Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 63

Esperantomagazin: Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Arbeitsgruppe Esperanto in der Diözese Speyer" | Interview mit Alois Eder über die Vorteile von Esperanto und den Deutschen Esperantokongreß in Freiburg i.Br. | Leipziger Platz und Hanseplatz (Erfurt)

63. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Februar 2017: Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Arbeitsgruppe Esperanto in der Diözese Speyer" | Interview mit Alois Eder über die Vorteile von Esperanto und den Deutschen Esperantokongreß in Freiburg i.Br. | Leipziger Platz und Hanseplatz (Erfurt)


> Download

Jubileo kaj fino: 25 jaroj Esperanto-laborunuigho en la diocezo Speyer (1991 - 2016) --- Sabate, la 22an de oktobro en la jaro 2016 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo / Sarlando okazis jubilea evento. La "Esperanto-laborunuigho en la diocezo Speyer" festis sian 25jaran ekzistadon. Samtempe tiu asocio, parto de IKUE (Internacia Katolika Unuigho Esperantista), decidis en membrokunveno fini sian publikan agadon kaj aboli la juran ekzistadon. Tiel ghia festbroshuro en la lingvoj germana kaj esperanta farighis dokumenta kolekto pri la celoj, la okazintajhoj, la eventoj, la personoj kaj la lokoj. Mi jam dekomence estis membro kaj che la fino la lasta prezidantino. Char mi skribe kontribuis al la festbroshuro, mi nun shatas ankau voche prezenti ties enhavon al la auskultantoj de Radio Frei Erfurto. Unue auskultu muzikpecon de Johann Sebastian Bach por fluto kaj akompano. ---- La antauan muzikajhon mi ludis ofte kune kun mia edzo en diservoj de nia asocio. Ties pregheja etoso gvidas nin rekte en la koron de nia laboro. Ghia centro estis la esperantlingvaj diservoj en la katedralo de Speyer. Tie, precize en la flanka Afra-kapelo, la pastro Albrecht Kronenberger celebris la unuan esperantlingvan meson en tiu mondfama monumento. Ghi farighis elirpunkto por la fondado de nia asocio en la 26a de januaro 1992. En tiu chi elsendado ne eblas detale retrorigardi al dudek jaroj da komuna vivo kun regulaj diservoj kaj kontribuoj en la diocezo, kaj multaj aliaj aferoj regione, landvaste kaj internacie. Sed eblas almenau mencii la plej gravajn ideojn kaj eventojn. Samtempe ghi konsciigu al vi la amikan kunestadon de la membroj sub la auspicoj de du kulturoj: la kristana kaj la Esperanta. Dum la jaroj la kvanto de aktivaj kaj subtenantaj membroj atingis la nombron de pli ol kvarcent. Ni farighis oficiale agnoskita membroasocio de la diocezo Speyer, kaj nia spirita gvidanto dejhoris lau episkopa komisio. La societo estis ankau shtate aprobita. La taskoj de la asocio priskribighas tiel: Partopreno en la eklezia vivo en kaj ekster la diocezo Speyer, chefe uzante la internacian lingvon Esperanto, por tiamaniere porti Esperanton en la eklezion, sed ankau por prezenti kristanajn valorojn en Esperantujo. Niaj statutoj mencias inter aliaj: *Antauenigo de la mondvasta unueco de la eklezio. *Antauenigo de paco kaj interkomprenigho inter la popoloj de la mondo. El la agadkampo de la Esperanto-Laborunuigho elstaras jenaj eventoj: *Regulaj Diservoj (almenau po kvar jare) en Esperanto en la katedralo de Speyer. *Okazigo de Esperanto-Diservoj au kunagado, ekzemple diversloke en kultursemajnfinoj, renkontighoj de Esperanto-grupoj, staghoj de landaj ligoj, dum Germanaj Esperanto-Kongresoj kaj Universalaj Kongresoj de UEA; memkompreneble ankau en tutmondaj kongresoj de IKUE kaj KELI (chu konfesiaj, chu ekumenaj), kadre de ekleziaj foiroj, chu katolikaj, chu evangeliaj, chu ekumenaj. *Informstandoj dum ekleziaj foiroj au similaj aranghoj. *Vasta partoprenado en kunvenoj en katolikaj klerigaj domoj: che Bibliaj Tagoj, ADORU-Seminarioj k. a. *Prelegoj, ekspozicioj, muzikaj eventoj pri temoj de la diocezo au la regiono kaj pri Esperanto. *Noveldono de la BIBLIO che la eldonejo Kava-Pech *Estigo de la interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ. --- Apartan mencion meritas la kanto- kaj pregholibro ADORU, giganta, altnivela produkto precipe de pastro Kronenberger, kiun prave honoris la FAME-premio. Ghi atingis sian finan presitan staton kun c. mil kvarcent paghoj post traekzamenadoj dum niaj kunvenoj. Lau kanto en tiu libro, kreita de Kronenberger, mia edzo verkis intermezon por niaj instrumentoj. Jen la peco "Audu mian vochon". Kiam ni antau kvin jaroj festis post dankmeso en la katedralo de Speyer en la apuda Domo Friedrich Spee samtempe tri jubileojn, nome la dekjaran ekzistadon de ADORU kaj la dudekjarighon de la regulaj mesoj kaj de la asocio, ni tamen devis bedauri la malpliighon de la lokaj fortoj. Malsanoj kaj la morto shiris neshtopeblajn brechojn en niajn vicojn. Aldone en 2016 la asocio sobre devis konstati, ke ghia formo de kristaneco, de Esperantisteco ja ne perdis sian valoron. Sed, konsekvence el la aktuala transformigho de la socio direkte al moligo au dissolvado de strukturoj, perdigho de idealismo kaj de personaj respondeco kaj engaghighemo, ghi agnoskis la alvenon kaj regadon de novaj tendencoj, pretendoj, vivoformoj. Ilin ni hodiau ne pritaksu. Sed pri ni, ni scias, ke nia laboro ne estis vana, niaj streboj ne vantaj au senvaloraj. Postrestas apud la agadoj kaj memoroj fizike la libro ADORU, la menciita dokumentajho nomita "Festbroshuro", la esperantlingva meslibro, cetere apribita fare de la sankta papo Johano Paulo la dua, transdonita por la uzo en la katedralo, kaj kelkaj muzikajhoj, kiujn mia edzo, orgenisto de la mesoj, verkis por diservoj kaj societaj kunvenoj. Kiel jam aludite, mi mem chiam en ili kontribuis per flutado. Per gaja gratula muziko, ofte uzita dum niaj aranghoj, finighu tiu chi adiaua kontribuo. Sed antaue auskultu la adiauajn vortojn de nia sacerdoto Albrecht Kronenberger: "La Esperanto-Laborunuigho kiel organizajho nun chesas, sed ne chesos la unueco, nek la laboro, nek la espero." [Autorin: Rita Rößler-Buckel]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.02.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.