Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 15

Esperantomagazin - Nachrichten; Ilias von Kofman; "Internacio"; Schieferabbau in Thüringen; Sprachkurs

_____________________

15. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. März 2013: Nachrichten; Ilias von Kofman; "Internacio"; Schieferabbau in Thüringen; Sprachkurs


>Download

= = = = = =
Tierschützer protestieren vor dem Erfurter Zoopark
Am 31. Jänner protestierten Aktivisten der Tierrechtsorganisation PETA vor dem Erfurter Zoopark. In gestreiften Häftlingskostümen und mit Tiermasken und Handschellen wollten sie den Zoobesuchern verdeutlichen, daß jeder Zoo für die Tiere ein qualvolles Gefängnis sei. Die Enge und die Beschäftigungslosigkeit machten die Tiere krank und viele entwickelten daher schwere Verhaltensstörungen. PETA fordere daher ein Nachzucht- und Importverbot für Tiere in Zoos. Zoodirektor Kölpin verweist auf deutliche Verbesserungen in der letzten Zeit und zeigte dem PETA-Sprecher Noetzel neue, großzügige Anlagen. Das alte Elephantenhaus würde dann 2014 modernisiert werden. Die PETA-Aktivisten ließ das unbeeindruckt. Sie billigen den Zoos höchstens die Rolle als Unterschlupf für quer durch die Republik gekarrte Zirkustiere zu. Auch für Kinder seien Zoos nichts, vermittelten sie doch den Eindruck, es sei die Aufgabe von Tieren, hinter Gittern die Menschen zu amüsieren. Für Artenerhaltung brauche man auch keine Tierparks, die solle lieber in den Ursprungsländern selbst forciert werden.

Protestoj antaŭ la erfurta zoo
La 31-an de januaro protestis antaŭ la zoologia ĝardeno aktivistoj de PETA, organizo por la protektado de bestaj rajtoj. Vestitaj per striitaj vestoj kiel karceruloj, kun mankatenoj kaj bestosimilaj maskoj ili alten levis akuzŝildojn. S-ro Noetzel, gvidanto de la agado, eksplikas: "Nia germana sekcio klarigas al la vizitantoj la vivkondiĉojn de bestoj en zooj. Ĉiu zoo estas malliberejo. Malsanigas la bestojn kaj la malvastejo kaj esti sen okupo. Sekve ni postuladas malpermeson bredi kaj importi la bestojn. Speciale por ekzotikaj specioj ne eblas imiti ilian naturan vivomedion." Sed s-ro Kölpin, direktoro de la zoo, defendas la vivkondiĉojn de la bestoj en Erfurto: "Ni strebas fari la ĉirkaŭbaraĵojn kiel eble plej originalaj por ebligi vivon normalan. Tamen ne ĉiam nepras imiti komplete la naturon. En tiu kazo devus ni aldoni ankaŭ la parasitojn kaj la naturajn malamikojn. Tio certe ne havus sencon." La afrika savano gastigas diversajn speciojn da hufuloj samloke. Atingebleco de la furaĝo fariĝas pli komplika por trejni la bestojn. Medicinaj trejnadhoroj pliriĉigas ilian konduton. S-ro Kölpin kontinuigas: "Ni iris al la porparolanto inviti lin viziti la zoon kun ni. Li ja neniam antaŭe estis ene kaj parolis pri betonaj kaĝoj sen koni la ĝardenon zoologian. Kelkaj liaj asertoj iĝis relativaj." Tamen s-ro Koetzel ne plene konvinkiĝis pro la situacio mizera de la elefantoj nek li povis esti trankviligata per la fakto ke en 2014 moderna porelefanta ejo estos je dispono. Ĉar la elefantoj en libereco kurus ĉiutage ĝis 80 kilometroj, neeble en zooj. Pro la inerteco ili evoluus malprave. Ekzemplo estus la ŝanceligo de la kapoj. Multaj nove aranĝitaj ejoj en aliaj zooj kun pli multe da spaco nur por pli bona prestiĝo estus konstruitaj. Lia organizo penus ekzkluzive investi la monon en la originaj landoj de la bestoj. Tion la zoo-direktoro vehemente kontraŭdiras. Nur danke al bredado kontrolata multaj specioj estis savataj, ekzemple la eŭropa bizono, la araba oriks-antilopo aŭ la Przewalski-ĉevalo. Krome rezervaj populacioj da rinoceroj nur ene de zooj povas esti realigataj. Ekzistas ja projektoj resendi bestojn en iliajn originajn teritoriojn, ekzemple la ansergrifon en la Proksiman orienton. Ekzotikaj animaloj estus en bona stato en modernaj terarioj kaj noktulejoj. La iniciatemuloj siaflanke ununuran rolon de bestoĝardenoj akceptus: esti deponejo por bestoj aliloke ankoraŭ pli malbone traktataj, ekzemple por la tra la tuta respubliko rondetransportataj bestoj de cirkoj. Je la fino de la tago la du kontraŭularoj ne venis al interkonsento, tamen substrekis la zoo-direktoro ke multaj argumentoj de ili estus ankaŭ siaj propraj, koncerne la amasbredadon kaj la tenadon de bestoj por peltoj. La porparolanto de la ŝatantoj de liberaj bestoj fine alvokis ĉiujn germanojn ne plu viziti bestoĝardenojn, ankaŭ por la protekto de la infanoj. Ili ne lernu ke rolo de bestoj estu vivi malantaŭ latisoj por amuzi kaj distri la homojn.
-------------
Neue Logistikkommandostelle der Bundeswehr im Erfurter Norden
Die Bundeswehr plant, ihren gesamten Logistikstab für Einsätze im In- wie im Ausland nach Erfurt zu verlegen. Leider wurde der Großteil der Gebäude der alten Steigerkaserne veräußert, sodaß im Erfurter Norden bei Mittelhausen bzw. bei der Löberfeldkaserne Infrastruktur aufgebaut werden muß. Insgesamt müssen mehr als 400 Bundeswehrangehörige zusätzlich in und um Erfurt unterkommen.

Loĝistika centro de la germana armeo en la nordo de Erfurto
La armitaj fortoj de Germanio planas translokigi sian kompletan loĝistikan stabon al Erfurto. Pro tio en mallonga tempo necesos 3.000 kvadratmetroj da loko por oficejo krom la jam ekzistantaj ejoj sur la Löberfeld-kazerno. Ĉe la malnova brikfabriko apud Mittelhausen centro prizorgos kaj kontrolos ĉiujn movojn de la federacia armeo internacie kaj enlande. Antaŭ jaroj, kiam tioma ŝarĝo ne estis antaŭvidebla, oni vendis multajn konstruaĵojn de la idiliece surmontete situanta kazerno ĉe la Steigerwald-arbaro. Ne antaŭ la 2017-a jaro ĉiuj laboroj estos finitaj. Sume pli ol 400 plusaj armeanoj devos esti loĝigataj en Erfurto.
------------
Studenten wollen Erfurter Industriekultur erhalten und neu gestalten
Viele ehemalige Industriegebäude in Erfurt, wie das Textilkontor in der Krämpfervorstadt, sind heutzutage ungenutzt. Urbanistikstudenten der Bauhaus-Universität Weimar haben sich mit neuen Nutzungsmöglichkeiten alter Industriegebäude beschäftigt. Vorteil der Umwidmung ist auch der Umstand, daß weniger Ressourcen verbraucht werden als bei gänzlichem Neubau. Vom Flair und der Geschichte hinter jedem Gebäude einmal ganz abgesehen! Ohne Umbau ginge es in den meisten Fällen nicht, da die Erfordernisse heute andere seien als früher. Eine Zusammenarbeit mit dem Denkmalschutz hülfe den Besitzern auch, Kosten zu sparen. Alle vorgestellen acht Projekte seien realistisch, wie etwa die Umwidmung eines Kraftswerks zu einem generationsübergreifenden Wohnprojekt.

Volas konservi studentoj la erfurtan industrikulturon
Multaj eksaj fabrikoj en Erfurto, kiel la tekstila kontoro en la Krämpfer-antaŭurbo, hodiaŭ jam ne funkcias. En la kadro de semestra projekto studentoj de la Bauhaus-altlernejo de Vajmaro pri tiaj konstruaĵoj zorgos. Oni elektis ok ekzemplojn el Erfurto por montri ĉiujn utiligeblecojn. S-ro Escherich pri la ideo malantaŭe: "Nepras kiel unua paŝo altestimigi la malnovajn konstruaĵojn, ne nur pro ties historio sed ankaŭ pro ties granda spaco-ofertanta funkcio. Pluse oni ŝatu la mediprotektadan fakton, ke ne necesos projekti novajn halojn sed nur uzi la jam ekzistantajn. Bedaŭrinde la ĵusa rezolucio de la urba konsilantaro pri kulturlaboro tute ne konsideris tiajn industrikulturaĵojn kun ilia magio." Kialo pro kiu posedantoj lasas la konstruaĵojn kadukiĝi estas ofte la monsumoj necesaj por malkonstruo aŭ alikonstruo. S-ino Lisa Dreier pensas ke la projekto instigus la posedantojn kunlabori kun la instancoj de protektado de monumentoj, kio krom la gajno por la urba evoluo ofte ankaŭ financajn avantaĝojn alportus. Sendube la konstruaĵoj preskaŭ ĉiam bezonas alikonstruon kaj adaptigon al la moderna tempo. Ŝi substrekas ke la ideoj de la studentoj temas pri realigeblaj kaj senchavaj projektoj. Ekzemple la eksa elektra centralo en la urboparto Gispersleben ŝanĝota en transgeneraciajn loĝejojn povus solvi parton de la kreskanta malabundo de loĝeja spaco en Erfurto.
-----------
Erfurter Kulturkonzept wurde beschlossen
Das Kulturkonzept der Landeshauptstadt ist nach über fünf Jahren am 23. Jänner endlich verabschiedet worden. Wolfgang Beese, Vorsitzender des Kulturausschusses im Stadtrat, zeigt sich zufrieden und hält die Einbeziehung der Bürger in den Prozeß als Schlüssel zum Erfolg. World-Café, Zukunftsforum und andere öffentliche Themenabende hätten sich so mehr als ausgezahlt. Dabei war dem Beschluß heftiges Ringen vorangegangen. Beispielsweise in Person des freischaffenden Künstlers und Stadtratsabgeordneten Helmut Besser, der etwa mit dem neuen Konzept für den Krönbacken-Kulturhof nicht zurechtkam. Bürgermeisterin Thierbach verweist darauf, daß für kleinere Anbieter durch den Posten eines Kulturlotsen nun mehr getan werde und der Krönbacken-Kulturhof eine Verbindung werden soll zwischen Museum und Touristenwegweiser. Außerdem böte der Petersberg neue Räume für Künstler. Um die Finanzierung sicherzustellen ruft Wolfgang Beese alle Bürger auf, den Politikern auf die Finger zu schauen und gemachte Versprechungen lautstark einzufordern.

Erfurta kulturkoncepto findecidita
Post kvin jaroj de obstina luktado de ĉiuj partoprenintoj kulturkoncepto por Erfurto estis findecidata la 23-an de januaro. Ne nur ĝeneralaĵoj estis tie vortigataj sed konkretaj agadoj precize formuliĝis. S-ro Wolfgang Beese, estro de la kulturkomisiono en la konsilantaro urba kaj longjara specialisto tiukampe estas kontenta: "La sukceso de nia koncepto povis esti realigata nur danke al la ĉiama partoprenigo de la loĝantaro, procedo antaŭe nekonata. Mi memorigu nur la aranĝojn 'World-Café' antaŭ kvar jaroj kun ne tute 200 partoprenantoj, plue la tiel nomitan 'Forumon por la estonteco' kaj kelkajn publikajn temorilatajn vesperojn." Kiel ekzemplo por la kontroversegoj menciendas la plendo de la liberprofesia artisto kaj konsilantaro Helmut Besser, kiu antaŭtimas ekskluzive muzean uzon de la Krönbacken-kulturkorto kaj la Dachröden-kulturdomo, kontraŭe al pli frue faritaj planoj. Tio malgrandigus la nombron de la lokoj por ekspozicioj de modernaj artistoj. Kontraŭdiris al tio vehemente urbestrino Thierbach, ĉar estos laŭ ŝi ne pli malmultaj sed pli multaj ejoj por modernaj ekspozicioj. Kaj la reformo de la Krönbacken-kulturkorto faros de ĝi ĉarniron inter la vidindaĵoj de la urbo kaj la muzeoj kun unuavidaj informoj por turistoj. Ĝi iĝos ankaŭ centro de akordigoj de la programoj de kulturaj entreprenoj. Pli malriĉaj liberprofesiuloj kaj pli malgrandaj firmaoj trovos helpon ĉe la nove kreenda posteno de kulturpiloto. Sur la urbocentra Peter-monteto instaliĝos plusaj ejoj por ili. La ununura problemo restonta estas la atentigo de ĉiuj ke sekvos la vortojn de la politikistoj ĉiam la disponigo de rimedoj financaj. Ree kaj ree postuli tion de la urbo kaj atenti pri la konsekvenca plenumado de la promesitaj paŝoj estos ankaŭ la devo de la civitanoj. Post tri jaroj estos provizora bilanco de la menciita koncepto, kiu daŭru ĝis 2020.
-------------
Sozialkaufhaus mit ökologischem Faktor
Sozialkaufhäuser werden immer stärker genutzt. In der Bevölkerung steigt der Bedarf an günstigen Einrichtungsgegenständen und Dingen des täglichen Gebrauches. In Erfurt seien genannt "FAIR-Kauf", das "Kaufhaus des Herzens" und das "Stöberhaus". Dort gibt es sogar ganze Wohnungseinrichtungen. Nicht wenige Kunden setzen mit ihrem Einkauf ein Zeichen gegen den Trend, alles wegzuwerfen. Außerdem sind ältere Gegenstände nicht selten von besserer Qualität als neue Dinge. Erfurt ist mit diesem Modell der Wiederverwendung übrigens einer der Vorreiter in Deutschland, da das neue Kreuslaufwirtschaftsgesetz von 2012 EU-weit Wiederverwendung vor Recycling stellt. Spenden werden gern entgegengenommen und bei Bedarf auch abgeholt. Studenten schätzten Hilfe bei der Einrichtung von Studentenzimmern. Aber auch so manche Bücherwürmer entdecken hin und wieder bibliophile Kostbarkeiten.

Socialaj vendejoj kun faktoro ekologia
Tiel nomitaj socialaj magazenoj pli kaj pli da klientoj havas. Kreskas en la loĝantaro la postulo de malmultekostaj ĉiujtagaj objektoj. En Erfurto pluraj vendejoj de diversaj karitataj organizoj funkcias: menciendas la "Fair-Kauf", la "Kaufhaus des Herzens" aŭ la "Stöberstube". Tiu laste menciita apartenas al recikligad-kompanio en la posedo de la urbo. Klarigas la gvidanto s-ro Ivo Dierbach: "Venas al ni homoj el ĉiuj socialaj klasoj. Kelkaj, facile povante permesi al si aĉeti neuzitajn aferojn, ŝatas la ekologian aspekton. Ili simple volas kontribui redukti la kvanton da rubaĵoj. Ni donas ŝancon al ĉiuj objektoj ankoraŭ uzeblaj. De tempo al tempo vi trovus ĉe ni eĉ valorajn raraĵojn. Malnovaj objektoj ofte estas de pli bona kvalito ol la produktoj hodiaŭaj." Per tiu modelo la urbo en tuta Germanio estas ekzemplodona. Ne malofte la respondeculoj ricevas demandojn de aliaj urboj kiuj volas kopii tiun ĉi bonan modelon. Gravas antaŭ ĉio fari ion kontraŭ la malbona ĝenerala tendenco forĵeti amason da ankoraŭ bonkvalitaj aferoj. Afable akceptataj estas ĉiuj donoj ankoraŭ uzeblaj: senkoste oni venos preni ilin. Tio ankaŭ dungos homojn, kiuj eble aliloke ne trovus laborejon. Konata kaj ŝatata inter studentoj estas ankaŭ la servo, pretigi malmultekostajn meblarojn. Kaj inter libroemuloj estas la onidiro ke tie povus esti elfosataj raraj libroj. La vendejo troviĝas en la Eugen-Richter-strato kaj estas malfermita ĉiutage.
-----------------------------
EU-Kommission will Wasserversorgung privatisieren
Der Wassermarkt in Europa soll liberalisiert werden. So wird jede Gemeinde entscheiden können, ob sie die Rechte auf Vermarktung aus der Hand geben möchte. Deutsche Unternehmen wie RWE und Gelsenwasser oder europäische Konzerne wie Thames Water oder Veolia sind potentielle Käufer. Kritiker, unter ihnen die Erfurter Sozialdemokraten, sind strikt dagegen und verweisen u.a. auf schlechte Erfahrungen in Berlin. Steigende Wasserpreise seien nämlich nur eine der negativen Konsequenzen, die einer Deregulierung folgen würden.

Liberaligo de la trinkakva merkato minacas
Estas plananta la Eŭropa Komisiono direktivon kiu liberaligos la akvomerkaton en Eŭropo. Ĝis nun la suvereneco pri la akvomastrumado estas en la mano de la unuopaj ŝtatoj respektive de la komunumoj. En Germanio pli ol duono de la trinkebla akvo liveriĝas fare de la publikaj akvodistribuejoj. Baldaŭ la merkato malfermiĝos kaj ĉiu komunumo decidos aŭ vendi la rajtojn aŭ daŭrigi propran akvoprovizadon. Germanaj entreprenoj kiel RWE kaj Gelsenwasser aŭ eŭropaj konzernegoj kiel Thames Water aŭ Veolia estus potencaj aĉetantoj. Kritikantoj timas tian privatigon de la akvoservoj, inter ili ankaŭ la erfurtaj socialdemokratanoj. Ili subtenas la tuteŭropan subskribokampanjon civitanan kun la titolo "Akvo estas homa rajto". La distrikto-estro s-ro Haß eksplikas: "La problemo estas la kredo de la Eŭropa Unio, ke la merkato ĉion favore reguligos kaj zorgos ke al ĉiuj estos donata la necesa akvokvanto. Sed necesas tiam ankaŭ gajno kaj profito kio aŭtomate plialtigos la prezojn. Jam en 1999 la federacia lando Berlino transmetis la respondecon pri la akvo al du privataj akvoprovizantoj. Sekve la akvokostoj draste plialtiĝis dume la kvalito malaltiĝis.
= = = = = = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke hören wir die ersten 30 Verse des ältesten europäischen Literaturdenkmals, der homerischen Ilias. Übersetzer auf Esperanto war der grandiose Abram Kofman im Jahre 1895. Aber auch die deutschen Übersetzung ist selbst schon längst ein Klassiker; sie stammt von Johann Heinrich Voß aus dem Jahre 1793. Die ersten sieben Verse hören wir auch im altgriechischen Original. Sie sind das für Epen typische Proömium. Dabei werden oft neben einem Gebet, das Thema genannt, wie hier, wo bereits das erste Wort wie ein Sigel den Inhalt nennt: Zorn und Groll, menis eben. Das Versmaß ist der Hexameter.

En nia beletra angulo estu vi, karaj aŭskultantoj, invitataj al Malnova Greklando. Ni aŭdos la komencon de la plej malnova literaturaĵo eŭropa, la Iliado. Tradukis ĝin Abram Kofman en 1895, la germana traduko estas la sendube plej famekonata en la germanan, nome tiu de Johano Henriko Voß el la jaro 1793. La sep unuaj versoj heksametraj prezentiĝos ankaŭ en la helena originalo. Ili estas prefaco kun alvoko al diino, kie nomiĝas jam per la unua vorto la temo de la Iliado, nome la kolero, greke: menis.

Μηνιν αειδε, θεα, Πηληιαδεω Αχιληος / ουλομενην, η μυρι' Αχαιοις αλγε' εθηκε, / πολλας δ' ιφθιμους ψυχας Αιδι προιαψεν / ηρωων, αυτους δε ελωρια τευχε κυνεσσιν/ οιωνοισι τε πασι, Διος δ' ετελειετο βουλη, / εξ ου δη τα πρωτα διαστητην ερισαντε / Ατρειδης τε αναξ ανδρων και διος Αχιλλευς. -- Singe den Zorn, o Göttin, des Peleiaden Achilleus, / Ihn, der entbrannt den Achaiern unnennbaren Jammer erregte, / Und viel tapfere Seelen der Heldensöhne zum Aïs/ Sendete, aber sie selbst zum Raub darstellte den Hunden, / Und dem Gevögel umher. So ward Zeus' Wille vollendet: / Seit dem Tag, als erst durch bitteren Zank sich entzweiten / Atreus Sohn, der Herrscher des Volks, und der edle Achilleus. -- Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo, / Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn / Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn / De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro / Al rabobirdoj kaj hundoj - fariĝis la volo de Zeŭso - / De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte / La ordonanto al viroj, Atrido, de l'dia Aĥilo. // Wer hat jene der Götter empört zu feindlichem Hader? / Letos Sohn und des Zeus. Denn der, dem Könige zürnend, / Sandte verderbliche Seuche durchs Heer; und es sanken die Völker: / Drum weil ihm den Chryses beleidigst, seinen Priester, Atreus Sohn. -- Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? / Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo, / Li malsanigis la militistaron, - mortadis popoloj, / Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l'dio. // Denn er kam zu den rüstigen Schiffen Achaias, / Frei zu kaufen die Tochter, und bracht' unendliche Lösung, / Tragend den Lorbeerschmuck des treffenden Phöbos Apollon / Und den goldenen Stab; und er flehete laut den Achaiern, / Doch den Atreiden vor allen, den zween Feldherren der Völker: -- Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago / Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj, / Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, / La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis, / Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn: // "Atreus Söhn', und ihr andern, ihr hellumschienten Achaier, / Euch verleihn die Götter, olympischer Höhen Bewohner, / Priamos Stadt zu vertilgen, und wohl nach Hause zu kehren; / Doch mir gebt die Tochter zurück, und empfanget die Lösung, / Ehrfurchtsvoll vor Zeus ferntreffendem Sohn Apollon." -- "Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj, / Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui / Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe. / Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, / Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan." // Drauf gebot beifallend das ganze Heer der Achaier, / Ehrend den Priester zu scheun, und die köstliche Lösung zu nehmen. / Aber nicht Agamemnon, des Atreus Sohne, gefiel es; / Dieser entsandt' ihn mit Schmach, und befahl die drohenden Worte: -- Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron / Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi. / Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono; / Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: // Daß ich nimmer, o Greis, bei den räumigen Schiffen dich treffe, / Weder anitzt hier zaudernd, noch wiederkehrend in Zukunft! / Kaum wohl möchte dir helfen der Stab, und der Lorbeer des Gottes! / Jene lös' ich dir nicht, bis einst das Alter ihr nahet, / Wann sie in meinem Palast in Argos, fern von der Heimat. -- "Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj / Larĝaj, nun - pro malrapido aŭ poste - pro la reveno: / Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l'dio. / Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos / Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Tschechien, Italien, Frankreich, Österreich und Deutschland. Aus Berlin erreichte uns folgender Rundbrief von Roland S.: "Es sind noch einige Monate hin bis zum Mega-Event - 90 Jahre Esperanto-Sendungen in Deutschland. Natürlich aus Berlin! Unsere spontan angesetzte Auftaktveranstaltung zum UNESCO Tag des Radios am 13. Februar im Museum für Kommunikation war ein voller Erfolg. Für die nächsten Monate sind zum Aufwärmen und Anfüttern diverse Events geplant: Ausflug zum Sender Königswusterhausen, von wo dann später gesendet wurde; Besichtigen alter Radios im Museum; Besuch des Berliner Funkturms Vor dem regulären Sendebetrieb gab es Funkamateure, Zeitschriften, Empfangsberichte... In den Rundfunkarchiven sind Mitschnitte von Esperanto-Sendungen aufgespürt worden. Wir stellen hiermit das historische Material zur Verfügung und würden uns über eine kreative Nutzung in einer Sendung freuen, z.B. von Artikeln zum Radio aus dem Germana Esperantisto und anderen Zeitschriften der Periode 1924 - 1945." Lieber Herr S., danke für Ihre Zeilen. Wir werden Ihre Links durchforsten und uns diesem Thema in den kommenden Sendungen widmen. ---- Niaj amikoj el la franca Esperanto-kastelo Greziljono invitas kiel kutime ĉiujn al riĉa programaro. Unue al la "Staĝo printempa" de la 20-a de aprilo ĝis la 1-a de majo kun intensivaj kursoj, internaciaj KER-ekzamenoj, seminario pri interkultura komunikado. Due al la laŭtema somera programo de la 6-a de julio ĝis la 17-a de aŭgusto kun turisma semajno kun tuttagaj ekskursoj, art-amatora semajno, alternativa MOJOSemajno, festa semajno por infanoj kaj familioj kaj Teatra aktora semajno. Pli detalaj informoj kaj kontaktadreso haveblas sub www.gresillon.org/printempo (respektive: .../somero) -- La gazeto "Espero Katolika" estas la plej malnova daŭre aperanta E-revuo: ĝia unua numero estis eldonita en 1903. La estraro de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista permesis al ni uzi artikolojn el la enretigita arĥivo de ĝia gazeto. Dankon! Du interesegajn leterojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ faras efekton pro la pionira esperantista genio, ni trovis en la unua numero de la gazeto. Ili estis skribataj de Henri Auroŭx, kunfondinto de la katolika societo. Aŭskultu! -- VEKIĜU, ESPERANTISTOJ! Antaŭ unu jaro, multe babiladis Esperantistaj gazetoj pri la neŭtraleco de la Internacia lingvo. Kaj, efektive, tiu lingvo estas tiel neŭtrala, ke neniu ĝin uzas, ke per ĝi nenio estas dirata, ke la Esperantistoj parolas nur pri Esperanto. Kiam ĵurnalo publikigis artikolon pri kelka ideo, tuj unu el niaj majstroj prenis severan mienon, tondris al la malfeliĉa ĵurnalisto kaj dediĉis lin al dioj inferaj, pretekste ke lia verkinto estis parolinta pri socialismo aŭ alia dogmaro. Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere: Tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroj, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj; ankaŭ neŭtrala tiu, kiu, dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas: tiele ĉi neŭtralos Espero Katolika. Ni tre bone ŝatas, ke Socialistoj, Hebreoj, Protestantoj, Framasonoj kreu revuojn, ke fondiĝu Espero Socialista, Espero Hebrea, Espero Protestanta, Espero Framasona; ni eĉ iros pluen: ni gastame malfermos niajn paĝojn al ĉiuj: ni ne kredas posedi la sciencon universalan, kaj tre facile almetas, ke homoj, kies religia penso ne tute similas al la nia, povas instrui nin pri multaj aferoj. -- INTERNACIO "Internacio! Vi estas do socialisto?". Tiel parolis al mi bona katoliko. Kial li forgesis ke multe da socialistoj sin diras nacionalistoj? Kial li ne pensis, ke estas en la mondo nenio pli internacia ol la Religio de Kristo? Kion do signifas la parolo de Jesuo: «unum ovile et unus pastor», «unu ŝafaro kaj unu Paŝtisto?». En homa korpo ĉiuj organoj havas autonomion; se vi disatomigus kaj miksus ilin por fari homogenan paston, vi detruus la korpon; sed se vi postulus autonomion tian, ke ĉiu organo ne dependu de la ceteraj, ne kun ili komuniku, ne ricevu revivigan sangon de sama koro, agigan influon de sama cerbo, ĉu la tuta korpo ne mortus? Tiel same ĉiu nacio devas konservi sin, kja defendi sin, se najbaroj ĝin atakas; sed nenia nacio devas izoliĝi en la mondo. Se vi dismembrigus kaj miksus ilin, vi detruus la homaron; sed se vi postulus ke la nacioj inter si ne komunikiĝu, ke ili de samaj centroj ne ricevu agemon kaj veron, ĉu la tuta homaro ne pereus? Kie do trovata estos la centro de kiu agemon ricevas la mondo? Kie do la centro de kiu la veron? Serĉu bone, karaj legantoj, kaj se vi trovintaj estos, respondu.
= = = = = = =
In unserer Rubrik zum Thüringen-Kennenlernen beschäftigt uns heute der Schiefer. Das "blaue Gold Thüringens" war ein europäischer Exportschlager, sei es als Deckschiefer oder als Schiefertafel und Schiefergriffel für ABC-Schützen. Der Abbau ist seit 1485 verbürgt, die größten Schiefergruben lagen um Lehesten bei Probstzella zum Ausbeuten bereit. Neue Brandschutzverordnungen von 1860 bedeuteten das Aus für Stroh und Holzschindeln und freie Fahrt für Ziegeln und eben Schiefer. Geübte Augen können bis heute an den Dächern und Verkleidungen die jeweilige Hand des Meisters herauslesen! Bis zum Bau der Mauer gab es im Schieferbergbau der DDR sogar Fremdarbeiter aus Bayern. Neben den historischen Spalthütten in Lehesten lädt auch das Deutsche Schiefermuseum in Steinach zur näheren Beschäftigung mit Schiefer ein. Abgebaut wird heute noch in Unterloquitz.

En nia rubriko "Thuringiensia" kun sciindaĵoj pri nia lando ni aŭdos hodiaŭ pri la ardezo, petro fajne kristala, malforte metamorfa, ankaŭ nomita: la blua oro de Turingio. Kiom neniu alia mineralo la ardezo influis dum pluraj generacioj la vilaĝojn en la turingia skista montaro. La plej riĉaj minejoj de tuta Eŭropo estis ekspluatindaj en Lehesten apud Probstzella en la suda parto de Turingio ĉe la landlimo kun Bavario. Diko de ĝis 20 metroj promesis grandan gajnon. Pro ĝia bonega fendebleco ardezo estis tre dezirata kaj sekurigis al la homoj vivtenon modestan. La unua dokumento pri la ekspluatado datumas de 1485. Posedantoj de kasteloj kaj de burgoj postulis pri la tegmentoardezo, kies klientoj troviĝas eĉ en Vieno. Sed nur de post la 1860-a jaro ekfloris la merkato. Tiam estis malpermesate tegmenti novkonstruitajn domojn per brulema pajlo aŭ ŝindoj. Tegoloj kaj ardezaĵo ekestis la alternativo. Je la unua rigardo ardezo aspektas grizkolora. Sub la influo de sunlumo ĝi briletas kiel arĝento. Kiam ene troviĝas iom da pirito ĝi glimitas eĉ kiel oro. Kiel ajn peza estus la aspekto de ardeza tegmentaĵo, la plataj tavoloj ne pli ol 5 milimetrojn dikaj estas pli leĝeraj ol tegoloj, pli multekostaj, pli solidaj kaj fortikaj. La vojaĝanto en la skista montaro bone kaj skrupule rigardu la tegmentojn, ĉar unu neniam similas al alia. Fakuloj eĉ scipovas identigi la respektivan majstron-tegmentiston laŭ lia artaĵo. La enkonduko de ĝenerala deviga lernejvizito markis alian paŝon antaŭen. Ĝis la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la lernantoj uzis tabuletojn el ardezo por skribado per kreto aŭ grifelo. Tiaj specialaj krajonoj el ardezo industri-skale produktiĝis en Steinach en la distrikto Sonneberg. Ĉirkaŭ 30 miliardoj da skribiloj fabrikitaj tie disdoniĝis al lernantoj kaj aliaj skribemuloj. Dum la plej bonaj jaroj, inter 1870 kaj 1900, ne malpli ol 2500 homoj laboris en la 40 minejoj de Turingio. Antaŭ ol estis en 1961 konstruata la muro landlimiganta la sovetan zonon kaj la liberan parton de Germanio, eĉ laboristoj el kapitalisma Bavario daŭre veturis tien ĉi. La salajroj en orientgermana mono ne estis por ili tro allogaj, la subvenciitaj nutraĵoj ja havis pli grandan altirforton. La minejo en Lehesten havas apartaĵon ankoraŭ videblan: ĉevaltrakcian minejkonstruaĵon, funkciintan ĝis la muntado de vapormaŝino en 1865. Konserviĝis same la fendejoj kaj ŝanĝiĝis en muzeo. 60 viroj kaj virinoj estis sidantaj en longaj vicoj unu apud la alia por fendi la ardezaĵojn kaj meti ilin en la deziratan matricon per ŝablonoj kaj marteloj. Laborprotekto kvazaŭ ankoraŭ ne ekzistis ĉirkaŭ la jaro 1900. La grizaj polveroj dum la tajlado, polurado kaj glatigado de la skribtabuletoj ege damaĝis la pulmojn de la laboristoj. Du trionoj de ili jam mortis junaĝaj. Krome la aŭdo suferegis pro la uzo de pneŭmatikaj marteloj sen aŭdoprotektado. Nur parto de la ardezo eblis ekspluatiĝi subĉiele. Sub la tero oni komencis kiel eble plej profunde kaj lasis la malbonan materialon kuŝanta en kavaĵoj. En 1900 elminiĝis ankoraŭ 52.000 tunoj, dume 99 jaroj poste ĉesis ĉie por ĉiam la laborado - kun escepto de la minejo en Unterloquitz kie fabrikiĝas i.a. ardezeroj por la enmiksigo en betonon leĝeran. Cetere, en la Nova Kastelo de Steinach troviĝas interesa muzeo, kie sciemuloj trovos ĉiujn informojn pri interesa kaj longe daŭra industribranĉo en bela Turingio.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
06.03.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.