Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 41

Esperantomagazin: Nachrichten | Novelle "El la tombo" (3) | Hörerbriefkasten mit Vorwort zu "La Esperantisto" | Südpark in Erfurt | Sprachkurs

41. Esperanto-Sendung "Turingio Internacia", vom 5. April 2015


> Download

= = = = = = = = = =
Street-Art im Thüringenpark
Vom 5.-14. März fand im Einkaufszentrum Thüringenpark ein Street-Art-Festival statt. Dabei wurde den Besuchern diese Art von Kunst nähergebracht. Man konnte sich mit Künstlern im Entwerfen von Bildern üben, digitale Gemälde an Tablets bearbeiten oder die ausgestellten Werke mit Erfurtbezug bewundern. Highlight des Festivals war der kroatische Künstler Filip Mrvelj. Er ist einer von wenigen Street-Art-Künstlern, die von ihrer Kunst leben können. Aufträge bekommt er von Städten und Einrichtungen. Er arbeitet gern mit Anamorphose. Das bedeutet, daß Werke nur dann zur Geltung kommen, wenn sie aus einem bestimmten Blickwinkel heraus betrachtet werden. Er nahm schon an mehreren Festivals in Deutschland teil, wie etwa in Wilhelmshaven; in Thüringen ist er zum ersten Mal. Bei ihm daheim gebe es relativ oft offizielle Anfragen der Stadt an Graffitikünstler, die Stadt künstlerisch mitzugestalten. In Erfurt sind es hingegen nur wenige Freiflächen, an denen Graffitikünstler sprühen dürfen. Dazu gehören die sogenannte "Wall of Fame" am Nordbahnhof und eine Wand in der Grubenstraße. Nach der Meinung von Herrn Mrvelj hängt die Akzeptanz auch sehr Engagement vom der Künstler selbst ab.

Strato-arta festivalo en Erfurto
Stratoarto, ne malofte fifamigite kiel skribaĉaĵoj kaj desegnaĉaĵoj sur domomuroj, estis ĉefa temo en la erfurta butikumcentro Thüringenpark. De la 5-a ĝis la 14-a de marto okazis tie en la kadro de festivalo laborrondoj kaj diversaj atrakcioj por plihejmecigi tian arton al la civitanoj. Dum unu laborgrupo la homoj eĉ povis iĝi parto de la malnova urbokerno en Erfurto starante sin sur pentrita kolono. Eblis ekzerci sin mem kune kun la berlina grafiti-artisto Ronald Schrodt aŭ dezajni ciferecajn bildojn sur tabulkomputiloj. Krome prezentatis serio de jam ekzistantaj verkoj el Erfurto. Kulmino estis la renkonto kun la kroata artisto Filip Mrvelj. Li sukcesas perlabori sian vivon per artaĵoj faritaj sub libera ĉielo. Komisioj venas al li de urboj kaj diversaj institucioj je plibeligo de la medio. La ĉe Thüringenpark montritaj verkoj de li estas relative malgrandaj. Ĉar liaj pentraĵoj deformite kaj destordite estas pentritaj surplanken, necesas por la rigardanto serĉi perfektan vidpunkton. Intervjuite li rakontis ke je la unua momento multaj homoj pro tio estus surprize frapitaj. Do oni bezonas antaŭ ĉio la korektan elirpunkton por bona ĝuado. La bona punkto estas markita por plifaciligi la aferon. Kelkfoje la homoj dirus al li ke la artaĵoj ne senchavus - tiam li admonis ilin ŝanĝi la geografian vidpunkton kaj jen: la malbona unua impreso ofte perdiĝas. Faktermino por tio estas anamorfozo: la artistoj intence deformas la aferojn. En la Mezepoko jam oni kreis pentraĵojn kies deĉifrado eblis nur pere de spegulo. Por la kompreno de la pentraĵoj de Mrvelj oni ne bezonas spegulon, ili sterniĝas je projekciaĵo de pluraj kvadratmetroj. Ankaŭ ŝnuroj tendotaj super la artaĵoj helpas kreskigi la observadosukceson. Mrvelj estis la unuan fojon en Erfurto partopreninte jam aliajn festivalojn en Germanlando, ekz. en Wilhelmshaven. Estas lia volo ĉiam diskutigi la civitanojn pri la grafitiista movado en Germanio. Malgraŭ ĝenerala malpermeso plibeligi fremdajn liberaerajn aĵojn per enskriboj aŭ bildoj en Germanlando, ekzistas kelkaj urboj kiuj petas la grafitiistojn sub certaj kondiĉoj aktivi. Mrvelj krome intencas sproni ĝis nun kaŝiĝintajn grafitiistojn elŝrankiĝi. Vere volantoj ja trovus lokon artisti. La ekskuza argumento de spacomanko ne ĉiam validu. Konkrete estas en Erfurto nur malmultaj lokoj kun libera aliro al la grafitiistoj: ekzemple la Muro de Famo ĉe la Norda stacidomo aŭ vando ĉe Gruben-strato. Ĉu estontece estos pli multaj, dependas laste ne balaste de la engaĝiĝo de la artistoj mem. En la hejmurbo de Mrvelj la urbo disdonas pli multe da spaco. Tial kontraŭleĝaj vandalismaj agoj malmultas. La lokoj ankaŭ bone elektatas fare de la urbo kaj la bildoj restas pli longe ĉar relativa spacabundo ne tentas aliajn grafitiistojn surpentri tuj la bildon de la antaŭulo.
------------
Neuer Stadtteil in Erfurt geplant
Das Stadtplanungsamt hat einen Plan vorgestellt, nach dem auf Gewerbegrundstücken in der Krämpfervorstadt ein neues Wohngebiet errichtet werden soll. Dabei soll Wohnraum für etwa 3000 Menschen entstehen. Bis zur Fertigstellung ist ein Zeitraum von etwa 20 Jahren angedacht. Bei der Rahmenplanung sollen die Bürger stark mit einbezogen werden. Erste Ideen von Bürgern sind bereits in die Planung mit eingeflossen.Frühester Baubeginn sei in vier Jahren möglich, so Paul Börsch vom Amt für Stadtplanung und Stadtentwicklung. Durch die Entwicklung vom Gewerbe- zum Wohngebiet werden auch die Grundstückswerte steigen. Die Stadt gibt dabei lediglich die Rahmenplanung vor: schon dies soll die Besitzer anregen, ihre Grundstücke zu verkaufen oder selbst zu bebauen. Angedacht sind vierstöckige Wohnblocks mit viel Grün und Vorrang für Fahrrad und öffentlichem Verkehr vor dem Privatauto. Wichtig sei, daß sich Politiker schon jetzt Gedanken machen, auch wenn alles vielleicht erst in 20 Jahren fertig wird. Nur so vermeide man einen uferlosen Anstieg von Mieten in einer Großstadt mit stetig steigender Bevölkerungszahl. Ob das Viertel, das auf dem Krämpferfeld steht, diesen Namen erhalten wird oder einfach Oststadt, ist auch noch nicht klar.

Nova urbokvartalo en Erfurto
La Oficejo pri urboplanado prezentis novan planon krei sur industriaj grundoj en la Krämpfer-antaŭurbo novan kvartalon. Kreatu loĝspaco por ĉirkaŭ 3000 homoj. Ĝis la finfarado povas pasi ankoraŭ 2 jardekoj. En la planado de la bazaj ideoj oni volas partoprenigi la civitanojn. Tia sinteno estas ankaŭ frukto de diversaj iniciativoj la lastajn monatojn. Ili klopodis en la kunteksto kun la novfarado de la Urbodomo-ponto ĝenerale pli engaĝigi la erfurtanojn en publikajn novfaradojn. Komenciĝo de konkretaj unuaj paŝoj estos post 4 jaroj laŭ la informo de Paul Börsch, urboplanisto kaj -evoluigisto. Necesas krome la subteno de privataj idedonantoj. Pro la transformo de metia areo al loĝa kreskos ankaŭ la prezoj de la grundoj. Ĉar la urbo volas priskribi nur la kadrajn kondiĉojn la terenposedantoj mem ekaktivu por vendi la havaĵojn aŭ surkonstrui ilin. Deklaras Börsch en intervjuo kun Radio FREI: "Tute ne volatas plani komplete novan loĝejkvartalon sed nur skizi la fundamentajn kondiĉojn. Estiĝu unu aŭ pluraj loĝkvartaloj en tiu interesa areo inter la fervojlinio en la direkto al Nordhausen, la Leipziger-strato, la ĉefstacidoma teritorio sude kaj la domoj konstruitaj dum la periodo de spekulanto-kompanioj. Aktuale la urbo ne povas permesi al si, mem iĝi loĝejkonstruanto. Sed laŭprognoze la enloĝantaro de Erfurto ne malpliiĝos kaj sekve la politikistoj jam nun okupiĝu pri la konstruado de loĝejoj. Alie iam la lupagoj eksplodos." Planatas por la nova kvartalo serio da loĝdomblokoj kun verdaj internaj kortoj; eksplicite la verdo abundu, aŭtoj malpli gravu kaj bicikloj pli gravu tie. Danke al novaj gastronomiaj kaj kulturaj ofertoj la urbanizado tie ĉi estu altkvalitega. Alteco de la blokoj limiĝu je 4 etaĝoj; la ideo de multaj ne permesi pli ol 3 etaĝojn evidentiĝas nerealisma pro la granda postulo pri loĝadspaco. Börsch daŭrigas jene: "Ni faris dum unu semajnfino planadatelieron kie la gecivitanoj povis kontribui kaj prezenti siajn ideojn. La planadburoo el tiuj vizioj kunmetis unuan skemon. Klaras ke la planontoj ne povos neglekti tiujn ĉi unuajn ideojn: certe detaloj ŝanĝiĝos sed la kruda plano restos." Ankaŭ la publika transporto trovu sufiĉan da atento: propra aldona tramvoja aŭ busa linio verŝajnus. Ĉu la teritorio, kiu geografie troviĝas sur la Krämpfer-kampo portus ankaŭ tiun nomon ne estas decidita. Eblas ke la projekto kiu portas la nomon "Äußere Oststadt'' ankaŭ baptos la novan kvartalon ''Oststadt''.
------------------------
Kinderarmut in Erfurt besonders hoch
Der Paritätische Wohlfahrtsverband hat einen neuen Höchststand der Armut seit 2009 festgestellt. Demnach sei die Armutsquote in Thüringen auf 18% Prozent gestiegen. Damit habe sich die Zahl der betroffenen Menschen im vergangenen Jahr um mehr als 20.000 gesteigert. Zudem fällt auf, daß die Armutsentwicklung nicht abhängig von der wirtschaftlichen Entwicklung ist. Als von Armut betroffen gilt, wessen Einkommen unter 60% des durchschnittlichen, bedarfsgewichteten Einkommens in Deutschland liegt. 2013 lag diese Armutsgefährdungsschwelle für Singlehaushalte bei 892 Euro, bei vierköpfigen Familien mit zwei Kindern unter 14 Jahren bei 1873 Euro. In Erfurt liegt die Armutsquote laut dem Bericht leicht über dem Landesdurchschnitt von 18,8%. Auch bei der Kinderarmut liege Erfurt im Landesvergleich relativ weit vorn. Grundsätzlich gibt es in Thüringen große Unterschiede zwischen verschiedenen Regionen. Um dieser Entwicklung entgegenzuwirken müsse sich die Bundesregierung zu entschlossen handeln. Vorschläge dafür sind die Erhöhung des Hartz-IV-Regelsatzes und Reformen des Familienlastenausgleichs wie der Altersgrundsicherung.

Kvoto alta da povraj infanoj en Erfurto
En nova kalkulo konstatitis kulmino de povreco ekde la jaro 2009. La kvoto kreskis ĝis 18 procentoj en la Liberŝtato Turingio kaj la nombro de la tuŝitaj pligrandiĝis je 20.000 kompare al la lastpasinta jaro. La Egalrajteciga bonfaradkomisiono konstatis ke la povrecevoluo sendependas de la ekonomia evoluo. Laŭdifine estas malriĉulo homo kies salajro estas malpli ol 60 procentoj de la averaĝa pago en Germanlando. En 2013 tiu limo estis je 892 eŭroj pomonate por soluloj kaj je 1873 por kvarkapa familio kun du infanoj sub 14 jaroj. En la turingia ĉefurbo la povreckvoto estas iomete super la landa averaĝo. Hartmut Kaczmarek, porparolanto de la egalrajtecigistoj, klarigas la tuton en intervjuo kun Radio FREI: "Temas pri ĉirkaŭ 400.000 turingianoj. La kresko dum la lasta jaro ĉagrenigas nin. Konstateblas ĉe ni kaj ĉie ajn en Germanlando malkonekto inter ekonomia floro kaj povreco. La regiono erfurta, al kiu apartenas la komunumoj de Gotha ĝis Weimar, estas nur unu el sume kvar. Ankaŭ koncerne la infanan povrecon Erfurto havas elstaran rangon. Kvarono de la infanoj sub la aĝo de 15 vivus en familio dependa de sociala respektive senlaborula subvencio nomita Hartz 4. Alia problemo estas la povreciĝo de olduloj kaj la malalta salajrado de sole edukantaj patrinoj. Tiuj ĉi grupoj plinombriĝus la sekvontajn jarojn. Regiono turingia kun relative malalta kvoto estas la Distrikto Eichsfeld kun 9 procentoj, alia ekstremo kun 29 procentoj estas la Distrikto Altenburger Land. Verŝajnas ke en la venontaj jaroj la nombro eĉ duobliĝos. En Orienta Germanio kulpas pri tio ankaŭ kelkaj post la politikaj ŝanĝoj en 1989 interrompitaj karieroj. Kelkaj el ili devis poste kontentiĝi pri leĝeraj dungitecoj aŭ finfaris diversajn trejnadprogramojn. Ili baldaŭ estos pensiuloj kaj ili dum la tria aĝo ne havos multe da mono je dispono." Por preventi tiun ĉi evoluon la menciita komisiono postulas de la federacia registaro en Berlino reformojn efikajn kaj rezolutajn i.a. la altigon de la tarifoj subvenciaj kaj novan elkalkulon de minimuma pensio kaj rekompencoj por familianoj. Antaŭkondiĉo estus ĝenerala kursŝanĝo financpolitika de la federacia registaro kiu, pli ol ĝis nun, devigus la riĉulojn pagi pli da impostoj kaj prenus la enspezon por la financado de socialaj programoj.
-----------------------------
Trennung von der Wasserburg Kapellendorf
Oberbürgermeister Bausewein will sich von der Wasserburg in Kapellendorf, 12 km östlich von Weimar gelegen, trennen. Bis jetzt wird es vom Erfurter Stadtmuseum betrieben. Die Gründe liegen in historischen Beziehungen zwischen Erfurt und Kapellendorf. Eigentümer ist die Thüringer Stiftung Schlösser und Gärten.

Rezigno pri akvoburgo Kapellendorf
La erfurta urbestro Bausewein intencas kiel eble plej rapide malfari la kontrakton pri la Akvoburgo en Kapellendorf kiu troviĝas longe for de Erfurto, 12 km oriente de Weimar. Kaŭzo estas la financa situacio de la urbo Erfurto. Posedas ĝin la fondaĵo ''Thüringer Stiftung Schlösser und Gärten'' sed zorgas pri ĝi la Urbomuzeo de Erfurto. Tio ŝuldiĝas al historiaj radikoj. Per personaj restrukturigoj oni povus ŝpari ĉ. 100.000 eŭrojn pojare. Malsubskribo de la kontrakto ne eblos antaŭ la 2016-a jaro.
--------------------------------
Neugestaltungen bei der Talstraße
Am 23. Feber begannen die Vorarbeiten für den Ausbau des Geh- und Radweges zwischen Talstraße und Karlstraße. Dieser Abschnitt ist für die BUGA 2021 als besonders wichtig eingestuft. Es sollen einige Schäden beseitigt und das äußere Erscheinungsbild verschönert werden. Die vorhandenen Bäume werden zum größten Teil erhalten bleiben.

Plibeligoj ĉe Tal-strato
En la 23-a de februaro komenciĝis la antaŭlaboroj por la plilarĝigo de la trotuaro kaj la bicikla vojo inter Tal-strato kaj Karl-strato. Tiu ĉi parto konsideratas grava por la Tutgermana Hortikultura Ekspozicio BUGA okazonta en Erfurto en 2021. La arboj grandparte ne estos dehakitaj. Kelkaj forprenotaj tuj anstataŭitos per novaj. Krom pligrandiĝo estos flanka efekto la plibeligo de tiu ĉi urba areeto.
------------------------------
Unterricht für Flüchtlingskinder
Durch den Verkauf von Bildern des Erfurter Künstlers Erich Enge kann der Kiwanis-Club Erfurt weitere Deutschstunden für Flüchtlingskinder anbieten. Mittlerweile sind es fünf Deutschkurse, die durch die Unterstützung des Vereins und in Kooperation mit der Stadtverwaltung angeboten werden können. Dienstags uns samstags treffen sich drei Lehrer mit den eifrigen Lernern. Die Werke von Enge wurden am 1. März im Stadtmuseum in einer Verkaufsausstellung präsentiert.

Instruo de la germana al rifuĝintaj infanoj
Per la vendado de bildoj de la erfurta artisto Erich Enge la erfurta filio de Kiwanis-klubo povas oferti plurajn horojn de la germana lingvo por infanoj el rifuĝintaj familioj. Kiwanis cetere originas el indiana lingvo kaj tradukeblas per: "Ni ĝojas aktivadi". Subtenas la klubo aparte infanojn kun elmigra fono en la kadro de lingva ateliero. Intertempe estas kvin kursoj kiuj regule okazas en kunlaboro kun la urba administracio. Komisiitis tri instruistoj por instruado de la lernemuloj marde kaj sabate. La pentraĵoj kaj desegnaĵoj de Enge prezentitis en la 1-a de marto en la Urba muzeo en ekpozicio kun paralela vendado.
--------------------
Sanierung der Winzerstraße
Seit dem Hochwasser vom Juni 2013 ist die Winzerstraße als Ortsverbindungsstraße zwischen Erfurt und Hochheim wegen Hangrutschung gesperrt. Im Sommer 2015 wird mit den Arbeiten für die Sanierung von Hang und Straße begonnen. Neben Maßnahmen zur Hangsicherung soll eine neue Straßenbeleuchtungsanlage errichtet werden. Erhaltenswerte Bäume sollen auf jeden Fall gesichert werden.

Refunkciigo de Winzer-strato
Pro la terenfalinta tero estas la Winzer-strato inter Erfurto kaj la urbokvartalo Hochheim por veturiloj netrapasebla. La kaŭzo estas superakvego en la junio de 2013. En la somero de la kuranta jaro komenciĝu la riparlaboroj. Pluse estos muntita nova lumsistemo laŭlonge de la strato. Ĝis mezo de marto forigitis la ĝenantaj arbustoj por liberigi la laborejon. Arboj, kies konservo validas, restos; alie iĝos novplantadoj.
------------------------
Neue Erfurt-Botschafterin
Maria Stürzebecher, Kunsthistorikerin und Beauftragte für das UNESCO-Weltkulturerbe in Erfurt, wird künftig als Erfurt-Botschafterin für die Landeshauptstadt werben. Stürzebecher ist nicht nur in Erfurt geboren und aufgewachsen. Sie engagiert sich, neben ihrer beruflichen Tätigkeit für die Stadtverwaltung Erfurt, im Vorstand des Fördervereins für die Alte und Kleine Synagoge Erfurt sowie als Vizepräsidentin der Universitätsgesellschaft. Aktuell engagieren sich 104 ehrenamtliche Erfurt-Botschafter für die Thüringer Landeshauptstadt.

Nova ambasadorino de Erfurto
La arthistoriistino kaj komisiitino pri la UNESKO-mondheredaĵkandidatadoMaria Stürzebecher estos estontece ambasadorino de la ĉefurbo turingia. En siaj prelegoj ŝi ofte parolas pri Erfurto kaj ties juda heredo, pri kio ŝi fierus ege. Krome ŝi en paroladoj informas ĝenerale pri la bela urbo Erfurto. Stürzebecher ne nur naskiĝis en Erfurto kaj pasigis la junajn jarojn surloke sed ŝi engaĝiĝas en pluraj amikaraj societoj: ĉion tian ŝi plenumas paralele al la oficiala deĵoro por la urbo. Ŝi kunestras la helsocietojn de la Malnova Sinagogo kaj de la Malgranda Sinagogo kaj estas vicprezidentino de la Universitata societo de Erfurto. Nuntempe aktivas 104 honoroficaj ambasadoroj por Erfurto. Pluaj informoj haveblas interrete sub erfurt-marketing.de.
------------------------
Hochwassersirenen für Erfurt
Der Ausschuß für Ordnung, Sicherheit und Ortsteile hat empfohlen, etwa 100.000 Euro für ein Hochwasser-Warnsystem in den Haushaltsplan aufzunehmen. Das Pilotprojekt soll vorerst im Erfurter Osten im Bereich des Linderbaches realisiert werden.

Inundaj sirenoj por Erfurto
La Komisiono pri ordo, sekureco kaj urbokvartaloj rekomendis en kunsido en februaro investi ĉ. 100.000 eŭrojn por alarmsistemo kontraŭinunda. Pro la ŝaŭregoj kaj superakvegoj en la regiono de Erfurto kaj en la lasta kaj la antaŭlasta jaroj la apudloĝantoj estu avertitaj per sirenoj. La pionira projekto startu en la erfurta oriento ĉe la rojo Linderbach. Sistemo per la tuta regiono laŭtakse ne haveblus sub la sumo de 1 miliono da eŭroj.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! In unserer Literaturecke hören wir heute den dritten und letzten Teil einer leicht gruseligen, dafür aber klassischen, orginal auf Esperanto geschriebenen Novelle. Sie heißt "El la tombo - Aus dem Grab" und erschien 1892 in der Zeitschrift "La Esperantisto". Darin wird das Lebendigbegrabenwerden geschildert. Verfaßt wurde sie vom ukrainischen Esperantisten Nikolaj Afrikanowitsch Borowko. ---- Karaj amikoj de esperanta literaturo! Hodiaŭ ni aŭskultos la trian kaj finan parton de la novelo "El la tombo" de la ruslandano Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko el la jaro 1892. Temas pri homo enterigita vivante. ------- Mi estis trankvila ĉe la penso, ke post negranda spaco da tempo por mi venos la stato de neestado; sed tiu cirkonstanco, ke mi devis perei ĝuste tiel kaj ne alie premis min. Terura estis por mi ne la morto mem, sed la maniero de morto. Sur la supraĵo de la tero mi povus renkonti ĝin kun deca firmeco: mi havas kaŭzon pensi tiel; tie ĉi sur la fundo de superŝutita foso, mi sentis min disbatita, dispremita, turnita en nenion. Mi eĉ mem volis ĵeti min en la brakojn de la morto, vidante en ĝi la solan eliron el miaj suferoj: aperis al mi penso de propravola ĉesigo de ili. Mi rememoris, kiel unu Roma hetero, en la reĝado de Nerono, kulpigita pro politika krimo, sufokis sin mem per nazotuko, kiam oni ŝin, lacan de turmentoj, portis sur seĝo por novaj turmentegoj. La penso pri tia rimedo de liberiĝo eĉ ektremigis min de ĝojo, kiel ektremas malliberulo ĉe la sciigo de liberigo. Mi devis havi sur mi zonan rimenon; mi povis fari el ĝi maŝon kaj sen la kuraĝeco sole sub la premo de malespero, sufoki min mem. Sed mia ekzekutado iradis kvazaŭ laŭ antaŭe pripensita plano: mi ne trovis sur mi la rimenon. Tio ĉi estis ankoraŭ bato, kiu ĝis fino min dispremis. Mi ekgrincis per la dentoj de furiozeco; mi ruladis min en mia malvasta kaĝo, batante mian kapon sur ĝiaj muretoj, ne sentante doloron, kiun mi ne sentis eĉ tiam, kiam mi en blinda kolerego komencis mordadi miajn manojn. Mi ĝemadis, kiel vundita besto, sed tiajn ĝemojn, miksitajn kun tiuj frenezaj malbenoj, kiuj flugadis de mia lango, ne facile povas elvoki el homa brusto fizika doloro. Tia turmentego ne povis longe daŭri: per rapidaj movoj mi elvokis fortigitan enspiradon de aero, kaj baldaŭ laŭ la premanta pezo en la brusto mi eksentis mankon de ĝi. Tiun ĉi fojon ĝi jam ne estis frukto de la imago: mi efektive komencis sufokiĝadi. Terura sonorado estis en miaj oreloj; ĝi plenigis per si la tutan ĉerkon; ĝi sonoris kiel la bruo de centoj da sonoriloj. Fajraj rondoj sin montradis antaŭ miaj okuloj, fariĝante pli kaj pli grandaj, fornaĝante ien en malproksimon kaj turniĝante en gigantajn ringojn, kiuj brilis per minaca sanga lumo. Mi sentis, ke mia saĝo komencis malklariĝadi. La pensoj, kiel rapidega vento, flugadis tra mia kapo. Rememoriĝis al mi ial diversaj instruoj pri la ĉiopova potenco de la volo, kaj ŝajnis al mi, ke, se mi pasie ekdeziros eliri en la aeron kaj liberecon, mi en ia maniero povas liberiĝi. Kaj, kunpreminte la dentojn, mi penis koncentri mian tutan volon sur tiu ĉi punkto. Poste al mi, la nekredanta, aperis la penso, ke oni devas preĝi kaj ke tio ĉi necese min savos. Mi komencis elparoladi preĝojn, sed baldaŭ mi rimarkis, ke tio, kion mi kun febra varmego paroladis, estis ne preĝo, sed senliga kolekto da fragmentaj frazoj el diversaj preĝoj. Kaj mi diris al mi, ke tiel oni ne povas preĝi, ke tia preĝado nur kolerigos Dion. Subite mi aŭdis la demandon, elparolitan per raŭka interrompita voĉo: "Por kio?" Tio ĉi iom revenigis min al la efektiveco. Mi faris penon rekonsciiĝi, kaj mi rimarkis, ke en mi turnas sin la penso: por kio Dio min tiom persekutas, kaj ke tiun "por kio" mi, aŭ pli ĝuste mia lango, ripetis kelkajn fojojn laŭte. Sed tio ĉi estis la lasta peno; mi komencis perdadi ĉian kontrolon super mi. Sovaĝaj pensoj komencis interŝanĝadi sin kun sovaĝaj pentraĵoj. Grandega turo staris super mi, kaj tiu ĉi turo kun bruego falis, kaj mi volis kuri de sub la grandegaĵo, kiu flugadis sur min, kaj tiu ĉi grandegaĵo min jam atingadis… Iaj monstroj peladis min, mi faladis kaj subiĝadis en senfundan profundaĵon… Grandega martelo komencis batadi sur mian bruston, kaj mi sentis, kiel mia brusto enplatiĝadis, kaj la batoj de la martelo terure tondris en miaj oreloj. La batoj fariĝadis pli fortaj kaj pli fortaj, kaj nigra nubo ĉiam pli kaj pli min enkovradis… Mi perdis la konscion. Malferminte la okulojn, mi ekvidis lumon kaj ies konatan vizaĝon klinitan super mi. Tio ĉi estis la vizaĝo de mia frato, al kiu mi dankas mian savon. Sciante mian emon al letargio, li tuj post la ricevo de telegramo pri mia supozita morto elveturis el sia urbo. Sed ĉar la telegramo, sendita de unu nia komuna konato, estis sendita nur la duan tagon post mia supozita morto, li malfruis kaj alveturis kelkajn horojn post mia enterigo. Mi restis sub la tero ĉirkaŭ ses horojn, sed mi ne povas diri, kiom da tempo pasis inter mia vekiĝo kaj sveniĝo: por mi ĝi estis kaj restos – al mi, tute egale, ili ŝajnas jaroj, kaj ĉe la sola rememoro pri ili mia sango glaciiĝas. Mi ne sole vidis la morton vizaĝo kontraŭ vizaĝo, mi estis en ĝiaj brakoj, kaj tiuj ĉi brakoj estis teruraj, monstraj. Mi estis enterigita juna kaj eliris el la tombo preskaŭ maljunulo.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Heute hören wir die feierlichen Einleitungsworte der Zeitschrift "La Esperantisto" vom September 1889. Herausgeber war Christan Schmidt, Präsident des "Nürnberger Weltsprachevereins" in Zusammenarbeit mit Zamenhof. Das Vorwort erschien auf deutsch, französisch und in Esperanto. Die Gruppe in Nürnberg gilt als der erste Esperantoklub der Welt und "La Esperantisto" als die erste Esperantozeitschrift. Sie erschien bis Juni 1895; im Feber desselben Jahres war der Artikel "Vernunft und Glaube" von Leo Tolstoj erschienen, was die zaristische Zensur bewog, ein Einfuhrverbot zu verhängen. Wegen der großen Anzahl der russischen Abonnenten bedeutete das gleichzeitig auch das Aus für die Zeitung. (Text gescannt unter: anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e0a) ------ Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj. Se vi volas kontakti nin, bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub radio-frei.de. --- La okcidentaj kristanoj festas hodiaŭ la Paskan dimanĉon. Por la Izraelidoj estis la eliro el Egiptujo la fundamenta savosperto. Egiptujo signifis por ili sklavecon kaj la akvegoj de la Ruĝa Maro sen Dia helpo dronigus la Izraelidjon. La apostolo Paŭlo nomas la transiradon de la maro bapto: baptomodelo, en kiu oni mortas kun Kristo kaj resurektas. Ni aŭskultos vortojn el la Biblio, el la 14-a ĉapitro de la libro Eliro -- "Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenisen la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo. Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron."
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der Kultur Thüringens. Heute bleiben wir in Erfurt und begeben uns zum Südpark. Der war einst ein Friedhof auf einem Areal, das um einiges größer war als heute. Grund dafür ist, daß Anfang der 70-er Jahre ein Teil für die Bezirksparteischule der SED weggenommen wurde. Sie wurde 1972 eröffnet und hieß im Volksmund "Rotes Kloster" wegen ihrer auch architektonischen Abgeschlossenheit. Heute ist sie ein wichtiges Zeugnis für DDR-Bauten und demtensprechend denkmalgeschützt. Sie dient jetzt als Beherbergungsbetrieb. Zu DDR-Zeiten galt sie als sehr komfortabel unter ähnlichen Instituten in der Republik. Die ehemalige Parteischule liegt in der Werner-Seelenbinder-Straße Nr. 14, in der Nähe von Thüringenhalle, Sportgymnasium und Steigerwaldstadion.

Karaj amikoj de turingia kulturo! Kontraŭe al la laspasintaj elsendoj ni restos hodiaŭ en Erfurto. Ni troviĝas en la Suda Parko kiu iam estis tombejo sur areo multe pli granda ol la nuna.

artikel/Jubilea_simbolo.jpg





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.04.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.