Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 45

Esperantomagazin: Nachrichten | Fabeln von La Fontaine | Vorstellung neue Lateinsendung | Interview mit Tim Penno | Dampflokwerk Meiningen

45. Esperantosendung vom 2. August 2015: Nachrichten | Fabeln von La Fontaine | Vorstellung neue Lateinsendung | Interview mit Tim Penno | Dampflokwerk Meiningen


> Download

Enhavo de la akceptita buĝeto
La 24-an de junio la erfurta konsilantaro akceptis la buĝeton por la jaro 2015. Tiel estas i.a. fiksita ke la socialaj veturbiletoj restos, tamen je altigita prezo. Paralele kreskos de post decembro 2015 la terenimposto B. La kotizoj por la profesilerneja internulejo kaj la muziklernejo altiĝos. Subtensumeto por infanoj en vartejoj kaj lernejoj, kies gepatroj estas malriĉaj, ankaŭ ne plu estos. Per tio estos koncernitaj ĉirkaŭ 5.500 gepatroj kiuj ĝis nun dankeme akceptis 17 eŭrojn da ekstra pago fare de la urbo. La subvenciita matenmanĝo kaj la posttagmeza manĝeto por 1.100 infanĝardenistoj restos, laŭ la volo de la frakcioj maldekstra, socialdemokratia kaj verda. La elspezoj por socialaĵoj tre pligrandiĝis komparite al la lastpasinta jaro de 88,6 milionoj da eŭroj al 92 milionoj. Samtempe je 3,8 milionoj pli subvencios la federacia ŝtato la iniciativojn porjunulajn. En tiu ĉi sektoro kiel ankaŭ ĉe la sociale kaŭzitaj aldonaj pagoj pluso de 400.000 eŭroj konstateblas. Stranga restas tamen la fakto, ke la menciita financa kontribuo al la manĝoj forstrekitis. Denove oni ŝparos ĉe la plej feblaj membroj de la socio! Koncerne la t.n. socialbileton por la publika transporto la jeno novas: la socialbileto iĝas tute normala monatobileto, de kies prezo la urbo pagos 15 eŭrojn. Pro la diverseco de la abontarifoj ne ĉe ĉiuj senteblos la sama leviĝo. La menciitajn 15 eŭrojn iru preni ĉiuj ĉe la Oficejon pri socialaĵoj kaj saneco. Tia reguligo restos ĝis la fino de la kuranta jaro: pri la estonteco de la socialbileto nenio klaras aktuale. Alian centon da miloj da eŭroj enspezitos per la amuzimposto, aliaj sumoj estos el aliloke ŝparitaj monoj. 25000 eŭroj antaŭvidatas por la planado de ludejo ĉe Tettau-strato kun senbarita alirebleco por handikapuloj. Ekde kelkaj jaroj la kostoj por la personaro kontinue kreskas. En la sekcio pri azilo kaj fremdulaj aferoj ne malpli ol 7 novaj laborantoj dungitos. Sep aliaj venos en la administradejon pri punmon-enkasigo. Pro la plialtigita terenimposto B kelkaj lupagoj depost decembro ankaŭ pligrandiĝos. La gazeto "Thüringer Allgemeine" eltrovis ke luprezaltigoj de ĝis 60 eŭroj maksimume verŝajnos. En gazetarkonferenco, la socialdemokratoj dementis tion. La plienspezoj venus ĉefe de grandmetiistoj kiuj pagos pli multe da terenimpostoj. Koncerne la edukadon: kelkaj ene de lernejretplano rezolucie akceptitaj investoj estas prokrastitaj je la venonta jaro. Pro tio restas neklara la destino de la lernejo en la erfurta urbokvartalo Hochheim. Plej frue ebla konstrukomenco estos en 2019. La saman sorton havas kelke da infanvartejoj kies renovigoj pro la tre malfrue akceptita buĝeto estos prokrastita je 12 monatoj. 8 milionoj da eŭroj disde Berlino krome povos esti investitaj. La infan- kaj junulsubtenplano kiel ankaŭ la junulhelpado konservu la saman ofertogamon kiel en 2014. Ankaŭ la de administristoj planita malaltigo de monoj por kulturaĵoj estis malhelpita danke al la voĉdonplejmulto de la koalicianoj maldekstraj, socialdemokratiaj, verdaj. Ne tute kvarono de la nove disdonebla mono venos el malkreskantaj kostoj por la loĝigo de subtenituloj laŭ Hartz IV, ĉar ilia nombro malkreskis. La subteno de sportaj agadoj indas 25.000 eŭrojn pli. Samtempe la financa kontribuaĵo por la sporta spektaklo Sportgala estas nuligita. Malpli da mono ricevos kaj la Artodomo kaj la Bach-semajnoj. Paralele al la landparlamentanoj ankaŭ la konsilianoj urbaj konfrontiĝas al akra kritiko fare de la kristandemokratia opozicio: laŭ ili la buĝeto estus tro optimisme prezentata.
--------------
Reagoj de la frakcianoj je la nova buĝeto
Ni aŭdu pli detale la opiniojn de diversaj frakcianoj pri la en la 24-a de junio akceptita buĝeto de la urbo Erfurto, ĉar ne malmulto novos. S-ro Michael Panse, frakciestro de la konservativistoj, antaŭvidas baldaŭan kolapson de la ĵus akceptita buĝeto: "Mi perceptas jam nun, ke plej malfrue en aŭtuno oni ne nur parolos pri diversaj ŝparoj por la aktuala buĝeto sed pri tuta buĝetsolidigkoncepto por la venontaj jaroj. Tio ege suferigos nin, kiam ni havos, kiel aliaj grandurboj germanaj, problemojn kun la mono." S-ro Daniel Stassny, membro de la Liberaj balotantoj kaj ano de la Bunta frakcio estas ankoraŭ pli pesimisma. Li parolis pri multaj nekovritaj ĉekoj kaj malseriozaj notoj en la konto. Por li la kolapso okazos eĉ pli frue, jam dum la somero. S-ro Reinhard Duddek, maldekstrulo kaj estro de la financa komisiono estas multe pli optimisma. Por li la nigraj vidoj de la opoziciuloj estas tre troigitaj. S-ro Alexander Thumfart, verdulo, defendas la nuligon de la financaj kontribuoj al la tagmanĝoj de infanoj el malriĉaj familioj tiel: "Mankas simple la mono al la komunumoj. Ne ni forgesu ke estas jam multego da socialaj subtenoj, ekzemple pri loĝado, edukado, distra tempo kun reduktitaj enirprezoj ĉe diversaj spektakloj. La komunumoj bezonus multe pli da mono disde Berlino aŭ de la landa registaro." S-ro Denny Möller de la socialdemokratoj citas la ekzakte samajn kialojn. Oni ne povus elspezi pli multe ol enspezi. Koncerne la je unu jaro prokrastitajn investojn en lernejoj, kio tuŝos ekzemple la lernejon en la urbokvartalo Hochheim, la maldekstrulo Duddek konfesas ke alie la tuta buĝetokoncepto estus diseriĝinta kaj neniu buĝetostarigo estintus ebla. Thumfart kaj Duddek ankaŭ senkulpigis sin rilate al la ŝanĝo de la socialbiletaro por la publika trafiko en simplan monatan abonbileton je reduktita prezo, ĝenerale je 15 eŭroj, sendepende de la kosto de la biletoklaso. Ili estintus kontraŭ tio, sed malbona informfluo kun la administrantoj de la Urbaj Servoj kulpus. Ili promesas en tiu ĉi punkto plibonigon. Pozitiva flankena efekto estas ke la tuŝitaj personoj ne plu devas malkaŝi antaŭ la deĵorantoj ĉe la biletvendejo la personan povrecon. Ĉar la 15 eŭroj da ekstraj pagoj jam antaŭe estos pagitaj, ĉe alia oficejo. La kristandemokrato Panse kritikas ege ankaŭ la plialtigon de la terenimposto B. Tio estus simpla rimedo de monfarado pagota antaŭ ĉio de la metiistoj. Alie la buĝeto ne povus esti finfarita. Stassny ankaŭ en tiu ĉi punkto estas de la sama opinio. La urbo ne plu disponiĝus pri iuj rezervaj fondusoj, post tro larĝa donemeco dum la lastpasintaj jaroj.
------------------
Ekstremismo dekstra kaj rasismo en futbalstadionoj
Ankaŭ la sporto ne estas imuna de rasismo. Ne malofte okazas ke en la kadro de piedpilkaj matĉoj okazas rasismaj diroj kaj rimarkoj aŭ eĉ ataketoj. Ne malmultaj observas specialajn problemojn ĉe la piedpilkfanatikuloj. Inter la observantoj nombriĝas ankaŭ la rostokano Ronny Blaschke. Blaschke estas aŭtoro de "Im Schatten des Spiels", "Rassismus und Randale im Fußball und Angriff von Rechtsaußen" kaj "Wie Neonazis den Fußball mißbrauchen" kaj faris esplorojn ankaŭ pri la sportaj rilatoj inter Germanlando kaj Israelo. En la jaro 2013-a li ricevis fare de Germana Futbal-Asocio la "Premion Julius Hirsch". Kiel manifestiĝas formoj de malestimo antaŭ homoj enstadione? Kion eblas fari kontraŭ tio? Kias la situacio en Turingio kaj ĉu ekzistas jam iniciativoj kontraŭ tiu ĉi misuzo de sporto? Futbalo estu ilo de kunvenigo de popoloj. Ekde la komenco piedpilkado signifas honestan konkuradon, toleremon kaj malfermitecon al la mondo. Rasismaj kantoj kaj flagoj al tio ne tro konvenus kaj povus maltrankviligi kaj malkvietigi onin prie. En la 8-a de julio Blaschke faris prelegon en la memorigloko Topf & Söhne en Erfurto. Sekvis podia diskuto, i.a. kun reprezentantoj de la Turingia Futbalasocio, de Fanprojekt Erfurt, de Fankprojekt Jena kaj de Spirit of Football. Blaschke emfaze apelaciis al futbalkluboj kaj rondoj de fanatikuloj engaĝiĝi. Akompanis la diskutadon vizito de la paralela ekspozicio kun la titolo "Futbalistoj, batalantoj, legendoj - Judoj inter la germanaj futbalistoj kun ekzemploj el Turingio". Moderigado faritis fare de ano de la Landa centralo pri politika klerigo.
---------------------
Kunsidoj urbokonsilantaraj baldaŭ denove en signolingvo
La simultanea traduko de la kunsidoj de la konsilianoj en la urbodomo baldaŭ denove estos je dispono. La lastan tempon ĝi malfunkciigitis pro kostaj kialoj, ĉar ne tute 2000 eŭroj kostas traduko de unusola kunveno. La buĝeto de 2015 reebligos tian servon. La socialpolitika porparolantino de la Maldekstruloj, s-ino Karola Stange, taksas tion grava ŝtono sur la vojo al ĉiujn integriga socio. En tia socio vere ĉiuj povus partopreni politikan kaj socian vivon samnivele. Ĉar al vera inkludado apartenus ne nur ramploj por invalidoseĝoj aŭ malaltigitaj randoŝtonoj de trotuaroj. La tradukitaj kunsidoj donas al ĉiuj balotantoj la eblecon bone informiĝi. La konsilantaro ja decidas pri multaj faktoroj en la vivo de la erfurtanoj. Sole tiu ĉi kaŭzo sufiĉe pravigas la neceson je libera informaliro por ĉiu ajn urbano. Ĉar nur bone informita civitano povas ankaŭ esti politike konsiderema civitano, kiel substrekis s-ino Stange.
--------------------
Leĝo pri plukleriĝforpermeso akceptita
En la 8-a de julio la turingia landa parlamento akceptis novan leĝon pri plukleriĝforpermeso, danke al la voĉdonintoj el la koalicio inter maldekstruloj, socialdemokratoj kaj verduloj. Garantiatas ke ĉiu dungito el entrepreno kun pli ol 5 laboristoj havas la rajton je po 5 salajritaj tagoj da plukleriĝo por jaro. Tio koncernas ĉirkaŭ 90 procentojn de la laborantaj turingianoj. Iliaj rajtoj per tio ege plifortiĝas. La koalicio efektivigas gravan punkton de siaj klerigpolitikaj celoj. La turingia ministrino pri edukado s-ino Birgit Klaubert substrekas: "Jam delonge lernado ne plu finiĝas post la lernejofrekvento aŭ la profesia trejnado sed estu defio dum la tuta vivo. Per la akcepto de la plukleriĝforpermeso-leĝo Turingio kreas gravan bazon por la akiro de necesaj konoj." Ankaŭ azilpetantoj, staĝuloj kaj senlaboruloj inkluziviĝas. Dum la plukleriĝado senkosta infanzorgado estos garantiita.
----------------------------
Karaj amikoj de la Esperanto-literaturo! Hodiaŭ ni gastas denove ĉe la francoj aŭdante du pliajn fablojn de la famega verkisto Jean de La Fontaine. Lafonteno naskiĝis en 1621 en Château-Thierry, Ĉampanjo, kaj mortis en 1695 en Parizo. Li studis teologion kaj jursciencon en Reims. En 1684 li iĝis membro de la Franca Akademio. Li estis subtenata de la unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a, Nicolas Fouquet. El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj estas je granda parto reverkitaĵoj de malnovaj fabloj, ekzemple de la greko Ezopo aŭ de la romiano Fedro. Ni aŭdos la orginalon franclingvan kaj tradukojn en la germanan kaj en la Internacian lingvon. La germana traduko estas de Ernst Dohm, la versio esperantigita de Antoni Grabowski. ---- Maître Corbeau, sur un arbre perché,  Tenait en son bec un fromage.  Maître Renard, par l'odeur alléché,  Lui tint à peu près ce langage:  Hé! bonjour, Monsieur du Corbeau.  Que vous êtes joli ! que vous me semblez beau!  Sans mentir, si votre ramage  Se rapporte à votre plumage, Vous êtes le Phénix des hôtes de ces bois." / Im Schnabel einen Käse haltend, hockt  Auf einem Baumast Meister Rabe.  Von dieses Käses Duft herbeigelockt,  Spricht Meister Fuchs, der schlaue Knabe:  »Ah! Herr von Rabe, guten Tag!  Wie nett Ihr seid und von wie feinem Schlag!  Entspricht dem glänzenden Gefieder  Nun auch der Wohlklang Eurer Lieder,  Dann seid der Phönix Ihr in diesem Waldrevier.« / Sur arbo sidante, la korvo-sinjor',  Fromaĝon en beko li tenis;  La vulp', allogite per bona odor',  Kun tia parolo alvenis:  "Bontagon, sinjoro nobela!  Ho kiel vi estas gracia kaj bela!  Se via voĉet', en kompar',  Ne cedas al via plumar',  Vi estas Fenikso de arboloĝantoj!"  /A ces mots le Corbeau ne se sent pas de joie ;  Et pour montrer sa belle voix,  Il ouvre un large bec, laisse tomber sa proie.  Le Renard s'en saisit, et dit : "Mon bon Monsieur,  Apprenez que tout flatteur  Vit aux dépens de celui qui l'écoute :  Cette leçon vaut bien un fromage, sans doute. "  Le Corbeau, honteux et confus,  Jura, mais un peu tard, qu'on ne l'y prendrait plus.  / Dem Raben hüpft das Herz vor Lust. Der Stimme Zier  Zu künden, tut mit stolzem Sinn  Er weit den Schnabel auf; da – fällt der Käse hin.  Der Fuchs nimmt ihn und spricht: »Mein Freundchen, denkt an mich!  Ein jeder Schmeichler mästet sich  Vom Fette des, der willig auf ihn hört.  Die Lehr' ist zweifellos wohl – einen Käse wert!«  Der Rabe, scham- und reuevoll,  Schwört – etwas spät – daß ihn niemand mehr fangen soll.  / La korvo, ĝojega pro tiu admir',  Por montri belecon de l' voĉo en kantoj,  Malfermas la bekon: "Grak'!" falas akir',  Kaj vulpo, kaptante ĝin, diras: "Eksciu,  Simplul', ke flatist' vivas ĉiu  Je kosto de lin aŭskultanta person',  Fromaĝon valoras ja ĉi-lecion'!"  La korvo ekĵuris en honto, konfuzo,  Ke poste neniu lin trompos per ruzo.  /// Une grenouille vit un boeuf  qui lui semblait de belle taille.  Elle, qui n'était pas grosse en tout comme un oeuf,  envieuse, s'étend, et s'enfle, et se travaille  pour égaler l'animal en grosseur,  disant "regarder bien, ma soeur ;  est-ce assez ? dites-moi ; n'y suis-je point encore ? - Nenni. - M'y voici donc ? - Point du tout. - M'y voilà. -  Vous n'en approchez point. " La chétive pécore  s'enfla si bien qu'elle creva.  / Ein Frosch sah einstmals einen Stier,  Des Wuchs ihm ungemein gefallen.  Kaum größer als ein Ei, war doch voll Neid das Tier;  Er reckt und bläht sich auf mit seinen Kräften allen,  Dem feisten Rind an Größe gleich zu sein.  Drauf spricht er: »Schau, mein Brüderlein,  Ist's nun genug? Bin ich so groß wie du?« »»O nein!««  »Jetzt aber?« »›Nein!‹« »Doch nun?« »›Wie du dich auch abmatt'st,  Du wirst mir nimmer gleich!‹« Das arme kleine Vieh  Bläht sich, und bläht sich, bis es – platzt.  / Sur herbej' sin paŝtis bovo,  Altekreska, diktalia.  Rano, eta kiel ovo,  Lin ekvidis, do, envia,  Sin larĝigis kaj plenblovis,  Streĉis, kiel ĝi nur povis,  Por bovon egali laŭ diko.  Ĝi diris al sia baptano: "Amiko,  Ĉu tio sufiĉas?" -- "Ne!" -- "Mankas peceto?" --  -- "Tre multe!" -- "Nun?" -- "Same!" -- "Jen, kiel mi devis!"  -- "Vi ne proksimiĝas!" -- Do nia raneto  Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis. 
---------------------
Hodiaŭ ni informas vin pri nova elsendo de nia radistacio, en alia internacia lingvo. Temas pri la latina lingvo. Erfordia Latina (laŭvorte: Latina Erfurto) estas la titolo de dulingvaj elsendoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto, nome en la germana kaj en la latina: la pli granda parto estas ja en la lingvo de la antikvaj romianoj. Intenco estas prezenti la buntecon de la tradiciriĉa ĉefurbo de Turingio kaj la latinlingvan kulturon, sed ankaŭ propagandi la uzon de la latina lingvo kiel viva lingvo. Komenco de la elsendoj estis en julio 2015. En ĉiu merkredo eblas aŭskulti latinaĵojn je la horo 16-a dum 15 minutoj. Prezentatas en la kuro de unu monato novaĵoj el la regiono erfurta, latinlingva beletra kaj faka literaturo el du jarmiloj, diversaj sciindaĵoj pri Turingio. Uzo viva de la latina helpu pligrandigi onian vorttrezoron. Ni kore invitas vin provaŭskulti. Kaj ne hezitu sendi vian opinion pri tiu nova elsend-oferto. Esperanto kaj la latina multon havas komuna, ne nur vorttrezore aŭ gramatike sed ankaŭ idee, kiel neŭtrala lingvo. Zamenhof mem ja estis entuziasmiĝanta latinisto! Sed nun ni invitas vin aŭskulti intervjuon faritan kun la turingia esperantisto s-ro Tim Penno, studento el Jena. Li vizitis la studion de Radio FREI antaŭ kelkaj semajnoj kaj pretis ankaŭ paroli kun ni.
-----------------------
Estimataj amikoj de turingia kulturo! Ni kondukos vin hodiaŭ al Meiningen en la sudŭeston de Turingio, en la konatan vaporlokomotivriparejon.




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.08.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.