Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 65

Esperantomagazin: Christina Müller: "Ohne Noten" | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler "Mariä Verkündigung" | Landesgartenschau Apolda | Freimaurerausstellung in Meiningen

65. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. April 2017: Christina Müller: "Ohne Noten" | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler "Mariä Verkündigung" | Landesgartenschau Apolda | Freimaurerausstellung in Meiningen


> Download

Shajne veras: shi ne sentas sin defendkapabla. Sed kion fari kontrau tio? Kion faru ulo chiam atakata? Fughi au defendi. Defendo ne eblas. Chu shi fughu same kiel shi agis che Tobias, kiam la situacio ighis ne plu eltenebla por shi? Chu shi pacience persistu kaj ignoru, same kiel faris Tobias? Malbone. Chio forjhetotas. La pensado pri tio konsolas shin ege. Kvankam shi scias ke tia penso konsolis jam kvazau chiun staghinton ghi shajnas esti nova. Simple meti finon al la premsongho fia kaj foriri. Ruinighu aliaj inter kolegoj kiuj agas lau la sama malnova rutino. Ruinighu aliaj inter oficialaj lernejfakaj estroj, kies influo potenca superas ilian propran digesteblon. Ruinighu aliaj inter gelernantoj bruaj. Sed kio estas la kialo por tio? Vera turnighas enlite je la alia flanko. Kiu elpensis tian kverelon pri autoritateco je la komencigho de la instruista kariero? Chu oni volas selektadi? Por ke nur la plej taugaj postvivu? Kial la daura observado, kial la kuro tra la klasoj sen iu shanco bone konatighi ech kun ununura? Kial la laua plenumo de principoj konsiderataj sanktaj fare de la fakestroj? Kial mankas spaco je provo de novaj aferoj, je faro de eraroj sen tuja kritikego? Vera chifas la kusenon kaj frapas ghin per la pugno por taugigi ghin grandece por la formo de sia malgranda kapo. Jen la rezulto: "Instruistoj", vorto kiu faras ke vento ekflugas sub la hauto de kuracistoj, de terapiistoj, de grupaj prizorgantoj chiaspecaj, de malsanulejaj dejhorantoj, de feriloghejaj najbaroj, de metiistoj, de infanghardenistinoj. Kial estas tiel malshatata la instruistaro? Chu respondecas prie la kvalitoj akiritaj por postvivi la staghan periodon? Chu respondecas prie ilia emo memlauda, kiu fontas en la devigo laudegi la gelernantojn ech por la plej malgrandaj sukcesoj? Dume la profesoroj faras sian laboron ofte sen iu laudo, male, kun multe da kritiko? Laboron, kiu de tempo al tempo ech devas esti trafarata per bataloj? Chu respondecas prie la apenau kashebla instruista premo mem stiri okazantajhojn chirkaue, premo kiu naskighas el la chiutaga devigo de estrado de tre diversaj aferoj? Au chu temas pri antipatio enfosita profunde en chiu homo kontrau persona grupo kiu iam estis estrinta onin - tiel ke tiu antipatio akceptigis ghenerale en la publiko taksojn malbonajn pri lernigantoj? Vera planken jhetas sian kapkusenon, kiu daure rifuzas adaptighi je la konturoj de shia korpo. Shi kushigas la kapon sur pinton de la litkovrilo kiu sekve ighas malsufiche granda por kovri la piedojn. Kial shi ne simple rajtas eksperimenti per siaj propraj ideoj sen devi havi timon je negativa taksado fare de superuloj? Fakte, la gelernantoj ankau konfrontighas al tiu chi problemo: ili ade taksatas sen eblo de eksperimentado. Chiam antauen, chiam pli multe: kiu ne atingas la celon alternative au ricevos specialan subtenon au devos forlasi la gimnazion. Shajne shi havas la samajn problemojn kiel la gelernantoj! Chu tio ne estus bona antaukondicho por estighi instruistino? Vera provas kapti la kusenon kaj metas ghin sur la piedojn. Ne. Mi malekos. Mi chesigas la tuton. Tion pensante shi finfine ekdormas. [Aus: Christina Müller, "Ohne Noten", ISBN 978-1537757827; Übers.: Bernhard Schwaiger, mit freundlicher Genehmigung der Autorin]
-----------------------
Anonco al Maria - la eklezia festo en la 25a de aprilo. Unsere heutige Sendung bezieht neben unserer Sendeplatzsprache Esperanto auch die Kirchensprachen Altgriechisch und Latein mit ein. Im gerade gehörten Lied verblieb, wie im deutschen Original, die Eingangszeile lateinisch. Den weiteren Text haben wir für Esperantosprecher adaptiert. Die Esperanto-Übersetzung des Gebetes „Ave Maria“ existiert schon lange; eine mehrstimmige Vertonung ist aber nicht bekannt. Gerne haben wir nun eine solche für die Hörer von Radio Frei hergestellt. Sie erklingt später zum ersten Mal öffentlich. --- La jhus audita kanto jam prezentis la kernon de la hodiaua temo: Chiela mesaghisto vizitanta junulinon. Jen kialo kaj fono de la prezento: La 25an de aprilo la kristanaj eklezioj celebras diserve la memoron pri “Mariae Verkündigung” lau la germana lingvo. Au Eu-angelismós (Verkündigung der Frohbotschaft) lau la greka, ”Annuntiatio Domini” lau la latina au “Anonco al Maria” lau nia lingvo Esperanto. La kristana mondo jam frue atribuis al tiu chi tago la ekigan punkton en la alveno de la Dia savanto en la homa mondo. Se vi, karaj auskultantoj, aldonas lau viaj biologiaj scioj ek de tiu tago nau monatojn por la plukreskado de embrio ghis ties naskigho, vi atingas la 25an de decembro, la oficiala dato de Kristnasko. Tiun daton inventis ne praktikaj akushistinoj, sed teologoj kalkulemaj. Nu, kion rakontas pri tiu chi mita tago la Sanktaj Skribo? Anghelo aperis che juda junulino en la urbo Nazareto kaj salutis shin “Chaire, Maria, ke-charitoménä”, kiel rakontas sankta Luko en la greka versio, „Ave, Maria, gratia plena“ en la latina, kiuj ambau signifas “ Saluton, Maria, plena de graco”. Kaj lau la greka evangelio la anghelo daurigis per “Ho kýrios metá su”, lau la latina “Dominus tecum”, dirajho, kio en Esperanto signifas “La sinjoro estas kun vi”, aldonante “Benata vi estas inter la virinoj kaj benata la frukto de via sino, Jesuo” . La junulino respondis: “Vidu, mi estas la servantino de la Sinjoro.” En tiu chi momento estighis pakto inter la chiopova Dio kaj sensignifa lia kreitajho, kiu tamen per sia memdedicha akcepto de la Dia volo farighis patrino de la Dia filo, Jesuo. Tiu evento - lau la kristana kredo - ebligis la savon de la mondo kaj la ekeston de la kristana mondoTiun momenton poezie postspuris la germana poeto Richard Dehmel. Postromantika komponisto formis lau tiu teksto kanton. Jen esperantlingve: „La pordon vi malfermis al mi, serioza knabino. / Mi chirkaurigardis en via malgranda chielo, ridetanta virgulino. / Iam vi gardos grandan chielon, patrino kun la infano. / Kun serioza rideto mi fermas la pordon.“ Modernaj teologoj ne plu defendas dummiljarajn bibliajn eldirojn. Por ili estas negrave, chu tiuj estas veraj au ne. Prefere ili konstatas, ke la bibliaj rakontoj donis al la popolo fiksopunktojn, kiuj ebligis al ghi fizike kaj psikologie pluekzistadi. Do, se mitoj, ili taugis al la popolo elteni la duran vivon, same kiel agrabla muziko. --- La bildo de anghelo kiel mesaghisto de Dio en la loghejo de juna knabino provokis jam longe la fantazion de pentristoj, literaturistoj kaj muzikistoj. Ni restu che la muziko. Preskau plene tra la muzikhistorio, komponistoj traktis tiujn kvazau shtone engravuritajn vortojn de la anonoco. Abunde kreighis en la kristana mondo kantoj kaj korusajhoj kun tiu teksto. La antaua prilaborajho devenas el la baroka tempo kaj estas tre emociplena. La sekvanta el la dudeka jarcento kondutas pli sobre kaj sekvas la ritmon de la vortoj, ankau en esperantlingva versio.--- Apud la „Ave Maria“ ekestis alia pregho lau tiu sceno en Nazareto, havante same longan tradicion. Ties nomo sonas germanlingve „Der Engel des Herrn”, latine „Angelus“, en Esperanto „Angheluso“. Ghis hodiau oni preghas ghin trifoje tage post mallonga sonorilado. Tio okazis plej frue jam mezepoke vespere por saluti la Dipatrinon. Pli poste enkondukighis matena pregho koncerne al komuna bonfarto kaj paco. Dum la turkaj atakoj kontrau Europo aldonighis tagmeza pregho kontrau tiu minaco kaj tiu de islamigo. La komenco donis la nomon: “Angelus Domini nuntiavit Mariae, et concepit de Spiritu Sancto.” “Anghelo de Dio mesaghis al Maria, kaj shi koncipis de la Sankta Spirito.” En la sekvo aperas la jam konata anghela saluto “Saluton, Maria”, kun ties respondo. La fina parto direktas sin al la Dio Chiopova. Jen vi povas auskulti la unuan strofon de stiria pilgrima kanto, kiu entute redonas la tekston de la “Angheluso” --- Fine de tiu chi religia – muzika kontribuajho aperu muzikpeco, kiun vi certe konas sub la autora nomo Bach-Gounod. Tio sigelo ne kashas unu personon. La franca komponisto Gounod aldonis al la unua preludo de la verko „Wohltemperiertes Klavier„ / „Bone agordita piano“ de la fama Johann Sebastian Bach plian melodion, kanteblan per la vortoj de la “Ave Maria”. Cetere, la luterana Bach ne mem komponis ian “Ave Maria”, sed laudis rekte Dion per vortoj de Maria en sia granda korusa komponajho “Magnificat anima mea Dominum” – “Laudegas mia animo la Sinjoron”. Tiu “Ave Maria” de Bach-Gounod prezentighas laste kiel melodio por bekfluto akompane de piano. [Text: Rita Rößler-Buckel]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.04.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.