtupareto. La unuaj novtipaj tramoj aperis jam en 1994. La en Prago fabrikitaj tramoj en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ekfunkciis. Intertempe pli ol 150 vagonoj cirkuladis. Post la politika unuigxo oni ankaux modernigis en la plej malnovaj tramoj la sidejojn, izolajxojn kaj la luminstalajxojn. Kun la malapero de la en multaj orienteuxropaj landoj uzitaj tramtipoj finigxas ankaux post jardekoj cxapitro en la historio de erfurta publika transportado.
-------------------
Demo gegen Tierquälerei-Messe
Echte und vermeintliche Tierschützer protestierten am 24. März mit einem Marsch durch die Stadt gegen die Messe "Reiten, Jagen, Fischen". Sogar Touristen, die in einer Kutsche fuhren, waren vor ihnen nicht sicher. Veranstalter wie Besucher wiesen den Vorwurf, man tarne Tierquälerei als Sport, zurück.

Protesto kontraux la foiro de asertataj "bestoturmentantoj"
En la 24-a de marto okazis manifestacio kontraux la foiro kun la titolo "Rajdado, cxasado, fisxkaptado". La surstrata kunveno konsistis el cxirkaux 100 personoj, kiuj ofte haltis antaux suspektindaj vendejoj por protesti. Ili ankaux esprimis sian malbonhumoron per krudaj paroloj antaux veturantoj en kalesxo insultante ilin pro la kruelajxoj kontraux la tircxevaloj. Sub la titolo "Ilia sxatokupo estas murdado" la manifestaciantoj kritikis bestoturmentadon, kion sxajnaj sportemuloj kasxas kiel sporton. Ne nur la organizantoj sed ankaux la vizitantoj de la sportfoiro sentis sin neimpresitaj de tiaj argumentoj laux ilia opinio tute nerezonaj.
= = = = = = = = = =
Nun zu unserer Bücherecke. Mitte April tagte in Erfurt Deutsche Altphilologenkongreß. Zamenhof selbst war ja seit seiner Jugend ein großer Freund der klassischen Sprachen und Esperanto ist bekanntlich ein wegen seiner Genauigkeit und seines Reichtums an Ausdrucksformen exzellentes Übersetzungsmedium für Weltliteratur. Wir hören nun in der 1904 erschienenen Übersetzung von Henri Vallienne einen Ausschnitt aus dem zweiten Buch der Äneis. Dort schildert Vergil eindrucksvoll, wie die Schlangen den Priester Laokoon und seine Söhne attackieren. Die deutsche Übersetzung stammt von Johann Heinrich Voß. Vallienne war übrigens der erste große Romanautor der Esperantoliteratur. Die ersten Verse werden auch im lateinischen Original im Hexameter vorgelesen.

Sekvas nun nia angulo beletra. Okaze de la cxijara kongreso de la germanaj klasikaj filologiistoj, kiuj laborkunsidis en Erfurto meze de aprilo, ni hodiaux okupigxos pri la romia literaturo. Per tiu ni honoras ne nur la entusiamon zamenhofan pri la klasika antikveco sed ankaux la utilecon de Esperanto kiel tradukilo de monda literaturo. En la dua libro de la "Eneido" de Vergilio estas konata sceno pri la mita pastro Laokoono. Li estas sufokata, kun siaj du filoj, de du monstraj serpentoj. Tradukon de 1904 verkis la konata Esperanta auxtoro Henriko Vallienne, la germana traduko estas de Johano Henriko Voß. La unuajn versojn ni lauxtlegos ankaux en la latina heksametra originalo.

ecce autem gemini a Tenedo tranquilla per alta
(horresco referens) immensis orbibus angues
incumbunt pelago pariterque ad litora tendunt;

Siehe von Tenedos her, zwiefach durch stille Gewässer
Nahn (ich erzähl' es mit Graun) unermeßlich kreisende Schlangen,
Über das Meer sich dehnend und eilen zugleich an das Ufer.
Jen el Tenedo, tra ondoj trankvilaj, duopaj serpentoj,
- Mi rakontante tremetas! - grandegajn surmare longigas
Ringojn, kaj ambaux samvice al bordo sin ili direktas.

Laut mit Geräusch her schäumet die Flut; jetzt drohn sie gelandet,
Und, die entflammeten Augen mit Blut durchströmet und Feuer,
Zischen sie beid' und umlecken mit regerer Zunge die Mäuler.
Bruas sxauxmanta salakvo. Jam ili marbordon atingis.
Estis flamantaj okuloj, de sango kaj fajro koloraj,
Dume du langoj vibrantaj busxegojn siblante lekadis.

Alle entfliehn vor der Schau blutlos. Doch sicheren Schwunges
Gehn sie Laokoon an; und zuerst zwei schmächtigen Söhnlein
Dreht um den Leib ringsher sich das Paar anringelnder Schlangen,
Schnüret sie ein, und, - o Jammer - zernagt mit dem Bisse die Glieder.
Tion vidante, ni kuris sensangaj. Laux certa direkto,
Ili aliras al Laokoono; kaj cxiu serpento
Cxirkaux du liaj naskitoj unue volvigxas, envolvas
Ilin, kaj membrojn mizerajn kruele per mordo dissxiras,

Drauf ihn selbst, der ein Helfer sich naht und Geschosse daherträgt,
Fassen sie schnell und knüpfen die gräßlichen Windungen: und schon
Zweimal mitten umher, zweimal um den Hals die beschuppten
Rücken geschmiegt, stehn hoch sie mit Haupt und Nacken gerichtet.
Poste ekkaptas lin - kiu alkuris por ilin helpegi,
Sagojn portante - kaj ligas per volvoj grandegaj; dufoje
Ili lin meze kunpremas, dufoje per skvama vostego.
Kolon cxirkauxas, je kapo kaj brusto lin superegante.

Jener ringt mit den Händen, hinweg die Umknotungen drängend,
Ganz von Eiter die Bind' und schwärzlichem Gifte besudelt;
Und graunvolles Geschrei hochauf zu den Sternen erhebt er:
Dume per manoj tirantaj li penas disigi vivligojn,
Kiuj difektas rubandojn per kracxa kaj nigra veneno,
Li mem samtempe kriegojn terurajn jxetadas al astroj.

Aber sie beid' entrollen zum oberen Tempel, die Schlangen,
Schlüpfrigen Gangs, und ereilen die Burg der erzürnten Tritonis,
Wo sie unter die Füß' und des Schildes Wölbung sich bergen.
Poste duopaj serpentoj, al templo plej supra rampante,
Kuras, cxe alta sanktejo kruelan aliras Minervon,
Kaj al piedoj diinaj, sub sxilda rondajxo, sin kasxas.
= = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer,
wir bedanken uns für die Zuschriften aus Deutschland, Österreich, Frankreich und Thailand. Anfangs gleich eine Neuigkeit: Ab sofort gibt es eine Yahoo-Newsgroup für Esperantisten aus Thüringen.

Vom 19.-25. Mai findet im niedersächsischen Herzberg am Harz der 64. Internationale Eisenbahner-Esperantokongreß mit Teilnehmern aus über 20 Ländern statt. Wie sich die Esperantostadt dann präsentiert, sei hier beispielhaft vorgestellt: Es gibt eine internationale Eisenbahneruniformparade. Der bekannte Eisenbahnerchor Hannover von 1897 kommt in die Esperanto-Stadt. Beim Bahnhof werden von Bürgermeister Gerhard Walter der Esperantoplatz und der nach einem Esperantopionier benannte Joachim-Gießner-Weg zu den Klängen der Blasmusikkapelle Sieber eingeweiht. Ein esperantosprachiger ökumenischer Gottesdienst und Heimatabend des Harzklubs Pöhlde darf an diesem Tag auch nicht fehlen. Während der Kongreßwoche gibt es viele Fachvorträge und Sitzungen. Aber auch Kultur- und Musikprogramme kommen nicht zu kurz. Herzberger Vereine, wie das Bahnsozialwerk, die Philatelisten, die Zukunftswerkstatt werden sich auch beteiligen. Wie sehr Esperanto erfolgreich für Tourismuswerbung genutzt werden kann, zeigt auch die publikumswirksame Mitarbeit des Esperantozentrums am vor einigen Monaten erschienenen prächtigen Buch "Eine Entdeckungsreise durch Niedersachsen". Ein echter Ansporn für uns, die wir ja auch Esperantowerbung für Thüringen machen.

Vielleicht noch unbekannt für einige Hörer ist das altehrwürdige Esperanto-Kulturhaus auf Schloß Grésillon im französischen Departement Maine-et-Loire. Zusammen mit der Internationalen Liga der Esperanto-Lehrer werden in traumhafter Umgebung mit kostengünstiger Unterbringungsmöglichkeit laufend Kurse für alle Stufen angeboten. Ein Auszug aus dem sonstigen Angebot: Vom 17.-20. Mai Interkant-Treffen für Sänger; am 29. und 30. Juni Feiern zum 60. Geburtstag des Kulturhauses; vom 21.-28. Juli eine Amateur-Kunstwoche mit Theater, Musik, Tanz, Gesang, Buchbinden, Körperbewegung; vom 28. Juli - 4. August eine alternative Woche mit einem Seminar über grüne Politik und Öko-Tourismus, Vorträge & Diskussionen über Ökologie und Ökonomie; vom 4.-11. August eine Tourismus-Kultur-Woche; schließlich vom 11.-20. August ein Puppentheater-Festival für Kinder, Jugendliche, Familien.

Am Ende möchten wir Sie an den gemeinsamen dänisch-deutsch-polnischen Esperanto-Kongreß Ende Mai erinnern. Er findet zu Pfingsten vom 25. bis 28. Mai in Berlin-Lichtenberg statt. Er ist gleichzeitig der 89. Deutscher Esperanto-Kongreß. Informationen dazu findet man unter www.esperanto.de/kek2012

-----------------------------
Karaj geauxskultantoj, koran dankon por viaj leteroj el Germanio, Auxstrio, Francio kaj Tajlando. S-ro Zelimir P. de MondEsperanto en tajlanda Konkejno gratulas al ni pro nia radielsendo kaj petas nin skribi al li kiam ajn temas. Dankon por via estimo en Malproksima Azio!

Antaux cxio ni anoncas la instalon de nova Jahu-diskutogrupo pri Esperantajxoj en Turingujo. Se vi interesigxas pri la agadoj sub la verda stelo en la federacia lando de Turingujo aux se vi mem havas avizojn tiurilate, bonvolu aboni la retposxtinformojn cxe: groups.yahoo.com/group/turingio

De la 19-a gxis la 25-a de majo okazos la kongreso de fervojistoj esperantistaj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Partoprenos gxin samideanoj el pli ol 20 landoj. Ne superpritaksebla estos la reklamefekto por Esperanto. Jen kelkaj partoj de la abunda programo:
Inauxguroj de "Esperanto-placo" kaj "Joachim-Gießner-Vojo" cxe la stacidomo far la urbestro Gerhard Walter akompanata de la blovorkestro de Sieber; kantado de la hanovra Fervojista virokoruso; internacia fervojista uniformparado kun flagoj kaj cxapoj tra la urbo; ekumena diservo esperantlingva; harctipa folklorvespero far la Harcklubo Pöhlde. Krome dum la tuta semajno farigxos diversaj kunsidoj, ekzkursoj, gvidadoj, prelegoj, prezentadoj de hejmregionaj asocioj kaj ecx lingvokursoj. Kio nin en Erfurto imponigas estas la firma volo de la hercberganoj prezenti ilian hejmregionon al la mondo pere de Esperanto, ne nur okaze de la fervojista kunveno sed ankaux per kunlaboro en antaux mallonge aperinta belega kaj granda libro "Malkovri Malsupran Saksion". Ni memoru, ke intenco de nia radioelsendo estu i.a. reklami por nia regiono - rolo porfremdultrafika de la Internacia Lingvo jam de longe ekzistanta kaj iam tre vigla.

En la Luar-regiono situas la franca Esperanto-kulturdomo, la Kastelo Greziljono. Gxi bonvenigas sur sia bieno kun granda arbara parko Esperantistojn ofertante ecx proprajn cxambrojn por restado. Jen la programo aktuala ekster la regulaj lingvokursoj: De la 17-a gxis la 20-a de majo "Renkonto de Interkant"; en la 29-a kaj la 30-a de junio Greziljono festos sian sesdekjarigxon; de la 21-a gxis la 28-a de julio art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, bindado, korpomovoj; de la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto alternativa semajno kun verd-politika seminario,eko-turismo, prelegoj kaj diskutoj pri ekologiaj kaj ekonomiaj temoj; de la 4-a gxis la 11-a de auxgusto turisma kultura semajno; finfine de la 11-a gxis la 20-a de auxgusto pupteatra festivalo por infanoj, junuloj kaj familioj. Por pli da detaloj informigxu sur www.gresillon.org

Je la fino de la leterkesto ni memorigas vin pri la komuna dana-germana-pola kongreso en Berlin-Lichtenberg dum pentekosto de la 25-a gxis la 28-a de majo, kiu estos samtempo la 89-a Germana Esperantokongreso.
= = = = = =

Nun sekvas nia rubriko "Erfordiensia". Hodiaux vi konatigxos kun la konstruajxo Engelsburg en la erfurta urbokerno, kie renkontigxis la humanistoj antaux multaj jarcentoj.

Inter la 10-a kaj la 14-a de aprilo okazis en Erfurto la cxijara kongreso de la germanaj klasikaj filologiistoj. Klasikaj filologiistoj estas fakuloj, kiuj science aux pedagogie okupigxas ne nur pli malpli esoterisme helpe de literaturaj fontoj pri la forpasinta epoko greka-romia sed ankaux klopodas malkovri ties valorojn eternajn. Kongresintaj filologiistoj cxiukaze devis senti sin hejme cxi tie en Erfurto, cxar antaux jarcentoj oni konsideris Erfurton centro de humanismo aliflanke de la Alpoj. Tiam inverse al hodiaux ne venis antikvecemuloj cxi tien por kongresi sed kvazaux kiel lulilo de novaj pensmanieroj radiis Erfurto tutmonden. Uzo de la latina kiel vivanta lingvo inter scienculoj kompareblis al uzo de la angla nun, krome memorigendas la elfoso de la hebrea kaj de la helena kaj ties instruo kune kun la reformacio. Por sekvi la spurojn de humanisma Erfurto ni invitas vin en la iama latina kvartalo de Erfurto kiu establigxis ekde la 14-a jarcento paralele al la cxefa transeuxropa komerctrafika arterio nomata "Via Regia". Malproksime de la Mihxael-strato kun la iama universitato, flanke al la diversaj kolegietoj kiel ekzemple la Georga Kolegieto, studenta hejmo de Lutero, trovigxas la Kastelo de Sankta Angxelo aux "Engelsburg" en la germana. Gxi situas en la historiplena strato de Cxiuj Sanktuloj, inter la pregxejo de Cxiuj Sanktuloj kaj la Pesil-strateto kun la pli ol 900 jaragxa Malnova Sinagogo. Tie versxajne estis verkitaj la "Epistolae obscurorum virorum". Tiuj ''Leteroj de obskuraj viroj'' estas titolo de fikciaj leteraroj de skolastikistoj adresitaj al certa profesoro de belaj artoj cxe la Universitato de Kolonjo. Fakte ili estis verkitaj de humanistoj kiel satiro pri la krustokovrite velkinta ideo pri sciencoj dum la malfrua mezepoko, speciale en grupoj cxirkaux dominikanoj. Motivo estis skribe kaj jure okazanta kverelo inter la konvertigxinta judo Johano Pfefferkorn kaj Johano Reuchlin pri la valoro de juda literaturo (kiel la Talmudo) por la kristana doktrino. Reuchlin favoris gxin, dume Pfefferkorn postulis bruligon de la Talmudo. Ideon de la leteroj havis la erfurtano Crotus Rubeanus, dua parto estas de Ulrich von Hutten. Verkitaj intence en neklasika stilo kun enmiksitaj germanaj vortoj, la leteroj estas plenplena de mordaca sarkasmo kaj krude amuza komedio. La dua parto estas ecx rekta polemiko pri aroga nescio, hipokriteco kaj senmoraleco. La verko estis kondamnata de la papo en 1517. Estante proprajxo de Georgo Sturz, universitata rektoro kaj meceno de la humanistoj, la Kastelo de Sankta Angxelo gastigis krome Euricius Cordus, Justus Jonas kaj Eobanus Hessus. En la 18-a jarcento ekfunkciis cxi tie granda kaj moderna tabakfabriko, kiu ekzistis gxis 1936. La plano establi historian gastejon sur la malzorgita areo ne realigxis pro la milito. En 1952 la cxefa konstruajxo ecx malkonstruigxis. Sed jam je la fino de la 60-aj jaroj komencigxis renovigo, malkovrigo de la trabfakajxoj kaj transformo de la kelo en porstudentan klubejon. Post la germana reunuigxo la tuta ensemblo ne nur plene renovigxis sed ankaux igxis kultureventa loko. Krome trovigxas sur la areo eta studenta hejmo, familiara kafejo, internacia porstudenta informadocentro kaj laste sed ne balaste hejmeca biergxardeno kun sxajne la plej malaltaj bierprezoj urbokerne. Ili invitas la vizitantojn sidigxi kaj kiel la antauxuloj estingi la soifon, problemon ne nur humanistan sed profunde homan.
= = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono) / ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage)




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
06.05.2012

Kommentare

  1. Kara chefredaktoro Bernhard Schwaiger,
    jhus ni audis la plej freshan esperantlingvan radioemision el Erfurto.
    Ghi vere plachis. Estas varia programo lau chies gusto. Certe ghi trovos la "kapablajn orelojn" inter la auskultantoj.
    Sukceson kaj bonfarton!
    Amikte salutas
    Petro Zilvar kaj Zsofia Korody

    Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz...die Esperanto-Stadt - 06.05.2012, 22:07

  2. Al mi tre ekplachis elsendo, chio aranghita tre kvalite! Bonega ebleco ne nur auskulti lingvojn, sed ankau legi kaj perfektigi ne nur esperanto lingvon,ankau la germanan! Bravuloj!
    Chion plej bonan al vi!

    Irena - 30.05.2012, 16:54