Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 84

In unserem Esperantomagazin wandern wir mit Bechstein auf Deutsch und in Übersetzung, feiern den Tag des Hl. Karl Borromäus, besuchen zwei Ausstellungen (Erfurt/Heiligenstadt) und hören etwas über katholischen, deutschsprachigen Kirchgesang im 16. Jahrhundert.

___________________________________________

84. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. November 2018: | "Das Tal der Lichtenau" (Ludwig Bechstein) | Diversa (Karl Borromäus, Rennsteigbahnhof, Ausstellungen "Bier in Erfurt", "Eichsfeld - Umbrüche im 19. Jhdt") | Deutschsprachiger katholischer Meßgesang im 16. Jhdt (Arthur Schwaiger)



> Download

Pri la germanlingva eklezia popolkantado en la 16-a jarcento (Arthur Schwaiger)
En la cirkulero de la parohhuja komunumo de Saalfelden en Salcburgio/Austrio de autuno 2017 trovighas artikolo kun la titolo "Pri la parohhuja historio dum Reformacio - pri la vizitadraporto el la jaro 1555-a". Tie estas noto pri nova ritaro eldonita fare de lia chefepiskopa moshto Michael von Kuenbuerg en la jaro 1557. Ritaro, en la latina lingvo "rituale", estas kvazau gvidlibro por pastroj. En la artikolo menciita ankau tekstas ke "aneksite trovighus germanlingvaj ekleziaj kantoj aprobitaj oficiale kaj kanteblaj lau la koncernita tempo ene de la eklezia jaro". Pluse spekteblas ankau la titolbildo libra kiu distribuitis en granda eldonkvanto tiam fakte al chiuj sacerdotoj de Salcburgio. En la libro atentigatas ke la eklezikantoj kantatu antau la prediko kaj ke chio tia starus en laudinda tradicio. La prediko sekvis - lau la tiama salcburgia mesordo - post la evangelio kaj la kredkonfeso. En la Ritaro de 1557 estas klara ordo lau kiu la kantoj elektendas lau la eklezijara periodo. De pasko ghis la festo de la chieleniro de la Sinjoro proponitis la kanto "Christ ist erstanden von seiner marter aller" estante la plej malnova ajho. Ghi menciatas jam en 1198 en salcburgia libro pri meskutimoj, latine "liber ordinarius". Ech dum Mezepoko la salcburga chefdiocezo intencis partoprenigi la komunumerojn, la fidelulojn estantajn dum la resto de la meso kondamnitaj je silento pro la latina lingvo. Sub la chefepiskopo Johann Jakob von Khuen-Belasy okazis por la salcburga ekleziprovinco (al ghi apartenis krom la episkoplando salcburga ankau tiuj de Passau, Freising, Regensburg, Chiemsee, Seckau kaj Lavant) en marto 1569 sinodo, en la urbo Salcburgo. Reprezentanto por al pinzgau-aj komunumoj estis parohhestro Thomas Nobilis el Saalfelden. Pinzgau estas alia nomo por la salcburgia distrikto Zell am See. Tasko estis konfirmi la praktikan realigon de la dekretoj de la Trenta koncilio kiuj aprobitis fare de papo Pio la 4-a en la 1564-a jaro. Krome pridiskutitis aktualaj problemoj ligitaj al Reformacio. Inter tio memkompreneble temis ankau pri la rolo de la ekleziaj kantoj. Per tio oni volis ankau kontraui la grandan influon de la luterana kantopraktiko char chiuj sinodanoj bone sciis pri la pozitivaj efektoj de germanlingvaj kantoj en diservoj protestantismaj! Ankau enmanigitis al chiuj sinodanoj la noveldono de la salcburgia Ritaro en kio chiuj ekstermesaj agadoj de la sacerdotoj reguligitis. Tra la 24 konstitucioj sinodaj substrekitis en la antauparolo ankau la nepro protekti kaj konservi la tuton de la ceremonioj katolikaj. Nur troaj teatrajhoj kaj ajhoj eble priridindaj estu neglektotaj. Krome prezentitis al la klerikaro la novaj uniformaj agoj. Temis ja pri veraj liturgiaj reformoj ne malofte. En la unua chapitro de la konstitucio numero 54 atente komentitis ankau la uzo de ekleziaj kantoj. La parohhestro respektive la predikanto sub punminaco devigitis ekkanti antau kaj post la prediko kanton - sed nur kanton aperintan ene de la Ritaro au kanton permesitan episkope. Animo kaj antauenpushinto de la salburgiaj reformoj en la dua duono de la 16-a jarcento estis la chekortega teologo de chefpiskopo Kuehn-Belasy, la el Supra Italio originanta dominikano Feliciano Ninguarda kiu ankau plenumis iam la rolojn de inspektoro kaj papa legato. Lau komisio chefepiskopa li entreprenis prilaboron de la salcburgia Ritaro al purigita kaj malerara versio, kiu en du volumoj aperis en Dillingen en Bavario en la jaro 1575. Char la libroj devis esti je la dispono de chiuj pastroj ili disdonitis al chiuj komunumoj parohhaj. Sur la titolpagho de ambau volumoj legeblas moto prenita el la Nova Testamento el la unua epistolo al Timoteo: "La presbiteroj kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe iuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado". La unua parto priskribis la akuratan aplikon de la sakramentoj dume en la dua parto sekvis la benoj kaj la procesioj farotaj dum la tuta eklezijaro. La unua volumo de "Libri agendorum" - tio estis la latinlingva titolo, do "libro kun farotaj aferoj" - enhavas ankau 14 kantojn originantajn plejparte el la Mezepoko. Temis pri kantoj festaj kaj malfestaj. Kiel en legharo - tipe por la stilo de la Trenta koncilio - menciatas ekskluzive nur la permesitaj kantoj germanlingvaj. Enkonduke skribatas sur la pagho 529: "Laudinda kaj ankau malnova tradicio en nia Eklezio estas ke laikuloj antau la prediko - por ke ili ricevu la dian gracon - kantu piajn kantojn en germana lingvo. Pro tio ni aldone prezentas - por ke la pieco enpopola konservighatu - la kantojn mem. Ili estu kantataj fare de la popolo lau malsupre priskribita maniero." Memkompreneble ne eblas prezenti chi tie chiujn kantojn permesitajn do ni limighu je bela ezemplo de patronia kanto. Ni prenu nur unu tre shatatan kanton. La patronia pregho kantata germanlingve prezentis ofte dum diservoj dimanchaj kaj festotagaj. Sed la tradicio de popola partopreno per kantado malaperas kvazau tute post kompleta transpreno de la Roma liturgio en Salcburgio post 1595, do post enkonduko de la Roma Meslibro (Missale Romanum) de 1570. Dauris ghis la 18-a jarcento antau la rememoro de edifa popolkantado dummesa. Tamen dum malmesaj komunaj preghadoj dum chiuj jarcentoj la pia kantado ade flegitis sen iu interrompo.
----------------------------
Lichtenau-valo/Tal der Lichtenau (aus: ludwig bechstein, wanderungen durch thüringen)
Post la foriro de schaubach kun kora adiauo kaj sincera bondezirego pri la felicha vojkontinuo de la tri amikoj, ili pilgrimis tra la belega pejzagho sur bonkvalita prusia alteben-shoseo. Malantau ili staris chielen la kolosa dolmar, kies alteco tie chi multe pli bone rimarkatas ol disde la uesto. Antau ili pashon post pasho la montoj de ebertshausen des pli surscenejenighis ju pli ili alproksimighis al la vilagho. Malsupre la lichtenau-rojo plaudis antauenpushante kelkajn akvoradojn. Abioj chirkauis de ambau partoj la altebenajhojn kaj larghaj pratoj etendighis en la direkto de benshausen. La grundo chi-tiea estas sabla; inter ebertshausen kaj schwarza trovighas richa rompigho de certa shtonspeco kaj la oftaj akvegoj transportis la plej finan rughkoloran shtongruzon sur strato kaj kampo pli multe ol vartistoj kaj posedantoj shatus. Apud benshausen la arbaroj iel reen tirighas por doni spacon al agroj, el kiuj multaj malfacile nur kultivatas. Mallonge for de la vilagho salutis la vojaghantojn la frapo de la unua martelego, sed ghi kushis tro for je la dekstra flanko kaj pro tio otto promesis al la kunvojaghantoj pluajn pli grandajn fermartelegojn. Li komencis rakonti: "Benshausen estas la vinkelo de la turingia arbaro. Tiu regha prusa vilagho kun 258 domoj kaj 1555 enloghantoj plialtrangighis en la lastpasinta tempo kaj puraj, ofte ankau grandaj kaj modernaj domoj ornamas ne nur la chefan vojon sed gastigas ankau multajn metiojn urbajn. Antaue gravegis la transportado, poste evoluis - ankau danke al tio - floranta komercado per vino. Inter 90 kaj 100 transportchevaloj importas kaj eksportas por nau entreprenoj chiujare chirkau 4000 sitelojn da rejna, palatinata, frankonia kaj franca vinoj por tuta saksio, meklenburgio, prusio, silezio, ja ech pomeranio kaj pollando."Teste david et sibylla" ekkriis lenz kaj montris la imponan nombron da vinbareloj en kelkaj kortoj kaj ankau tre novajn, stokitajn transportujojn che la domoj. Montrighas ankau jhus malsharghataj kaj resharghataj kaleshoj. "Vi vekas nian vidon, amiko, gvidu nin el la kredo al la spekto, char mi estas soifanta." "Sekvu min ghis la fonto", replikis otto kaj turnighis al flanka vojo en la direkto de amika domo el kiu audeblis bonvendiro kora. Post mallonga tempo magnete allogita rondo da felichaj adeptoj de la ghojiga dio dionizo kolektighis. Unu portis shlosilon kaj baldau la tuta societo sobeniris en la sanktejon de la zorgosolvanta dio lieo, en gigantan kelon. Tie staris en longaj vicoj la imponaj bareloj de grandeco suficha por povi loghigi pli ol unu diogenon. Per grandaj instrumentoj elfluis el unu kaj el la alia barelo dia nektaro kaj vershighis perle en la kristalajn glasojn. En tiuj chi keloj kushas 10.000 siteloj da vino kaj atentigatas je la produktodato. Tie chi oni renkontas la jarojn 1748, 1783, 1784, 1794. Antau kelkaj jaroj okazis ke de chi tie tre malnovaj jarkolektoj revenditis al la rejna regiono. Danke al la komercado per vino la chiujara spezo den benshausen estas inter 100.000 kaj 120.000 prusaj taleroj. La vinkela amika rondo sidis sur vinbareloj kaj oni kantis kaj ridis kaj la amiko kriis: "Kanton, mi petas unu vinokanton!" La muzikshatanta, migrema amiko kriis tiel al otto. Tiun chi personon oni ne devis ankoraufoje peti char li tuj ekkantis per malbela vocho tipa por multaj memdeklaritaj kantistoj - la sekvajn strofojn. Ili resonigas ehhon en lauta koruso tiel ke la vinbareloj kaj la sonanta volbajho tremis. Ni shatas la vinon, ni vershas la vinon, gastoj de bakhho. Guto da lünell, glaseto da tavell ne povas esti malutilaj. / Ni testas la vinon taksante ghin pura. Ni malakceptas la malgustan vinon. Boteleton el la rejna regiono, unu el stein, nocas al neniu. / Ni trinkas la vinon kaj nomas ghin eleganta. Unu dekduon, champanon, tokajon! La fluanta fajro tute ne povas esti malsana. / Ni laudas la vinon, societo da fratoj, ordeno kun diversaj gradoj. Da fajra likvidajho barelo el kaburbo - tute ne malutile! / Ni jubilas kaj ghojkrias dum vintrinkado. Ni volas ech bani en vino. Vinon ni volas havi ankau de la katedrala dekano. Tio tute ne venenus. / Vivu la vino, dio donu gracon kaj bonstaton al ghi, al ni, al la kurbitulo, al la malkurbitulo. Ni jam shancelighas pro la vino. La chielo terenfalas, la chielo nin gardu! Post tiu chi lauta pauzo de ne troigita sed ankau ne eta festeno oni foriris kaj charo luprenita transportis la vinshatantajn migrantojn tra la bela arbara valo de lichtenau. Vere, temis pri hela arbarero, brilante en la fresha vespera iluminado. Arghente kuris la torento, ore kaj viride trembrilis kaj glimis la foliaro de la arboj, kaj la konturoj de la montoj estis altighantaj per suna oro, kiel sur la malnovaj lignogravurajhoj de theuerdank viditaj la antauan tagon. Disde la malmovighanta porfira roko de reisingenstein kapjesis flavaj floroj kaj kontaktis la fratrojn malsuprajn laulonge de la rojo. Miozotoj ekzemple salutis la radiantajn kamomilojn pli suprajn. La zain-martelego antau mehlis ade frapis kaj el la altforno alteniris la vaporo. Baldau atingitis mehlis kaj zella kaj la charo haltis inter la du metiplenaj najbaraj vilaghoj de 270 kaj 253 domoj. Otto volis permesi al la amikoj rigardon rean en la ravigan valon. Kaj disde la alteco de la strato kaj disde la pafejo de mehlis la lichtenau-valo garantias belegan vidighon. Wagner malfermis sian skizolibron, dume otto klarigis: "La gotaa urbeto blasienzella, kiu kushas tie chi tiom piktoreske kun siaj martelegoj konstruitaj laulonge de la strato kondukanta al oberhof, kaj la vilagho mehlis malsupre fame konatas danke al siaj pafilfabrikoj kaj shtallaborejoj. En ili dungatas la plejparto de la enloghantaro. Chiujare bezonas nur la pafilofaristoj 450 funtocentojn da shtalo kaj fero. El la martelegoj de ambau vilaghoj liveratas dum la laborperiodo de 45 semajnoj porjare pli ol 4000 funtocentoj da fero. Krom la fusiloj - la fabrikoj liveras chiujare 7500 ekzemplerojn da fusiloj - oni ankau faras malmobilajhojn, bonajn chasarmilojn, pistolojn kaj multajn ajhojn de chiutaga uzo doma kaj privata. Ili chiuj antau neniu konkurencprodukto eksterlanda devas rughighi. Supre de zella vi vidas shlifmuelejon, tuban martelegon, zain-martelegon, pli supre bluan altfornon kun fajro kaj martelego kion chian antauenpushas la torento lupbach kiu en kaskadoj sobenfalas en la direkto de la vilagho situanta en la valogrundo. Poste ghi enfluas al lichtenau. Tiu monto kun la belaj chirkauajhoj nomighas lerchenberg, la alia ghuste kontraue al ni estas la malhela rupberg-monto. Sur ghi staris iam kastelo, el kies eroj oni konstruis envale kapelon je la honoro de sankta blazio. Chirkau ghi baldau formighas vilagho - jen la kauzo por la nomo blasienzelle. Belaj porfiraj kolonoj staris sur ghi sed la havemo de la trezorserchantoj detruis tiun interesan grupon char ili serchis oron. Oron la popola rakontotradicio ensorchas ja en chiujn montojn! Multon oni ankau rakontis pri vojserchantaj kaj ensorchitaj virgulinoj kiuj videblas sur tiu chi monto petante savighon. "Kiel chiuj virgulinoj" rimarkis duonsherce lenz, kiu atente observis la graniton sur kiu kondukis la strato. "La ensorchituloj ternas kaj atendas helpontan bendeziron. Tamen ghi ne helpos al ili kiel ankau la konsolo de la almozpetanto al malrichuloj ne. Dio helpu al chiuj!" Finobservitis la viridanta valo kun la helaj lokoj, la laborozaj fabrikoj kaj la pafejo kiu staras supre de mehlis surmontete same kiel pashtistejo kaj vekis per lautaj pafoj la ehhon de la lichtenau-kaldronvalo. Poste la migrantuloj veturis antau la chestratan gastejon struth kaj la pafejon de zella; dekstre estis arbaro, maldekstre en malproksimeco montoj pentrindaj. Post mallonge ili atingis lokon, kiun regas la gastejo kaj amuzigejo "Der fröhliche Mann" kun kegloludejo kaj pafbudoj. Poste ili rulighis envalen inter ofte shanghantaj pejzaghaj bildoj de martelegoj, muelejoj kaj akvofaletoj kaj finfine ili atingis la nefinighantajn vicojn da domoj en la prusia mineja kaj fabrika urbo suhl. Dum tio, vespera malhelo mole vualis kampojn kaj montojn kaj tra la malhelo la fajreroj altighis el la kamentuboj de la entreprenoj. La kochisto apenau ne sukcesis trankviligi la tirchevalojn timantajn. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.11.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.