Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 79

In unserem Esperantomagazin widmen wir uns Hildegard von Bingens Kunstsprache "Lingua ignota", reformieren die deutsche Rechtschreibung auf Esperanto-Grundlage, wandern zur Einsiedelei in Saalfelden, sind mit Ludwig Bechstein in Bad Liebenstein und besuchen die Landesausstellung über Industriekultur in Pößneck!

___________________________________________

79. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Juni 2018: Hildegard von Bingen und "Lingua ignota" | Orthographiereform für Deutsch auf Esperantogrundlage? | Einsiedler gestern und heute (Bsp. Saalfelden) | "Bad Liebenstein" (Ludwig Bechstein) | Industriekultur-Landesausstellung in Pößneck


> Download

------

Oni atingis Banejon Liebenstein. La kunvojaghintoj separighis je mallonga tempo. La damoj serchis la chambrojn. Otto kaj la akompanantoj malinaj ekloghis rekte en la kuraceja domo. Sed baldau li foriris de tie kun ili, por saluti en la afabla ombro de la antaudomaj kashtanarboj konatulojn respektive por prezenti al ili la amikojn. Krome li montru al ili aferojn kiujn la damoj vershajne jam konis. Tion li faris post kiam li estis fortiginta sin per la donacoj de Dionizo. Jam dum la unua restado la amikoj laudis la situon charman de la kuracloko che la piedoj de relative alta montaro, kies proksimeco garantiis aeron puran kaj salubran. Kondukite al la putejo oni gustumis el la minerala fonto de la liebenstein-a akvo. La putejo estis rotondo simpla sur libera placo en la proksimeco kaj de la teatrejo kaj de la banejo kaj de la poshtejo. "La kemia analizo de tiu chi maldolch-akvofonto atestis al ghi pli da feraj elementoj ol al la fonto de Bad Pyrmont. Ghenerale la liebenstein-a fonto ja similas al la pyrmont-a koncerne la sukcesan kaj ofte provitan sanigpovecon", eksplikis Otto. "La fonto jam antau kelke da jarcentoj servis al la loghantaro de Liebenstein kaj de la chirkauaj lokoj kiel sanigilo. Ghi ekuzitis je la komenco de la 17-a jarcento. Je la fino de la 18-a jarcento duko Georgo de Saksio-Meiningen fondis instituton kiu baldau poste el la proksimeco kaj la malproksimeco allogis multajn gastojn malsanajn kaj sanajn. En la kuro de la tempo estighis novaj konstruajhoj unu post la alia por la korteganoj, la banprenantoj, la amuzighantoj, la malmovighemuloj. Ekster ajhoj surteraj - kiel teatrejo, marmoraj banejoj, promenadvojoj - instalitis ankau ajhoj superteraj: la kirko bela libere staranta tie sur la montokresto por ekzemplo. La kauzo kial Liebenstein nuntempe ne plu havas tiom multaj da gastoj kiom antaue estas pli koneksita al novaj modoj kaj sociaj cirkonstancoj, ol al eblaj chi-tieaj malsufichoj. Povas esti ke la kuracloko daure flegita, kvankam per rimedoj reduktitaj, iam tushatos denove per la modo turisma. Char ne ekzistas surloke varmaj fontoj kaj shtala akvo kuracas nur etan gamon da malsanoj, la fortoj de Liebenstein havas naturajn limojn." Otto montris tra promenejo ombrita per poploj kaj tilioj sveltaj supren al la altighanta ruino ornama, kiun suno mallevighanta iluminis. Poste li montris rokaron pitoreskan che la preghejo dirante: "Morgau mi estos via gvidanto, tien supren kaj jenen horizontalen. Volonte vi donacos la morgauan kaj la postmorgauan tagon, se ne al la naturo chirkauanta, tamen al la allogeco. Allogeco kiu montrighas nun antauokule komplete. Pro ke baldau la trista nubombro de separigho falos sur niajn korojn ni ghoju des pli en la gaja lumo de la estanteco kaj de la kunestantuloj." La placo sub la tilioj intertempe plenighis per kuracejgastoj kaj loghantoj de la najbaraj lokoj. Regis viglo sed ne sento de homamasa premo. Otto kondukis la amikojn al terofalo kaj al groto, loko belega de Liebenstein en proksimeco de la kuracejo. Amfiteatre chirkau libera spaco, kiu povus enteni pli ol milon da homoj, levighas supren la arboj altaj, arbaraj altajhoj. En profundaj grundoj kashas sin inferaj abismoj au elfontas torentoj fortaj. Super ghin volbighas groto alirebla post 100 shtupoj estante spacoza kaj profunda je pli ol 100 futoj. En tiu chi chiam malvarma ejo oni kelkfoje manghas dumsomere kaj dum festa vespero oni lumigas la terofalon ghis la arbopintoj koruske kio provokas aspekton magian. Signo eksonis vokanta la gastojn al la vespermangho. Tie chiuj kunvojaghantoj renkontighis kaj priparolis la sekvatagan ekskurseton. Sinjorino Arenstein digne promesis al la ade petantaj viroj Lenz kaj Wagner partoprenon sian kvankam shi jam chiujn lokojn alirotajn konis. La kamaradoj ankorau estis maldormantaj kiam eknoktis profunde kaj nenio alia audeblis krom la fontanoplaudo. Ili havis surprizon al la amikinoj. Otto rapide estis ekpensinta kanteton por ili kaj ech gajnis la kunfarademon de la loka koruso kaj antau la chambroj de la kushantaj amikinoj Engelbertha kaj Rosabella dolchmelodia kanto alteniris. "Flustru leghere, flustru mallaute, amovocho tra la nokt'; iru do en dolcha speco supren kie am' maldormas! Nokton bonan - bonan nokton! / Kanto flugu supren, diru, kiu omaghalportant'. Kaj aldone shin demandu chu shi bonvenigus am'? Nokton bonan - Bonan nokton! / Nokto bona! Tra esperspaco iru plena de felicho. Auskultu! En viajn songhojn sonas tio Nokton bonan! Bonan nokton - nokton bonan!" Fakte, flustraj dankvortoj amikaj similaj revenis disde supre soben. ["Wanderungen durch Thüringen - Bad Liebenstein" von Ludwig Bechstein; Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.06.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.