Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 58

Esperantomagazin: Nachrichten aus Erfurt; Interview mit Peter Zilvar aus Herzberg/Harz; Kulturprogramm mit Franz-Georg Rößler und Rita Rößler-Buckel; Interview mit Nathalie Kesler (Esperantokulturhaus Gresillon, Frankreich)

58. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. September 2016: Nachrichten aus Erfurt | Interview mit Peter Zilvar aus Herzberg/Harz | Kulturprogramm mit Franz-Georg Rößler und Rita Rößler-Buckel | Interview mit Nathalie Kesler (Esperantokulturhaus Gresillon, Frankreich)


> Download

Freisinn / Libera pensado
M: Anfangstakte Robert Schumann, Freisinn (Klavier allein)
Guten Tag, bonan tagon, saluton!
Jen nia unua kontribuo al Freier Rundfunk International Erfurt / Radio Frei en Erfurto. Ni estas Rita Rössler-Buckel el bavara Frankonio kaj Franz-Georg Rössler el Palatinato, geedza paro loĝanta apud la katedralurbo Speyer ĉe la Rejno en la sudokcidenta Germanujo. Invitis nin al kunlaboro Bernhard Schwaiger, kiam ni kune frekventis la 69an Kongreson de IKUE / Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en la slovaka urbo Nitra. Tie ni loĝis pordĉeporde en porpastra seminario, situanta alte super la urbo en la tereno de la historia kastela centro, proksime de la katedralo Sankta Emeriko. Ni jam ekhavis kontakton kun sinjoro Schweiger en 2014, kiam ni kontribuis al la 91a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurto, kiun li brile organizis. Jam tiam li invitis al kunlaboro, sed ni tiutempe ne bone kaptis la ideon. Nun pli profunde instruitaj, nia eka temo kovras tutan aron da temeroj. Temas pri unuafojeco, pri geedziĝo, pri muziko, pri internaciaj kontaktoj, pri literaturo, historio ktp. Ni malfermu la faskon: Filo de mia frato baldaŭ edziĝos. Lia fianĉino estas persdevena. Por iom persone kontribui al la geedziĝa festo, ni esploris nian pasitecon, ĉu ie en iu faldo de nia memoro troviĝas almenaŭ iometa rilato al la fora persa lando, al ties kulturo. Post certa cerbumado elmetiĝis eĉ pluraj punktoj en nia biografio, kiuj pli-malpli konscie kontaktis tiun sferon. La plej fruaj proksimiĝoj okazis tra la muziko. Komence de tiu ĉi elsendado vi aŭdis la unuajn taktojn de la kanto "Freisinn / Libera pensado", kanto – fakte arteca lido – de Robert Schumann. La komponisto naskiĝis en Zwickau, sed mortis en 1856 nur 46jara en Endenich apud la Rejno pro cerba malsano. La tekston verkis Johann Wolfgang von Goethe, ne plue prezentenda. Ĝi estas parto de lia "West-östlicher Divan / Okcidenta-orienta divano", en kiu li ne nur lingve kaj idee interproksimigis la du grandajn kultursferojn, sed ankaŭ larĝe enkondukis en la diversajn orientajn vivmanierojn. Aparte li elstarigis ankaŭ la Persojn, precipe ties ĉe ni plej famajn poetojn Hafis kaj Firdusi. La poemoj de la "Divano" estas plejparte tro specifaj por transformado en romantikstilan muzikon. Sed almenaŭ la kvarliniaĵo
Gottes ist der Orient!
Gottes ist der Okzident!
Nord- und südliches Gelände
ruht im Frieden seiner Hände.
logis multajn komponistojn al la komponado. Sed por konvencia lido la teksto estas tro mallonga. Ĝi taŭgas precipice kiel devizo en korusaj prezentadoj. Oni imagu virajn korusojn lastjarcentajn en entuziasma, emfaza interpretado. Ankaŭ la teksto de "Freisinn / Libera pensado" estas tre komprimita. Tial Schumann kiel kontraston al ties komenca fiera memprezentado enŝovis aliajn liniojn kun pli humila, ja pia enhavo, por fini per la ripetado de la impeta unua parto. Ni petis sacerdoton Albrecht Kronenberger, la ĉefan kreinton de la multmerita esperantlingva kanto- kaj preĝolibro ADORU, traduki la tekston en Esperanton. La unua parto sonas jene:
Vi toleru min sur mia selo.
Restu mem sidanta en fotelo.
Kaj mi gaje rajdas tra la vastoj.
Super mia kapo nur la astroj.
La dua parto, muzike en kvazaŭ preĝeja tono, koncernante la stelkovritan firmamenton de la dezerto, memorigas ties Dian kreinton. Ĝi rimiĝas en Esperanto:
Li faris la stelaron por vi
gvidilo sur mar' kaj ter',
por ke vi delektiĝu pri ĝi.
Sor al ĉiela sfer'!
Bonvolu auskulti nun la plenan kanton en la originala germanlingva versio:
M: Robert Schumann, Freisinn (Lied)
Estis renkontiĝo en Esperanto-kunveno kaj interkultura geedziĝo, kiuj peris la impulson al tiu ĉi kontribuo, kiu tamen ne aspektu nur porokaza privata detalo. La muziko de Schumann kun la tekstoj de Goethe, kontakte kun iom fora kulturo, malfermu pli vastan horizonton. Al tiu kontribuu precipe la bonvena ligo de la kantotitolo "Freisinn / Libera pensado" al la nomo - kaj certe la devizo - de Radio Frei, la libera radiostacio internacia en Erfurto. Kaj samideane alianciĝas plene la spirito de la lingvo Esperanto kaj de ties uzantoj liberaj kaj liberpensaj.

M: Wh. der Anfangstakte Robert Schumann, Freisinn (Klavier allein)



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.09.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.