Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 39

Esperantomagazin: Nachrichten | Novelle "El la tombo" (1) | Hörerbriefkasten | Jüdisches Leben in Gotha (1) | Sprachkurs

39. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Februar 2015


> Download

Der Weg ist das Ziel - Ausstellungen über den Jacobsweg und die Via Regia
Noch bis zum 20. Februar wird im Kulturforum Dacheröden in Erfurt eine Parallelausstellung über zwei europäische Kulturwege stattfinden: den wohlbekannten Jakobspilgerweg nach Santiago de Compostela und die Via Regia. Der Jakobsweg ist seit 1987 europäische Kulturstraße, die auch durch Erfurt führende, internationale Handelsroute Via Regia seit 2005. Das wurde nicht zuletzt durch Erfurter Bemühungen erreicht. Übrigens spielte die Besinnung auf die Via Regia zu Beginn der 1990-er Jahre eine sehr wichtige Rolle in Erfurt; diese Begeisterung gilt es der zweiten Nachwendegeneration neu zu vermitteln. Pilgerwege wie Handelsrouten dienen dem Austausch von Ideen und Gütern unter den Menschen und sind Begegnungsmöglichkeiten. Das gilt auch für das heutige Erfurt. Die Photoausstellung über den Pilgerweg mit Werken von 14 verschiedenen Photographen wird von der spanischen Botschaft unterstützt. Der Photograph Werner Stüber hat sich zudem auf den Weg gemacht zwischen Görlitz und Saarbrücken. Die eingefangenen Motive werden bewußt ohne Titel und Beschreibung gezeigt: der Besucher darf und soll raten, sich irren, frei kombinieren und assoziieren.

Estas la vojo la celo - ekspozicioj pri la vojoj Jakoba kaj Reĝa
Ankoraŭ ĝis la 20-a de februaro prezentos la Kulturforumo Dacheröden en Erfurto la vojaĝojn sur la transnacia komerca vojo Via Regia kaj la pilgrima Jakoba Vojo. Via Regia estas la plej vasta eŭropa vojretaro, kiu ĉefe estis en uzo por varaj transporto kaj interŝanĝo. La Jakoba Vojo deklaritis en 1987 eŭropa kulturstrato. La saman honoran titolon erfurtaj iniciativuloj sukcese akiris en la 2005-a jaro por Via Regia. La ekspozicio pri ĝi havas la titolon "Ansichten entlang des Jabobsweges". Bildoj de 14 diversaj fotistoj dokumentas la vojaĝadon sur tiu pilgrima pado al Santiago de Compostela. Dum gazetara konferenco la erfurta kulturdirektoro Tobias Knoblich prezentis la ekpoziciojn tiel: "Naskiĝis la ideo komenci la novan jaron per alia hispana temo; la galegan urbon ankaŭ mi mem konas kaj la vojon al ĝi. Jes ja, tio taŭgas ankaŭ por personoj kiuj normale ne havas facilan aliron al spiritaĵoj. La elmontrado de la pilgrimaĵoj estas kuna kun alia pri komercaĵoj. La Reĝa Vojo kondukis rekte tra Erfurto. Kvazaŭ malnova ŝoseo, ne multo ŝanĝiĝis. Kaj stratoj kaj pilgrimaj padoj estas ĉiam lokoj kie homoj survojaj renkontiĝas, ekinterkontaktiĝas. Ŝanĝado de varoj kaj de ideoj devige ankaŭ naskas toleremon kaj malfermitecon. Sekve la tuto bonege konvenas al la memdifino de la urbo Erfurto. La kultursekcio de la hispana ambasado peris la fotojn." S-ino Caroline Fischer, gvidantino de la projekto "Via Regia - Kulturstraße des Europarates" poste referis pri la paralela ekspozicio "Die Via Regia von Görlitz nach Mainz" de la fotisto Werner Stüber: "La artisto piediris de Görlitz ĉe la pola landlimo ĝis Saarbrücken kaj fotis en ĉiuj urboj historiajn lokojn kaj specialajn etosojn. Sume prezentiĝos 25 stacioj, ankaŭ Erfurto. Li mem restos surloke unu semajnon ne volinte mallonge kaj neeesprime titoli la bildojn. Inverse li ekmarŝos kun la vizitantoj tra la ekspozicio kiun konsistigas netitolitaj bildoj. Estas la tasko de la vizitantoj diveni: kion oni malkovras? kion oni intermiksas? kio elvokas ion?" Estas kroma akompana flanka programaro. Ĝin prezentis Steffi Gorki, estrino de la Kulturforumo per tiuj vortoj: "Tre gravas flankaj programoj. Kelkaj erfurtanoj sendube ankoraŭ bone scias kiom gravis la iniciativoj por Via Regia je la komenco de la 1990-aj jaroj. Tio ne devas esti forgesita. En la dua generacio postturniĝa necesas revivigi tiun gravecon. Simplaj ŝildoj laŭlonge de la iama konduko de la strato gravas sed tute ne sufiĉas. Oni plu bezonus klarigojn. Pluse okazos prelegoj kaj projekciitos filmoj por konkretigi la temon. Preleganto estos s-ro Karsten Falkenstein kiu skribis diplomlaboraĵon pri tio ĉi."
------------
Weitere Blitzer für Erfurt
Die Stadtverwaltung denkt über die Installation von bis zu vier weiteren stationären Blitzersäulen nach. Die bereits aufgestellten Radaranlagen hätten zur Verkehrsberuhigung beigetragen, heißt es vonseiten der Stadtverwaltung. Zwischen der Inbetriebnahme im Juli 2014 und Jahresende wurden 20.146 Tempoverstöße angezeigt. Betrieben werden die vier Säulen von der Jenoptic Robot GmbH. Sie erhält einen Anteil an den eingenommenen Bußgeldern. Die neuen Standorte werden zur Zeit noch gesucht. Bevorzugt würden nicht Stellen, wo die Einnahmen hoch sind, sondern wo Radarkontrolle zusätzliche Sicherheit bringt: vor Schulen, Kindergärten, Ortsdurchfahrten, Gebieten mit überdurchschnittlicher Lärmbelästigung.

Novaj radarkontroliloj en Erfurto
Planas la urba administracio instali kvar novajn nemoveblajn radarkontrolilojn en la urbo: jam kiam la unuaj tiaj aparatoj ekfunkciis en julio 2014 oni duondecidis pri aliaj kondiĉe ke la rezultoj kun la unuaj estus kontentigaj. Fakte, la nova instalitaro konviktis 20.146 aŭtistojn. Establis kaj mastrumas ilin la firmao Jenoptic Robot kiu rajtas enpoŝigi parton de la punmono. Pro la pozitiva rezulto oni estas nun serĉanta kvar aliajn taŭgajn lokojn. Decidigaj por tio estas avertoj de civitanoj kaj de policanoj kaj ĝeneralaj spertoj faritaj ĉe la jam ekzistantaj lokoj. La gazetara porparolantino de la urbo Erfurt, s-ino Inga Hettstedt, deklaras la sekvon en intervjuo kun Radio FREI: "La kvar nemoveblaj kontroliloj evidentiĝis taŭgegaj. Iam oni registris ĉirkaŭ 300 ofendojn potage; intertempe oni sukcesis malplialtigi la nombron je nur 150. La konkretaj lokoj tute ne akordigatas kun la firmaoj kiuj respondas pri la kontrolo. Ĉar tiu demando tre ofte leviĝis. Ne estas nia volo ke la kontroliloj starus ĉe la plej lukraj lokoj sed tie, kie ili plej necesus, kie estas ankaŭ multaj piedirantoj, proksime de infanĝardenoj, de lernejoj, kie la averaĝa bruoĝeno estas super la normaleco, kie estas travilaĝaj ŝoseoj kiel en Schmira. Certe, la urbo ankaŭ enkasigis monon per tio. Tamen, ilia sumo ne tro kontribuus al la altigo de la urba buĝeto ĉar necesas konsideri ankaŭ la administraciajn kostojn."
-------------------
Messe für Existenzgründer
Am 3. und 4. März findet auf dem Erfurter Messegelände die Gründermesse "Ignition" statt. Organisatoren sind einige Jungunternehmer und Führungskräfte der Thüringer Wirtschaftsjunioren. Ihr Ziel ist die Unterstützung der Gründerkultur in Thüringen. Die Messe ist eine zentrale Anlaufstelle und thüringenweite Informations-, Beratungs- und Netzwerkplattform für Existenzgründer, Start-Ups und etablierte Unternehmen. Manche brauchen noch Hilfe, um sich für die Selbständigkeit zu qualifizieren. Für die Gründermesse werden drei Messestände verlost. Existenzgründer, die maximal seit zwei Jahren am Markt sind, können sich bewerben. Alle, die nicht ausgelost werden, haben die Möglichkeit, an einem Messe-Mentoring teilnehmen.

Foiro por novaj entreprenistoj
La 3-an kaj 4-an de marto okazos en Erfurto foiro por estontaj entreprenistoj titolita "Ignition". Organizantoj estos kelkaj junaj entreprenistoj kaj estraranoj de ''Thüringer Wirtschaftsjuroren". Ties celo estas subteni la entreprenfondon en Turingio. La foiro estu centra informborso kaj retarfarilo por estantaj kaj estontaj entreprenistoj kaj propagandu memstarecon. Tri standoj loterie disdonatas al entreprenistoj kiuj aktivas dum maksimume du jaroj. Kun la stando gajneblas iloj por bona sinprezentado. Ankoraŭ ĝis la komenciĝo de la foiro eblas aspiri je tia senkosta stando. Ĉiuj maltrafitaj per la lotado havas la eblecon partopreni mentoradan programon. Mentoroj elektos inter ĉiuj kandidatoj la plej interesajn kaj spronos ilin al bonega sinprezentado pretigante konkretan helpon kaj financan subtenon. S-ro Robert Ninnemann, respondeculo por publika laboro de "Wirtschaftsjunioren" klarigas la ideojn tiel: "La foiro 'Ignition' estu platformo por homoj estantaj antaŭ, dum aŭ post ĵusa entreprenfondo. Ni demandis nin kial tiaj foiroj ekzistintaj alie ne okazu ankaŭ tie ĉi en Turingio. Celogrupoj estas entreprenistoj memstaraj aŭ personoj kiuj laboras en la fako 'business to business' aŭ gvidas reklamagentejon aŭ presejon. Do, ĉiu kun iaj rilatoj al firmaoj kaj ankaŭ konsilistoj estas bonvenaj. Niaj mentoroj estas ĉiuj spertaj entreprenistoj kies kordeziro estas antaŭenpuŝi entreprenfondemon en la lando. Junaj entreprenistoj povas ankaŭ esti 50 aŭ 60 jaraj homoj: juneco de entrepreno ne dependas de la aĝo de la establinto sed de la freŝeco de liaj ideoj."
---------------
Aktuelles von der Multifunktionsarena
Seit einigen Wochen tut sich etwas auf dem Gelände des Steigerwaldstadions. Am 5. Jänner wurde mit dem Abriß des Marathontors begonnen. Der erste Bauabschnitt umfaßt überwiegend vorbereitende Maßnahmen zum Neubau der Osttribüne und soll Ende Februar abgeschlossen sein. Dabei erfolgt der Rückbau der kompletten Osttribüne. Der Deutsche Fußballbund schreibt eine Mindestplatzanzahl von 10.000 Zuschauern für den Spielbetrieb vor. Dieser wird während der gesamten Baumaßnahmen gewährleistet sein. Über den Betreiber wird demächst entschieden werden. Im Stadionumfeld werden ein Betriebshof des Erfurter Sportbetriebes und die Schalenhalle abgerissen, an deren Stelle ein neues Kunststoffsportfeld errichtet wird. Im Bereich der neuen Tribünen müssen fast alle Bäume weichen. Dafür gibt es 390 Ersatzpflanzungen. Die Mozartstraße wird Baustraße werden.

Novaj evoluoj ĉe la nova Multfunkcia areno
De kelkaj semajnoj iĝas laboroj ĉe la iama Steigerwald-stadiono. La 5-an de januaro oni komencis malkonstrui la Maratonan pordegon, kiu estis la plej malnova parto de la stadiono. Dum la unua malkonstrufazo oni pretigas ĉion por povi novkonstrui la orientan tribunon. Ĝi estos preta jam je la fino de februaro. La porparolanto s-ro Ludwig rakontas pri la paŝoj de malkonstruo kaj novkonstruo jene: "Startis ĉio en la 5-a de januaro, do tuj je la jarkomenco. Intertempe vibeblas la unuaj mezuroj, antaŭ ĉio ekstere de la stadiono. Ĉe Werfer-placo malkonstruitis la garaĝo-komplekso, poste la halo kun la ŝeloforma tegmento. En la areno mem komence nur preparadaj laboroj faritis pro ke la tria piedpilka klaso ankoraŭ ludos tie ĉi. Tamen estos ŝanĝoj ankaŭ tie ĉi: la lokoj por la fanatikuloj de ekstere troviĝos aliloke, nome en la sudoriento. Certe necesos ankaŭ por mallonga tempo starigi tie novajn septojn por disigi la du fanatikulajn grupojn. Ekde la komenco estis la kondiĉo ke la matĉoj ĉiam povus esti okazigitaj.Certe, la nombro de la lokoj por futbalemuloj estas reduktita. La regularo de la Germana Futballigo DFL priskribas nepran kvanton de 10.000 lokoj por vizitantoj. Tio estos garantiita de ni dum la tuta konstruperiodo." La Mozart-aleo funkcias kiel konstruejproviza strato. Aliro al la konstruejo estas tra Johann-Sebastian-Bach-strato, sude la konstrueja elirejo enkondukas en la Werner Seelenbinder-straton. Proksime de la stadiono estos malkonstruitaj diversaj malnovaj ejoj por fari lokon por nova sportkampo. Ĝis la fino de februaro ankaŭ la plimulto de la arboj ĉe la novaj tribunoj estos dehakita. Anstataŭe estos plantitaj 390 kreskaĵoj. Pri la personaro kiu mastrumados la stadionan komplekson decidos la urbo tre baldaŭ.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! In unserer Literaturecke hören wir heute den ersten Teil einer leicht gruseligen, dafür aber klassischen, orginal auf Esperanto geschriebenen Novelle. Sie heißt "El la tombo - Aus dem Grab" und erschien 1892 in der Zeitschrift "La Esperantisto". Darin wird das Lebendigbegrabenwerden geschildert. Verfaßt wurde sie vom ukrainischen Esperantisten Nikolaj Afrikanowitsch Borowko. Er lebte von 1863-1913 und war einer der ersten Esperantopioniere im Zarenreich. Befassen wir uns weiter mit seiner Vita: Nach Arrest und Exil in Sibirien unterbrach Borowko seine militärische Karriere und begann als Hauslehrer und Journalist zu arbeiten. Esperantist war Borowko bereits im Exil geworden, im Jahre 1889 - damals war Esperanto erst zwei Jahre alt! Nach dem Exil lebte er in Odessa, wo er sich ausgiebig um die Propaganda der Idee der Internationalen Sprache bemühte. Er übertrug russische Werke (u.a. von Puschkin), war Mitarbeiter der Gazetten "La Esperantisto" und "Lingvo Internacia" und 1897 Redakteur des schwedischen "Jarlibro Esperantista". Er war es auch, dem Zamenhof 1895 seinen berühmten Brief über die Herkunft von Esperanto schickte. Nachdem er die Esperantistin Antonina Tschajkowskaja geheiratet hatte, zog er nach Sankt Petersburg, wo er sein Wirken für Esperanto fortsetzte. Von 1896-97 war er Präsident von ''Societo Espero''. Sein Pseudonym war Enbe. ---- Karaj amikoj de esperanta literaturo! Hodiaŭ ni aŭskultos la novelon "El la tombo" de la ruslandano Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, instruisto, ĵurnalisto kaj bibliotekisto. Li naskiĝis en 1863 kaj mortis en 1913. Li ricevis militedukon, sed estis arestita kaj ekzilita en Siberion; poste li ĉesigis la militan karieron. Postekzile li loĝis en Odeso kaj en Peterburgo. Li estis aktivulo de la frua movado. Lia unua proza rakonto "Okazo" estas verkita verŝajne en 1891. Li estas la dua persono (post la germano Ludwig Emil Meier) kiu verkis originalan rakontan prozon en Esperanto. Borovko tradukis rusajn beletraĵojn, i.a. ankaŭ de Puŝkin. Lia originala rakonto "En la tombo" aperis en la gazeto "La Esperantisto" en 1892. Ĝi estas klasikstila horor-rakonto pri homo kiu estas entombigita viva, rakontita en mi-formo. Interesega estas la stilo kiu ŝajnas esti perfekta kaj matura kvankam la novelo skribitis nur duonan jardekon post la publikigo de Esperanto en 1887! Do, jen la unua parto de la novelo: ----- (Parto 1) Kiam mi maldormiĝis kaj malfermis la okulojn, ĉirkaŭ mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn kuŝis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. Ĉirkaŭe estis profunda silento. Mi miris, ke mi ne aŭdas la iradon de mia poŝa horloĝo, kiun mi ĉiam metas apud mia lito sur la noktan tableton, kaj mi eltiris mian manon por preni alumetojn, sed mia mano tuj frapiĝis je la mureto. Tio ĉi forte min mirigis. Mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn sen movo, penante doni al mi kalkulon pri tio, kie mi min trovas. Mi metis atenton sur tion, ke mi kuŝas sur io malmola kaj malglata: tio ĉi ne povis esti mia lito. Per la maldekstra ŝultro mi ankaŭ sentis ion malmolan. Nenion komprenante, mi volis min levi kaj mi frapiĝis per la kapo je la baro. Terura penso, elvokita kredeble per neklara ekmemoro, aperis kiel fulmo en mia kapo. Tiu ĉi penso estis tiel terura, ke mi ne kuraĝis eĉ formuli ĝin. Mi eĉ timis min moveti, por ne trovi jesigon de ĝi, kaj, ferminte la okulojn, mi komencis rememoradi, kio estis kun mi antaŭ mia lasta dormo. Sed mi absolute nenion povis rememori. Mi aŭskultadis – morta silento. Mi denove malfermis la okulojn kaj denove vidis nepenetreblan mallumon. Teruro komencis min kaptadi, teruro elvokita per penso pri io, kio prezentiĝis al mi tute komprenebla kaj kion tamen mi ne kuraĝis eĉ nomi al mi. Fine mi decidis levi la manojn kaj palpi tion, je kio mi frapiĝis per la kapo. Per palpo mi eksentis supre lignan tabulon kaj tiajn samajn tabulojn ĉe la flankoj kaj sub mi. Estis tre klare, ke mi kuŝas en alnajlita kesto. Kaj kvankam la penso pri tio ĉi ĵus senvole aperis al mi, sed la ĝusteco de tiu ĉi supozo estis tiel neatendita kaj premanta, ke mi en la unua minuto perdis ĉian kapablon konsideradi. Mi palpadis per la manoj la muretojn de la ĉerko kaj ripetadis al mi: mi estas enterigita vive. Kiam pasis la unua rigidiĝo, ĉe kies sola rememoro ankoraŭ nun atakas min frosto, mia unua penso estis, ke mi eble ne estas ankoraŭ enfosita, ke, se mi donos signon de vivo, oni eble aŭdos min, oni eble helpos al mi. Mi komencis frapadi en la kovrilon de la ĉerko kaj ekkriis per mia tuta forto, sed mia voĉo sonis tiel surde kaj sovaĝe, ke mi mem ektremis de ĝia sono. Kun streĉa haltigo de la spirado mi komencis aŭskultadi, penante kapti eĉ ian sonon el ekstere, sed mi aŭdis nur, kiel la sango kvazaŭ per marteloj batadis al mi en la tempioj. Mi ripetis kelkajn fojojn tion ĉi saman, kaj ĉiun fojon mi aŭdis nur teruran silenton. Tio ĉi estis efektive morta silento, silento de tombo, de tiu terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto. Tiu ĉi silento estis mia aljuĝo al morto, aljuĝo pli minaca, ol se ĝi estus subite elparolita per tondra voĉo, sed nur voĉo de viva ekzistaĵo. Ne povis esti ia dubo, ke mi estas enfosita en tombon, ke mi venis tien, kien venas nur mortintoj kaj de kie ne ekzistas reveno. Mi malvarmiĝis de teruro. Estas io majesta, eĉ vigliga, en la trankvila konscio de neevitebleco de la morto. Tiel en la tempo de la franca revolucio centoj da homoj kun profunda trankvileco iradis sur la ekzekutejon kaj mortadis kiel herooj. Sed morti preskaŭ momente, iri al la morto, vidante super si la bluan ĉielon, enspirante la lastan fojon per plena brusto la vivigan aeron – kaj morti en malvasta kesto, enfosite en la teron, kaj esti atestanto de sia propra agonio – estas grandega diferenco. En la tombo ne ekzistas tiu vigla sento de vivo, kiu kuraĝe renkontas eĉ la ĝin neniigantan morton. La turmentoj de vive enterigita sekvas jam post la ekzekuto, kaj de ili estas liberigita ĉiu alia ekzekutita. Tiu ĉi iras en la tombon kun jam estingita konscio, en la tombon oni metas malvivulon, sed ne vivan homon. Kaj mi estis metita en ĝin viva, mi vekiĝis en ĝi kun pasia amo de l’ vivo kaj kun la terura konscio, ke mi estas elstrekita el la nombro de la vivuloj. Inter mi kaj la vivo estis tavolo da tero, nur unu tavolo da tero, kaj nur pro tio, ke mi ne povis ĝin levi, mi devis morti. Oni devas mem travivi tiun ĉi aŭ similan staton, por kompreni, kion mi devis elsuferi ĉe tiu ĉi penso. Denove min atakis rigidiĝo, rigidiĝo de malespero. Mi kuŝis tute trankvile, kaj komencis kun malvarma sango pripensadi mian situacion. Mi enfalis en letargion, al kiu mi ĉiam havis la emon, kaj oni prenis min por mortinta. Mi kondukadis izolitan vivon kaj neniam diris al iu, pri mia emo al tiu ĉi malsano. Estas vero, ke mia frato sciis pri tio ĉi, sed li loĝas en malproksimo de centoj da kilometroj kaj ne povis scii, kio fariĝis kun mi. Se li estus apud mi, li ne permesus min enterigi. Sed li ne estis, kaj oni min fermis en tiun ĉi keston kaj enfosis en profundo de du-tri metroj. Nenia sono de la supraĵo de la tero atingis al mi; sekve nenia mia krio povas atingi eksteren. Ekster tio, la mortintejo sin trovas ekster la urbo kaj prezentas tre izolitan lokon. Al neniu povis veni en la kapon la penso, ke mi estas enterigita vive. Mi estas aljuĝita al morto – tio ĉi estas klara. Mi eĉ elkalkulis kun malvarma sango, kiun mi nun mem ne komprenas, kia maso da tero kuŝas super mi: kalkulante la longecon de la tombo du metrojn, la larĝecon unu, la profundecon du metrojn, kaj supozante, ke sur la ĉerkon falas nur duono de la tuta pezo, mi divenis, ke – se tio ĉi havus sencon – mi devus levi pezon de pli ol 2000 kilogramoj: por tio ĉi ne estus sufiĉa eĉ la forto de Samsono. Sed kion povis al mi doni eĉ la forto de dek Samsonoj, kiam mi ne havis la liberecon de movado. Mi subite eksentis, ke estas al mi terure malvaste, kaj la konscio de tiu ĉi malvasteco komencis elvokadi en mi rekte fizikajn suferojn. La penso, ke super mi kuŝas dumetra tavolo da tero, faris sur min tiel premantan impreson, kvazaŭ tiu ĉi maso premus ne sur la kovrilon de la ĉerko, sed rekte sur mian bruston. Mi komencis sufokiĝi. En teruro mi turnadis min de unu flanko sur alian, premadis per la manoj kaj genuoj la kovrilon de la malbenita ĉerko, kun kolerego penadis deŝiri ĝin, kaj fine, perdinte la fortojn, mi eletendis min sur la fundo de mia malliberejo. Larmoj de furiozeco atakis min, kaj mi ilin ne retenis. Mallumegaj, koleraj pensoj komencis min atakadi. Por kio mi devas elportadi turmentojn, kiuj superas ĉiujn elpensojn de la inkvizicio? Kial el centoj kaj centoj da miloj mi sola, ĝuste mi, ricevis ilin, mi, plena de fortoj, esperoj, atendoj? Mi kuŝas sub la tero kaj devas kalkuli la minutojn, kiuj apartigas min de La morto, vidi kiel ĝi pli kaj pli proksimiĝas al mi, dum dekoj da miaj konatoj senzorge babilas, gajas kaj tiel same malmulte pensas pri la morto, kiel malmulte ankaŭ mi pensis kiam mi estis inter ili. Ili vivas, kaj mi ne sole estas fordonita al la morto, sed estas ankoraŭ elmetita al la plej rafinitaj suferoj, kiujn nur povas havi homo. Kie estas la Justeco, mi demandadis min, kaj mi ne povis ne vidi, ke ne ekzistas situacio, en kiu la sensenceco de simila demando estus pli klara ol en la mia. Pri kia justeco povas esti parolo tie, kie la aferon decidas okazo? Ĉu ne per la fatala malkompreniĝo mi troviĝis tie, kie pli ĝuste devus sin trovi multaj el la restintaj sur la tero? Okazo, blinda okazo ludas kun ni, kaj ĉiuj ni estas tiom miopaj aŭ malkuraĝaj, ke ni ne vidas tion, kio frapas al ĉiu en la okulojn. Sur ĉiu paŝo ni mensogas al ni, trompas nin mem, kaj ĉio tio ĉi nur por fine diri al ni mem, ke ni estis memvolaj blinduloj. Por kio? En tiu ĉi minuto mi malamis tiun saman vivon, al kiu mi ĵus tiel pasie min ŝiris. Se mi ne estus naskita, mi diris al mi, mi nenion perdus kaj senfine multe gajnus jam per tio sola, ke mi ne suferus tion, kion mi devis suferi nun. Kaj tion ĉi, kion mi nun elportas, mi dankas al tiu krima malŝato, kun kiu la homoj sin tenas rilate la morton de alia, al tiu malnobla rapideco, kun kiu ili penas liberiĝi de siaj mortintoj. Senpotenca kolero min sufokadis, kolero kontraŭ la societo, en kiu estas eblaj tiaj okazoj, kontraŭ ĝiaj moroj, kontraŭ ĉiuj vivantaj, kontraŭ la tuta mondo.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Heute laden wir Sie zur "Internationalen Frühlingswoche - Printempa Semajno Internacia'' ein. Sie findet heuer vom 3.-10. April in Winterberg, Nordrhein-Westfalen, statt. Aber worum handelt es sich da genau? PSI, so die Abkürzung, ist ein großes internationales Esperantistentreffen für die ganze Familie. Sie findet jedes Jahr eine Woche lang irgendwo in Deutschland statt, und das schon zum 31. Mal. Der Familiencharakter bringt mit sich, daß es zugeschnittene Programmpunkte für alle gibt: für Erwachsene, Kinder und Jugendliche. Aber auch Einzelpersonen sind willkommen. Nach Alter und Sprachniveau gibt es spezielle Programmpunkte für Kinder, u.a. Basteln und Geschichtenerzählen. Anfänger wie Fortgeschrittene kommen auf ihre Kosten. Den Eltern bietet sich die Möglichkeit, in Ruhe ihren eigenen Programmpunkten zu folgen. Die beinhalten auch Vorlesungen, vom Vorstellen der eigenen Hobbys bis zu wichtigen gesellschaftlichen Themen. Selbstverständlich gibt es auch gemeinsame Ausflüge und abends ein reiches Kulturprogramm. Ein Chaosspiel, 3-D-Filme und Tischtennisturniere sind nur einige Beispiele für Spiel und Spaß während einer Woche. Parallel und am gleichen Ort findet die ''Internationale Frühlingsschule'' statt. Das ist etwas für Leute zwischen 10 und 16, die bereits ein wenig Esperanto sprechen. Sie wohnen, lernen, spielen und feiern gemeinsam. Für die Eltern: Ist der Ehepartner kein Esperantist, so findet auch er oder sie interessante Betätigungsfelder während der ganzen Woche. Das Sprachkursangebot ist da nur eine Möglichkeit. Das Städtchen Winterberg ist ein bekannter Wintersportort im Hochsauerland. Zu anderen Jahreszeiten laden Landschaft und Wälder zum Wandern ein. Untergebracht sind alle im in den letzten Jahren von Grund auf erneuerten ''Hostel Erlebnisberg Kappe''. In unmittelbarer Nähe befinden sich eine Sommerrodelbahn, ein Klettergarten und ein großes Kaffeehaus. Das Stadtzentrum von Winterberg ist eineinhalb Kilometer entfernt. Für weitere Informationen und Anmeldung gehe man im Internet auf folgende Adresse: psi.esperanto.de ----- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj.
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der thüringischen Kultur! Heute begeben wir uns nach Gotha. Dort werden wir auf Spurensuche gehen und das jüdische Leben in der Stadt beleuchten. Im Hochmittelalter befand sich das Judenviertel bei der jetzigen Jüdenstraße in der Nähe des Augustinerklosters. Nach einem Pogrom begann die Neuansiedlung von Juden 1768 . Die Familien Goldschmidt, Israelski, Ledermann, Rosenblatt, Ruppel, Simson waren wichtig für die Entwicklung Gothas. Hinter den Namen Gutmann, Kunreuther oder Oppenheim verbergen sich anerkannte Rechtsanwälte, bei den Brocks, Falkensteins oder Noacks handelt es sich um bekannte Ärzte. In der Weimarer Republik beteiligten sich Juden am demokratischen politischen Leben an vorderster Stelle. Nach der Nazizeit war das jüdische Leben so gut wie erloschen. Über sie legen der Jüdische Friedhof, das Denkmal vor der zerstörten Synagoge und einige Häuser in der Altstadt Zeugnis ab. ---- Karaj amikoj de kulturo el Turingio! Hodiaŭ ni iros al Gotha por postflari spurojn de juda vivo.


artikel/Jubilea_simbolo.jpg






artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.02.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.