Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 100

In unserem Esperantomagazin hören wir A. Steche mit einer Einschätzung zur Zukunft von Esperanto aus dem Jahr 1914. Dann besuchen wir Schloß Landsberg bei Meiningen. Und schließlich sind wir mit August Trinius zu Gast in Siebleben bei Gotha, im Hause des Schriftstellers Gustav Freytag.

___________________________________________

100. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. März 2020: A. Steche über Esperanto (1914) | Schloß Landsberg bei Meiningen | "In der Guten Schmiede" von August Trinius über Gustav Freytag


> Download


"In der Guten Schmiede / En la Bona forghejo", aus: "Wenn die Sonne sinkt" (von August Trinius; Auszug) ---- Char la sekvoj de grava malsano ne volis malaperi freytag decidis ie acheti someran domon por pasigi la plejmulton de la jaro en vilagha etoso. Liaj verkoj ja mem, spegulo de la propra sintenaro, klarege montris lian malamon de grandurboj, montris kiom li shatis la germanan terenon. De ghi li cherpis chiam denove forton, ne de sur la pargetoj, ne el kafeja etoso, ne el la maltrankvilo de moderna grandurbumo. En 1851 la jhurnalisto freytag la unuan fojon estis en siebleben kaj jam dum la someraj monatoj de la sekva jaro estighis la verko "die journalisten" kie li festis la klason profesian, pri kies anigho li chiam fanfaronetis. Vintrojn en lepsiko, somerojn en siebleben: tiumaniere shanghighis de tiam la kreivaj laborlokoj de la poeto. Li lasis la koron en siebleben ech en 1876, kiam li ekloghis en wiesbaden. La malgajo kaj sobenpremanto, de kio plenplenis la unuaj du geedzecoj, la miopeco: chio tia timigis kaj retenis lin antau homaj rondoj. La gaja, karaktere sprita sileziano, estighis ermito kiu ech en la sprite aktiva urbo wiesbaden intence malrenkontis homojn. Sed en siebleben lia koro chiam varmis. Inter la floroj kaj la kukurboj li sentis sin bone kaj libere. La lirikistoj de la ghardenoj, liaj kantbirdoj redonis al la vundita koro la bonan admonon ne forgesi iam la richan talenton. Tie chi estighis "die ahnen" kaj serio da aliaj majstroverkoj kiujn li kreis diktante - dume li, kiel goethe, pashis antauen kaj reen en la chambro. Inteligenta kamparano surpaperigis kion poste kritike tralegis ankoraufoje la diktinta poeto. Kion li ege shatis en siebleben estis krome la proksima situo de gotha, la vigla kaj sagha interkomuniko kun lia duka moshto ernesto la 2-a. Ne troigo estus paroli pri amikaj rilatoj inter la du viroj. Neniam la t.n. lasta koburgano abuzis la politikshatantan poeton por la propraj kialoj; freytag mem neniam estus oferinta sin mem antau reghaj tronoj. Shatado reciproka pli kaj pli firmigis la ligilon inter suvereno kaj poeto - ligilo kiun nur la morto povis rompi. Chiajn eksterajn honorojn pasigis freytag senmove sed nenio shanceligis la modestan, burghan econ. Ankau la 77-an datrevenon naskightagan li pasigis trankvile en siebleben. Lia duko estis honorinta lin; cetere li akceptis nur delegacion de veterana klubo de siebleben. Lernantoj kantis kaj deklamis kaj la vilaghaj ladaj instrumentoj gaje anoncis al la paseroj en la tegmenta defluilo ke vespere oni ghuos senkostan bieron el barelo. Jes ja, la poeto ricevis en siebleben multajn konatulojn, sed chefe apartenis lia koro al la vilaghanoj, kun kies interesoj li pli kaj pli unuighis radike. Malfrua sunradio falis sur la vivovojon de la soleca viro, kiam li finfine edzinigis sinjorinon profesoro strakosch post shia divorco en la 10a de marto 1891 en siebleben. Lia duko estis ne nur nuptoatestanto sed sendis ankau frandajhveturilon por ke la festo nupta ighu digna. Ni shuldas al shi ke freytag konsentis pri eldono de la verkaro kaj shi ridigis la maljunulon. Kunveno pli ofta kun amikoj ekokazis kaj anna strakosch ighis la chefrolulino ilse en la verko "die verlorene handschrift". Ilse tute similis al la profesorino. Nova junula elano venis super gustavon freytag kaj el jam longtempe sekighinta kaj malaktiva loko denove ekfontis. Ankorau en la mortojaro 1895 li kantis pri la hejmenrevenanta virino: "Kiam vi estas for, mi vivas en doloroj tenante vin che mia koro. Tial mi kantas gaje: vi mias kaj mi vias. Tamen demando starighas: kiam mi sentas plej grave la felichon komplezi al vi? Chu dum amo en gajeco au chu dum amo en doloreco? Al la plej granda felicho sendube apartenas ambau aferoj!" Unu jaron malposte la duka amiko estis forpasinta. Freytag skribis: "Krom chio alia tio estas al mi pro mia agho avertego." En marto li ankorau trovighis en gotha por partopreni interkonsilighon pri monumento duka. La 30an de aprilo li ekdormetis en la brakoj de la edzino: mallaute kaj sen gheno lia animo iris en la eternecon kaj la morto ne shanghis liajn trajtojn. De wiesbaden oni transportis la kadavron al siebleben. En gotha solene procesianoj transprenis ghin akompanonte ghin ghis la najbara vilagho. Tie chi oni metis la kadavron sur katafalkon en la ghardena dometo. Kamparanoj gardis apud la mortinto nokte kaj kamparanoj portis ghin surshultre transen al la ghardeno de la forpasinto. Post korshiraj devotajhoj en la kirko la skribinto de la verko "die ahnen" malsupren glitigitis en la kripton. Siebleben tiam entombigis sian plej konatan kuncivitanon. Kaj dum la granda funebra komunumo - sendube cheestis chiuj vilaghanoj sen escepto - dum ili kantis la lastan adiauon, vilaghaj hirundoj pepkantante flugis en maja sunbrilo super la ankorau ne fermita kripto por porti al la poeto la lastan saluton de tiu chi mondo. Sinjorino anna freytag intertempe translokighis de wiesbaden al berlino, sed pri siebleben shi havas la plej karajn rememorojn. Al miloj da sinceraj germanoj siebleben estas pilgrimloko. Mi ankau la lastajn majtagojn marshis tien. Nuntempe siebleben ne plu donas la idiliecan bildon kian iam havis la poeto prie, kiam li elektis ghin por la pensiaj tagoj. Oni juste konsideru ghin periferio de la rezideja urbo gotha kun socialdemokratia tendenco. Urbaj loghdomoj faris grandan brechon en la kamparojn. La olduloj de la vilagho ankorau okupighas pri siaj kutimaj vilaghaj aferoj, dume la junuloj en malbona sento de persona libereco oferis sin al fabrika laboro kontrau sana tempopasigado kaj vera moralo. Siebleben tute ne plu estas idilia hodiau! Nur rememoroj karegaj allogas onin nuntempe tien chi. Strato largha kaj senombra kondukas laulonge de bruaj knajpoj, laboristaj domoj kaj de malpuraj kampodomoj disde gotha. Temas pri la historia armea strato ghis erfurto. Post nur 30 minutoj oni povas atingi siebleben. Maldekstre kushas la tombejo kun la malbela preghejo rekte che la trafikoza shoseo; oblikve kontraue trovighas la "Bona forghejo", chirkauate de siringo kaj aliaj ornamaj arbustoj kaj fone kun arboza kaj malbruske altighanta parko kun apudaj fruktujoj kaj legombedoj. Lau malnovfrankia stilo sed tamen simpatie salutas nin la konsiderinda duetagha domo "Gute Schmiede". Sur malgranda spaco chie ajn montrighas amaso da floroj. Forcejo kaj ghardendometo estas cheflanke. Enarbuste kashas sin dometo de ghardenisto, kiu gvatas tie chi dum la vintraj monatoj. La enirejo al la chefa domo trovighas poste. Etaj chambroj tre modestaj, lau la gusto de la poeto. Sur la teretagho estas la sociaj salonoj kaj antau chio la tre malpompa laborejo de freytag. Survoje oni trairas malgrandan trinkejon kun rustikaj mebloj. La vandoj de ghi estas plenaj de bretaroj kun multaj glasoj kaj kruchoj, kies kolekto shajne ghojigis la poeton. Sur la skribotablo apuda restis chio kiel en la lasta minuto de la cheesto de freytag. Jen bildoj de la ununura ankorau vivanta filo, de la lasta edzino kaj de iliaj infanoj bonvenigantaj nin. Enkadrite kaj de liaj manoj surskribite jen paperfolio kiu portas la vortojn: "Estu kuragha, ilse, la vivo malfacilas!" Chiu verko en la biblioteko montras en la ekslibriso la nomon de ilse. Bildoj kaj desegnajhoj surmure estas dedichitaj al la amata karulino, kiel ankau tre karakteriza bildo de stauffer-bern pri freytag dum promeno enghardena. Inter la bildoj ankau ne mankas paul lindau, kiu iam ne tro laudis la verkon "die ahnen". Trankvilan promenon tra la bele flegita ghardeno kaj poste ni daurigas la iron ghis la tombo. Nenio intima, nenio retirighinta disde la lauta strattrafiko. Rekte che la ghardenlimo staras la tomboshtono kiu en la reliefo havas la bronzan kapon de la poeto. Florbedoj chepiedas kaj che la dorsa flanko estas la oraj vortoj: "Diligenta vivo ne finighas surtere per la morto sed ghi dauras en la sinteno kaj la agado de la amikaro kiel ankau en la pensoj kaj en la agado de la popolo." [Übersetzung: Schwaiger Bernhard]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.03.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.