Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 106

In unserem Esperantomagazin entdecken wir die Quelle für viele Ersterwähnungen thüringischer Orte, das Breviarium Lulli der Abtei Hersfeld. Auf dem Drahtesel begeben wir uns auf den Saale-Radweg zwischen Saalfeld und Jena und machen unterwegs Halt auf Schloß Weißenburg. Ludwig Tieck erzählt uns dann in einer Novelle etwas über eine Sommerreise - wo auch das Erfurter Kartäuserkloster eine wichtige Rolle spielt.

___________________________________________

106. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. September 2020: Breviarium Lull | Schloß Weißenburg am Saale-Radweg | Ludwig Tieck "Sommerreise"


> Download


Ludwig Tieck
Eine Sommerreise (Novelle, 1834)
Dumsomera vojagho (novelo, 1834)

La amikoj ankorau ghuis la belan chirkauajhon de liebenstein, chiujn tiajn allogajn naturajn scenojn kaj poste ili adiauis la arbaron, la monton kaj la afablajn de dumvoje homojn. Carl von hardenberg akompanis ilin ankorau ghis eisenach. Tien la vojo kondukas tra la turingia arbaro kaj ravige kushas la chaskastelo wilhelmsthal meze en belega arbaro. La fagoj chi-tiuj kaj en la medio estas vere de impona aspekto. En eisenach ili iris sur wartburg-on kaj memorigas al si la poemon de friedrich schlegel. La germano, aldonis ferdinand, havas daure ghojon rimarkindan antau la beleco de la arbaroj. Antau aspektoj ravigintaj nin, la italoj kaj aliaj nacianoj apenau sentas teruron sanktan respektive etoson festan kiu kaptas nin en arbaraj montaroj au en forstejoj obskuraj kaj malfrekventataj. Hardenberg revenis al liebenstein kaj de altenburg skribis ferdinando al la amikino charlotte leteron, al berlino.
- Altenburgo, la 1-an de augusto 1803 Chu eblas tiom longa encirkla irado, kioman mi faris dum pluraj semajnoj? Homojn mi aspektas kaj renkontas; virinoj kaj knabinoj, naturaj scenoj preteriras min kaj nenio prenas min normale. Char pasio, malkvieto, malfelicha melankolio sekvadas min senchese. Mi tre trompighus se mia kunvojaghanto walter ne ankau simile suferis, kion li al mi kashas. Intertempe la vivo shajnas al mi malgajega, kiam ghi malkashas al mi sian flankon malvarman kaj malkompateman: kion la malkorhavantoj taksas normalo. Ili deklaras ke juneco, sentegoj, amo estus nur masko bela! Kiam ni estis en würzburg mi memoras okazitajhojn kiuj ploregis min jam antau multaj jaroj. Vivis tie chi nobelo juna, richa, sana, bela, promesita al la plej bela knabino de la urbo. La gefiancigho alproksimighis kiam la amato ekkverelis kun oficiro pro bagatelajho. De la juna, kruda homo li tiom insultitis kaj ofenditis ke la honoro de la atakito povus reordigi, lau niaj metodoj, nur per duelo. Renkonto estas en la arbaro kaj malfeliche nia amato pikmortigas la malamikon. Fugho ne eviteblas. En la kuro de la tempo kontrauuloj kelkaj estas mortintaj dume aliaj milde jesas repacighon. Kun multe da klopodo oni finfine konvinkas la princepiskopon doni gracon sian; oni ja sukcesis klarigi ke la duelo neniam estis intencita, sed altrudita. La amato tuj, de juna elano refortigite, forveturas kaj kelkajn mejlojn antau würzburg li metas sin sur rapidegan chevalon por povi esti ech pli frue en la brakoj de sia amatino. Jen la al li konatega urbo würzburg, kies templojn kaj palacojn li ghojkrie salutas. Vojo lia kondukas antau la tombejon kie videblas longa funebra procesio, kun maljunaj kaj junaj partoprenantoj multaj venintaj el la urbo. Li demandas do piediranton pri la identeco de la entombigota persono kaj ekscias ke temus pri fianchino sia. Li forlasas la shoseon vojeraronte tra la arbaroj por gajni finfine erfurton por frokulighi surloke en la ordeno de la malparolemaj kartuzianoj. Nun li laboras ghardene, che tombo sia, parolante kun neniu. Demandite de samordenanoj au fremduloj li respondas nur per tristega memento-mori-frazo! Kiom ofte estinta estis mi en tiu soleca klostro vidante la fratojn chirkauirantajn, respektive en la kirko dum iliaj diservoj trankvilaj pensante pri tiu historio. Intertempe la monahhejoj estis chiuj malfunkciigitaj kaj la gefrokuloj estas liberigitaj de siaj votoj. Mi retrovas la junan princon prezentantan sin kiel prusian majoron kaj petantan nian chetablo-venon. Kun mi li bavardas pri tiu chi monahho, kiun li konas dirante ke li estos nia kuntablano. Post nia kunveno jen viro pli olda en burgha kostumo eniras, kies dikeco kvazau jam humura estas. Lia vizagho ne estas malnobla, tamen tute normala; sen signifo. Fiziognomio lia bonkora ne malgajas, nek filozofiecas. Vere, tiu chi-momente mi ne sentas min bone. La viro rakontis multe shatante bavardi; por lia multjara neparolad-devo shajne li serchis reparacion per la rajto paroli varie kun superfluajhoj. Pri la melankolia junula amrilato li silentas char tiajhoj ja estus tro malagrablaj. Tamen klarigis li kiamaniere ech la severa enklostra dieto observenda pro la manko da movigho ja plidikigus la korpon. La rajdo, speciale la rapida, ghis nun ne tute harmonius che li: tamen li parolis kun vera ravigho pri la prusia kavalerio, kiun li surchevale vidis kaj parte ankau partoprenis. Ja reestighus, kiel li substrekis, la soldateco en li. Nur la agho malhelpus lian tutan dedichon entuziasman je tiu chi profesio nobla. Nun li firme decidis la malmultajn jarojn restontajn tie chi en Erfurto pasigi kune kun la soldataj amikoj ne malmultaj. Dume li vivus de sia malgranda pensio. La propraj familiaj senjoroj formortus respektive li ne konus eblajn aliajn branchojn familiajn. Eventualajn heredantojn de la patra posedajharo, ilin li ne volus chagrenigi kaj igi ke ili suspekte pensu pri pliaj postuloj liaj. Ja, estas malfeliche ke la pasioj la plej grandaj kaj vere tragikaj travivajhoj ne ensulkis pliajn spurojn en la homoj. Tamen tuj sentas mi ke mi estas kun tiaj pensoj denove maljusta kaj malaminda char, sincere dirite, mi ne povas scii kion la povrulo suferis kaj per kioma timo kaj atento li por chiam observus la tombon de siaj junulaj jaroj! Chu li vere komuniku la tuton dolorozan kaj travivitan al simpla, nekonata kuntabla rondo? Chu li tiuokaze vere malsanktigu la plej noblon de sia vivo? - En vajmaro la parko, la domo de goeto, la tuta chirkauajho estas sankta por mi. En la ghardeno, kiu afable kaj noble la naturon maldonaceman tie plibeligas kaj vualigas, oni ja che chiu pasho devas pensi pri nia poeto. Li mem ne cheestis, sed kun la duka moshto ni renkontighas, kiam ni vizitis la kastelon. La majesta, sprita princo longe parolis kun ni pri diversaj temoj. La kastelo bonege aranghitis per chefkonstruisto genz, la frato de la verkisto politika. Chio chi-tie estas disponigita kun senco kaj la salonego destinita por festajhoj tre ghojigas onin. Ne estis facile elporti el la restajhoj de la fajrege damaghigita komplekso tiun chi delikatan kaj imponan meblaron. De friedrich tieck oni admiras belajn bazajn reliefojn kaj figurojn. Nur gipsajn sed tamen bone elpensitajn kaj lerte realigitajn por ke ili estu digna ornamajho al nobla domo. De vajmaro akompanis nin juna poeto nome thorbeck, kiun kaj goeto kaj shilero afable konsilis. Charete li recitis antau ni kelkajn siajn poemojn en kiuj mi tre klare retrovis la stilon de nia shilero... La versoj estis tro bonaj por komencantoj, lau mia opinio. En la urbo jena wachtel gvidis nin ghis la familio fromann, kies konatecon mi estis farinta jam pli frue. La spritoplenan naturhistoriiston ritter mi vidis tie kiel ankau clemens brentano. Che ambau, sendube grandaj talentoj, oni esperas: ke ili ne lasu blindigi sin de malvera genieco! Originaleco plena ne taugas. Krome che la juna poeto oni klare vidas ke che momentoj, kiam li shajnas esti nova kaj aparta, temas pri simpla imitado. – Kiam mi povas revidi vin? Sub kiaj kondichoj? Kaj kiuloke?



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.09.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.