Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 105

In unserem Esperantomagazin geht es heute - Bereich Kunstgeschichte - um die spätmittelalterliche Künstlerschule von Saalfeld und den Hl Severus und seinen Sarkophag in der Erfurter Severuskirche. Sommerzeit = Flugzeit: es folgen eine neue Esperantoübersetzung von "Wenn ich ein Vöglein wär" und eine Flugreise mit Else Ury von Erfurt nach Berlin im Jahre 1929 mit Zwischenstop in Halle. Die dauerte damals übrigens länger als eine ICE-Fahrt heute.

___________________________________________

105. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. August 2020: Kunstschule von Saalfeld (15./16. Jhdt.) | Christoph Dalitz: Wenn ich ein Vöglein wär | Hl. Severus und Severussarkophag in Erfurt | Else Ury: "Durch die Lüfte"


> Download

[Übersetzung: Christoph Dalitz] Se estus birdo mi / kun du flugiloj, mi / flugus al vi. Sed ne povante, mi / restas tie chi. // Kvankam nun for de vi / tamen parolas mi / dorme kun vi. Sed, vekighante, mi / solas tie chi. // En chiu nokta hor' / vekighas mia kor', / pensas al vi: Kiel milfoje nin / karesis ni. ####################### (Else URY 1929) "Professors Zwillinge - Von der Schulbank ins Leben", chapitro 17a - Tra la aeroj ------- Herbert estis unuafoje en erfurto. "Nun mi volas prezenti al vi la urbon de kirkoj kaj turoj", diris onklo ernst, kiam ili enpashis la mezpokan urbon. "Nia instruisto, doktoro dense nomas erfurton la miljara katedralurbo au la lutero-urbo", raportis la juna nefo. "Ambau aferoj korektas. La chefa vidindajho ghia estas la splendida katedralo. La klostro de la augustenanoj kaj la samordena preghejo estas memorlokoj je marteno lutero. Tie chi lutero kiel studento frekventis la famegan universitaton, surloke li havis kiel monahho gravegajn kredbatalojn en si. Mi ghojas povi prezenti al vi poste la malnovan korton de la augustenanoj, herbert. Ghi estas pentrinda treege kun rondarkaj pergoloj. Ili memorigas onin je italujo." "Ha, mi preferus tuj iri al la flughaveno, onklo mia", stresige klopodis herbert. Liaj hodiauaj interesoj estis nur pri tio. "La flugokampo ne malaperos, kara nefo. Unue ni ghuu en digna longeco erfurton. Kvankam mi estas esploristo pri la antikveco fascinigas min ankau la mezepoko, kiu senvualigas sin tie chi per belegaj preghejoj kaj malnovaj anguloj." Replikis herbert: "Jen mi, infano de la 20-a jarcento. Mi rezignis volonte pri chiuj malnovaj anguloj. Char por mi la flughaveno estas mil fojojn pli interesa!" Onklo Ernst ridis. "Chio je la kunvena tempo. Mi elektis la lastan flugmashinon disde erfurto berlinon por profiti de vizito unu kompletan tagon. Tio ankau ghojigu vin, la ekkono de tiu chi interesa urbo, chu ne?" Herbert shajne komprenis de chiuj elonklo-bushaj vortoj nur tiujn kiuj temas pri aviadiloj. "Per la lasta aviadilo nur ni iros? Sed tio ankorau dauros terure longe ghis la ekflugo. Sekve flughavene chio estos malhela kaj la piloto eble flugos en la malkorekta direkto", pensigis Herbert. "La flugmashinstiranto ja trovos la bonan vojon ankau nokte ricevante telegrafie la lokajn datenojn. Vidu, ja ekzistas dumnokta flugtrafiko, do ne timu. Ni krome ankorau dumtage ekvojaghos. Nur en berlino ne plu tagos." "Timo tute fremdas al mi - mi ne estas kia nia Suse!" fanfaronis herbert. Li tamen kontentighis nur post la sukcesa acheto de la flugbiletoj alberlinaj chegichete. Sed ech vizitante erfurton Herbert ne povis liberighi de la flughavenajhoj. Kiam onklo ernst admiris la belegan katedralportalon kaj atentigis la nefon je la malnovaj vitraloj rakontante ke temus pri unuj el la plej belaj de tuta germanujo, herbert demandis al si chu lia eta kofro transpasos la maksimume allasitan pezon de aviadpakajhoj. Kiel fakulo pri antikvajhoj onklo ernst entuziasme vizitis la historiajn lokojn de erfurto, dume la juna nefo tiutage ne povis kunentuziasmighi. Ech la pitoreskaj kanaletoj de la urbokerno nomighantaj 'venedig' enuigis lin. Anstatau ol rigardi la mezepokan domon de la gildoj li kriis: "Onklochjo, jen flugmashino, ankorau unu, du, tri, kvar, kvin pecoj, tuta eskardo. Domaghe ke ni ne vidos ilian surterighon." Tion dirante li montris en la delikatbluan printempan aeron kie obskuraj, gigantaj skarabeoj kun flugiloj etenditaj obtuze zumis super la malnovaj gabloj kaj turoj de la urbo. "Ekzemplodone kiumaniere erfurto unuigas sian kulturhistorian malfuturon kun la progresoj de moderna tekniko", aldonis onklo herbert filozofie. Chu lernanto starigu ununuran demandon pri kulturhistorio? Tiu chi ja estas ekskluzive temaro por la fako historio lerneje! "Sendube, onklochjo mia, temas pri la aviadiloj disponigitaj por oferto de rondflugoj super la urbo kaj ties medio. Kiaj do ili estas? Mi opinias ke ilia marko estis Junker." Onklo ernst subridetis. La junuloj de hodiau ja estas tute diversaj de iamaj tempoj, kiam li mem junulis. Che chiu ajn auto herbert scipovis nomi ekzakte la fabrikmarkon kaj la originon. La eleganta tagmangho en la klostra kelo repacigis herberton iomete pri la maltuja vizito flughavena kun la onklo. Char manghadon kaj trinkadon la juna knabo treege shatis. Li povis bone manipuli la tranchilon - kaj onklo ernst ghojighis pri lia apetitego. Post manghofino li eltiris sian cigaredujon. "Herbert, kiel staras la aferoj? Chu vi audacus fumi au chu vi timas malsanighon postan en la flugmashino?", li demandis sherce. "Onklochjo, en mia klasoshtupo oni jam estas kutimfumantoj", li fiere kiel pavo diris. Subite li memoris la unuan cigaredon fumitan kune kun suse, post kio ambau malbone fartis. Kaj dome en berlino la kunfamilianoj nuntempe sidas chetable kaj parolas pri la dangheroj kiujn herbert alfrontos. Tamen herbert estis certa ke pachjo trankviligos la timemajn damojn. Posttagmeze en la linda urba parko herbert tamen ighetis nervoza observante senchese la horloghon kiun li heredis de la avo. Se li tiam scius ke iam herbert flugos kun la horlogho tra la aeroj! "Tie chi erfurt montras sin al ni kiel floro-urbo", interrompis onklo ernst la pensojn de la akompananto. "Rigardu la florkampojn vastajn, herbert. Tulipojn kaj hiacintojn chiuspecajn, chiukolorajn. Se nia Susinjo vidus tion chi!" "Sendube, shi perdighus pro entuziasmo. Kontinue shi komisias por si la sendon de semoj kaj etaj plantidoj el erfurto. Antau mallonge shi ech diris ke shi plejvolonte volus, post la lernejana tempo, ektrejnighi hortikulturiste en erfurto." "Tion ghuste tie chi shi povus fari. La erfurtaj fabrikoj pri floroj kaj semajhoj ghuas renomon mondan. Kial do shi turmentighas per la abiturienta ekzameno se tiajhoj malutilos por tiughenra okupo?" demandis la onklo. "Afero de honoro. Se la martenaj anseroj maturighekzamenojn havas ankau suse ne volas malpli validi ol ili. Estante mia ghemelino shi ankau sentas ioman devon agi tiel. Sed nun estas veninta la momento, onklo mia. Kiu scias chu ni ankorau ghustatempe venos al la flugkampo", herbert tuj hastis diri. Char la pomokuko kun kremo jam estis formanghita. "Mi ne kontrauas, knabochjo. Kvankam ni ankorau havas ne tute du horojn ghis la ekflugo. Mi vidas ke alie vi neniam malghenos per la trudado." [...] Herbert estis tre scivolema kaj ekscitita, sed klopodis kashi tion. La unuan fojon en la vivo li estis enironta la landon de siaj revoj - flughavenon! Jam de distanco longa la flugkampo anoncas sin per lautaj murmurego kaj zumado. [...] Mil okulojn herbert volis havi tiumomente por povi digesti chion kiu samtempe surshutighis je li. [...] "Perfektege!" ekkriis herbert plene de entuziasmo. "Hodiau estas la plej bela tago de la tuta vivo." "Ni ne laudu la tagon antau la vesperon", aldonis subride onklo ernst. "Mi esperas ke vi ne suferos de aermalsano." [...] Chi-momente herbert estis tro nervoza por povi manghi. "Por kio ekzistas radiaj turoj tie chi? Chu temas pri la elsendostacio de erfurto?" "Ne, temas pri la stacio por la radiofonia interkomunikigho kiu havas rektan ligilon al la flugveterstacio." [...] "Nekredeble", ghojis herbert. "Jes, vere! Sur la flugkampoj oni sentas la spiron de progreso. Tie chi chiuj distancoj ighas malgrandaj, landlimoj forvishatas, kaj la popoloj permilite separitaj reunuighas. Mi fieras pri aparteno je generacio kiu ankorau travivis tioman evoluon chiukampan." [...] La pordoj malfermighas. "Bremsilojn for!" audeblis - kaj jen la aviadilo kiel autobuso rulighis al la startejo. Herbert tiam spektas la fumon de la ventofajro. La sirenoj, la startpermessignalo de la aerpolico, stridis de la komandoturo. "Bonan vojaghon!" sonis de la surtere restontoj. Tuj poste la mevo kun etenditaj, flugilaj helicoj knarante malsobenmovighis. "Rapide, herbert, spektu ankorau unufoje elaere la urbon de preghejoj kaj turoj", interrompis la onklo kun instrua vocho la mughon kaj obtuzan kriegon de la helicoj. "Tie trovighas la simbolo erfurta, la mario-katedralo kaj la preghejo sankta severo. Nun ni adiauas la urbon multturan." Sed herbert ne audacis sekvi la admonon de la onklo char simple maleblis al li spekti en la sobon. Verdis kaj flavis antauokule. Kramfe li fiksis la rigardon je la chapelo onkla kiu kushis supre en la pakajhreto. Malfeliche ankau la chapelo iom balancighis. "Chu vi malfartas, etulo mia?" Neniam herbert tion konfesus. "Galimatio!!" li respondis kun malautentika subrido el lipoj palighintaj. [...] Onklo Ernst agordis sian horloghon. "Post dek minutoj ni surterighos en Halle". "Chu jam?" Herbert, en sia mizero, perdis chian kapablon kalkuli la tempon. Fakte, kiam disde halle ekflugitis - tie kelkaj pasagheroj forlasis la flugmashinon, herbert ja ankorau sentis la teroforlason, sed ne plu tiom malfacile kiom estis la situtacio en erfurto. Ju pli longe la mevo flugis, des pli bone li fartis. Vere, kiam je spekto invitis malsupre la urbo jüterbog herbert jam povis trafenestre rigardi. Tiam ekplachis la flugo al li, char nun li el birda perspektivo povis distingi malhelajn arbarostriojn, lagojn, riverojn, helajn kampajn kvadratojn kun manpleno da rughaj briktegmentoj intere dissemitaj. La krepusko vespera estingis unu post la alia tie malsupre. Poste ekaperis lumoj, chi tie jen unu, aliloke jen alia - kaj tuj ech fasko da lumo! Vershajne temas pri urbeto. "Nun ni estas jam dum du horoj kaj dek minutoj enaere", informis herbert post kontrolo de sia horlogho heredita de la avo. "Baldau oni malsatos." Herbert estis en sia elemento kaj jam forgesis la mizeron de sia fistato antau nelonge. "Atendu ghis berlino. Post dek minutoj ni surterighas al la tempelhofa flughaveno. Post kelkaj minutoj oni rimarkos la perfektan orientighelp-iluminon de tempelhof. La lumjhetilegon - chu vi vidas ghin? Ghi havas grandan fortecon - la unua saluto fare de la berlina centra flughaveno!" [...] Sirena hurlado - kaj la mevo eksinkis. Lasta zumado de la helicoj kaj la avidadilo tushis la teron rulante en la flugkampeton. "Berlino, bonvolu eliri." Kvazau el alia mondo oni denove staris sur la propraj piedoj. Heleco brila, homa amasa interpushigho, auta hupado. Rea enautomobligho de ernst kaj herbert kaj rapida veturo en la direkto de la hotelo che la zoologia ghardeno. Malobskuro taga, stratoj plenaj de homoj. Lumreklamenskribajhoj kurantaj che la domovandoj. Filmteatroj anoncantaj per okulfrapachantaj bildoj kaj per rughaj kaj verdaj lumliteroj siajn belajhojn. El la radianta heleco de la kafejoj eksonis dancmuziko. Chi-jenas berlino. {Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.08.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.