Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 59

Esperantomagazin: Nachrichten aus Erfurt | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Kunkirligho de kulturoj" | Interview mit Hw. Hr. Serhij Prudko (Kiew)

59. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Oktober 2016: Nachrichten aus Erfurt | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Kunkirligho de kulturoj" | Interview mit Hw. Hr. Serhij Prudko (Kiew)


> Download

KUNKIRLIGHO DE KULTUROJ
La plej grava celo de la homa geedzigho estas la generado de vivotaugaj idoj, kapablaj plutransporti la reciprokajn genojn. Sed evidentighis, ke proksima parenceco de la generantoj produktas ne aparte geniajn infanojn. Tia socio neeviteble degeneras. En epokoj, kiam vilaghoj au triboj vivis izolite, tio nerare okazis. Nuntempe la homoj daure vagas tra la mondo, kaj la danghero de endogamio ne plu minacas. Laste ni estis invititaj al nuptofesto de nevo. Kutime tia festo che ni evoluas lau jena rito: Tagojn antaue la civila enskribigho kun la plej proksimaj parencoj kaj la atestantoj. Festotage granda pregheja ceremonio kun multaj gastoj, pastro, digna muziko. Poste komuna tagmangho kun la tradicia nuptofesta supo kaj sekvaj salutoj plus gratuloj. Promenadoj, babiladoj por ripozigi la stomakon. Vespere bufedo, komuna dancado, trinkado, adiauo. Venonttage forveturado de la freshaj geedzoj al la postnupta vojagho. La menciita solenajho sekvis alian programon. La 150persona festgastaro, konsitanta el frankonia parencaro de la fiancho kaj persa flanke de la fianchino, kolektighis sabate posttagmeze kun glaso da champano enmane por saluti la shtate jam agnoskitan paron. Vespere abunda bufedo en apuda hotelo, nokte unue preskau olimpika piroteknikajho, poste dancado de la junuloj en plena bruo, kiun la maljunuloj stoike trasidis au fughis. Lau la tridekjara chefrolulino tio estis "eine schöne Party". La lasta vorto ne trovighas en ordinara esperanta vortaro. Sed la festprogramo ne elcherpighis iam dumnokte, sed dauris ghis la dimancho, kiam la invititoj post mallonga, sed multekosta nokto en hotelchambro. Denove ili kolektighis malfruamatene por matenmangho, kio nomighis "brunch". Dume mi povis de sur la scenejo prezenti niajn donacojn por la juna paro. Sekvis la diversaj adiauoj. La novaj geedzoj ne solaj ghuis la unuan komunan, laudire "mielan" semajnon ie en sekreta loko, sed kune kun la persaj parencoj flugis al Romo por konatighi kun la urbo kaj plufestadi. Kvankam nuntempe ne malofte okazas, ke dum la nuptofesto la kuplighantaj geedzoj aperas fiere kaj kontente kun propraj infanoj, aktuale ne jam estis videbla lauobjekte la kunkirligho de la genoj. Sed klare montrighis la interkirligho de kulturoj. La fiancho devenas el la frankonia landoparto de Bavarujo, la fianchino originas el persa gento nun loghanta en la rejnland-pfalca regiono Palatinato. Do, bonshance kretenoj ne estas timendaj el tiu geparigho kun treege diferenca genaro, tamen la geografia distanco ne nepre garantias geniulojn. Sed pri la foraestonteca rezulto radio-frei tre antauvideble neniam raportos. Nun iom pri la etnoj rilate al tiu chi evento: La nova edzo baptighis katolike, char li, kiel mi, naskighis en la plej norda angulo de la diocezo Eichstätt. Chirkaue la tuta regiono Meza Frankonio estas evangelia pro la iamaj regnaj urboj kaj la prusa posedo. La festo mem okazis en la palatina vilagho Schweigen en hotelo loke ligita kun la fama konstruajho "Weintor / Vinpordego", kie komencighas la "Deutsche Weinstraße / Germana vinstrato". Nur kilometron for oni nuntempe senprobleme transveturas la landlimon al Francujo, kie la iama germana urbo Weißenburg nun apartenas kiel Wissembourg al la "Grande Nation". Mi mem nun loghas en Palatinato, kaj mia edzo devenas el tradicia vinvilagho apud la jam menciita Vinstrato. Estis interese observi la konduton de la Frankonianoj flanke de la juna edzo kaj de la Persoj flanke de la nova edzino. La autentaj germanoj (krom la junuloj chirkau la juna paro, reprezentantaj tiun samaspektan usone pregitan junularon de nia laudire "tutgloba" epoko), sufiche burghe kondutis. Ja chiuj inter ili devenis iel el antaue kamparanaj cirkonstancoj. Kontraste al tiuj la Persoj, egale chu longe en Germanujo laborantaj au nur gaste el Irano alflugitaj. Ili sidis che apartaj tabloj, nenie miksighis inter la germanajn lokanojn. Ili tenis sin dignegaj, memkonsciaj, elegante neglegante la apudan jhus nupte akiritan rilaton. Ili ech regis la organizadon. Ne okazis la tradicia katolika nuptodiservo, sed celebrighis la plej bone preparita programpunkto de tiuj du tagoj, la "Persa nuptoceremonio". La patra estro de la festo ne estis invitinta veran imamon, char laudire la klano ne plu estas kredema. Sed li gardis kaj volonte montris sian tradicion. La evento, kvankam kun klarigoj por la nesciantoj, ne estis nur folklora replikado de iam seriozaj strukturoj, sed redonis autente la persan riton mem. Malmultaj cheestantoj povis tuj kompreni la esencon de tiu chi programpunkto, kaj ankau ni nur postfeste dechifris, kio fakte okazis. Por fini, pri lingvoj: La Palatinatanoj provis paroli la norman germanan lingvon, nur mia edzo ne hezitis esprimighi en la loka dialekto. La Frankonianoj senhezite inter si uzis la hejman lingvon. Gastoj el la apuda Weißenburg, se germanoj, parolis alsace, la francaj novaj burghoj france. La kelneroj devis komplezi la gastojn iel germanlingve, sed devenis el Hungarujo, Bosnio, Ukrainio. Kaj la jam menciita "juna monda elito" provis foje diskonigi lautparolile informon pere de la angla lingvo, char ili opiniis la Persojn "anglaamantoj". Ni mem en la dua tago havis la eblecon publike transdoni niajn donacojn. La plej grava estis nia por tiu chi evento kreita kajero 36pagha, riche ilustrita, pri niaj rilatoj al la persa kulturo. Je nia propra miro ni estis trovintaj multajn; kelkaj jam okazis antau la naskigho de la novaj geedzoj. Temis pri kulturaj, precipe literaturaj kaj muzikaj kontaktoj. Per tiuj ni jam frue eksciis, ke ekzemple la poeto Omár Kajám praktikis tre specifan rilaton al la islamo, religio origine fremda al la persa kulturo. Unu el liaj versoj jen en proza traduko: "Donu al mi vinon. Kion la steloj decidas, la homo ne povas eviti, sed forgesi kun glaso en la mano." Al tiu devizo obeis en tiu festo la vinemaj Palatinatanoj same kiel la gastoj aliakulturaj. Mi prezentis kaj eksplikis miajn bildojn kun persa fono, ekzemple tiun kun rozoj, motivo komuna kaj en la persa literaturo kaj en la germana-kristana, kiel en la kanto pri la Dipatrino Maria: "Rose ohne Dornen / Rozo vi sendorna". Kiel ekzemplon vi nun audas kanton de Robert Schumann lau poemo en persa stilo de Friedric'h Rückert en la esperanta adapto de Albrecht Kronenberger: "Rosgutoj en malhel': / malseko nur, sen bel'. / Sub suno levighanta: / kia bril' diamanta!" (Kanto: "Die Rose stand im Tau") Cetere, la titolo de nia kajero reprenis alian vaste konatan kontekston: Goethe verkis sian "Östlich-westlichen Diwan" aludante la persan literaturon. Ni formis el tio nian "Frankonian-palatinatan-persan divanon" kun ech pli da kontekstoj. Mi finis mian nuptoparoladon, per citajho de Goethe, kiu sonas esperantlingve proksimume: "Dia estas Oriento, / Dia estas Okcidento. / Nord- kaj sudterenaj anoj:/ Pace en la Diaj manoj!" Inter tiom da lingvoj kaj kulturoj ni provis almenau per kelkaj elementoj aludi nian preferatan internacian lingvon Esperanto. Kaj por ni la kulmino de la festo estis, kiam ni sukcesis instrui al eta , apenau kvarjara knabino de filino de mia frato shian unuan esperantlingvan vorton: "Saluton". Kaj Sophia, kvankam multaj pli alogaj ludoj kaj okupighoj altiris shin, estis aldone bonvola saluti la auskultantojn de radio-frei en Esperanto. Jen la mallonga sceno: Certe shi nur komprenos post jaroj, kio okazis tiam tie apud la palatinata Vinpordego, ke shi en tiu tago lernis, almenau eldiris sian unuan esperantan vorton. Chu, tiam auskultante tiun chi hodiauan sondokumenton, vekighos en shi iom da simpatio por la Internacia lingvo, ne estas antauvideble. Sed certe ni ne cheestos shian geedzighfeston kaj ne ekscios, chu ghi estos endogama au "multi-kulti", do malmonokultura. [Text: Rita Rössler-Buckel]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.10.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.