Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 38

Esperantomagazin: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Hörerbriefkasten | Matthäus Meyfart | Sprachkurs

38. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. Jänner 2015


> Download

Neue Anlagen und Preiserhöhung im Erfurter Zoopark
Ende des letzten Jahres wurde für 8 Millionen Euro eine neue Elefantenanlage im Erfurter Zoopark gebaut. Sie sollte für ein abwechselndes Angebot sorgen und auch die Lebensbedingungen der Tiere verbessern. Die damalige Leitung des Zooparkes wollte schon im Sommer 2014 die Preise den neuen Angeboten anpassen. Da die Preiserhöhungen als viel zu drastisch empfunden wurden, blieb dann alles beim alten. Die neue Zoodirektorin Sabine Merz verweist auf viele neue Angebote seit 2010, als die letzte Preiserhöhung stattfand. Dennoch sollen Jahreskarten und Familienkarten günstig bleiben. Ihre wichtigste Aufgabe sieht sie im Bereich Umweltpädagogik. Steigende Kosten für Futter, Energie und Personal machten eine Erhöhung in jedem Fall notwendig.

Novaj atrakcioj kaj enirpagoj en la erfurta zooparko
Je la fino de 2013 konstruitis la nova porelefanta sekcio en la erfurta bestoĝardeno. La tuto kostis 8 milionojn da eŭroj kaj garantius buntajn ofertojn kaj senteblan plibonigon de la vivokondiĉoj de la dikhaŭtuloj. La tiama estraro de la zooparko intencis plialtigi la enirpagojn jam de somero 2014. La ordinara bileto por maturuloj kostu anstataŭ 7 eŭrojn 11, la reduktita bileto la duoblon de antaŭe, nome 7 eŭrojn. Familioj pagu 29,00 eŭrojn anstataŭ 17,50. La enirbiletŝanĝoj finfine ne faritis kaj pridiskutatas nun denove. Planoj pri tiom rigora altigo de la prezoj kvazaŭ ŝokis la erfurtanojn. Ankaŭ la urba konsilantaro longe okupiĝis pri tiu ĉi problemo. La nova estrino de la zoo s-ino Sabine Merz en intervjuo deklaris la sekvanton: "Mia ĉefa tasko estas engaĝiĝi pri la plua evoluo de nia zoologia ĝardeno. Mi estas ankoraŭ analizanta la tuton kaj malkovranta la necesajn aferojn. Altigo de la enirpagoj necesos, ĉar plialtiĝis la kostoj por energio, furaĝo de la bestoj kaj salajrado de niaj dungitoj. Ili faras bonegan laboron kaj sekve havas rajton je bona pagado. Alia komplekso kiun mi volas fortigi dum la venontaj jaroj estas la konekto "pedagogio kaj naturo". Ankaŭ por tio oni bezonas monon. Sed nek la lernejoj nek la lernantoj havas abundan monon. Ni nepre volas allogi klasojn per malmultekostaj ofertoj. Ili vizitu la parkon kaj lernu pri korekta tenado de bestoj, kio estas hodiaŭ grava temo en la socio. Ni volas fari nian kontribuon ĉi-rilaten. Ekde 2010 ne estis iu altigo de enirpagoj. Sed ekde tiam tre multo ŝanĝiĝis, multaj novaj ofertoj estiĝis. Laŭ mia opinio la altigo de la enirpagoj tamen estu ne tro malmodestaj. La jarbiletoj kaj la biletoj por familioj antaŭ ĉio restu permeseblaj al ĉiuj."
------------
Das geplante Gewerbegebiet in Urbich
Schon seit einiger Zeit steht die Planung eines Technologie- und Gewerbeparks in Urbich, im Süden Erfurts, im Raum. Dabei sollen rund 37 Hektar hochwertige, landwirtschaftliche Nutzfläche versiegelt werden, um neuen Raum für industrielle Nutzung zu schaffen. Es werde darauf geschaut, daß ausschließlich arbeitsplatzintensive Unternehmen kämen, also etwa keine Logistikzentren. Die brauchen viel Platz, schaffen aber nur wenig Arbeitsplätze. Neun Gutachter untersuchen zur Zeit alles, erste Ergebnisse sollen im März 2015 vorliegen. Die Bewohner von Urbich sehen hingegen ein Rückzugs- und Erholungsgebiet bedroht. Der Ortsteilbürgermeister Peter Fitzenreiter vermutet auch, daß ohne konkrete Zusagen für spätere Nutzung drauflosgebaut werde. Außerdem sei das Gebiet hochwassergefährdet. Manche Urbicher könnten sich mit einer Lösung abfinden, die den Ausbau von Radwegen und Fußwegen vorsieht sowie einen 100 Meter breiten Streifen zwischen Dorf und Industriepark. Hilfe kommt aber vielleicht auch vom Feldhamster. Der kleine Nager, der in Thüringen fast ausgerottet ist, wurde auf dem Gelände gesichtet. Er könnte nun aufgrund von Artenschutzregelungen den Befürwortern einer Umwidmung des Landes einen Strich durch die Rechnung machen.

Metia zono en Urbich
Estas planita fari en Urbich, suda urbokvartalo de Erfurto, teknologian kaj metian parkon. 37 hektaroj da altkvalita agrikultura tereno alifunkciigu por industria utiligo. Celo estas la kreado de novaj laborpostenoj kaj igi la regionon de Erfurto ankoraŭ pli atrakcia por entreprenistoj. Ĉi momente naŭ ekspertizoj esploras la teritorion laŭ diversaj kriterioj. Rezultoj estos atenditaj por la monato marto. La areo de la metia parko kiel eble plej intense utiligotas. Ekzemple loĝistikaj firmaoj, kiuj bezonas multon da spaco sed dungas relative malmultajn homojn ne estos bonvenaj. Por la loĝantaro de Urbich la koncernita regiono estis ĝis nun ripozumareo. La urbokvartalestro Peter Fitzenreiter rakontas: "La birata regiono troviĝas rekte ĉe nia urboparto sed iomete pli alte. De tiu altebenaĵo eblas malsuprenrigardi la loĝejojn kaj ni daŭre havus metioparkon antaŭokule. Tie ĝis nun la urbich-anoj kutimas promeni la semajnfinojn kaj postlabore, ofte ankaŭ promenigi siajn hundojn. Krome ĝi estas protektozono kontraŭ la ĉirkaŭkondukantaj stratoj kaj pulmo verda por freŝa aero." Jam frue multaj civitanoj ekaktivis kontraŭ la projekto. Ilia kritiko estas multaflanka, sed ĉefe pri la problemoj ligitaj kun la natura medio. La tereno estas grava verda strio liveranta freŝan aeron. Krome la regiono estis jam ofte tuŝita de subakvegoj. Post modifo de la tereno la inunda minaco riskas pligrandiĝi. Oni timas plie perdon de la vilaĝa etoso surloke post la starigo de industriaj ejoj. Kvartalestro Fitzenreiter kontinuigas: "Plej skandale estas ke oni volas instali industrian zonon sen vera bezono. La respondeculoj ja prognozas ke iam iu venos - sed tiaĵojn malprecizajn oni ne akceptu. En la kazo de konkreta postulo oni povus paŝon post paŝo cedi grundon. Sed sen antaŭa scio pri posta akcepto oni planas nebulecen. Povas okazi ke post 2 jaroj nenio pli konvenu al iu. Sincere dirite, estas por mi enigme kial ĉi-tempe oni tiom rigore antaŭenpuŝas tiujn planojn. Kial la tereno perdu sian daŭripovecon? Tion ni civitanoj ne povas kompreni. Pluse ni ege deziras nian partoprenigon en la decidoj. Por aŭskulti nin kaj almenaŭ havi la ŝancon eviti la plej malfavorajn solvojn.'' En la kazo de pozitiva fino favore al la industriparkemuloj la civitanoj jam deponis kelkajn konkretajn dezirojn. Ekzemple oni volas havi 100 metrojn larĝan verdan strion inter la vilaĝo kaj la uzinaro kaj la plietendigon de la jam ekzistantaj piediraj kaj biciklaj vojetoj. La lasta kolekto de subskriboj okazis en novembro de la lasta jaro kiu diferenciĝas de aliaj pli fruaj, tute skeptikaj. Nun la civitanoj deklaris la volon je kooperado, se diversaj deziroj estus respektitaj. Sed eble la tuto ne realiĝos danke al kampaj hamstroj! Ĉar tiu speco da hamstroj dum la lasta jarcento kvazaŭ entute estis ekstermitaj kaj troviĝas sur la listo de la protektindaj bestoj en Turingio. Fakuloj konfirmis la ekziston de tiaj hamstroj sur la kampo. Se ne civitanoj, malhelpos do eble etaj ronĝuloj la finfinan realigon de industria parko.
-------------------
Begegnungszone Erfurt in drei Schritten
Im Juli 2012 beschloß man die Einrichtung der verkehrsberuhigten Begegnungszone in Erfurt. Dies geschieht in drei Schritten. Der erste, die Einschränkung von Warenlieferzeiten für die Innenstadt, ist bereits vollzogen und die Händler haben sich daran gewöhnt. Der zweite betrifft die Aufstellung von Pollern, wie den in der Meister-Eckehart-Straße. Auch diese Maßnahmen finden inzwischen mehr Zustimmung als Ablehnung, obwohl derbe Geschäftseinbrüche für Innenstadthändler befürchtet worden waren. Der dritte Schritt betrifft den Plan, Parken für Nichtanrainer unmöglich zu machen. Das Suchen nach freien Standplätzen, die ohnehin immer rarer geworden sind, habe nämlich zusätzlichen Verkehr gebracht. Alternativ würden am Innenstadtrandbereich zusätzliche Parkhäuser gebaut werden. Auch etwa 4.500 Standplätze stünden bald an der Peripherie zur Verfügung. Pendler sollten nach Möglichkeit öffentliche Verkehrsmittel benutzen. Parken am Stadtrand soll 1,50 EUR in der Stunde kosten. Freilich müssen dafür noch Parkscheinautomaten aufgestellt werden, sodaß die Umsetzung des dritten Schritts noch auf sich warten läßt, wie der zuständige Dezernent Uwe Spangenberg verrät.

Renkontiĝzono de Erfurto en tri paŝoj
Jam antaŭ 2 jaroj estis la celo de la urba administrado ŝanĝi la urbokernon en zonon kun malpli da aŭtoj por plialtigi la restadan kaj loĝadan kvalitojn. La trafikevoluigplano "Renkontiĝzono Erfurt" tiam estis rezoluciita, en meze de julio 2012. Jam je la komenco de la adaptiĝo ekmultis kritikaj voĉoj pri eblaj neavantaĝoj por la komercistoj en la urbokerno. Konkretaj paŝoj faritis ekde la 1-a de januaro 2014 per la tempa limigo de la liveradhoroj de la varoj. La komisiito pri trafiko Uwe Spangenberg parolas pri la unuaj paŝoj dirante: "Ni jam faris kelkajn gravajn paŝojn kaj estas daŭre pliperfektigantaj la tuton por krei zonon de tre alta vivokvalito urbokerne kun etendigo de la spacoj por biciklistoj kaj piedirantoj. Kaj ni sukcesis laŭ mia opinio koncerne la limigon de la liveradhoroj al la vendejoj. Alia temo estas la bariloj kiel la bolardo en la Meister-Eckehart-strato kiu igis la gravan juntan straton duobla sakstrato. Pri tio oni ankaŭ aŭdis en la amaskomunikiloj. Tamen la koleriĝo trankviliĝis intertempe kaj la procentaĵo de la homoj enfavoraj superas la negative pensantojn. La tria granda komplekso estis la ŝanĝo ĉe la parkumejoj: ĝis nun parkado en la urbocentro eblis kontraŭpage ankaŭ por ne-apudloĝantoj. Ni baldaŭ forprenos ĉiujn parkejojn je nelonga daŭro, ankaŭ por eviti trafikon de parkejserĉantoj. Kompense kreatos multaj parkejoj ĉe la periferio de la urbo. La laborpendolantoj alvokatas uzi pli multe la publikajn trafikilojn aŭ vivi kun la fakto ke parkejoj proksimaj de la urbokerno ne plu estos en granda nombro. La komercistoj intertempe alkutimiĝis al la novaj liveradhoroj. Ankaŭ la bolardo en la Meister-Eckehart-strato gajnis intertempe multon da poruloj malgraŭ ĝia ripetfoja vandalisma surveturado. La tria paŝo estas la jam menciita forpreno de publikaj parkejoj ene de la Renkontiĝzono. Ili ĉiuj nur estos je la dispono de apudloĝantoj. La homoj kiuj ne volas aŭ ne povas rezigni pri moviĝebleco uzu ekzemple la jam konstruatajn parkejajn domojn ĉe la urbokernrando aŭ alternative unu el la ĉirkaŭ 4.500 parkejoj liberaeraj. Laŭplane ties uzo kostu pohore 1,50 eŭrojn." Demandite kiam ekzakte la tria paŝo realiĝos, s-ro Spangenberg respondis ke necesus antaŭe ankoraŭ la pozitiva voĉdono de la urba konsilantaro kaj la disponigo de monrimedoj por starigi parkbiletaŭtomatojn. Tio ankoraŭ daŭros.
---------------
Streitfall Bäume an der Krämerbrücke
Seit einigen Wochen werden an der Krämerbrücke und in der näheren Umgebung Baumaßnahmen durchgeführt. Ziel ist es, den Bereich zu sanieren und neuzugestalten. Im Rahmen dieser Arbeiten sollen mehrere Bäume gefällt und durch neue ersetzt werden. Dies betrifft auch acht Bäume an der Südseite der Krämerbrücke. Doch Protest macht sich bei den Händlern und Anwohnern auf und bei der Brücke breit. Sie können die geplanten Maßnahmen nicht nachvollziehen. Prominente Unterstützung kommt etwa von Peter Stampf von den Freien Wählern. Er begrüßt jede Initiative von Anwohnern und Händlern rund um die Krämerbrücke. Er meint, daß manche Handlungen überflüssig und pure Kosmetik seien, z.B. um freie Sicht auf Photomotive zu schaffen. Eigentlich wären aber auch Touristen für grüne Inseln in der Stadt. Im Venedig-Viertel habe es auch einmal geheißen, alle Bäume gehörten weg, aber die stünden heute noch und hülfen, die Luft zu verbessern.

Lukto por la konservado de la arboj ĉe la Ponto de la brokantistoj
Ekde kelkaj semajnoj okazas laboroj ĉe la Krämer-ponto kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Celo estas la restaŭrado ampleksa de la medio. Tio entenas ankaŭ la dehakadon de pluraj arboj kaj ilian substituadon al junaj arboj. Koncernatas ankaŭ naŭ arboj ĉe la suda flanko de la ponto. Protestoj de apudloĝantoj kaj komercistoj leviĝis, kiuj ne povas kompreni tiujn mezurojn. Apartenus la arboj al la ĝenerala aspekto de la urbo servante kiel ombrodoniloj estante parto de la verda pulmo en la urbocentro. Jes ja atestus ekspertizo ke la koncernitaj arboj malsanus kaj bezonus dehakadon. Tamen ne ĉiuj taksas la ekspertizon fidinda. El ilia vidpunkto la arboj estas maljunaj sed ne malsanaj. Por havigi subtenon ili kolektas subskribojn kaj informas enloĝantojn kaj turistojn pri la minacanta projekto. Kelkaj el la aktivuloj prezentas siajn timojn sekve: "Estas bela promeni tra la urbo kaj ne vidi nur ŝtonaĵojn sed ankaŭ verdaĵojn: tio simple bonas." Aŭ: "La arboj ĉiukaze konservindas. Ĉu ili vere malsanas aŭ ne, mi ne scias. Al mi ne plaĉas tiaj planoj nek al ĉiuj tie ĉi. Mi ankaŭ havas listojn en la tirkesto de mia vendejo, kie la klientoj povas doni sian protestsubskribon." Aŭ: "Kiel komercisto de la Krämer-ponto mi estas konvinkita ke la arboj devas resti. Ili ege gravas por la urboklimato kaj la ombrodonado somere ĉe la suda flanko. Alie la varmo estus neeltenebla. Plantite novajn arbojn oni devus atendi minimume 40 jarojn ĝis ilia egaleco koncerne la alton nunan. Tiom longe mi ne ŝatus atendi. Plej gravas la du arboj inter Krämer-ponto kaj Urbodoma-ponto." Aŭ: "Mi tute kontraŭas la planojn. Arboj ege gravas tie ĉi por la etoso kaj multaj aliaj aferoj. Ili estas vivospaco por la birdoj, plibonigas la aerkondiĉojn kaj tiu verda insulo ĝenerale gravas por la urbo. Zonoj kun kreskaĵoj certe ne estas facile alireblaj por gregoj da turistoj. Sed mi opinias ke ili mem ŝatus kvietan zonon." Subtenas tiajn zorgojn tre energie la urba konsiliano Peter Stampf de la Liberaj Balotantoj. Li komentas la tuton per la sekvantaj vortoj: "Laŭ mia opinio oni ne dehaku ĉiujn arbojn en la urbokerno. Ekspertizo eĉ diras ke la arboj povus ankoraŭ stari inter 10 kaj 15 jaroj. Mi konas ekspertizojn faritajn por aliaj lokoj, ekzemple por la Venedig-kvartalo de Erfurto. Tiam estis postulita kompleta forigo de la arboj: ili ĝis nun staras! Ni ĉiuj ofte parolas pri la ŝanĝo de la klimato. Antaŭ ĉio en urbokernoj ni bezonas arbojn por la plibonigo de la aero. Pro tio: senkondiĉa helpo al la iniciativoj por la savado de la arboj. Ŝajne kelkaj arboj dehakendas ĉefe pro estetikaj kialoj, ekzemple por doni al la fotantaj turistoj senbarilan aliron al la fotomotivoj. Sed la fotemuloj forlasas la urbon post trapromenado dume la enloĝantaro restas. La devizo estu ĉiam: 'Necesus diverseco.' Tiaĵojn planitajn de la urboadministrantoj mi tute ne povas kompreni."
----------------
Wahl des neuen Ausländerbeirates
Am 30. November wurde der neue Erfurter Ausländerbeirat gewählt. Wahlberechtigt waren alle volljährigen Ausländer, die seit mindestens einem Jahr in Deutschland und seit mindestens drei Monaten in Erfurt gemeldet sind. Das betraf genau 6411 Personen. Wer die deutsche Staatsbürgerschaft annimmt, verliert selbstredend sein Stimmrecht. Neben 10 gewählten Mitgliedern gehören dem Beirat auch vier Vertreter der politischen Parteien an sowie der Oberbürgermeister selbst. Gegründet wurde er im März 1992, nachdem der Vertrag von Maastricht EU-Bürgern das Mitbestimmungsrecht auf kommunaler Ebene einräumte, andere aber weiter davon ausschloß. Wie der Stadtrat, hat auch der Beirat eine Dauer von 5 Jahren; in den letzten 5 Jahren bekam er 53.000 Anfragen. Wichtig sind die Durchsetzung von Gleichberechtigung auf allen Ebenen und die Förderung von Deutschkenntnissen. Bei allen Themen betreffend "Migration" ist der Beirat übrigens automatisch einzubeziehen.

Nova konsilanta komitato de fremdlandanoj en Erfurto
En la 30-a de novembro elektitis la nova porfremdlandana konsilanta komitato. Kandidatis 11 homoj por 10 funkcioj. Rajtis elekti ĉiuj plenkreskuloj vivantaj almenaŭ unu jaron en Germanlando kaj estantaj registritaj ekde minimume tri monatoj en Erfurto. Ĉi-momente temas pri 6411 personoj. Akirintoj de la germana ŝtataneco aŭtomate perdis la rajton je voĉdonado. La longeco de la periodo de la formiĝinta komitato orientiĝas pri la urba konsilio kaj sekve havas saman funkciperiodon de 5 jaroj. Dum la lastaj 5 jaroj la komitato ricevis ĉirkaŭ 53.000 demandojn respektive helpopetojn. José Paca, la porparolanto de la komitato konsilanta, intervjuitis fare de Radio FREI kaj diris: "Ni laboras por la paca kunvivo de diversaj etnioj en Erfurto. Estas nia tasko realigi reciprokan respektadon, batali kontraŭ ĉia ajn diskriminacio, zorgi pri la klerigo de la infanoj. Gravas krome ŝanca egaleco koncerne la aliron al la labormerkato, gravas regi la germanan lingvon. La estro gvidas la kunsidojn kaj la agadojn de la komitato. Du vicestroj kaj unu afergvidanto subtenadas lin. Ekzistas ankaŭ diversaj laborrondoj kaj senditoj de la politikaj frakcioj, kiuj peru inter ni kaj la politikistoj. Konsistigas la komitaton 15 homoj el kiuj 10 elektitis fare de la fremdlandanoj. La resta kvino estas la menciitaj komisiitoj de la politikaj partioj kaj la ĉefurbestro mem. Li aŭtomate estas membro ĉe ni." Multaj eksterlandanoj en Erfurto ne havas ĉiujn rajtojn de germanoj, ofte malgraŭ jama longjara domicilo tie ĉi. La konsilanta komitato de la fremduloj daŭrigas modifi tion kaj antaŭ ĉio garantii partoprenon en politikaj aferoj. Ekde 1992, post la farado de la kontrakto de Maastricht, oni permesis al ĉiuj anoj de membroŝtatoj de Eŭropa Unio balotrajton aktivan kaj elekteblecon pasivan ĉe komunumaj balotoj. Sed tio ne validas por ne-eŭropanoj. Pro tio fonditis en la 22-a de marto de la sama jaro la erfurta komitato konsilanta por fremduloj. Fare de la komitato ne nur antaŭ la urba konsilantaro la deziroj de la eksterlandanoj reprezentatas sed ankaŭ en administradejoj kaj eĉ sur la nivelo de la konsilioj de la unuopaj urbokvartaloj. Krome ĉiuj temoj koncerne enmigradon devas esti anoncataj al la komitato.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörer! In unserer Literaturecke fahren wir heute fort mit den Anekdoten, die im dritten Kapitel der "Fundamenta Krestomatio" im Jahr 1903 erschienen sind. Karaj literaturemuloj! En nia beletra angulo ni kontinuigos hodiaŭ la voĉlegadon de anekdotoj kiuj aperis en la "Fundamenta Krestomatio" de 1903. --- 1) Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da ŝtofo por surtuto. La ŝtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble ĝi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per ĉevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu ĉi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris : — Via barona moŝto! el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita, ĉar por gi malsufiĉas ankoraŭ unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas preskaŭ io neebla, ĉagreniĝis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraŭ subtranĉi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj ĝoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun ĉi tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la barono diris al li : — Ke vi ŝtelis pecon da ŝtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel ĝi povas esti sufiĉa por surtuto? La tajloro rediris : — Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas jam la aĝon de dekdu jaroj. » ------- 2) Kiel plaĉas al vi mia versaĵo? Ne vere, feliĉa ideo? — Jes, jes, la ideo estas jam per tio feliĉa, ke ĝi elsaltis el via kapo.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Nachdem bei uns in Erfurt im Juni 2014 der 91. Deutsche Esperantokongreß stattgefunden hat, wollen wir heute die Werbetrommel für den heurigen Esperantokongreß in der Weserstadt Hameln rühren. Noch bis Mitte Jänner ist eine Anmeldung zu reduzierten Tarifen möglich. Alle Details und das Anmeldeformular findet man im Internet unter eo.tel. Im Jahre 1284, am Tag von Johannes und Paulus, lockte ein bunt gekleideter Mann 130 Hamelner Kinder aus der Stadt hinaus. Sie verschwanden in einem Berg und wurden nie wieder gesehen. Bis heute zieht diese geheimnisvolle Sage Besucher aus aller Welt nach Hameln. Die Esperantisten, die zu Pfingsten, also vom 22.-25. Mai, nach Hameln kommen, erwartet ein vielseitiges Programm rund um das Thema Märchen, Sagen und Legenden. Das Kongreßmotto lautet: "Legendo kaj lingvo allogas - Legende und Sprache locken an!" Übrigens nicht nur der Rattenfänger trieb im Weserbergland sein Unwesen, auch der Baron von Münchhausen verbreitete hier seine Lügengeschichten und die Gebrüder Grimm ließen sich die Märchen von Dornröschen und Aschenputtel erzählen. Kongreßhaus ist die Elisabeth-Selbert-Schule an ihrem Standort "Münsterkirchhof 6", beim Altstadtring im Schatten des altehrwürdigen Münsters. Der traditionell mehrsprachige Pfingstgottesdienst und das Rattenfänger-Freilichtspiel werden um Esperanto erweitert. Im Kulturzentrum wird ein öffentliches Esperantokonzert mit der Gruppe "Asorti" aus Litauen stattfinden. Beeindruckend sind jetzt schon die sechs angebotenen Ausflüge: Hamelner Altstadt und Rattenfänger-Theater; Glasbläserei und Museum mit Rattenfänger-Theater; Schloß Hämelschenburg; Dunsthöhle und Kurpark in Bad Pyrmont; Stift Fischbeck; Schillat-Höhle, die nördlichste Tropfsteinhöhle Deutschlands. Es wird dringend um rechtzeitige Zimmerreservierung gebeten. Für Abenteuerlustige gibt es auch ein sehr preisgünstiges Massenquartier. Auf den Geschmack gekommen? Hier nochmals die Internetpräsenz: www.eo.tel. ----- En la 19-a de oktobro 2014 okazis la beatigo de papo Paŭlo la 6-a. Ni trovis interesajn faktojn pri ties ŝato de Esperanto en la revuo "Espero Katolika" numero 10-11 el la 1978-a jaro. IKUE, la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, iam permesis al Radio FREI preni tekstojn el la hejmpaĝaro kaj el la skanitaj kajeroj de la gazeto "Espero Katolika". Ni ĉi-loke ankoraŭfoje dankas pro tiu privilegio kaj aŭdas nun pri la teniĝo de Lia papa moŝto Paŭlo la 6-a koncerne Esperantaĵojn: [...]
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der thüringischen Kultur! In unserer Rubrik über Wissenswertes zu Thüringen treffen wir heute auf eine interessante Persönlichkeit, die 1590 in Jena oder Waltershausen geboren ist und 1642 in Erfurt starb: Johann Matthäus Meyfart. Nach ihm ist eine Straße in Erfurt benannt und eine Erinnerungstafel an ihn befindet sich am Gemeindehaus der Predigerkirche in der Erfurter Predigerstraße. Meyfart wurde 1616 Lehrer und ab 1623 Direktor am Gymnasium in Coburg. Diesen Ort verließ er wegen Intrigen: er ließ sich nämlich nie von jemandem den Mund verbieten und hatte Mißstände vor Ort deutlich aufgezeigt. 1633 wurde er Theologieprofessor an der Erfurter Universität. Nach der Rekatholisierung der Hochschule war er als Pfarrer und Senior des geistlichen Ministeriums tätig. In Büchern und Predigtsammlungen kämpfte er gegen Hexenverfolgung, wie Friedrich Spee, doch nicht auf Latein, sondern in der Landessprache. Auch Mißstände in Kirche und Schule prangerte er an. Er lenkte den Blick der Leser auf die Auferstehung Christi und das verheißene himmlische Jerusalem, so wollte er in der Zeit des Dreißigjährigen Krieges gegen Verzweiflung und Sittenverfall kämpfen. Von ihm stammt das berühmte Kirchenlied: "Jerusalem, du hochgebaute Stadt, wollt Gott ich wär in dir!"

Karaj geaŭskultantoj, karaj amikoj de turingia historio kaj kulturo. Hodiaŭ ni konatiĝis kun interesa homo, kiu mortis en 1642 en Erfurto, kun Johann Matthäus Meyfart.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
12.01.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.