Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 107

In unserem Esperantomagazin hören wir eine Vertonung eines Eichendorff-Gedichts (von K. Daletski) und eine Geschichte von Joachim Ringelnatz, mit interessanten Einsichten in das Theaterwesen im Thüringen der 1930-er Jahre, im deutschen Original und in der Esperantoübersetzung.

___________________________________________

107. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. Oktober 2020: Joseph von Eichendorff: "In der Fremde", Vertonung | Joachim Ringelnatz, aus "Die Flasche und mit ihr auf Reisen" (zweisprachig)


> Download

"En la fremdujo" originala teksto: Joseph von Eichendorff (1841) "In der Fremde", traduko: Krysztof Daletski (2020) -----
1. Aus der Heimat hinter den Blitzen rot / Da kommen die Wolken her, / Aber Vater und Mutter sind lange tot, / Es kennt mich dort keiner mehr. // El la hejmo malantau la fulmoj / Ventego la nubojn alblovas, / Sed patrino kaj patro jam mortis, / Neniu min tie plu konas. ---- 2. Wie bald, wie bald kommt die stille Zeit, / Da ruhe ich auch, und über mir / Rauschet die schöne Waldeinsamkeit / Und keiner mehr kennt mich auch hier. // Venas baldau, ahh baldau la tempo / De l'ripozo sub arbara bru' / En soleco, kaj ankau chi-tie / Neniu konas min plu. #######

"Die Flasche und mit ihr auf Reisen" von Joachim Ringelnatz (1932), Kapitel: "Gotha, Liebenstein, Salzungen, Eisenach" ----- Ni apenau plenigis kupeon. Kvankam ni havis legherajn kaj gajajn konversaciojn kashighis malantaue zorgegoj niaj. Nur nia rusa princo triumfis pro ni bona kritiko en la nacisocialisma gazeto "Hessische Volkswacht". Sitty Smile, la maristo, ankorau en Kaselo signis lake la ujon rekvizitan per artista enskribajho jena: "Ringelnatz-turneo, Berlino". En Gotao ni fartis tre bone en la Hotelo Alt. Tra la ghardeno iris nerezistebla odoreto je fritkolbasoj. Strato nobla kun antaughardenetoj fekunde florantaj kondukis en la direkto teatreja. Turingiaj buloj plenigis nin grave. Vidvino Mewes interesighis pri la famekonata unua kremaciejo germana - ne pro nepluvivemo sed soifante je vidindajhoj specialaj. Mi inverse preferis serchi vintrinkejon volante skribi al M. kaj poetumi iomete. La dekoracia kaj luma provo estis menditaj je la tria horo. Sed tiutempe renkontis ni nur la kastelzorganton. Char la teatraj teknikistoj estis kun la kerno aktorara kaj la intendanto Curt Strickrodt je gastludo en Eisenach. Char tiun chi kernan trupon de aktoroj kaj teknikaj personoj laborpendoligis sinjoro Strickrodt kun aktoroj kaj teknikistoj kun chiuj necesaj rekvizitoj daure inter diversaj urboj: al li chiuj teatroj estas submetitaj. Oni rakontis al ni ke la intendanto tiumaniere - kaj ne kontrau personaj interesoj - shparis multe da publikaj mondonacoj. Shtato kaj urbo, pro neenmiksighemo, lasis al lia mostho intendanta Strickrodt liberan agadon. Lian filinon nuptis certa princo anhaltia. Tion oni rakontis al ni kiuj ne povis kontroli tion. Sed klaris ke lia intendanta moshto tute ne interesighis pri niaj trupo kaj gastaktorado. Baldau tio ech pli draste videblis. Kiam mi eniris la teatrejon vespere duonan horon antau la komenco de la teatrajho mi trovis miajn kolegojn en plena kolerigho. Nek la kulisoj ankorau pretis, nek vica intendanto cheestis, nek sufloroj, nek frizistino. Sitty Smile kaj la kelnero rapidege malpakis la antau nelonge venintan kofregon kun la rekvizitoj. Ni konsideris chu sub tiaj cirkonstancoj oni ech audacus firme kaj kolerdigeste dedichi nin je ludado. Tamen la prezentado suferis je nervozeco: ankau che la rekvizitoj de la teatrejo de Gotao multo ne harmoniis. La gramofono kaj la auskultilo de Grischa ne funkciis. Dum la dua akto mi malvole transiris tra la dormochambro de Petra kaj ne en la direkto de la strato. Kaj la princo unufoje malkorekte parolis sensencajhon. Pro la manko de suflorino la vidvino Mewes - kiam shi intertempe ne bezonitis - rampis en la memorig-haleton kiel oni nomis la suflorejon. Niaj enspezoj estis de dekunu markoj. Malfeliche ni havis denove liberan tagon. Ni do veturis al Liebenstein kaj miaj kolegoj restos tie dum la sekvintaj tagoj, dume mi vizitis mian amikon W. en Hattorf apud Philippsthal. La amiko kun edzino kaj filino dorlotis min chiumaniere. Lau mia deziro oni veturigis min ankau al Hersfeld en Hesion al eksa kunsoldato. Ankau mi estis unue gasto iom maldankema kaj malbonhumora premite de monzorgoj kaj vidante la mizeron de mia amiko W. Char li estis montoingheniero mi malsuprenveturis kun li en la shakton de kalia minejo en Hattorf. Korekte vestite ni migris en la profundecon de 700 metroj tra shaktoj interesaj kaj larghaj. Poste ni ghuis la necesan kaj tre bonfaran banon. Kaj mi ankau konatighis kun multaj viroj de la gvidantaro kaj de la dungitaro de la Hattorf-minejo. Chiujn iliajn mi salutis per "Glückauf"; multaj el ili promesis ech veni spekti tiu-vespere al Liebenstein au la sekvintan vesperon al Salzungen por ghui la teatrajhon "Die Flasche". La malfruan posttagmezon la amiko transportis min al Liebenstein. Kelkaj de la Nordhausen-anoj staris antau la kolona portalo de la linda teatrejo mansvingantaj al mi. Tiam mi sentis ke 24 horoj da malkunesto kreis nostalgion en mi je ili. Ili ja estis kontentigitaj per tranoktejoj siaj ghojante pri la pluva vetero. Kaj pro ke che la vespera kasejo trovighis ankau kelkaj bonevestituloj, la tre optimisma princo promesis al ni sukceson magian. Demandite kie estus la 25 cigaredoj kiujn la teatrodirekcio laukontrakte devus poni surscenejen por ni, li respondis charme kaj prince: "El ili mi mem bezonos 18. Unu rezervita estas por Sitty Smile." Grischa interrompis dirante ke unu trous por Sitty Smile. Por ni tiu chi cigaredoj estis objektoj de dezirego. Unu donis al mi la princo en certa sceno sursceneje, sed chiam mi havis la saman malfelichon kun ghi. Char kiam mi reponis ghin post kelke da glutoj en la cindrejon, ili ighis maluzeblaj. Char ilin la fajrobrigadistoj estis plenigantaj per akvo! Jen, mi provis savi la kelkon el la tabako kiu ankorau taugus kaj fumis la tuton de tre mallonga stumpo: tia maniero tipus por maristoj, lau mia opinio. Kelkloke la fajroestingistoj ankau malpermesis al ni la kvin kandelojn kiujn vidvino Mewes lauscenario devus eklumigi dum la lasta akto. Ni sekve prenis elektrikajn. En la kazo kiam ili ne disponeblis (ekz. pli malfrue en Munkeno che la Chambra teatrejo!) oni devis ellasi la menciitan scenon. La spektantaro estis malgranda, sed bonvola kaj emociigita. Sukceso mona ne realighis. Se tiajho estis atendota sinjoro Strickrodt, la teatrochefo, devus aktorigi teamon sian, ne teamon nian. Char la garderobisto venis tro malfrue Grischa luprenis che la banistejo gladilon por gladi niajn pantalonojn kaj la kostumojn de Petra. Li faris tion artiste, char Grischa iam eklernis la metion de tajloro. Mia amiko W. konfesis ke ech li dum la lasta akto ne sukcesis reteni la larmojn. Aliaflanke li estus auskultinta inter la spektantoj komentojn komikajn. Ekzemple sinjorino antau li serioze diris ke mi estus filo de la registarestro von Boetticher el Magdeburg. Lau shi mi ne volus plu porti mian nobiligon nome. Ankau la lasta maja tago estis griza kaj malvarma. Lotte, la edzino de mia amiko W., irigis min al Vacha antau Rhön, kie mi poetumis sur la teraso antau la kelo de la konsilantaro. Sur turopinto cikonio duonrigardis el nido. Sur la linda bazarplaco ludis muzikistoj migrantaj. Interen krakas kokido. Mi transformighas de poeto al sopiranto kaj songhas de mecenato ofertante tuj grandan mondonacon al kolegoj miaj. Amiko W. estis kuniginta grupon da ch. 25 personoj irontaj vespere al Salzungen por spekti "Die Flasche" - chiuj el ili viroj el la kalifabriko Hattorf kun damoj. Enue pluvis en la enua urbeto Salzungen. Tamen la teatrejo - sen la aro da spektantoj el Hattorf - estus estinta kvazau forlasita. Ankau tie regis sinjoro Strickrodt. Inverse ni artistoj bavardis gaje en la garderoboj char purkonscience ni ne havis ion al ni riprochendan. "Posthashoj por ni perdighis", rakontis al mi Grischa montronte la hierauan fakturon. En ghi i.a. du biletoj kun libera eniro por la urbestro de Liebenstein trovighas. Ho vi bedaurinda urbestro liebenstein-a! La publiko atentegis nian spektaklon sen ech la plej malgranda bruo kvankam ili - kiel mi lernis poste - tre frostetis en la nehajtita spektantarejo. Fine mi ricevis bukedon da floroj belegaj kiun mi tradonis al niaj damoj. Denove ni devis pasigi unu tagon per nenionfaro. Tiuaspekte che miaj hattdorf-a amikaro mi pli felichis ol miaj kolegoj restantaj en Salzungen. Post matena trinkado en la kazino "Glueckauf" ni entreprenis pli longan autoekskurson en la medion dum kiu mi rimarkis ke la prusiaj stratoj estis puraj kaj bone flegitaj dume la turingiaj vojoj estis skandale malprizorgataj. Mi recevis leteron de sinjorino M. Shi estis depresia kaj skoldis kaj Strickodt-on kaj la responsulojn kiuj fivendis nin al tiu fripono! Mi ankau havis mensan perturbon atendante senpacience la tolajhon. Jen altighis finfine la suno kaj la chirkauajho subite aspektis pli afable. Lau deziro de la hattorf-anoj mi desegnis eldirajhojn sur vandon de la kazino. Dum foriro en la direkto de Eisenach la impona pejzagho revivigis en mi multajn memorojn parte de antau longa tempo. Ankau la urba teatro de Eisenach apartenis al la imperio de Strickrodt. Tie mi unue renkontis nur trion el ni. La gajaj fanfarosonoj de nia princo koncerne nian brilan estontecon disblovitis en la momento de la ekparolo de la scenejistoj. Char ili pensis ke nia gastaktorado estus tute maltauga pro ke la saman vesperon havus koncerton en Eisenach la furora kantogrupo "Comedian Harmonists" kiu chiujn interesighantojn forprenos de ni. La samon diris chiuj homoj alparolantaj min ghisvespere sur la strato au en trinkejoj: la plejmulto el ili ne menciis la nomon "Comedian Harmonists" pro nepovo korekte prononci ghin. Unu el ili diris "Christian Science". Nature, urbo kiel Eisenach ne kapablis elteni du premierojn dum unusola vespero. Ni kolektivanoj estis en malbona humoro kaj insultis certan personon nekonatan kiu primokis nin kaj la hesian kaj la turingian spektantaron. Tie chi fumado estis malpermesita ech sursceneje kio ege malplachis al ni. Post la unua akto demandis al mi fajroestingisto pri la dauro de la spektaklo. Al mia respondo, "chirkau ghis la dekunua horo", li malghentile reciprokis: "Infanoj, hastu iomete. Char tiajhoj malkutimas al ni." En la finan monologon de la unua akto mi enplektis satirajhon etan kontrau la fumo-malpermeso. La malmulto publika tre bonvole akceptis nian ludon. Amiko W. denove havis che si homojn el Hattorf. Tamen okupis min kun kolero nekomprenebla la pensado pri la malgranda frekvento che ni kontrau la plenplena domo antau la Komediaj harmoniistoj: prie mi intertempe audis. Post la dua akto mi diris al miaj kolegoj ke mi neniakaze prezentos min a la publiko. Mi tute ne revenus atendante la kolegojn poste en la foso-kelo. Alie mi chiam flegis dum la tria akto reveni por partopreni la malkonvinkan "vochan pelmelon de la alproksimighantaj maristoj". De tempo al tempo min poste eltrejnis la aktoroj por kapklinigo antau la aplaudantoj en mia rolo de dram-autoro. Tiusituacie chiam estis eta batalo inter verkistoj kaj aktoroj char ili volis ke mi klinighu tuj post la unua mallegivo kurtena. Tio maldecus! Char mi dum la lasta akto tute ne aktoris, tute inverse: oni funebris pri mi, pri la droninto. Tuj post la audo de la fina kaj signala vorto de Petra pri la alveno de la maristoj mi kashis min ie inter la fantazia kulisaro kaj subridis audante mallonge pli malfrue vochojn serchantaj min. Plejtempe sinjoro Kellner, la detektivo, sukcesis trovi min. Sekve mi forlasis la teatron de Eisenach dum la granda pauzo serchante "Süße Ecke" kaj aliajn bonkonatajn kaj familiajn lokojn kie mi antau multaj jaroj estis estinta gasto kun ardantaj knabinoj kaj ankau kun sinjorino M. Neatendite haltis geedza paro surstrate kaj la virino ekkriis: "Jen, tie marshas Ringelnatzo kaj ni klakfrapas la manojn ghis vundigho!" Mi salutis ilin kaj kontinue iris repacigite kaj ridetante. En la foso-kelo Zwingkeller mian ensemblon mi prezentis al la montaj gesenjoroj. La Hattorf-anoj pagis la sekvintajn trinkajhojn. Sed la Nordhausen-anoj baldau devis foriri. Ili prenis specialan autobuson reen al Liebenstein; ni aliaj kontinuigis la drinkadon kaj la kunfestantoj gajaj konsolis min forprenante la lastan reston de kolero el mia galo. Mia amiko W. demanditis telefone. Kiu? Kio okazis? Char la auto de la Nordhausen-anoj paneis. Feliche ne en izolita stratoparto sed proksime al la arbara lokalo "Zum grünen Jäger". La sindonema amiko W. telefonis al chiuj direktoj por venigi anstatauigo-automobilon. Fine ni, drinkinta aro da sukurantoj, ekveturis en la ravigan noktan medion. Dekstre kaj maldekstre de ni jen lumigitaj verdaj arboj kun blankaj ventrozonoj kontrau malhelan fonon. Tiam de tempo al tempo duonhelaj shtonoj au nebuleroj. Ni vere trafis la paneintojn: bildo drama de lumo kaj mallumo, diskuto lauta de homoj ekscititaj sed kondutantaj lau la regantaj moroj. Restis ankorau tempeto por preni brandeton chegasteje. Tuj poste venis la sekurista auto. Amiko W. estis insistanta ke la aktoroj ne havus kostojn. Elkore ni, la Hattorf-anoj, adiauis la Nordhausen-anojn. La sekvan matenon mi ankorau vizitis la mashinaron de sub libera chielo de la kali-fabriko kaj denove banis en la sala banakvo de la ministoj. Mi komisiis venigon mian al Salzungen kie mi diris ghis al amiko W. kaj entrajnighis en la direkto de Kissingen. Dumvojaghe fulmotondris skandale. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.10.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.