Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 14

Esperantomagazin - Nachrichten; "Kind der Sorge" (Herder); Hörerbriefkasten; Drei Gleichen bei Arnstadt; Sprachkurs

_____________________________________

14. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Feber 2013


2013 02 03 esperanto.MP3

Sanierungsstau der Kitas wegen Haushaltsproblem
Fast ein Füntel der rund 100 Kindertagesstätten in Erfurt sind stark sanierungsbedürftig, besonders drei Kitas im Stadtteil Ilversgehoven. Die Stadt müßte in den nächsten drei Jahren jährlich 10 Millionen investieren, tatsächlich kamen in den letzten Jahren immer nur an die 5 Millionen zusammen. Da Bund und Länder dabei immer kräftig dazusteuerten, fühlte sich die Stadt scheinbar nicht so viel in der Pflicht. Der Fraktionsführer der CDU, Michael Panse, bleibt skeptisch, ob die Stadt die nötigen Geldmittel regelmäßig zur Verfügung stellen wird. Die befristeten Betriebsgenehmigungen mit den immer kürzeren Laufzeiten setzen jedenfalls die freien Träger gehörig unter Druck.

Neglektita renovigo de infanĝardenoj
Ekzistas en Erfurto ĉirkaŭ 100 infanĝardenoj, el kiuj kvinono ege bezonas renoviĝon. Antaŭ ĉiuj tri etulvartejoj en Ilversgehofen kun la gajaj nomoj: "Vulpo kaj pigo", "Paseronido de ĉe la Parko" kaj la "Skaraboj de la Johano-placo". Ilin frekventas pli ol 350 infanoj, kvankam la fenestroj, la hejtiloj, la fasado kaj la plankoj estas en terura stato. Jam ekde 10 jaroj oni pridiskutas rekonstruadon. Por solvi la problemojn dum la venontaj tri jaroj la urbo devus investi po jaro la sumon de 10 milionoj da eŭroj. Ĝis nun nur la duono estis je dispono, kaj neniam sen la helpo de landaj kaj federaciaj monrimedoj. S-ro Panse de la kristandemokrata frakcio kritikis tion, ĉar vidante la helpon de aliaj instancoj la urbo ekneglektis sian devon. La gepatroj de la koncernitaj infanoj enmanigis protestleteron al la urbestro kiu montris sin komprenema sen anonci konkretajn paŝojn kontraŭ la mankoj videbligitaj. La tempo urĝas ĉar nur ĝis la jaro 2015 la oficiala funkcipermeso de la infanĝardenoj validas. Poste fariĝos kontroloj eksterordinare skrupulaj ĉar temas pri aspektoj de sano. Kaj per la pli kaj pli mallongaj intervaloj inter la kontroladoj oni pli kaj pli hastigas la posedantojn pro la tempo-premo.
-------------
Baumaßnahme zwischen Anger und Domplatz
Zwischen Anger und dem Domplatz wird wegen Renovierungsarbeiten von März bis November Vollsperrung für Radfahrer und öffentlichen Verkehr herrschen. Die Geschäfte sind trotzdem über Brücken und enge Gäßchen zu fuß erreichbar. Gearbeitet wird in einem Dreischichtsystem, täglich außer Sonntagen bis 22 Uhr. Am Ende wird das Leitungssystem im Boden neu sein und das ganze Gebiet wird viele zusätzliche Verbesserungen u.a. für Radfahrer und Fußgänger aufweisen.

Konstruadegoj inter la Anger-placo kaj la katedralplaco
La monaton marton konstruadoj en la Schlösser-strato komenciĝos. La projekto estos dispartigata en tri parcelojn kaj celos la areon de inter la Anger-placo kaj la Junkersand kun Schlösser-strato kaj Fiŝbazar-placo. Diversaj problemoj tiel samtempe solviĝos, de la modernigo de la subteraj duktaro kaj tubaro ĝis la ĝenerala plibeligo kaj plilarĝigo de la padetoj por piedirantoj. La konstruprojekto daŭros ĝis novembro. Krom dimanĉe oni laboros en tri skipoj ĉiutage ĝis la horo 10-a vespere. Dume ne estos tramvoja cirkulo inter la Anger-placo kaj la Katedralplaco. La komercistoj prave malprave timas egan malaltigan de siaj vendosumoj. Ĉiukaze ĉiuj vendejoj estos alireblaj tra specialaj pontetoj kaj vojetoj mallarĝaj. Por la biciklistoj estos nur kromvojoj, same kiel por la publika transporto. Ĝi tute ne eblos en tiu grava parto de la urbocentro. Antaŭinformoj pri la nova liniaro de la transporto publika disponeblos jam en la ĉimonata eldono de la Amtsblatt, la oficiala organo de la urbo.
------------
Familienpaß 2013 mit neuen und vielfältigen Angeboten
Seit 2001 bietet die Stadt Erfurter Familien einen Familienpaß an. Dieser enthält verschiedene Rabatte und Gutscheine für den Besuch diverser Einrichtungen und Veranstaltungen. Im letzten Jahr nahmen über 80 Prozent das Angebot in Anspruch. Der diesjährige Familienpaß umfaßt 105 Angebote. Einige Anbieter wie die Gartenbauausstellung EGA, der Zoo, die Oberhofer Schihalle, das Aquarium in Oberhof oder die Oberweißbacher Bergbahn sind Stammgäste, andere wechseln von Jahr zu Jahr. Für einige Familien dient der Familienpaß eher als Ideengeber, aber nicht wenige Familien könnten sich ohne eine solche Rabattkarte vieles gar nicht leisten. Einige mitmachenden Institutionen sehen darin auch einen willkommenen Werbeeffekt. Die Leistung von immerhin 100.000 Euro in diesem Jahr von seiten der Stadt ist freiwillig, und doch wiederum nichts anderes als das Erfüllen des Grundgesetzes. Und dort ist die Förderung der Familien ja dezidiert festgelegt! Der Paß gilt für alle Familien mit Kindern bis 17 Jahren. Erfurt gemeldeten Familien mit Kindern bis zum 17. Lebensjahr.

Familioj en Erfurto neniam plu enuos
Ekde 2001 ekzistas por familioj erfurtaj karto danke al kio estas konsentitaj rabatoj por enirbiletoj. De tempo al tempo ĝi eĉ ebligas senpagan eniron. Komence sur la karto troviĝis 11 diversaj ofertoj kaj ĉirkaŭ la duono de erfurtaj familioj profitis de ĝi, lastjare jam preskaŭ 80 procentoj partoprenis. La ĉijara karto konsistas el 105 ofertoj. S-ino Thierbach, adjunktino por socialaj aferoj, klerigado kaj kulturo rezumas: "Bunta estas la programo, kaj la gamo etendiĝas de ekzkursoj al stalaktitaj kavernoj ĝis specialaj aranĝoj en la zoologia ĝardeno. Intence farite, la ofertoj ĉiam estas interesaj por la tuta familio, neniam nur por la infanoj. Duono de la ofertoj varias de jaro al jaro, aliaj ĉiam troviĝas sur la listo, ekzemple la fervojo montara de Oberweißbach, la skihalo en la konata vintrosporta regiono de Oberhof, la hortikultura parko en Erfurto aŭ la akvario en Oberhof." Diversaj muzeoj en Erfurto evoluigis ofertojn porfamiliajn, kiel la Anger-muzeo, la muzeo de popolarto kaj la muzeo por natursciencoj. Subvenciis la urbo la nunan karton per la sumo de 100.000 eŭroj. Eĉ malgraŭ la komandita ŝparemo kaj la fakto ke tia agado estas libervola kontribuo de la urbo. S-ino Thierbach klarigas: "Por kelkaj familioj sufiĉas la karto kiel stimulo fari tion kaj jenon pro manko de propraj ideoj, sed por multaj aliaj ĝi estas necesa antaŭkondiĉo. Ili sen nia karto finance ne povus permesi al si fari ion. Sekve, kvankam tia helpo ne estas priskribita, ni faras nenion alian ol plenumi la konstitucion kie estas postulata la subteno de familioj." Multaj partoprenantaj institucioj de sur la karto promesas al si efektivan reklamon. Validas la karto por ĉiuj familioj en kiuj vivas junuloj de ĝis la aĝo de 17 jaroj. Ĝi haviĝi povas ĉe la oficejo por sano kaj socialaj aferoj aŭ ĉe la porcivitana servocentro en la Urbestro-Wagner-strato.
-----------
Zukunft für Jugendarbeit in der Schwebe
Die Finanzierung der Jugendarbeit in Erfurt ist laut der vorläufigen Haushaltsplanung nur noch bis März gesichert. Grund hierfür ist, daß noch kein konkreter Haushaltsentwurf für das Jahr 2013 vorliegt. Die Leidtragenden dieses Versäumnisses sind jetzt unter anderem auch die mehr als 30 Freien Träger der Jugendhilfe in der Stadt. Einige Vereine mußten vorsorglich ihre Mitarbeiter kündigen. Manche gingen wegen der dauernden beruflichen Unsicherheit auch schon von selbst weg. Lutz Gruber, Geschäftsführer des Stadtjugendrings Erfurt, meint nicht, daß mit April ein Horrorszenario der Nichtleistungen hereinbrechen wird. Am besten wäre es, würde die Förderung der Jugendarbeit zu einer Pfichtleistung. Denn sollte die Jugendhilfe wegfallen, würde in Erfurt eine soziale Struktur zusammenbrechen, von der man sich nicht mehr so schnell erholen könne.

Futuro de la porjunulara laboro duba
Laŭ la aktuala buĝeta planado la porjunulara laboro en Erfurt ne estos asekurigata post la monato marto. Kaŭzo estas la neekzistantaj konkretaj buĝetaj planoj por la jaro 2013. Suferas de tio pli ol 30 liberaj helpantaj organizoj. Ili devas maldungi siajn kunlaborantojn estante necertaj ĉu la urbo ekde aprilo ankoraŭ donos financan subtenon. S-ino Petra Windorfer, projektgvidantino en la preventado kontraŭ aidoso, timas fermon de sia societo se monrimedoj ne plu estos je la dispono. Tamen s-ro Lutz Gruber, afergvidanto de la Urba Porjunulara Rondo, trankviligas: "Certe ne estos fiasko de ĉiuj agadoj post la 1-a de aprilo. Sed necesas reagi al ĉiuj signaloj buĝetkoncernaj, por vidi ĉu iu malaltigo tuŝus la laboron en favoro de la junuloj. Kaj politikistoj kaj administrantoj ja strebas ĝenerale meti je la dispono sufiĉe da mono por la junuloj. Sed se la urbo ne plu financos la liberajn ofertantojn, subtenadomanko radike pridiskutiĝu." Ekzemple kunlaboranto de la porjunulara hejmo "Fritzler" libervole petis maldungon pro la daŭra necerteco, kion s-ro Lutz bone komprenas. Ĉar senĉesa necerteco pri la profesia estonteco ĉiam estas psika ŝarĝo kaj deflankigas onin en la necesa koncentriĝo al la laboro. "Ŝparado en la enhavo de la porjunulara laboro en Erfurto ĉiuokaze jam ne estus ebla. Subtenado de la laboro kun junuloj estu nepre deviga kaj fiksita parto en la buĝeta planado. Tial oni donus certecon kaj malebligus eblan kolapson de socialaj strukturoj", diras s-ro Lutz.
-------------
Streusalz auf Erfurts Gehwegen schädigt die Umwelt
Laut dem Straßenreinigungsgesetz ist es in Erfurt nicht erlaubt, Auftausalze bei Schneefall und Glätte auf die Gehwege zu streuen. Ausnahmen gelten bei Eisregen oder überfrierender Glätte auf Treppen und steilen Wegen. Weiters dürfen Bäume, Beete und begrünte Flächen nicht bestreut werden. Dennoch gibt es viele Einwohner, die das Gesetz außer acht lassen. Leidtragende sind neben der Umwelt auch die Tiere, die Entzündungen davontragen können. Eine Verkaufseinschränkung für Streusalz ist nicht durchsetzbar, allerdings gibt es Fälle, wo Ordnungsstrafverfahren eingeleitet werden. Salz auf den Straßen hingegen ist durch das Abfließen in die Kanalisation kein Problem. Zudem verwendet man neue Technologien, die große Wirkung bei relativ geringer Streuung zeigen.

Noca salo sur trotuaroj
Laŭ la leĝo pri purigo de la vojoj oni ne rajtas en Erfurto disĵeti degeligan salon sur la irejojn por piedirantoj. Nur sub la danĝeraj kondiĉoj de glacipluvo kaj sur deklivaj glacikovritaj ŝtuparoj kaj vojeroj ekzistas escepto, se gravelo aŭ cindro jam ne sufiĉas. Krome arboj, bedoj kaj herbaroj ne estu tuŝitaj per salo. Tamen estas multaj loĝantoj ne respektantaj la leĝon. S-ro Frank Rupprecht, sekciestro por la trafikaĵoj raportas pri la konsekvencoj de tia fiagado: "Estas kontroloj, kaj se ni sukcesas pruvi ke iu pekis kontraŭ la ordono povas esti kriminala proceduro. Bedaŭrinde ni ne povas restrikti aŭ malpermesi la vendon de la salo." La Verduloj jam ofte alvokadis la civitanojn rezigni la malsalubran disĵeton de salo. La salo facile atingus la teron damaĝonte la vegetaĵaron. Krome la hundoj trotintaj tie suferi povus je inflamoj de siaj piedoj. Saligi la stratojn kontraŭe estas laŭ la leĝo, ĉar tie la sala lesivo defluus en la kanalan reton. Krome la supraĵo de la stratoj kaj ties strukturo estus nekompareble pli stabila ol tiu de la trotuaroj. Oni tie uzas specialan miksaĵon kiu konsistas el pli grava salo apenaŭ forblovebla kaj multe pli efika jam je pli malgranda dozado. Laŭ s-ro Rupprecht ne necesas ŝanĝi la leĝojn, nur pliintensigi ties observo.
= = = = = = = = = = = = = =
Heute hören wir das Gedicht "Kind der Sorge" von Johann Gottfried Herder, einem großen Vertreter der Weimarer Klassik. Übersetzt wurde es von Wasilij Nikolajewitsch Dewjatnin, einem Freund von Zamenhof, der selbst einiges auf Esperanto verfaßte und viel übersetzte. Er gehört gemeinsam mit Grabowski, Belmont, Kofman und Felix Zamenhof zu den Lichtgestalten der sogenannten Ersten Slawischen Schule.

En nia angulo beletra ni aŭdos la poemon "Infano de Zorgo" de Johano Gottfried Herder. Herder estis germana poeto, teologo kaj histori- kaj kulturfilozofo kaj apartenis kun Wieland, Goeto kaj Ŝilero al la klasika kvaropo de Vajmaro. Tradukis ĝin Esperanten amiko de Zamenhof, s-ro Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin.

El ruĝa argilo Diino / Malgaje figuron skulptadis,— / Kaj luno, de nokto reĝino, / De blua ĉiel' rigardadis. // Kaj Zeŭso al bela Diino / Parolis kun dia favoro: / "Rakontu, malgaja knabino, / Pri via doloro en koro." // "Ho, Zeŭso!" Diino rediras: / "Alportu vi al mi plezuron! / Nur solan sen fin' mi deziras: / Vivigu vi mian figuron!" // —Volonte mi vin kontentigos: / Viviĝas figuro jam via! / Sed tamen de nun mi devigos, / Ke estu eterne li mia.— // "Ho, ne!" al li Zorgo parolas: / Figuron mi longe skulptadis, / Al vi mi lin cedi ne volas, / Ĉar lin mi por mi preparadis! // Por mi lin restigu! Korege, / Sed vane ŝi Zeŭson admonis. / —Ho, ne! mi lin amas varmege, / Al li ĉar animon mi donis!— // "Por kio disputon vi tenas?" / Subite la Tero ekdiras: / "Al mi li sen dub' apartenas, / Ĉar tera en teron foriras!" // Kaj dioj disputis senfine, / Ĉar cedi neniu deziris / Figuron argilan,—sed fine / Al Kron' ili ĉiuj ekiris. // "Nu, ĉar reciproke ne volas / Figuron vi tiun ĉi cedi," / Grizhara Saturn' ekparolas: / "Vi kune lin povas posedi. // Aŭskultu do, dioj: nur kiam / Li mortos, anim' apartenos / Al Zeŭso potenca,—kaj tiam / Jam Ter' lian korpon alprenos. // Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, / Posedu lin ĝis lia morto!" / Mi pensas, ke tia difino / Similas je homa la sorto?
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. -- Skribas nia regula aŭskultanto Jiri P. el Prago: 'Estimata redaktoro, mi dankas por via hieraŭa elsendo, en kiu tre plaĉis al mi la kantado de Miroslav Smycka. Cetere la tuta programo estis interesa kaj mi ĝojas, ke Pavla Dvorakova sendis al vi la kantojn de la ĉeĥa esperantisto-eksa operkantisto. Mi deziras konstantan prosperon al viaj elsendoj kaj salutas vin plenkore.' Skribas Claus W. el Germanio: 'Mi vidis kun granda ĝojo, ke via stacio elsendas ankaŭ en Esperanto. Mi estas tre dankema.' --- Hodiaŭ ni aŭdos iomete aktualigitan artikolon pri la historio de niaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiu aperis en 2012 en la jarlibro de la erfurta Konsilantargimnazio. --- Ekde januaro 2012 la libera radistacio Radio F.R.E.I., civitana radio disaŭdigas elsendojn en la Lingvo Internacia. Cetere, la unua regula seshora elsendo de la menciita radistacio okazis la 6-an de oktobro 1990 el ĉambro de nia Konsilantargimnazio. Ideo naskiĝis tute spontanee dum intervjuo pri esperantaĵoj en la monato novembro, kaj danke al la konata malfermiteco de la staciestraro jam du monatojn poste disaŭdiĝis la unua elsendo. Rapideco tute impona kaŭzanta defion interesan. Ĉar detala programo ankoraŭ ne estis planita. Ekde la komenco estis klara nur unu afero: ke erfurtaĵoj plej gravu en la elsendo, ja oni estis volinta limitiĝi sole pri lokaj novaĵoj. La unua elsendo fakte estis ŝtopita nur per novaĵoj, afero iomete monotona kaj tedeta, tamen unua paŝo antaŭen. Reagoj fare de la aŭskultintaro estis multnombraj kaj ege inter si diverĝantaj. Malgraŭ kelkaj provokaj stultaĵoj, ties plimulto jam sufiĉe dokumentigis ĝeneralan intereson pri Esperanto, internacia komunikado kaj interkompreniĝo tutmonda. Baldaŭ poste decidiĝis dum redakcia kunsido ke la elsendo kiel fiksita elsendo ĉiumonata daŭru unu kompletan horon. Konsekvence endis elpensi skemon pli buntan por plenumi sesdek minutojn kiel eble plej interese. Muzikon aldoni al la novaĵoj memkompreneblis kiel embarasosolvo, sed por la resto? Raporti pri Germanujo aŭ pri la tuta mondo laŭ mia opinio ne tro senchavus, pro ke aliloke esperantaj informrimedoj multe pli profesinivele farus tion. Ŝancon elstari inter la aliaj esperantlingvaj informoj surondaj respektive surretaj donis nur la konscia sinlimigo je Turingujo, regiono en Esperantujo ege neglektita. La rubriko "Thuringiensia" pri moroj kaj kutimoj, regionaj gefamuloj, historio, vidindaĵoj liverus variecan bildon pri Turingujo al la tuta mondo. Ĝis nun ni prezentis tiucele: la erfurtan kristnaskan bazaron; la turingian kuirarton sub formo de la fama kradrostita kolbaso kaj la turingiaj buloj; la konatan Rennsteig-migradopadon; la erfurtan Ponton de la brokantistoj; la renkontiĝlokon de la humanistoj Engelsburg; la amikecon inter Ŝilero kaj Goeto en Vajmaro; la Turingian Arbaron en ĝia rolo de natura apoteko; la Konsilantargimnazion, ununura erfurta lernejo kun Esperanto-instruado; la Kyffhäuser-monteton kun la Barbarossa-monumento; la infanĝardenpioniron Frederikon Fröbel; la Georgan Kolegieton, kie loĝadis Lutero kiel studento. Lingvokurso je la fino helpus kontentigi lernemajn samtempulojn, beletra angulo kun laŭtlegataj fragmentoj montrus la riĉecon de originala kaj tradukita literaturo en ILo. Fine leterkesto de la geaŭskultantoj ebligus ne nur respondi al leteroj, komentoj kaj kritikoj sed ankaŭ informi ĝenerale pri la EO-movado. Normo starigita fare de la staciestraro enplekti la germanan en ĉiun elsendon, por eviti engetigitajn kaj trudizolitajn elsendojn por tute aparta grupo, nur komence ĝenis. Fine montriĝis ke ĝi ankoraŭ pligrandigus la akcepton fare de la aŭskultantoj. Kelkaj el orienteŭropaj landoj eĉ skribis ke danke al esperanto-elsendo kun enmiksitaj germanaj partetoj ja refreŝiĝus ilia kono de la germana lingvo. La elsendoj deŝuteblas aŭde kaj tekste. Bonega ŝanco ne nur konservi ilin sed ankaŭ plue kaj plie utiligi ilin, ekzemple kiel instruan materialon. Eble iom post iom entuziasmigos lokaj disaŭdigoj en internacia idiomo ankaŭ gelernantojn de nia Konsilantargimnazio - mezlernejo kun lingva fokuso! - por kunlaboro . Eble ili incitis kelkajn lernejanojn helpi la instruiston en la temporaba sed interesa laboro skribi tekstojn kaj voĉlegi ilin? Mi estas esperanta ...
= = = = = = =
Auf unserer Reise durch Thüringen kommen wir heute zu den Drei Gleichen. Zwischen Gotha und Arnstadt bietet sich den Reisenden ein beeindruckender Anblick: aus dem flachen Vorland des Thüringer Waldes erheben sich drei Kegelberge. Ihre Kuppen tragen je eine Burg, die Mühlburg, die Wachsenburg und die Burg Gleichen. Auf letzterer lebte Graf Ernst jahrelang mit seiner Ehefrau und einer aus dem Morgenland mitgebrachten Sultanstochter, die ihm einst das Leben gerettet hatte. Begraben sind alle drei im Erfurter Dom.

Inter la urbetoj Arnstadt kaj Gotha, en relative ebena regiono staras tri konusaj montetoj, sur kies pintoj estas po unu kastelo. Ili nomiĝas la Tri Gleichen-Kasteloj. Pro la impona panoramo al la kasteloj kaj la belvidoj ravantaj de sur la kasteloj valoras la penon halti kaj viziti la kastelojn, el kiuj du mezepokaj estas nur ruinoj. La plej malnova de ili estas la Mühlburg, kiu unuafoje menciiĝis kune kun la urbo Arnstadt en 704. Estas ja Arnstadt la plej malnova urbo en tuta Turingio! Ruina estas ankaŭ la Gleichenburg-Kastelo el la 11-a jarcento. Ĉe la piedo de la kastela monto videblas eterne dolomita marno dispeciĝinta je gruzo, tial ke nek herbaro nek floroj povas kreski. Tiuj kusenforme volbitaj marnaĵoj salutas la vizitantojn kiel buntkoloraj bendegoj ruĝe grize verde. La tria kastelo el la 10-a jarcento situas sur la plej alta konusa monteto kaj nomiĝas Wachsenburg. Kontraŭe al la du aliaj ĝi ankoraŭ funkcias, grandparte kiel restoracio. Certe la plej amata legendo en la regiono de la Tri Gleichen-Kasteloj estas la legendo de poligamisto. Ne temas pri musulmano sed pri lia grafa moŝto Ernesto de Gleichen, kiu ĝuis multjaran kontraŭvolan restadon ĉe la saracenoj. En 1228 li partoprenis la krucan militiron kune kun imperiestro Frederiko la 2-a. La agodezira energio de nia grafo baldaŭ ĉesiĝis pro malliberigo. Li sukcesis rekomendi sin mem kiel ĝardinisto en la sultanaj ĝardenoj. Sed nur unu okulo koncentriĝis al la kreskaĵoj, la alia restis fiksita sur Meleĥsalon, la lindan filinon de la sultano. Ŝi grandstile kaj amplekse respondis al la atento de la grafo kaj finfine liberigis lin. Post aventura fuĝo ili alvenis en la valo sub la kastelo Gleichen, kiu nomiĝas ekde tiam Freudenthal, valo de ĝojoj. Ĝi estas ankaŭ hodiaŭ ege ŝatata celo por ekskursantoj kaj biciklistoj. Elkore bonvenigis la grafon lia edzino, ŝajne ne havante iun problemon kun la ĉeesto de la edza amikino. Simile negrava prezentiĝis la situacio por la papo Gregoro, ĉar li benis tiun poligamion. Li pensis, ke la musulmanino ne forlasinta la grafon konvertiĝis al la kristanismo kaj restadis pro altruismokialoj. Ĉu la duobla ŝarĝo estis tro por la grafo ĝis hodiaŭ ne estas klare. Laŭdire li postvivis la du edzinojn 16 jarojn. La tombo videblas en la erfurta katedralo, kie li estas entombigita meze de siaj du virinoj.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers













artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
04.02.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.