Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 122

In unserem letzten Esperantomagazin hören wir Texte zum 3. Adventsonntag "Gaudete". Wir hören die Gruselgeschichte "Terura nokto" und Gedichte von Misu Beraru. In Eiseberg drehen wir dann einen schnellen Rundgang und denken an den ersten und einzigen dort residierenden Fürsten Christian. Auch der Vater der Sphragistik stammt von dort. Lev Tolstoj klärt uns am Schluß über die wichtige Rolle von Esperanto auf.

___________________________________________

122. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 12. Dezember 2021: Texte zum 3. Adventsonntag "Gaudete" | "La terura nokto" von A.Ch. (Juni 1892) | Gedichte von Misu Beraru | Fürst Christian von Eisenberg und Johann Michael Heineccius, Vater der Sphragistik | Brief von Lev Tolstoj über Esperanto


> Download

---- Estimataj sinjoroj! Mi ricevis vian leteron kaj penos, kiom mi povos, plenumi vian deziron, t. e. eldiri mian opinion pri la penso de lingvo tutmonda entute kaj pri tio, kiom la lingvo Esperanto respondas al tiu chi ideo. Pri tio, ke homoj celas al tio, por fari unu anaron kun unu pashtisto de prudento kaj amo kaj ke unu el la plej proksimaj kondukantaj shtupoj por tio chi devas esti reciproka komprenado de la homoj unu alian, — pri tio povas ekzisti nenia dubo. Por tio, ke homoj komprenu unu la alian, estas necese au tio, ke chiuj lingvoj per si mem kunversighu al unu lingvo (kio, se ghi farighus iam, povus farighi nur post tre longa tempo), au tio, ke la sciado de chiuj lingvoj tiel vastighu, ke ne sole chiuj verkoj estu tradukitaj en chiujn lingvoj, sed ankau ke chiuj homoj sciu tiom multe da lingvoj, ke chiuj havu la eblon komunikighi unu kun la alia en tiu au alia lingvo, au tio ke chiuj elektu unu lingvon, kiun devige lernus chiuj popoloj, au fine tio (kiel supozas la volapukistoj kaj esperantistoj), ke chiuj homoj de diversaj nacioj akceptu unu arte faritan faciligitan lingvon internacian kaj chiuj lernu ghin. En tio chi konsistas la ideo de la esperantistoj. Shajnas al mi, ke tiu chi lasta supozo estas la plej prudenta kaj — la plej grava — la plej facile efektivigebla. Tiel mi respondas la unuan demandon. La duan demandon, — en kia grado la lingvo Esperanto kontentigas la postulojn de lingvo internacia, — mi ne povas respondi tute decide, char mi ne estas kompetenta jughanto en tio chi. Unu, kion mi scias, estas tio, ke Volapük aperis por mi tre komplikita, Esperanto do, kontraue, tre facila, kiel ghi devas aperi al chiu Europa homo. (Mi pensas, ke por tutmondeco en absoluta senco de tiu chi vorto, t. e. por ligi inter si Hindojn, Hhinojn, popolojn Afrikajn k. t. p., estos necesa alia lingvo, sed por homo Europa Esperanto estas tre facila). La facileco de ghia lernado estas tiel granda, ke, ricevinte antau ses jaroj Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu chi lingvo, mi post ne pli ol du horoj de okupado povis jam, se ne skribi, almenau libere legi en tiu chi lingvo. En chia okazo la oferoj, kiujn alportos chiu homo de nia Europa mondo, dedichinte kelkan tempon por la lernado de tiu chi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se chiuj, — almenau la Europanoj kaj Amerikanoj — chiuj kristanoj, — ellernos tiun chi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun chi provon. Mi chiam pensis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol la sciado de lingvoj, tiu sciado, kiu donas la eblon komunikighi kaj ligighi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontrau la aliaj nur dank' al la mehhanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ghi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero, kiu estas la chefa kaj sola difino de la homa vivo. [Brief von Leo Tolstoj an die Zeitung "La Esperantisto" vom 27. April 1894]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
12.12.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.